La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

8. ŠVEJK SIMULANTO

En tiu ĉi historia tempo soldatkuracistoj neordinare klopodis por elpeli el simulantoj la diablon de sabotado kaj revenigi ilin en la sinon de la armeo.

Oni enkondukis kelkgradan turmentadon de simulantoj kaj homoj suspektaj pri simulado, kiuj estis: ftizuloj, reŭmatismuloj, homoj kun hernio, rena koliko, tifo, diabeto, pulmito kaj aliaj malsanoj.

La turmentado, al kiu oni submetis simulantojn, estis sistemigita kaj la ŝtupoj de turmentado estis jenaj:

1. Absoluta dieto, matene kaj vespere po taso da teo dum tri tagoj, ĉe kio kompreneble al ĉiuj, egale pri kio ili plendas, oni preskribas aspirinon por ŝviti.

2. Oni havigas kininan pulvoron en abundaj porcioj, kio estas tiel nomata ”lekado de kinino”, por ke ili ne opiniu, ke la soldatservo estas mielo.

3. Tralavado de la stomako dufoje tage per litro da varma akvo.

4. Klistero ĉe uzo de sapa akvo kaj glicerino.

5. Envolvo en litotukon, trempitan en malvarma akvo.

Ekzistis homoj kuraĝaj, kiuj trasuferis ĉiuj kvin gradojn de turmentado kaj lasis sin forveturigi en simpla ĉerko sur soldatan tombejon. Sed ekzistis homoj senkuraĝaj, kiuj, veninte al klistero, proklamis, ke ili fartas jam bone kaj ke ili deziras nenion alian ol foriri kun la plej baldaŭ forveturonta marŝbataliono en tranĉeojn.

En la garnizona malliberejo oni kuŝigis Švejkon en hospitalan barakon ĝuste inter tiajn senkuraĝajn simulantojn.

”Mi tion jam ne eltenos,” diris lia najbaro sur lito, kiun oni alkondukis el kuracejo, kie oni tralavis al li la stomakon jam la duan fojon.

Tiu viro simulis miopecon.

”Morgaŭ mi veturos al la regimento,” decidis sin la alia najbaro sur la maldekstra flanko, kiu ĵus ricevis klisteron, simulante, ke li estas surda kiel arbostumpo.

Sur lito ĉe la pordo kuŝis mortanta ftizulo, volvita en litotukon trempitan en malvarma akvo.

”Tiu estas jam la tria ĉi-semajne,” rimarkis la najbaro ĉe la dekstra flanko, ”kaj je kio suferas vi?”

”Mi havas reŭmatismon,” respondis Švejk, post kio sekvis sincera rido de ĉiuj ĉirkaŭe. Ridis eĉ la mortanta ftizulo, simulanta tuberkulozon.

”Kun reŭmatismo inter nin ne miksiĝu,” serioze atentigis Švejkon grasa viro, ”reŭmatismo, tiu valoras ĉi tie kiel piedkaloj; mi havas anemion, mankas al mi duono de la stomako kaj kvin ripoj, kaj neniu al mi kredas. Ĉi tie estis eĉ surdmutulo, ĉiun duonhoron dum dek kvar tagoj oni volvis lin en litotukon trempitan en malvarma akvo, ĉiutage donis al li klisteron kaj pumpis la stomakon. Jam ĉiuj sanitaristoj opiniis, ke li venkis kaj iros hejmen, kiam kuracisto preskribis al li ian vomigilon. Ĝi preskaŭ interne lin disŝiris kaj tiam li perdis la kuraĝon. 'Mi ne povas plu simuli surdmutulon,' li diris, 'revenis al mi kaj la voĉo kaj la aŭdkapablo. Ĉiuj malsanuloj lin persvadis, ke li sin ne pereigu, sed li restis ĉe tio sia, ke li aŭdas kaj parolas kiel la ceteraj. Kaj ankaŭ tiel li raportis tion eĉ ĉe la matena kuracista revizio.”

”Li tenis sin sufiĉe longe,” rimarkis viro ŝajniganta, ke li havas unu piedon pli kurta je la tuta decimetro, ”ne kiel tiu, kiu simulis, ke trafis lin apopleksio. Sufiĉis tri kininoj, unu klistero kaj unutaga fasto. Li konfesis, kaj antaŭ ol venis elpumpado de la stomako, post la apopleksio ne restis eĉ signo. Plej longe ĉi tie eltenis tiu, kiun laŭdire mordvundis rabia hundo. Li murdis, hurlis, tio estas vero, tion li scipovis eminente, sed li neniel kapablis kunmeti tiun ŝaŭmon ĉe la faŭko. Ni helpis lin kiel ni povis. Ni tiklis lin ofte dum la tuta horo antaŭ la kuracista revizio, ĝis li ricevis spasmojn kaj li al ni bluiĝis, sed ŝaŭmo ĉe la faŭko ne aperadis kaj ankaŭ ne aperis. Tio estis io terura. Kiam li iun matenon kapitulacis dum la kuracista revizio, ni lin bedaŭris. Li rektiĝis ĉe la lito kiel kandelo, soldatsalutis kaj diris: 'Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke tiu hundo, kiu min mordis, ŝajne ne estis rabia.' La ĉefkuracisto ekrigardis lin tiel iel strange, ke la mordvundito komencis tremi per la tuta korpo kaj daŭrigis: 'Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke mordis min tute neniu hundo, mi mem mordis min en la manon!' Post tiu konfeso oni enketis lin pro sinkripligo, ke li intencis formordi al si la brakon por ne devi iri sur batalkampon.”

