La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto III: GLORA BATREGALO

2. EN BUDAPEŜTO

De la stacia soldatkomandejo en Budapeŝto Matušič alportis al la kapitano Ságner telegramon, kiun sendis la kompatinda komandanto de la brigado, transveturigita en sanatorion. Ĝi havis la saman neĉifritan enhavon kiel en la lasta stacio: ”Rapide kuirpretigi manĝon kaj marŝi al Sokal'.” Al tio estis aldonite: ”La trajnotrupon alvicigi al la orienta soldatunuo. La gvatistan servon oni disigas. La dektria marŝbataliono konstruu ponton trans la riveron Bug. Detaloj en la gazetaro.”

La kapitano Ságner tuj foriris al la stacia komandejo. Bonvenigis lin etkreska dika oficiro kun amika rideto.

”Li ekscesis, tiu via brigada generalo,” li diris, plengorĝe ridegante, ”sed transdoni al vi tiun idiotaĵon ni devis, ĉar de la divizio ankoraŭ ne venis ordono, ke oni ne transdonu liajn telegramojn al la adresatoj. Hieraŭ traveturis la dekkvara marŝbataliono de la sepdekkvina regimento, kaj la komandanto de la bataliono havis ĉi tie telegramon, ke al ĉiuj viroj oni donu po ses kronoj kiel eksterordinaran rekompencon por la bataloj ĉe Przemyśl, kaj samtempe ordonon, ke el tiuj ses kronoj ĉiu viro lasu ĉi tie en la kancelario du kronojn por la milita prunto. Laŭ garantiitaj sciigoj via brigada generalo havas paralizon.”

”Sinjoro majoro,” demandis la kapitano Ságner la komandanton de la soldata stacio, ”laŭ ordonoj de la regimento kaj laŭ la marŝordono ni veturas al Godolo. La viraro devas ĉi tie ricevi dek kvin dekagramojn da ementala fromaĝo. En la lasta stacio ĝi havis rajton je dek kvin dekagramoj da hungara salamo. Sed ĝi ricevis nenion.”

”Probable ankaŭ ĉi tie tio ne efektiviĝos,” respondis la majoro, senĉese agrable ridetante, ”mi ne scias pri simila ordono koncerne la ĉeĥajn regimentojn. Cetere tio ne estas mia afero, turnu vin al la proviza komandantaro.”

”Kiam ni forveturos, sinjoro majoro?”

”Antaŭ vi staras trajno kun peza artilerio en Galicion. Tiun ni ellasos post unu horo, sinjoro kapitano. Sur la tria trako estas sanitara trajno. Ĝi forveturos dudek kvin minutojn post la artilerio. Sur la dekdua trako ni havas munician trajnon. Tiu forveturos dek minutojn post la sanitara trajno kaj post pluaj dudek minutoj forveturos via trajno.

Kompreneble, se ne estos iaj ŝanĝoj,” li aldonis denove kun rideto, tiel ke al la kapitano Ságner li iĝis tute antipatia.

”Permesu, sinjoro majoro,” demandis Ságner, ”ĉu vi povas doni al mi klarigon pri tio, ke vi ne scias pri simila ordono koncerne eldonadon de dek kvin dekagramoj da ementala fromaĝo por ĉeĥaj regimentoj?”

”Tio estas sekreta sciigo,” respondis la komandanto de soldata stacio en Budapeŝto al la kapitano Ságner, senĉese ridetante.

”Mi kuiris al mi belan kaĉon,” ekpensis la kapitano Ságner, elirante el la konstruaĵo de la komandejo, ”kial mi, ĉe ĉiuj dibloj, diris al la ĉefleŭtenanto Lukáš, ke li kunprenu ĉiujn komandantojn kaj iru kun ili kaj la viraro al la proviza trupo por dek kvin dekagramoj da ementala fromaĝo por persono.”

Antaŭ ol la komandanto de la dekunua kompanio ĉefleŭtenanto Lukáš eldonis dispoziciojn laŭ la ordono de la kapitano Ságner, ke la viraro de la bataliono marŝu al la magazeno por dek kvin dekagramoj da ementala fromaĝo por ĉiu viro, aperis antaŭ li Švejk kun malfeliĉa Baloun.

Baloun tremis per la tuta korpo.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk kun kutima fleksebleco, ”la afero, pri kiu temas, estas treege grava. Mi petas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ni povu pritrakti tiun tutan aferon ie pretere, kiel diris mia kamarado Špatina el Zhoř, kiam li estis atestanto ĉe geedziga ceremonio kaj subite en preĝejo li sentis bezonon.”

”Pri kio do temas, Švejk?” interrompis lin la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu jam eksopiris je Švejk same kiel Švejk je la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”ni iru do iom malproksimen.”

Baloun sekvis ilin malantaŭe, ne ĉesante tremi. Tiu ĉi giganto tute perdis sian mensan ekvilibron kaj balancis la manojn en terura, senkonsila malespero.

”Pri kio do temas, Švejk?” demandis la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiam ili venis iom pli malproksimen.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, ”ke estas ĉiam pli bone konfesi pli frue, antaŭ ol tio malkaŝiĝos.

Vi donis certan ordonon, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke Baloun, kiam ni alveturos Budapeŝton, alportu al vi tiun vian hepatan pasteĉon kaj bulkojn.”

”Ĉu vi ricevis tiun ordonon, aŭ ne?” turnis sin Švejk al Baloun.

Baloun komencis ankoraŭ pli balanci la manojn, kvazaŭ li volus defendi sin kontraŭ atakanta malamiko.

”Tiu ĉi ordono,” diris Švejk, ”bedaŭrinde ne povis esti plenumita, sinjoro ĉefleŭtenanto. Mi forvoris tiun vian hepatan pasteĉon.

Mi ĝin forvoris,” ripetis Švejk, fingropuŝetante la konsternitan Baloun, ”ĉar mi opiniis, ke hepata pasteĉo povas aĉiĝi. Mi legis kelkfoje en gazeto, ke per hepata pasteĉo veneniĝis la tuta familio. Foje en Zderaz, foje en Beroun, foje en Tábor, foje en Mladá Boleslav, foje en Příbram. Ĉiuj sekve de tiu veneniĝo mortis. Hepata pasteĉo, tio estas la plej malbona aĉaĵo.

Baloun, tremante per la tuta korpo, stariĝis flanken, ŝovis al si fingron en la gorĝon kaj post mallongaj paŭzoj vomis.

”Kio estas al vi, Baloun?”

”Mi vovomas, ee, sinjoro ĉef. ee, ĉefleŭtenanto ee,” vokis la malfeliĉa Baloun, uzante paŭzojn, ”mimi ĝin forforvoris ee, forvoeeris, ee, miee, sola, ee, ee.”

El la buŝo de la malfeliĉa Baloun iris eksteren ankaŭ pecetoj da staniola kovraĵo de la pasteĉo.

”Kiel vi vidas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, perdante nenion el sia spirita ekvilibro, ”ĉiu tia forvorita pasteĉo eliras eksteren kiel oleo super akvon. Mi volis preni la kulpon sur min, kaj tiu idioto tiel ĉi sin malkaŝis. Li estas tute bonanima homo, sed li forvoros ĉion, kion oni al li konfidis. Mi konis ankaŭ tian homon. Li estis servisto en banko. Al tiu eblis konfidi milojn da kronoj; foje li maldeponis monon en alia banko, oni donis al li je mil kronoj pli kaj li redonis tion tuj surloke, sed sendi lin por kolviando je dek kvin krejceroj, li forvoris duonon da ĝi dumvoje. Li estis tiel avida je voraĵo, ke kiam oficistoj sendis lin por tripkolbasoj, li distranĉis ilin dumvoje per poŝotranĉilo kaj la truojn glufermis per angla plastro, kiu ĉe kvin tripkolbasoj kostis al li pli ol la tuta kolbaso.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis kaj foriris.

”Ĉu vi bonvolas havi iajn ordonojn, sinjoro ĉefleŭtenanto?” vokis malantaŭ li Švejk, dum la malfeliĉa Baloun senĉese ŝovis al si fingron en la gorĝon.

La ĉefleŭtenanto Lukáš eksvingis la manon kaj iris al la proviza magazeno, ĉe kio venis al li en la menson stranga ideo, ke se soldatoj voras hepatajn pasteĉojn de siaj oficiroj, ke Aŭstrio ne povas venki.

Intertempe Švejk forkondukis Balounon al la alia flanko de la soldata trako. Ĉe tio li lin ĝojigis, ke ili iros kune en la urbon kaj alportos de tie al sinjoro ĉefleŭtenanto Debrecenajn kolbasetojn, ĉar nomo de tiu ĉi fumaĵista specialaĵo kunfandiĝis ĉe Švejk nature kun imago pri la ĉefurbo de la hungara regno.

”La trajno povus al ni forveturi,” lamentis Baloun, al kies nesatigebleco ligiĝis ankaŭ grandega avareco.

”Kiam oni veturas al la fronto,” proklamis Švejk, ”oni neniam malfruiĝos, ĉar ĉiu trajno, kiu veturas al la fronto, tre bone pripensos, ĉu al la finstacio alveturigi nur duonon de la trupunuo. Cetere, mi komprenas vin bone, Baloun. Vi ne povas trovi la poŝon.”

Sed ili iris nenien, ĉar eksonis signalo por envagoniĝi. La viraro de unuopaj kompanioj revenis de la proviza magazeno al siaj vagonoj denove kun malplenaj manoj. Anstataŭ dek kvin dekagramoj da ementala fromaĝo, kies disdonon oni ĉi tie anoncis, ĉiu ricevis skatoleton da alumetoj kaj bildkarton, kiun eldonis komitato por militaj tomboj en Aŭstrio (Vieno XX/4, Canisius-strato). Anstataŭ dek kvin dekagramoj da ementala fromaĝo ĉiu havis en la mano bildeton de okcidentgalicia tombejo de soldatoj en Sedlisko kun monumento de kompatindaj milicianoj, pretigita de frontevitulo-skulptisto, unujara volontulo ĉefserĝento Scholc.

Ankaŭ ĉe la stabvagono regis neordinara emocio. La oficiroj de la marŝbataliono amasiĝis ĉirkaŭ la kapitano Ságner, kiu ekscitite ion al ili rakontis. Li ĵus revenis de la stacia komandejo kaj havis enmane tre konfidencan, veran telegramon de la brigada stabo, enhavoriĉan, kun instrukcioj kaj ordonoj, kiel konduti en tiu ĉi nova situacio, en kiu Aŭstrio troviĝis la 23an de majo 1915.

La brigado telefonis, ke Italio deklaris militon al Aŭstri-Hungario[27].

Ankoraŭ en Bruck an der Leitha ĉe tagmanĝoj kaj vespermanĝoj en la oficira kazino oni parolis kun plena buŝo pri stranga agado kaj konduto de Italio, sed entute neniu atendis, ke plenumiĝos profetaj vortoj de tiu idiota kadeto Biegler, kiu foje ĉe vespermanĝo forpuŝis teleron kun makaronioj kaj proklamis: ”Tiujn mi satmanĝos nur antaŭ pordegoj de Verona.”

La kapitano Ságner, trastudinte instrukciojn, ĵus ricevitajn de la brigado, igis trumpeti alarmsignalon.

Kiam amasiĝis la tuta viraro de la marŝbataliono, oni starigis ĝin en kvadraton kaj la kapitano Ságner legis al la viraro per neordinare nobla voĉo ordonon, senditan al li telegrafe de la brigado.

”Pro senekzempla perfido kaj avideco la itala reĝo forgesis siajn fratecajn devojn, per kiuj li estis ligita kiel aliancano de nia monarkio. Ekde eksplodo de la milito, en kiu estis lia devo starigi sin ĉe flanko de niaj bravaj soldataroj, la perfida itala reĝo ludis la rolon de maskita insidulo, kondukante kiel duvizaĝulo, konservante ĉe tio sekretan traktadon kun niaj malamikoj, kaj tiu ĉi perfido kulminis nokte de la 22-a al la 23-a de majo per militdeklaro al nia monarkio. Nia la plej supera komandanto estas konvinkita, ke niaj ĉiam kuraĝaj kaj gloraj soldataroj respondos al mizera perfido de la malfidela malamiko per tia bato, ke la perfidulo venos al la konvinko, kiel, komencinte malhoneste kaj perfide la militon, li mem sin pereigis. Ni firme fidas tion, ke kun la helpo de dio baldaŭ venos la tago, kiam italaj ebenaĵoj denove vidos venkinton de Santa Lucia, Vicenza, Novara, Custozza. Ni volas venki, devas venki kaj certe venkos!”

Poste estis la kutima ”trifoje gloron!” kaj la soldataro, iom embarasita, denove eksidis en la trajno. Anstataŭ dek kvin dekagramoj da ementala fromaĝo ili havas sur la kolo la militon kontraŭ Italio.

*

En la vagono, kie sidis Švejk kun la ĉefserĝento-kontisto Vanek, la telefonisto Chodounský, Baloun kaj la kuiristo Jurajda, ekis interesa interparolo pri interveno de Italio en la militon.

”En Táborská-strato en Prago estis ankaŭ tia afero,” komencis Švejk; ”tie estis komercisto Hořejší, iom pli malproksime sur kontraŭa flanko de la strato havis sian butikon komercisto Pošmourný kaj inter ili ambaŭ estis legomvendisto Havlasa. Do, tiu komercisto Hořejší ricevis foje ideon kuniĝi kun la legomvendisto Havlasa kontraŭ la komercisto Pošmourný kaj komencis kun li trakti, ke ili povus kunigi tiujn du butikojn sub unu firmao: 'Hořejší kaj Havlasa'. Sed tiu legomvendisto Havlasa iris al la komercisto Pošmourný kaj diras al li, ke Hořejší donas al li mil ducent kronojn por tiu lia legomvendista butiko kaj volas, ke li, Havlasa, faru kun li kompanion. Sed se Pošmourný donos al li mil okcent kronojn, ke li prefere faros kompanion kun li kontraŭ Hořejší. Ili tion interkonsentis kaj tiu Havlasa certan tempon senĉese gapis ĉe Hořejší, kiun li perfidis, kaj ŝajnigis, kvazaŭ li estus lia la plej bona amiko, kaj se la parolo venis al tio, kiam ili tion kunigos, li diris: 'Jes, tio estos jam baldaŭ. Mi atendas nur tion, kiam domloĝantoj revenos el somerumejoj.' Kaj kiam tiuj domloĝantoj alveturis, estis tio vere jam preta, kiel li senĉese promesis al tiu Hořejší, ke ili tion kunigos. Kiam foje matene Hořejší iris malfermi la butikon, li vidis grandan surskribon super la butiko de sia konkurenculo, egan ŝildon: 'Pošmourný kaj Havlasa'.”

”Ĉe ni,” rimarkis la stulta Baloun, ”okazis foje ankaŭ tia afero: en la apuda vilaĝo mi volis aĉeti bovidinon, mi havis tion interkonsentita kaj viandisto el Votice aĉetis ĝin sub mia nazo.”

”Se ni do havas novan militon,” daŭrigis Švejk, ”se ni havas je unu malamiko pli, se ni havas novan fronton, oni devos ŝpari municion. 'Ju pli da infanoj estas en la familio, des pli da vergoj oni foruzas,' diris ĉiam maljunuleto Chovanec en Motol, kiu por gepatroj en la ĉirkaŭaĵo batpunis infanojn por konstanta rekompenco.”

”Mi timas nur tion,” diris Baloun, tremante per la tuta korpo, ”ke kulpe de tiu Italio estos pli malgrandaj porcioj.”

La ĉefserĝento-kontisto Vanek ekmeditis kaj serioze diris: ”Tio ĉio povas okazi, ĉar nun tiu nia venko iom prokrastiĝos.” ”Nun ni bezonus novan Radecký,” intervenis Švejk, ”tiu jam konis tiean regionon, tiu jam sciis, kie estas la malforta flanko de italoj, kion kaj de kiu flanko sturmi. Ien invadi, tio ne estas tiel facila. Tion scias ĉiu, sed eliri de tie, tio estas vera soldata arto. Se la homo jam ien sin enpuŝis, li devas scii pri ĉio, kio ĉirkaŭ li okazas, por ke li subite ne troviĝu antaŭ malfacilaĵo, kiun oni nomas katastrofo. Foje en nia domo, ankoraŭ en la malnova loĝejo, homoj kaptis en la subtegmento ŝteliston kaj tiu ulo rimarkis, kiam li tien enpmiĝis, ke masonistoj ĝuste riparas lumŝakton, li do al ili elŝirigis, falegis domzorgistinon kaj tra skafaldo malsuprengrimpis en lumŝakton kaj de tie li tute ne povis eliri. Sed nia paĉjo Radecký sciis pri ĉiu vojo, oni povis lin nenie kapti. En ia libro pri tiu generalo oni ĉion tion priskribis, kiel li fuĝis de Santa Lucia, la italoj ankaŭ forkuris kaj kiel li nur la sekvantan tagon malkovris, ke li propre venkis, se li ne trovis tie italojn kaj ne vidis ilin per teleskopo, li do revenis kaj okupis la forlasitan Santa Lucia. En tiu tempo oni nomumis lin marŝalo.”

