La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto II: EN LA FRONTO

1. INCIDENTOJ DE ŠVEJK EN TRAJNO

En kupeo de dua klaso en ekspresa trajno Prago — České Budějovice estis tri homoj, la ĉefleŭtenanto Lukáš, kontraŭ li sidanta iom aĝa, tute kalva sinjoro, kaj Švejk, kiu staris modeste ĉe la pordo al la koridoro kaj ĝuste pretis elaŭskulti novan torenton da riproĉoj fare de la ĉefleŭtenanto Lukáš; tiu, neglektante la ĉeeston de la kalva civilulo, tondris al la animo de Švejk dum la tuta vojo, kiun ili traveturis, ke Švejk estas dia bruto kaj simile.

Temis pri nenio alia ol pri bagatelo, pri nombro da valizoj, kiujn Švejk gardis.

”Oni ŝtelis al ni kofron,” riproĉis la ĉefleŭtenanto al Švejk, ”tion oni diras facile, kanajlo!”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk mallaŭte, ”oni ĝin vere ŝtelis. Ĉe stacidomoj ĉiam vagas multe da tiaj friponoj kaj mi imagas tion tiel, ke al unu el ili via kofro sendube ekplaĉis kaj ke tiu homo sendube eluzis tion, kiam mi foriris de la valizoj por anonci al vi, ke niaj valizoj estas en plena ordo. Li povis ŝteli tiun nian kofron ĝuste nur en tia favora momento. Tian momenton ili atentosekvas. Antaŭ du jaroj en la Nordokcidenta stacidomo oni ŝtelis de iu sinjorino infanĉareton eĉ kun etulino en kusenetoj kaj estis tiel grandanimaj, ke la knabineton oni transdonis al polica komisarejo en nia strato, laŭdire ke oni trovis ŝin forĵetita en traveturejo. La gazetaro poste faris el tiu kompatinda sinjorino patrinon-kruelinon.”

Kaj Švejk emfaze proklamis: ”En stacidomoj oni ŝtelis ĉiam kaj ŝtelos ĉiam. Alie tio ne eblas.”

”Mi estas konvinkita, Švejk,” ekparolis la ĉefleŭtenanto, ”ke foje vi finiĝos tre mizere. Ĝis nun mi ankoraŭ ne scias, ĉu vi ŝajnigas vin idioto aŭ ĉu kiel idioto vi jam naskiĝis. Kio estis en tiu kofro?”

”Preskaŭ nenio, sinjoro ĉefleŭtenanto,” respondis Švejk, ne deturnante la okulojn de kalva kapo de la civilulo, kiu sidis kontraŭ la ĉefleŭtenanto, kaj kiel ŝajnis, havis absolute nenian intereson pri la tuta afero kaj legis ”Neue Freie Presse”. ”En tiu kofro estis nur la spegulo el la loĝoĉambro kaj la fera vesthokaro el la antaŭĉambro, tiel ke ni fakte suferis nenian perdon, ĉar kaj la spegulo kaj la vesthokaro apartenis al nia sinjoro dommastro.”

Vidante teruran grimacon de la ĉefleŭtenanto, Švejk daŭrigis per afabla voĉo: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri tio, ke tiu kofro estos ŝtelita, mi antaŭ tio ne sciis, kaj koncerne la spegulon kaj vesthokaron mi anoncis al sinjoro dommastro, ke ni tion al li redonos post nia hejmenreveno el la milito. En malamikaj landoj estas multe da speguloj kaj vesthokaroj, tiel ke ankaŭ en tiu ĉi okazo ni kun sinjoro dommastro povas suferi nenian perdon. Tuj kiam ni konkeros iun urbon...”

”Fermu la faŭkon, Švejk,” saltis en tion la ĉefleŭtenanto per terura voĉo; ”foje mi transdonos vin al feldtribunalo. Pripensu bone, ĉu vi ne estas la plej stulta ulo en la mondo. Alia homo, se li vivus mil jarojn, ne farus tiom da idiotaĵoj kiom vi dum tiuj kelkaj semajnoj. Mi esperas, ke ankaŭ vi tion rimarkis?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi tion rimarkis. Mia talento rimarki, kiel oni diras, evoluas, kiam estas jam mafrue kaj okazis io malagrabla. Mi havas tian malbonŝancon kiel certa Nechleba el la strato Nekázanka, kiu tie iradis en la gastejon 'En la bojulina arbaro'. Tiu ĉiam volis konduti korekte, ekde sabato komenci pli bonan vivon kaj la sekvantan tagon li ĉiufoje diris: 'Do, kamaradoj, antaŭmatene mi rimarkis, ke mi estas sur aresteja kuŝbreto.' Kaj tio trafis lin ĉiam, kiam li ekintencis iri en ordo hejmen, kaj fine klariĝis, ke li aŭ faligis ie barilon aŭ disjungis droŝkistajn ĉevalojn aŭ volis purigi al si la pipon per plumo el kokvosta ornamo de polica patrolo. Li estis pro tio tute malespera kaj pleje lin afliktis, ke tia malbonŝanco trenas sin jam dum la tutaj generacioj. Lia avĉjo ekmigris foje en la mondon...”

”Švejk, ne ĝenu min per viaj eksplikoj.”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio, kion mi ĉi tie diras, estas sanktega vero. Lia avĉjo ekmigris en la mondon.”

”Švejk,” ekscitiĝis la ĉefleŭtenanto, ”mi ordonas al vi ankoraŭfoje rakonti al mi nenion, mi volas nenion aŭdi. Kiam ni alveturos al Budějovice, mi reguligos kun vi la kontojn. Ĉu vi scias, Švejk, ke mi igos vin malliberigi?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tion mi ne scias,” diris Švejk mole, ”tion vi ankoraŭ ne menciis.”