”Ĉiuj tiaj malsanoj, ĉe kiuj oni bezonas šaŭmon ĉe la faŭko, estas malfacile šajnigeblaj,” diris la grasa simulanto. ”Kiel ekzemple epilepsio. Estis ĉi tie ankaŭ ulo, kiu ĉiam al ni diris, ke prezenti je unu atako de epilepsio pli ne estas por li problemo, li do šajnigis ekzemple dek atakojn tage. Li tordis sin en konvulsioj, kunpremis la pugnojn, elšovis la okulojn kvazaŭ li havus ilin sur pedunkloj, svingiĝis, elšovis la langon, mi diros al vi mallonge, belega, unuaklasa epilepsio, tia nefalsa. Subite li ricevis furunkojn, du sur la kolon, du sur la dorson, kaj la tordiĝado kaj svingiĝado sur la planko ĉesis, ĉar li povis nek movi la kapon, nek sidi nek kuŝi. Li ricevis febron kaj en tiu ĉion pri si malkaŝis ĉe la kuracista revizio. Kaj per tiuj furunkoj li bele ekludis kun niaj nervoj, ĉar li devis kuŝi kun ili inter ni ankoraŭ tri tagojn kaj ricevis alian dieton, matene kafon kun bulko, tagmeze supon, saŭcon kaj knedlikojn, vespere kaĉon aŭ supon, kaj ni kun malsataj elpumpitaj stomakoj kaj absoluta dieto devis rigardi, kiel tiu ulo voras, šmacas, snufas kaj ruktas pro satiĝo. Kaŭze de tio tri uloj perdis firman grundon sub la piedoj, ankaŭ ili konfesis. Tiuj simulis kormalsanon.”

”Plej bone eblas šajnigi frenezon,” opiniis unu el al simulantoj. ”El nia instruistaro estas apude en la ĉambro du uloj, unu senĉese krias tage eĉ nokte: 'La ŝtiparfajro de Giordano Bruno ankoraŭ fumas, renovigu la proceson kontraŭ Galileo!', kaj la alia bojas, unue trifoje malrapide: haf - haf - haf, poste rapide, kvinfoje sinsekve hafhafhafhafhaf, denove malrapide kaj tiel tio senĉese ripetiĝas. Ili eltenis tion jam pli ol tri semajnojn. Komence ankaŭ mi intencis šajnigi frenezulon, religian fanatikulon kaj prediki pri senerareco de la papo, sed fine mi havigis la mi kanceron de la stomako por dek kvin kronoj de certa barbiro el Malá Strana.”

”Mi konas kamentubiston en Břevnov[56],” rimarkis alia paciento, ”tiu por dek kronoj faros al vi tian febron, ke vi emos salti tra fenestro.”

”Tio estas nenio,” diris alia viro, ”en Vršovice loĝas akuŝistino, kiu por dudek kronoj elartikigos al vi la piedon tiel perfekte, ke vi estos ĝismorta kriplulo.”

”Mi havas la piedon elartikigita por dek kronoj,” eksonis el la vico de litoj ĉe la fenestro, ”por dek kronoj kaj tri bieroj.” ”Min kostas tiu mia malsano jam pli ol ducent kronojn,” proklamis lia najbaro, memoriganta sekan stangeton, ”nomu al mi ajnan venenon, kiun mi ne uzis, tian vi ne trovos. Mi estas viva magazeno de venenoj. Mi trinkis sublimaton, inhalis hidrargajn vaporojn, mordetis arsenikon, fumis opion, trinkis ĝian tinkturon, ŝutis al mi morfinon sur panon, glutis strikninon, trinkis solvaĵon de fosforo en karbonsulfido eĉ pikratan acidon. Mi detruis al mi hepaton, pulmon, renon, galvezikon, cerbon, koron, intestojn. Neniu scias, kiun malsanon mi havas.”

”Plej bone,” klarigis iu ĉe la pordo, ”estas injekti al si petrolon sub la haŭton de la mano. Mia kuzo havis tian feliĉon, ke oni fortranĉis al li la manon ĝis la kubuto kaj nun la tuta milito lasas lin trankvila.”

