La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

5. ŠVEJK EN LA POLICA KOMISAREJO EN SALMA-STRATO

Post belaj sunplenaj tagoj en la frenezulejo venis horoj, por Švejk plenaj de persekutado. Polica inspektoro Braun aranĝis scenon de ilia renkontiĝo kun krueleco de romaj solduloj el la epoko de aminda imperiestro Nerono. Senkompate, kiel tiam, kiam oni diris: ”Ĵetu tiun kristanan kanajlon al leonoj,” ordonis la inspektoro Braun: ”Šovu lin malantaŭ la kradojn!”

Nek vorteton pli, nek malpli. Nur okuloj de sinjoro polica inspektoro lumis ĉe tio per stranga, perversa volupto.

Švejk riverencis kaj fiere diris: ”Mi pretas, sinjoroj. Mi opinias, ke kradoj signifas la samon kiel ĉelo, kaj tio ne estas tre malbona.”

”Vi, ne enhejmiĝu ĉi tie tro,” respondis policisto, al kio Švejk rediris: ”Mi estas tute modesta kaj danka por ĉio, kion vi por mi faros.”

En la ĉelo sur tabullito sidis meditanta viro. Li sidis apatie kaj sur lia mieno vidiĝis, ke li ne kredis al tio — kiam en la seruro ekknaris ŝlosilo — ke malfermiĝas la pordo al lia libereco.

”Mian komplimenton, via mosto,” diris Švejk, eksidante ĉe li sur la tabullito, ”kioma horo propre estas?”

”La tempo ne estas mia reganto,” respondis la meditanta viro.

”Ĉi tie ne estas malbone,” Švejk plu ligis fadenon de la parolo, ”tiu ĉi tabullito estas el rabotita ligno.”

La serioza viro ne respondis, leviĝis kaj komencis haste pasi en malgranda spaco inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li rapidus por ion savi.

Intertempe Švejk kun intereso rigardis surmure skribaĉitajn frazojn. Estis tie surskribo, en kiu nekonata arestito ĵuras al la ĉielo batali kontraŭ la polico pri vivo kaj morto. Ĝi tekstis: ”Por tio vi pagos.” Alia arestito skribis: ”Surgrimpu mian dorson, kokoj.[33]” Denove alia simple konfirmis la fakton: ”Mi sidis ĉi tie la 5an de junio 1913 kaj oni traktis min bone. Jozefo Mareček, komercisto el Vršovice[34].” Kaj estis tie ankaŭ surskribo, ŝokanta per sia profundo: ”Mizerikordon, granda Dio ...” kaj sub tio: ”Kisu al mi la p.”. Sed la litero ”p” estis strekita kaj ĉe-flanke aldonite per grandaj literoj: ”BASKON”. Apude poeta animo skribis versojn:

Ĉe rivereť mi triste sidas.
La sun' subiras, jam forestas,
montetojn mi rigardas, vidas
l' amatin’ mia kie restas.

La viro kuranta inter la pordo kaj la tabullito, kvazaŭ li volus venki en maratona kuro, haltis, spirmanka denove sidiĝis sur sian antaŭan lokon, klinis la kapon inter la manplatojn kaj subite ekkriegis: ”Ellasu min eksteren!”

”Ne, oni min ne ellasos,” li parolis al si mem, ”ne ellasos kaj ne ellasos. Mi estas ĉi tie jam de la sesa horo matene.”

Li ricevis atakon de komunikemo, leviĝis kaj demandis Švejkon:

”Ĉu vi ne havas hazarde ĉe vi zonon, por ke mi tion finu?” ”Per ĝi mi povas al vi servi, kun granda ĝojo,” respondis Švejk, demetante sian zonon, ”mi ankoraŭ neniam vidis, kiel homoj en ĉelo pendumas sin per zono.

Nur tio estas ĉagrena,” li daŭrigis, ĉirkaŭrigardante, ”ke ĉi tie estas neniu hoko. La fenestra manilo vian pezon ne eltenos. Sed vi povus pendumi vin surgenue ĉe la tabullito, kiel faris tion tiu monaĥo en la abatejo Emauzy[35], kiu pendumis sin sur krucifikso pro juna judino. Sinmortigantojn mi tre amas, do ek al la faro kun gusto.”

La nubmiena viro ekrigardis la zonon, kiun Švejk ŝovis al li en la manon, forĵetis ĝin en angulon kaj komencis plori, disŝmirante la larmojn per siaj malpuraj manoj, ĉe kio li elpuŝis el si blekojn: ”Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo, Jesuo Maria, mia kompatinda edzino, kion oni diros al mi en la oficejo? Mi havas infanetojn, mi estas ĉi tie pro ebrio kaj malĉasta vivo” ktp. sen fino.