La ĉefleŭtenanto senvole dentklakis, ekĝemis, el la mantelo eltiris la ĵurnalon 'Bohemie' kaj legis sciigojn pri grandiozaj venkoj, pri funkciado de germana submarŝipo E[1] en Mediteraneo, kaj kiam li venis al informo pri nova germana inventaĵo, kiel eksplodigi urbojn helpe de specialaj bomboj, ĵetataj el aviadiloj kaj krevantaj trifoje sinsekve, elŝiris lin la voĉo de Švejk, kiu alparolis la kalvan sinjoron:

”Pardonu, via moŝto, ĉu vi ne bonvolas esti sinjoro Purkrábek, reprezentanto de la asekurejo Slávie[2]?”

Kiam la kalva sinjoro ne respondis, Švejk diris al la ĉefleŭtenanto:

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke foje mi legis en gazeto, ke normala homo havas sur la kapo mezkvante de sesdek ĝis sepdek mil harojn kaj ke nigra hararo ordinare estas pli maldensa, kiel vidiĝas el multaj ekzemploj.”

Kaj li senkompate daŭrigis: ”Certa studento de medicino diris foje en la kafejo 'Ĉe Špírek', ke la haroj elfalas sekve de mensa emocio en la postakuŝa semajnoseso.”

Kaj nun okazis io terura. La kalva sinjoro eksaltis kontraŭ Švejk, alkriegis lin: ”Malaperu, kanajla porko!”, elpiedbatis lin en la koridoron kaj reveninte en la kupeon preparis etan surprizon al la ĉefleŭtenanto per tio, ke li sin prezentis.

Temis pri sensignifa eraro. La kalva individuo estis ne sinjoro Purkrábek, reprezentanto de la asekurejo Slávie, sed 'nur' generalmajoro von Schwarzburg. La generalmajoro, civile vestita, ĝuste faris inspektan vojaĝon al garnizonoj kaj veturis surprizi tiun en Budějovice.

Li estis la plej terura inspekta generalo, kiu kiam ajn naskiĝis, kaj se li trovis ion en malordo, li kondukis kun komandantoj de garnizonoj nur tiun ĉi parolon:

”Ĉu vi havas revolveron?” ”Mi havas.” ”Bone! Sur via loko mi certe scius, kiel ĝin uzi, ĉar tio, kion mi ĉi tie vidas, estas ne garnizono, sed aro da porkinoj.”

Kaj post lia inspekta vojaĝo vere iu tie aŭ alie ĉiam sin mortpafis, kion la generalmajoro von Schwarzburg komentis kun kontentiĝo: ”Bonege! Jen la soldato!”

Ŝajnis, ke li ne ŝatas, se post lia inspekto restis iu viva. Li havis la manion forkomandi oficiron ĉiam al la plej malagrabla loko. Sufiĉis nur bagatelo, kaj la oficiro jam adiaŭis sian garnizonon kaj migris al la limo de Montenegro aŭ al iu ebria, senesperiga garnizono en malpura angulo de Galicio.

”Sinjoro ĉefleŭtenanto,” li diris, ”kie vi frekventis oficirlernejon?”

”En Prago.”

”Vi do trapasis oficirlernejon kaj eĉ ne scias, ke la oficiro respondas por sia subulo. Tio estas bela. Due, vi konversacias kun via servosoldato kiel kun iu via intima amiko. Vi permesas al li paroli sen tio, ke oni lin demandus. Tio estas ankoraŭ pli bela. Trie, vi toleras al li ofendi viajn superulojn. Kaj tio estas la plej bela; el ĉio tio mi tiros la konsekvencojn. Kia estas via nomo, sinjoro ĉefleŭtenanto?”

”Lukáš.”

”Kaj ĉe kiu regimento vi servas?”

”Mi estis.”

”Dankon, ne estas parolo pri tio, kie vi estis, mi volas scii, kie vi servas nun.”

”Ĉe la naŭdekunua infanteria regimento, sinjoro generalmajoro. Oni min translokis...”

”Oni vin translokis? Tion oni faris tre bone. Al vi ne malutilos kiel eble plej baldaŭ viziti kun la naŭdekunua regimento iun batalkampon.”

”Pri tio estas jam decidite, sinjoro generalmajoro.”

La generalmajoro havis nun prelegon pri tio, kion li rimarkas dum la lastaj jaroj, ke oficiroj parolas kun siaj subuloj familiare kaj ke en tio li vidas danĝeran disvastigadon de iaj demokrataj principoj. La soldaton necesas teni en teruro, li devas tremi antaŭ sia superulo, timi lin. La oficiroj devas teni la viraron per fera mano kaj ne permesi al ĝi mediti memstare aŭ eĉ nur pensi, en tio kuŝas tragika eraro de la lastaj jaroj. Iam la viraro timis la oficirojn kiel fajron, sed nun.

La generalmajoro senespere eksvingis la manon: ”Nun plejparto de oficiroj la soldatojn dorlotas. Tion mi volis diri.” Li prenis denove sian gazeton kaj enprofundiĝis en legadon. La pala ĉefleŭtenanto Lukáš eliris en la koridoron por reguligi la kontojn kun Švejk.

Li trovis lin staranta ĉe fenestro kun tiel feliĉega kaj kontenta mieno, kian povas havi nur unumonata bebo, kiu trinkis, suĉsatiĝis kaj nun bele dormas.

La ĉefleŭtenanto haltis, kapsignis al Švejk kaj montris al li neokupitan kupeon. Li eniris post Švejk kaj fermis la pordon.

”Švejk,” li diris solene, ”fine venis la momento, kiam vi ricevos kelke da vangobatoj, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis. Kial vi atakis tiun kalvan sinjoron? Ĉu vi scias, ke temas pri la generalmajoro von Schwarzburg?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekparolis Švejk, mienante kiel martiro, ”ke neniam en la vivo mi havis eĉ ajnetan intencon iun ofendi kaj ke mi tute ne havas imagon kaj scion pri ia sinjoro generalmajoro. Li vere aspektas kiel sinjoro Purkrábek, reprezentanto de la asekurejo Slávie. Tiu iradis en nian gastejon kaj foje, kiam li ekdormis ĉe tablo, iu bonfaranto skribis sur lian kalvan kapon per inkokrajono: 'Per tio ĉi ni permesas al ni ĝentile proponi al vi ŝpari doton kaj ekipi viajn infanojn helpe de vivasekuro laŭ la almetita tarifo III.c)!' Komprenebele, ke ĉiuj foriris kaj mi restis tie kun li sola, kaj ĉar mi ĉiam havas malbonŝancon, poste, kiam li vekiĝis kaj ekrigardis en spegulon, li ekscitiĝis kaj opiniis, ke estis mi, kiu tion al li faris, kaj ankaŭ li volis doni al mi kelke da vangobatoj.”