”Vidu do,” diris Švejk, ”ĉion tion ĉiu devas trasuferi por sinjoro imperiestro. Eĉ pumpadon de la stomako, eĉ tiun klisteron. Kiam antaŭ jaroj mi soldatis ĉe mia regimento, estis tio ankoraŭ pli malbona. Malsanulon oni kapriole ligis kaj ĵetis en senlumejon, ke li resaniĝu. Tie ne estis litoj kun pajlosakoj aŭ kraĉujoj kiel ĉi tie. Nura tabullito kaj sur tiu kuŝis malsanuloj. Foje unu soldato havis veran tifon kaj la alia apud li variolon. Ambaŭ estis kapriole ligitaj kaj regimenta kuracisto piedbatis ilin en la ventron, laŭdire ke ili estas simulantoj. Kiam poste ambaŭ soldatoj mortis, venis tio en la parlamentejon kaj aperis en ĵurnaloj. Tiujn ĵurnalojn oni tuj malpermesis al ni legi kaj faris traserĉon en niaj kofretoj, kiu ilin havas. Kaj mi ĉiam havas jam tiun malfeliĉon, en la tuta regimento oni trovis ilin ĉe neniu escepte min. Oni do kondukis min al regimenta raporto, kaj nia kolonelo, idioto, Dio prenu lin en la ĉielon, komencis min alkriegi, ke mi staru rekte kaj diru, kiu skribis tion en ĵurnalojn aŭ ke alie li disŝiros al mi la faŭkon de unu orelo al la alia kaj igos min malliberigi, ĝis mi tie putros. Poste venis regimenta kuracisto, svingis la pugnon ĉe mia nazo kaj kriis: 'Malbenita hundo, favulo, malfeliĉa sterkulo, vi bubo socialista!' Mi rigardas sincere al ĉiuj en la okulojn, eĉ ne palpebrumas kaj silentas, kun unu mano ĉe la viziero kaj la maldekstra mano sur faldo de la pantalono. Ili ĉirkaŭkuris min kiel hundoj, bojis kaj mi faris senĉese nenion. Mi silentas, donas la honoron kaj la maldekstra mano sur faldo de la pantalono. Kiam ili furiozis tiel proksimume duonhoron, la kolonelo ekkuris al mi kaj ekkriegis: 'Ĉu vi estas idioto, aŭ vi ne estas idioto?' — 'Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, ke mi estas idioto.' — 'Dudek unu tagojn da severa malliberigo pro idioteco, du fastojn semajne, monaton ne forlasi la kazernon, kvardek ok horojn en katenoj, tuj malliberigi, ne doni al li voraĵon, ligi lin, montri al li, ke la armea administrantaro ne bezonas idiotojn. Kanajlo, ni jam elbatos al vi la ĵurnalojn el la kapo,' decidis sinjoro kolonelo post longa kurado. — Dum mi sidis en malliberejo, en la kazerno okazis mirindaj aferoj. Nia kolonelo malpermesis al la soldatoj legi kion ajn, eĉ se tio estus 'Praga ofica gazeto', en la kantino oni havis malpermeson paki en gazeto kaj kolbasetojn kaj kazebuletojn. De tiu tempo la soldatoj komencis legi kaj nia regimento estis la plej klera el ĉiuj. Ni legis ĉiujn gazetojn kaj en ĉiu kompanio oni skribis versetojn, kantetojn pri sinjoro kolonelo. Kaj se ĉe la regimento io okazis, inter la viraro ĉiam aperis bonfaranto, kiu sendis tion al ĵurnaloj sub titolo 'Turmentado al la soldatoj'. Kaj tio al ili ne sufiĉis. Ili skribis al deputitoj en Vieno, ke tiuj ilin protektu, kaj komencis sendi unu interpelacion post la alia, ke nia sinjoro kolonelo estas bestio kaj simile. Iu ministro sendis al ni komisionon, ke ĝi tion enketu, kaj Francisko Hencl el Hluboká ricevis poste du jarojn en malliberejo, ĉar estis li, kiu turnis sin al la deputitoj en Vieno pro vangobato, ricevita de sinjoro kolonelo sur ekzercejo. Poste, kiam la komisiono forveturis, sinjoro kolonelo igis nin ĉiujn vicigi, la tutan regimenton, kaj diras, ke soldato estas soldato, ke li devas teni la langon malantaŭ la dentoj kaj servi, ĉar estas rompo de la subordigo, se io al li ne plaĉas. 'Vi, kanajloj, do opiniis, ke la komisiono vin helpos', diras sinjoro kolonelo, 'merdon, ĝi ne helpis. Kaj nun ĉiu kompanio defilos antaŭ mi kaj laŭte ripetos, kion mi diris.' — Tiel ni marŝis, unu kompanio post la alia, kun la kapo turnita dekstren, kie staris sinjoro kolonelo, la mano sur la fusilrimeno kaj kriegis al li: 'Ni, kanajloj, do opiniis, ke la komisiono nin helpos, merdon, ĝi ne helpis.' — Sinjoro kolonelo ridis tiom, ke li devis teni al si la ventron, ĝis defilis la dekunua kompanio. Ĝi marŝas, piedfrapas, kaj kiam ĝi venas al sinjoro kolonelo, nenio, silento, eĉ ne voĉeto. Sinjoro kolonelo ruĝiĝis kiel koko kaj revenigis la dekunuan kompanion, ke ĝi tion ankoraŭfoje ripetu. Ĝi defilas kaj silentas, nur vico post vico arogante rigardas en la okulojn de sinjoro kolonelo. — 'Ripoz'!' diras sinjoro kolonelo kaj pasas sur la korto tien kaj reen, frapas siajn tibibotojn per vipeto, kraĉas, subite haltas kaj kriegas: 'Formarŝi!', eksidas sur sian ĉevalaĉon kaj jam estas malantaŭ la pordego. Ni atendis, kio okazos al la dekunua kompanio, kaj nenio. Ni atendas unu tagon, duan tagon, la tutan semajnon, kaj senĉese nenio. Sinjoro kolonelo en la kazerno eĉ ne aperis, el kio havis grandan ĝojon la viraro, suboficiroj eĉ oficiroj. Poste ni ricevis alian kolonelon kaj pri tiu antaŭa oni rakontis, ke li estas en sanatorio, ĉar li propramane skribis leteron al sinjoro imperiestro, ke la dekunua kompanio ekribelis.”

