La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto III: GLORA BATREGALO

1. TRANS HUNGARION

Fine ĉiuj ĝisatendis tiun momenton, kiam oni ŝtopis ilin en vagonojn en proporcio de kvardek du viroj al ok ĉevaloj. Ĉevaloj kompreneble vojaĝis pli komforte ol la viraro, ĉar ili povis dormi stare, sed tio ne gravis. Soldata trajno ree veturigis en Galicion novan grupon da homoj, pelataj al milta buĉejo.

Sed ĝenerale tiuj kreaĵoj sentis kompreneble tamen nur malpeziĝon; kiam la trajno moviĝis, estis tio jam io certa, sed antaŭe temis nur pri turmenta necerteco, paniko, ĉu oni veturos jam hodiaŭ, aŭ morgaŭ, aŭ postmorgaŭ. Iuj sentis sin kiel mortkondamnitoj, kiuj kun timo atendas, kiam venos por ili la ekzekutisto. Kaj poste sekvos trankviliĝo, ke tio estos jam finita.

Tial ia soldato kriegis el vagono kiel frenezulo: ”Ni veturas, ni veturas!”

La ĉefserĝento-kontisto plene pravis, kiam li diris al Švejk, ke ne necesas rapidi.

Antaŭ ol venis la momento por grimpi en vagonojn, pasis kelke da tagoj, ĉe kio oni senĉese parolis pri konservaĵoj kaj sperta Vaněk proklamis, ke tio estas nur fantazio. Konservaĵoj? Pa, milita meso, tiu jes, ĉar tiel tio estis ankaŭ ĉe forveturo de la antaŭa marŝko. Se estas konservaĵoj, la milita meso forfalas. En mala okazo la milito meso estas kompenso por konservaĵoj.

Kaj tiel anstataŭ gulaŝkonservaĵoj aperis ĉefkurato Ibl, kiu mortigis tri muŝojn per unu bato. Li servis la militan meson por tri infanteriaj batalionoj samtempe, al du el ili donis benon por la vojo en Serbion kaj al la tria en Rusion.

Li parolis ĉe tio kun granda entuziasmo kaj vidiĝis, ke la materialon por sia parolo li prenis el soldataj jarlibroj. Estis tio tiel kortuŝa parolo, ke kiam ili trajne rapidis al Moson, Švejk, kiu estis kune kun Vaněk en vagono adaptita al kancelario, rememoris tiun parolon kaj diris al la ĉefserĝento-kontisto: ”Tio estos tre bela, kiel diris tiu feldkurato, kiam la tago kliniĝos al vespero, la suno kun siaj oraj radioj subiros malantaŭ montojn kaj sur la batalejo oni aŭdos, kiel li diris, tiun lastan spiron de mortantoj, henon de falintaj ĉevaloj, ĝemojn de vunditaj viroj kaj lamentadon de la loĝantaro, al kiu brulas la kabanoj super la kapo. Al mi tre plaĉas, kiam homoj babilas tiajn idiotajn idiotaĵojn.”

Vaněk konsente kapjesis: ”Estis tio diable kortuŝa okazintaĵo.”

”Tio estis tre bela kaj instrua,” diris Švejk; ”mi memoras tion tre bone, kaj kiam mi revenos el la milito, mi rakontos tion en 'Ĉe la kaliko'. Kiam li, sinjoro kurato, tion al ni rakontis, li dismetis la krurojn tiom, ke mi timis, ke la piedaĉo al li ne flankenglitu, li ne falu sur la militan altaron kaj ne disbatu al si la cerbujon je la hostimontrilo. Li donis al ni tian belan ekzemplon el la historio de nia armeo, kiam ankoraŭ soldatis Radecký kaj kun vespera ĉielruĝo kunfandiĝis fajro de brulantaj garbejoj sur batalkampo, kvazaŭ li tion vidus.”

Kaj la saman tagon la ĉefkurato Ibl estis jam en Vieno kaj tie al alia marŝbataliono denove rakontis la kortuŝan historion, kiun menciis Švejk kaj kiu plaĉis al li tiom, ke li nomis ĝin idiota idiotaĵo.

”Karaj soldatoj,” oratoris la ĉefkurato Ibl, ”imagu do, ke estas la jaro 1848 kaj ke venke finiĝis la batalo ĉe Custozza[1], kie post dekhora furioza batalo la itala reĝo Alberto devis cedi la sangokovritan batalejon al la patro de niaj soldatoj, la marŝalo Radecký, kiu en okdekkvara jaro de sia vivo[2] akiris tiel brilan venkon.

Kaj jen, karaj soldatoj! Sur altaĵo antaŭ la konkerita Custozza haltis la maljunega militestro. Ĉirkaŭ li liaj fidelaj komandantoj. Seriozeco de la momento falis sur la tutan grupeton, soldatoj, ĉar en malgrandeta distanco de la marŝalo vidiĝis soldato, luktanta kontraŭ la morto. Kun frakasitaj membroj sur la kampo de honoro sentis vundita standardisto Hrt, kiel lin rigardas la marŝalo Radecký. La brava vundita standardisto en spasma entuziasmo ankoraŭ premis oran medalon per rigidiĝanta dekstra mano. Ĉe ekvido de la nobla marŝalo ankoraŭfoje vigliĝis lia korbatado, la kripligitan korpon penetris lasta resto de forto kaj la mortanto kun superhoma peno provis rampi renkonten al sia marŝalo.

'Trankvile kuŝu, mia brava soldato,' vokis al li la marŝalo, descendis de sur la ĉevalo kaj volis prezenti al li la manon.

'Tio ne eblas, sinjoro marŝalo,' diris la mortanta soldato, 'mi havas ambaŭ manojn forhakitaj, sed mi petas pri unu afero. Sciigu al mi la nudan veron: Ĉu ni venkis en la batalo?'

'Plene, kara knabo,' diris la feldmarŝalo afable; 'domaĝe, ke vian ĝojon malserenigas viaj vundoj.'

'Kompreneble, nobla sinjoro, mi estas ĉe la fino,' diris la soldato tombvoĉe, agrable ridetante. 'Ĉu vi soifas?' demandis Radecký. 'La tago esti varmega, sinjoro marŝalo, ni havis pli ol tridek gradojn.' Post tio Radecký, preninte ladbotelon de sia adjutanto, prezentis ĝin al la mortanto. Tiu sattrinkis, farinte profundan gluton. 'Dio rekompencu vin milfoje,' li ekvokis, klopodante kisi la manon de sia komandanto. 'Kiel longe vi soldatas?' demandis ĉi tiu. 'Pli ol kvardek jarojn, sinjoro marŝalo! Ĉe Aspern mi akiris oran medalon. Mi estis ankaŭ ĉe Lepsiko, ankaŭ kanonkrucon mi havas[3], kvinfoje mi estis mortvundita, sed nun venis mia definitiva fino. Sed kia feliĉo kaj ĝojo, ke mi ĝisvivis la hodiaŭan tagon. Kial mi bedaŭrus mian morton, se ni akiris gloran venkon kaj al la imperiestro redonita lia teritorio!'

En tiu momento, karaj soldatoj, eksonis el la tendaro majestaj tonoj de nia himno 'Gardu, Dio, Lian moŝton', potence kaj noble flugis tra la batalejo. La falinta soldato, adiaŭanta la vivon, provis ankoraŭfoje retrovi la fortojn.

'Gloron al Aŭstrio,' li vokis entuziasme, 'gloron al Aŭstrio! Oni daŭrigu tiun brilan kanton! Gloron al nia militestro! Vivu la armeo!'

La mortanto ankoraŭfoje klinis sin al la dekstra mano de la marŝalo, kiun li kisis, sinkis kaj mallaŭta lasta ĝemo elliris el lia nobla animo. La militestro staris ĉi tie nudkape antaŭ kadavro de unu el la plej bravaj soldatoj. 'Tiu ĉi bela fino estas vere enviinda,' diris la emociita marŝalo, klinante sian vizaĝon al interplektitaj manplatoj.

Karaj soldatoj, ankaŭ mi al vi deziras, ke vi ĉiuj ĝisatendu tian belan finon.”

Rememorante tiun ĉi parolon de la ĉefkurato Ibl, Švejk vere povis lin nomi idiota idioto sen tio, ke li eĉ ajnete lin honorofendus.

Poste Švejk komencis paroli pri konataj ordonoj, kiujn oni legis al ili antaŭ la envagoniĝo. Temis pri armea ordono subskribita de Francisko Jozefo kaj ordono de la arkiduko Jozefo Ferdinando, la ĉefkomandanto de la orienta armeo kaj korpuso, kiuj ambaŭ koncernis la okazaĵojn en la intermonto ĉe Dukla la 3an de aprilo 1915, kiam du batalionoj de la dudekoka regimento eĉ kun oficiroj transiris al la rusoj[4] ĉe sonoj de la regimenta kapelo.

Ambaŭ ordonojn oni legis al ili tremvoĉe kaj ili tekstis en la ĉeĥa traduko:

Armea ordono, eldonita la 17an de aprilo 1915: ”Superplenigita de doloro mi ordonas, ke i.r. infanteria regimento n-ro 28 estu forstrekita el mia armeo pro malkuraĝo kaj ŝtatperfido. La standardo de la malhonoriĝinta regimento estu deprenita kaj transdonita al la armea muzeo. Ekde la hodiaŭa tago ĉesas ekzisti regimento, kiu, morale venenita el la hejmo, ekmarŝis sur batalkampon por kulpiĝi pri ŝtatperfido.”

Francisko Jozefo la unua

Ordono de la arkiduko Jozefo Ferdinando:

”Dum la militiro ĉeĥaj trupunuoj trompis niajn esperojn, precipe en la lastaj bataloj. Ili trompis precipe ĉe la defendo de pozicioj, en kiuj ili estis sufiĉe longan tempon en tranĉeoj, kion ofte eluzis la malamiko por ligi interrilatojn kaj kontakton kun damnindaj elementoj de tiuj ĉi trupunuoj.

La atakoj de la malamiko, subtenata de tiuj ĉi perfiduloj, ĉiam plejparte celis kontraŭ tiuj partoj de la fronto, kiujn okupis tiaj trupunuoj.

La malamiko ofte sukcesis surprizi niajn trupunuojn, preskaŭ sen rezisto penetri en niajn poziciojn kaj militkapti egan, grandan kvanton da defendantoj.

Milfojan malhonoron, malestimon kaj malrespekton al tiuj ĉi senhonoraj fiuloj, kiuj perfidis la imperiestron kaj la regnon kaj makulas ne nur la honoron de gloraj standardoj de nia eminenta kaj brava armeo, sed ankaŭ la honoron de tiu nacieco, kiun ili proklamas kiel sian.

Pli aŭ malpli frue atingos ilin kuglo aŭ ŝnurego de la ekzekutisto.

Devo de ĉiu unuopa ĉeĥa soldato, kiu havas la honoron en la korpo, estas anonci al sia komandanto tian fiulon, provokulon kaj perfidulon.

Kiu tion ne faros, mem estas tia perfidulo kaj fiulo.

Tiun ĉi ordonon oni tralegu al ĉiuj soldatoj ĉe ĉeĥaj regimentoj.

Laŭ la ordono de nia monarko la i.r. regimento n-ro 28 estas jam strekita el la armeo kaj ĉiuj kaptitaj transkurintoj de la regimento pagos la pezan kulpon per sia sango.”

La arkiduko Jozefo Ferdinando

”Oni legis al ni tion iom tro malfrue,” diris Švejk al Vaněk, ”mi ege miras, ke oni legis al ni tion nur nun, se sinjoro imperiestro eldonis tiun ordonon jam la 17an de aprilo. Tio povus veki supozon, kvazaŭ pro iaj kaŭzoj oni ne igus legi al ni tion tuj. Se mi estus sinjoro imperiestro, mi ne lasus min tiel forpuŝi. Se li eldonis ordonon la 17an de aprilo, do ankaŭ la deksepan oni devas legi ĝin ĉe ĉiuj regimentoj, okazu kio ajn.”

Kontraŭ Vaněk ĉe alia flanko de la vagono sidis la kuiristookultisto el la oficira kuirejo kaj ion skribis. Malantaŭ li estis la servosoldato de la ĉefleŭtenanto Lukáš, la barba giganto Baloun, kaj telefonisto Chodounský, alkomandita al la dekunua marŝko. Baloun maĉis pecon da soldatpano, konsterne klarigante al la telefonisto Chodounský, ke tio ne estas lia kulpo, se en tiu hompuŝiĝo dum envagoniĝado li ne povis trapuŝi sin en oficiran vagonon al sia ĉefleŭtenanto.

Chodounský lin teruris, ke nun ĉesas ĉia amuzo, ke tion oni punos per kuglo.

”Kiam estos jam fino de tiu turmento,” lamentis Baloun, ”jam foje mi estis en mortdanĝero dum manovroj ĉe Votice. Tie ni marŝis, malsatante kaj soifante, kaj kiam ĉevalrajdis al ni bataliona adjutanto, mi ekkriis: 'Donu al ni akvon kaj panon!' Li turnis la ĉevalon al mi kaj diris, ke se tio estus en milito, mi devus elliri el la vico kaj li igus min mortpafi kaj ke nun li malliberigos min ĉe garnizono, sed mi havis grandan feliĉon, ĉar kiam li rajdis por anonci tion ĉe la stabo, lia ĉevalo dumvoje konfuziĝis, li falis kaj, dank' al dio, rompis al si la nukon.”

Baloun profunde ekĝemis kaj sufokiĝe ektusis pro pangluto en la gorĝo, kaj respirinte, li avide ekrigardis du sakojn de la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiujn li gardis.

”Ili ricevis,sinjoroj oficiroj,” li diris melankolie, ”hepatkonservaĵojn kaj hungaran salamon. Havi almenaŭ peceton.”

Ĉe tio li rigardis tiujn du sakojn de sia ĉefleŭtenanto tiel avide kiel hundeto forlasita de ĉiuj, kiu malsatas kiel lupo kaj sidas ĉe pordo de fumaĵista vendejo, enspirante vaporojn el kuirata kolbaso.

”Ne malutilus,” diris Chodounský, ”se oni atendus nin ie kun bongusta tagmanĝo. Kiam komence de la milito ni veturis en Serbion, ni trovoriĝis en ĉiu fervoja stacio, kiel oni nin ĉie regalis. El anseraj femuroj ni tranĉis ŝtipetformajn viandpecetojn de la plej alta kvalito kaj ludis kun ili 'Šafejo'n sur tabuletoj da ĉokolado. En la kroata Osijek du sinjorojveteranoj alportis al ni en vagonon rostitan leporaĵon en granda kaldrono, kaj tion ni jam ne eltenis kaj elverŝis ĉion al ili sur la kapon. Sur ĉiuj trakoj ni faris nenion alian ol tion, ke ni vomis el vagonoj. Kaporalo Matějka en nia vagono troŝtopis sin tiom, ke ni devis meti al li tabullignon sur la ventron kaj sur tiu salti same kiel ĉe piedpremado de saŭrkraŭto, kaj nur tiam li sentis malpeziĝon kaj iris tio el li tra la supra kaj suba truo. Kiam ni veturis trans Hungarion, en ĉiu stacio oni ĵetadis al ni en vagonojn rostitajn kokinojn. El tiuj ni manĝis nenion alian ol cerbon. Hungaroj en Kaposfalva ĵetis al ni en vagonojn tutajn pecojn da rostitaj porkoj, kaj kamarado ricevis per rostita porka kapo tian baton sur la kranion, ke tiun donacinton li poste pelis kun soldatzono trans tri fervojliniojn. Aliflanke en Bosnio ni jam ne ricevis eĉ akvon. Sed antaŭe, kvankam tio estis malpermesite, ni havis da diversaj alkoholaĵoj kiom la apetito deziris kaj vinon en kvanto de la tuta lago. Mi memoras, ke en iu stacio moŝtulinoj kaj fraŭlinetoj regalis nin per biero kaj ni urinis en ilian ladkruĉon kun biero, kaj tiuj kuregis de la vagono!