La vorteto ”ankaŭ” deglitis de liaj lipoj tiel kortuŝe mole kaj riproĉe, ke al la ĉefleŭtenanto sinkis la mano.

Sed Švejk daŭrigis:

”Pro tia malgranda eraro tiu sinjoro ne devis ekscitiĝi, estus vere nature, se li havus de sesdek ĝis sepdek mil harojn, kiel oni skribis en tiu gazetartikolo, kion ĉion havu normala homo. En la vivo mi neniam ekpensis, ke ekzistas kalva sinjoro generalmajoro. Tio estas, kiel oni diras, tragika eraro kiu povas trafi kiun ajn, se la homo ion rimarkas kaj la alia atribuas tion tuj al si. Foje antaŭ jaroj rakontis al ni tajloro Hývl, kiel li veturis el loko en Stirio, kie li laboris, tra Leoben al Prago, kaj havis ĉe si sinkon, kiun li aĉetis al si en Maribor. Kiel li veturas tiel en trajno, li opiniis, ke li estas la ununura ĉeĥo inter la pasaĝeroj; kaj kiam ĉe San-Morico[3] li komencis detranĉi de la tuta sinko, sinjoro sidanta kontraŭ li komencis ĵeti al tiu ŝinko amplenajn rigardojn kaj el la buŝo fluis al li salivoj. La tajloro Hývl, vidante tion, diris laŭte al si mem: 'Vi vorus, ĉu, ulo mizera.' Kaj tiu sinjoro respondis al li ĉeĥe: 'Kompreneble, ke mi vorus, se vi al mi donus.' Ili do forvoris la ŝinkon kune, antaŭ ol ili alveturis al Budějovice. Tiu sinjoro havis nomon Adalberto Rous.” La ĉefleŭtenanto Lukáš ekrigardis Švejkon kaj eliris el la kupeo. Post momento, kiam li sidis denove sur sia loko, la sincera vizaĝo de Švejk aperis ĉe la pordo:

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke post kvin minutoj ni estos en Tábor. La trajno staras kvin minutojn. Ĉu vi ne ordonos mendi ian manĝon? Antaŭ jaroj oni havis ĉi tie tre bonan...”

La ĉefleŭtenanto furioze eksaltis kaj en la koridoro diris al Švejk: ”Mi atentigas vin ankoraŭfoje, ke ju malpli vi aperas, des pli mi estas feliĉa. Pleje mi ŝatus absolute vin ne vidi kaj estu certa, ke mi tion aranĝos. Ne montru vin eĉ por momento antaŭ miaj okuloj. Malaperu el mia vidatingo, bruto, idioto.”

”Laŭ la ordono, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

Švejk soldatsalutis, soldate sin turnis kaj iris al fino de la koridoro, kie en angulo li sidiĝis sur benkon por konduktoro kaj komencis interparolon kun fervojisto: ”Pardonu, ĉu mi povas vin pri io demandi?”

La fervojisto, montranta ŝajne nenian guston al interparolo, feble kaj apatie kapjesis.

”Vizitadis min bona homo,” diris Švejk, ”laŭnome Hofman, kaj tiu ĉiam asertis, ke alarmsignaloj neniam funkcias, mallonge kaj bone dirite ke tio ne funkcias, se oni ektiros tiun ĉi mantenilon. Sincere dirite, mi neniam interesiĝis pri tia afero, sed kiam mi jam rimarkis ĉi tie la alarmaparaton mi ŝatus scii, ĉu tio estas vero, por la okazo, ke mi hazarde iam tion bezonus.”

Švejk leviĝis kaj kun la fervojisto alpaŝis al la alarmbremso ”En danĝero”.

La fervojisto rekonis kiel sian devon klarigi al Švejk, en kio kuŝas la tuta mekanismo de la alarmaparato. ”Tion li diris al vi laŭ la vero, ke oni devas ektiri tiun ĉi tenilon, sed li al vi mensogis, ke tio ne funkcias. La trajno ĉiam haltos, ĉar tio estas kontaktita tra ĉiuj vagonoj kun lokomotivo. La alarmbremso devas funkcii.”

Ĉe tio ambaŭ havis la manon sur la tenilo de la bremsa tirstangeto kaj estas certe enigmo, kiel okazis, ke ili malsuprentiris ĝin kaj la trajno haltis.

Ili ankaŭ ne kapablis iel interkonsenti, kiu tion propre faris kaj donis alarmsignalon.

Švejk asertis, ke tio ne povis esti li, ke li tion ne faris, li ne estas ia stratbubo.

”Mi mem al tio miras,” li diris bonule al la konduktoro, ”kial la trajno tiel neatendite haltis. Ĝi veturas, kaj subite staras. Min tio ĉagrenas pli ol vin.”

Iu serioza sinjoro defendis la fervojiston kaj asertis, ke li aŭdis, kiel tiu soldato komencis la interparolon pri alarmsignaloj kiel unua.

Kontraŭe Švejk senĉese parolis ion pri sia honesto, laŭdire li havas nenian intereson, ke la trajno malfruiĝu, ĉar li veturas en la militon.

”Tion klarigos al vi sinjoro staciestro,” decidis la konduktoro, ”tio kostos al vi dudek kronojn.”

Intertempe vidiĝis, kiel pasaĝeroj degrimpas el vagonoj, la ĉefkonduktoro fajfas, sinjorino kun vojaĝkofro terurite kuras trans relojn al kampoj.