”Nu, Italio, tio estas bela lando,” diris la kuiristo Jurajda, ”foje mi estis en Venecio kaj scias, ke la italo ĉiun nomas porko. Se li ekscitiĝos, ĉiu estas laŭ li 'malbenita porko'. Ankaŭ papo estas ĉe li porko, 'Madono estas porko', 'papo estas porko'.”

Kontraŭe la ĉefserĝento-kontisto Vaněk esprimis sin pri Italio tre simpatie. En sia drogejo en Kralupy li produktas citronan sukon, kiun li preparas el putraj citronoj, kaj la plej malmultekostajn kaj la plej putrajn citronojn li aĉetis ĉiam el Italio. Nun finiĝos veturigado de citronoj el Italio al Kralupy. Ne ekzistas dubo, ke la milito kontraŭ Italio alportos diversajn surprizojn, ĉar Aŭstrio volos sin venĝi.

”Facile oni diras venĝi sin,” ekridetis Švejk. ”Iu opinias, ke li sin venĝos, kaj fine por tio pagas tiu, kiun tia homo elektis al si kiel instrumenton de sia venĝo. Kiam antaŭ jaroj mi loĝis en Vinohrady, en teretaĝo vivis tie domzorgisto, ĉe tiu loĝis sensignifa oficisteto de banko kaj tiu iradis en bierkranejon en Kramerius-strato kaj tie li foje ekkverelis kun sinjoro, kiu havis instituton por analizo de urino en Vinohrady. Tiu sinjoro pensis pri nenio alia kaj parolis pri nenio alia, portis ĉe si boteletojn kun urino, al ĉiu puŝis tion sub la nazon, ke ankaŭ tiu urinu kaj lasu sian urinon kontroli, ĉar de tia kontrolo dependas la feliĉo de la homo, de lia familio, kaj estas tio ankaŭ malmultekosta, kostas tio ses kronojn. Ĉiuj, kiuj iradis en tiun bierkranejon kaj ankaŭ la gastejestro kaj la gastejestrino lasis al si sian urinon analizi, nur tiu oficisteto ankoraŭ obstinis, kvankam tiu sinjoro senĉese lin sekvis en pisejon kaj kiam tiu oficisteto eliris, li ĉiam diris al li zorgeme: 'Mi ne scias, sinjoro Skorkovský, tiu via urino iel al mi ne plaĉas, urinu en boteleton pli frue, ol estos malfrue!' Fine li lin persvadis. La oficisteton kostis tio ses kronojn kaj tiu sinjoro maldolĉigis al li la analizon kiel decas, kiel li faris tion jam al tiuj ĉiuj en la bierkranejo, ne esceptante eĉ la gastejestron, al kiu li detruis la negocon, ĉar tian analizon li ĉiam akompanis per paroloj, ke tio estas tre serioza kazo, ke oni trinku nenion krom akvo, ne fumu, ne edziĝu kaj manĝu nur legomon. Tiu oficisteto same kiel ĉiuj sentis kontraŭ li teruran koleron kaj elektis al si la domzorgiston kiel instrumenton de sia venĝo, ĉar li konis la domzorgiston kiel krudulon. Foje li do diras al tiu sinjoro, kiu faris analizon de urino, ke la domzorgisto jam certan tempon ne sentas sin esti sana kaj ke li petas, ke tiu sinjoro venu al li morgaŭ matene je la sepa horo por urino, ke li lasos ĝin al si analizi. Kaj li tien iris. La domzorgisto ankoraŭ dormis, kiam tiu sinjoro lin vekis kaj amike al li diris: 'Mian komplimenton, sinjoro Málek, mi deziras bonan matenon. Ĉi tie, mi petas, boteleto, bonvolu urini kaj mi ricevos ses kronojn'. Sed poste tio estis vera dia plago, kiel tiu domzorgisto en kalsono elsaltis el la lito, kiel kaptis tiun sinjoron ĉe la kolo kaj kiel ĵetegis lin kontraŭ ŝranko, ĝis li lin tien enpremegis! Kiam li eltiris lin el la ŝranko, li kaptis skurĝon kaj en kalsono jam pelis lin suben tra Celakovský-strato kaj tiu sinjoro jelpis, kvazaŭ oni surtretus la voston al hundo, en Havlícek-avenuo saltis en tramon kaj la domzorgiston kaptis policisto, batiĝis kun li, kaj ĉar la domzorgisto estis en kalsono kaj ĉio elŝoviĝis al li eksteren, oni ĵetis lin pro tia indignigo en korbĉaron kaj forveturigis al policejo, kaj li ankoraŭ el la korbĉaro kriegis kiel uro: 'Kanajloj, mi montros al vi, analizi mian urinon.' Li sidis ses monatojn pro publika perforto kaj ofendo al la gardistaro kaj poste post proklamo de la verdikto li kulpiĝis per ofendo al la imperiestra domo, li do sidas eble ĝis nun, kaj tial mi diras, ke se oni volas al iu venĝi, pagas por tio senkulpa homo.”

Baloun intertempe pene pri io meditis, ĝis fine li demandis la ĉefserĝenton-kontiston Vanek kun timo: ”Mi petas, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, ĉu vi do opinias, ke sekve de tiu milito kontraŭ Italio ni ricevos pli malgrandajn porciojn?” ”Tio estas klara kiel tago,” respondis Vanek.

”Jesuo Maria,” ekkriis Baloun, klinis la kapon inter manplatojn kaj senbrue sidis en angulo.

Per tio en tiu ĉi vagono definitive finiĝis la interparolo pri Italio.

*

La interparolo pri la nova milita situacio estiĝinta per interveno de Italio en la militon estus en la stabvagono certe tre enuiga, kiam ĉi tie jam ne estis fama soldata teoriulo, la kadeto Biegler, se iel ne anstataŭis lin leŭtenanto Dub de la tria kompanio.

La leŭtenanto Dub estis civile profesoro de la ĉeĥa lingvo kaj jam en tiu tempo li montris neordinaran inklinon al tio, ke ĉie, kie tio nur eblis, li povu esprimi sian lojalecon. En skribekzamenoj li prezentis al siaj lernantoj temojn el la historio de la Habsburga genero. En pli malaltaj klasoj teruris lernantojn la imperiestro Maksmiliano, kiu surgrimpis rokon[28] kaj ne povis descendi malsupren, Jozefo la dua kiel pluganto[29] kaj Ferdinando la Bonfaranto[30]. En pli altaj klasoj estis tiuj temoj kompreneble pli komplikaj, kiel ekzemple la tasko por lernantoj de la sepa klaso: ”La imperiestro Francisko Jozefo la unua, la subtenanto de sciencoj kaj arto”; tiu ĉi tasko alportis al ia lernanto de la sepa klaso eksigon el ĉiuj mezlernejoj de la aŭstrihungara regno, ĉar li skribis, ke la plej bela faro de tiu ĉi monarko estis tio, ke li fondis ponton de imperiestro Francisko Jozefo la unua en Prago.

Li ĉiam tre zorgis, ke ĉe la imperiestra naskiĝtago kaj aliaj similaj imperiestraj solenaĵoj ĉiuj liaj lernantoj entuziasme kantu la aŭstran himnon. Inter homoj li estis neŝatata, ĉar certis pri li, ke li ankaŭ denuncas siajn kolegojn. En la urbo, kie li instruis, li estis unu el triumviraro de la plej grandaj idiotoj kaj sensprituloj, kiun formis li, distriktestro kaj direktoro de gimnazio. En tiu ĉi nemultnombra rondeto li ellernis politiki en la kadro de la aŭstrihungara monarkio. Ankaŭ nun li komencis saĝumi per voĉo kaj akcento de mense rigidiĝinta profesoro:

”Generale dirite, min tute ne surprizas la faro de Italio. Mi atendis tion jam antaŭ tri monatoj. Certas, ke en la lasta tempo Italio tre fieriĝis sekve de la venka milito kontraŭ Turkio pro Tripolo[31]. Krom tio ĝi tro fidas sian ŝiparon kaj humoron de la loĝantaro en niaj ĉemaraj landoj kaj en suda Tirolo. Ankoraŭ antaŭ la milito mi parolis pri tio kun nia distriktestro, ke nia registaro ne subtaksu la iredentan movadon en la sudo. Ankaŭ li plene kun mi konsentis, ĉar ĉiu antaŭvida homo, por kiu gravas konservi tiun ĉi monarkion, devis jam antaŭlonge supozi, kien ni venus ĉe troa kompato al tiaj elementoj. Mi memoras bone, ke proksimume antaŭ du jaroj mi proklamis en interparolo kun sinjoro distriktestro, estis tio en la tempo de la balkana milito[32] ĉe la afero de nia konsulo Procházka, ke Italio atendas la plej proksimam okazon por perfide nin ataki.

Kaj nun ni tion havas!” li ekkriis per tia voĉo, kvazaŭ ĉiuj kun li disputus, kvankam ĉiuj ĉeestantaj aktivaj oficiroj ĉe lia parolo pensis, ke tiu civilulo-babilulo surgrimpu al ili la dorson.

”Estas vero,” li daŭrigis jam per pli milda tono, ”ke en plejparto da okazoj eĉ en lernejaj taskoj oni forgesis nian iaman rilaton al Italio, tiujn grandajn tagojn de gloraj, venkaj armeoj en la jaroj 1848 kaj 1866, pri kiuj oni parolas en la hodiaŭaj ordonoj de la brigado. Sed mi ĉiam plenumis mian devon kaj ankoraŭ antaŭ fino de la lerneja jaro, preskaŭ ĉe komenco de la milito, mi donis al miaj lernantoj skriban taskon: 'Niaj herooj en Italio de Vicenza ĝis Custozza, aŭ...' ”

Kaj la idiota leŭtenanto Dub solene aldonis: ”...Sangon kaj vivon por Habsburgoj! Por la tuta, unueca, granda Aŭstrio!”...

Li silentiĝis kaj ŝajne atendis, ke ankaŭ la ceteraj en la stabvagono parolos pri la nove estiĝinta situacio kaj li ankoraŭfoje al ili pruvos, ke li sciis tion jam antaŭ kvin jaroj, kiel Italio foje kondutos al sia aliancano. Sed li tute seniluziiĝis, ĉar la kapitano Ságner, al kiu la bataliona kuriero Matušič alportis el la stacidomo vesperan eldonon de 'Pester Lloyd', diris, rigardante en la ĵurnalon: ”Jen vidu, tiu aktorino Weiner, kiun ni vidis gaste ludi en Bruck, ludis ĉi tie hieraŭ sur sceno de la Malgranda teatro.”

Per tio en la stabvagono finiĝis la interparolo pri Italio.

*

Krom tiuj, kiuj sidis malantaŭe, la bataliona kuriero Matušič kaj la servosoldato de la kapitano Ságner Batzer rigardis la militon kontraŭ Italio el pure praktika vidpunkto, ĉar iam antaŭ longaj jaroj, ankoraŭ dum la aktiva soldatservo, ambaŭ partoprenis manovrojn en suda Tirolo.

”Tio estos peno grimpi sur tiujn montetojn,” diris Batzer, ”la kapitano Ságner havas kvanton da kofroj. Mi devenas de montaro, sed tio estas io tute alia, se la homo prenas fusilon sub mantelon kaj iras elserĉi ian leporon en la bienaro de la princo Schwarzenberg.”

”Scie, se oni ĵetos nin suben en Italion. Al mi tio ankaŭ ne plaĉus, kuregi trans montetojn kaj glaciblokojn kun ordonoj. Krom tio tiu voraĵo tie sube, nur polento kaj oleo,” diris Matušič malgaje.

”Kaj kial oni ne puŝus nin ĝuste en tiun montaron,” ekscitiĝis Batzer, ”nia regimento estis jam en Serbio, Karpatoj, mi jam trenis kofrojn de sinjoro kapitano trans montojn, jam dufoje mi ilin perdis; foje en Serbio, la alian fojon en Karpatoj, en tia haoso, kaj povas esti, ke la trian fojon atendas min tio ĉe la itala limo, kaj koncerne la voraĵon tie sube.” Li forkraĉis. Li alsidiĝis intime pli proksimen al Matušič: ”Ĉu vi scias, ke ĉe ni en Kašperské Hory ni preparas tiajn etajn knedbuletojn el dispremitaj nekuiritaj terpomoj, tiujn oni kuiras, trempas en diskirlita ovo, surŝutas per raspita bulko kaj poste rostas sur lardo.” La lastan vorton li diris per mistere solena voĉo.

”Kaj la plej bongustaj ili estas kun saŭrkraŭto,” li aldonis melankolie, ”makaronioj kompare kun ili konvenas por latrino.”

Per tio ankaŭ ĉi tie finiĝis la interparolo pri Italio.

*

Ĉar la trajno staris en la fervoja stacio jam pli ol du horojn, en la ceteraj vagonoj oni diris unuvoĉe, ke la trajnon oni ŝajne turnos kaj sendos al Italio.

Tion atestis ankaŭ la fakto, ke intertempe okazis strangaj aferoj koncerne la trajnon. Oni denove elpelis la viraron el vagonoj, venis sanitara inspektantaro kun desinfekta korpuso kaj ĉiujn vagoninternaĵojn surŝprucigis per krezolo, kio estis akceptita, ĉefe en vagonoj kie oni veturigis provizojn da soldatpano, kun granda malplaĉo.

Sed ordono estas ordono, sanitara komisiono eldonis ordonon desinfekti ĉiujn vagonojn de la trajno 728, tial oni tute trankvile surŝprucigis amasojn da soldatpano kaj sakojn kun rizo per krezolo. Laŭ tio ja eblis jam ekkoni, ke okazas io neordinara.

Poste oni enpelis tion ĉion reen en vagonojn kaj post duonhoro elpelis ĉion denove eksteren, ĉar la trajnon venis trarigardi ege maljuna generalo, tiel ke al Švejk tuj venis en la menson tute natura nomo por la maljuna sinjoro. Starante malantaŭe post la fronta vico, li rimarkis al la ĉefserĝento-kontisto Vanek: ”Tio estas ŝrumpuleto.”

Kaj la maljuna generalo plu promenis antaŭ la fronta vico, akompanata de la kapitano Ságner, haltis antaŭ juna soldato por iel entuziasmigi la tutan viraron, kaj demandis lin, de kie li estas, kiom da jaroj li aĝas kaj ĉu li havas poŝhorloĝon. La soldato unu poŝhorloĝon havis, sed opiniante, ke de la maljuna sinjoro li ricevos ankoraŭ unu, li respondis, ke li havas neniun, al kio la grandaĝa ŝrumpuleto-generalo diris kun la sama idiota rideto, kiel tion faris la imperiestro Francisko Jozefo, kiam tiu ie en urboj alparolis urbestrojn: ”Tiel estas bone, tiel estas bone,” post kio li honorigis per alparolo apude starantan kaporalon, kiun li demandis, ĉu lia edzino estas sana.

”Obee mi raportas,” kriegis la kaporalo, ”ke mi ne estas edziĝinta,” al kio la generalo kun sia korfavora rideto denove diris la sian: ”Tiel estas bone, tiel estas bone.”

Poste la generalo en sia maljunula reinfaniĝo petis la kapitanon Ságner, ke tiu al li montru, kiel la soldatoj mem kalkuldividas sin en parvicon, kaj jam post momento sonis: ”Unua - dua, unua - dua, unua - dua.”

Tion la generalo-ŝrumpuleto ege ŝatis. Li havis hejme eĉ du servosoldatojn, kiujn li starigis antaŭ sin kaj tiuj mem devis kalkuli: Unua - dua, unua - dua.”

Aŭstrio havis amason da tiaj generaloj.

Kiam do la parado feliĉe finiĝis, ĉe kio la generalo ne ŝparis laŭdojn antaŭ la kapitano Ságner, oni permesis al la viraro moviĝi en la limoj de la stacio, ĉar venis sciigo, ke oni veturos nur ankoraŭ post tri horoj.

La viraro do promenis ĉirkaŭe kaj gapis, ĉar en fervojaj stacioj ordinare estas sufiĉe da rigardantaro, kaj iu soldato tie aŭ alie tamen nur elalmozis al si cigaredon.

Vidiĝis, ke iama entuziasmo, respeguliĝanta en glora bonvenigado de soldatunuoj en fervojaj stacioj, jam ege malgrandiĝis kaj sinkis ĝis almozado.

Al la kapitano Ságner venis delegitaro de la 'Societo por bonvenigado de herooj', konsistanta el du terure kadukaj damoj, kiuj transdonis donaceton apartenantan al la bataliono, nome dudek skatoletojn da bonodoraj buŝpasteloj, reklamon de budapesta sukeraĵfabriko. La skatoletoj da bonodoraj buŝpasteloj estis bele faritaj el lado, sur la kovrileto estis desegnita hungara honvedo, kiu premas la manon al aŭstra miliciano, kaj super ili brilas la krono de sankta Stefano. Ĉirkaŭe vidiĝis germana kaj hungara surskribo: ”Por la imperiestro, Dio kaj la patrujo.”