Dum la tuta vojo ni ĉiuj estis kiel sub narkotiko, mi ne perceptis eĉ la pikan ason, kaj antaŭ ol ni tion ekkonsciis, subite ordono kaj ĉio elvagoniĝi, ni eĉ ne finludis kartojn. Kaporalo, mi jam ne memoras lian nomon, kriis al siaj soldatoj, ke ili kantu: 'Kaj la serboj devas vidi, ke ni, aŭstrianoj, venkas, venkas.' Sed iu de malantaŭe lin piedbatis kaj li rulfalis su relojn. Poste krio, ke oni starigu la fusilojn piramidforme[5], la trajno tuj sin turnis kaj malplena veturis reen, kaj kiel en tia paniko okazas, ĝi kompreneble forveturigis nian dutagan provizon. Kaj en la distanco kiel de ĉi tie al tieaj arboj jam komencis krevi tie ŝrapneloj. De la alia flanko alrajdis bataliona komandanto kaj kunvokis ĉiujn al konsiliĝo, kaj poste venis nia ĉefleŭtenanto Macek, ortodoksa ĉeĥo sed parolanta nur germane kaj diris, pala kiel kreto, ke veturi plu ne eblas, ke oni eksplodigis la relojn en aeron, ke la serboj nokte transveturigis sin trans riveron kaj nun ili troviĝas sur la maldekstra alo. Sed tio estas de ni ankoraŭ malproksime. Nin laŭdire plifortigos pluaj trupoj kaj poste ni ilin dishakos. Se io komenciĝus, neniu kapitulacu, serboj laŭdire detranĉas al militkaptitoj orelojn, nazojn kaj elpikas al ili la okulojn. Ke nemalproksime de ni krevas ŝrapneloj, pri tio ni ne faru al ni zorgojn. Laŭdire nia artilerio pliprecizigas al si la celon. Subite ie malantaŭ monto oni aŭdis: tatatatatatatatatata. Tio estas laŭdire provpafado de niaj aŭtomataj fusiloj. Poste de maldekstre ehis kanonado, ni aŭdis tion la unuan fojon kaj kuŝis surventre, transflugis nin kelke da grenadoj kaj ekbruligis la stacidomon, de la dekstra flanko super ni komencis fajfi kugletoj kaj el maproksimo oni aŭdis salvojn kaj tondrantajn pafilojn. La ĉefleŭtenanto Macek ordonis dismeti la piramidojn kaj ŝargi fusilojn. Ĉefserĝento-kancelariestro iris al li kaj diris, ke tio tute ne eblas, ĉar ni havas ĉi tie tute nenian municion, ke Macek ja bone scias, ke oni decidis distribui municion nur ĉe la sekvanta etapo antaŭ nia pozicio. Ke antaŭ ni veturis municia trajno kaj tiu ŝajne jam falis en serbajn manojn. La ĉefleŭtenanto Macek staris momenton kiel ŝtoniĝinta kaj poste, mem ne sciante, kial, li donis ordonon 'Surmeti bajonetojn!', nur tiel en senespero, por ke oni ion faru. Sufiĉe longe ni staris denove batalpretaj, poste ni alteriĝis sur ŝpalojn, ĉar aperis aeroplano kaj suboficiroj kriegis: 'Ĉiuj en kaŝejon, en kaŝejon!' Poste montriĝis, ke temis pri nia aeroplano kaj nia artilerio pro eraro ĝin forpafis. Ni do denove leviĝis, kaj neniu ordono, estis ripozo. De unu flanko impetis al ni kavaleriano. Ankoraŭ de malproksime li kriis: 'Kie estas la bataliona komandejo?' La komandanto de la batalino iris al li renkonten, la kavaleriano enmanigis al li paperfolion kaj jam denove forrajdis dekstren. La batalionestro legis tion dumvoje kaj kvazaŭ li subite freneziĝus. Li eltiris sabron kaj kuregis al ni. 'Ĉiuj cedi, ĉiuj cedi,' li kriegis al la oficiroj, 'direkte al la valo, unu post la alia!' Kaj poste tio komenciĝis. Kvazaŭ oni tion atendus, oni komencis pafi kontraŭ ni de ĉiuj flankoj. Ĉe la maldekstra flanko estis maiza kampo kaj tie dancis ĉiuj diabloj. Ni ŝovrampis helpe de la kvar membroj en la valon, dorsosakojn ni lasis sur tiuj damnindaj ŝpaloj. La ĉefleŭtenanton Macek trafis tio de flanke en la kapon kaj li ne diris eĉ vorton. Antaŭ ol ni forkuris en la valon, estis multe da mortigitoj kaj vunditoj. Tiujn ni tie lasis kaj kuris ĝis vespero, kaj la regiono antaŭ ni jam aspektis, kvazaŭ la niulojn iu el ĝi elbalaus. Ni vidis nur disrabitan trajnotrupon. Fine ni venis al fervoja stacio kie ni ricevis jam novajn ordonojn sidiĝi en trajnon kaj veturi reen al la stabo, kion ni ne povis plenumi, ĉar la tuta stabo falis la antaŭan tagon en kaptitecon, pri kio ni eksciis nur matene. Poste ni estis kiel orfoj, neniu volis ion pri ni scii kaj oni alvicigis nin al la sepdektria regimento por cedi kun ĝi, kion ni faris kun la plej granda ĝojo, sed unue ni devis proksimume unu tagon marŝi antaŭen, ol ni venis al la sepdektria regimento. Poste ni...” Jam neniu lin aŭskultis, ĉar Švejk kun Vaněk ludis mariaĝon, la kuiristookultisto el la oficira kuirejo plu skribis longan leteron al sia edzino, kiu dum lia foresto komencis eldonadi novan teozofian revuon, Baloun dormetis sur benko, kaj tiel al la telefonisto Chodounský restis nenio alia ol ripeti: ”Jes, tion mi ne forgesos...”

Li leviĝis kaj iris kibici al mariaĝo.

”Vi povus almenaŭ ekbruligi al mi la pipon,” diris Švejk amike al Chodounský, ”se vi jam venas kibici. Mariaĝo estas pli serioza afero ol la tuta milito kaj ol tiu via damninda aventuro ĉe la serba limo. — Tian idiotaĵon mi faris, mi min vangobatus. Kial mi ankoraŭ momenton ne retenis tiun reĝon, ĝuste nun venis al mi damo. Mi estas idioto.”

Intertempe la kuiristookultisto finis sian leteron kaj legis ĝin kun senduba kontento, kiel bele li skribis tion por superruzi la soldatan cenzuron.

”Kara edzino!

Kiam vi ricevos tiujn ĉi liniojn, mi estos jam kelke da tagoj en trajno, ĉar ni forveturas al la fronto. Tio min ne tro ĝojigas, en la trajno mi devas maldiligenti kaj ne povas esti utila, ĉar en nia oficira kuirejo oni ne kuiras kaj la manĝon oni ricevas en staciaj etapoj. Mi ĝojis, ke dumvoje tra Hungario mi kuiros al niaj sinjoroj oficiroj gulaŝon laŭ la Szegeda maniero, sed mia espero ne plenumiĝis. Eble kiam ni alveturos Galicion, mi havos la okazon kuiri veran galician soŭleton, anseron stufitan en grio aŭ rizo. Kredu al mi, kara Helenja, ke mi vere klopodas kiom eble plej multe agrabligi la zorgojn kaj penon de niaj sinjoroj oficiroj. De la regimento oni min translokis al marŝbataliono, kio estis mia la plej arda deziro, por ke mi povu, eĉ se per malriĉaj rimedoj, levi la oficiran militkuirejon en la fronto al la plej alta nivelo. Ĉu vi memoras, kara Helenja, ke vi deziris al mi ĉe mia rekrutiĝo al la regimento, ke mi ricevu bonanimajn superulojn? Via deziro plenumiĝis, kaj ne nur ke mi tute ne povas plendi, male, ĉiuj sinjoroj oficiroj estas niaj veraj amikoj, kaj precipe al mi ili kondutas kiel la patro. Kiom eble plej baldaŭ mi sciigos al vi la numeron de nia feldpoŝto...”

Tiu ĉi letero estis eldevigita de cirkonstancoj, kiam la kuiristo-okultisto definitive faris al si malbonan sangon ĉe la kolonelo Schröder, kiu ĝis nun tenis super li sian protektan manon, sed por kiu pro malfeliĉa hazardo ĉe adiaŭa vespermanĝo kun oficiroj de la marŝbataliono denove ne restis porcio da bovida renlumbaĵo, kaj la kolonelo Schröder sendis lin kun marŝko al la fronto, konfidinte la oficiran kuirejon de la regimento al kompatinda instruisto de la blindulinstituto en Klárov.

La kuiristo-okultisto ankoraŭfoje fluglegis, kion li skribis kaj kio ŝajnis al li esti tre diplomata por teni sin tamen nur iom pli malproksime de la batalkampo, ĉar, oni diru kion ajn, estas tio tamen nur eskapo ankaŭ en la fronto.

Aliflanke, kiam ankoraŭ en la civila vivo li estis redaktoro kaj posedanto de okulta revuo por postmortaj sciencoj, li skribis longan meditplenan artikolon pri tio, ke neniu timu la morton kaj pri metempsikozo.

Ankaŭ li alpaŝis al Švejk kaj Vaněk por fari kibicon. Inter ambaŭ ludantoj tiutempe vidiĝis neniu diferenco en la soldata rango. La mariaĝon ludis jam ne tiuj du, sed tri, kun Chodounský.

La kuriero Švejk vulgare insultis la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk: ”Mi miras al vi, ke vi povas ludi tiel idiote. Ja vi vidas, ke li ludas betlon[6]. Mi havas neniujn karoojn, kaj vi ne elmetis la okon, kiel la plej stulta bruto vi ĵetas la trefbubon kaj li, senspritulo, gajnis la ludon.”

”Tiom da kriego pro unu malgajnita betlo,” sonis deca respondo de la ĉefserĝento-kontisto, ”vi mem ludas kiel idioto. Mi elsuĉu el la fingro la karoan okon, se ankaŭ mi havas neniujn karoojn, mi havis nur altrangajn pikojn kaj trefojn, vi, gastejaĉulo.”

”En tia okazo, sagaculo, vi povis ludi durhon,” diris Švejk kun rideto, ”tio estas same tiel kiel foje sube en 'Ĉe Valša', tie ankaŭ tia sentaŭgulo havis kartojn por durho, sed li ne ludis ĝin, la plej malaltrangajn kartojn li ĉiam formetis en talonon kaj ebligis al ĉiu ludi betlon. Sed kiajn kartojn li havis! De ĉiuj koloroj la plej altrangajn. Kiel nun mi havus nenion el tio, se vi ludus durhon, ankaŭ tiam mi gajnus nenion kaj same ankaŭ neniu el ni; kiel tio rondirus, ni senĉese al li pagus. Fine mi diras: 'Sinjoro Herold, estu tiel afabla, ludu durhon kaj ne faru idiotaĵojn.' Sed li malfermis al si la faŭkon, ke li povas ludi kion li volas, ni tenu la langon malantaŭ la dentoj, li laŭdire finstudis universitaton. Sed por tio li pagis kare. La gastejestro estis nia konato, la kelnerinon ni konis eĉ tro intime, tiel ni klarigis al patrolo, ke ĉio estas en ordo. Unue, ke estas de li arogantaĵo rompi la noktan silenton kaj voki patrolon, se li ie antaŭ gastejo falis sur glacikovrita vojo kaj glitis sur ĝi per la nazo, ĝis li ĝin al si rompvundis. Ke ni lin eĉ ne tuŝis, kiam li falsludis mariaĝon, kaj kiam tio malkaŝiĝis, li elkuris tiel rapide, ke li falegis. La gastejestro kaj la kelnerino konfirmis, ke ni kondutis al li eĉ tro ĝentlemane. Li meritis ankaŭ nenion alian. De la sepa horo vespere ĝis la noktomezo li sidis mendinte nur unu bieron kaj sodakvon kaj ŝajnigis sin dio scias kia sinjoro, ĉar li estis universitata profesoro, kaj mariaĝon li komprenis kiel bovo muzikon. Do, kiu nun havas la devon disdoni kartojn?”

”Ni ludu cvikon[7],” proponis la kuiristo-okultisto, ”por unu kaj du dudekhelerojn:”

”Prefere diru al ni ion pri metempsikozo,” proklamis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, ”kiel vi rakontis tion al fraŭlino en la kantino, kiam vi frakasis al vi la nazon.”

”Pri tiu metempsikozo mi ankaŭ jam aŭdis,” ekparolis Švejk, ”foje antaŭ jaroj mi ankaŭ decidiĝis, ke, kiel oni kun via pardono diras, mi memkleriĝos por ne resti neinstruita, kaj mi vizitadis la legoĉambron de la Industria unuiĝo en Prago, sed ĉar mi estis vestita en ĉifonoj kaj sur miaj sidvangoj lumis truoj, mi ne povis kleriĝi, ĉar oni min tien ne enlasis kaj elkondukis eksteren, opiniante, ke mi iris ŝteli vintrajn surtutojn. Mi surprenis do paradan veston, foje iris en muzean bibliotekon kaj kun mia amiko mi elpruntis libron pri tiu metempsikozo kaj tie mi legis, ke certa hinda imperiestro post la morto ŝanĝiĝis en porkon, kaj kiam tiun oni buĉis, li transformiĝis en simion, el la simio li iĝis melo kaj el la melo estis ministro. Poste en la soldatservo mi konvinkiĝis, ke en tio devas esti iom da vero, ĉar ĉiu, kiu havis ian rangosteleton, nomis soldatojn aŭ marporkoj aŭ per alia bestonomo, kaj el tio eblus konkludi, ke antaŭ mil jaroj tiuj ĉi simplaj soldatoj estis gloraj militestroj. Sed se eksplodis la milito, estas tia transmigrado de animoj tre stulta afero. Diablo scias, kiomfoje la homo devas transformiĝi ol li iĝos, ni diru, telefonisto, kuiristo aŭ infanteriano, subite disŝiros lin grenado kaj lia animo eniros en ĉevalon ĉe artilerio, kaj kiam tiu veturas al iu montpinto, la tutan kompanion trafas nova grenado kaj mortigas tiun ĉevalon, en kiun la mortinto enkorpiĝis kaj la animo tuj transloĝiĝas en bovinon ĉe trajnotrupo, el tiu bovino oni kuiras gulaŝon por la viraro kaj la animo tuj migras el la bovino ekzemple en telefoniston, el la telefonisto.”

”Mi miras,” diris la telefonisto Chodounský, okulfrape ofendita, ”ke ĝuste mi devas esti celo de idiotaj spritaĵoj”.

”Ĉu tiu Chodounský, kiu havas privatan detektivan instituton kun la okulo kiel la Dia Triunuo[8], ne estas via parenco?” demandis Švejk senkulpe. ”Mi tre ŝatas privatajn detektivojn. Foje antaŭ jaroj mi soldatservis ankaŭ kun privata detektivo, laŭnome Stendler. Tiu havis la kapon tiel elipsoida, ke nia ĉefserĝento ĉiam al li diris, ke dum dek du jaroj li vidis jam multe da soldataj kurbaj kapoj, sed ke pri tia elipsoido li eĉ enmense ne havis imagon. 'Aŭdu, Stendler,' li diris al li ĉiam, 'se nunjare ne estus manovroj, via elipsoida kapo eĉ ne taŭgus por la soldatservo, sed tiel ĉi la artilerio laŭ via elipsoido almenaŭ pliprecizigos al si la celon, kiam ni venos en regionon, kie ne estos pli bona punkto por orientiĝo.' Stendler trasuferis de li multe. Kelkfoje dum marŝo la ĉefserĝento sendis lin antaŭen je kvincent paŝoj kaj poste ordonis: 'Direkte al la elipsoida kapo.' Sinjoro Stendler havis ĉiuflanke egan malbonŝancon, ankaŭ kiel privata detektivo. Kelkfoje li rakontis al ni en kantino pri tio, kian turmenton li ofte havis. Li ricevis ĉiam tiajn taskojn, kiel ekzemple elesplori, ĉu edzino de kliento, kiu venis al ili tute senspire, ne priflaris sin reciproke kun iu alia, kaj se ŝi jam iun priflaris, kiun ŝi priflaris, kie kaj kiel ili sin priflaris. Aŭ male. Iu tia ĵaluza ulino volis elesplori, kun kiu virinaĉo ŝia edzo vagas, por povi hejme ankoraŭ pli al li tondri. Stendler estis klera homo, li parolis nur per elektitaj vortoj pri rompo de la geedza fideleco kaj ĉiam preskaŭ ploris, rakontante al ni, ke ĉiuj volis, ke li traftrovu ŝin aŭ lin in flagranti[9]. Iu alia eble pro tio ĝojus, se li trovus tian paron in flagranti kaj havus la okulojn kvazaŭ sur pedunkloj, sed tiu sinjoro Stendler, kiel li al ni rakontis, estis el tio tute konfuzita. Li diris ĉiam tre inteligente, ke li jam ne povis eĉ nur rigardi tiujn maldecajn senbridaĵojn. Al ni ofte fluis salivoj el la buŝo kiel al salivumanta hundo, preter kiu oni portas kuiritan ŝinkon, kiam li rakontis al ni pri ĉiuj tiuj diversaj pozicioj, en kiuj li trovis tiujn parojn. Kiam ni havis malpermeson forlasi la kazernon, li ĉiam tion al ni desegnis. 'Tiel ĉi,' li diris, 'mi vidis tiun sinjorinon kun tiu sinjoro.' Li sciigis al ni ankaŭ adresojn. Kaj li estis tre malĝoja. 'Kiom da vangobatoj mi ricevis de ambaŭ flankoj,' li diris ĉiam, 'kaj tio min ne ĉagrenis tiom kiel tio, ke mi prenis subaĉetojn. Unu tian subaĉeton mi ne forgesos ĝismorte. Li nuda, ŝi nuda. En hotelo kaj ili ne riglis la pordon, idiotoj! Sur divano ili ne havis sufiĉe da loko, ĉar ambaŭ estis grasaj, ili do petolis sur tapiŝo kiel katidoj. Kaj la tapiŝo estis tute tretdifektita, polvokovrita kaj kuŝaĉis sur ĝi cigarstumpoj. Kiam mi eniris, ambaŭ eksaltis, li staris kontraŭ mi kaj tenis la manon kiel figfolion. Kaj ŝi dorsturnis sin al mi kaj sur ŝia haŭto vidiĝis, ke ŝi havas enpremita la tutan kradetforman brodaĵon de la tapiŝo kaj sur la spino algluita cigaredan papertubeton. 'Pardonu, sinjoro Zemek,' mi diras, 'mi estas privata detektivo Stendler, de Chodounský, kaj mi havas ofican devon trovi vin in flagranti surbaze de la anonco fare de via sinjorino edzino. Tiu ĉi damo, kun kiu vi havas ĉi tie nepermesitan interrilaton, estas sinjorino Grot.' Neniam en la vivo mi vidis tiel trankvilan civitanon. 'Permesu, mi min vestos,' li diris, kvazaŭ tio estus memkomprenebla. 'Kulpas sole mia edzino, kiu per senkaŭza ĵaluzo instigas min al nepermesita interrilato kaj kiu, pelata per nura suspekto, ofendas sian edzon per riproĉoj kaj mizera malkonfido. Sed se ne ekzistas dubo, ke la malhonoron ne eblas plu kaŝi... Kie mi havas la kalsonon?' li demandis ĉe tio trankvile. 'Sur la lito.' Surmetante la kalsonon, li klarigis al mi plu: 'Se la malhonoron ne eblas kaŝi, oni diras: eksedziĝo. Sed per tio la makulo de malhonoro ne foriĝos. La eksedziĝo estas ĉiuflanke riska afero,' li parolis plu, vestante sin, 'plej bone estas, se edzino armos sin per pacienco kaj ne donas motivon al publika skandalo. Cetere faru, kion vi volas, mi lasos vin ĉi tie kun la moŝta sinjorino solaj.' Sinjorino Grot intertempe enrampis en la liton, sinjoro Zemek metis al mi la manon kaj foriris.' — Mi jam bone ne memoras, kion ĉion poste sinjoro Stendler laŭ sia rakontado diris, ĉar li interparolis kun tiu sinjorino en la lito tre inteligente, ke edziĝstato ne estas destinita al tio, ke ĝi konduku ĉiun rekte al la feliĉo kaj ke ĉiu havas devon superi voluptemon kaj sian korpan parton nobligi kaj animi. 'Kaj ĉe tio,' rakontis sinjoro Stendler, 'mi komencis malrapide senvestiĝi, kaj kiam mi estis jam nuda kaj tute amkonfuzita kaj pasia kiel cervo en la pariĝa tempo, enpaŝis la ĉambron mia bona konato Stach, ankaŭ privata detektivo, el konkurenca instituto de sinjoro Stern, kien turnis sin sinjoro Grot por helpo koncerne lian edzinon, kiu laŭdire havas amanton. Kaj sinjoro Stach diris nenion pli ol: 'Aha, sinjoro Stendler estas in flagranti kun sinjorino Grot, mi gratulas!' Li senbrue denove fermis la pordon kaj foriris. 'Nun estas ĉio jam egala,' diris sinjorino Grot, 'vi ne devas tiel rapide vestiĝi, vi povas okupi la lokon ĉe mi.' 'Pri tiu okupo ĝuste temas, via sinjorina moŝto,' mi proklamis kaj jam eĉ ne sciis, kion mi diras, mi memoras nur, ke mi parolis ion pri tio, ke se ekzistas malakordoj inter geedzoj, suferas per tio ankaŭ eduko de infanoj.' Poste li al ni ankoraŭ rakontis, kiel li rapide vestiĝis, jam estis malantaŭ stratangulo kaj decidis diri tion tuj al sia ĉefo sinjoro Chodounský, sed ke li iris kuraĝigi sin por tio kaj kiam li venis, estis tio kiel veni kun krucifikso post la entombigo. Ke intertempe estis tie jam tiu Stach laŭ la ordono de sia ĉefo sinjoro Stern por doni moralan baton al sinjoro Chodounský, kiajn dungitojn havas tiu en sia privata detektiva instituto, kaj sinjoro Chodounský sciis fari nenion pli bonan ol rapide sendi por la edzino de sinjoro Stendler, ke ŝi mem ordigu la kapon al sia edzo, se tiun oni ien sendas por plenumi ofican devon kaj dungitoj de la konkurenca instituto trovas lin in flagranti. 'De tiu tempo,' diris ĉiam sinjoro Stendler, kiam la parolo venis al tiu ĉi punkto, 'mi havas la cerbujon ankoraŭ pli elipsoida.'

