|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
La feldkurato Martinec en vera senco de la vorto ne venis al Švejk, sed aldancis al li kiel baletistino sur scenejo. Ĉielaj sopiroj kaj botelo da malnova ”Gumpoldskirchen” faris lin en tiu kortuŝa momento malpeza kiel plumeto. Šajnis al li, ke en tiu ĉi grava kaj sankta momento li proksimiĝas al dio, dum li proksimiĝis al Švejk.
Oni fermis malantaŭ li la pordon, lasis ilin ambaŭ solaj kaj li diris entuziasme al Švejk, kiu sidis sur la pajlosako: ”Kara filo, mi estas feldkurato Martinec.”
Post la tuta vojo ĉi tien tiu ĉi alparolo ŝajnis al li esti la plej konvena kaj iel patrece kortuŝa.
Švejk leviĝis de sur sia kuŝejo, vivosperte skuis la manon al la feldkurato kaj diris: ”Tre min ĝojigas, mi estas Švejk, kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento. Antaŭnelonge oni translokis nian ĉefan parton al Bruck an der Leitha, sidiĝu do bele apud mi, sinjoro feldkurato, kaj rakontu al mi, kial vi estas malliberigita. Vi havas ja rangon de oficiro, al vi do apartenas esti en oficira malliberejo ĉe la garnizono, tute ne ĉi tie, tiu pajlosako estas ja plena de pedikoj. Kompreneble iam okazas, ke iu ne scias, en kiun malliberejon li apartenas, sed tio estas eraro de la kancelario aŭ hazardo. Foje mi sidis, sinjoro feldkurato, en regimenta malliberejo en Budějovice kaj oni alkondukis al mi vicoficiron. Tia vicoficiro, tio estis io simila kiel feldkuratoj, nek porko, nek muso, li alkriegis soldatojn kiel oficiro, kaj kiam io okazis, oni malliberigis lin inter la simplan viraron. Tio estis, sinjoro fedlkurato, tiaj bastardoj, ke oni ilin ne akceptis por manĝo en suboficiran kuirejon, je manĝo por la viraro ili ne havis rajton, ili estis range pli alte, kaj manĝo por oficiroj al ili ne apartenis. Tiam ni havis tie da ili kvin kaj komence tio voris en kantino nur fromaĝbuletojn, ĉar nenie ili ricevis manĝon, ĝis foje ekvidis ilin tie ĉefleŭtenanto Wurm kaj malpermesis al ili tion, ĉar iradi en kantinon por la viraro laŭdire ne akordiĝas kun la honoro de vicoficiroj. Sed kion fari, en oficiran kantinon oni ilin ne enlasis. Tiel ili pendis en aero kaj dum kelke da tagoj trairis tian vojon de turmento, ke unu el ili saltis en la riveron Malše kaj alia dizertis de la regimento kaj post du monatoj skribis en la kazernon, ke li estas ministro de milito en Maroko. Ili estis kvar, ĉar tiun el Malše oni eltiris vivan, li en tiu ekscitiĝo saltante tien forgesis, ke li scias naĝi kaj ke li plenumis naĝekzamenon kun bonega rezultato. Oni liveris lin en hospitalon kaj tie oni denove ne sciis pri li al si konsili, ĉu meti sur lin kovrilon por oficiroj aŭ tiun simplan por la viraro. Oni do trovis solvon, donis al li neniun kovrilon kaj envolvis lin nur en malsekan litotukon, tiel ke post duonhoro li petis, ke oni lin ellasu reen en la kazernon, kaj tio estis ĝuste tiu, kiun, ankoraŭ tute malsekan, oni malliberigis ĉe mi. Li sidis tie proksimume kvar tagojn kaj ĝojis, ĉar tie li ricevis manĝon, kvankam malliberulan, tamen nur manĝon, li havis tion sian certa, kiel li diradis. La kvinan tagon oni venis por li, li revenis post duonhoro por sia kepo kaj ploris pro ĝojo. Li diras al mi: 'Fine venis pri ni decido. Ekde hodiaŭo estos ni, vicoficiroj, malliberigataj en ĉefgardistejo inter oficiroj, ni alpagos por manĝo en la oficira kuirejo, kaj kiam la oficiroj satmanĝos, nur poste ni ricevos manĝon, ni dormos kun la viraro, kafon ni ricevos ankaŭ el la kuirejo por la viraro kaj ankaŭ tabakon oni donos al ni kun la viraro.' ”
Nur nun rekonsciiĝis la feldkurato Martinec tiagrade, ke li interrompis Švejkon per frazo, kiu per sia enhavo neniel apartenis al la antaŭa parolo:
”Jes, jes, kara filo! Ekzistas aferoj inter la ĉielo kaj la tero, pri kiuj decas mediti kun arda koro kaj plena fido al mizerikordo de Dio. Mi venas, kara filo, doni al vi konsolon de la animo.”