La sukeraĵfabriko estis tiel lojala, ke ĝi preferis la imperiestron antaŭ sinjoro dio.

Ĉiu skatoleto enhavis okdek pastelojn, tiel ke al ĉiuj tri viroj apartenis entute proksimume kvin pasteloj. Krom tio la zorgo-elĉerpitaj, kadukaj damoj alportis grandan paketon da du presitaj preĝoj, verkitaj de budapeŝta ĉefepiskopo Géza de Szatmár-Budafal. Ili estis germanaj-hungaraj kaj enhavis la plej teruran malbenon al ĉiuj malamikoj. Tiuj ĉi preĝetoj estis verkitaj tiel pasie, ke ĉe la fino mankis tie nur la energia hungara: ”Baszom a Kristus Marját!”

Laŭ la respektinda ĉefepiskopo la korfavora dio dishaku rusojn, anglojn, serbojn, francojn, japanojn je nudeloj kaj en paprikitan gulaŝon. La korfavora dio banu sin en la sango de la malamikoj kaj buĉu tion ĉion, kiel tion faris la krudulo Herodo al Bet-Lehemaj infanoj.

La reverinda budapeŝta ĉefepiskopo uzis en siaj preĝetoj ekzemple tiujn ĉi belajn frazojn: ”Dio benu viajn bajonetojn, ke ili profunde penetru en la ventron de viaj malamikoj. La plej justa Disinjoro direktu la artilerian fajron super la kapojn de malamikaj staboj. La kompatema Dio aranĝu, ke ĉiuj malamikoj sufokiĝu per sia propra sango el vundoj, kiujn vi al ili faros!”

Tial necesas ankoraŭfoje ripeti, ke al tiuj ĉi preĝetoj mankis fine nenio alia ol tiu: ”Baszom a Kristus Marját!”

Kiam ambaŭ damoj ĉion tion transdonis, ili esprimis al la kapitano Ságner senesperan deziron, ĉu ili ne povus ĉeesti la disdonadon de donacetoj. Unu el ili aŭdacis eĉ mencii, ke ĉe tiu okazo ŝi povus ekparoli al la soldatoj, kiujn ŝi ne nomis alie ol ”niaj bravaj feldgrizuloj”[33].

Ambaŭ mienis terure ofendite, kiam la kapitano Ságner rifuzis ilian peton. La donacoj iris provizore en vagonon, en kiu estis la magazeno. La honorindaj damoj laŭiris vicon da soldatoj kaj unu el ili ne forgesis ĉe tiu okazo manfrapeti barban soldaton sur la vango. Estis tio Šimek el Budějovice, kiu, sciante nenion pri la nobla tasko de tiuj damoj, diris post ilia foriro al siaj kolegoj: ”Tiuj publikulinoj estas ĉi tie ja arogantaj! Se tia simio aspektus almenaŭ kiel el tiu ĉi mondo, sed estas tio kiel cikonio, la homo vidas nenion krom tiuj piedaĉoj kaj mienas tio kiel ĉe martirigo de Kristo, kaj tia maljuna harpio ankoraŭ volas komenci al si ion kun soldatoj.”

En la fervoja stacio estis tre vigle. La okazaĵo kun italoj kaŭzis ĉi tie certan panikon, ĉar estis retenitaj du trajnoj kun artilerio kaj senditaj en Stirion. Staris ĉi tie ankaŭ trajno kun bosnianoj, kiu pro iaj nekonataj kaŭzoj atendis ĉi tie jam du tagojn, estis tute forgesita kaj perdita. La bosnianoj jam du tagojn ne ricevis manĝon kaj iradis almozpeti panon en la budapeŝta Nova Urbo. Oni aŭdis ankaŭ nenion alian ol ekscititan parolon de forgesitaj, vivece gestantaj bosnianoj, kiuj senĉese kriis: ”Fikiviandion — fikivianpsikon, fikivianpanjon.” Poste la naŭdekunua infanteria regimento estis denove kunpelita kaj okupis la lokon en siaj vagonoj. Sed post momento la bataliona kuriero Matušic revenis de la stacia komandejo kun sciigo, ke oni veturos nur post tri horoj. Tial la denove kunvokita viraro estis ellasita el vagonoj. Tuŝapude antaŭ la forveturo de la trajno eniris la stabvagonon tre ekscitita leŭtenanto Dub kaj petis la kapitanon Ságner, ke tiu senprokraste igu malliberigi Švejkon. La leŭtenanto Dub, malnova konata denuncanto en sia agadejo kiel gimnazia profesoro, tre ŝatis komenci interparolojn kun soldatoj, ĉe kio li esploris ilian konvinkon kaj samtempe serĉis la okazon por instrui ilin kaj klarigi al ili, kial ili batalas, pro kio ili batalas.

Dum sia rondiro li vidis malantaŭ la stacidomo ĉe stratlampo stari Švejkon, kiu kun intereso rigardis afiŝon de bonfara milita loterio. Tiu afiŝo bildigis, kiel aŭstra soldato alpikas embarasitan barban kozakon al muro.

La leŭtenanto Dub ekfrapetis la ŝultron de Švejk kaj demandis lin, kiel tio al li plaĉas.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis Švejk, ”ke tio estas idiotaĵo. Mi vidis jam sufiĉe da idiotaj afiŝoj, sed tian bovaĵon mi ankoraŭ ne vidis.”

”Kio al vi en tio ne plaĉas?” demandis la leŭtenanto Dub.

”Al mi, sinjoro leŭtenanto, en tiu afiŝo ne plaĉas tio, kiel tiu soldato manipulas konfiditajn armilojn, li ja povas rompi tiun bajoneton je la muro, kaj krom tio estas tio tute superflua, oni lin pro tio punus, ĉar tiu ruso havas la manojn levitaj kaj kapitulacas. Li estas militkaptita kaj kaptitojn oni devas trakti dece, ĉar, kion fari, ankaŭ ili estas homoj.”

La leŭtenanto Dub plu esploris la pensojn de Švejk kaj demandis lin: ”Vi do bedaŭras tiun ruson, ĉu?”

”Mi bedaŭras, sinjoro leŭtenanto, ambaŭ virojn, kaj tiun ruson, ĉar li estas trapikita, kaj tiun soldaton, ĉar li estus pro tio malliberigita. Li ja devis, sinjoro leŭtenanto, tiun bajoneton ĉe tio rompi, tio certas, tio ja aspektas kiel ŝtonmuro, kien li tion puŝegas, kaj ŝtalo estas facile rompebla. Foje, sinjoro leŭtenanto, ankoraŭ antaŭ la milito, dum aktiva soldatservo ni havis ĉe la kompanio certan sinjoron leŭtenanton. Eĉ hardita soldulo ne sciis esprimi sin tiel, kiel tiu sinjoro leŭtenanto. Sur ekzercejo li ĉiam al ni diris: 'Se estas 'Atenton!', vi devas malfermegi la okulojn, kiel se virkato fekas en furaĝhakaĵon.' Sed alie li estas tre bonkora homo. Foje ĉe la Kristnasko li ricevis frenezan ideon, aĉetis por la kompanio la tutan veturilon da kokosoj, kaj de tiu tempo mi scias, kiel rompiĝemaj estas bajonetoj. Duono da kompanio rompis siajn bajonetojn je tiuj kokosoj kaj nia subkolonelo igis la tutan kompanion malliberigi, tri monatojn ni havis malpermeson forlasi la kazernon, sinjoro leŭtenanto devis restadi en sia loĝejo...”

Koleriĝinta leŭtenato Dub ekrigardis la senzorgan vizaĝon de la brava soldato Švejk kaj ekscitite lin demandis: ”Ĉu vi min konas?”

”Mi konas vin, sinjoro leŭtenanto.”

La leŭtenanto Dub ekrulis la okulojn kaj piedfrapis: ”Mi diras al vi, ke vi min ankoraŭ ne konas.”

Švejk respondis denove kun tiu senzorga trankvilo, kvazaŭ li anoncus raporton: ”Mi konas vin, sinjoro leŭtenanto, vi apartenas, obee mi raportas, al nia marŝbataliono.”

”Vi min ankoraŭ ne konas,” kriis la leŭtenanto Dub denove, ”vi konas min eble de tiu bona flanko, sed kiam vi min ekkonos de tiu malbona flanko! Mi estas malbonkora, ne opiniu, mi aldevigos ĉiun ĝis ploro. Do, ĉu vi min konas, aŭ vi min ne konas?”

”Mi konas vin, sinjoro leŭtenanto.”

”Mi diras al vi la lastan fojon, ke vi min ne konas, azeno. Ĉu vi havas fratojn?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke mi havas unu fraton.”

Rigardante la trankvilan, senzorgan vizaĝon de Švejk, la leŭtenanto Dub furioziĝis, kaj ne regante sin plu, ekvokis: ”Tiu via frato estas ŝajne ankaŭ tia bruto kiel vi. Kio li estis?”

”Profesoro, sinjoro leŭtenanto. Li ankaŭ soldatservis kaj plenumis la oficiran ekzamenon.”

La leŭtenanto Dub ekrigardis Švejkon, kvazaŭ li volus lin trapiki. Švejk kun digna pripenso eltenis la malbonkoran rigardon de la leŭtenanto Dub, tiel ke la tuta interparolo inter li kaj la leŭtenanto provizore finiĝis per la vorto: ”Formarŝi!”

Ĉiu iris sian vojon kaj ĉiu pensis la sian.

La leŭtenanto Dub pensis pri Švejk, ke li diros al sinjoro kapitano, ke tiu igu lin malliberigi, kaj Švejk pensis, ke li vidis jam multe da idiotaj oficiroj, sed tia, kia estas la leŭtenanto Dub, estas ĉe la regimento tamen nur raraĵo.

La leŭtenanto Dub, kiu precipe hodiaŭ ekintencis, ke li devas eduki soldatojn, trovis malantaŭ la stacidono novan viktimon. Estis tio du soldatoj de la regimento, sed de alia kompanio, kiuj tie en mallumo marĉandis per kripligita germanlingvo kun du ĉiesulinoj, vagantaj po tutaj dekduoj ĉirkaŭ la stacidomo.

La malproksimiĝanta Švejk aŭdis ankoraŭ tute klaran, akran voĉon de la leŭtenanto Dub: ”Ĉu vi min konas?!.

Sed mi diras al vi, ke vi min ne konas!.

Sed kiam vi min ekkonos!.

Vi konas min eble de tiu bona flanko!.

Mi diras al vi, kiam vi min ekkonos de tiu malbona flanko!.

Mi aldevigos vin ĝis ploro, azenoj!.

Ĉu vi havas fratojn?.

Tiuj estas ŝajne ankaŭ tiaj brutoj kiel vi!. Kio ili estis?. Ke ĉe la trajnotrupo?. Nu bone. Memoru, ke vi estas soldatoj. Ĉu vi estas ĉehoj?. Ĉu vi scias, ke Palacký diris, ke se ne ekzistus Aŭstrio, ni devus ĝin krei[34]. Formarŝi.!”

Sed entute la rondiro de la leŭtenanto Dub ne havis pozitivan rezulton. Li haltigis ankoraŭ proksimume tri grupojn da soldatoj kaj lia eduka klopodo ”aldevigi ĝis ploro” tute fiaskis. Estis tio tia homa materialo, forveturigata sur batalkampon, ke en la okuloj de ĉiu unuopulo la leŭtenanto Dub vidis, ke ĉiuj pensas pri li ion certe tre malagrablan. Lia fiereco estis ofendita kaj la rezulto de tio estis, ke antaŭ forveturo de la trajno li petis la kapitanon Ságner en la stabvagono, ke Švejk estu malliberigita. Li parolis ĉe tio, motivante la neceson izoli la bravan soldaton Švejk, pri tre stranga, aroganta konduto, ĉe kio sincerajn respondojn de Švejk al sia lasta demando li nomis malicaj rimarkoj. Se tio tiel ĉi daŭrigus, la oficiraro perdus en la okuloj de la viraro ĉian estimon, pri kio dubas certe neniu el sinjoroj oficiroj. Li mem ankoraŭ antaŭ la milito parolis pri tio kun sinjoro distriktestro, ke ĉiu superulo devas zorgi konservi super siaj subuloj certan aŭtoritaton.

Sinjoro distriktestro havis la saman opinion. Precipe nun en la milito, ju pli la homo proksimiĝas al la malamiko, des pli necesas teni la soldatojn en certa teruro. Tial li do petas, ke Švejk estu punita laŭ la disciplina ordo.

La kapitano Ságner, kiu kiel aktiva oficiro malamis ĉiujn rezervajn oficirojn de diversaj civilaj okupoj, atentigis la leŭtenanton Dub, ke similajn anoncojn oni povas fari sole en formo de raporto, kaj ne per tia stranga legomvendista maniero, kiel se oni marĉandas pri la prezo de terpomoj. Kio koncernas Švejkon mem, la unua instanco, al kies povo estas Švejk submetita, estas sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš. Pri tia afero oni decidas sole pere de raporto. De kompanio iras tia afero al bataliono, kaj tion sinjoro leŭtenanto eble scias. Se Švejk per io kulpiĝis, li venos al kompania raporto, kaj se li apelacios, al bataliona raporto. Sed se sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš deziras kaj konsideras la rakontadon de sinjoro leŭtenanto Dub kiel oficialan anoncon por puni Švejkon, li, la kapitano Ságner, havas nenion kontraŭ tio, ke Švejk estu alkondukita kaj ekzamenita.

La ĉefleŭtenanto Lukáš havis kontraŭ tio nenion, li rimarkis nur, ke laŭ la rakontado de Švejk li mem scias tre bone, ke la frato de Švejk vere estis profesoro kaj rezerva oficiro.

La leŭtenanto Dub ekhezitis kaj diris, ke li petis puni Švejkon nur en larĝa senco de la vorto kaj povas esti, ke la priparolata Švejk ne kapablas ĝuste sin esprimi kaj tiel liaj respondoj vekas impreson de aroganteco, malico kaj malestimo al la superuloj. Krom tio, laŭ la tuta mieno de la priparolata Švejk vidiĝas, ke li estas mense malforta.

Per tio la ŝtormo propre transflugis la kapon de Švejk sen tio, ke la tondro ekbatus.

En vagono, kie estis bataliona kancelario kaj magazeno, ĉefserĝento-kontisto de la infanteria bataliono Bautanzel tre korfavore dividis al du batalionaj skribistoj po plenmano da buŝpasteloj el skatoletoj, kiuj estis disdonendaj al la soldatoj de la bataliono. Tio estis kutima afero, ke ĉio, kio estis destinita por la viraro, devis submetiĝi al manipulado en bataliona kancelario same kiel la malfeliĉaj pasteloj.

Tio estis en la milito ĉie tiel kutima, ke se inspektantoj ie trovis, ke oni ne ŝtelas, ĉiu el tiuj ĉefserĝentoj-kontistoj en ĉiuj eblaj kancelarioj estis tamen nur en suspekto, ke li transpaŝas la budĝeteton kaj faras iajn aliajn friponaĵojn, por ke ĉio estu en ŝajna akordo.