”Do, ĉu ni ludu por kvin — dek?” Ili ludis.

La trajno haltis en la stacio Moson. Estis jam vespero kaj oni permesis al neniu eliri el vagono.

Kiam la trajno moviĝis, el iu vagono eksonis forta voĉo, kvazaŭ ĝi volus superkrii la brue ruliĝantan trajnon. En pia humoro de la vespero soldato de Kašperské Hory per terura kriego prikantis la silentan nokton, proksimiĝantan al hungaraj ebenaĵoj:

”Bonan nokton! Bonan nokton!

Ĝin al lacaj ni deziras.

Tag’ ŝtelkaŝe jam foriras, ripozos man' diligenta ĝis mateno tre silenta.

Bonan nokton! Bonan nokton!”

”Fermu la faŭkon, kanajlo,” interrompis iu la sentimentalan kantanton, kiu silentiĝis.

Oni detiris lin de fenestro.

Sed diligentaj manoj ne ripozis ĝis la mateno. Same kiel ĉie en la trajno sub lumo de kandeloj, ankaŭ ĉi tie en la lumo de petrola lampeto pendigita sur vando oni plu ludis cvikon kaj Švejk ĉiam, kiam iu alprenis atutan karton kaj malgajnis, proklamis, ke tio estas la plej justa ludo, ĉar ĉiu povas ŝanĝi tiom da kartoj, kiom li volas.

”Ĉe cviko,” asertis Švejk, ”oni devas alpreni nur atutan ason kaj sepon, sed poste oni povas rezigni. Ceterajn atutojn oni ne devas alpreni. Tion ĉiu faras jam je sia propra risko.”

”Ni ludu 'sanon'[10],” proponis ĉe ĝenerala konsento Vaněk. ”Kera sepo,” anoncis Švejk, demetante kartojn. ”Ĉiu po kvin heleroj kaj oni disdonas po kvar kartoj. Rapidu, ke ni finludu kelke da partioj.”

Kaj sur la vizaĝo de ĉiuj vidiĝis tia kontento, kvazaŭ la milito ne ekzistus kaj ili ne estus en trajno, kiu veturigas ilin al pozicio, al grandaj sangoplenaj bataloj kaj masakroj, sed kvazaŭ ili sidus en iu praga kafejo malantaŭ ludtabletoj.

”Tion mi ne atendis,” diris Švejk post unu partio, ”ke mi ricevos 'virkaton' (ason), se mi ludis havante nenion kaj ŝanĝis ĉiujn kvar. Kien vi vin puŝas kun reĝo? Mi superos la reĝon sen palpebrumo.”

Kaj dum ĉi tie oni superis reĝon per 'virkato', malproksime en la fronto la reĝoj superis unu la alian per siaj subuloj.

*

Komence de la vojo en stabvagono, kie sidis oficiroj de la infanteria bataliono, regis stranga silento. Plejparto da oficiroj enprofundiĝis en legadon de tole bindita libreto kun titolo: ”Pekoj de la patroj. Novelo de Ludoviko Ganghofer[11]” kaj ĉiuj samtempe legis la paĝon 161. La kapitano Ságner, komandanto de la bataliono, staris ĉe fenestro, mantenis la saman titolon, havante ĝin malfermita ankaŭ sur la paĝo 161.

Li rigardis la regionon kaj meditis, kiel propre plej kompreneble al ĉiuj klarigi, kion ili faru per la libro. Estis tio fakte plej severe konfidenca.

Intertempe la oficiroj meditis pri tio, ke la kolonelo Schröder definitive freneziĝis. Kvankam jam longe li estis frenezeta, tamen ne eblis atendi, ke tiel subite lin tio kaptos. Antaŭ forveturo de la trajno li igis alvoki ilin al la lasta konsiliĝo, ĉe kiu li al ili anoncis, ke al ĉiu apartenas libro ”Pekoj de la patroj” de Ludoviko Ganghofer kaj ke la librojn li igis alporti en la regimentan kancelarion.

”Sinjoroj,” li diris kun terure mistera mieno, ”neniam forgesu la paĝon 161!” Enprofundiĝintaj en la legadon de tiu ĉi paĝo, ili ne povis ion tie trovi. Sur tiu paĝo ia Marta alpaŝis al skribtablo, eltiris de tie scenaron kaj laŭte meditis, ke la publiko devas senti kompaton al heroo de la rolo. Poste sur la paĝo aperis Alberto, senĉese klopodanta ŝercparoli, kio, elŝirita el la antaŭiranta nekonata enhavo, ŝajnis esti tia idiotaĵo, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš furioze mordrompis sian cigaredingon.

”Li freneziĝis, maljunulaĉo,” pensis ĉiuj, ”jam venis lia fino. Nun oni translokos lin en la ministerion de milito.”

La kapitano Ságner turnis sin de la fenestro, kiam li ĉion tion bone kombinis en la kapo. Li ne havis troan pedagogian talenton, tial tiel longe daŭris, ol li kreis al si en la kapo la planon de prelego pri signifo de la paĝo 161.

Antaŭ ol li komencis ekspliki, li alparolis ilin: ”Miaj sinjoroj”, kiel faris tion la maljunulaĉo-kolonelo, kvankam pli frue, antaŭ ol ili envagoniĝis, li alparolis ilin ĉiam ”Kamaradoj”.

”Do, miaj sinjoroj.” Kaj li komencis prelegi, ke hieraŭ vespere li ricevis de la kolonelo instrukciojn, koncernantajn la paĝon 161 en ”Pekoj de la patroj” de Ludoviko Ganghofer.

”Do, miaj sinjoroj,” li solene daŭirigis, ”tute konfidencaj informoj, koncernantaj novan sistemon, kiel ĉifri depeŝojn en la fronto.” La kadeto Biegler eltiris notlibron kaj krajonon kaj diris per neordinare fervora voĉo: ”Mi estas preparita, sinjoro kapitano.”

Ĉiuj ekrigardis tiun stultulon, kies fervoro en la lernejo por unujaraj volontuloj limis idiotecon. Li memvole soldatiĝis kaj jam ĉe la unua okazo, koniĝante kun hejmaj kondiĉoj de la lernantoj, rakontis al la komandanto de la lernejo por unujaraj volontuloj, ke liaj prauloj origine portis la nomon Bŭgleroj el Leuthold kaj ke en sia blazonŝildo ili havis cikonian flugilon kun fiŝvosto.

De tiu tempo oni alinomis lin laŭ lia blazonŝildo kaj la ”Cikonia flugilo kun fiŝvosto” estis krude persekutata kaj tuj iĝis nesimpatia, ĉar tio neniel akordiĝis kun honesta komercado de lia patro per leporaj kaj kuniklaj feloj, kvankam tiu romantika entuziasmulo honeste klopodis engluti la tutan militan sciencon, elstaris per fervoro kaj scioj ne nur de ĉio, kion oni prezentis al li por lerni, sed eĉ li mem idiotigis sian kapon ju pli longe des pli multe per studado de verkoj pri militarto kaj historio de militado, pri kio li ĉiam ligis interparolon, dum oni lin ne silentigis kaj ne ruinigis. En oficiraj rondoj li rigardis sin mem kiel samvaloran kompare kun altrangaj suboficiroj.

”Vi, kadeto,” diris la kapitano Ságner, ”dum mi ne permesos al vi paroli, silentu, ĉar neniu vin pri io demandis. Cetere, vi estas damninde 'saĝa' soldato. Nun mi prezentas al vi tute konfidencajn informojn, kaj vi skribas ilin en vian notlibron. Ĉe perdo de la notlibro atendas vin feldtribunalo.” La kadeto Biegler havis al ĉio ankoraŭ tiun malbonan kutimon, ke ĉiam kaj ĉiun li klopodis konvinki per ekskuzo, ke li pensas tion bone.

”Obee mi raportas, sinjoro kapitano,” li respondis, ”ke ankaŭ ĉe eventuala perdo de la notlibro neniu deĉifros, kion mi skribis, ĉar mi tion stenografas kaj miajn mallongigojn neniu kapablos legi. Mi uzas anglan sistemon de stenografado.” Ĉiuj malestime lin ekrigardis, la kapitano Ságner eksvingis la manon kaj daŭrigis sian prelegon.

”Mi jam menciis la novan sistemon, kiel ĉifri depeŝojn en la fronto, kaj se eble estis al vi nekompreneble, kial el la noveloj de Ludoviko Ganghofer oni rekomendis al vi ĝuste la 'Pekoj de la patroj' paĝo 161, estas tio, sinjoroj, ŝlosilo al nova metodo de ĉifrado, valida surbaze de nova ordono, kiun eldonis la stabo de la armea korpuso, al kiu ni estas alkomanditaj. Kiel vi scias, ekzistas multe da metodoj, kiel ĉifri gravajn sciigojn en la fronto. La plej nova, kiun ni uzas, estas numera kompletiga metodo. Per tio ankaŭ senvalidiĝas ĉifroj kaj instrukcio kiel ilin deĉifri, senditaj al vi lastsemajne de la regimenta stabo.”

”Sistemo de la arkiduko Albrehto,” murmuris por si la fervora kadeto Biegler, ”8922 = R, transprenita el la metodo de Gronfeld.”

”La nova sistemo estas tre simpla,” sonis tra la vagono la voĉo de la kapitano, ”mi ricevis duan parton de la libro kaj instrukciojn persone de sinjoro kolonelo.

Se ekzemple oni donas al ni ordonon: 'Sur la pinto 228 alceli la pafadon de aŭtomataj fusiloj maldekstren,' ni ricevas, sinjoroj, tiun ĉi depeŝon: 'Afero - kun - ni - tion - ni - rekoni - en - tiu - promesis - tiu - Marta - vin - tion - zorgeme - poste - ni - Marta - ni - tion - ni - dankon - feliĉege - publika kolegio - fino - ni - promesis - ni - plibonigis - vere - mi opinias - ideoj - tute - regas - voĉo - lastan.' Do, tute simpla sen ĉiuj superfluaj kombinoj. — De la stabo telefone al la bataliono, de la bataliono telefone al la kompanioj. Komandanto, ricevinte tiun ĉi ĉifritan depeŝon, deĉifros ĝin per jena maniero. Li prenos la libron 'Pekoj de la patroj', malfermos sur la paĝo 161 kaj sur la kontraŭa paĝo 160 komencos de supre serĉi la vorton 'Afero'. Mi petas, sinjoroj. La unuan fojon aperas 'Afero' sur la paĝo 160 kiel kvindekdua vorto en frazordo, do sur la kontraŭa paĝo 161 li elserĉos kvindekduan literon de supre.

Rimarku, ke tio estas 'S'. Sekvanta vorto de la depeŝo estas 'kun'. Ĝi troviĝas sur la paĝo 160 kiel sepa vorto en frazordo, respondanta al sepa litero sur la paĝo 161, al litero 'u'. Poste venas 'ni', tio estas, sekvu min atenteme, mi petas, okdekoka vorto, respondanta al okdekoka litero sur la kontraŭa 161a paĝo, kio estas 'r', kaj ni havas solvita 'Sur'. Kaj tiel ni daŭrigas ĝis ni ekscias la ordonon: 'Sur la pinto 228 direkti la pafadon de aŭtomataj fusiloj maldekstren.' Tre sprita, sinjoroj, simpla kaj neebla deĉifri sen ŝlosilo: paĝo 161, Ludoviko Ganghofer, 'Pekoj de la patroj'.”

Ĉiuj senvorte trarigardis la malfeliĉajn paĝojn kaj iel konsiderinde super tio enpensiĝis. Momenton regis silento, ĝis subite zorgeme ekkriis la kadeto Biegler: ”Sinjoro kapitano, obee mi raportas: Jesuo Maria! Tio ne kongruas!”

Kaj estis tio vere tre mistera.

Eĉ se ili klopodis, kiel ili povis, krom la kapitano Ságner neniu trovis tiujn vortojn sur la paĝo 160 kaj al tio respondantajn literojn sur la kontraŭa paĝo 161, per kiu komenciĝis la ŝlosilo.

”Miaj sinjoroj,” ekbalbutis la kapitano Ságner, konvinkiĝinte, ke la senespera ekkrio de la kadeto Biegler respondas al vero, ”kio probable okazis? En mia Ganghofer 'Pekoj de la patroj' tio estas, kaj en viaj ekzempleroj ne?”

”Permesu, sinjoro kapitano,” ekparolis denove la kadeto Biegler. ”Mi permesas al mi atentigi, ke la romano de Ludoviko Ganghofer havas du partojn. Bonvolu, mi petas, konvinkiĝi sur la titolpaĝo: 'Romano en du partoj'. Ni havas la unuan parton kaj vi havas la duan,” daŭrigis la ekzakta kadeto Biegler, ”estas do klara kiel tago, ke niaj paĝoj 160 kaj 161 ne akordiĝas kun la viaj. Ni havas tie ion tute alian. La unua vorto de la deĉifrita depeŝo estas ĉe vi 'Sur' kaj ni ricevis 'Hej'!”

Al ĉiuj estis nun tute klare, ke Biegler eble tamen nur ne estas tiel granda stultulo.

”Mi havas la duan parton de la brigada stabo,” diris la kapitano Ságner, ”ĉi tie ŝajne temas pri eraro. Sinjoro kolonelo mendis por vi la unuan parton. Laŭ ĉio,” li daŭrigis tiel, kvazaŭ tio estus preciza kaj klara kaj li scius tion jam longe antaŭ tio, ol li havis sian prelegon pri tre simpla maniero de ĉifrado, ”oni intermiksis tion ĉe la stabo de la brigado. Oni ne sciigis al la regimento, ke temas pri la dua parto, kaj tiel tio okazis.”

Intertempe la kadeto Biegler venke ĉirkaŭrigardis al ĉiuj kaj leŭtenanto Dub flustris al la ĉefleŭtenanto Lukáš, ke tiu 'Cikonia flugilo kun fiŝvosto' humiligis la kapitanon Ságner, kiel decas kaj konvenas.

”Stranga afero, sinjoroj,” ekparolis la kapitano Ságner, kvazaŭ li volus ligi la interparolon, ĉar tiu silento estis tre hontiga. ”En la kancelario de la brigado estas sensprituloj.”

”Mi permesas al mi rimarki,” diris denove la nelacigebla kadeto Biegler, kiu denove volis fieriĝi per siaj scioj, ”ne konvenas, ke similaj aferoj de konfidenca, severe konfidenca karaktero migru de la divizio tra la kancelario de la brigado. La sciigo koncernanta la plej konfidencan aferon de la armea korpuso povus esti anoncita per severe konfidenca cirkulero nur al komandantoj de diviziaj kaj brigadaj partoj, al komandantoj de regimentoj. Mi konas sistemojn de ĉifroj, kiujn oni uzis en la militoj pro Sardinio kaj Savojo12a, en la milito de angloj kaj francoj ĉe Sevastopol12b, ĉe ribeliĝo de la 'boksistoj' en Ĉinio12c kaj en la lasta rusa-japana milito12ĉ. Tiujn ĉi sistemojn oni transdonadis.”

”Tio estas por ni grava kiel maljuna virkapro, kadeto Biegler,” diris la kapitano Ságner kun esprimo de malestimo kaj malplaĉo; ”certas, ke la sistemo, pri kiu ni parolis kaj kiun mi al vi klarigis, estas ne nur unu el la plej bonaj, sed ni povas diri el nesupereblaj. Ĉiuj kontraŭspionaj sekcioj de niaj malamikaj staboj povas fermi sian 'butikon'. Eĉ se ili cerbumus ĝisfreneze, ili ne solvos niajn ĉifrojn. Tio estas io tute nova. Tiujn ĉi ĉifrojn antaŭas nenio simila.”

La fervora kadeto Biegler signifoplene ektusis.

”Mi permesas al mi, sinjoro kapitano,” li diris, ”atentigi pri la libro de Kerickhoff pri ĉifrado en la armeo. Tiun libron ĉiu povas mendi al si en la eldonejo de la 'Soldata enciklopedio'. Tie estas detale priskribita la metodo, sinjoro kapitano, pri kiu vi al ni rakontis. Gia eltrovinto estas kolonelo Kircher, servanta en la tempo de Napoleono I. en la saksa armeo. Cifrado per vortoj laŭ la maniero de Kircher, sinjoro kapitano. Ĉiu vorto de depeŝo klariĝas sur kontraŭa paĝo de la ŝlosilo. Tiu metodo perfektigita fare de ĉefleŭtenanto Fleissner en la libro: 'Kompendio de la soldata kriptografio', kiun ĉiu povas aĉeti al si en la eldonejo de milita akademio en Viena Nova Urbo. Mi petas, sinjoro kapitano.” La kadeto Biegler ekpalpis en mankofreton kaj eltiris libron, pri kiu li parolis, kaj daŭrigis: ”Fleissner prezentas la saman ekzemplon, mi petas, ĉiuj bonvolu konvinkiĝi. La saman ekzemplon, kiun ni aŭdis.