Proksimiĝis la tempo de posttagmeza kuracista revizio. Soldatkuracisto Grünstein pasis de lito al lito kaj malantaŭ li sanitara suboficiro kun notlibro.

”Macuna!”

”Ĉi tie!”

”Klisteron kaj aspirinon! — Pokorný?!”

”Ĉi tie!”

”Tralavi la stomakon kaj kininon! — Kovařík?!”

”Ĉi tie!”

”Klisteron kaj aspirinon! — Koťátko?!”

”Ĉi tie!

”Tralavi la stomakon kaj kininon!”

Kaj tiel tio iris, unu post la alia, senkompate, aŭtomate, energie.

”Švejk?!”

”Ĉi tie!”

Doktoro Grünstein ekrigardis la novan alkreskaĵon.

”Je kio vi suferas?”

”Obee mi raportas, ke mi havas reŭmatismon!”

Dum sia praktiko doktoro Grünstein kutimiĝis al delikata ironio, ĉar tiu ĉi maniero efikis multe pli ol krio.

”Aha, reŭmatismon,” li diris al Švejk, ”vi havas ege gravan malsanon. Tio estas vere hazardo, ricevi reŭmatismon en la tempo, kiam estas la mondmilito kaj la homo devas soldatiĝi. Mi opinias, ke tio devas vin tre ĉagreni!”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke tio min tre ĉagrenas.”

”Jen, vidu, lin tio ĉagrenas. Tre bele de vi, ke vi rememoris nin kun via reŭmatismo ĝuste nun. En paca tempo kuras tia kompatindulo kiel kaprido, sed se eksplodis milito, li tuj havas reŭmatismon kaj la genuoj tuj al li ne servas. Ĉu ne doloras vin la genuoj?”

”Obee mi raportas, ke ili doloras.”

”Kaj la tutajn noktojn vi ne povas dormi, ĉu ne vere? Reŭmatismo estas tre danĝera, doloriga kaj grava malsano. Kun reŭmatismuloj ni havas ĉi tie jam bonajn spertojn. Absoluta dieto kaj alia maniero de nia kuracado montriĝis tre efikaj. Ĉi tie vi resaniĝos pli frue ol en Piešťany[57] kaj marŝos al la pozicioj tiel rapide, ke malantaŭ vi leviĝos polvo.”

Turnante sin al la sanitara suboficiro, li diris:

”Skribu: Švejk, absoluta dieto, dufoje tage tralavi la stomakon, unufoje tage klisteron, kaj ni vidos, kion poste. Nun forkonduku lin en la kuracejon, tralavu al li la stomakon kaj kiam li retrovos la fortojn, donu al li klisteron, sed egan, ke li voku ĉiujn sanktulojn kaj ke tiu lia reŭmatismo ektimu kaj elkuru.”

Turnante sin poste al ĉiuj litoj li faris paroladon plenan de belaj kaj saĝaj sentencoj:

”Ne opiniu, ke vi havas antaŭ vi idioton, kiun eblas konduki je la nazo. Pro via konduto mi ne perdos la ekvilibron. Mi scias, ke vi ĉiuj estas simulantoj, ke vi volas dizerti el la soldatservo. Kaj laŭ tio mi vin traktas. Mi postvivis centojn kaj centojn da tiaj soldatoj kiaj estas vi. Sur tiuj ĉi litoj kuŝis la tutaj homamasoj, al kiuj mankis nenio alia ol la soldata spirito. Dum iliaj kamaradoj batalis en la fronto, ili opiniis, ke ili kuŝaĉos en litoj, ricevos hospitalan manĝon kaj atendos, ĝis la milito finiĝos. Sed ili terure eraris, kaj ankaŭ vi ĉiuj terure eraros. Ankoraŭ post dudek jaroj vi krios el la dormo, kiam vi sonĝos, kiel vi ĉe mi simulis.”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto,” ekparolis mallaŭta voĉo de lito ĉe la fenestro, ”mi estas jam sana, jam nokte mi rimarkis, ke mia astmo malaperis.”

”Via nomo?”

”Kovařík, obee mi raportas, vi preskribis al mi klisteron.” ”Bone, klisteron vi ricevos ankoraŭ por la vojo,” decidis doktoro Grünstein, ”por ke vi ne plendu, ke ni vin ĉi tie ne kuracis. Do, kaj nun ĉiuj malsanuloj, kiujn mi nomis, sekvu la suboficiron, por ke ĉiu ricevu, kio al li apartenas.”

Kaj ĉiu ankaŭ ricevis bonan porcion laŭ la preskribo. Kaj se iuj klopodis influi la plenumantojn de la kuracista ordono per petoj aŭ minacoj, ke ankaŭ ili aliĝos al sanitara servo kaj povas okazi, ke ankaŭ la flegistoj falos foje en iliajn manojn, Švejk tenis sin kuraĝe.

”Ne indulgu min,” li admonis la krudulon, donantan al liklisteron, ”rememoru vian juron. Eĉ se kuŝus ĉi tie via patro aŭ propra frato, donu al ili klisteron sen tio, ke vi eĉ palpebrumus. Imagu, ke sur tiaj klisteroj staras Aŭstrio, kaj la venko estos nia.”