Tial ĉi tie, kiam ĉiuj ŝtopis sin per la pasteloj por uzi almenaŭ tiun ĉi aĉaĵon, se oni havis nenion alian, je kio eblus la viraron priŝteli, Bautanzel ekparolis pri malgajiga situacio sur tiu ĉi vojo: ”Mi spertis jam du marŝojn kun batalionoj, sed tiel mizeran vojaĝon kiel nun ni ne faris. Ho, antaŭ ol ni tiam alveturis al Prešov, ni havis amasojn da ĉio, kio povas al la homo veni en la menson. Mi havis kaŝita dek mil cigaredojn Memphis, du bulpecojn da ementala fromaĝo, tricent konservaĵojn, kaj poste, kiam oni jam marŝis al Bardejov en tranĉeojn kaj la rusoj de Muszyna interrompis la kontakton al Prešov, tio estis negocado! Mi transdonis el ĉi tio afekte dekan parton por la bataliono, ŝajnigante ke mi tion ŝparkolektis, kaj ĉion tion ceteran mi disvendis ĉe la trajnotrupo. Ni havis ĉe ni majoron Sojka, kaj tiu estis vera bestio. Li ne estis heroo kaj pleje li preferis vagi ĉe ni ĉe la trajnotrupo, ĉar tie supre fajfis kugletoj kaj krevis ŝrapneloj. Kaj tiel li ĉiam venis al ni sub preteksto, ke li devas konvinkiĝi, ĉu oni kuiras por la viraro de la bataliono, kiel necesas. Kutime li venis al ni suben, kiam venis sciigo, ke rusoj denove ion preparas; li tremis per la tuta korpo, en la kuirejo li devis eltrinki rumon kaj nur poste li faris kontrolon en ĉiuj militkuirejoj, kiuj staris ĉirkaŭ la trajnotrupo, ĉar supren al pozicioj ne eblis iri kaj la manĝon oni portis supren nokte. Ni estis tiam en tiaj cirkonstancoj, ke pri oficira kuirejo ne eblis eĉ paroli. Unu vojon, kiu estis ankoraŭ libera al la ariero, okupis germanoj, kiuj retenis ĉion, kion pli kvalitan oni sendis al ni el la ariero kaj forvoris tion mem, tiel ke por ni restis nenio; ni ĉiuj ĉe la trajnotrupo restis sen oficira manĝo. Dum tiu tuta tempo mi ne sukcesis ŝpari por ni en la kancelario ion pli ol unu porketon, kiun ni igis fumaji, kaj por ke la majoro Sojka tion ne malkovru, ni havis ĝin kaŝita ĉe artilerio, unu horon de ni, kie mi havis konatan kanonieron. Do, tiu majoro, kiam li venis al ni, ĉiam komencis gustumi supon en la kuirejo. Estas vero, oni ne povis kuiri multe da viando, nur tiom, kiom da porkoj aŭ malgrasaj bovinoj oni havigis en la ĉirkaŭaĵo. Ĉe tio ankoraŭ Prusoj faris al ni grandan konkurencon kaj ĉe rekvizicio pagis por la brutaro duoble tiom kiom ni. Dum la tuta tempo, kiam ni staris ĉe Bardejov, mi ŝparis ĉe aĉeto de brutaro nur iom pli ol mil ducent kronojn, kaj ĉe tio ni ankoraŭ anstataŭ mono plejparte donis biletojn kun stampilo de la bataliono, precipe en la lasta tempo, kiam ni sciis, ke rusoj oriente de ni estas en Radvaň kaj okcidente en Podolínec. La plej malfacile oni kunlaboras kun tia nacio, kia estas tie, kiu ne scias legi kaj skribi kaj subskribas sin nur per tri krucetoj; pri tio nia intendantaro tre bone sciis, tiel ke kiam ni sendis al la intendantaro por mono, mi ne povis aldone almeti falsitajn kvitancojn, ke mi elpagis al ili monon, tion oni povas fari nur tie, kie la nacio estas pli klera kaj scias sin subskribi. Kaj krom tio, kiel mi jam diras, Prusoj nin superpagis kaj pagis kontante, kaj kiam ni ien venis, oni rigardis nin kiel rabistojn, kaj al tio la intendantaro ankoraŭ eldonis ordonon, ke kvitancojn subskribitajn per krucetoj oni transdonas al fronta kontista kontrolo. Kaj tiuj kontrolistaj uloj svarmis ĉie. Venis tia ulo, satvoris ĉe ni kaj sattrinkis, kaj la sekvantan tagon iris nin denunci. Tiu majoro Sojka senĉese ĉirkaŭiris kuirejojn, kaj foje, mi ĵuras je mia animo, kredu min, li eltiris el kaldrono viandon por la tuta kvara kompo. Li komencis per porka kapo, pri tiu li diris, ke ĝi ne estas finkuirita, li lasis ĝin do ankoraŭ momenton kuiri; estas vero, tiam oni ne kuiris multe da viando, por la tuta kompanio estis tio proksimume dek du porcioj de iama grandeco, sed li ĉion tion formanĝis, poste gustumis supon kaj komencis krii, ke tio estas kiel akvo, kia ordo tio estas, vianda supo sen viando, li igis doni en ĝin farunrostaĵon kaj ĵetis en ĝin miajn lastajn makaroniojn, kiujn mi ŝparkolektis dum tiu tuta tempo. Sed tio min ne ĉagrenis tiom kiom tio, ke por tiu farunrostaĵo forkonsumiĝis du kilogramoj da fajna butero, kiujn mi ŝparkolektis ankoraŭ en la tempo, kiam ekzistis oficira kuirejo. Mi havis ĝin sur breto super la lito, li min alkriegis, laŭdire al kiu tio apartenas. Tiam mi al li diris, ke en akordo kun la budĝeteto por nutrado de soldatoj laŭ la lasta ordono de la divizio apartenas al unuopa soldato kiel plibonigo dek kvin gramoj da butero aŭ dudek unu gramoj da graso, ĉar tio ne sufiĉas, restas la provizoj da butero kuŝi tiel longe, dum oni ne povos plibonigi al la viraro per butero en la destinita kvanto. La majoro Sojka ege ekscitiĝis, komencis krii, ke mi ŝajne atendas, kiam venos rusoj kaj forprenos al ni la lastajn du kilogramojn da butero, ke tio devas tuj veni en la supon, se tiu estas sen viando. Tiel mi malgajnis la tutan provizon kaj kredu min, ke tiu majoro, kiel li aperis, alportis al mi nur malbonŝancon. Li havis la flarsenton evoluiĝinta preskaŭ tiel, ke li tuj sciis pri ĉiuj miaj provizoj. Foje mi ŝparis je la viraro bovinan hepaton kaj ni volis ĝin al ni stufi, kiam li subite ĵetis sin sub la liton kaj eltiris ĝin. Al lia kriego mi al li diris, ke tiu hepato estas destinita por enterigo, ke antaŭtagmeze konstatis tion certa hufumisto de artilerio, kiu havas veterinaran kurson. La majoro prenis soldaton de la trajnotrupo kaj poste kun tiu viro ili kuiris al si tiun hepaton supre sub rokoj en kaldronetoj, kaj tio estis ankaŭ lia sorto, ke rusoj vidis tiun fajron, pafis la majoron, la kaldroneton per dekokcentimetra kanonkalibro. Poste ni iris tien rigardi kaj la homo ne distingis, ĉu sur tiuj rokoj kuŝaĉas bovina hepato aŭ hepato de sinjoro majoro.”

*

Poste venis sciigo, ke oni veturos ankoraŭ nur post kvar horoj. Ke la trakon supre ĉe Hatvan blokas trajnoj kun vunditoj. Tra la stacio ankaŭ disvastiĝis, ke ĉe Eger interpuŝiĝis sanitara trajno kun malsanuloj kaj vunditoj kaj trajno veturiganta artilerion. Ke veturas tien helptrajnoj el Budapeŝto.

Post momento laboris jam fantazio de la tuta bataliono. Oni parolis pri ducent mortintoj kaj vunditoj, pri tio, ke la interpuŝiĝo okazis intence, por ke ne malkaŝiĝu trompoj ĉe provizado de malsanuloj.

Tio donis impulson por akre kritiki nesufiĉan provizadon de la bataliono kaj ŝtelistojn en la kancelario kaj en la magazeno.

Plejparto estis konvinkita, ke la bataliona ĉefserĝento-kontisto Bautanzel dividas sin je ĉio duone kun oficiroj.

En la stabvagono la kapitano Ságner anoncis, ke laŭ la marŝordono ili estus jam propre ĉe la limo de Galicio. Ke jam en Eger ili rajtis ricevi tritagan provizon da pano kaj konservaĵoj por la viraro. Al Eger estas tio ankoraŭ dek horojn trajne. Ke en Eger estas vere tiom da trajnoj kun vunditoj el la ofensivo malantaŭ Lvov, ke laŭ la telegramo ne estas en Eger eĉ unu soldatpano kaj konservaĵo. Li ricevis ordonon elpagi al ĉiu viro ses kronojn kaj sepdek du helerojn anstataŭ pano kaj konservaĵoj, kio estos plenumita ĉe elpago de soldo post naŭ tagoj, sed nur, se li ĝis tiu tempo ricevos monon de la brigado. En la kaso estas nur iom pli ol dekdu mil kronoj.

”Tio estas ja kanajlaĵo de la regimento,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”tiel mizere ellasi nin en la mondon.”

Subleŭtenanto Wolf kaj ĉefleŭtenanto Kolář reciproke al si flustris, ke la kolonelo Schröder dum la lastaj tri semajnoj sendis al sia konto en Viena banko dekses mil kronojn.

La ĉefleŭtenanto Kolář poste rakontis, kiel oni ŝparas. Oni ŝtelas ĉe la regimento ses mil kronojn, ŝovas en sian propran poŝon kaj kun konsekvenca logiko donas ordonon al ĉiuj militkuirejoj ŝpari por unu tago kaj viro tri gramojn da pizo.

Monate estas tio naŭdek gramoj por viro kaj en kuirejo de ĉiu kompanio devas esti ŝparita provizo de minime dekses kilogramoj da pizo kaj tiun devas la kuiristo prezenti.

La ĉefleŭtenanto Kolář parolis kun Wolf nur ĝenerale pri certaj okazoj, kiujn li rimarkis.

Sed certis, ke tiaj okazoj superabundis en la tuta armea administrantaro. Komenciĝis tio per ĉefserĝento-kontisto ĉe ia kompatinda kompanio kaj finiĝis per hamstro kun generalaj epoletoj, kiu faris al si provizojn por la postmilita vintro.

La milito postulis bravecon ankaŭ ĉe ŝteloj.

Intendantoj amplene rigardis unu la alian, kvazaŭ ili volus diri: ”Ni estas unu korpo kaj unu animo, ni ŝtelas, kamarado, trompas, frato, sed ni ne povas nin helpi, malfacile naĝi kontraŭ la fluo. Se ne prenos vi, prenos iu alia kaj ankoraŭ pri vi diros, ke vi jam ne ŝtelas tial, ĉar vi hamstris al vi da tio jam sufiĉe.”

La vagonon enpaŝis sinjoro kun ruĝaj kaj oraj galonoj. Estis tio denove unu el generaloj, veturantaj tra ĉiuj trakoj cele de inspekto.

”Sidiĝu, sinjoroj,” li afable mansignis, havante ĝojon, ke li denove surprizis trupunuon, pri kiu li ne sciis, ke ĝi tie staras.

Kiam la kapitano Ságner volis doni al li raporton, li nur eksvingis la manon: ”Via trupunuo ne estas en ordo. Via trupunuo ne dormas. Via trupunuo devas jam dormi. Trupunuoj devas dormi, kiam ili staras en stacioj, kiel en la kazerno — je la naŭa horo.”

Li parolis, hakante la vortojn: ”Antaŭ la naŭa horo oni elkonduku la viraron al latrinoj malantaŭ la stacidomo — kaj poste oni iras dormi. Alie la viraro nokte malpurigos la trakon. Ĉu vi komprenas, sinjoro kapitano? Ripetu al mi tion. Aŭ ne ripetu al mi tion kaj faru tion, kiel mi deziras. Trumpeti alarmon, peli tion al latrinoj, trumpeti dormosignalon kaj dormi, kontroli, kiu ne dormas. Puni! Jes! Ĉu tio estas ĉio? La vespermanĝon disdoni je la sesa horo.”

Li parolis nun pri io en la pasinto, pri tio, kio ne okazis, kio estis iel malantaŭ ia alia angulo. Li staris ĉi tie kiel fantomo el la regno de la kvara dimensio.

”La vespermanĝon disdoni je la sesa horo,” li daŭrigis, rigardante la poŝhorloĝon, kiu montris dek minutojn post la dekunua horo nokte. ”Duonhoron post la oka alarmo, feki en latrinoj, poste iri dormi. Al vespermanĝo ĉi tie je la sesa horo gulaŝo kun terpomoj anstataŭ dekkvin dekagramoj de ementala fromaĝo.”

Poste sekvis ordono montri batalpretecon. La kapitano Ságner denove do igis trumpeti alarmon kaj la inspekta generalo, rigardante, kiel la bataliono sin vicigas, promenis kun oficiroj kaj senĉese al ili parolis, kvazaŭ ili estus iaj idiotoj kaj ne povus tuj tion ekkompreni, ĉe kio li fingrumis montriletojn de la poŝhorloĝo: ”Do, rigardu. Duonhoron post la oka feki, duonhoron pli poste dormi. Tio tute sufiĉas. En tiu ĉi provizora tempo la viraro eĉ tiel havas lakson. Mi emfazas ĉefe la dormon. Tio refortigas por pluaj marŝoj. Dum la viraro estas en trajno, ĝi devas ripozi. Se en vagonoj ne estas sufiĉe da loko, la viraro dormas po grupetoj. Unu triono da viraro komforte ekkuŝas en vagonoj kaj dormas de la naŭa horo ĝis noktomezo kaj la ceteraj staras kaj rigardas ĝin. Poste la unuaj satdormintoj faros la lokon por la dua triono, kiu dormas de noktomezo ĝis la tria horo matene. La tria grupo dormas de la tria ĝis la sesa horo, post sekvas veksignalo kaj la viraro sin lavas. Dum la veturo nemalsuprensalti el vagonoj! Antaŭ la trupunuon starigi patrolojn, por ke la viraro dum la veturo nemalsuprensaltu! Se al soldato rompos la piedon la malamiko.”

La generalo ekfrapetis ĉe tio sian piedon: ”...estas tio io laŭdinda, sed kripligi sin per superflua malsuprensaltado el vagonoj meze de la veturo estas puninda.

Ĉu tio do estas via bataliono?” li demandis la kapitanon Ságner, rimarkante dormemajn staturojn de soldatoj, el kiuj multaj ne povis sin reteni, kaj elŝiritaj el dormo, oscedis en la freŝa nokta aero; ”tio estas, sinjoro kapitano, oscedanta bataliono. La viraro devas iri dormi je la naŭa horo.”

La generalo stariĝis antaŭ la dekunuan kompanion, kie sur la maldekstra alo estis Švejk, kiu plengorĝe oscedis kaj ĉe tio dece tenis al si la manon antaŭ la buŝo, sed el sub la mano sonis tia muĝado, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš tremis, ke la generalo ne dediĉu al tio pli detalan atenton. Li ekpensis, ke Švejk oscedas intence.

Kaj la generalo, kvazaŭ li tion scius, turnis sin al Švejk kaj alpaŝis al li: ”Ĉu ĉeĥo, aŭ germano?”

”Ĉeĥo, obee mi raportas, sinjoro generalmajoro.”

”Bonje,” diris la generalo, kiu estis polo kaj scipovis iom ĉeĥe, ”vi krziegas plengorje kiel bovina. Tenu la lipon, fermu la faŭkon, ne muĝju! Ĉu vi jam esti en latrina?”

”Mi ne estis, obee mi raportas, sinjoro generalmajoro.” ”Kijal vi nje iri fekaĉi kun la ceteraj virjoj?”

”Obee mi raportas, sinjoro generalmajoro, dum manovroj ĉe Písek diris al ni sinjoro kolonelo Wachtl, kiam la soldatoj en la tempo de ripozo disiĝis en sekalajn kampojn, ke la soldato ne povas senĉese pensi nur pri fekado, la soldato devas mediti, kiel batali. Cetere, obee mi raportas, kion ni en latrino farus? Estas nenio, kion elpremi. Laŭ la marŝordono ni rajtis jam en kelke da stacioj ricevi vespermanĝon kaj ni ricevis nenion. Kun malplena stomako oni ne puŝu sin en latrinon!”

Švejk, klariginte al sinjoro generalo per simplaj vortoj la ĝeneralan situacion, ekrigardis lin tiel intime, ke la generalo eksentis peton al ĉiuj helpi. Se ekzistas jam ordono organizite marŝi al latrino, do tiu ordono devas esti per io ankaŭ interne subtenita.

”Sendu tion ĉion reen en vagonojn,” diris la generalo al la kapitano Ságner; ”kiel eblas, ke oni ne ricevis vespermanĝon?

Ĉiuj trupunuoj traveturantaj tiun ĉi stacion devas ricevi vespermanĝon. Ĉi tie estas proviza stacio. Alie tio ne eblas. Ekzistas certa plano.”

La generalo diris tion kun certeco, kiu signifis, ke estas jam proksimume la dekunua horo nokte, la vespermanĝon oni rajtis ricevi je la sesa horo, kiel li jam pli frue rimarkis, tiel ke restas nenio alia ol reteni la trajnon dum nokto kaj tago ĝis la sesa horo vespere, por ke oni ricevu gulaŝon kun terpomoj.

”Ekzistas nenio pli malbona,” li diris ege serioze, ”ol ĉe transveturigado de soldataroj en la milito forgesi ilin provizi. Mia devo estas ekscii la veron, kia situacio propre regas en la kancelario de la stacia komandantaro. Ĉar, sinjoroj, en kelkaj okazoj kulpas la komandantoj de trupunuoj mem. Ĉe inspekto en la stacio Subotica sur la sudbosnia fervojlinio mi konstatis, ke ses trupunuoj ne ricevis vespermanĝon, ĉar la komandantoj de tiuj unuoj forgesis ĝin peti. Sesfoje oni kuiris en la stacio gulaŝon kun terpomoj kaj neniu ĝin petis. Oni tion elverŝis sur amasojn. Estis tio, sinjoroj, vera kontraŭfrosta ŝirmkavo por terpomoj kun gulaŝo, kaj je tri stacioj pli malproksime soldatoj el trupunuoj, kiuj traveturis laŭlonge de tiuj amasoj da gulaŝo en Subotica, almozpetis en la stacidomo pecon da pano. Ĉi tie, kiel vi vidas, ne kulpis la armea administrantaro.”