”Tio vere valoras dudek kronojn,” diris Švejk senzorge, konservante absolutan trankvilon, ”tio estas eĉ tro malmultekosta. Foje, kiam sinjoro imperiestro estis vizite en Žižkov, certa Francisko Šnor haltigis lian kaleŝon tiel, ke li genuiĝis antaŭ la monarko en veturzono. Poste la loka polica komisaro diris al sinjoro Šnor kun ploro, ke tiu ne devis fari al li tion en lia distrikto, ke Šnor povis genuiĝi je unu strato pli sube, kiu jam apartenas sub povon de polica konsilisto Kraus, tie ke li povis esprimi sian estimon. Tiun sinjoron Šnor oni poste malliberigis.”

Švejk ĉirkaŭrigardis, ĝuste kiam la ĉefkonduktoro aldoniĝis al la rondo de la aŭskultantoj.

”Do, ni veturu plu, ĉu ne?” diris Švejk, ”tio estas nenio bela, se trajno malfruas. Se tio estus en paca tempo, prenu tion diablo, sed en la milito oni devas scii, ke en ĉiu trajno veturas soldataj personoj, generalmajoroj, ĉefleŭtenantoj, servosoldatoj. Ĉiu tia malfruiĝo estas insida afero. Napoleono malfruis ĉe Vaterlo kvin minutojn[4] kaj surfekis tiel la tutan sian gloron...”

En tiu momento trapuŝis sin tra la grupo da aŭskultantoj la ĉefleŭtenanto Lukáš. Li estis terure pala kaj ne kapablis eldevigi el si ion alian ol: ”Švejk!”

Švejk soldatsalutis kaj diris: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke oni ĵetis sur min la kulpon, ke mi haltigis la trajnon. La fervojoj havas ege strangajn plombojn ĉe alarmbremsoj. La homo ne povas al tio eĉ proksimiĝi, alie li povus havi malagrablaĵon kaj oni povus postuli de li dudek kronojn kiel oni postulas de mi.”

La ĉefkonduktoro staris jam ekstere, donis signalon kaj la trajno ree ekveturis.

La aŭskultantoj foriris al siaj lokoj en kupeoj kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš ne diris eĉ unu vorton pli kaj ankaŭ iris sidiĝi.

Restis nur la konduktoro kun Švejk kaj la fervojisto. La konduktoro eltiris notlibron kaj skribis raporton pri la tuta afero. La fervojisto venĝavide rigardis Švejkon, kiu trankvile demandis: ”Ĉu vi laboras jam longe ĉe fervojoj?”

Ĉar la fervojisto ne respondis, Švejk proklamis, ke li konis certan Franciskon Mlíček el Uhříněves ĉe Prago, kiu foje ankaŭ malsuprentiris tian tenilon de alarmbremso kaj ektimis tiom, ke li perdis la parolkapablon por dek kvar tagoj, kaj reakiris ĝin, kiam li venis vizite al ĝardenisto Vaněk en Hostivař[5], interbatiĝis tie kaj oni batrompis je li skurĝon. ”Tio okazis,” aldonis Švejk, ”en la jaro 1912 en majo”.

La fervojisto malfermis al si la pordon de la necesejo kaj ŝlosis sin tie.

Restis Švejk kun la konduktoro, kiu logis de li dudek kronojn da monpuno, emfazante, ke alie li devas forkonduki lin al staciestro en Tábor.

”Bone,” diris Švejk, ”mi ŝatas paroli kun kleraj homoj kaj min tre ĝojigos vidi tiun staciestron en Tábor.”

Švejk eltiris el la jako sian pipon, bruligis ĝin, kaj ellasante akran fumon de soldata tabako, daŭrigis: ”Antaŭ jaroj servis kiel staciestro en Svitavy sinjoro Wagner. Tiu tiranis siajn subulojn kaj turmentis ilin, kie li povis, kaj pleje li ĉikanis komutiliston Jungwirt, ĝis tiu kompatindulo en malespero iris droni sin en riveron. Sed antaŭ ol li tion faris, li skribis al la staciestro leteron, ke li nokte lin teruros. Kaj mi al vi ne mensogas. Li faris tion. Kara sinjoro staciestro sidas nokte ĉe telegrafa aparato, ektintas sonoriletoj kaj Wagner akceptas telegramon: 'Kiel vi fartas, kanajlo? Jungwirt.' Tio daŭris la tutan semajnon, kaj la staciestro komencis sendi al ĉiuj fervojaj stacioj tiujn ĉi oficajn telegramojn kiel respondon al tiu fantomo: 'Pardonu al mi tion, Jungwirt.' Kaj la sekvantan nokton klakas la aparato tiun ĉi respondon: 'Pendumu vin sur semaforo ĉe la ponto. Jungwirt.' Kaj sinjoro staciestro lin obeis. Poste oni malliberigis pro tio telegrafiston el la stacio antaŭ Svitavy. Vidu do, ke inter la ĉielo kaj la tero ekzistas aferoj, pri kiuj ni ne havas eĉ imagon.”

La trajno enveturis stacion Tábor kaj Švejk, antaŭ ol li eliris en akompano de la konduktoro, anoncis al la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiel decas: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke oni min kondukas al sinjoro staciestro.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ne respondis. Atakis lin absoluta apatio al ĉio. Lian kapon traflugis, ke estas plej bone pri ĉio fajfi. Pri Švejk same kiel pri la kalva generalmajoro kontraŭ li. Trankvile sidi, en Budějovice elvagoniĝi, anonci sin en la kazerno kaj veturi al la fronto kun marŝkompanio. En la fronto lasi sin eventuale mortigi kaj liberigi sin de tiu mizera mondo, en kiu vagas tia kanajlo kia estas Švejk.

Kiam la trajno moviĝis, la ĉefleŭtenanto Lukáš ekrigardis tra fenestro kaj vidis Švejkon stari sur fervoja kajo, enprofundiĝintan en seriozan interparolon kun la staciestro. Švejkon ĉirkaŭis amaso da homoj, inter kiu vidiĝis ankaŭ kelke da fervojistoj en uniformoj.