Depeŝo: Sur la pinto 228 alceli la pafadon de aŭtomataj fusiloj maldekstren.

Šlosilo: Ludoviko Ganghofer, 'Pekoj de la patroj'. Dua parto.

Kaj rigardu, mi petas, plu. La ĉifro: 'Afero kun ni tion ni rekoni en tiu promesis tiu Marta.' kaj tiel plu. Guste tiel, kiel ni aŭdis antaŭ momento.”

Kontraŭ tio eblis neniel oponi. Tiu flavbekula ”Cikonia flugilo kun fiŝvosto” pravis.

Iu el generaloj en la armea stabo plifaciligis al si la laboron. Li aperigis la libron de Fleissner pri ĉifrado en la armeo, kaj jam tio estis preta.

Dum tiu tuta tempo vidiĝis, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš subpremas ian strangan mensan ekscitiĝon. Li mordetis la lipojn, volis ion diri, sed fine li komencis paroli pri io alia, ol estis lia antaŭa intenco.

”Oni ne prenu tion tiel tragike,” li ekparolis kun strangaj embarasoj, ”dum nia restado en la tendaro en Bruck an der Leitha ŝanĝiĝis jam kelke da sistemoj por ĉifrado de depeŝoj. Antaŭ ol ni alveturos al la fronto, estos denove aliaj sistemoj, sed mi opinias, ke sur la batalkampo mankas tempo por solvi tiajn kriptogramojn. Antaŭ ol iu el ni finsolvus tian ĉifritan ekzemplon, nia kompanio, bataliono eĉ brigado estus jam longe detruita. Praktikan signifon tio ne havas!”

La kapitano Ságner tre nevolonte kapjesis. ”En praktiko,” li diris, ”almenaŭ kio koncernas miajn spertojn el la serba batalkampo, neniu havis tempon por solvi ĉifritajn skribojn. Mi ne diras, ke ĉifroj ne havas sian signifon ĉe longeta restado en tranĉeoj, kiam ni enfosiĝis kaj atendas. Ke ĉifroj ŝanĝiĝas, tio estas ankaŭ vero.”

La kapitano Ságner cedis de ĉiuj flankoj: ”Grandan parton da kulpo, ke ekde staboj ĝis pozicioj oni nun senĉese malpli kaj malpli uzas ĉifrojn, havas tio, ke niaj feldtelefonoj estas neprecizaj kaj ĉefe ĉe pafado de artilerio nereproduktas klare unuopajn silabojn. Oni aŭdas absolute nenion kaj tio kaŭzas superfluan haoson.” Li eksilentis.

”Haoso estas tio la plej malbona, kio povas esti sur batalkampo, sinjoroj,” li ankoraŭ aldonis profete kaj silentiĝis.

”Post momento,” li diris, rigardante tra fenestro, ”ni estos en Gyor. Miaj sinjoroj! La viraro ricevos tie po dek kvin dekagramoj da hungara salamo. Duonhora ripozo.”

Li ekrigardis skriban marŝordonon: ”Je 4:12 oni forveturas. Je 3:58 ĉio en vagonoj. Oni elvagoniĝas po kompanioj. La dekunua kaj tiel plu. Po plotonoj direkte al magazeno n-ro 6. Kontrolo ĉe disdonado: la kadeto Biegler.”

Ĉiuj ekrigardis la kadeton Biegler kun penso: ”Vi spertos, flavbekulo, kio estas soldatservo.”

Sed la fervora kadeto Biegler eltiris jam el sia kofreto paperfolion, liniilon, la folion liniigis, dividis laŭ marŝkompanioj kaj demandis komandantojn de unuopaj kompanioj pri nombro de la viraro, el kiuj neniu sciis tion parkere kaj kapablis sciigi al Biegler la petatajn nombrojn nur laŭ neklaraj rimarkoj en siaj notlibroj.

Intertempe la kapitano Ságner en senespero komencis legi la malfeliĉan libron ”Pekoj de la patroj”, kaj kiam la trajno haltis en la stacio Gyor, li klakfermis la tralegitajn paĝojn kaj rimarkis: ”Tiu ĉi Ludoviko Ganghofer ne verkas malbone.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš kiel unua ekimpetis el la stabvagono kaj iris al la vagono, kie estis Švejk.

Švejk kaj la ceteraj jam antaŭlonge ĉesis ludi kartojn kaj Baloun, la servosoldato de la ĉefleŭtenanto Lukáš, havis jam tian malsaton, ke li komencis ribeli kontraŭ la soldata superularo kaj proklamis, ke li scias tre bone, kiel sinjoroj oficiroj ŝtopas siajn stomakojn. Estas tio pli malbona ol en la tempo de servuteco. Ke pli frue tio en soldatservo ne ekzistis. Ke tiam ankoraŭ, kiel diras lia avĉjo-eksbienmastro hejme, oficiroj dum la sesdeksesa milito[13] dividis kun la soldatoj kokinojn kaj panon. Lia lamentado ne havis finon, ĝis fine Švejk bontrovis laŭdi la situacion en la armeo dum la nuna milito.

”Vi havas iel junan avĉjon,” li diris afable, kiam ili alveturis al Gyor, ”kiu kapablas memori nur la militon en la sesdeksesa jaro. Mi konas certan Ronovský kaj tiu havis avĉjon, kiu estis en Italio ankoraŭ dum la servuteco, servis tie dek du jarojn kaj revenis hejmen kiel kaporalo. Kaj li ne havis laboron, tial lin, tiun avĉjon, alprenis al si por la servo lia patro. Kaj tiam ili foje iris servuti, kunveturigi arbostumpojn, kaj kiel rakontis al ni tiu avĉjo, kiu servis ĉe sia patro, unu tia arbostumpo estis vera giganto kaj tiel ili ne kapablis ĝin eĉ nur movi. Kaj li diris: 'Ni lasu ĝin ĉi tie, friponon, kiu per ĝi penus?' Kaj forstisto, kiu tion aŭdis, komencis krii kaj levis bastonon, ke ili devas tiun arbostumpon meti sur veturilon. Kaj la avĉjo de tiu nia Ronovský diris nenion alian ol: 'Vi, bastonŝatulo, mi estas maljuna hardita soldato.' Sed post unu semajno li ricevis skriban ordonon kaj devis soldatiĝi, denove en Italio, tie li estis novajn dek jarojn kaj skribis hejmen, ke post la reveno li ekbatos tiun forstiston per hakilo en la kapon. Estis nur feliĉo, ke tiu forstisto mortis.”

En tiu momento ĉe pordo de la vagono aperis la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Švejk, iru ĉi tien,” li diris, ”lasu al vi viajn idiotajn parolojn kaj preferu iru ion al mi klairigi.”

”Kompreneble, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš forkondukis Švejkon kaj la rigardo, per kiu li lin sekvis, estis tre suspektema.

Dum la tuta prelego de la kapitano Ságner, kiu finiĝis per granda fiasko, la ĉefleŭtenanto Lukáš atingis certan detektivan kapablon, al kio ne necesis multe da neordinaraj kombinaĵoj, ĉar unu tagon antaŭ la forveturo Švejk anoncis al la ĉefleŭtenanto Lukáš: ”Sinjoro ĉefleŭtenanto, ĉe la bataliono estas libroj por sinjoroj leŭtenantoj. Mi forportis ilin el la regimenta kancelario.”

Tial, kiam ili transpaŝis duajn relojn kaj eniris malantaŭ senfajran lokomotivon, kiu jam semajnon atendis trajnon kun municio, la ĉefleŭtenanto Lukáš demandis rekte: ”Švejk, kiel tiam tio estis pri tiuj libroj?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio estas tro longa historio, kaj vi ĉiam bonvolas ekscitiĝi, se mi rakontas al vi ĉion detale. Kiel tiam, kiam vi disŝiris tiun skribon koncernantan la militan prunton kaj volis doni al mi kapobaton kaj mi al vi rakontis, ke mi foje legis en libro, ke iam, kiam estis milito, la homoj devis pagi impostojn pro fenestroj, pro ĉiu fenestro dudek helerojn, pro anseroj same tiel.”

”Tiel ĉi ni ne finus, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, daŭrigante la enketon, ĉe kio li ekintencis, ke tio la plej severe konfidenca devas esti nature tute prisilentita, por ke tiu kanajlo Švejk ne faru el tio denove ian priparolataĵon. ”Ĉu vi konas Ganghoferon?”

”Kio li estas?” demandis Švejk kun intereso.

”Idiota ulo, li estas germana verkisto,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Mi ĵuras per mia animo, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk kun mieno de martiro, ”mi konas persone neniun germanan verkiston. Persone mi konis nur unu ĉeĥan verkiston, Ladislaon Hájek el Domažlice. Li estis redaktoro de 'La mondo de la bestoj' kaj foje mi vendis al li strathundon, ŝajnigante ĝin pursanga ŝpico. Li estis tre gaja kaj bonanima sinjoro. Li iradis en certan gastejon kaj tie li ĉiam legis siajn rakontojn, tiel malgajajn, ke ĉiuj ridis, kaj li poste ploris, en la gastejo pagis por ĉiuj kaj ni devis al li kanti: 'Domažlice, turo via, belkolora kaj gracia, kiu turon ĉi ornamis, tiu belulinojn amis... Tiu teron jam ne tuŝas, en silenta tombo kuŝas...' ”

”Vi ja ne estas en teatro, vi kriegas kiel opera kantisto, Švejk,” timigite ekparolis la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiam Švejk finkantis la lastan frazon: ”Tiu teron jam ne tuŝas, en silenta tombo kuŝas.” ”Pri tio mi vin ne demandis. Mi volis scii nur, ĉu vi rimarkis, ke tiuj libroj, pri kiuj vi mem al mi menciis, estis de Ganghofer. Kiel do statas la afero pri tiuj libroj?” li kolere eksplodis.

”Ĉu pri tiuj, kiujn mi forportis el la regimenta kancelario al la bataliono?” demandis Švejk. ”Tiuj vere estis verkitaj de tiu, pri kiu vi min demandis, ĉu mi lin ne konas, sinjoro ĉefleŭtenanto. Mi ricevis telefonogramon rekte el la regimenta kancelario. Nome, oni volis sendi tiujn librojn en la batalionan kancelarion, sed ĉiuj de tie estis for eĉ kun la ĉefserĝento-kancelariestro, ĉar ili devis esti en kantino, se oni veturas al la fronto kaj ĉar neniu scias, ĉu li ankoraŭ iam sidos en kantino. Ili do estis tie, sinjoro ĉefleŭtenanto, estis kaj trinkis, oni povis neniun telefone atingi, eĉ ne de ĉiuj aliaj marŝkoj, sed ĉar vi al mi ordonis, ke mi kiel kuriero estu provizore ĉe telefono antaŭ ol oni alkomandos al ni la telefoniston Chodounský, mi sidis, atendis, ĝis venis la vico ankaŭ al mi. Tiuj el la regimenta kancelario sakris, ke ili povas neniun atingi, ke venis telefonogramo, ke marŝbataliona kancelario transprenu en la regimenta kancelario iajn librojn por sinjoroj oficiroj de la tuta marŝbatlo. Ĉar mi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke en la soldatservo oni devas agi rapide, mi telefonis al la regimenta kancelario, ke tiujn librojn transprenos mi mem kaj forportos ilin en la batalionan kancelarion. Tie mi ricevis tian amason, ke nur penplene mi fortrenis tion al ni en la kompanian kancelarion kaj la librojn mi trarigardis. Sed mi pensis ion mian. Scie, la regimenta ĉefserĝento-kontisto en la regimenta kancelario al mi diris, ke laŭ la telefonogramo al la regimento oni ĉe la bataliono jam scias, kion el tiuj libroj elekti, kiun parton. Nome, tiuj libroj havis du partojn. La unua parto aparte, la dua parto aparte. Neniam en la vivo mi tiom ridis, ĉar en la vivo mi tralegis jam multe da libroj, sed neniam mi komencis legi ion de la dua parto. Kaj li tie diras al mi ankoraŭfoje: 'Jen vi havas la unuajn partojn kaj jen la duajn. Sinjoroj oficiroj jam scias, kiun parton legi.' Mi do ekpensis, ke ĉiuj estas ebriegaj, ĉar se oni volas legi libron de komenco, tian romanon kiun mi alportis pri tiuj 'Pekoj de la patroj', ĉar ankaŭ mi regas la germanan lingvon, oni devas komenci per la unua parto, ĉar ni ne estas judoj kaj ne legas tion en renversa ordo. Ankaŭ tial mi demandis vin telefone, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiam vi revenis el la kazino kaj mi anoncis al vi tion pri tiuj libroj, ĉu eble nun en la soldatservo ne estas tio inversita kaj ĉu la libroj ne legiĝas en renversa ordo, unue la dua kaj poste la unua parto. Kaj vi al mi diris, ke mi estas ebriega bruto, se mi ne scias eĉ tion, ke en la Patronia estas unue 'Patro nia' kaj nur poste 'amen'.

Ĉu estas al vi malbone, sinjoro ĉefleŭtenanto?” demandis Švejk kun intereso, kiam pala ĉefleŭtenanto Lukáš altenis sin je akvorezervuja ŝtupeto de la senfajra lokomotivo.

Sur lia pala vizaĝo ne vidiĝis kolera mieno. Estis tio io senespere senespera.

”Daŭrigu, Švejk, daŭrigu, jam tio indiferentas, jam estas bone.”

”Kiel mi diras,” sonis la mola voĉo de Švejk sur forlasitaj reloj, ”ankaŭ mi samopiniis. Foje mi aĉetis sangoplenan romanon pri Rosza Szavan el la Bakonaarbaro[14] kaj mankis tie la unua parto, mi do devis konjekti pri tiu komenco, kaj eĉ ĉe tia rabmurda historio oni ne povas malhavi la unuan parton. Tiel estis al mi tute klare, ke estas propre superflue, se sinjoroj oficiroj legus unue la duan parton kaj poste la unuan, kaj kiel stulte aspektus, se mi sciigus ĉe la bataliono tion, kion oni diris en la regimenta kancelario, ke sinjoroj oficiroj jam scias, kiun parton legi. Tio pri tiuj libroj ĉiuflanke ŝajnis al mi terure okulfrapa kaj mistera, sinjoro ĉefleŭtenanto. Mi sciis, ke sinjoroj oficiroj ĝenerale malmulte legas, kaj se estas batalbruego...”

”Švejk, lasu al vi tiujn idiotaĵojn,” ekĝemis la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Mi ja demandis vin ankaŭ tuj telefone, sinjoro ĉefleŭtenanto, ĉu vi deziras tuj ambaŭ partojn samtempe, kaj vi diris al mi ĝuste kiel nun, ke mi lasu al mi tiujn idiotaĵojn, laŭdire ke vi ne kuntrenos iajn librojn. Kaj tiam mi ekpensis, ke se tio estas via opinio, ke ankaŭ la ceteraj sinjoroj rigardos tion same. Mi demandis pri tio ankaŭ nian Vaněk, tiu ja havas jam frontajn spertojn. Li diris, ke komence ĉiu el sinjoroj oficiroj konsideris la tutan militon kiel ŝercaferon kaj kunveturigis al la fronto la tutan bibliotekon kiel en somerumejon. Ili ricevadis donace de arkidukinoj eĉ la tutan kolektitan verkaron de diversaj poetoj por la fronto, tiel ke servosoldatoj kurbiĝis sub tio kaj malbenis la tagon de sia naskiĝo. Vaněk diris, ke tiuj libroj estis tute neuzeblaj, koncerne fumadon, ĉar ili estis sur tre bela, dika papero kaj ke sur latrino la homo skrapvundis al si per tiaj poemoj, pardonu, sinjoro ĉefleŭtenanto, la tutan postaĵon. Ne restis tempo por legi, ĉar oni devis senĉese fuĝi, oni tion do forĵetadis kaj poste estis jam tia kutimo, ke tuj kiam oni ekaŭdis unuan kanonadon, servosoldato senprokraste elĵetis ĉiujn amuzajn librojn. Post tio, kion mi eksciis, mi volis ankoraŭfoje aŭdi vian opinion, sinjoro ĉefleŭtenanto, kaj kiam mi telefone vin demandis, kiel tiujn librojn trakti, vi diris, ke kiam io enrampos mian idiotan kapon, ke mi ne cedos, dum mi ne ricevos sur la faŭkon. Tial mi do forportis en la batalionan kancelarion nur tiujn unuajn partojn de la romano, sinjoro ĉefleŭtenanto, kaj la duan parton mi provizore lasis en nia kompania kancelario. Mi havis tiun bonan intencon, ke post kiam sinjoroj oficiroj tralegos la unuan parton, ke poste oni disdonos al ili la duan parton, kiel el biblioteko, sed subite venis tio, ke oni veturos, kaj telefonogramo por la tuta bataliono, ke ĉion superfluan oni metu en la regimentan magazenon. Mi do demandis ankoraŭ sinjoron Vaněk, ĉu li konsideras la duan parton de tiu romano kiel ion superfluan, kaj li al mi diris, ke ekde la tempo de malgajaj spertoj en Serbio, Galicio kaj Hungario oni veturigas al la fronto neniajn amuzajn librojn, kaj ke tiuj kestoj en urboj por kolekti en ili formetitajn ĵurnalojn por soldatoj, ke nur tiuj estas bonaj, ĉar en ĵurnalojn eblas bone volvi tabakon aŭ fojnon, kion soldatoj fumas en tranĉeoj. Ĉe la bataliono oni jam disdonis la unuajn partojn de tiu romano kaj tiujn duajn partojn ni forportis en la magazenon.”

Švejk silentiĝis kaj tuj aldonis: ”Kiom da diversaj objektoj tie estas, en tiu magazeno, sinjoro ĉefleŭtenanto, eĉ cilindra ĉapelo de horestro el Budějovice, en kiu li soldatiĝis ĉe la regimento.”