Li plenforte eksvingis la manon: ”La komandantoj de trupunuoj ne plenumis siajn devojn. Ni iru en la kancelarion.”

Ili lin sekvis, meditante pri tio, kial ĉiuj generaloj freneziĝis.

En la stacia komandejo malkaŝiĝis, ke pri gulaŝo oni scias vere nenion. Estas vero, ekzistis decido kuiri ĝin ĉi tie hodiaŭ por ĉiuj trupunuoj, kiuj traveturas, sed poste venis ordono dekalkuli en interna kalkulado pri provizado de la soldataroj po sepdek du heleroj pro ĉiu soldato, tiel ke ĉiu traveturanta trupunuo havas al sia bono sepdek du helerojn pro ĉiu viro, kiujn ĝi ricevos de sia intendantaro cele de elpago ĉe la plej proksima disdonado de soldo. Koncerne panon, la viraro ricevos en la stacio Watiana po duono de panbulo por ĉiu.

La komandanto de proviza trupo ne timis. Li diris al la generalo rekte en la okulojn, ke ordonoj ŝanĝas sin ĉiuhore. Iam li havas preparita manĝon por trupunuoj. Sed alveturas sanitara trajno, montras pli superan ordonon kaj estas fino, la trupunuo staras antaŭ problemo de malplenaj kaldronoj.

La generalo konsente kapjesis kaj rimarkis, ke la situacio nepre pliboniĝas, komence de la milito estis multe pli malbone. Ĉio ne funkcias tuj, al tio nepre necesas spertoj, praktiko. Teorio fakte bremsas praktikon. Ju pli longe daŭros la milito, des pli granda ordo estos en ĉio.

”Mi povas doni al vi praktikan ekzemplon,” li diris kun ega ĝuo, ke li malkaŝis ion eminentan; ”trupunuoj traveturantaj antaŭ du tagoj la stacion Hatvan ne ricevis panon, kaj vi ĝin tie morgaŭ ricevos. Ni iru nun en la stacian restoracion.”

En la stacia restoracio sinjoro generalo denove komencis paroli pri latrino kaj kiel nebele tio aspektas, se ĉie sur reloj estas kaktoformaj ekskrementoj. Li manĝis ĉe tio bifstekon kaj al ĉiuj ŝajnis, ke 'kakto' renversiĝas al li en la faŭko.

Al latrinoj li donis tian emfazon, kvazaŭ de ili dependus la venko de la monarkio.

Rilate al nove estiĝinta situacio koncerne Italion li proklamis, ke ĝuste en latrinoj de nia soldataro kuŝas nia nedubebla avantaĝo en la itala kampanjo.

La venko de Aŭstrio rampis el latrino.

Por sinjoro generalo ĉio estis ege simpla. La vojo al la milita gloro kondukis laŭ la recepto: je la sesa horo vespere la soldataro ricevos gulaŝon kun terpomoj, duonhoron post la oka ĝi kakas en latrino kaj je la naŭa iras dormi. Antaŭ tia soldataro la malamiko fuĝas kun teruro.

La generalmajoro ekpensis, ekbruligis al si fajnan cigaron kaj longe, longege rigardis la plafonon. Li rememoris, kion ankoraŭ diri, se li jam estas ĉi tie, kaj pri kio instrui la oficirojn de la trupunuo.

”La kerno de via bataliono estas sana,” li diris subite, kiam ĉiuj atendis, ke li plu rigardos la plafonon kaj silentos, ”via etato estas en plena ordo. Tiu viro, kun kiu mi parolis, donas per sia rekteco kaj soldata konduto la plej bonajn esperojn por la tuta bataliono, ke ĝi batiĝos ĝis la lasta guto de la sango.”

Li silentiĝis kaj denove rigardis la plafonon, alpremita al seĝoapogilo, kaj poste daŭrigis en tiu ĉi pozicio, ĉe kio sole la leŭtenanto Dub sub instinkto de sia sklaveca animo rigardis kun li la plafonon: ”Sed via bataliono bezonas tion, ke ĝiaj faroj ne estu forgesitaj. Batalionoj de via brigado havas jam sian historion, en kiu via bataliono devas daŭrigi. Kaj ĝuste al vi mankas viro, kiu farus precizajn registrojn kaj verkus la historion de la bataliono. Al li devas konduki ĉiuj fadenoj, kion kiu kompanio de la bataliono faris. Tio devas esti inteligenta homo, ne bruto, ne bovino. Sinjoro kapitano, ĉe la bataliono vi devas nomumi batalionan kronikiston.”

Poste li ekrigardis survandan horloĝon, kies montriletoj memorigis al la tuta dormema kompanio, ke estas jam tempo por disiri.

La generalo havis sur la trako sian inspektan trajnon kaj petis sinjorojn, ke ili iru lin akompani al lia dormovagono.

La komandanto de la stacio ekĝemis. La generalo ne rememoris, ke li pagu por bifsteko kaj botelo da vino. Li devas pagi tion denove mem. Ĉiutage estas kelke da tiaj vizitoj. Jam tio kostis du vagonojn da fojno, kiujn li igis fortreni sur senelirejan trakon kaj kiujn li vendis al la firmao Löwenstein,, la armea liveranto de fojno, kiel oni vendas sekalon sur kampo. La armeo reaĉetis de la firmao tiujn du vagonojn, sed li lasis ilin tie por ĉiu okazo plu stari. Eble li iam devos denove ilin vendi al la firmao Löwenstein,.

Sed kompense ĉiuj armeaj inspektantoj, traveturantaj tiun ĉi ĉefan stacion en Budapeŝto, proklamis, ke tie ĉe la komandanto de la stacio oni bone trinkas kaj manĝas.

*

Matene la trajno ankoraŭ staris en la stacio, estis veksignalo, la soldatoj lavis sin ĉe pumpiloj el gameloj, la generalo kun sia trajno ankoraŭ ne forveturis kaj iris persone kontroli latrinojn, kien oni paŝis laŭ bataliona tagordono de la kapitano Ságner: ”Po taĉmentoj sub komando de la taĉmentestroj,” por ke sinjoro generalo havu ĝojon. Por ke la ĝojon havu ankaŭ la leŭtenanto Dub, la kapitano Ságner al li sciigis, ke la leŭtenanto havas hodiaŭ kontrolon.

La leŭtenanto Dub kontrolis do latrinojn.

Longa etendiĝanta latrinaro je du vicoj enprenis du taĉmentojn de unu kompanio.

Kaj nun la soldatoj bele unu apud la alia kalkansidis super fosaĵoj sen argilo, kiel hirundoj sur telegrafaj dratoj, kiam ili aŭtune sin preparas por la vojaĝo al Afriko.

Ĉe ĉiu gapis la genuoj el sub la mallevita pantalono, ĉiu havis la soldatzonon ĉirkaŭ la kolo, kvazaŭ li volus ĉiumomente sin pendumi kaj atendus ian komandon.

Sed en tio kompreneble vidiĝis fera soldata disciplino, organiziteco.

Sur la maldekstra alo sidis Švejk, kiu ĉi tien almiksiĝis kaj kun intereso legis paĝopeceton, elŝiritan el dio scias kia romano de Roza Jesenská[35]:

...itiea pensionato bedaŭrinde damoj
te necertaj, veraj eble pli
uj plejparte enfermiĝintaj en sin de perdoj
j menuon en siajn ĉambrojn, aŭ ili
stranga amuzo. Kaj se ili perdis t
vis homo nur kaj sole sopiron sur es
pliboniĝis, ĉar si ne volis tiel sukcese
ori, kiel ili mem dezirus.
estis nenio por la juna Křicka.

Kiam li deturnis la okulojn de la paperpeceto, li senvole ekrigardis al elirejo de latrinoj kaj ekmiris. Tie en plena parado staris sinjoro generalmajoro de la hieraŭa nokto kun sia adjutanto kaj apud ili la leŭtenanto Dub, fervore ion al ili rakontante.

Švejk ĉirkaŭrigardis. Ĉio plu trankvile sidis super latrina fosaĵo kaj nur suboficiroj iel rigidiĝis kaj ne moviĝis.

Švejk eksentis la seriozecon de la situacio.

Li eksaltis tiel, kiel li estis, kun malsuprenlevita pantalono, kun soldatzono ĉirkaŭ la kolo, uzinte ankoraŭ en la lasta momento la paperpeceton, kaj ekkriegis: ”Ĉesi! Leviĝi! Atenton! Rigardi dekstren!” Kaj li soldatsalutis. Du taĉmentoj kun malsuprenlevita pantalono kaj soldatzono ĉirkaŭ la kolo leviĝis super latrina truo.

La generalmajoro afable ekridetis kaj diris: ”Ripoz', daŭrigi!” Kaporalo Málek kiel unua donis ekzemplon al sia taĉmento, ke ĝi devas denove en antaŭan pozicion. Nur Švejk staris kaj plu soldatsalutis, ĉar de unu flanko proksimiĝis al li minace la leŭtenanto Dub kaj de la alia flanko la generalmajoro kun rideto.

”Vin mi vidjis nokte,” diris la generalmajoro al stranga pozicio de Švejk, post kio la ekscitita leŭtenanto Dub turnis sin al la generalmajoro: ”Obee mi raportas, sinjoro generalmajoro, tiu ulo estas mense malforta kaj oni konas lin kiel idioton, nesupereblan stultulon.”

”Kion vi diras, sinjoro leŭtenanto?” ekkriegis subite la generalo al la leŭtenanto Dub kaj tondris al li, ke ĝuste male. Viro, kiu vidas sian superulon kaj scias, kio decas, kaj ranguloj, kiuj lin ne vidas kaj ignoras lin. Tio estas kiel sur batalkampo. En la tempo de danĝero transprenas komandadon simpla soldato. Kaj ĝuste sinjoro leŭtenanto Dub mem havis devon doni komandon, kiun eldonis tiu ĉi soldato: ”CV esi! — Leviĝi! — Atenton! Rigardi dekstren!”

”Ĉu vi purzigis vija anusa?” demandis la generalmajoro Švejkon.

”Obee mi raportas, sinjoro generalmajoro, ke ĉio estas en ordo.”

”Ĉu vi nje fekaĉi ankorzaŭ?”

”Obee mi raportas, sinjoro generalmajoro, ke mi finis.”

”Doni do la pantaljona supren kaj starigi kaj poszte denove atenton!” Ĉar tiun 'atenton' la generalo diris iom pli laŭte, tiuj la plej proksime komencis leviĝi super latrina truo.

Sed la generalmajoro amike al ili mansignis kaj per delikata patreca tono diris: ”Sed ne, ripoz', ripoz', trankvile daŭrigi.”

Švejk staris antaŭ la generalmajoro jam en plena parado kaj tiu ekparolis al li mallonge germane: ”Estimo al la superuloj, scipovo de soldatserva reglamento kaj spiritĉeesto signifas en la soldatservo ĉion. Kaj se al tio ligiĝas ankoraŭ kuraĝo, ne ekzistas malamiko, kiun ni devis timi.”

Turnante sin al la leŭtenanto Dub, li diris, fingropuŝante Švejkon ĉe la ventro: ”Notu: tiun ĉi viron post alveno al la fronto senprokraste rangaltigi kaj ĉe la plej proksima okazo proponi al honorigo per bronza medalo pro preciza plenumo de soldatservaj devoj kaj scipovo. Vi ja scias, kion mi jam per tio pensas... Formarŝi!”

La generalmajoro malproksimiĝis de latrinoj, kie intertempe la leŭtenato Dub, por ke la generalmajoro tion aŭdu, donis laŭtajn ordonojn: ”Unua taĉmento leviĝi! Formi kvarvicojn... Dua taĉmento...”

Švejk intertempe eliris eksteren, kaj kiam li laŭiris la leŭtenanton Dub, li donis al li honoron kiel decas, sed malgraŭ tio la leŭtenanto Dub diris: ”Malbone, ree kaj pli bone”, kaj Švejk devis soldatsaluti denove, ĉe kio li denove aŭdis: ”Ĉu vi min konas? Vi min ne konas! Vi konas min de tiu bona flanko, sed kiam vi min ekkonos de tiu malbona flanko, mi aldevigos vin ĝis ploro!”

Švejk fine iris al sia vagono kaj ĉe tio li pensis: Foje, kiam ni estis ankoraŭ en la kazerno en Karlín, estis tie leŭtenanto Churavý kaj tiu diris tion alie, kiam li ekscitiĝis: ”Knaboj, kiam vi min vidos, memoru, ke mi estas bestio kaj ke tiu bestio mi restos, dum vi estos ĉe la kompanio.”

Kiam Švejk iris laŭlonge de la stabvagono, vokis al li la ĉefleŭtenanto Lukáš, ke li sciigu al Baloun, ke tiu rapidu kun tiu kafo kaj la laktokonservaĵon denove bone fermu, por ke ĝi ne aĉiĝu. Nome, Baloun kuiris kafon por la ĉefleŭtenanto Lukáš sur malgranda alkohola bolaparato en la vagono ĉe la ĉefserĝento-kontisto Vaněk. Kiam Švejk venis por tion sciigi, li vidis, ke intertempe dum lia foresto la tuta vagono trinkas kafon.

La kafo- kaj laktokonservaĵo de la ĉefleŭtenanto Lukáš estis jam duone malplenaj kaj Baloun, sorbante kafon el sia taso, rastis per kulereto en la laktokonservaĵo, por ke li ankoraŭ plibonigu al si la kafon.

La kuiristo-okultisto Jurajda kun la ĉefserĝento-kontisto Vaněk reciproke promesis, ke kiam venos kafo- kaj laktokonservaĵoj, ke al sinjoro ĉefleŭtenanto ili tion kompensos.

Oni prezentis kafon ankaŭ al Švejk, sed tiu rifuzis kaj diris al Baloun:

”Guste venis ordono de la armea stabo, ke ĉiu servosoldato, kiu defraŭdis al sia oficiro lakto- kaj kafokonservaĵon, estu senprokraste dum dudek kvar horoj pendumita. Tion mi sciigas al vi de sinjoro ĉefleŭtenanto, kiu deziras tuj vidi vin kun kafo.”

La timigita Baloun elŝiris al la telegrafisto Chodounský[36] porcion, kiun li verŝis al li ĝuste antaŭ momento, starigis tion por ke tio ankoraŭ varmiĝu, aldonis konservitan lakton kaj impetis kun tio al la stabvagono.

Kun larĝe malfermitaj okuloj li enmanigis la kafon al la ĉefleŭtenanto Lukáš, ĉe kio lian kapon traflugis penso, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš devas vidi en liaj okuloj, kiel li mastrumis per liaj konservaĵoj.

”Mi malfruiĝis,” li balbutis, ”ĉar mi ne povis ilin malfermi.”

”La laktokonservaĵon vi ŝajne disverŝis, ĉu?” demandis la ĉefleŭtenanto Lukáš, trinkante la kafon, ”aŭ vi voris ĝin po kuleroj kiel supon. Ĉu vi scias, kio vin atendas?”

Baloun ekĝemis kaj eklamentis: ”Mi havas tri infanojn, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Atentu, Baloun, mi avertas vin ankoraŭfoje antaŭ via glutemo. Ĉu Švejk diris al vi nenion?”

”Dum dudek kvar horoj mi povus esti pendumita,” respondis Baloun malgaje, balancante la tutan korpon.

”Ne balanciĝu ĉi tie, stultulo,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš kun rideto, ”kaj bonmoriĝu. Ellasu jam el la kapo tiun voremon kaj diru al Švejk, ke li ie en la stacidomo aŭ en la ĉirkaŭaĵo elserĉu ion bonan al manĝo. Donu al li ĉi tiun dekflorenon. Vin mi ne sendos. Vi iros nur tiam, kiam vi estos ŝtopita, ke vi preskaŭ krevos. Ĉu vi ne forvoris al mi tiun skatoleton da sardinoj? Vi diras, ke vi ne forvoris. Alportu ĝin por montri ĝin al mi!”

Baloun sciigis al Švejk, ke sinjoro ĉefleŭtenanto sendas al li dekflorenon por ie en la stacio elserĉi al li ion bonan al manĝo, kun ĝemo eltiris skatoleton da sardinoj el kofreto de la ĉefleŭtenanto kaj kun sento de deprimo portis ĝin al kontrolo fare de la ĉefleŭtenanto Lukáš.

Mizerulo, li tiom ĝojis, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš tiujn sardinojn eble jam forgesis, kaj nun estas fino al ĉio. La ĉefleŭtenanto ŝajne lasos ilin al si en la vagono kaj senigos lin je ili. Li sentis sin priŝtelita.

”Ĉi tie estas viaj sardinoj, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” li diris amare, transdonante ilin al la posedanto. ”Ĉu mi ilin malfermu?”