Li eksilentis, ĉar ĉio tio iel al li ne konvenis. Jam dumvoje li preparis al si la tutan planon de sia parolo, en kiu li alkondukos la kompatindulon al kontemplado pri lia vivo, kaj kiel oni tiun pekliberigos tie supre, se li pentos kaj montros veran bedaŭron.
Nun li meditis, kiel plu ligi la parolon, sed Švejk lin antaŭiris per demando, ĉu la feldkurato ne havas cigaredon.
La feldkurato Martinec ĝis nun ne ellernis fumi, tio estis ankaŭ la sola afero, kiun li propre konservis al si el sia vivmaniero, antaŭ ol li ĉi tien alveturis. Kelkfoje ĉe la generalo Fink, kiam li havis jam vaporon en la kapo, li provis fumi delikatajn cigarojn, sed ĉio tuj iris el li eksteren, ĉe kio li havis impreson, ke la anĝeletogardanto tiklas lin averte en la gorĝo.
”Mi ne fumas, kara filo,” li respondis al Švejk kun neordinara digno.
”Al tio mi miras,” diris Švejk. ”Mi konis multe da feldkuratoj kaj tiuj fumis kiel alkoholfabriko en Zlíchov. Mi tute ne kapablas imagi al mi feldkuraton, ke li ne fumu kaj ne trinku. Mi konis nur unu tian, kiu ne enspiradis fumon, sed tiu anstataŭ fumado preferis maĉi tabakon kaj dum la prediko li salivmakulis la tutan predikejon. — De kie vi devenas, sinjoro feldkurato?”
”De Nový Jičín,” respondis i.r. digna pastro Martinec per senaplomba voĉo.
”Vi do eble konis, sinjoro feldkurato, certan Roza Gaudrs, antaŭlastjare ŝi laboris en praga vinejo en Platnéřská-strato kaj ŝi akuzis samtempe dek ok homojn pro patreco, ĉar ŝi akuŝis dunaskitojn. Tiu unu el tiuj dunaskitoj havis unu okulon blua kaj la alian bruna, tiu dua dunaskito havis unu okulon griza kaj la alian nigra, ŝi do supozis, ke en tio estas jam engaĝitaj kvar sinjoroj kun similaj okuloj, kiuj iradis en tiun vinejon kaj havis kun ŝi ion intiman. Krom tio unu el la dunaskitoj havis laman piedeton kiel magistrata konsilisto, kiu tien ankaŭ iradis, kaj tiu alia havis sur la piedo ses fingrojn, kiel deputito, kiu estis tie ĉiutaga gasto. Kaj nun imagu, sinjoro feldkurato, ke tien iradis dek ok tiaj gastoj, kaj tiuj dunaskitoj havis signeton de ĉiuj tiuj dek ok homoj, kun kiuj ŝi iris en privatan loĝejon aŭ en hotelon. Fine la juĝisto decidis, ke ĉe tia hompuŝiĝo la patro estas nekonata, ŝi kulpigis la vinejestron kaj akuzis tiun, ĉe kiu ŝi servis, sed tiu pruvis, ke li estas jam pli ol dudek jarojn impotenta surbaze de operacio ĉe inflamo de subaj membroj. Poste oni police sin venigis, sinjoro feldkurato, al vi al Nový Jičín, el tio plej bone vidiĝas, ke kiu avidas multon, ordinare ricevas nenion. Si povis teni sin je unu kaj ne aserti antaŭ la juĝisto, ke unu dunaskito estas de sinjoro deputito kaj la alia de sinjoro magistrata konsilisto aŭ de iu alia. Naskiĝon de ĉiu infano eblas facile