”Ion mi al vi diros, Švejk,” ekparolis la ĉefleŭtenato Lukáš kun peza ĝemo, ”vi absolute ne konscias la sekvojn de via agado. Al mi mem jam abomenas nomi vin idioto. Por via idioteco ne ekzistas konvena vorto. Se mi diras al vi 'idioto', mi alparolas vin per ankoraŭ afabla nomo. Vi faris ion tiel teruran, ke viaj la plej grandaj krimoj, per kiuj vi kulpiĝis dum la tempo, kiam mi vin konas, estas kompare kun tio vera anĝela muziko. Se vi, Švejk, scius, kion vi faris. Sed tion vi neniam ekscios. Kaj se iam la parolo eble venus al tiuj libroj, ne aŭdacu parolaĉi, ke mi diris al vi ion telefone, ke tiun duan parton. Se iam oni parolus pri tio, kiel tio estis pri tiu unua kaj dua parto, ne atentu tion. Vi scias nenion, konas nenion, nenion memoras. Ne aŭdacu impliki min en ion, vi.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš parolis per tia voĉo, kvazaŭ provus lin ataki febro, kaj tiun momenton, kiam li silentiĝis, eluzis Švejk por senkulpa demando: ”Obee mi petas vian pardonon, sinjoro ĉefleŭtenanto, kial mi neniam ekscios, kion teruran mi faris? Mi, sinjoro ĉefleŭtenanto, aŭdacis pri tio demandi nur por povi venontfoje tian aferon eviti, se ĝenerale oni diras, ke la homo lernas sin de eraro, kiel tiu fandisto Adamec el la fabriko de Kolben-Daněk, kiu pro eraro eltrinkis kloridan acidon.”

Li ne finis, ĉar la ĉefleŭtenanto Lukáš interrompis lian ekzemplon el la vivo per vortoj: ”Stultulo! Mi klarigos al vi nenion. Enrampu denove en vian vagonon kaj diru al Baloun, ke en Budapesto li alportu al mi en la stabvagonon kelke da bulkoj kaj ankaŭ tiun hepatan pasteĉon, kiun mi havas sube en la kofreto en staniolo. Poste diru al Vaněk, ke li estas mulo. Mi petis lin trifoje, ke li sciigu al mi precizan nombron de la viraro. Kaj kiam hodiaŭ mi tion bezonis, mi havis nur malnovan etaton de la pasinta semajno.”

”Laŭ via ordono, sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekbojis Švejk, malrapide malproksimiĝante al sia vagono.

La ĉefleŭtenanto Lukáš promenis sur la fervoja linio, ĉe kio li pensis: ”Konvenis tamen nur doni al li kelke da vangobatoj, kaj anstataŭ tio mi interparolas kun li kiel kun amiko.”

Švejk serioze enrampis en sian vagonon. Li sentis estimon antaŭ si mem. Tio ne okazas ĉiutage, ke li faru ion tiel teruran, ke li neniam ekscios, kio tio estis.

*

”Sinjoro ĉefserĝento-kontisto,” diris Švejk, kiam li sidis sur sia loko, ”sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš ŝajnas al mi esti hodiaŭ en tre bona humoro. Li sciigas al vi pere de mi, ke vi estas mulo pro tio, ke jam trifoje li petis vin anonci al li veran etaton de la viraro.”

”Herrgott,” koleriĝis Vaněk, ”mi lavos al tiuj plotonestroj la kapon. Ĉu mi kulpas, ke ĉiu tia plotonestra sentaŭgulo faras, kion li volas, kaj ne sendas al mi la etaton de sia plotono? Ĉu mi eble elsuĉu la etaton el la fingro? Belaj cirkonstancoj regas ĉe nia kompo! Tio povas okazi nur ĉe la dekunua marŝkompo. Sed mi tion antaŭvidis, mi tion sciis. Mi eĉ minuton ne dubis pri tio, ke ĉe ni estas malordo. Unu tagon mankas al la kuirejo kvar porcioj, la alian tagon tri porcioj plias. Tiuj kanajloj povus al mi anonci almenaŭ tion, se iu ne kuŝas en hospitalo. Ankoraŭ pasintmonate mi havis registrita ian Nikodém kaj nur ĉe elpago de soldo mi eksciis, ke tiu Nikodém mortis en hospitalo de Budějovice kaŭze de rapida ftizo. Kaj senĉese oni transprenis por li soldatbezonaĵojn. Ni akceptis por li soldatveston, sed dio scias, kien tio malaperis. Poste ankoraŭ sinjoro ĉefleŭtenanto nomas min mulo, se li mem ne scias kontroli la ordon ĉe sia kompanio.”

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk ekscitite paŝis tra la vagono: ”Ho, mi esti komandanto de la kompanio! Ĉio devus iri kiel sur reloj. Mi havus trarigardon pri ĉiu ulo. La suboficiroj devus anonci al mi la etaton dufoje tage. Sed se tiuj suboficiroj estas sentaŭguloj... Kaj la plej malkapabla ĉe ni estas tiu plotonestro Zyka. Li superabundas je ŝercoj, je anekdotoj, sed kiam mi al li sciigas, ke Kolařík estas de lia plotono forkomandita al la trajnotrupo, li anoncas al mi la sekvantan tagon la saman etaton, kvazaŭ Kolařík plu maldiligentaĉus ĉe la kompanio kaj ĉe lia plotono. Kaj se tio ripetiĝas ĉiutage kaj se poste ankoraŭ oni pri mi diras, ke mi estas mulo. Tiel ĉi sinjoro ĉefleŭtenanto ne akiros amikojn. Kompania ĉefserĝento-kontisto ne estas ia apuntato, per kiu ĉiu povas viŝi al si.” Baloun, aŭskultanta kun malfermita buŝo, aldonis nun mem tiun belan vorton anstataŭ Vaněk, kiun tiu ĉi ne eldiris, per kio eble ankaŭ li volis sin enmiksi en la interparolon.

”Vi tie, fermu la faŭkon,” diris la ekscitiĝinta ĉefserĝento-kontisto.

”Aŭdu, Baloun,” ekparolis Švejk, ”mi havas taskon anonci al vi, ke vi, kiam ni alveturos Budapeston, alportu al sinjoro ĉefleŭtenanto en la vagonon kelke da bulkoj kaj tiun hepatan pasteĉon, kiun sinjoro ĉefleŭtenanto havas sube en la kofreto en staniolo.”

La giganto Baloun senespere mallevis siajn longajn ĉimpanzajn manojn, kurbigis la dorson kaj restis en tiu pozicio sufiĉe longan tempon.

”Mi ne havas,” li diris per mallaŭta senespera voĉo, rigardante malpuran plankon de la vagono.

”Mi ne havas,” li ripetis post paŭzetoj, ”mi opiniis. Mi elpakis ĝin antaŭ la forveturo. Mi ĝin priflaris. Ĉu ĝi ne malkonsistiĝas.

”Mi ĝin gustumis,” li ekvokis per tiel sincera senespero, ke la afero estis al ĉiuj tute klara.

”Vi forvoris ĝin eĉ kun staniolo,” haltis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk antaŭ Baloun, dankante al tio, ke li ne plu devas defendi sian opinion, ke li mem ne estas mulo, kiel igis sciigi al li la ĉefleŭtenanto, sed ke la kaŭzo de la nekonata diferencanta etatoR havas pli profundajn bazojn en aliaj muloj, kaj ke la interparolo nun transiris kaj turnas sin ĉirkaŭ la nesatigebla Baloun, ĉirkaŭ nova tragika okazaĵo. Vaněk ricevis egan guston diri al Baloun ion malagrable moralan, kiam subite parole antaŭiris lin la kuiristo-okultisto Jurajda, kiu formetis sian ŝatatan libron, tradukon de malnovhindaj sutroj Pragn,-Paramit, kaj turnis sin al la konsternita Baloun, ankoraŭ pli kurbiĝintan sub pezo de la sorto: ”Vi, Baloun, devas gardi vin mem, por ke vi ne perdu la konfidon al vi mem kaj konfidon al la sorto. Vi ne povas alskribi al via konto tion, kio estas la merito de aliaj. Kiam ajn vi troviĝos antaŭ simila problemo, kiun vi forvoris, ĉiam demandu vin mem: 'En kia interrilato estas al mi la hepata pasteĉo?' ”

Švejk trovis konvena kompletigi tiun ĉi konsideron per praktika ekzemplo: ”Vi mem, Baloun, antaŭlaste al mi rakontis, ke ĉe vi hejme oni buĉos kaj fumaĵos, kaj ke tuj, kiam ni estos surloke kaj vi scios la numeron de la feldpoŝto, oni sendos al vi pecon da ŝinko. Nun imagu, ke tiun ŝinkon la feldpoŝto sendus al ni en la kompon, kaj ni kun sinjoro ĉefserĝento-kontisto detranĉus peceton, ĝi al ni bongustus, do ankoraŭ peceton, ĝis tiu ŝinko finiĝus kiel mia konata leterportisto, certa Kozel. Li havis karion, oni do fortranĉis al li la piedon unue sub la maleolo, poste sub la genuo, poste la femuron, kaj se li ĝustatempe ne mortus, oni pritranĉus lin tuta kiel senpintan krajonon. Imagu do, Baloun, ke ni forvorus tiun vian ŝinkon same, kiel vi englutis la hepatan pasteĉon de sinjoro ĉefleŭtenanto.”

La giganto Baloun ĉiujn malgaje ekrigardis.

”Nur dank' al miaj klopodoj kaj miamerite,” diris la ĉefserĝento-kontisto al Baloun, ”vi restis servosoldato de sinjoro ĉefleŭtenanto. Oni volis vin transloki al sanitara servo por forportadi vunditojn el batalkampo. Ĉe Dukla niaj sanitaristoj iris trifoje sinsekve por vundita subleŭtenanto, kiun oni pafis en la ventron antaŭ pikdrataj bariloj, kaj ĉiuj tie restis kun trapafitaj kapoj. Nur la kvara paro lin alportis, sed antaŭ ol oni forportis lin al bandaĝejo, la subleŭtenanto mortis.” Baloun jam ne plu eltenis kaj laŭte plorsingultis.

”Hontu,” diris Švejk malŝate, ”ĉu tiel kondutas la soldato.”

”Sed mi ne estas kreita por la soldatservo,” ĝemis Baloun, ”estas vero, mi estas vorulo, nesatigeblulo, ĉar mi estas elŝirita el normala vivo. Ni havas tion en nia genero. La mortinto paĉjo, tiu vetis en gastejo en Protivín, ke li formanĝos je unu fojo kvindek kolbasetojn kaj du panbulojn, kaj gajnis tion. Mi foje vete formanĝis kvar anserojn kaj du pladojn da knedlikoj kun saŭrkraŭto. Hejme post tagmanĝo mi ricevas ideon, ke mi volus ankoraŭ ion gustumi. Mi iras en kameron, detranĉas pecon da viando, sendas por kruĉo da biero kaj englutas du kilogramojn da fumaĵita viando. Mi havis hejme maljunan stalserviston Vomel kaj tiu ĉiam min admonis, ke mi tiel ne fieriĝu, ne ŝtopiĝu, ke li memoras, kiel lia avĉjo antaŭlonge rakontis al li pri tia nesatigeblulo. Kaj kiam poste estis milito, ke dum la tutaj ok jaroj produktiĝis nenio kaj la homoj bakis panon el pajlo kaj el tio, kio restis el linaj semoj; kaj tio estis vera festo, kiam oni povis diserigi iom da kazeo en lakton, se oni ne havis panon. Kaj tuj kiam venis tiu mizero, la bienmastro post unu semajno mortis, ĉar lia stomako ne alkutimiĝis al tia kampista malbonstato...”

Baloun levis sian afliktitan vizaĝon: ”Sed mi opinias, ke sinjoro dio la homojn punos, kaj tamen ne forlasos.”

”Sinjoro dio enkondukis nesatigeblulojn en la mondon kaj sinjoro dio pri ili zorgos,” rimarkis Švejk, ”jam foje vi estis alligita kaj nun vi meritus sendi vin en la unuan linion; kiam mi estis servosoldato ĉe sinjoro ĉefleŭtenanto, li povis fidi al mi en ĉio kaj neniam li eĉ ekpensis, ke mi ion al li forvorus. Kiam oni disdonis ion specialan, li ĉiam al mi diris: 'Lasu al vi tion, Švejk,' aŭ: 'Nu, mi tion ne tre avidas, donu al mi peceton kaj per la cetera faru, kion vi volas.' Kaj kiam ni estis en Prago kaj li sendis min iam por tagmanĝo en restoracion, do por ke li eble ne opiniu, ke mi portas al li malgrandan porcion ĉar duonon da ĝi mi dumvoje forvoris, mi mem por mia lasta mono aĉetis ankoraŭ unu porcion, se tiu ŝajnis al mi esti malgranda, por ke sinjoro ĉefleŭtenanto satmanĝu kaj ne pensu pri mi ion malbonan. Kaj foje li tion malkaŝis. Mi devis ĉiam porti al li el restoracio manĝokarton kaj li al si elektis. Tiutage li elektis al si tiel farĉitan kolombidon. Kiam oni donis al mi duonon da kolombido, mi ekpensis, ke sinjoro ĉefleŭtenanto povus eble opinii, ke la alian duonon mi forvoris, mi do aĉetis ankoraŭ unu porcion el la propra poŝo kaj alportis tiel belegan porcion, ke satmanĝis ankaŭ sinjoro ĉefleŭtenanto Šeba, kiu tiutage serĉis, kie li tagmanĝu, kaj venis vizite al mia ĉefleŭtenanto ĝuste antaŭ la tagmezo. Sed satiĝinte, li proklamis: 'Tion al mi ne diru, ke tio ĉi estas unu porcio. En la tuta mondo vi ne ricevos laŭ menuo la tutan farĉitan kolombidon. Se hodiaŭ mi havigos al mi monon, mi sendos en tiun vian restoracion por tagmanĝo. Diru tion sincere, ke tio estis duobla porcio.' Sinjoro ĉefleŭtenanto demandis min antaŭ li, ke mi atestu, ke li donis al mi monon nur por simpla porcio, ĉar li ne sciis, ke venos sinjoro ĉefleŭtenanto Šeba. Mi respondis, ke li donis al mi monon por simpla tagmanĝo. 'Vidu do', diris mia ĉefleŭtenanto, 'tio ĉi estas ankoraŭ nenio. Lastfoje Švejk alportis al mi tagmanĝe du anserajn femurojn. Imagu do: Supon kun nudeloj, bovaĵon kun sardela saŭco, du anserajn femurojn, knedlikojn kaj saŭrkraŭton en kvanto atinganta ĝisplafone kaj krespojn!' ”

”C-c tata, sakra!” ekŝmacis Baloun.

Švejk daŭrigis: ”Tio estis la ŝtono de falpuŝiĝo. La sekvantan tagon sinjoro ĉefleŭtenanto Šeba vere sendis sian servosoldaton por tagmanĝo en tiun nian restoracion, kaj tiu alportis al li almanĝaje etan amaseton da kokina pilafo, proksimume en kvanto de du kuleretoj, kiel se sessemajna bebo kakis en kuseneton. Kaj sinjoro ĉefleŭtenanto Šeba al sia servosoldato, ke tiu duonon forvoris. Kaj tiu, ke li estas senkulpa. Sinjoro ĉefleŭtenanto Šeba donis al li sur la faŭkon kaj prezentis min kiel ekzemplon. Ke mi portas porciojn al sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš. Kaj tiel la sekvantan tagon tiu senkulpa vangobatita soldato, kiam li iris por tagmanĝo en la restoracion, pri ĉio eldemandis, diris tion al sia sinjoro, tiu al mia ĉefleŭtenanto. Vespere mi sidas ĉe gazeto kaj legas sciigojn de malamikaj staboj el la batalkampo, kiam mia sinjoro ĉefleŭtenanto eniris, tute pala, kaj tuj rekte al mi, ke mi al li diru, kiom da tiuj duoblaj porcioj mi pagis en la restoracio, ke li scias ĉion, ke malkonfesado al mi absolute ne helpos, ke li scias jam pri tio, ke mi estas idioto, sed ke mi estas frenezulo, tion li tute ne ekpensis. Laŭdire mi faris al li tian malhonoron, ke li havas egan guston mortpafi unue min kaj poste sin. 'Sinjoro ĉefleŭtenanto,' mi diris al li, 'kiam vi min akceptis, la unuan tagon vi parolis pri tio, ke ĉiu servosoldato estas ŝtelisto kaj fiulo. Kaj kiam en tiu restoracio oni donis vere tiel malgrandajn porciojn da almanĝaĵo, vi povus opinii, ke ankaŭ mi estas vere unu el tiaj fiuloj, ke mi tion al vi forvoris.' ”

”Dio mia ĉiela,” ekflustris Baloun, malleviĝis por kofreto de la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj foriris kun ĝi malantaŭen.

”Poste la ĉefleŭtenanto Lukáš komencis palpserĉi en ĉiuj poŝoj,” daŭrigis Švejk, ”kaj kiam tio estis vana, li ekpalpis en sian veŝton kaj donis al mi sian arĝentan poŝhorloĝon. Li sentis veran emocion. 'Kiam mi ricevos soldon, Švejk,' li diris, 'skribu al mi, kiom mi al vi ŝuldas. Tiun ĉi poŝhorloĝon lasu al vi krom tio. Kaj venontfoje ne faru tiajn frenezaĵojn.' Poste foje trafis nin ambaŭ tia mizero, ke tiun poŝhorloĝon mi devis forporti en lombardejon.”

”Kion vi faras tie malantaŭe, Baloun?” demandis subite la ĉefserĝento-kontisto Vaněk.

Anstataŭ respondo la malfeliĉa Baloun komencis sufokiĝe tusi. Scie, li malfermis la kofreton de la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj ŝtopiĝis per lia lasta bulko.

*

La stacion senhalte traveturis alia milita trajno de supre okupita fare de vienaj infanterianoj, kiujn oni sendis al la serba fronto. Ili ankoraŭ ne perdis sian entuziasmon ĉe adiaŭado kun Vieno kaj senspire kriegis de Vieno ĝis ĉi tien:

Fama princ’ Eŭgeno, nobla kavaliro
volis rekonkeri laŭ la onidiro
por monarko nia urbon Beogradon.
’Tuj konstrui ponton!’ sonis la ordonoj,
por l' urbon enmarŝi povu batalionoj
eĉ arme’ la tuta. Fari la invadon!

Kaporalo kun agresive torditaj lipharoj, klinante sin eksteren, apogita per la kubutoj sur la viraro, kiu balancetis la piedojn elŝovitajn eksteren el la vagono, donis takton kaj plengorĝe kriegis:

Porto konstruita tronas sur kolonoj,
trans riveron Danub’ ĉaroj kaj kanonoj
povas enveturi urbon Beogradon.
'Ripozil' Ĉe Zemlín venis la komando.
Peli ĉiujn serbojn el ilia lando...