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis. Tio ne estis ĝemo de bedaŭro. Li sentis malpeziĝon ĉe la koro, ke Švejk restis sur la fervoja kajo. Eĉ la kalva generalmajoro ne ŝajnis al li esti tia tedega monstro.

*

La trajno jam longe ruliĝis al České Budějovice, sed la homamaso ĉirkaŭ Švejk sur la fervoja kajo ne malkreskis.

Švejk parolis pri sia senkulpeco kaj konvinkis siajn aŭskultantojn tiel, ke iu sinjorino sin esprimis: ”Denove oni ĉikanas ĉi tie soldateton.”

La homamaso akceptis tiun ĉi opinion kaj nekonata sinjoro turnis sin al la staciestro kun proklamo, ke li pagos la monpunon de dudek kronoj anstataŭ Švejk. Li estas konvinkita, ke tiu soldato tion ne faris.

”Rigardu lin,” li konkludis laŭ la plej honesta mieno sur la vizaĝo de Švejk, kiu, turnante sin al la homamaso, ripetis: ”Hometoj, mi estas senkulpa.”

Poste aperis ĉefĝendarmo, el la amaso eltiris civitanon, arestis lin kaj forkondukis kun vortoj: ”Por tio vi respondos; mi montros al vi ĉu eblas ribeligi homojn — ke se oni tiel ĉi traktas soldatojn, neniu povas de ili postuli, ke Aŭstrio venku.”

La kompatinda civitano kapablis nenion alian ol sincere aserti, ke li estas ja viandista majstro de la Malnova Turo kaj ke li tion tiel ne pensis.

Intertempe la bona viro kredanta je la senkulpeco de Švejk pagis anstataŭ li la monpunon en la kancelario kaj forkondukis Švejkon en restoracion de tria klaso, kie li regalis lin per biero, kaj konstatinte, ke ĉiuj dokumentoj kaj soldata bileto por fervojo troviĝas ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš, donis al li grandanime dek kronojn por la bileto kaj pluaj elspezoj.

Forirante, li diris al Švejk konfidence: ”Do, soldateto, kiel mi al vi diras, se en Rusio vi falos en kaptitecon, salutu de mi bierfariston Zeman en Zdolbunov. Vi havas tion ja skribita, kia estas mia nomo. Agu nur sagace, por ke vi ne estu longe en la fronto.”

”Tion absolute ne timu,” diris Švejk, ”tio estas ĉiam interesa, vidi fremdajn regionojn senpage.”

Švejk restis sidi malantaŭ la tablo sola, senvorte fortrinkante dek kronojn de la nobla bonfaranto, dum homoj sur la fervoja kajo — kiuj ne ĉeestis la interparolon de Švejk kun la staciestro kaj nur de fore vidis la homamason — sciigis unu al la alia, ke oni kaptis tie spionon, kiu fotografis la stacidomon, sed tion refutis iu sinjorino per aserto, ke ne temas pri spiono, sed ke si aŭdis, kiel dragono sabrohakis oficiron ĉe virina necesejo, ĉar la oficiro puŝis sin tien post lia amatino, kiu tiun dragonon akompanis.

Al tiuj ĉi aventuraj kombinoj karakterizantaj la nervozecon de la milita tempo faris finon la ĝendarmaro, kiu senhomigis la kajon. Kaj Švejk plu senvorte trinkis, tenere rememorante sian ĉefleŭtenanton. Kion tiu verŝajne faros, kiam li alveturos al České Budějovice kaj en la tuta trajno ne trovos sian servosoldaton.

Antaŭ alveturo de persona trajno la restoracio de tria klaso pleniĝis per soldatoj kaj civiluloj. Superregis soldatoj de diversaj regimentoj, formacioj kaj la plej diversaj naciecoj, kiujn la milita tempesto forblovis en lazaretojn de Tábor kaj kiuj nun denove veturas al batalkampoj por novaj vundoj, kripliĝo, doloroj, por super siaj tomboj elmeriti simplan lignan krucon, sur kiu ankoraŭ post jaroj en vento kaj pluvo sur malgajaj ebenaĵoj de orienta Galicio flirtos aŭstra soldata kepo kun rustiĝinta ”francisko”; sur la kepo de tempo al tempo eksidos trista maljuniĝinta korvo, rememoranta riĉajn festenojn antaŭ jaroj, kiam estis ĉi tie por ĝi senfina tablo plena da bongustaj homaj kaj ĉevalaj kadavroj, kaj kiam ĝuste sub tia kepo, sur kiu ĝi sidas, estis la plej bona frandaĵo — homaj okuloj.

Unu el tiuj kandidatoj de turmento, ellasita el soldata lazareto post operacio, en makulita uniformo kun postsignoj de sango kaj koto, sidiĝis ĉe Švejk. Li aspektis ŝrumpe, malgrase, triste. Sur la tablon li metis paketon, eltiris difektitan monujon kaj kalkulis sian monon.

Poste li ekrigardis Švejkon kaj demandis: ”Magyarúl[6]?”

”Kamarado, mi estas ĉeĥo,” respondis Švejk, ”ĉu vi ne volas trinki?”

”Nem tudom, barátom[7].”

”Tio ne gravas, kamarado,” admonis Švejk, ŝovante sian plenan glason antaŭ la tristan soldaton, ”trinku nur laŭplaĉe.”

Li ekkomprenis, iom trinkis, dankis: ”Koszonom szivesen[8]”, plu trarigardante la enhavon de sia monujo kaj fine li ekĝemis. Švejk divenis, ke tiu hungaro volus mendi al si bieron kaj ke li ne havas sufiĉe da mono, tial li ordonis bieron al li alporti, post kio la hungaro ree dankis kaj helpe de mangestoj komencis ion al Švejk rakonti, montrante sian pafvunditan brakon, ĉe kio li ekparolis per internacia lingvo: ”Pif, paf, krak!”

Švejk kunsente balancis la kapon kaj la ŝrumpa resaniĝanto ankoraŭ sciigis al Švejk, mallevante la maldekstran manon je duonmetro de la tero kaj montrante poste tri fingrojn, ke li havas tri malgrandajn infanojn.