La sekvantan tagon doktoro Grünstein demandis Švejkon ĉe la kuracista revizio, kiel plaĉas al li en la soldata hospitalo.

Švejk respondis, ke tio estas ĝusta kaj nobla entrepreno. Rekompence li ricevis la samon kiel hieraŭ, krom aspirino kaj tri pulvoroj de kinino, kiujn oni šutis al li en akvon, ke li tion tuj eltrinku.

Eĉ Sokrato ne trinkis sian pokalon da cikuto kun tia trankvilo kiel Švejk kininon, sur kiu doktoro Grünstein elprovis ĉiujn gradojn de turmentado.

Kiam en ĉeesto de la kuracisto oni volvis lin en malsekan litotukon, Švejk respondis al lia demando, kiel nun tio al li plaĉas:

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefkuracisto, ke tio estas kiel en naĝejo aŭ en mara banloko.”

”Ĉu vi ankoraŭ havas reŭmatismon?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefakuracisto, ke tio ne emas iel pliboniĝi.”

Švejk estis submetita al nova turmentado.

En tiu tempo vidvino post infanteria generalo baronino von Botzenheim havis tre multe da zorgoj por elesplori la soldaton, pri kiu ”Bohemie” publikigis antaŭ nelonge sciigon, kiel li, kriplulo, igis sin veturigi en ĉareto por malsanuloj kaj kriis: 'Kontraŭ Beogradon!', kaj kies patriota manifestiĝo donis impulson al la redakcio de ”Bohemie” instigi la legantojn, ke tiuj kolektu monon profite al la lojala herookriplulo.

Fine post eldemando ĉe la polica direkcio sciiĝis, ke tio estis Švejk, kaj plua esplorado estis jam facila. La baronino von Botzenheim kunprenis sian kunulinon kaj lakeon kun korbo kaj veturis al Hradčany.

La kompatinda baronino eĉ ne sciis, kion tio signifas, se iu kuŝas en soldata hospitalo de garnizona malliberejo. Šia vizitkarto malfermis al si la pordon de la malliberejo, en la kancelario oni kondutis al si tre afable kaj jam post kvin minutoj si sciis, ke ”la brafa soltat Švejk”, pri kiu si demandis, kuŝas en la tria barako, lito n-ro 17. Iris kun si doktoro Grünstein mem, kiu estis per tio tute konfuzita.

Švejk ĝuste sidis sur la lito post kutimaj tagaj procedoj, preskribitaj fare de doktoro Grŭnstein, ĉirkaŭita per aro da magraj kaj malsatiĝintaj simulantoj, kiuj ĝis nun ne kapitulacis kaj obstine luktis kontraŭ doktoro Grünstein sur la kampo de absoluta dieto.

Kiu ilin aŭskultus, tiu havus impreson, ke li troviĝis en kompanio de kulinaroj, en supera kuirista lernejo aŭ en kursoj por franduloj.

”Eĉ tiujn ordinarajn seborekrementojn eblas manĝi,” rakontis ĝuste viro, kuŝanta ĉi tie pro 'kronika kataro de la stomako', ”se ili estas varmaj. Kiam sebo fandiĝas, oni premas ilin ĝis-seke, salas, pipras kaj mi diras al vi, ke anseraj grasrekrementoj ne povas ilin egali.”

”Anserajn rekrementojn lasu,” diris viro kun 'kancero de la stomako', ”tiujn nenio superas. Lardorekrementoj ne povas kun ili konkuri. Kompreneble, ke ili devas estis elfanditaj ĝis oreta koloro, kiel tion faras judoj. Ili prenas grasan anseron, detiras grason kun haŭto kaj fandas tion.”

”Ĉu vi scias, ke vi eraras koncerne lardorekrementojn?”

rimarkis la najbaro de Švejk, ”memkompreneblas, ke mi parolas pri rekrementoj el hejme fandita lardo, kiujn oni nomas hejmaj rekrementoj, ne brunaj kaj ankaŭ ne flavaj. Tio devas esti io inter tiuj du koloroj. Tia rekremento devas esti nek tro mola, ne tro malmola. Ĝi ne devas kraketi, tiam ĝi estas bruletigita. Ĝi devas solviĝi sur la lango sen tio, ke la homo havu impreson, ke sur la mentono fluas al li graso.”

”Kiu el vi manĝis ĉevalajn grasrekrementojn?” eksonis ies voĉo, sed al tiu neniu donis respondon, ĉar enkuris ĉi tien la sanitara suboficiro:

”Ĉiuj en la litojn, iras ĉi tien iu arkiprincino, neniu elmontru malpurajn piedojn el sub la kovrilo!”

Eĉ arkiprincino ne povus eniri tiel majeste kiel tion faris la baronino von Botzenheim. Malantaŭ si torentis la tuta akompanantaro, en kiu ne mankis eĉ hospitala ĉefserĝentokontisto, vidanta en ĉio tio misteran revizoran manon, kiu de abunda ariera trogo ĵetos lin kiel oferon por ŝrapneloj ien sub pikdratajn barilojn de la pozicioj.