Sed subite li perdis la ekvilibron, elflugis el vagono kaj enfluge plenforte frapiĝis per la ventro je relkomutila stango, sur kiu trapikita li restis pendi, dum la trajno veturis plu kaj en malantaŭaj vagonoj oni kantis denove ion alian:

Graf Radecký ĵuris, sian vorton donis
ke li malamikon de la aŭstra trono
for el Lombardio pelos sen pardono.
En Verona resti la hero' ordonis.
Kiam pliaj trupoj venis discipline,
li kuraĝon prenis kaj ekmarŝis fine...

Surpikita sur la stulta komutilo, la batalema kaporalo estis jam morta kaj ne daŭris longe, kun bajoneto jam gardostaris ĉe li juneta soldato el la viraro de stacia soldatkomandantaro, kiu prenis sian taskon tre serioze. Li staris en atentopozo ĉe la komutilo kaj mienis tiel venke, kvazaŭ tio estus lia verko, ekpuŝego de la kaporalo sur la komutilon.

Ĉar li estis hungaro, li kriegis al ĉiuj reloj hungare, kiam el batalionaj vagonoj de la naŭdekunua regimento oni venis ĉi tien por rigardi: ”Ne estas permesite, ne estas permesite! Soldata komisiono, ne estas permesite!”

”Li havas tion jam malantaŭ si,” diris la brava soldato Švejk, kiu ankaŭ estis inter la scivoluloj, ”kaj tio havas tiun avantaĝon, ke ĉiuj almenaŭ scias, kie li estis entombigita, se li havas pecon da fero en la ventro. Estas tio rekte sur reloj kaj oni ne devas serĉi lian tombon sur ĉiuj batalkampoj.

Li surpikiĝis precize,” aldonis Švejk erudicie, ĉirkaŭirante la kaporalon de la alia flanko, ”li havas la intestojn en la pantalono.”

”Ne estas permesite, ne estas permesite!” kriis la juneta hungara soldato, ”komisiono de stacia soldatkomandejo, ne estas permesite!”

Malantaŭ Švejk eksonis severa voĉo: ”Kion vi ĉi tie faras?” Antaŭ li staris la kadeto Biegler. Švejk soldatsalutis. ”Obee mi raportas, ni trarigardas la mortinton, sinjoro kadeto.”

”Kaj kian agitadon vi ĉi tie faris? Kian kaŭzon vi havas por ĉi tie esti?”

”Obee mi raportas, sinjoro kadeto,” respondis Švejk kun digna trankvilo, ”ke mi neniam faris kianagitadon.”

Kelke da soldatoj malantaŭ la kadeto komencis ridi kaj antaŭen ekpaŝis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk.

”Sinjoro kadeto,” li diris, ”sinjoro ĉefleŭtenanto sendis ĉi tien la kurieron Švejk, por ke tiu al li diru, kio okazis. Nun mi estis ĉe la stabvagono kaj bataliona kuriero Matušic serĉas vin laŭ la ordono de sinjoro bataliona komandanto. Vi devas tuj iri al sinjoro kapitano Ságner.”

Kiam post momento eksonis signalo por envagoniĝi, ĉiuj disiris al siaj vagonoj.

Vaněk, irante kun Švejk, diris: ”Se ie estas pli da homoj, lasu al vi, Švejk, viajn parolojn. Tio povus vin ĉagreni. Ĉar tiu kaporalo estis de viena regimento, povus okazi, ke oni klarigus al si tion tiel, ke vi pro tio ĝojas. Tiu Biegler estas terura ĉeĥo-vorulo.”

”Mi ja diris nenion,” respondis Švejk per tono, kiu ekskluzivis kian ajn dubon, ”nur tion, ke tiu kaporalo surpikiĝis precize, li havis la intestojn en la pantalono. Li povis.”

”Ni ĉesu jam pri tio paroli, Švejk.” Kaj la ĉefserĝento-kontisto Vaněk forkraĉis.

”Tio estas egala,” ankoraŭ rimarkis Švejk, ”ĉu la intestoj eliĝas el lia ventro por sinjoro imperiestro ĉi tie aŭ tie. Ĉiuokaze li plenumis sian devon. Li povis.”

”Rigardu, Švejk,” interrompis lin Vaněk, ”kiel la bataliona kuriero Matušic denove paŝas al la stabvagono. Mi miras, ke li ankoraŭ ne falis trans relojn.”

Mallonge antaŭ tio estis tre akra interparolo inter la kapitano Ságner kaj la fervora kadeto Biegler.

”Mi miras, kadeto Biegler,” parolis la kapitano Ságner, ”kial vi tuj ne venis al mi anonci, ke oni ne disdonas tiujn dek kvin dekagramojn da hungara salamo. Mi devas iri eksteren kaj mem konvinkiĝi, kial la viraro revenas de la magazeno. Kaj same tiel sinjoroj oficiroj, kvazaŭ ordono ne estus ordono. Mi ja diris: 'En la magazenon po plotonoj laŭ la kompanioj.' Tio signifis, ke se oni ricevis en la magazeno nenion, ke oni devas iri ankaŭ po plotonoj laŭ la kompanioj en vagonojn. Al vi, kadeto Biegler, mi ordonis, ke vi zorgu konservi la ordon, sed vi lasis ĉion kuri. Vi ĝojis, ke vi ne devas zorgi pri kalkulado de porcioj da salamo, kaj iris trankvile rigardi, kiel mi vidis tra la fenestro, la surpikiĝintan kaporalon de vienaj infanterianoj. Kaj kiam mi poste igis vin alvoki, vi havas nenian alian laboron ol el sia kadeta fantazio parolaĉi pri tio, ke vi iris konvinkiĝi, ĉu tie ĉe la surpikiĝinta kaporalo oni ne faras ian agitadon.”

”Obee mi raportas, ke la kuriero de la dekunua kompanio Švejk.”

”Donu al mi trankvilon pri Švejk,” ekkriis la kapitano Ságner, ”ne imagu, kadeto Biegler, ke vi faros iajn intrigojn kontraŭ la ĉefleŭtenanto Lukáš. Švejkon ni tien sendis. Vi rigardas min tiel, kvazaŭ vi opinius, ke mi emas vin persekuti... Jes, mi emas vin persekuti, kadeto Biegler. Se vi ne scias respekti vian superulon, klopodas lin mistifiki, mi maldolĉigos al vi la soldatservon tiel, ke vi, kadeto Biegler, rememoros la fervojan stacion Gyor. Fanfaroni per siaj teoriaj scioj. Atendu, kiam ni estos en la fronto. Kiam mi ordonos al vi iri kiel oficira patrolo trans pikdratajn barilojn. Via raporto? Ankaŭ tiun raporton vi ne donis al mi, kiam vi venis. Eĉ teorie ne, kadeto Biegler.”

”Obee mi raportas, sinjoro kapitano* ke anstataŭ dek kvin dekagramoj da hungara salamo la viraro ricevis po du bildkartoj. Mi petas, sinjoro kapitano.”

La kadeto Biegler enmanigis al la komandanto de la bataliono du el tiuj bildkartoj, kiujn eldonis direkcio de la milita arkivo en Vieno, kies estro estis infanteria generalo Wojnowich. Sur unu flanko estis karikaturo de rusa soldato, rusa terkulturisto kun harkovrita mentono, kiun ĉirkaŭpremas skeletulo. Sub la karikaturo estis teksto:

”La tago, kiam la perfida Rusio mortaĉos, estos la tago de liberigo por la tuta nia monarkio.”

La alia bildkarto devenis de Germanio. Estis tio germana donaceto al aŭstrihungaraj soldatoj. Supre estis: 'Viribus unitis', sub tio bildeto de pendumita siro Eduardo Grey[15] kaj sube sub li gaje soldatsalutas aŭstra kaj germana soldato.

La poemeton oni transprenis el la libro de Greinz ”Fera pugno”. Šercetoj je la konto de niaj amikoj, pri kiuj germanaj ĵurnaloj skribis, ke la versoj de Greinz estas kiel skurĝobatoj, ĉe kio ili enhavas veran senbridan humuron kaj nesupereblan spriton.

Teksto sub la pendumilo, en traduko:

”G r e y

Sur pendumil' alte troni

ja meritus ruza Grey.

Temp' jam urĝas por mortpuno —

sed la lignon por pendumo

de ĉi tiu — fi! — Judaso

kverk' neniu volis doni.

Li do pendas sur tremolo

el Francio. Dia volo!”

La kapitano Ságner ankoraŭ ne finlegis tiujn ĉi versojn de ”senbrida humuro kaj nesuperebla sprito”, kiam la stabvagonon enfalis la bataliona kuriero Matušic.

La kapitano Ságner sendis lin al telegrafa centralo de la stacia soldatkomandejo, ĉu eble ne venis aliaj dispozicioj, kaj Matušic alportis telegramon de la brigado. Sed ne necesis preni ŝlosilon por deĉifrado. La telegramo estis simpla, neĉifrita: ”Rapide kuirpretigi manĝon kaj poste marŝi al Sokal'.” La kapitano Ságner nekredeme ekskuis la kapon.

”Obee mi raportas,” diris Matušic, ”komandanto de la stacio petas vin veni al li por interparolo. Estas tie ankoraŭ unu telegramo.”

Poste estis tre konfidenca interparolo inter la komandanto de la stacio kaj la kapitano Ságner.

La unua telegramo devis esti transdonita, eĉ se ĝi havis tre suprizigan enhavon, se la bataliono troviĝas en la stacio Gyor: ”Rapide kuirpretigi manĝon kaj poste marŝi al Sokal'.” Ĝi estis adresita neĉifrite al marŝbataliono de la naŭdekunua regimento kun kopio por marŝbatalino de la sepdekkvina regimento, kiu estis ankoraŭ malantaŭe. La subskribo estis ĝusta: komandanto de la brigado Ritter von Herbert.

”Tre konfidenca afero, sinjoro kapitano,” diris la soldata komandanto de la stacio mistere. ”Sekreta telegramo de via divizio. La komandanto de via brigado freneziĝis. Oni forveturigis lin en Vienon, post kiam li dissendis de la brigado ĉiuflanken kelkajn dekduojn da similaj telegramoj. En Budapesto vi certe vidos novan telegramon. Ĉiujn liajn telegramojn nature necesas nuligi, sed koncerne tion ni ankoraŭ ne ricevis ian ordonon. Kiel mi diras, mi havas nur ordonon de la divizio, ke neĉifritajn telegramojn oni malatentu. Transdoni ilin mi devas, ĉar rilate tion mi ne ricevis respondon de miaj instancoj. Pere de miaj instancoj mi informiĝis ĉe la komandejo de la armea korpuso kaj oni min enketas.

Mi estas aktiva oficiro de malnova pioniraro,” li aldonis, ”mi partoprenis la konstruon de nia strategia fervoja linio en Galicio.

Sinjoro kapitano,” li diris post momento, ”nin oni sendu al la fronto, la maljunajn harditajn ulojn! En la ministerio de milito estas nun da tiuj civiluloj-inĝenieroj de fervojo kun ekzameno de unujara volontulo kiel da hundoj. Cetere, post kvaronhoro vi denove pluveturas. Mi memoras nur tion, ke foje en praga oficirlernejo, kiel unu el la pli alta klaso, mi helpis levi vin al reko. Tiam ni ambaŭ havis malpermeson iri eksteren. Vi interbatiĝis kun germanoj en la klaso* Kun vi estis tie ankaŭ Lukáš. Vi estis la plej bonaj amikoj. Kiam ni ricevis ĉi tien telegramon kun listo de oficiroj de la marŝbataliono, kiuj traveturas la stacion, mi klare rememoris. Estas tio jam sufiĉe da jaroj. La kadeto Lukáš estis al mi tiam tre simpatia.”

La tuta parolo impresis la kapitanon Ságner tre malagrable. Li tre bone ekkonis tiun, kiu kun li parolis kaj kiu en oficirlernejo kondukis opozicion kontraŭ aŭstrismo, kion pli poste elbatis el iliaj kapoj la klopodo fari karieron. La plej malagrabla estis al li la mencio pri la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu kompare kun li estis ĉie pro kia ajn kaŭzo forpuŝata.

”La ĉefleŭtenanto Lukáš,” li diris emfaze, ”estas tre bona oficiro. Kiam la trajno veturas?”

La komandanto de la stacio ekrigardis la poŝhorloĝon. ”Post ses minutoj.”

”Mi iras”, diris Ságner.

”Mi opiniis, ke vi ion al mi diros, Ságner.”

”Do saluton!” respondis Ságner* kaj eliris antaŭ la konstruaĵon de la stacia komandejo.

Kiam la kapitano Ságner antaŭ la forveturo de la trajno revenis en la stabvagonon, li trovis ĉiujn oficirojn sur sia loko. En grupetoj ili ludis cvikon (frische viere[16]), nur la kadeto Biegler ne ludis.

Tiu foliumis en amaso da komencitaj manuskriptoj pri militaj scenoj, ĉar li volis eminentiĝi ne nur sur la milita kampo, sed ankaŭ kiel literatura fenomenulo, priskribanta militajn okazaĵojn. La viro de strangaj flugiloj kun 'fiŝvosto' volis esti elstara milita verkisto. Liaj literaturaj provoj komenciĝis per multpromesaj titoloj, en kiuj respeguliĝis tiutempa militarismo, sed kiuj ankoraŭ ne estis prilaboritaj, tiel ke sur paperfolioj restis nur titoloj de estontaj verkoj.

”Karakteroj de soldatoj el la granda milito. — Kiu komencis la militon? — La politiko de Aŭstri-Hungario kaj estiĝo de la mondmilito. — Militaj notoj. — Aŭstri-Hungario kaj la mondmilito. — La instruo el la milito. — Populara prelego pri eksplodo de la milito. — Militepolitikaj meditoj. — Glora tago de Aŭstri-Hungario. — Slava imperialismo kaj la mondmilito. — Dokumentoj el la milito. — Dokumentoj al la historio de la mondmilito. — Taglibro de la mondmilito. — Ĉiutaga trarigardo pri la mondmilito. — La unua mondmilito. — Nia dinastio en la mondmilito. — La nacioj de aŭstrihungara monarkio kun armiloj en la mano. — Monda lukto pri potenco.

— Miaj spertoj en la mondmilito. — Kroniko de mia militiro.

— Kiel batalas la malamikoj de Aŭstri-Hungario. — Kies estas la venko? — Niaj oficiroj kaj niaj soldatoj. — Memorindaj faroj de miaj soldatoj. — El la tempo de la granda milito. — Pri batalbruego. — La libro pri aŭstrihungaraj herooj. — La fera brigado. — Kolekto de miaj leteroj el la fronto. — La herooj de nia marŝbataliono. — Kompendio por soldatoj en la fronto. — Tagoj de bataloj kaj tagoj de la venko. — Kion mi vidis kaj spertis sur batalkampo. — En tranĉeoj. — La oficiro rakontas. — Kun filoj de Aŭstri-Hungario antaŭen! — Malamikaj aeroplanoj kaj nia infanterio. — Post la batalo. — Niaj artilerianoj, fidelaj filoj de sia patrujo. — Eĉ se irus kontraŭ ni ĉiuj diabloj. — Defensiva kaj ofensiva milito. — Sangon kaj feron. — Venkon aŭ morton. — Niaj herooj en kaptiteco.”

Kiam la kapitano Ságner alpaŝis al la kadeto Biegler kaj ĉion trarigardis, li demandis, kial Biegler tion faris kaj kion li volas per tio diri.

La kadeto Biegler respondis kun vera entuziasmo, ke ĉiu tiu titolo prezentas libron, kiun li verkos. Kiom da titoloj, tiom da libroj.

”Mi deziras, se mi falos en batalo, ke restu post mi memoraĵo, sinjoro kapitano. Mia ekzemplo estas germana profesoro Udo Kraft. Li naskiĝis en la jaro 1870, nun en la mondmilito li libervole soldatiĝis kaj falis la 22an de aŭgusto 1914 en Anloy. Antaŭ sia morto li eldonis libron: 'Memeduko al morto por la imperiestro.' ”*

La kapitano Ságner forkondukis la kadeton Biegler al fenestro.

”Montru, kion vi ankoraŭ havas, kadeto Biegler; min ege interesas via agado,” diris la kapitano Ságner kun ironio, ”kian kajereton vi ŝovis sub la jakon?”

”Tio estas sensignifaĵo, sinjoro kapitano,” respondis la kadeto Biegler, ruĝetiĝinte kiel infano, ”bonvolu konvinkiĝi, mi petas.”

La kajereto havis titolon:

Skemoj de elstaraj kaj gloraj bataloj de la aŭstrihungara armeo, kompilitaj laŭ historiaj studoj de i.r. oficiro Adolfo Biegler.

Per rimarkoj kaj klarigoj ekipis i.r. oficiro Adolfo Biegler.

La skemoj estis terure simplaj.

Udo Kraft: ”Memeduko al morto por la imperiestro.” Eldonejo de C. F. Amelang

De la batalo ĉe Nordlingen la 6an de septembro 1634 al la batalo ĉe Zenta la 11an de septembro 1697, ĉe Caldiero la 31an de oktobro 1805, al la batalo ĉe Aspern la 22an de majo 1809 kaj la batalo de nacioj ĉe Lepsiko en la jaro 1813, al la batalo ĉe Santa Lucia en majo 1848 kaj ĉe Trutnov la 27an de junio 1866 ĝis la konkero de Sarajevo la 19an de aŭgusto 1878. Skemoj kaj plandesegnaĵoj de tiuj bataloj estis sen kia ajn ŝanĝo. La kadeto Biegler desegnis ĉie ortanguletojn sur unu flanko malplenajn, dum la malamikon prezentis ortanguletoj haĉitaj. Ambaŭflanke estis maldekstra alo, centro kaj dekstra alo. Poste malantaŭe rezervaj trupoj kaj sagetoj tien kaj reen. La batalo ĉe Nordlingen same kiel la batalo ĉe Sarajevo aspektis kiel dislokiĝo de ludantoj ĉe kia ajn futbalmaĉo dum malfermo de la ludo kaj la sagetoj montris, kien tiu aŭ la alia partio elpiedbatu la pilkon.