Fine li tamen nur iom trankviliĝis, iris al la pordo kaj komencis ĝin piedbati kaj pugnobati. Malantaŭ la pordo eksonis pasoj kaj voĉo: ”Kion vi volas?”

”Ellasu min eksteren!” li diris per tia voĉo, kvazaŭ restus al li jam nenio, por kio li vivu. ”Kien?” estis la demando de la alia pordoflanko. ”En la oficejon,” respondis la malfeliĉa patro, edzo, oficisto, drinkulo kaj malĉastulo.

Eksonis rido, terura rido en silento de la koridoro kaj la pasoj denove malproksimiĝis.

”Kiel al mi ŝajnas, tiu sinjoro vin malamas, se li tiel al vi ridas,” diris Švejk, dum la senespera viro denove sidiĝis ĉe li. ”Policisto, kiu havas koleron, kapablas fari multon, kaj se li havas ankoraŭ pli grandan koleron, li faros kion ajn. Trankvile sidu, se vi ne volas vin pendumi, kaj atendu, kiel la aferoj evoluos. Se vi estas oficisto, edziĝinta kaj havas infanojn, estas tio, mi konsentas, terura. Se mi ne eraras, vi estas ŝajne konvinkita, ke oni vin maldungos el la oficejo.”

”Tion mi ne povas al vi diri,” li ekĝemis, ”ĉar mi mem ne memoras, kiel mi ekscesis, mi scias nur tion, ke de ie oni min elĵetis kaj ke mi volis tien reveni por ekbruligi al mi cigaron. Sed unue komenciĝis tio bele. Nia sekciestro festis sian nomtagon kaj invitis nin en vinejon, poste oni iris en duan, trian, kvaran, kvinan, sesan, sepan, okan, naŭan.”

”Ĉu vi ne deziras, ke mi helpu al vi kalkuli?” demandis Švejk. ”Mi havas spertojn, foje nokte mi estis en dudek ok ejoj. Sed honore al mi, nenie mi havis pli ol maksimume tri glasojn da biero.”

”Mallonge,” daŭrigis la malfeliĉa subulo de la sekciestro, kiu tiel grandioze festis sian nomtagon, ”trairinte proksimume dekduon da tiuj diversaj lokalaĉoj ni rimarkis, ke nia estro perdiĝis, kvankam ni ligis lin al ŝnuro kaj kondukis kun ni kiel hundeton. Ni do iris denove ĉien lin serĉi kaj poste ni perdiĝis unu de la alia, ĝis mi fine troviĝis en unu el noktaj kafejoj en Vinohrady[36], tre deca ejo, kie mi trinkis ian likvoron rekte el botelo. Kion mi faris poste, tion mi ne memoras, mi scias nur, ke jam ĉi tie en la komisarejo, kiam oni min ĉi tien alkondukis, ambaŭ sinjoroj policistoj raportis, ke mi ebriiĝis, kondutis malĉaste, batregalis ian damon, per poŝotranĉilo distranĉis fremdan ĉapelon, kiun mi deprenis de hoko, dispelis virinan orkestron, antaŭ ĉiuj kulpigis ĉefkelneron, ke tiu ŝtelis de mi dudekkronon, batrompis marmoran platon de la tablo, ĉe kiu mi sidis, kaj intence kraĉis en nigran kafon de nekonata sinjoro ĉe apuda tablo. Pli mi ne faris, mi almenaŭ ne scias rememori, ke mi farus ankoraŭ ion. Kaj kredu al mi, ke mi estas ordema, inteligenta homo, kiu pensas pri nenio alia ol pri sia familio. Kion vi al ĉio tio diras? Mi ja estas neniu ekscesulo.”

”Ĉu vi devis multe peni por batrompi tiun marmoran platon.?” demandis Švejk kun intereso anstataŭ respondo, ”aŭ vi rompis ĝin per unu bato?”

”Per unu bato,” respondis la inteligenta sinjoro.

”En tia okazo via afero estas perdita,” diris Švejk melankolie. ”Oni al vi pruvos, ke vi preparis vin por tio per diligenta ekzercado. Kaj la kafo de tiu nekonata sinjoro, en kiun vi kraĉis, ĉu ĝi estis sen rumo aŭ kun rumo?”

Kaj ne atendante la respondon, li klarigis:

”Se ĝi estis kun rumo, estos tio pli malbona, ĉar tia kafo kostas pli. Antaŭ tribunalo oni ĉion kalkulas, kombinas, por ke el tio rezultu minimume krimo.”