”Bone, Baloun, malfermu nenion kaj forportu ilin reen sur la lokon. Mi volis nur konvinkiĝi, ĉu vi ne enrigardis internen. Kiam vi alportis kafon, ŝajnis al mi, ke vi havas la faŭkon iel grasmakula kvazaŭ de oleo. Ĉu Švejk jam iris?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke li jam foriris,” diris sereniĝinta Baloun. ”Li diris, ke sinjoro ĉefleŭtenanto estos kontenta kaj ke ĉiuj al sinjoro ĉefleŭtenanto envios. Li foriris ien el la stacidomo kaj proklamis, ke li konas tion ĉi tie ĝis malantaŭ Rákospalota. Se la trajno forveturus eble sen li, ke li aliĝos al aŭtokolono kaj veturatingos nin en la plej proksima stacio aŭtomobile. Ke ni ne havu pri li zorgojn, li scias, kio estas lia devo, eĉ se li devus lui al si fiakron je siaj elspezoj kaj veturi per ĝi malantaŭ la trajno ĝis Galicio. Poste li lasos tion dekalkuli de sia soldo. Laŭdire vi nepre ne devas fari al vi pri li zorgojn, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Iru for,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš malgaje.

El la kancelario de la komandejo oni alportis sciigon, ke oni veturos nur je la dua horo posttagmeze al Godolo-Aszód kaj ke oficiroj en stacioj ricevos po du boteloj da ruĝa vino kaj botelon da konjako. Oni diris, ke temas pri perdita sendaĵo por la Ruĝa Kruco. Estu tiel aŭ alie, falis tio rekte el la ĉielo kaj en la stabvagono estis gaje. La konjako havis kvaliton de tri steletoj kaj la vino havis markon de Gumpoldskirchen.

Nur la ĉefleŭtenanto Lukáš estis senĉese iel embarasita. Pasis jam unu horo kaj Švejk ĝis nun ne revenis. Poste ankoraŭ duonhoro kaj al la stabvagono proksimiĝis stranga procesio, kiu eliris el la kancelario de la stacia komandejo.

Antaŭe iris Švejk, serioze kaj digne kiel unuaj kristanoj-martiroj, kiam oni trenis ilin en arenon.

Ambaŭflanke hungaraj honvedoj kun surmetitaj bajonetoj. Sur la maldekstra alo serĝento de la stacia komandejo kaj malantau ili virino en ruĝa krispa jupo kaj viro en botoj, kun ronda ĉapeleto kaj kontuzita okulo, kiu portis vivan, kriantan, timigitan kokinon.

Ĉio puŝiĝis en la stabvagonon, sed la serĝento hungare alkriegis la viron kun la kokino kaj la virino, ke ili restu sube.

Ekvidinte la ĉefleŭtenanton Lukáš, Švejk komencis tre signifoplene palpebrumi.

La serĝento deziris paroli kun la komandanto de la dekunua marŝkompanio. La ĉefleŭtenanto Lukáš transprenis de li skribon de la stacia komandantaro, kie li legis, paliĝinte:

”Al la komandanto de la dekunua marŝkompanio, marŝbataliono n-ro N, naŭdekunua infanteria regimento, al plua procedo.

Oni antaŭvenigas infanterianon Švejk Jozefo, laŭ lia proklamo kurieron de la menciita marŝkompanio, marŝbataliono n-ro N, naŭdekunua infanteria regimento, pro krimo de rabo, farita kontraŭ la geedzoj István en Iszatarcza en agadsfero de la stacia komandantaro.

Kaŭzoj: La infanteriano Švejk Jozefo, predinte kokinon, kurantan malantaŭ domo de la geedzoj István en Iszatarcza en agadsfero de la stacia komandantaro kaj apartenantan al la geedzoj István (en originalo eminente kreita nova germana vorto: 'Istvangeedzoj'), kaj estante retenita fare de la posedanto, kiu la kokinon depreni de li intencis, malhelpis tion, ekbatinte per kokino la posedanton István ĉe la dekstra okulo, kaj retenita per la alvokita patrolo, li estis alkondukita al sia trupunuo, ĉe kio la kokino redonita al la posedanto. Subskribo de la deĵoranta oficiro.”

Kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš subskribis ateston pri akcepto de Švejk, liaj genuoj ektremis.

Švejk staris tiel proksime, ke li vidis, kiel la ĉefleŭtenanto Lukáš forgesis alskribi daton.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekparolis Švejk, ”ke hodiaŭ estas la dudek kvaran de majo. Hieraŭ estis la dudek trian de majo, kiam Italio deklaris al ni militon. Kiel mi estis nun ekstere, oni parolas pri nenio alia.”

La honvedoj kun la serĝento foriris kaj sube restis nur la geedzoj István, kiuj senĉese volis grimpi en la vagonon.

”Se vi, sinjoro ĉefleŭtenanto, havus ĉe vi ankoraŭ kvinflorenon, ni povus tiun kokinon aĉeti. Tiu kanajlo postulas pro ĝi dek kvin florenojn, sed en tion li enkalkulas dekflorenon pro tiu sia kontuzita okulo,” diris Švejk per tono de rakontanto, ”sed mi opinias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke dek florenojn pro tia stulta okulo estas tro. Al tornisto Matějó oni forbatis en 'Ĉe la maljuna sinjorino' la tutan makzelon kun ses dentoj pro dudek florenoj, kaj tiame la mono havis pli altan valoron ol nun. Ja eĉ Wohlschläger pendumas pro kvar florenoj[37].

Iru ĉi tien,” kapsignis Švejk al la viro kun kontuzita okulo kaj la kokino, ”kaj vi, aĉulino, tie restu!”

La viro eniris la vagonon. ”Li scipovas iom germane,” rimarkis Švejk, ”komprenas ĉiujn insultojn kaj ankaŭ li mem scias sufiĉe bone germane insulti.”

”Do, dek florenojn,” li turnis sin al la viro, ”kvin florenojn la kokino, kvin la okulo. Kvin florena kokeriki, kvin florena okulumi, ĉu interkonsentite? Ĉi tie estas stabvagono, stelisto. Donu al mi la kokinon!”

Li ŝovis en manplaton de la surprizita viro dekflorenon, forprenis de li la kokinon, tordorompis al ĝi la kolon kaj poste elpuŝis lin el la vagono, metinte al li amike la manon, kiun li forte ekskuis: ”Bonan tagon, kamarado, adiaŭ, rampu al via maljunulinaĉo. Aŭ mi deĵetegos vin suben.

Vidu do, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉion eblas reakordigi,” diris Švejk al la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”plej bone estas, se ĉio finiĝas sen skandalo, sen longaj ceremonioj. Nun ni kun Baloun kuiros al vi tian kokinan supon, ke oni sentos ĝin ĝis Transilvanio.”

La ĉefleŭtetanto Lukáš jam ne eltenis, elpuŝegis la kompatindan kokinon el la mano de Švejk kaj poste ekkriis: ”Ĉu vi scias, Švejk, kion meritas la soldato, kiu en la milita tempo prirabas pacaman loĝantaron?”

”Honoran pafekzekuton per pulvo kaj plombo,” respondis Švejk solene.

”Vi, Švejk, kompreneble meritas pendumilan ŝnuregon, ĉar vi komencis rabi kiel unua. Vi, ulo, mi vere ne scias, kiel vin nomi, forgesis vian juron. Al mi krevos pro tio la kapo.”

Švejk demande ekrigardis la ĉefleŭtenanton Lukáš kaj rapide refutis: ”Obee mi raportas, ke mi ne forgesis la juron, kiun nia popolo devas plenumi en la milito. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi solene juris al mia la plej mosta arkiduko kaj estro Francisko Jozefo la unua esti fidela kaj obei ankaŭ generalojn de Lia Mosto kaj ĝenerale ĉiujn miajn superulojn kaj altrangulojn, estimi ilin kaj ŝirmi, plenumi iliajn decidojn kaj ordonojn en ĉiuj servoj, kontraŭ ĉiu malamiko, estu tio kiu ajn, kaj kie ajn petos tion la volo de Lia Imperiestra kaj Reĝa Moŝto, sur akvo, sub akvo, sur la tero, en aero, tage eĉ nokte, en bataloj, atakoj, luktoj kaj en diversaj aliaj situacioj, ĝenerale sur ĉiu loko...”

Švejk levis la kokinon de sur la tero kaj daŭrigis, starante rekte kaj rigardante en la okulojn de la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”en ĉiu tempo kaj ĉe ĉiu okazo kuraĝe kaj brave batali, ke mi neniam forlasos miajn soldatarojn, flagojn, standardojn kaj kanonojn, neniam eĉ iomete interkompreniĝos kun la malamiko, ĉiam mi kondutos tiel, kiel tion postulas la soldatserva reglamento kaj kiel decas al obeemaj soldatoj, ke ĉimaniere mi volas kun honoro vivi kaj morti, al kio helpu min dio. Amen. Kaj tiun kokinon, obee mi raportas, mi ne ŝtelis, mi ne rabis kaj kondutis dece, konsciante mian juron.”

”Lasu tiun kokinon, bruto,” alkriegis lin la ĉefleŭtenanto Lukáš, ekbatinte Švejkon per skriboj en la manon, en kiu Švejk tenis la mortintinon, ”rigardu tiujn ĉi aktojn. Jen, tie ĉi vi havas tion nigro sur blanko: 'Oni antaŭvenigas infanterianon Švejk Jozefo, laŭ lia proklamo kurieron de la menciita marŝkompanio... pro krimo de rabo...' Kaj nun al mi diru, marodisto, hieno — ne, foje mi vin tamen nur mortigos, mortigos, ĉu vi komprenas — diru al mi, rabista idioto, kiel vi tiel malbonmoriĝis.”

”Obee mi raportas,” diris Švejk afable, ”ke nepre povas temi pri nenio alia ol pri eraro. Kiam mi ricevis tiun vian ordonon prizorgi kaj aĉeti al vi ie ion bonan al manĝo, mi komencis mediti, kio eble estus la plej bona. Malantaŭ la stacidomo estis tute nenio, nur ĉevala salamo kaj sekigita azena viando. Mi ĉion bone pripensis, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto. Sur la batalkampo necesas havi ion nutran, por pli bone toleri la militajn turmentojn. Kaj tial mi volis fari al vi teruran ĝojon. Mi volis kuiri al vi kokinan supon, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Kokinan supon,” ripetis post li la ĉefleŭtenanto, kaptante sin je la kapo.

”Jes, kokinan supon, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi aĉetis cepon kaj kvin dekagramojn da vermiĉeloj. Ĉi tie, mi petas, tio ĉio estas. En tiu ĉi poŝo estas cepo kaj en la alia vermiĉeloj. Salon ni havas en la kancelario kaj pipron ankaŭ. Restis jam nenio alia ol aĉeti kokinon. Malantaŭ la stacidomo mi iris do en Iszatarczan. Estas tio propre vilaĝo, kvazaŭ eĉ ne temus pri urbo, kvankam en la unua strato estas tie skribite 'La urbo Iszatarcza'. Mi trairis unu straton kun ĝardenetoj, duan, trian, kvaran, kvinan, sesan, sepan, okan, naŭan, dekan, dekunuan, ĝis ĉe la fino de dektria strato, kie malantaŭ dometo estis jam herbejoj, paŝtis sin kaj promenis aro da kokinoj. Mi iris al ili kaj elektis la plej grandan, la plej pezan, bonvolu ĝin rigardi, sinjoro ĉefleŭtenanto, ĝi estas preskaŭ nur graso, oni eĉ ne devas ĝin pripalpi kaj tuj ekkonas ĉe la unua vido, ke oni ŝutis al ĝi multe da grajno. Mi prenis ĝin do tute publike en ĉeesto de la loĝantaro, kiu hungare ion al mi kriis, tenis ĝin je la kruroj kaj demandis kelkajn homojn ĉeĥe kaj germane, al kiu tiu kokino apartenas, por ke mi povu ĝin de li aĉeti, kiam subite el tiu dometo ĉe la rando elkuras viro kun virino kaj komencas min insulti unue hungare kaj poste germane, ke en plena taglumo mi ŝtelis al li kokinon. Mi diris al li, ke li min ne alkriu, ke mi estas sendita por aĉeti ĝin al vi, kaj mi rakontis al li, kiel statas la aferoj. Kaj tiu kokino, kiel mi tenis ĝin je la kruroj, subite komencis svingi la flugilojn kaj volis elflugi, kaj kiel mi tenis ĝin nur tiel malforte en la mano, ĝi levis al mi la manon kaj volis sidiĝi sur la nazo de sia sinjoro. Kaj li tuj komencis krii, ke mi laŭdire ekbatis lin per tiu kokino sur la faŭkon. Kaj tiu ulino jelpis kaj senĉese kriis al la kokino: 'kok, kok, kok, kok'. Sed en tiu momento iaj idiotoj, kiuj tion ne komprenis, alkondukis kontraŭ mi patrolon, honvedojn, kaj mi mem admonis ilin iri kun mi al la stacia komandantaro, por ke mia senkulpeco evidentiĝu kiel oleo super akvo. Sed kun tiu sinjoro leŭtenanto, kiu havis tie deĵoron, estis malfacila parolo, eĉ kiam mi lin petis, ke li vin demandu, ĉu estas vero, ke vi sendis min por aĉeti al vi ion bonan. Li min ankoraŭ alkriis, ke mi fermu la faŭkon, ke eĉ tiel laŭdire rigardas el miaj okuloj forta branĉo kun kvalita pendumila ŝnurego. Li estis ŝajne en tre malbona humoro, kiam li al mi diris, ke tiel grasa povas esti nur soldato, kiu rabas kaj ŝtelas. En la stacio oni havas laŭdire pli da plendoj, antaŭhieraŭ ie apude perdiĝis al iu meleagro, kaj kiam mi al li diris, ke tiutempe ni estis ankoraŭ en Gyor, li respondis, ke tia elturniĝo ĉe li ne valoras. Oni do sendis min al vi kaj alkriis min tie ankoraŭ apuntato, kiam mi lin ne vidis, laŭdire ĉu mi ne scias, kiun mi havas antaŭ mi. Mi diris al li, ke li estas apuntato, se li soldatus ĉe ĉasistoj, ke li estus ĉefpatrolanto kaj ĉe artilerio ĉefkanoniero.”

”Švejk,” diris post momento la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”vi havis jam tiom da strangaj hazardoj kaj malfacilaĵoj, tiom da, kiel vi diras, 'miskomprenoj' kaj 'eraroj', ke de tiuj viaj akcidentoj helpos al vi foje eble tamen nur dika ŝnurego ĉirkaŭ la kolo en soldatkvadrato kun ĉiuj soldataj honorigoj. Ĉu vi komprenas?”

”Jes, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, kvadrato el tiel nomata 'bataliono fermita en kvadraton' konsistas el kvar, escepte ankaŭ el tri aŭ kvin kompanioj. Ĉu vi ordonas, sinjoro ĉefleŭtenanto, meti en la supon el tiu ĉi kokino pli da vermiĉeloj, por ke ĝi estu pli densa?”

”Švejk, mi ordonas al vi malaperi eĉ kun la kokino, aŭ mi ĉirkaŭbatos ĝin je via kapo, idioto...”

”Laŭ la ordono, sinjoro ĉefleŭtenanto, sed celerion, obee mi raportas, mi ne trovis, karoton ankaŭ ne. Mi aldonos ter...”

Švejk jam ne elparolis ”pomojn” kaj elflugis eĉ kun la kokino antaŭ la stabvagonon. La ĉefleŭtenanto Lukáš eltrinkis je unu gluto vinan glason da konjako.

Švejk soldatsalutis antaŭ fenestroj de la vagono kaj foriris.

*

Baloun post feliĉe finiĝinta psika lukto ĝuste sin preparis por tamen nur malfermi la skatoleton da sardinoj de sia ĉefleŭtenanto, kiam aperis Švejk kun kokino, kio vekis naturan emocion ĉe ĉiuj ĉeestantoj en la vagono, kaj ĉiuj ekrigardis lin tiel, kvazaŭ ili volus kun certeco diri: ”Kie vi tion ŝtelis?”

”Mi aĉetis ĝin por sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, eltirante el poŝoj cepon kaj vermiĉelojn. ”Mi volis kuiri al li el ĝi supon, sed li tiun kokinon jam ne volas, li donacis ĝin do al mi.”

”Ĉu ĝi ne estis mortaĉa?” demandis suspekteme la ĉefserĝento-kontisto Vaněk.

”Mi mem tordorompis al ĝi la kolon,” respondis Švejk, eltirante tranĉileton el poŝo.

Baloun dankeme kaj samtempe kun sento de estimo ekrigardis Švejkon kaj komencis senvorte prepari alkoholan bolaparaton de la ĉefleŭtenanto. Poste li prenis tasojn kaj kuris kun ili por akvo.