Tio ankaŭ tuj venis en la menson de la kapitano Ságner, kiu demandis: ”Kadeto Biegler, ĉu vi ludas futbalon?”

Biegler ruĝetiĝis ankoraŭ pli kaj nervoze ekpalpebrumis, tiel ke li faris impreson, kvazaŭ li preparus sin plori.

La kapitano Ságner kun rideto plu foliumis en la kajereto kaj haltis ĉe noto, akompananta la skemon de la batalo ĉe Trutnov dum la prusaaŭstra milito.

La kadeto Biegler skribis: ”La batalo ĉe Trutnov estis eraro, ĉar la montoriĉa regiono malebligis disvolvi la divizion de generalo Mazzucheli, al kiu minacis fortaj prusaj taĉmentoj, troviĝantaj sur altaĵoj ĉirkaŭantaj la maldekstran alon de nia divizio.”

”Laŭ vi,” diris la kapitano Ságner kun rideto, redonante la kajereton al la kadeto Biegler, ”oni povis konduki la batalo ĉe Trutnov nur en tiu okazo, se Trutnov estus en ebena regiono, vi Benedek[17] el Budějovice.

Kadeto Biegler, estas tre bele de vi, ke dum tiel mallonga tempo de via restado en la vicoj de la armeo vi klopodis penetri en strategion, sed finiĝis tio ĉe vi tiel, kiel se buboj ludas soldatojn kaj disdonas al si titolojn de generaloj. Vi avancis vin mem tiel rapide, ĝojo tion legi. I.r. oficiro Adolfo Biegler! Antaŭ ol ni alveturos Budapeston, vi estos feldmarŝalo. Ankoraŭ antaŭhieraŭ vi pezis ie hejme ĉe la paĉjo bovinajn felojn. I.k.r. leŭtenanto Adolfo Biegler! ... Homo, vi ja ankoraŭ ne estas oficiro. Vi estas kadeto. Vi pendas en la aero inter subleŭtenanto kaj suboficiroj. Vi estas malproksime de tio, ke vi povu nomi vin oficiro, same kiel apuntato, kiu ie en gastejo lasas sin titoli 'sinjoro staba ĉefserĝento'.

Aŭdu, Lukáš,” li turnis sin al la ĉefleŭtenanto, ”vi havas la kadeton Biegler en via kompanio, dresu lin do, knabon. Li subskribas sin kiel oficiro, li elmeritu tion en batalo. Kiam tondros kanonpafado kaj ni atakos, li tondu kun sia plotono pikdratajn barilojn, tiu bona junulo. Á propos, sendas al vi saluton Zykán, li estas komandanto de la stacio en Gyor.”

La kadeto Biegler vidis, ke la interparolo kun li finiĝis, soldatsalutis kaj tute ruĝa en la vizaĝo trairis la vagonon, ĝis li troviĝis ĉe la fino en transversa koridoro.

Kiel somnambulo li malfermis pordon de klozeto kaj rigardante germananhungaran surskribon: 'Uzi klozeton estas permesite nur dum la veturo' li ekgrumblis, eksingultis kaj komencis mallaŭte plori. Poste li demetis sian pantalonon. Li premis, viŝante al si la larmojn. Poste li uzis la kajereton kun titolo: ”Skemoj de elstaraj kaj gloraj bataloj de la aŭstrihungara armeo, kompilitaj de i.r. oficiro Adolfo Biegler,” kiu malhonorigita malaperis en truo, kaj falinte sur relojn, flugetis inter ili sub forveturanta soldata trajno.

La kadeto Biegler lavis al si la ruĝiĝintajn okulojn en lavujo de la necesejo kaj eliris en koridoron, decidiĝante, ke li devas esti forta, diable forta. Jam ekde la mateno doloris lin la kapo kaj ventro.

Li laŭiris malantaŭan kupeon, kie la bataliona kuriero Matušič kartludis kun Batzer, servosoldato de la bataliona komandanto, vienan ludon 'sesdek ses'.

Rigardante tra malfermita pordo de la kupeo, li ektusis. Ili sin turnis kaj ludis plu.

”Ĉu vi ne scias, kio konvenas?” demandis la kadeto Biegler.

”Mi ne povis,” respondis Batzer, la servosoldato de la kapitano Ságner, per sia terura germana lingvaĵo de Kašperské Hory, ”mi elĉerp' ĉjujn atut'n.

Estis pli bone ludi per karooj, sinjoro kadeto,” li daŭrigis, ”per altrangaj karooj kaj tuj poste elmeti la pikreĝon. Tion necesis fari.”

La kadeto Biegler ne diris jam eĉ unu vorton kaj enŝoviĝis en sian angulon. Kiam pli poste venis al li la subleŭtenanto Pleschner por doni al li gluton el botelo da konjako, kiun li gajnis en kartludo, li ekmiris, kiel la kadeto Biegler fervore legas en libro de profesoro Udo Kraft: ”Memeduko al morto por la imperiestro”.

Antaŭ ol ili alveturis Budapeston, la kadeto Biegler estis jam tiel ebria, ke kliniĝante el fenestro de la vagono, li kriis seninterrompe al la senhoma regiono: ”Ek al tio! En la nomo de Dio, ek al tio!”

Poste laŭ la ordono de la kapitano Ságner la bataliona kuriero Matušic fortrenis lin en kupeon, kie kun Batzer, la servosoldato de la kapitano, li kuŝigis lin sur benkon, kaj la kadeto Biegler havis jenan sonĝon:

La sonĝo de la kadeto Biegler antaŭ Budapesto.

Li havis signum laudis, feran krucon[18], estis majoro kaj veturis por kontroli batalejon de la brigado al li submetita. Sed li ne sciis al si klarigi, kial li estas senĉese nur majoro, se li komandas la tutan brigadon. Li havis suspekton, ke oni rangaltigis lin al generalmajoro kaj ke tiu 'general' perdiĝis ie en amaso da sendaĵoj en feldpoŝto.

Li devis enmense ridi al tio, kiel la kapitano Ságner minacis al li en trajno, kiam ili veturis al la fronto, ke li devos tondi pikdratajn barilojn. Cetere, laŭ lia propono al la divizio la kapitano Ságner eĉ kun la ĉefleŭtenanto Lukáš jam longe estis translokitaj al alia regimento. Al alia divizio, al alia armea korpuso.

Iu al li ankaŭ rakontis, ke ili ambaŭ mizere pereis ie en marĉo dum forkuro.

Kiam li veturis aŭtomobile al pozicio por kontroli batalejon de sia brigado, ĉio estis al li klara. Fakte lin sendis la generala stabo de la armeo.

Ĉirkaŭe staris soldatoj kaj kantis tion, kion li legis en la kolekto de aŭstraj soldataj kantoj:

”Tio validas.

Tenu vin bone, vi, kuraĝaj fratoj,

ekflirtu ĝoje aŭstra flag’,

kaj teren falu malamik’ sub batoj...”

La regiono havis la saman karakteron kiel sur bildetoj en la ”Viena Ilustrita Gazeto”.

Ĉe garbejo sur la dekstra flanko vidiĝis artilerio, kiel ĝi pafas kontraŭ malamikaj tranĉeoj apud la ŝoseo, sur kiu li veturas en aŭtomobilo. Maldekstre staris domo, el kiu oni pafis, dum la malamiko klopodis elrompi la pordon per kolboj de fusiloj. Apud la ŝoseo brulis malamika aeroplano. Ĉe la horizonto vidiĝis kavalerio kaj brulanta vilaĝo. Poste tranĉeoj de la marŝbataliono kun malalta monteto, kie aŭtomataj fusiloj pafis kontraŭ la malamikoj. Laŭlonge de la ŝoseo plu etendiĝis malamikaj tranĉeoj. Kaj la ŝoforo veturas kun li pluen sur la ŝoseo al la malamiko.

Li kriegas per aŭdilo al la ŝoforo: ”Ĉu vi ne scias, kien ni veturas? Tie estas la malamiko.”

Sed la ŝoforo trankvile respondas:

”Sinjoro generalo, tio estas la sola konvena vojo. La ŝoseo estas en bona stato. Sur tiuj apudaj vojoj pneŭmatikoj tion ne eltenus.”

Ju pli ili proksimiĝas al pozicioj de la malamiko, des pli forta iĝas la fajro. Grenadoj ĉie ĉirkaŭe suprenĵetas aleon de prunarboj super ambaŭflankajn fosaĵojn.

Sed la ŝoforo trankvile respondas en la aŭdilon:

”Tio ĉi estas bonega ŝoseo, sinjoro generalo, sur tiu oni veturas kiel sur butero. Se ni deflankiĝus al kampoj, pneŭmatiko detruiĝus.”

”Rigardu, sinjoro generalo,” krias la ŝoforo en la aŭdilon, ”tiu ĉi ŝoseo estas konstruita tiel bone, ke eĉ kanonoj je kalibro de 30,5 centimetroj faros al ni nenion. La ŝoseo estas kiel draŝejo, sed sur tiuj ŝtonkovritaj vojoj en kampoj niaj pneŭmatikoj irus al la diablo. Cetere ni ne povas reveni, sinjoro generalo!”

”Zzz — krak!” aŭdas Biegler kaj la aŭtomobilo faris gigantan salton.

”Ĉu mi ne diris al vi, sinjoro generalo,” kriegas la ŝoforo en la aŭdilon, ”ke tiu ĉi ŝoseo estas diable bone konstruita? Guste nun tuŝapude antaŭ ni eksplodis 'tridekokcentimetraĵo'[19]. Sed nenia truo, la ŝoseo estas kiel draŝejo. Sed enveturi sur kampojn, pneŭmatikoj estus for. Nun oni pafas kontraŭ ni el la distanco de kvar kilometroj.”

”Sed kien ni veturas?”

”Tion ni vidos,” respondis la ŝoforo, ”dum la ŝoseo estos senĉese tia, mi garantias ĉion.”

Flugo, terura flugo kaj la aŭtomobilo haltas.

”Sinjoro generalo,” krias la ŝoforo, ”ĉu vi ne havas staban mapon?”

La generalo Biegler eklumigas elektran lampeton. Li vidas, ke li havas staban mapon sur la genuoj. Sed estas tio marista mapo de Helgolanda marbordo el la jaro 1864, el la aŭstraprusa milito kontraŭ Danio pro Šlesvigo.

”Ĉi tie estas vojkruciĝo,” diras la ŝoforo, ”ambaŭ vojoj kondukas al malamikaj pozicioj. Min interesas kvalita ŝoseo, porke la pneŭmatikoj ne suferu, sinjoro generalo. Mi respondas por la staba aŭtomobilo...”

Poste bruego, surdiga bruego kaj astroj grandaj kiel radoj. La Lakta Vojo estas densa kiel kremo.

Li ŝvebas en la universo sur sidloko apud la ŝoforo. La tuta aŭtomobilo estas tuŝapude antaŭ la sidloko fortondita kvazaŭ per tondilo. Restas el ĝi nur ofensiva, atakema antaŭa parto.

”Estis feliĉo,” diras la ŝoforo, ”ke vi montris al mi la mapon trans mia dorso. Vi transflugis al mi kaj tion ceteran prenis la diablo. Tio estis 'kvardekducentimetraĵo'[20].... Tion mi tuj supozis, ke se estas vojkruciĝo, la ŝoseo valoras rubon. Post la 'tridekokcentimetraĵo' povis tio esti nur la 'kvardekducentimetraĵo'. Ion alian oni ĝis nun ne fabrikas, sinjoro generalo.”

”Kien vi tion direktas?”

”Ni flugas en la ĉielon, sinjoro generalo, kaj ni devas eviti kometojn. Tiuj estas pli danĝeraj ol la 'kvardekducentimetraĵo'.

Nun estas sub ni Marso,” diris la ŝoforo post longa paŭzo.

Biegler sentis sin jam denove trankvila.

”Ĉu vi scias la historion pri la batalo de nacioj ĉe Lepsiko?” li demandis, ”kiam la 14an de oktobro 1813 la feldmarŝalo arkiduko Schwarzenberg militiris al Liebertkowitz kaj kiam la 16an de oktobro estis batalo pri Lindenau, la batalojn de la generalo Merweldt, kaj kiam la aŭstraj armeoj estis en Wachau kaj la 19an de oktobro estis konkerita Lepsiko?”

”Sinjoro generalo,” diris en tiu momento la ŝoforo serioze, ”ni troviĝas ĝuste ĉe la ĉiela pordego, elgrimpu eksteren, sinjoro generalo! Ni ne povas veturi tra la ĉiela pordego, estas ĉi tie hompuŝiĝo. Ĉie nur soldatoj.”

”Trankvile iun el ili surveturu,” li krias al la ŝoforo, ”ili ja flankenpaŝos.”

Kaj klinante sin el la aŭtomobilo, li krias: ”Atenton, bando de porkoj! Tio estas ja brutaro, ili vidas generalon kaj ne povas fari 'Rigardi dekstren!' ”

La ŝoforo lin trankviligas: ”Malfacila afero, sinjoro generalo, plejparto da ili havas la kapon forbatita.”

La generalo Biegler nur nun rimarkis, ke tiuj, kiuj puŝas sin ĉe la ĉiela pordego, estas diversaj invalidoj, kiuj perdis en la milito iujn partojn de sia korpo, sed tiujn ili havis ĉe si en dorsosakoj. La kapon, manojn, piedojn. Justa artileriano, puŝanta sin ĉe la ĉiela pordego en dispafita mantelo, havis en la dorsosako formetita la tutan sian ventron eĉ kun la malsupraj membroj. El alia dorsosako de justa miliciano rigardis la generalon Biegler duono de la postaĵo, kiun la miliciano perdis ĉe Lvov.

”Tio estas cele de ordo,” ekparolis denove la ŝoforo, veturante tra la densa homamaso, ”tio estas ŝajne cele de la ĉiela supera revizio.”

Ĉe la ĉiela pordego oni enlasadis nur post pasvorto, kiu al la generalo Biegler tuj venis en la menson: ”Por Dio kaj la imperiestro.” La aŭtomobilo enveturis la paradizon.

”Sinjoro generalo,” diris flugilhava oficiro-anĝelo, kiam ili laŭveturis kazernon kun rekrutoj-anĝeloj,” vi devas anonci vin en la ĉefkomandejo.”

Ili veturis plu laŭlonge de ekzercejo, kie svarmis rekrutoj-anĝeloj, kiujn oni instruis krii: ”Haleluja!”

Ili laŭveturis grupon, kie ruĝhara kaporaloanĝelo ĝuste havis en siaj manoj mallertan rekruton-anĝelon, pugnobatis lin ĉe la ventro kaj alkriegis lin: ”Malfermu pli bone vian faŭkon, Bet-Lehema porko. Ĉu tiel oni vokas 'Haleluja'? Kvazaŭ vi havus knedlikon en la faŭko. Mi ŝatus scii, kiu idioto enlasis vin, bruto, ĉi tien en la paradizon. Provu tion ankoraŭfoje. Hlahlehluhja? Bestio, ĉi tie en la paradizo vi ankoraŭ al ni nazparolas. Provu tion ankoraŭfoje, lebanona cedro.”

Ili veturis plu kaj ankoraŭ longe malantaŭ ili oni aŭdis timeman kriegon de nazparolanta rekruto-anĝelo: ”Hlahlehluhja” kaj krion de la kaporalo-anĝelo: ”Haleluja, haleluja, jordana bovino!”

Poste grandega brilo super konstruaĵo, granda kiel Mariakazerno en České Budějovice kaj super ĝi du aeroplanoj, unu ĉe la maldekstra, la alia ĉe la dekstra flanko, kaj meze inter ili streĉita giganta strio da tolo kun grandega surskribo:

I.k.R. DIA ĈEFKOMANDEJO

La generalon Biegler elsidigis el la aŭtomobilo du anĝeloj en uniformoj de frontaj policistoj, kaptis lin je la kolumo kaj forkondukis en la konstruaĵon supren en la unuan etaĝon.

”Kondutu dece antaŭ sinjoro dio,” ili diris al li ankoraŭ supre antaŭ pordo kaj puŝis lin internen.

Meze de la ĉambro, en kiu sur vandoj pendis portretoj de Francisko Jozefo kaj Vilhelmo, Karolo — la tronsekvanto de Francisko Jozefo, la generalo Viktoro Dankl, la arkiduko Frederiko[21] kaj estro de la generala stabo Konrado von Hotzendorf, staris sinjoro dio.

”Kadeto Biegler,” diris sinjoro dio emfaze, ”ĉu vi min ne ekkonas? Mi estas via ekskapitano Ságner de la dekunua marŝkompanio.”

Biegler ŝtoniĝis.

”Kadeto Biegler,” ekparolis denove sinjoro dio, ”kiarajte vi alproprigis al vi la titolon de generalmajoro? Kiarajte, kadeto Biegler, vi promenveturis en staba aŭtomobilo sur la ŝoseo inter malamikaj pozicioj?”

”Obee mi raportas.”

”Fermu la faŭkon, kadeto Biegler, se parolas kun vi sinjoro dio.”

”Obee mi raportas,” blekis Biegler ankoraŭfoje.

”Ĉu vi do ne fermos la faŭkon?” alkriis lin sinjoro dio, malfermis la pordon kaj ekkriis: ”Du anĝeloj ĉi tien!”

Eniris du anĝeloj kun fusiloj, pendigitaj sur la maldekstra flugilo. Biegler ekkonis en ili Matušičon kaj Batzeron.

Kaj el la buŝo de sinjoro dio sonis voĉo: ”Ĵetu lin en latrinon!”

La kadeto Biegler falis ien en teruran fetoron.

*

Kontraŭ la dormanta kadeto Biegler sidis Matušič kun Batzer, la servosoldato de la kapitano Ságner, kaj senĉese ludis 'sesdek ses'.

”Tiu ulo ja malodoras kiel sekigita gado,” diris Batzer, kiu rigardis kun intereso, kiel la dormanta kadeto Biegler suspekte skuiĝas, ”li devas havi la pantalonon plena.”

”Tio povas okazi al kiu ajn,” diris Matušic filozofie, ”lasu lin, eĉ tiel vi lin ne transvestos. Prefere disdonu kartojn.” Super Budapesto vidiĝis jam brilantaj lumoj kaj super Danubo saltetis lumo de reflektoro.

La kadeto Biegler sonĝis jam denove pri io alia, ĉar li parolis el dormo: ”Diru al mia bravega armeo, ke en mia koro ĝi konstruis al si daŭran monumenton de amo kaj dankemo.” Ĉar ĉe tiuj vortoj li denove komencis sin turni, malodoris tio intensive ĉe la nazo de Batzer, tiel ke tiu rimarkis, forkraĉante: ”Li malodoras kiel purigisto de klozetoj, kiel surfekita purigisto de klozetoj.”