elkalkuli. Tiam kaj tiam mi estis kun li en hotelo kaj tiam kaj tiam tio al mi naskiĝis. Kompreneble, se temas pri normala akuŝo, sinjoro feldkurato. En tiaj minutaj hoteloj por dekkrono ĉiam troviĝos atestanto, ekzemple servisto aŭ ĉambristino, kiu ĵuros, ke tiunokte tiu sinjoro vere estis tie kun si kaj ke si ankoraŭ al li diris, kiam ili descendis tra la ŝtuparo: 'Kaj se tio havos sekvojn?' kaj ke li al si respondis: 'Ne timu, kanimuro[12], la infanon mi prizorgos.' ”
La feldkurato ekpensis kaj la tuta konsolo de la animo ŝajnis al li nun iel malfacila, eĉ se jam antaŭ tio li havis ellaborita la tutan planon, kion kaj kiel li parolos kun la kara filo. Pri tiu la plej supera mizerikordo en la tago de la lasta juĝo, kiam ĉiuj soldataj krimuloj leviĝos el tomboj kun pendigsnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj ĉar ili pentis, ili ricevos gracon same kiel tiu fiulo el la Nova Testamento.
Li havis preparita unu el eble la plej belaj konsoloj de la animo, kiu konsistis el tri partoj. Unue li volis priparoli tion, ke la morto per pendumo estas facila, se la homo estas plene repaciĝinta kun dio. Ke la soldata leĝo punas la kulpiĝinton pro lia perfido, faritan kontraŭ sinjoro imperiestro, kiu estas patro de siaj soldatoj, tiel ke eĉ la plej etan delikton de la soldato necesas rigardi kiel patromurdon, malhonorigon de la patro. Poste li volis plu disvolvi sian teorion, ke sinjoro imperiestro ekzistas dank' la dia graco, ke li estas destinita de dio por administri surterajn aferojn, same kiel la papo estas destinita por administri aferojn spiritajn. Perfido farita kontraŭ la imperiestro estas perfido farita kontraŭ sinjoro dio mem. Krom pendigŝnuro atendas do la soldatan krimulon puno en eterneco kaj ĝisĉiama damno de la fiulo. Sed se konsidere la soldatan disciplinon la surtera justeco ne povas nuligi la verdikton kaj devas la krimulon pendumi, ĉio ne estas ankoraŭ perdita, koncerne la alian punon en eterneco. La homo povas tion reĝustigi per bonega ago, per pentofaro.
La feldkurato imagis al si la plej kortuŝan scenon, kiu al li mem helpos tie supre nuligi ĉiujn rimarkojn pri lia agado kaj aktiveco en la loĝejo de la generalo Fink en Przemyśl.
Kiel li poste lin, la kondamniton, en enkonduko alkriegos: ”Pentofaru, filo, ni kune surgenuiĝu! Ripetu post mi, filo!” Kaj kiel poste tra tiu ĉi fetora, pedikplena ĉelo ehos preĝo: ”Dio, kies eco estas ĉiam kompati kaj pardoni, mi petas vin insiste pro tiu ĉi soldato, pro lia animo, al kiu vi ordonis foriri el tiu ĉi mondo surbaze de verdikto de senprokrasta soldata tribunalo en Przemyśl. Pro insista kaj plena pentofarado de tiu ĉi infanteriano faru, ke li ne spertu inferajn suferojn, sed ĝuu eternajn ĝojojn.”