Al Švejk proksimiĝis la telegrafisto Chodounský kaj proponis, ke li helpos ĝin al li senplumigi, ĉe kio li ekflustris al li en la orelon intiman demandon: ”Ĉu estas tio malproksime de ĉi tie? Ĉu oni devas transgrimpi sur korton, aŭ estas tio en libera spaco?”

”Mi ĝin aĉetis.”

”Sed silentu, ĉu tiel kondutas kamarado, ni vidis, kiel oni vin kondukis.”

Sed li fervore partoprenis la senplumigadon de la kokino. Al grandaj, gloraj preparoj aliĝis ankaŭ la kuiristo-okultisto Jurajda, kiu distranĉis terpomojn kaj cepon por la supo.

La plumaro, elĵetita el la vagono, vekis la atenton de la leŭtenanto Dub, kiu ĉirkaŭiris vagonojn.

Li ekvokis internen, ke montriĝu tiu, kiu senplumigas kokinon, kaj inter la pordo aperis kontenta vizaĝo de Švejk.

”Kio tio estas?” ekkriis la leŭtenanto Dub, levante de la tero fortranĉitan kokinan kapon.

”Tio estas, obee mi raportas,” respondis Švejk, ”kapo de kokino, speco de nigraplumaj italaj kokinoj. Tiuj estas, sinjoro leŭtenanto, tre bonaj ovoportulinoj. Ili ovumas ĝis 260 ovojn jare. Bonvolu, mi petas, rigardi, kiel riĉan ovarion ĝi havis.” Švejk tenis intestojn kaj ceterajn internaĵojn de la kokino antaŭ la nazo de la leŭtenanto Dub.

Dub forkraĉis, foriris kaj post momento revenis:

”Por kiu estas tiu kokino?”

”Por ni, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto. Rigardu, kiom da graso ĝi havas.”

La leŭtenanto Dub foriris, murmurante: ”Ni renkontiĝos ĉe Filipio[38].”

”Kion li diris?” turnis sin Jurajda al Švejk.

”Ni interkonsentis renkontiĝon ie ĉe Filipo. Tiuj noblaj sinjoroj ordinare estas sodomianoj.”

La kuiristo okultisto proklamis, ke sole estetikistoj estas samseksemaj, kio rezultas jam el la nura esenco de estetiko.

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk poste rakontis, kiel pedagogoj en hispanaj klostroj malvirgigas infanojn.

Kaj dum akvo en kaldroneto sur la alkohola bolaparato komencis boli, Švejk menciis pri tio, kiel oni konfidis kolonion da forlasitaj vienaj infanoj al edukisto kaj tiu la tutan kolonion malvirgigis.

”Nu ja, tio estas pasio, sed la plej malbona estas, kiam tio kaptas ulinojn. En Prago II. estis antaŭ jaroj du forlasitaj mostulinoj, eksedziniĝintaj, ĉar ili estis publikulinoj, laŭnome Mourek kaj Šousek, kaj tiuj foje, kiam floris ĉerizarboj en aleo ĉe Roztoky, kaptis tie vespere maljunan, centjaran, impotentan gurdiston, fortrenis lin en arbareton ĉe Roztoky kaj tie lin perfortis. Kaj kion ĉion ili al li faris! En Žižkov vivas sinjoro profesoro Aksamit kaj tiu tie fosis, serĉis tombojn de kaŭraj prahomoj[39] kaj kelke da ili elprenis, kaj tiuj ulinoj fortrenis lin, tiun gurdiston, en tian elfositan tombon kaj tie lin frotegis kaj misuzis. Kaj la profesoro Aksamit venis tien la sekvantan tagon kaj vidas, ke en la tombo io kuŝas. Li eksentis ĝojon, sed estis tio la gurdisto, turmentita kaj martirigita fare de tiuj eksedziniĝintaj moŝtulinoj. Ĉie ĉirkaŭ li estis iaj lignopecetoj. Post kvin tagoj tiu gurdisto mortis kaj tiuj kanajlaj ulinoj estis ankoraŭ tiel arogantaj, ke ili partoprenis lian entombigon. Tio estas jam perverseco.”

”Ĉu vi tion salis?” turnis sin Švejk al Baloun, kiu eluzis ĝeneralan intereson pri la rakontado de Švejk kaj kaŝis ion en sian dorsosakon, ”montru, kion vi tie faras?

Baloun,” diris Švejk serioze, ”kion vi volas fari per tiu kokina femuro? Rigardu do. Li ŝtelis al ni la kokinan femuron por poste sekrete ĝin al si kuiri. Ĉu vi scias, Baloun, kion vi faris? Ĉu vi scias, kiel en la soldatservo oni punas tiun, kiu priŝtelis sian kamaradon sur la batalkampo? Oni alligas lin al kanontubo kaj la ulon elpafas kun obuso. Nun estas jam malfrue ĝemi. Kiam ie en la fronto ni renkontos artilerion, vi aliĝos ĉe la plej proksima ĉefkanoniero. Sed intertempe vi ekzercos pro puno. Rampu el la vagono.”

La malfeliĉa Baloun degrimpis kaj Švejk, sidante inter la pordo de la vagono, komandis: ”Atenton! Ripoz'! Atenton! Rigardi dekstren! Atenton! Rigardu denove antaŭen! Ripoz'!

Nun vi faros korpomovojn surloke. Turni dekstren! Homo! Vi estas bovino. Viaj kornoj devas troviĝi tie, kie antaŭe vi havis la dekstran ŝultron. Returni! Turni dekstren! Turni maldekstren! Transverse dekstren! Ne tiel, idioto! Returni! Transverse dekstren! Nu vidu, mulo, ke tio funkcias! Transverse maldekstren! Turni maldekstren! Maldekstren! Front'! Front', idioto! Ĉu vi ne scias, kio estas Front'? Rekte antaŭen! Turnu vin! Genuiĝi! Al la tero! Sidiĝi! Leviĝi! Sidiĝi! Al la tero! Leviĝi! Al la tero! Leviĝi! Sidiĝi! Leviĝi! Ripoz'!

Vidu do, Baloun, tio estas saniga, vi almenaŭ malsatiĝos.!” Ĉirkaŭe komencis grupiĝi amasoj kaj ĝoje krii.

”Faru afable lokon,” kriis Švejk, ”li marŝos. Atentu do, Baloun, ke mi ne devu vin revenigi. Mi ne ŝatas superflue turmenti la viraron. Do:

”Direkte al la stacidomo! Rigardu, kien mi montras. Marŝ'! Taĉmento, halt'! Haltu, diable, aŭ mi vin malliberigos. Taĉmento, halt'! Fine, ke vi haltis, idioto. Mallongigi la paŝon! Ĉu vi ne scias, kion signifas 'mallongigi la paŝon'? Mi montros al vi tion, ke vi havos post tio bluaĵojn! Plenpaŝe! Ŝanĝi la paŝon! Surloke! Bubalo! Se mi diras 'Surloke', vi devas levi la piedaĉojn sur la loko.”

Ĉirkaŭe estis jam almenaŭ du kompanioj.

Baloun ŝvitis, konsciis nenion kaj Švejk plu komandis: ”Egalpaŝe! Taĉmento, marŝi reen!”

”Taĉmento, halt'!”

”Trote!”

”Taĉmento, marŝ'!”

”Paŝe!”

”Taĉmento, halt'!”

”Ripoz'!”

”Atenton! Direkte al la stacidomo. Trote! Halt'! Turnu vin! Direkte al la vagono! Trote! Mallongigi la paŝon! Taĉmento, halt'! Ripoz'! Nun vi momenton ripozos. Kaj poste ni komencos denove. Ĉe bona volo ĉio iras glate.”

”Kio ĉi tie okazas?” eksonis la voĉo de la leŭtenanto Dub, kiu maltrankviliĝinte alkuris.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” diris Švejk, ”ke ni iom trejnas, por ke ni ne forgesu soldatekzercaĵojn kaj superflue ne maldiligentaĉu dum la altvalora tempo.”

”Degrimpu el la vagono,” ordonis la leŭtenanto Dub, ”mi havas da tio jam vere sufiĉe. Mi forkondukos vin al sinjoro bataliona komandanto.”

Kiam Švejk troviĝis en la stabvagono, la ĉefleŭtetanto Lukáš foriris tra la alia elirejo el la vagono kaj pasis al kajo.

La kapitano Ságner, kiam la leŭtenanto Dub raportis al li pri strangaj ekscesoj de la brava soldato Švejk, kiel li sin esprimis, estis ĝuste en tre bona humoro, ĉar Gumpoldskirchen estis vere eminenta.

”Vi do ne volas superflue maldiligentaĉi dum la altvalora tempo,” li ekridetis signifoplene, ”Matušič, venu ĉi tien!”

La bataliona kuriero ricevis ordonon alvoki ĉefserĝenton Nasáklo de la dekdua kompanio, kiu estis konata kiel la plej granda tirano, kaj senprokraste havigi al Švejk fusilon.

”Tiu ĉi viro,” diris la kapitano Ságner al la ĉefserĝento Nasáklo, ”ne volas superflue maldiligentaĉi dum la altvalora tempo. Kunprenu lin malantaŭ la vagonon kaj unu horon faru kun li ekzercaĵojn per fusilo. Sed sen ĉia kompatemo, senrespire. Cefe bele komandon post komando, pafilon teren, alceli, teren!”

”Vi vidos, Švejk, ke vi ne enuos,” li diris al li ĉe foriro. Kaj jam post momento sonis malantaŭ la vagono kruda komando, kiu solene eĥis super reloj. La ĉefserĝento Nasáklo, kiu ĝuste ludis 'dudek unu' kaj tenis la bankon, kriegis en la dian spacon: ”Pafilon teren! — Pafilon sursultren! Pafilon teren! — Pafilon sursultren!”

Poste tio por momento silentiĝis kaj oni aŭdis kontentan kaj pripenseman voĉon de Švejk: ”Tion ĉion mi lernis antaŭ jaroj dum la aktiva soldatservo. Kiam oni komandas 'Pafilon teren!', la fusilo staras apogita ĉe la dekstra kokso. La kolbopinto formas rektan linion kun la piedpintoj. La dekstra mano estas nature streĉita kaj tenas la fusilon tiel, ke la dikfingro ĉirkaŭpremas la fusiltubon, la ceteraj fingroj devas kunpremi antaŭan parton de la kolbo, kaj se oni komandas 'Pafilon surŝultren!', la fusilo estas libere sur rimeno sur la dekstra ŝultro, per la tuba aperturo supren kaj per la fusiltubo malantaŭen...”

”Jam sufiĉe da tiu babilado,” eksonis denove komando de la ĉefserĝento Nasáklo. ”Atenton! Rigardi dekstren! Herrgott, kiel vi tion faras.”

”Mi estas en la pozicio 'Pafilon surŝultren' kaj ĉe 'Rigardi dekstren!' mia dekstra mano deglitas tra la rimeno suben, mi ĉirkaŭpremas la kolon de la kolbo kaj ĵetas per la kapo dekstren, al tiu 'Atenton!' mi reprenas la rimenon per la dekstra mano kaj mia kapo rigardas antaŭen al vi.”

Kaj denove sonis la voĉo de la ĉefserĝento: ”Pafilon porti! Pafilon teren! Pafilon porti! Pafilon surŝultren! Surmeti bajoneton! Demeti bajoneton! Bajoneton kaŝi! Al la preĝo! Fini la preĝon! Surgenuiĝi al la preĝo! Šargi! Pafi! Pafi transverse dekstren! La celo: stabvagono! Distanco ducent paŝojn... Prepari sin! Alceli! Pafi! Demeti pafilon! Alceli! Pafi! Alceli! Pafi! Pafilon teren! Surmetaĵo normala! Kartoĉojn kaŝi! Ripoz'!” La ĉefserĝento volvis al si cigaredon.

Švejk intertempe pririgardis numeron sur la fusilo kaj ekvokis: ”4268! Tian numeron havis lokomotivo en Pecky sur la deksesa trako. Oni decidis fortreni ĝin al riparejo en Lysá nad Labem, sed tio ne iris tiel glate, ĉar, sinjoro ĉefserĝento, tiu lokomotivestro, kiu havis la taskon tien ĝin fortreni, havis tre malbonan memoron por numeroj. Fervoja liniestro alvokis lin do en sian kancelarion kaj diras al li: 'Sur la deksesa trako estas lokomotivo numero 4268. Mi scias, ke vi havas malbonan memoron por ciferoj, kaj se oni skribos al vi ian numeron sur paperon, ke vi tiun paperon perdos. Sed donu bonan atenton, se vi estas tiel memore malforta por ciferoj, kaj mi montros al vi, ke tio estas tre facila memorteni kian ajn numeron. Rigardu: la lokomotivo, kiun necesas fortreni al la riparejo en Lysá nad Labem, havas la numeron 4268. Atentu do. La unua cifero estas kvar, la dua du. Memoru do jam kvardek du, tio estas duoble du, laŭvice de la komenco kvar, dividite per du estas du kaj vi havas denove kvar kaj du, unu apud la alia. Nun ne ektimu. Kiom estas duoble kvar, ok, ĉu ne vere? Enskribu do en la memoron, ke la oko estas la lastvica cifero en la numero 4268. Restas ankoraŭ, kiam vi jam memoras, ke la unua cifero estas kvar, la dua du, la kvara ok, iel saĝe memori tiun seson, kiu iras antaŭ la oko. Kaj tio estas terure simpla. La unua cifero estas kvar, la dua du, kvar kaj du faras ses. Vi do estas jam certa, ke la dua cifero de la fino estas seso, kaj tiu vico da ciferoj jam neniam malaperos al ni el la memoro. Vi havas en la kapo fiksita la numeron 4268. Aŭ vi povas veni al la sama rezulto ankaŭ ankoraŭ pli simple...'

La ĉefserĝento ĉesis fumi, fiksis larĝe malfermegitajn okulojn al Švejk kaj nur ekbabilis: ”Demeti la ĉapon!”

Švejk serioze daŭrigis: ”Li do komencis klarigi al li tiun pli simplan manieron, kiel memori la numeron de la lokomotivo 4268. Ok minus du estas ses. Li konas do jam sesdek ok. Ses minus du estas kvar, li konas do jam 4-68 kaj en tion tiun duon 4-2-6-8. Ne estas ankaŭ tro malfacile fari tion ankoraŭ alie, helpe de multipliko kaj divido. Oni venas ankaŭ al tia rezulto. 'Memoru', diris tiu fervoja liniestro, 'ke duoble kvardek du estas okdek kvar. La jaro havas dekdu monatojn. Oni do subtrahos okdek kvar minus dek du kaj restas sepdek du, de tio ankoraŭ dek du monatojn, tio faras sesdek, ni havas jam certa seson kaj nulon ni strekos. Ni do scias 42, 68, 4. Se ni strekis nulon, ni strekos ankaŭ tiun kvaron malantaŭe kaj tre trankvile ni havas denove 4268, la numeron de la lokomotivo, kiu apartenas en riparejon en Lysá nad Labem. Kiel mi diras, ankaŭ helpe de divido estas tio facila. Ni elkalkulas koeficienton laŭ la dogana tarifo.' Ĉu eble ne estas al vi malbone, sinjoro ĉefserĝento? Se vi deziras, mi komencos ekzemple per 'Prepari sin al salvo! Šargi! Alceli! Pafi!' Diable! Kial sinjoro kapitano sendis nin en sunbrilon! Mi devas iri por brankardo.”

Kiam venis kuracisto, li konstatis, ke temas aŭ pri sunfrapo aŭ pri aktuala meningito.

Kiam la ĉefserĝento rekonsciiĝis, staris apud li Švejk kaj diris: ”Do, mi tion al vi finrakontos: ĉu vi opinias, sinjoro ĉefserĝento, ke la lokomotivestro tion memoris? Li tion intermiksis kaj multiplikis tion ĉion per tri, ĉar li rememoris la Dian Triunuon, kaj la lokomotivon li ne trovis, tiu ankoraŭ staras tie sur la fervojlinio numero dek ses.”

La ĉefserĝento denove fermis la okulojn.

Kaj kiam Švejk revenis en sian vagonon, al la demando, kie li estis tiel longe, li respondis: ”Kiu iun instruas 'Trote!', tiu faras centfoje 'Pafilon sursultren!' ” Malantaŭe en la vagono tremis Baloun. Dum la foresto de Švejk, kiam parto da kokino jam kuiriĝis, li forvoris duonon de lia porcio.

Antaŭ forveturo de la trajno atingis la batalionon soldata trajno kun diversaj intermiksitaj trupunuoj. Estis tio malfruiĝintoj aŭ soldatoj el hospitaloj, veturantaj post siaj trupoj, kaj ankaŭ aliaj suspektaj individuoj, revenantaj el oficaj vojaĝoj aŭ malliberejoj.