Kaj la kadeto Biegler skuiĝis ĉiam pli maltrankvile kaj lia nova sonĝo estis tre fantazia. Li defendis Linzon en la milito pri heredo de la aŭstra trono[22].

Li vidis redutojn, ĉirkaŭbaritajn tranĉeojn kaj palisarojn ĉirkaŭ la urbo. Lia ĉefkomandejo estis ŝanĝita al granda hospitalo. Ĉie ĉirkaŭe kuŝaĉis malsanuloj kaj tenis sin je la ventro. Antaŭ palisaroj de la urbo Linz rajdveturis francaj dragonoj de Napoleono la unua.

Kaj li, komandanto de la urbo, staris super tiu teruraĵo, ankaŭ tenis sin je la ventro kaj kriis al franca parlamentario: ”Sciigu al via imperiestro, ke mi ne kapitulacos.”

Poste kvazaŭ la ventrodoloro subite malaperus, li impetas kun bataliono trans palisarojn eksteren el la urbo al vojo de gloro kaj venko kaj vidas, kiel la ĉefleŭtenanto Lukáš per sia brusto ekkaptas sabrobaton fare de franca dragono, baton, kiu estis destinita al li, Biegler, la komandanto de la sieĝata Linz.

La ĉefleŭtenanto Lukáš mortas ĉe liaj piedoj kun ekkrio: ”Viro kia vi, sinjoro kolonelo, estas pli grava ol ia sensignifa ĉefleŭtenanto!”

La defendanto de Linz deturnas sin kun emocio de la mortanto, kiam subite alflugas kartoĉo kaj ekbatas Biegleron sur la sidvangajn muskolojn.

Biegler aŭtomate ekpalpas malantaŭen sur sian pantalonon kaj sentas ion malsekan, io algluiĝa ŝmiriĝas sur lia mano. Li krias: ”Sanitara servo! Sanitara servo!” kaj falas de sur la ĉevalo.

Batzer kun Matušič levis la kadeton Biegler de la planko, kien li rulfalis de sur la benko, kaj kuŝigis lin reen sur lian lokon.

Poste Matušič iris al la kapitano Ságner kaj anoncis, ke pri la kadeto Biegler okazas strangaj aferoj.

”Tio ŝajne ne estas sekve de tiu konjako,” li diris, ”pli probable povus temi pri holero. La kadeto Biegler ĉie en stacioj trinkis akvon. Mi vidis lin en Moson, ke.”

”Holero ne progresas tiel rapide, Matušič, diru al sinjoro doktoro en la apuda kupeo, ke li iru lin trarigardi.”

Al la bataliono estis alkomandita ”milita doktoro”, hardita studento de medicino, germano Welfer. Li sciis drinki, interbatiĝi, kaj ĉe tio li havis medicinon en la kapo. Li trapasis medicinajn fakultatojn en diversaj universitataj urboj de Aŭstri-Hungario kaj praktikon en la plej diversaj hospitaloj, sed al la doktora ekzameno li ne submetiĝis pro tiu simpla fakto, ke en la testamento, kiun lia onklo postlasis al siaj heredantoj, estis tio, ke al la studento de medicino Frederiko Welfer estu elpagata ĉiujare stipendio ĝis tiu tempo, kiam Frederiko Welfer ricevos kuracistan diplomon.

Tiu ĉi stipendio estis proksimume kvaroble pli alta ol salajro de malsanuleja asistanto, kaj MUC[23] Frederiko Welfer zorge klopodis prokrasti sian nomumon al doktoro pri ĉia kuracado por la tempo kiom eble plej malproksima.

La heredantoj preskaŭ krevis pro furiozo. Ili proklamis lin idioto, faris provojn altrudi al li riĉajn fianĉinojn, por senigi sin de li. Por kolerigi ilin ankoraŭ pli, MUC Frederiko Welfer, ano de proksimume dek du studentaj germanaj societoj, eldonis kelke da kolektoj de tre bonaj poemoj en Vieno, Lepsiko, Berlino. Li skribis artikolojn por ”Simplicissimus”[24] kaj studis plu, kvazaŭ okazus nenio.

Sed venis la milito, kiu perfide enfalis en la dorson de MUC Frederiko Welfer.

La poeton de libroj: ”Ridiĝintaj kantoj”, ”Kruĉo kaj la scienco”, ”Fabeloj kaj alegorioj” oni tute malhoneste rekrutis kaj unu heredanto en la ministerio de milito aranĝis, ke la senartifika Frederiko Welfer faris ”militan doktoran ekzamenon”. Li faris ĝin skribe. Li ricevis vicon da demandoj, kiujn ĉiujn li respondis stereotipe: ”Leku al mi la anuson!” Post tri tagoj anoncis al li kolonelo, ke Welfer ricevis diplomon de doktoro pri ĉia kuracado, ke jam longe li estis matura por esti doktoro, ke la ĉefa stabkuracisto alkomandas lin al rezerva hospitalo kaj de lia konduto dependas rapida avanco, ke kvankam en diversaj universitataj urboj li havis interbatiĝojn kun oficiroj, tion ĉion oni pri li scias, nun en la milito oni ĉion tion forgesas.

La aŭtoro de poemlibro ”Kruĉo kaj la scienco” ekmordetis la lipojn kaj iris servi.

Post kiam malkaŝiĝis kelke da okazoj, ke li kondutis al soldatojpacientoj neordinare afable, plilongigante ilian restadon en la hospitalo kiom eblis, kiam estis devizo: ”Kmaĉu tio en hospitalo aŭ prefere mortaĉu en tranĉeoj — mortaĉu tio en hospitalo aŭ en disvolvita soldatlinio”, oni sendis doktoron Welfer kun la dekunua marŝbataliono al la fronto.

Aktivaj oficiroj de la bataliono vidis en li ion malplivaloran. Ankaŭ rezervaj oficiroj lin ne atentis kaj ne ligis kun li amikecon, por ke ankoraŭ neplivastiĝu la abismo inter ili kaj la aktivaj oficiroj.

La kapitano Ságner nature sentis sin esti multe pli nobla ol tiu iama MUC, kiu dum siaj longjaraj studoj batregalis tiom multe da oficiroj. Kiam doktoro Welfer, la ”milita doktoro”, lin laŭiris, Ságner lin eĉ ne ekrigardis kaj plu parolis kun la ĉefleŭtenanto Lukáš pri io tute sensignifa, ekzemple ke ĉe Budapeŝto oni kulturas kukurbojn, al kio la ĉefleŭtenanto Lukáš respondis, ke kiam li estis en tria klaso de oficirlernejo, kun kelkaj kamaradoj en civila vesto ili vizitis Slovakion kaj venis al slovaka evangelia parokestro. Ke tiu donis al ili rostitan porkaĵon kun kukurbo preparita kiel saŭrkraŭto, verŝis al ili vinon kaj diris:

”Porko, ankaŭ kukurbeto, vinon volas ĉi-kompleto,” kaj ke Lukáš terure ofendiĝis.*

* La interparolo de la kapitano Ságner kun la ĉefleŭtenanto Lukáš estis kondukita en la ĉeĥa ligvo.

”El Budapesto ni ne vidos multon,” diris la kapitano Ságner, ”oni veturigas nin preter la urbo. Laŭ la marŝordono ni staros ĉi tie du horojn.”

”Mi opinias, ke oni retroŝovas vagonojn,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”ni alveturos en transŝarĝan stacion. La transporta soldata stacio.”

Laŭiris ilin la ”milita doktoro” Welfer.

”Temas pri nenio,” li diris kun rideto, ”sinjorojn, kiuj aspiras post tempo iĝi oficiroj de la armeo kaj kiuj ankoraŭ en Bruck fanfaronis pri siaj strategiehistoriaj scioj en la kazino, necesus atentigi, ke estas danĝere formanĝi je unu fojo la tutan sendaĵon da dolĉaĵoj, kiun la panjo sendas al tia sinjoro en la fronton. De la tempo, kiam ni ekveturis el Bruck, la kadeto Biegler formanĝis tridek kremrulaĵojn, kiel li al mi konfesis, kaj ĉie en la stacidomoj trinkis nur reboligitan akvon, sinjoro kapitano, tio memorigas min pri la verso de Schiller[25]: '.Kiu diras pri.' ”

”Aŭdu, doktoro,” interrompis lin la kapitano Ságner, ”ne temas pri Schiller. Kio propre estas al la kadeto Biegler?”

La milita doktoro Welfer ekridetis. ”La aspiranto por la rango de oficiro, v i a kadeto Biegler, surfekiĝis. Ne temas pri ĥolero, ne temas pri disenterio, temas pri natura kaj simpla surfekiĝo. Li eltrinkis iom pli da konjako, via sinjoro a s - p i r a n t o p o r l a r a n g o d e o f i c i r o, kaj surfekiĝis. Li surfekus sin ŝajne eĉ sen via konjako. Li forvoris tiom da kremrulaĵoj, kiujn oni sendis al li el la hejmo. Tio estas infano.. En la kazino, kiel mi scias, li trinkis ĉiam unu pokalon. Abstinulo.”

Doktoro Welfer forkraĉis. ”Li aĉetis al si Linzajn tortetojn.”

”Ĉu do ne temas pri io serioza?” ekparolis la kapitano Ságner, ”sed tamen, tia afero. se tio disvastiĝus...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš leviĝis kaj diris al Ságner. ”Mi dankas pro tia plotonestro...”

”Mi iom helpis al li sur la piedojn,” diris Welfer, kiun ne forlasis rideto, ”sinjoro bataliona komandanto aranĝos tion pluan. Tio estas, mi transdonos la kadeton Biegler ĉi tie en hospitalon... Mi pretigos ateston, ke temas pri disenterio. Peza kazo de disenterio. Izolejo. La kadeto Biegler estos lokita en desinfekta barako.

Tio estas nepre pli bona,” daŭrigis Welfer kun la sama naŭza rideto, ”aŭ surfekita kadeto, aŭ per disenterio trafita kadeto...”

La kapitano Ságner turnis sin al sia Lukáš per pure ofica tono: ”Sinjoro ĉefleŭtenanto, la kadeto Biegler de via kompanio malsaniĝis je disenterio kaj restos en Budapeŝto kaŭze de flegado...”

Al la kapitano Ságner ŝajnis, ke Welfer ridas terure arogante, sed kiam li ekrigardis la ”militan doktoron”, li vidis, ke tiu mienas ege indiferente.

”Ĉio do estas en ordo, sinjoro kapitano,” respondis Welfer trankvile, ”la aspiranto por la oficira.”

Li eksvingis la manon: ”Ĉe disenterio ĉiu surfekas sian pantalonon.”

Tiel okazis, ke la brava kadeto Biegler estis forveturigita en soldatan izolan hospitalon en Új Buda.

Lia surfekita pantalono perdiĝis en kirlo de la mondmilito.

La revoj de la kadeto Biegler pri grandiozaj venkoj estis fermitaj en hospitalan ĉambron de izolaj barakoj.

Eksciinte, ke li havas disenterion, la kadeto Biegler pro tio vere entuziasmiĝis.

Ĉu esti vundita, aŭ malsaniĝi por sinjoro imperiestro, plenumante sian devon?

Poste okazis al li eta malagrablaĵo. Ĉar ĉiuj lokoj por malsanuloj je disenterio estis troŝtopitaj, oni transportis la kadeton Biegler en ĥoleran barakon.

Kiam la kadeton Biegler oni banlavis kaj metis al li termometron sub la brakon, hungara stabkuracisto ekskuis la kapon: ”37°!” La plej malbona simptomo de ĥolero estas konsiderinda malaltiĝo de temperaturo. La malsanulo iĝas apatia.

La kadeto Biegler vere ne montris ian ekscitiĝon. Li estis neordinare trankvila, ripetante al si enmense, ke eĉ tiel li suferas por sinjoro imperiestro.

La stabkuracisto ordonis ŝovi la termometron al la kadeto Biegler en la rektumon.

”La lasta stadio de ĥolero,” ekpensis la stabkuracisto, ”la simptomo de la fino, la plej ekstrema malforto, kiam malsanulo perdas la sencon por la ĉirkaŭaĵo kaj lia konscio estas vualita. Li ridetas en antaŭmortaj spasmoj.”

La kadeto Biegler dum tiu ĉi manipulado vere martire ridetis, ŝajnigante heroon, kiam oni ŝovis termometron al li en la rektumon. Sed li ne moviĝis.

”Simptomoj,” ekpensis la stabkuracisto, ”kiuj ĉe ĥolero malrapide kondukas al la morto, pasiva sinteno...”

Li demandis ankoraŭ hungaran sanitaran suboficiron, ĉu la kadeto Biegler vomis kaj havis lakson en bankuvo.

Ricevinte negativan respondon, li ekrigardis Biegleron. Kiam ĉe ĥolero pasis lakso kaj vomado, estas tio denove, kiel la antaŭaj simptomoj, signo de tio, kio okazas ĉe ĥolero en lastaj horoj antaŭ la morto.

La kadeto Biegler, tute nuda, forportita el varma bankuvo sur liton, eksentis malvarmon kaj detklakis. Li ankaŭ ekhavis anserhaŭton sur la tuta korpo.

”Jen vidu,” diris la stabkuracisto hungare, ”granda dentklakado, la membroj estas malvarmaj. Tio estas la fino.”

Klinante sin al la kadeto Biegler, li demandis lin germane: ”Do, kiel vi fartas?”

”T-ttre bb-bobone,” dentklakis la kadeto Biegler, ”.kk-kokovkovrilon.”

”La konscio parte vualita, parte konservita,” diris la hungara stabkuracisto, ”la korpo tre magra, la lipoj kaj la ungoj devas esti nigraj. Tio estas jam la tria kazo, kiam iu ĉe mi mortis kaŭze de ĥolero, ne havante nigrajn ungojn kaj lipojn.”

Li denove klinis sin super la kadeton Biegler kaj daŭrigis hungare: ”La dua eĥo super la koro ĉesis.”

”K-kkokokovkovrikovrilon,” dentklakis la kadeto Biegler.

”Tio, kion li diras, estas liaj lastaj vortoj,” diris la stabkuracisto al la sanitara suboficiro hungare, ”morgaŭ ni entombigos lin kun majoro Koch. Nun li falos en senkonscion. Ĉu la dokumentoj pri li estas en la kancelario?”

”Ili tie estos,” respondis trankvile la sanitara suboficiro. ”K-kkokokovkovrikovrilon,” dentklakis malantaŭ la forirantaj la kadeto Biegler.

En la tuta ĉambro kun dek ses litoj estis kvin homoj. Unu el ili estis mortinto. Li mortis antaŭ du horoj, estis kovrita per litotuko kaj havis la nomon kiel la malkovrinto de ĥoleraj baciloj. Estis tio kapitano Koch[26], pri kiu la stabkuracisto menciis, ke li havos morgaŭ entombigon kun la kadeto Biegler.

La kadeto Biegler leviĝis sur la lito kaj la unuan fojon vidis, kiel oni mortas por sinjoro imperiestro sekve de ĥolero, ĉar du el la kvar restantaj, mortante, sufokiĝis kaj bluiĝis, ĉe kio ili ion kriis, sed ne eblis ekkoni, kion kaj per kia lingvo ili parolas, pli tio similis al stertorado de sufokita voĉo.

La aliaj du kun okulfrape ŝtorma reago al resaniĝo memorigis homojn trafitajn per tifa delirio. Ili nekompreneble kriis kaj elĵetis siajn maldikajn piedojn el sub la kovrilo. Super ili staris barba sanitaristo, parolanta per lingvaĵo el la Stiria regiono (kiel la kadeto Biegler ekkonis) kaj trankviligis ilin: ”Ankaŭ mi havis jam ĥoleron, miaj oraj moŝtoj, sed mi ne piedbatis la kovrilon. Nun estas via stato jam bona. Vi ricevos forpermeson, kiam.

Ne svingiĝu tiom,” li alkriegis ulon, kiu piedbatis la kovrilon tiel, ke ĝi transflugis sur lian kapon, ”tion oni ĉe ni ne faras. Ĝoju, ke vi havas febron, almenaŭ oni ne veturigos vin de ĉi tie kun muziko. Vi ambaŭ jam el tio eliris.”

Li ĉirkaŭrigardis.

”Tie jam denove du uloj mortis. Tion ni atendis,” li diris bonule, ”ĝoju, ke vi du jam el tio eliris. Mi devas iri por litotukoj.”

Li revenis post momento. Li kovris la mortintojn kun tute nigraj lipoj per litotukoj, eltiris iliajn manojn kun nigraj ungoj, per kiuj en la lasta agonio de sufokiĝo ili tenis sian rigidiĝintan seksorganon, klopodis reŝovi al ili la langon en la buŝon, poste li genuiĝis ĉe la litoj kaj komencis: ”Sankta Maria, Dipatrino...” Kaj la hardita sanitaristo el Stirio rigardis ĉe tio siajn resaniĝantajn pacientojn, kies delirio signifis reagon al la nova vivo.

”Sankta Maria, Dipatrino,” li ripetis, kiam nuda viro subite ekfrapetis lian ŝultron.

Estis tio la kadeto Biegler.

”Aŭdu,” li diris, ”mi. banis min. Propre, oni min banis. Mi bezonas kovrilon. Mi sentas malvarmon.”

”Tio estas stranga kazo,” diris duonhoron pli poste la stabkuracisto al la kadeto Biegler, kiu ripozis sub kovrilo, ”vi estas, sinjoro kadeto, resaniĝanto; morgaŭ ni sendos vin en rezervan hospitalon en Tarnów. Vi estas transportanto de holeraj baciloj. Ni progresis jam tiom, ke ĉion tion ni scias. Vi estas de la naŭdekunua regimento.”

”La dektria marŝbataliono, la dekunua kompanio,” respondis la sanitara suboficiro anstataŭ la kadeto Biegler.

”Skribu,” diris la stabkuracisto: ”La kadeto Biegler, la dektria marŝbataliono, la dekunua marŝkompanio, la naŭdekunua regimento, cele de observado en ĥolerajn barakojn en Tarnów. Transportanto de ĥoleraj baciloj.”

Kaj tiel el la kadeto Biegler, entuziasma batalanto, iĝis transportanto de ĥoleraj baciloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.