Li estis pala, sed ankoraŭ pli pala estis doktoro Grŭnstein. Antaŭ liaj okuloj dancis eta vizitkarto de la maljuna baronino kun titolo ”vidvino post generalo” kaj ĉio, kio povis esti ligita kun tiu titolo, kiel influaj rilatoj, favoro, plendoj, translokigo al la fronto kaj aliaj teruraj aferoj.

”Ĉi tie ni havas Švejkon,” li diris, konservante eldevigitan trankvilon kaj kondukante la baroninon von Botzenheim al la lito de Švejk, ”li kondutas tre pacience.”

La baronino von Botzenheim sidiĝis sur alŝovitan seĝon ĉe la lito de Švejk kaj diris:

”Ĉeĥa soltat, brafa soltat, kriplsoltat esti kuraĵsoltat, multe ami ĉeĥin aŭstro.”

Ĉe tio si karesis la nerazitan vizaĝon de Švejk kaj daŭrigis: ”Mi legi ĉjo en gazet, mi porti vin manĵeti, mordeti, fumeti, suĉi, ĉeĥa soltat, brafa soltat. Johann, kommen Sie her![58]

La lakeo, memoriganta per sia hirta barbo la rabiston Babinský[59], altrenis al la lito ampleksan korbon, dum la kunulino de la maljuna baronino, altstatura damo kun plormiena vizaĝo, sidiĝis sur la liton de Švejk kaj ordigis al li pajlan kapkusenon sub la dorso kun fiksa ideo, ke decas fari tion al malsanaj herooj.

Intertempe la baronino eltiradis donacojn el la korbo. Dekduon da rostitaj kokidoj, volvitaj en rozan, silkan paperon kaj ĉirkaŭligitaj per nigraflava silka rubando, du botelojn da milita likvoro kun etikedo ”Dio punu Anglion![60]”. Sur la alia flanko de la etikedo estis la imperiestroj Francisko Jozefo kun Vilhelmo, kiel ili tenas sin reciproke je la manoj, kvazaŭ ili volus infanludi: ”Kuniklet' en sia nesto sidas sola. Povruleto, kio vin do suferigas, la saltadon malebligas?”

Poste si eltiris el la korbo tri botelojn da vino por resaniĝantoj kaj du skatolojn da cigaredoj. Si dismetis ĉion elegante sur liberan liton apud Švejk, kien venis ankoraŭ bele bindita libro ”Eventoj el la vivo de nia monarko”; tiun verkis nuna meritplena ĉefredaktoro de nia oficiala gazeto ”Ĉeĥoslovakia respubliko”[61], kiu la maljunan Franĉjon kultis. Poste troviĝis sur la lito paketoj da ĉokolado kun la sama surskribo ”Dio punu Anglion!” kaj denove kun portretoj de la aŭstra kaj germana imperiestroj. Sur la ĉokolado ili jam ne tenis sin je la manoj, ambaŭ memstariĝis kaj unu al la alia montris la dorson. Bela estis duavica dentobroseto kun devizo ”Viribus unitis”[62], por ke ĉiu, kiu purigas al si la dentojn, rememoru Aŭstrion. Eleganta kaj tre konvena donaceto por la fronto kaj tranĉeoj estis manikurkompleto. Sur la skatolo estis bildeto, kiel krevas šrapnelo kaj homo en pinta kasko impetas kun bajoneto. Sub tio: ”Por Dio, la imperiestro kaj la patrujo!” Paketo da biskvitoj ne havis bildeton, sed kompense estis tie verso:

Osterreich, du edles Haus,
steck deine Fahne aus,
lass sie im Winde wehn,
Osterreich muss ewig stehn!

kun ĉeĥa traduko, lokita sur la alia flanko:

Vi, domo tre nobla,
Aŭstrio, la flagon de via nacio
vidigu kaj lasu en vento flagri,
Aŭstrio, vi devas eterne stari.

Lasta donaceto estis blanka hiacinto en florpoto.

Kiam ĉio tio kuŝis elpakita sur la lito, la baronino von Botzenheim pro emocio ne povis reteni la larmojn. Al kelkaj malsatiĝintaj simulantoj fluis salivoj el la buŝo. La kunulino de la baronino subtenis sidantan Švejk kaj ankaŭ larmis. Regis silento kiel en preĝejo, kiun subite interrompis Švejk, kunmetinte la manojn:

”Patro nia , kiu estas en la ĉielo, sankta estu Via nomo, venu reĝeco Via ... pardonu, via sinjorina mosto, tiel tio ne tekstas, mi volis diri: Sinjoro Dio, Patro ĉiela, benu al ni tiujn ĉi donacojn, kiujn ni ĝuos dank' al Via malavareco. Amen!” Post tiuj ĉi vortoj li prenis kokidon de sur la lito kaj ekmordis ĝin, sekvata per konsterna rigardo de doktoro Grünstein.

”Ho, kiel al li, la soldateto, bongustas,” entuziasme flustris la maljuna baronino al doktoro Grünstein, ”li estas certe jam sana kaj povas iri sur batalkampon. Mi vere tre ĝojas, kiel tio al li bonvenis.”

Poste si pasis de lito al lito, disdonante cigaredojn kaj ĉokoladajn bombonojn, kaj el sia rondiro si revenis denove al Švejk, karesis lian hararon kun vortoj ”Gardu vin Dio” kaj kun la tuta akompanantaro eliris tra la pordo.