”Antaŭ tribunalo...” senkuraĝe ekflustris la konscienca familiestro, kaj klininte la kapon, li falis en malagrablan staton, kiam la homon voras rimorsoj (kelkaj verkistoj uzas la esprimon: ”la homon ronĝas rimorsoj. Tiun esprimon mi ne trovas plene trafa. Ankaŭ tigro la homon voras kaj ne ronĝas).

”Kaj ĉu oni hejme scias, ke vi estas malliberigita?” demandis Švejk, ”aŭ ĉu oni atendos, kiam tio estos en la gazetaro?” ”Ĉu vi opinias, ke tio estos en la gazetaro?” naive demandis la viktimo de nomtago, kiun festis lia superulo.

”Tio estas pli ol certa,” sonis la rekta respondo, ĉar Švejk neniam kutimis kaŝi ion antaŭ iu alia. ”Tio ĉi pri vi ege plaĉos al ĉiuj gazetlegantoj. Ankaŭ mi šatas legi la rubrikon pri ebriuloj kaj iliaj ekscesoj. Antaŭnelonge en 'Ĉe la kaliko' iu gasto faris nenion alian ol tion, ke li mem frakasis al si la kapon per glaso. Li ĵetis ĝin supren kaj starigis sin sub ĝin. Oni lin forveturigis kaj jam matene ni pri tio legis. Aŭ foje en 'Bendlovka' mi donis vangobaton al sepultisto kaj tiu ĝin al mi redonis. Oni arestis nin ambaŭ, por ke ni repaciĝu, kaj tuj tio aperis en posttagmeza ĵurnalo. Aŭ, kiam tiu sinjoro konsilisto en la kafejo 'Ĉe la kadavro' frakasis du subtasojn, ĉu vi opinias, ke oni lin indulgis? Ankaŭ lia nomo estis tuj la sekvantan tagon en la gazetaro. El la arestejo vi povas sendi nur korekton al la ĵurnaloj, ke la sciigo publikigita pri vi vin ne koncernas kaj ke kun tiu samnoma sinjoro vi estas nek parenca, nek identa, kaj hejmen skribi leteron, ke oni eltondu kaj konservu tiun vian korekton, por ke vi povu tion al vi tralegi, kiam vi sidpasigos la punon.

Ĉu ne estas al vi malvarme?” demandis Švejk, plena de kunsento, rimarkinte, ke la inteligenta sinjoro tremas, ”nunjare ni havas iel tro malvarman somerfinon.”

”Mi estas ruinigita,” eklamentis la kunulo de Švejk, ”mia avanco estas for.”

”Ĝi estas,” jesis Švejk kompleze, ”se oni ne redungos vin denove en la oficejon, post kiam vi sidpasigos la punon, mi ne scias, ĉu vi trovos baldaŭ alian postenon, ĉar ĉiu , eĉ se vi volus labori ĉe bestotombisto, postulos de vi ateston pri senpuneco. Jes, tia momento da volupto, kiun vi al vi permesis, ne valoras la sekvojn. Kaj ĉu via edzino kun infanoj havas vivrimedojn por la tempo, dum kiu vi sidos en malliberejo? Aŭ ŝi devos iri almozi kaj al la infanoj instrui diversajn malvirtojn?”

Oni aŭdis plorĝemojn:

”Miaj kompatindaj infanetoj, mia kompatinda edzino!” La senkonscienca pentulo leviĝis kaj komencis paroli pri siaj infanetoj: li havas da ili kvin, la plej maljuna aĝas dek du jarojn kaj estas ĉe skoltoj. Li trinkas nur akvon kaj povas servi kiel ekzemplo por sia patro, kiu faris tion ĉi la unuan fojon en sia vivo.

”Ĉe skoltoj,” ekkriis Švejk, ”pri tiuj mi aŭdas kun ĝojo. Foje en Mydlovary ĉe Zliv, distrikto Hluboká, prefektejo České Budějovice, ĝuste kiam ni de la naŭdekunua regimento havis tie ekzercadon, kampistoj el la ĉirkaŭaĵo aranĝis tie ĉason kontraŭ skoltoj en komunuma arbaro, kiun tiuj grandnombre okupis. Ili kaptis tri skoltojn. La plej eta el ili plorĝemis, jelpis kaj lamentis, kiam oni lin ligis, ke ni, harditaj soldatoj, ne povis tion rigardi kaj prefere foriris flanken. Dum la ligado tiuj tri skoltoj mordvundis ok kampistojn. Poste ĉe la vilaĝestro post turmenta pridemandado helpe de kanbastono ili konfesis, ke en la ĉirkaŭaĵo ne estas eĉ unu herbejo, kiun ili ne detruis, varmigante sin en la suno, plue, ke tiu sekala kampo forbrulis ĝuste antaŭ la rikolto ĉe Ražice tute hazarde, kiam sur la kampo ili rostis al si kapreolon, al kiu ili alsteliĝis kun tranĉiloj en komunuma arbaro. En ilia arbara kuŝejo oni trovis pli ol kvindek kilogramojn da ĉirkaŭronĝitaj ostoj de kortbirdaro kaj arbaraj bestoj, gigantan kvanton da ĉerizkernoj, multe da stumpoj de nematuraj pomoj kaj aliajn bongustaĵojn.”