”Nenjo manjo, nenjo manjo,” li daŭrigis, volante diri, ke hejme oni ne havas manĝon, kaj la okulojn, el kiuj elŝprucis larmoj, li viŝis al si per malpura maniko de sia soldata mantelo, en kiu vidiĝis truo post kuglo, enfluginta lian korpon por la hungara reĝo.

Estis tio nenio neordinara, ke ĉe tia amuzo restis al Švejk el tiuj dek kronoj preskaŭ nenio kaj ke li malrapide, sed certe baris al si la vojon al České Budějovice, perdante la eblon aĉeti al si soldatan bileton per ĉiu glaso da biero, per kiu li regalis sin kaj la hungaran resaniĝanton.

La stacion denove traveturis trajno al Budějovice kaj Švejk senĉese sidis ĉe la tablo kaj aŭskultis, kiel la hungaro ripetas la sian: ”Pif, paf, krak! Tri infanoj, nenjo manjo, saluton!”

Tion lastan li diris, tostante al Švejk.

”Trinku nur, bubo hungara,” respondis Švejk, ”drinku! Vi, hungaroj, nin tiel ne regalus...”

Soldato de apuda tablo diris, ke kiam ili kun la dudekoka regimento alveturis al Szeged, la hungaroj moke montris al ili la manojn levitaj super la kapo.

Tio estis sankta vero, sed tiu ĉi soldato ŝajne sentis sin ofendita per tio, kio pli poste estis normala fenomeno ĉe ĉiuj ĉeĥaj soldatoj kaj kion fine faris hungaroj mem, kiam jam ĉesis al ili plaĉi la interbatiĝo pro interesoj de la hungara reĝo.

Poste tiu soldato ankaŭ alsidiĝis kaj rakontis, kiel en Szeged ili drasis hungarojn kaj kiel ili elbatis ilin el kelkaj gastejoj. Ĉe tio li rekonis kaj pritaksis, ke ankaŭ hungaroj scias interbatiĝi kaj ke li ricevis baton per tranĉilo en la dorson, tiel ke oni devis lin sendi en la arieron cele de kuracado.

Sed ke nun, kiam li revenos, kapitano de lia bataliono ŝajne igos lin malliberigi, ĉar li jam ne havis tempon por redoni la baton al tiu hungaro, kiel decas kaj konvenas, por ke ankaŭ tiu havu el tio ion kaj estu savita la honoro de la tuta regimento.

”Ihre Dokumenten[9], vija tokumenta?” tiel bele alparolis Švejkon komandanto de soldata patrolo, ĉefserĝento, kiun akompanis kvar soldatoj kun bajonetoj, ”mi vidi, sidi, ne feturi, sidi, trinki, ĉjam trinki!”

”Mi ne havas, karulo,” respondis Švejk, ”kunprenis ilin sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, regimento numero naŭdek unu, kaj mi restis ĉi tie en la stacidomo.”

”Was ist das Wort[10]: 'kharulo'?” turnis sin la ĉefserĝento al unu el siaj soldatoj, hardita miliciano[11], kiu ŝajne faris ĉion al sia superulo spite, ĉar li trankvile diris:

”Karulo, tio signifas la samon kiel 'sinjoro ĉefserĝento'.”

La ĉefserĝento daŭrigis la interparolon kun Švejk: ”Tokumenta ĉja soltat, sen tokumenta karceri ĉe stacja soltatkomanto tiun kotanimulon kiel rabja hund.”

Oni kondukis Švejkon al la stacia soldatkomandejo, kie en la gardistejo sidis viraro aspektanta same kiel la hardita miliciano, kiu sciis tiel bele traduki la vorton 'karulo' en la germanan lingvon al sia natura malamiko, la ĉefserĝenta moŝto.

La gardistejo estis ornamita per litografoj, kiujn la ministerio de milito igis tiutempe dissendi al ĉiuj kancelarioj, kien venis soldatoj, same kiel al lernejoj kaj kazernoj.

La bravan soldaton Švejk bonvenigis bildo, laŭ la surskribo prezentanta, kiel serĝento Francisko Hammel kaj kaporaloj Paulhart kaj Bachmayer de la i.r.[12] dudekunua fuziliera regimento admonas la viraron persisti. Sur la alia flanko pendis bildo kun surskribo: ”Serĝento Johano Danko de la kvina regimento de honvedaj husaroj elspionis postenon de malamika baterio.”

Pli sube ĉe la dekstra flanko pendis afiŝo: Raraj ekzemploj de kuraĝo.

Per tiaj afiŝoj, kies tekston kun elpensitaj raraj ekzemploj verkis diversaj rekrutitaj germanaj ĵurnalistoj en kancelarioj de la ministerio de milito, volis la malnova idiota Aŭstrio entuziasmigi soldatojn, kiuj tion neniam legis, kaj kiam oni sendis al ili tiajn rarajn ekzemplojn en broŝuritaj libretoj al la fronto, ili volvis al si el tio cigaredojn aŭ uzis tion ankoraŭ pli konvene, por ke tio respondu al la valoro kaj spirito de verkitaj raraj ekzemploj de kuraĝo.

Dum la ĉefserĝento iris serĉi iun oficiron, Švejk legis sur afiŝo:

Veturigisto Jozefo Bong.