Antaŭ ol doktoro Grünstein revenis de sube, kien li iris Grünstein la baroninon, Švejk disdonis la kokidojn, kiuj estis englutitaj fare de la pacientoj per tia rapideco, ke anstataŭ kokidoj doktoro Grŭnstein trovis nur amason da ostoj, ĉirkaŭronĝitaj tiel pure, kvazaŭ vivaj kokidoj falus en neston de vulturoj kaj sur iliajn ĉirkaŭronĝitajn ostojn brulradius la suno kelke da monatoj.

Malaperis ankaŭ la milita likvoro kaj tri boteloj da vino. En stomakoj de la pacientoj perdiĝis ankaŭ paketoj da ĉokolado kaj paketo da biskvitoj. Iu eltrinkis eĉ ungolakon, troviĝantan en la manikurkompleto, kaj ekmordis dentopaston, almetitan al la dentobroseto.

Kiam doktoro Grünstein revenis, li stariĝis denove en batalpozon kaj havis longan parolon. De lia koro falis ŝtono, ke la vizitantino jam foriris. La amaso da ĉirkaŭronĝitaj ostoj firmigis lin en la konvinko, ke ĉiuj estas nebonmorigeblaj.

”Soldatoj,” li komencis, ”se vi havus iom da prudento, vi lasus ĉion kuŝi kaj dirus al vi, ke se ni tion forvoros, sinjoro ĉefkuracisto al ni ne kredos, ke ni estas grave malsanaj. Per tio vi donis pruvon al vi mem, ke vi ne pritaksas mian bonkorecon. Mi elpumpas al vi la stomakojn, donas al vi klisterojn, klopodas teni vin ĉe absoluta dieto, kaj vi troŝtopas la stomakon. Ĉu vi volas ricevi intestan kataron? Vi eraras, antaŭ ol via stomako provos tion digesti, mi purigos ĝin al vi tiel funde, ke vi rememoros tion ĝis la plej fora morto kaj rakontos ankoraŭ al viaj infanoj, kiel foje vi forvoris kokidojn kaj ŝtopiĝis per diversaj aliaj bongustaĵoj, sed kiel tio ne eltenis al vi en la stomako eĉ kvaronhoron, ĉar senpere post tio oni ĝin al vi elpumpis. Kaj tiel sekvu min unu post alia, por ke vi ne forgesu, ke mi estas ne idioto kiel vi, sed tamen nur iom pli saĝa ol vi ĉiuj kune. Krom tio mi al vi anoncas, ke morgaŭ mi sendos ĉi tien al vi komisionon, ĉar vi maldiligentaĉas ĉi tie jam tro longe kaj neniu el vi je io suferas, se dum tiuj kvin minutoj vi povas malpurigi al vi la stomakon tiel 'bele', kiel vi pruvis tion ĝuste nun. Do, marŝ'!”

Kiam venis la vico al Švejk, doktoro Grünstein lin ekrigardis, kaj rememoro pri la hodiaŭa mistera vizito aldevigis lin, ke li demandis: ”Vi konas sinjorinon baroninon?”

”Si estas mia duonpatrino,” respondis Švejk trankvile, ”kiel suĉinfanon si min forĵetis kaj nun retrovis...”

Kaj doktoro Grünstein diris koncize: ”Poste donu al Švejk ankoraŭ klisteron.”

Vespere sur la pajlosakoj estis malgaje. Antaŭ kelke da horoj ĉiuj havis en la stomakoj diversajn bongustaĵojn, kaj nun ili havas tie feblan teon kaj peceton da pano.

La numero dudek unu ekparolis de la fenestro: ”Ĉu vi kredas, kamaradoj, ke mi preferas frititan kokidon al la rostita?” Iu ekgrumblis:

”Donu al li 'kovrilpunon'[63],” sed post tiu sensukcesa festeno ĉiuj estis tiel malfortiĝintaj, ke neniu sin movis.

Doktoro Grünstein tenis la vorton. Antaŭtagmeze venis kelke da soldatkuracistoj el fama komisiono.

Ili iris serioze inter vicoj da litoj kaj oni aŭdis nenion alian ol: ”Montru la langon!”

Švejk eligis ĝin tiom, ke lia vizaĝo faris groteskan grimacon kaj la okuloj al li fermetiĝis:

”Obee mi raportas, sinjoro stabkuracisto, ke pli longan langon mi ne havas.”

Ekis interesa dialogo inter Švejk kaj la komisiono. Švejk asertis, ke li faris tiun rimarkon timante, ke ili ne opiniu, ke li kaŝas antaŭ ili sian langon.

Kontraŭe la membroj de la komisiono eminente malakordiĝis en siaj konkludoj pri Švejk.

Duono el ili asertis, ke Švejk estas idiota ulo, dum la alia duono opiniis, ke li estas kanajlo, kiu volas fari al si farson el la soldatservo.

”En tio devus esti diablo,” alkriegis Švejkon la prezidanto de la komisiono, ”ke ni vin ne superruzu.”

Švejk rigardis la tutan komisionon kun dieca trankvilo de senkulpa infano.

La ĉefa stabkuracisto alpaŝis tuŝapude al Švejk:

”Mi tre satus scii, marporko, kion vi nun pensas.”