Sed la kompatindan patron de skolto ne eblis trankviligi.

”Kion mi tion faris?” li lamentis, ”mi havas la reputacion ruinigita.”

”Vi havas,” diris Švejk kun sia denaska sincero, ”post tio, kio okazis, vi havas la reputacion ruinigita por la tuta vivo, ĉar kiam viaj konatoj legos tion en la gazetaro, ili al tio ankoraŭ ion aldonos. Tion oni faras tiel ĉiam, sed ne perdu pro tio la kapon. En la mondo vivas almenaŭ dekoble pli da homoj kun ruinigita kaj makulita reputacio ol da tiuj ceteraj. Tio estas nura kaj sensignifa bagatelo.”

Sur la koridoro eksonis firmaj pasoj, en la seruro ekbruis ŝlosilo, la pordo malfermiĝis kaj policisto vokis la nomon Švejk.

”Pardonu,” diris Švejk kavalirece, ”mi estas ĉi tie nur ekde la dekdua horo tagmeze, sed tiu ĉi sinjoro sidas ĉi tie jam de la sesa matene. Mi ne rapidas tiel tre.”

Anstataŭ respondo forta policista mano eltiris Švejkon en la koridoron kaj senvorte kondukis lin tra ŝtuparo en unuan etaĝon. En la dua ĉambro sidis ĉetable polica komisaro, dika sinjoro de bonkora mieno, kiu diris al Švejk:

”Ĉu vi estas do tiu Švejk? Kaj kiel vi ĉi tie troviĝis?”

”Per treege simpla maniero,” respondis Švejk, ”mi venis ĉi tien en akompano de sinjoro policisto, ĉar mi ne volis toleri, ke oni elĵetu min el frenezulejo sen tagmanĝo. Tio impresas, kvazaŭ oni konsiderus min kiel forlasitan stratulinon.” ”Aŭdu, Švejk,” diris sinjoro komisaro afable, ”kial ni, ĉi tie en Salmastrato, turmentu nin per vi? Ĉu ne estos pli bone, se ni sendos vin al la polica direkcio?”

”Vi regas, kiel oni diras, la situacion,” respondis Švejk kontente; ”iri nun antaŭvespere al la polica direkcio, tio estas tute agrabla mallonga promeno.”

”Mi ĝojas, ke ni akordiĝis,” diris la polica komisaro gaje, ” ĉu ne estas pli bone interkonsenti? Ĉu mi pravas, Švejk?” ”Ankaŭ mi tre volonte kun ĉiu konsiliĝas,” respondis Švejk, ”kredu al mi, sinjoro komisaro, mi neniam forgesos vian bonkorecon.”

Gentile riverencinte, li foriris kun policisto suben en la gardistejon kaj jam post kvaronhoro oni vidis Švejkon sur angulo de Jecná-strato kaj Karoloplaco en akompano de alia policisto, kiu havis subbrake ampleksan libron kun germana surskribo: ”La libro pri arestitoj”.

Sur angulo de Spálená-strato Švejk kun sia akompananto renkontis aron da homoj, kiuj premis sin antaŭ pendigita afiŝo.

”Tio estas manifesto de sinjoro imperiestro pri militdeklaro,” diris la policisto al Švejk.

”Mi tion antaŭdiris,” respondis Švejk, ”sed en la frenezulejo oni scias pri tio ankoraŭ nenion, kvankam tie oni povus havi la informon rekte el la fonto.”

”Kion vi aludas?” demandis la policisto Švejkon.

”Ke tie estas izolitaj multaj sinjoroj oficiroj,” klarigis Švejk, kaj kiam ili venis al alia grupo, premanta sin antaŭ la manifesto, li ekkriis:

”Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!”

Iu el la 'entuziasma' popolamaso surpremis al li la ĉapelon sur la orelojn kaj tiel ĉe homamasiĝo la brava soldato Švejk denove enpašis la pordegon de la polica direkcio.

”En tiu ĉi milito ni venkos tute certe, mi ripetas tion ankoraŭfoje, sinjoroj,” per tiuj ĉi vortoj Švejk adiaŭis la homamason, kiu lin akompanis.

Kaj ie en foraj malproksimoj de historio švebis al Eŭropo la fakto, ke la morgaŭo detruos ankaŭ planojn de la nuntempo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.