El tiu ĉi trajno eliris ankaŭ la unujara volontulo Marek, kiu estis antaŭ tempo akuzita pro ribelo, ke li ne volis purigi latrinojn, sed la divizia tribunalo lin liberigis, la enketado kontraŭ li estis ĉesigita, kaj tial la unujara volontulo Marek aperis nun en la stabvagono por anonci sin al komandanto de la bataliono. Scie, la unujara volontulo apartenis ĝis nun nenien, ĉar oni kondukis lin de unu malliberejo en la alian.

Ekvidinte la unujaran volontulon kaj akceptinte de li aktojn koncernantajn lian alvenon kun tre sekreta noto: ”Politike suspekta! Atenton!”, la kapitano Ságner ne estis tro ĝojigita kaj feliĉe li rememoris la ”latrinan generalon”, kiu tiel interese rekomendis kompletigi la batalionon per ”bataliona kronikisto”.

”Vi, unujara volotulo, estas tre neglektema,” li diris al li, ”en la lernejo por unujaraj volontuloj vi estis vera plago, anstataŭ tio, ke vi klopodu eminentiĝi kaj gajni la rangon, kiu al vi ĉe via inteligenteco apartenas, vi vagis de unu malliberejo en la alian. La regimento devas pro vi honti, unujara volontulo. Sed vi povas nuligi vian eraron, se per laŭorda plenumado de viaj devoj vi denove troviĝos en vicoj de bravaj soldatoj. Dediĉu viajn fortojn al la bataliono kun amo. Mi provos tion kun vi. Vi estas inteligenta juna viro kaj havas certe ankaŭ la kapablon verki, stiligi. Ion mi al vi diros. Ĉiu bataliono bezonas en la fronto viron, kiu registrus kronologian trarigardon de ĉiuj militaj okazaĵoj, rekte koncernantaj al la faroj de la bataliono sur la milita kampo. Necesas priskribi ĉiujn venkajn militirojn, ĉiujn gravajn glorajn momentojn, kiujn la bataliono partoprenas, en kiuj ĝi ludas ĉefan kaj eminentan rolon, iom post iom verki kontribuaĵon al la historio de la armeo. Ĉu vi min komprenas?”

”Obee mi raportas, jes, sinjoro kapitano, temas pri epizodoj el la vivo de ĉiuj trupoj. La bataliono havas sian historion. La regimento surbaze de la historio de siaj batalionoj kreas historion de la regimento. La regimentoj formas historion de la brigado, historioj de la brigadoj la historion de la divizio ktp. Mi klopodos per ĉiuj miaj fortoj, sinjoro kapitano.”

La unujara volontulo Marek metis al si manon al la koro.

”Kun vera amo mi registros glorajn tagojn de nia bataliono, ĉefe en la nuna tempo, kiam la ofensivo plenpase progresas kaj kiam tio pliakriĝos, kiam nia bataliono kovros la batalejon per siaj heroaj filoj. Mi notos al vi konscience la kuron de ĉiuj okazaĵoj, kiuj devas veni, por ke la paĝoj pri historio de nia bataliono estu plenaj de laŭroj.”

”Vi estos ĉe la stabo de la bataliono, unujara volontulo, vi atentosekvos, kiu estis proponita al honorigo, notos — kompreneble laŭ niaj instrukcioj — marŝojn, kiuj antaŭ ĉio atentigus pri eminenta batalavideco kaj fera disciplino de la bataliono. Tio ne estas tre facila, unujara volontulo, sed mi esperas, ke vi havas sufiĉe da rimarka talento, por ke vi, ricevante de mi certajn direktivojn, levu nian batalionon super la ceterajn trupunuojn. Mi sendas telegramon al la regimento, ke mi nomumis vin bataliona kronikisto. Anoncu vin ĉe la ĉefserĝentokontisto Vaněk de la dekunua kompanio, ke li loku vin tie en la vagono. Tie estas ankoraŭ plej multe da loko, kaj diru al li, ke li venu ĉi tien al mi. Sed registrita vi estos kompreneble ĉe la stabo de la bataliono. Tion oni faros per bataliona skribordono.”

*

La kuiristookultisto dormis. Baloun senĉese tremis, ĉar li jam malfermis ankaŭ la skatoleton da sardinoj de la ĉefleŭtenanto, la ĉefserĝentokontisto Vaněk iris al la kapitano Ságner kaj la telegrafisto Chodounský ie en la stacidomo havigis al si submane boteleton da junipera distilaĵo, eltrinkis ĝin, estis nun en sentimentala humoro kaj kantis:

Tagoj kvazaŭ el fabelo
ŝajnis al mi, kaj atestis:
ĉie regas nur fidelo.
Am’ kaj fido en mi nestis.
Sed vidante, ke perfido
de l' ŝakalo ĉie floras,
amo velkis, velkis fido,
je unua foj’ mi ploras.

Poste li leviĝis, iris al tablo de la ĉefserĝentokontisto Vaněk kaj skribis sur paperpecon per grandaj literoj:

”Mi petas per tio ĉi ĝentile, ke mi estu nomumita kaj promociita al bataliona trumpetisto.

Chodounský, la telegrafisto.”

*

La kapitano Ságner ne havis tro longan interparolon kun la ĉefserĝentokontisto Vaněk. Li atentigis lin nur pri tio, ke la bataliona kronikisto, unujara volontulo Marek, provizore troviĝos en la vagono kun Švejk.

”Mi povas diri al vi nur tion, ke tiu viro Marek estas, por tiel diri, suspekta. Politike suspekta. Dio mia! Tio estas en la nuna tempo nenio tro stranga. Pri kiu oni tion ne diras! Ekzistas diversaj tiaj supozoj. Vi ja min komprenas. Mi atentigas vin do nur, ke vi lin tuj haltigu, se li eble parolus pri io, kio... nu, vi komprenas, por ke eble ankaŭ mi ne havu malagrablaĵojn. Diru al li simple, ke li lasu ĉiujn parolojn, kaj per tio estos tio jam en ordo. Sed mi ne imagas, ke vi eble tuj kuru al mi. Aranĝu tion kun li amike, tia admono estas ĉiam pli bona ol stulta denunco. Mallonge, mi deziras nenion aŭdi, ĉar. Komprenu. Tia afero falas ĉi tie ĉiam ankaŭ sur la tutan batalionon.”

Kiam Vaněk do revenis, li forkondukis la unujaran volontulon Marek flanken kaj diris al li: ”Homo, vi estas suspekta, sed tio tute ne gravas. Nur ne diru ĉi tie multon superfluan antaŭ tiu Chodounský, la telegrafisto.”

Tuj kiam li tion findiris, Chodounský ŝanceliris kaj falis en la ĉirkaŭbrakon de la ĉefserĝentokontisto, plorsingultante per ebriula voĉo, kio ŝajne prezentis kantadon:

Ĉio jam finiĝis, min forlasis...
Kap' al mamoj viaj ekmanovris.
Via arda koro min kirasis,
plor' amara vidon mian kovris.
En okuloj viaj ekflagretis
du steletoj, kiuj min konsolas,
kaj koralaj lipoj tuj dekretis:
'Vin forlasi mi neniam volas'
.

Ni neniam forlasos unu la alian,” kriegis Chodounský, ”kion mi elaŭskultos en telefono, tion mi tuj diros al vi. Mi fekas sur mian juron.”

Baloun en angulo terurigite sin krucumis kaj komencis laŭte preĝi: ”Di-Naskintino, ne rifuzu mian petvoĉon, sed korfavore ĝin elaŭskultu, afable min ĝojigu, helpu al mi, mizerulo, kiu vokas al vi kun vera kredo, firma espero kaj arda amo en tiu ĉi larmoplena valo. Ho, Reĝino Ĉiela, faru vian propeton, ke mi restu ankaŭ en dia graco kaj sub via protekto ĝis la fino de mia vivo.”

La beata Maria la Virgulino vere pro li propetis, ĉar post momento la unujara volontulo eltiris el sia enhave malriĉa dorsosako kelke da sardinskatoletojn kaj disdonis al ĉiu po unu.

Baloun sentime malfermis la kofreton de la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj redonis tien el la ĉielo falintajn sardinojn.

Kiam poste ĉiuj malfermis siajn sardinskatoletojn kaj delektiĝis je ili, Baloun eksentis tenton, malfermis la kofreton kaj la sardinojn kaj avide ilin englutis.

Kaj tiam la plej beata kaj la plej dolĉa Maria la Virgulino deturnis sin de li, ĉar ĝuste kiam li fintrinkis oleon el la ladskatoleto, aperis antaŭ la vagono la bataliona kuriero Matušič, vokante supren: ”Baloun, alportu al via ĉefleŭtenanto tiujn sardinojn.”

”Tiom da vangobatoj, hu,” diris la ĉefserĝento Vaněk.

”Kun malplenaj manoj tien prefere ne iru,” konsilis Švejk, ”kunprenu almenaŭ kvin malplenajn skatoletojn.”

”Kion vi propre faris, ke dio vin tiel punas,” rimarkis la unujara volontulo, ”en via pasinto devas esti ia granda peko. Ĉu vi eble ne kulpiĝis per sakrilegio kaj ne formanĝis al via parokestro ŝinkon en kamentubo? Ĉu vi ne eltrinkis lian mesvinon en kelo? Ĉu vi kiel bubo ne grimpis eble sur pirarbojn en la parokestra ĝardeno?”

Baloun forbalanciĝis kun trista, plene senespera mieno en la vizaĝo. Nun lia senkonsila mieno korŝire parolis: ”Kiam jam finiĝos tiu turmento?”

”Tio estas tio,” diris la unujara volontulo, kiu ekaŭdis la vortojn de la malfeliĉa Baloun, ”ke vi, amiko, perdis ligitecon kun sinjoro dio. Vi ne scias bone preĝi, ke sinjoro dio kiom eble plej baldaŭ forigu vin de sur la mondo.”

Al tio Švejk aldonis: ”Baloun senĉece ne povas trovi la kuraĝon por fordoni sian soldatan vivon, sian soldatan pensmanieron, vortojn, farojn kaj sian soldatan morton al boneco de patrineca koro de la plej supera sinjoro dio, kiel tion diradis mia feldkurato Katz, kiam li jam komencis trotrinki kaj pro eraro kunpuŝiĝis surstrate kun soldato.”

Baloun ekĝemis, ke li jam perdis konfidon al sinjoro dio, ĉar li jam plurfoje preĝis, ke dio donu al li sufiĉe da forto kaj iamaniere ŝrumpigu tiun lian stomakon.

”Tio ne datiĝas de tiu ĉi milito,” li eklamentis, ”tio estas jam malnova malsano, tiu mia manĝavideco. Mia edzino kun infanoj faris pro tio pilgrimojn al Klokoty.”

”Tion mi konas,” rimarkis Švejk, ”tio estas ĉe Tábor kaj oni havas tie riĉe ornamitan statueton de Maria la Virgulino kun falsaj briliantoj kaj tiun volis priŝteli sakristiano de ie el Slovakio. Tre pia homo. Li alveturis do tien kaj opiniis, ke li eble sukcesos pli bone, se li unue estos senigita je ĉiuj malnovaj pekoj, kaj konfesis ankaŭ tion, ke morgaŭ li intencas priŝteli Marian la Virgulino. Li eĉ ne ekpalpebrumis, kaj antaŭ ol li finpreĝis tiujn tricent 'Patronia'jn, kiujn donis al li sinjoro pastro por ke li intertempe ne forkuru, jam elkondukis lin sakristianoj rekte al ĝendarma stacio.”

La kuiristookultisto komencis kun la telegrafisto Chodounský kvereli, ĉu tio estas ĝisĉiele krianta malkaŝo de la konfesa sekreto, aŭ ĉu valoras pri tio paroli, se temis pri falsaj briliantoj. Sed fine li al Chodounský pruvis, ke tio estis karmo, do antaŭdestinita sorto el malproksima nekonata pasinto, kiam tiu kompatinda sakristiano el Slovakio estis eble ankoraŭ cefalopodo sur alia fremda planedo, kaj same, ke la sorto jam antaŭlonge destinis, kiam la pastro el Klokoty estis ankoraŭ eble ekzemple ekidno, ia marsupiulo, nun jam formortinta mamulo, ke li devas rompi la konfesan sekreton, kvankam el jurista vidpunkto laŭ la eklezia rajto oni donas absolvon, eĉ se temas pri klostra posedaĵo.

Al tio Švejk aldonis tiun ĉi simplan rimarkon: ”Jes, neniu homo scias, kiel li ekscesos post milionoj da jaroj, kaj povas do nenion forrifuzi. Kiam ni soldatis ankoraŭ ĉe la rezerva komandejo en Karlín, ĉefleŭtenanto Kvasnicka ĉiam diris, kiam li al ni oratoris: 'Ne imagu, skaraboj, maldiligentaj bovinoj kaj grasaj porkoj, ke la soldatservo finiĝos por vi jam sur tiu ĉi mondo. Ni revidos nin ankoraŭ post la morto kaj mi preparos por vi tian purgatorion, ke vi gapos je tio kiel cervoj, kanajla bando.' ”

Intertempe Baloun, kiu, estante en plena senespero, senĉese opiniis, ke nun oni parolas nur pri li, ke ĉio koncernas lin, daŭrigis sian publikan konfeson: ”Eĉ Klokoty ne helpis kontraŭ mia avideco je voraĵo. La edzino kun infanoj revenas el la pilgrima festo kaj jam komencas kalkuli kokinojn. Mankas unu aŭ du. Sed mi ne povis min helpi, mi sciis, ke oni bezonas ilin hejme cele de ovoj, sed mi iras eksteren, rigardas ilin, subite mi sentas abismon en la stomako, kaj post unu horo estas al mi jam bone, la kokino estas jam ĉirkaŭronĝita. Foje, kiam ili estis en Klokoty por preĝi pro mi, por ke paĉjo hejme intertempe ion ne forvoru kaj ne faru ree novan damaĝon, mi paŝas tra la korto, kaj subite falis al mi en la okulojn meleagro. Tiame mi preskaŭ pagis por tio per mia vivo. En mia gorĝo transversiĝis ĝia femura osto, kaj se ne estus tie mia muellernanto, tia eta knabo, kiu tiun oston eltiris, mi jam ne sidus ĉi tie hodiaŭ kun vi kaj eĉ tiun mondmiliton mi ne ĝisvivus. — Jes, jes. Tiu mia lernanto, tio estis vigla knabo.Tia malgranda, plenforma, dika, grasa — ...”

Švejk alpaŝis al Baloun: ”Montru la langon!”

Baloun elŝovis sian langon kontraŭ Švejk, post kio Švejk turnis sin al ĉiuj, kiuj estis en la vagono: ”Tion mi sciis, li forvoris ankaŭ tiun sian muellernanton. — Konfesu, kiam vi lin forvoris? Kiam tiuj viaj estis denove en Klokoty, ĉu?”

Baloun senespere kunmetis la manojn kaj ekvokis: ”Lasu min, kamaradoj! Al ĉio ankoraŭ ĉi tio de miaj kamaradoj!”

”Ni vin pro tio ne kondamnas,” diris la unujara volontulo, ”male, vidiĝas, ke el vi estos bona soldato. Kiam la francoj dum napoleonaj militoj sieĝis Madridon[40], hispana komandanto de la fortikaĵo Madrido preferis formanĝi sian adjutanton sen salo ol cedi la fortikaĵon al la malamiko pro malsato.”

”Tio estas jam vera ofero, ĉar salita adjutanto nepre estus pli manĝebla. — Sinjoro ĉefserĝento-kontisto, kian nomon havas tiu adjutanto de nia bataliono? — Ĉu Ziegler? Tio estas tia ŝrumpuleto, el tiu oni ne farus porciojn eĉ por unu marŝkompo.”

”Ni rigardu,” diris la ĉefserĝentokontisto Vaněk, ”Baloun havas en la mano rozarion.”

Kaj vere, Baloun en sia la plej granda ĉagreno serĉis savon en etaj pistakoglobetoj de la firmao Moritz Lowenstein en Vieno.

”Tiu estas ankaŭ el Klokoty,” diris Baloun malgaje. ”Antaŭ ol tiuj niaj ĝin al mi alportis, malaperis du anseridoj, sed tio ne estas vera viando, tio estas molaĵo.”

Momenton post tio venis ordono tra la tuta trajno, ke oni veturos post kvaronhoro. Ĉar neniu volis tion kredi, okazis tio, ke malgraŭ ĉia atentemo kelkaj ien forvagis. Kiam la trajno moviĝis, mankis dek ok viroj, inter ili la ĉefserĝento Nasáklo de la dekdua marŝkompanio, kiu ankoraŭ, kiam la trajno jam antaŭlonge malaperis malantaŭ Iszatarsza, kverelis en neprofunda valo de robinia arbareto malantaŭ la stacidomo kun publikulino, kiu volis de li kvin kronojn, dum li proponis rekompenci jam faritan servon per unu krono aŭ per kelke da vangobatoj, kaj tiu ĉi laste nomita egaligo fine ankaŭ efektiviĝis tiel energie, ke post ŝia kriego komencis kunkuri tien homoj el la stacidomo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.