”Obee mi raportas, ke mi tute ne pensas.” ”Himmeldonnerwetter[64],” kriegis unu el la membroj de la komisiono, tintante per sabro, ”li do tute ne pensas. Kial vi ne pensas, siama elefanto?”

”Obee mi raportas, ke tial mi ne pensas, ĉar en la soldatservo tio estas al la soldatoj malpermesite. Kiam antaŭ jaroj mi estis ĉe la naŭdekunua regimento, nia sinjoro kapitano ĉiam al ni diris: 'Al la soldato estas malpermesite memstare pensi. Anstataŭ li pensas liaj superuloj. Tuj kiam soldato komencas pensi, tio ne plu estas soldato, sed fava civilulo. La pensado ne kondukas .' ”

”Fermu la faŭkon!” interrompis Švejkon furioze la prezidanto de la komisiono, ”pri vi ni jam havas sciigojn. Tiu ulo opinias, ke iu al li kredos, ke li estas vera idioto .Vi ne estas idioto, Švejk, vi estas saĝa, vi estas sagaca, vi estas kanajlo, fripono, trompulo, ĉu vi komprenas .”

”Obee mi raportas, ke mi komprenas.”

”Mi jam diris al vi, ke vi fermu la faŭkon, ĉu vi aŭdis?” ”Obee mi raportas, ke mi aŭdis, ke mi fermu la faŭkon.” ”Himmelherrgott[65], fermu do tiun faŭkon, se mi al vi ordonis, vi scias ja bone, ke ne licas al vi parolaĉi.”

”Obee mi raportas, ke mi scias, ke ne licas al mi parolaĉi.” La soldatranguloj ekrigardis unu la alian kaj alvokis la ĉefserĝenton.

”Tiun ĉi viron,” diris la ĉefa stabkuracisto el la komisiono, montrante al Švejk, ”forkonduku suben en la kancelarion kaj atendu niajn skribon kaj raporton. En la garnizona malliberejo oni jam elpelos al li el la kapo tiujn replikojn. La ulo estas sana kiel fiŝo, simulas kaj ankoraŭ parolaĉas kaj faras al si ŝercojn el siaj superuloj. Li opinias, ke ili estas ĉi tie nur por lia amuzo, ke la tuta soldatservo estas farso, ŝerca afero. En la garnizona malliberejo oni montros al vi tion, Švejk, ke la soldatservo ne estas amuzaĴo.”

Švejk, forirante kun la ĉefserĝento en la kancelarion, murmuretis al si survoje tra la korto:

Ĉiame mi opiniis,
soldatserv’ ke amuť estos,
ke post semajn’ unu aŭ du
mi revenos, hejme restos...

Kaj dum deĵoranta oficiro en la kancelario kriegis al Švejk, ke tiajn ulojn kia estas Švejk necesas pafekzekuti, supre en hospitalaj ĉambroj la komisiono likvidis simulantojn. El sepdek pacientoj savis sin nur du. Unu, kiu havis la piedon forbatita de grenado, kaj la alia kun vera osta tuberkulozo.

Nur tiuj ne aŭdis la vorteton: ”kapabla”, ĉiuj ceteraj, ne esceptante eĉ tri mortantajn ftizulojn, estis rekonitaj kiel kapablaj por servo sur batalkampo, ĉe kio la ĉefa stabkuracisto ne rifuzis al si la okazon oratori.

Lia parolo estis traplektita per plej diversaj insultoj kaj estis enhave konciza. Ĉiuj estas brutoj kaj sterkuloj, kaj nur se ili kuraĝe batalos por sinjoro imperiestro, ili povos reveni en la homan socion kaj post la milito oni al ili pardonos, ke ili volis eviti la soldatservon kaj simulis. Sed li mem tion ne kredas kaj opinias, ke ĉiujn atendas la pendumila ŝnurego.

Juneta soldatkuracisto, animo ĝis nun pura kaj ne senmoraliĝinta, petis la ĉefan stabkuraciston por povi ankaŭ ekparoli. Lia parolo diferencis de vortoj de lia superulo per optimismo kaj naivo. Li parolis germane.

Li parolis longe pri tio, ke ĉiu el tiuj, kiuj forlasas la hospitalon por foriri sur batalkampon al siaj regimentoj, devas esti venkinto kaj kavaliro. Ke li estas konvinkita, ke ili lerte regos siajn armilojn sur batalkampo kaj estos honestaj en ĉiuj aferoj, militaj eĉ privataj. Ke ili iĝos nevenkeblaj militantoj, memorante la gloron de Radecký eĉ la princo Eŭgeno la Savoja[66]. Ke per sia sango ili fekundigos larĝajn kampojn de la monarkia gloro kaj venke plenumos la taskon, kiun antaŭ-destinis al ili la historio. Kun aŭdaca kuraĝo, malrespektante siajn vivojn, ili impetos sub dispafitaj standardoj de siaj regimentoj al nova gloro, novaj venkoj.

Poste en la koridoro la ĉefa stabkuracisto diris al tiu naiva viro: ”Sinjoro kolego, mi povas vin certigi, ke ĉio tio estas vana. El tiuj kanajloj nek Radecký, nek tiu via princo Eŭgeno la Savoja edukus soldatojn. Paroli al ili anĝele aŭ diable, ĉio tio estas egala. Tio estas bando.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.