Soldatoj de sanitara korpuso transportadis grave vunditajn virojn al veturiloj, preparitaj en kaŝita valo. Kiam iu veturilo estis plena, oni forsendis ĝin al bandaĝejo. Rusoj, elspioninte tiujn ĉi veturilojn, komencis superŝuti ilin per grenadoj. Grenadero mortigis ĉevalon de la veturigisto Jozefo Bong, servanta ĉe la i.k.r. tria trajna eskadrono. Bong lamentis: ”Mia kompatinda blankĉevalo, via vivo estas for!” En tiu momento grenadero trafis lin mem. Spite tion li disjungis sian ĉevalon kaj fortrenis la veturilon al sendanĝera kaŝejo. Poste li revenis por la jungilaro de sia mortigita ĉevalo. Rusoj senĉese pafis. ”Pafu nur laŭplaĉe, damnindaj furiozuloj, la jungilaron mi ĉi tie ne lasos!” li murmuris tiujn ĉi vortojn, plu demetante la jungilaron de sia ĉevalo. Li finis kaj trenis la jungilaron reen al la veturilo. Tie li devis elaŭskulti tondradon fare de sanitaristoj pro lia longa foresto. ”Mi ne volis lasi tie la jungilaron, ĝi estas preskaŭ nova. Domaĝe ĝin perdi, mi ekpensis. Ni ne havas superfluon da tiaj aĵoj,” ekskuzis sin la kuraĝa soldato, forveturante al bandaĝejo, kie nur nun anoncis sin kiel vundito. Kapitano de lia eskadrono ornamis poste lian bruston per arĝenta medalo pro kuraĝo.

Kiam Švejk finlegis kaj la ĉefserĝento ankoraŭ ne revenis, li diris al la milicianoj en la gardistejo: ”Tio ĉi estas tre bela ekzemplo de kuraĝo. Tiel ĉi ni havos en la armeo nur novajn jungilarojn por ĉevaloj; sed kiam mi estis en Prago, mi legis en 'Praga ofica gazeto’ ankoraŭ pli brilan ekzemplon pri unujara volontulo doktoro Jozefo Vojna. Tiu soldatis en Galicio ĉe la sepa ĉasista bataliono, kaj kiam oni sturmis per bajonetoj, li ricevis kuglon en la kapon; sanitaristoj portis lin al bandaĝejo kaj li ilin alkriegis, ke pro tia grataĵo li ne lasos sin vindi. Kaj li tuj volis ree sturmi kun sia plotono, sed grenado forhakis al li maleolon. Denove oni volis lin forporti, sed li komencis lami al la batallinio kun bastono kaj per tiu defendis sin kontraŭ la malamiko, alflugis alia grenado kaj forŝiris al li la manon, en kiu li tenis la bastonon. Li transmetis al si tiun bastonon en la alian manon, ekkriegis, ke tion li al ili ne pardonos kaj dio scias, kiel tio pri li finiĝus, se post momento definitive ne mortigus lin ŝrapnelo. Se oni lin fine tamen nur ne pereigus, povas esti, ke ankaŭ li ricevus arĝentan medalon pro kuraĝo. Kiam tio forbatis al li la kapon, tiu, ruliĝante, ankoraŭ ekkriis: 'Ĉiam la devon rapidu plenumi, eĉ se la morto volus vin brakumi!’ ”

”En gazeto oni skribas kion ajn,” diris unu el la viraro, ”sed tia redaktoro estus el tio post unu horo konfuzita”.

La miliciano forkraĉis: ”Ĉe ni en Čáslav estis redaktoro el Vieno, germano. Li servis kiel subleŭtenanto. Kun ni li ne volis ĉeĥe eĉ paroli, sed kiam oni alkomandis lin al marŝko, kie estis nur ĉeĥoj, li tuj regis la ĉeĥan lingvon.”

Ĉe la pordo aperis la ĉefserĝento, mienis kolere kaj komencis:

”Kiam la homo estas tri minutojn for, jam oni aŭdas nenion alian ol: ĉeĥe, ĉeĥoj.”

Elirante eksteren, ŝajne en restoracion, li diris al la milicia kaporalo, montrante al Švejk, ke li tuj forkonduku tiun sagacan kanajlon al la leŭtenanto, kiam tiu venos.

”Sinjoro leŭtenanto ree babilas kun la stacia telegrafistino,” diris la kaporalo post lia foriro, ”li trudas sin al ŝi jam pli ol dek kvar tagojn kaj kiam li venas el la telegrafejo, li estas ĉiam ege kolera kaj diras pri ŝi: 'Tio estas ja publikulino, ŝi ne volas ĉe mi kuŝi.' ”

Ankaŭ ĉi-foje li havis tian furiozan humoron, ĉar kiam li post momento venis, oni aŭdis, ke li brubatas librojn kontraŭ la tablo.

”Nenia helpo, knabo, al li vi devas,” ekparolis la kaporalo kunsente al Švejk, ”en liajn manojn falis jam multaj homoj, harditaj eĉ novaj soldatoj.”

Kaj li jam kondukis Švejkon en la kancelarion, kie malantaŭ tablo kun disĵetitaj paperoj sidis juna leŭtenanto, mienanta ege furioze.

Ekvidinte Švejkon kun la kaporalo, li diris tre multpromese: ”Aha!” Poste sekvis raporto de la kaporalo: ”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke tiun ĉi viron oni trovis en la stacidomo sen dokumentoj.”

La leŭtenanto kapjesis kvazaŭ li volus esprimi, ke tion li antaŭvidis jam antaŭ jaroj, ke en tiu tago kaj tiu ĉi horo oni vere trovos Švejkon en la stacidomo sen dokumentoj, ĉar kiu ekrigardus Švejkon en tiu momento, tiu devus akiri impreson, ke absolute ne eblas, ke viro de tia mieno kaj figuro povu havi ĉe si iajn dokumentojn. Švejk en tiu momento aspektis, kvazaŭ li falus de alia ĉiela planedo kaj nun kun naiva miro rigardas alian mondon, kie oni postulas de li tian, ĝis nun al li nekonatan stultaĵon, iajn dokumentojn.

La leŭtenanto momenton meditis, rigardante Švejkon, kion al li diri kaj pri kio lin demandi.

Fine li ekparolis:

”Kion vi faris en la stacidomo?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke mi atendis trajnon al České Budějovice por povi veturi al mia naŭdekunua regimento, kie mi estas servosoldato ĉe sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, kiun mi devis forlasi, estante alkondukita al la staciestro cele de monpuno, ĉar oni min suspektis, ke mi haltigis la ekspresan trajnon, en kiu ni veturis, helpe de sava alarmbremso.”