”Pardonu, sinjoro feldkurato, jam kvin minutojn vi sidas kiel morttranĉita, kvazaŭ vi eĉ ne volus paroli. Ĉe vi la homo tuj ekkonos, ke vi estas en malliberejo la unuan fojon.”
”Mi venis,” diris la feldkurato serioze, ”cele de konsolo de la animo.”
”Tio estas stranga, kion vi senĉese havas, sinjoro feldkurato, kun tiu konsolo de la animo. Mi, sinjoro feldkurato, ne sentas min esti tiel forta, ke mi povu doni al vi ian konsolon. Vi estas nek unua, nek la lasta feldkurato, kiu troviĝis malantaŭ kradoj. Cetere, por diri la veron, sinjoro feldkurato, mi ne havas tiun elokventecon por povi doni al iu konsolon en lia malfacila situacio. Foje mi tion provis, sed tio ne finiĝis tro bone, sidiĝu bele apud mi kaj mi tion al vi diros. Kiam mi loĝis en Opatovická-strato, mi havis tie kamaradon, certan Faustýn, pordiston de hotelo. Li estis tre bonkora homo, justa kaj klopodema. Li konis ĉiujn stratulinojn kaj vi povus al li veni, sinjoro feldkurato, en kiu ajn nokta tempo en hotelon kaj diri al li nur: 'Sinjoro Faustýn, mi bezonas fraŭlinon,' li tuj konscience vin demandis, ĉu blondulinon, brunulinon, malgrandetan, altstaturan, maldikan, grasan, germaninon, ĉeĥinon aŭ judinon, fraŭlinan, eksedziniĝintan aŭ edziniĝintan sinjorinon, inteligentan aŭ sen inteligenteco.”
Švejk intime alpremiĝis al la feldkurato, kaj tenante lin ĉirkaŭ la talio, daŭrigis: ”Ni diru do, sinjoro feldkurato, ke vi proklamus: 'Mi bezonas blondulinon, longkruran, vidvinon, sen inteligenteco,' kaj post dek minutoj vi havus ŝin en la lito eĉ kun baptoatesto.”
La feldkurato komencis senti varmegon kaj Švejk parolis plu, patrinece premante la feldkuraton al si: ”Vi eĉ ne dirus, sinjoro feldkurato, kian senton havis sinjoro Faustýn por moralo kaj honesto. De tiuj ulinoj, kiujn li peris kaj liveradis en ĉambrojn, li prenis eĉ ne krejceron trinkmone, kaj se iam iu el tiuj ulinoj forgesis kaj ion volis al li kaŝe ŝovi, vi devus vidi, kiel li ekscitiĝis kaj komencis al ŝi krii: 'Vi, ĉiesulino, kiam vi vendas vian korpon kaj faras mortopekon, ne opiniu, ke iom da viaj dudekheleroj min helpos. Mi ne estas prostituisto, malĉasta stratulino. Mi faras tion nur pro kunsento kun vi, ke vi, se vi jam tiel malbonmoriĝis, ne devu publike rakonti pri via malhonoro al preterpasantoj, ke ie nokte ne kaptu vin patrolo kaj vi poste ne devu tri tagojn lavi en la polica direkcio[13]. Tiel ĉi vi estas almenaŭ en varmo kaj neniu vidas, kiel ege vi malbonmoriĝis.' Li kompensis al si tion de gastoj, se li ne volis akcepti monon kiel prostituisto. Li havis sian takson: bluaj okuloj kostis dudekheleron, nigraj dek kvin krejcerojn kaj li ĉion tion elkalkulis tute detale kiel fakturon sur paperpeceto, kiun li enmanigis al la gasto. Estis tio tre akcepteblaj prezoj de la perado. Pro ulino sen inteligenteco estis dudekhelera alpago, ĉar li eliris el tiu principo, ke tia nekulturita ino amuzos pli ol klera damo. Foje antaŭvespere venis al mi sinjoro Faustýn en Opatovická-straton ege ekscitiĝinta kaj kvazaŭ ne en sia haŭto, kvazaŭ ĝuste antaŭ momento oni eltirus lin el sub ŝirma kadro de elektra tramo kaj ŝtelus de li ĉe tio poŝhorloĝon. Unue li tute ne parolis, nur eltiris botelon da rumo el poŝo, ektrinkis, enmanigis al mi kaj diris: 'Trinku.' Tiel ni do ne parolis, nur kiam ni fintrinkis tiun botelon, li subite diras: 'Kamarado, estu tiel afabla, faru al mi ion por bona volo. Malfermu la fenestron al la strato, mi sidiĝos sur la fenestron, vi kaptos min je la kruroj kaj deĵetos min el la tria etaĝo suben. Mi bezonas en la vivo jam nenion alian, mi havas tiun ĉi lastan konsolon, ke troviĝis bona kamarado, kiu forigos min de sur la mondo. Mi ne povas plu vivi en la mondo, mi, honesta homo, estas akuzita pro negocado per ulinoj kiel ia prostituisto el ”En judoj”[14]. Nia hotelo estas ja unuaklasa, ĉiuj tri ĉambristinoj eĉ mia edzino havas policajn libretojn, ili ne ŝuldas al sinjoro doktoro por la esploro[15] eĉ unu krejceron. Se vi nur iom min amas, deĵetu min el la tria etaĝo, donu al mi tiun lastan konsolon.' Mi diris al li, ke li do suprengrimpu en la fenestron kaj mi deĵetis lin suben surstraten. — Ne ektimu, sinjoro feldkurato!”
Švejk supreniris sur la kuŝbreton, ĉe kio li eltiris kun si la ĉefkuraton: ”Rigardu, sinjoro feldkurato, tiel ĉi mi lin do kaptis — kaj tuj suben.”
Švejk levis la feldkuraton, ellasis lin sur plankon, kaj dum la konsternita feldkurato leviĝis de sur la tero, Švejk parolis plu: ”Vidu do, sinjoro feldkurato, ke okazis al vi nenio, kaj al li ankaŭ nenio, al sinjoro Faustýn, tio estis proksimume nur trioble pli alte. Scie, tiu sinjoro Faustýn estis tute ebriega kaj forgesis, ke mi loĝas en Opatovická-strato tute sube en teretaĝo kaj ne en la tria etaĝo kiel antaŭ jaro, kiam mi loĝis en Křemencová-strato kaj kiam li venadis al mi vizite.”
La feldkurato konsternite ekrigardis de sur la tero Švejkon, kiu, starante super li sur la kuŝbreto, mangestis.
Al la kurato venis en la menson, ke li havas kontraŭ si frenezulon, tial balbutante: ”Jes, kara filo, tio eĉ ne estis trioble tiel alte,” li ŝoviĝis malrapide dorsantaŭe al la pordo, kiun li subite komencis bategi kaj ĉe tio tiel terure jelpi, ke oni tuj al li malfermis.
Švejk vidis tra la kradita fenestro, kiel la feldkurato rapide pasas tra la korto en akompano de la gardistaro, kiel vigle li ĉe tio mangestas.
”Nun oni kondukas lin ŝajne en frenezulĉambron,” ekpensis Švejk, malsuprensaltinte de sur la kuŝbreto, kaj promenante per soldatpaŝo, li kantis al si:
”Ringon de vi donacitan porti mi ne penos.
Nu diabloj, diru, kial?
Mi fusilon per ĝi ŝargos,
kiam mi al regimento, tiu mia, venos...”
Kelkajn minutojn pli poste oni anoncis la feldkuraton ĉe la generalo Fink.
Ĉe la generalo denove estis granda aro da homoj, en kiu eminentan rolon ludis du agrablaj damoj, vino kaj likvoroj.