”El tio mi freneziĝos!” ekkriis la leŭtenanto, ”diru al mi tion iel flue, mallonge kaj ne babilu idiotaĵojn.”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke ni havis malbonŝancon jam de tiu momento, kiam ni kun sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš eksidis en tiun ekspresan trajnon por ke ĝi forveturigu kaj venigu nin kiel eble plej rapide al nia naŭdekunua i.r. infanteria regimento. Unue perdiĝis al ni kofro, poste, por ke estu ŝanĝo, ia sinjoro generalmajoro, tute kalva...” ”Himmelherrgott,” ekĝemis la leŭtenanto.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke necesas, ke tio rampu el mi testude por ke estu superrigardo pri la tuta okazajo, kiel ĉiam diris la mortinto ŝuisto Petrlík, ordonante al sia filo demeti la pantalonon, antaŭ ol li komencis draŝi lin per zono.”

Kaj dum la leŭtenanto furiozis, Švejk daŭrigis:

”Iakaŭze mi ne ekplaĉis al la kalva sinjoro generalmajoro, kaj sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, kies servosoldato mi estas, sendis min en la koridoron. En la koridoro oni poste min kulpigis, ke mi faris tion, kion mi al vi jam diris. Antaŭ ol la afero klariĝis, mi restis sur la fervoja kajo sola. La trajno estis for, sinjoro ĉefleŭtenanto kun kofroj kaj kun ĉiuj siaj, miaj dokumentoj ankaŭ for kaj mi restis ĉi tie sen paperoj kiel orfo.”

Švejk ekrigardis la leŭtenanton tiel kortuŝe tenere, ke al tiu estis nun tute klare, ke estas plena vero, kion li aŭdas ĉi tie de tiu ulo, vekanta tian impreson de denaska idioto.

La leŭtenanto elkalkulis nun al Švejk ĉiujn vagonarojn, kiuj forveturis al Budějovice post la ekspresa trajno, kaj donis al li demandon, kial Švejk preterlasis tiujn trajnojn.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis Švejk, bonule ridetante, ”ke intertempe, kiam mi atendis la plej proksiman trajnon, trafis min tiu bedaŭrindaĵo, ke mi trinkis ĉe tablo unu bieron post la alia.”

”Tian idioton mi ne vidis,” ekpensis la leŭtenanto, ”li konfesas ĉion. Kiom da uloj ĉi tie mi jam havis kaj ĉiu malkonfesis, sed tiu ĉi diras trankvile: 'Mi preterlasis ĉiujn trajnojn, ĉar mi trinkis unu bieron post la alia.' ”

Siajn meditojn li resumis en frazon, per kiu li turnis sin al Švejk: ”Vi estas degenerulo. Ĉu vi scias, kion tio signifas, se oni pri iu diras, ke li estas degenerulo?”

”Ĉe ni, sur angulo de la strato Na Bojišti[13] kaj Kateřinská-strato, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ankaŭ vivis degenerulo. Lia patro estis pola grafo kaj la patrino vivtenis sin kiel akuŝistino. Li balais stratojn kaj en brandejoj ne igis sin titoli alie ol 'sinjoro grafo'.”

La leŭtenanto bontrovis iamaniere jam ĉion tion fini, tial li diris emfaze: ”Mi diras al vi, stultulo, hufulo, ke vi iros al kaso, aĉetos al vi bileton kaj veturos al Budějovice. Se mi vidos vin ĉi tie ankoraŭfoje, mi traktos vin kiel dizertinton. Formarŝi!”

Ĉar Švejk ne moviĝis kaj plu tenis la manon ĉe la viziero de sia kepo, la leŭtenanto ekkriegis: ”Malaperu, ĉu vi ne aŭdis, formarŝi! Kaporalo Palánek, kunprenu tiun idiotan ulon al la kaso kaj aĉetu al li bileton al České Budějovice!”

Post momento la kaporalo Palánek denove aperis en la kancelario. Malantaŭ la duonfermita pordo enrigardis internen la bonanima vizaĝo de Švejk.

”Kio estas?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” flustris la kaporalo Palánek mistere, ”li ne havas monon por la vojo kaj mi ankaŭ ne. Veturigi lin senpage oni ne volas, ĉar li ne havas soldatajn dokumentojn, ke li veturas al la regimento.”

La leŭtenanto ne lasis ilin longe atendi la Salomonan solvon de la malfacila problemo.

”Li do piediru,” li decidis, ”oni malliberigu lin ĉe la regimento, ke li malfruiĝis; kiu tedegus sin ĉi tie per lia alestado.” ”Nenia helpo, kamarado,” diris la kaporalo Palánek al Švejk, kiam li eliris el la kancelario, ”al Budějovice vi devas, mia kara, piediri. Tie en la gardistejo ni havas soldatpanon, tiun ni donos al vi por la vojo.”

Kaj post duonhoro, kiam ili trinkigis Švejkon ankoraŭ per nigra kafo kaj krom soldatpano donis al li paketon da soldata tabako por la vojo al la regimento, Švejk ekpaŝis el Tábor en senluma nokto, en kiu sonis lia voĉo.

Li kantis malnovan soldatan marŝon:

”Kiam ni la vojdirekton al Jaroměř ŝanĝis, kredu aŭ ne...”

Kaj diablo scias, kiel tio okazis, ke la brava soldato Švejk iris ĉiam rekte okcidenten anstataŭ suden al Budějovice.

Li paŝis en neĝo de la ŝoseo, en frosto, vualita per sia soldata mantelo kiel la lasta batalanto el la gvardio de Napoleono, revenanta el la ekspedicio al Moskvo, nur kun tiu diferenco, ke Švejk gaje al si kantis:

”Kaj mi iris, promenante en arbaron verdan...”

Kaj en nokta silento muĝis eĥo en neĝokovritaj arbaroj, ĝis en la vilaĝoj komencis boji hundoj.

Kiam la kantado al li jam tedis, Švejk sidiĝis sur amaseton da gruzo, ekbruligis al si la pipon kaj ripozinte, daŭrigis la vojon, renkonten al novaj aventuroj de sia anabaso al Budějovice.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.