El la oficiraro estis ĉi tie kompleta partoprenantaro de la matena senprokrasta juĝproceso krom la simpla infanteriano, kiu bruligis al ili cigaredojn.
La feldkurato enmiksiĝis en la aron denove tiel fabele kiel fantomo. Li estis pala, emociita kaj digna kiel homo, kiu konscias, ke li estis senkulpe vangobatita.
La generalo Fink, kondutanta al la feldkurato en la lasta tempo tre intime, detiris lin al si sur sofon kaj duonebrie lin demandis: ”Kio estas al vi, konsolo de la animo?”
Ĉe tio unu el la gajaj damoj ĵetis kontraŭ la kurato cigaredon Memphis. ”Trinku, konsolo de la animo,” diris ankoraŭ la generalo Fink, verŝante al la feldkurato vinon en grandan verdan pokalon. Ĉar tiu ne komencis trinki tuj, la generalo mem komencis lin propramane trinkigi, kaj se la kurato kuraĝe ne englutadus, li tute lin verŝmakulus.
Nur poste sekvis eldemandado, kiel kondutis la kondamnito ĉe la konsolo de la animo. La feldkurato leviĝis kaj per voĉo plena de tragiko diris: ”Li freneziĝis.”
”Tio estis ŝajne eminenta konsolo de la animo,” ekridis la generalo, post kio ĉiuj komencis terure ridegi kaj ambaŭ damoj denove komencis ĵeti cigaredojn Memphis kontraŭ la kurato.
En fotelo ĉe fino de la tablo dormetis la majoro, kiu jam iom trotrinkis, nun vekiĝis el sia apatio, rapide verŝis ian likvoron en du vinglasojn, trapuŝis sin tra vojo trans seĝojn al la feldkurato kaj aldevigis la duonkonscian dian serviston eltrinki tion kun li je frateco. Poste li denove forpuŝiĝis sur sian lokon kaj dormetis plu.
Per tiu ĉi frateca tosto la feldkurato falis en insidojn de la diablo, kiu etendis al li siajn brakojn el ĉiuj boteloj sur la tablo eĉ el la rigardoj kaj ridetoj de gajaj damoj, kiuj metis siajn piedojn kontraŭ li sur la tablon, tiel ke la feldkuraton rigardis Belzebuto el la puntaro.
Gis la lasta momento la feldkurato ne perdis la konvinkon, ke oni ludas pri lia animo kaj ke li mem estas martiro.
Li esprimis tion ankaŭ per kontemplado, elbuŝigita al du servosoldatoj de la generalo, kiuj portis tiun ĉi sur sofon en apudan ĉambron: ”Kvankam malgaja, tamen nobla spektaklo malfermiĝas antaŭ viaj okuloj, kiam vi kun senantaŭjuĝa kaj pura menso rememoros grandnombron da famiĝintaj suferantoj, kiuj iĝis viktimo pro sia kredo kaj estas konataj kiel martiroj. Ĉe mi vi vidas, kiel la homo sentas sin edifita super ĉiuspecajn turmentojn, se en lia koro loĝas vero kaj virto, kiuj lin armigas por akiri gloran venkon super la plej terura sufero.”
Tiam oni turnis lin per la vizaĝo al la vando kaj li tuj ekdormis.
Li havis maltrankvilan dormon.
Li sonĝis, ke tage li plenumas funkciojn de feldkurato kaj nokte ke li estas pordisto de hotelo surloke de la pordisto Faustýn, kiun Švejk deĵetis el la tria etaĝo.
De ĉiuj flankoj venis al la generalo akuzoj kontraŭ li, ke anstataŭ blondulino li alkondukis al gasto brunulinon, ke anstataŭ eksedziniĝinta inteligenta sinjorino li liveris vidvinon sen inteligenteco.
Li vekiĝis matene ŝutkovrita kiel muso, la stomakon li havis kvazaŭ sur akvo kaj ŝajnis al li, ke tiu lia parokestro en Moravio kompare kun li estas anĝelo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.