|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
La feldkurato Otto Katz sidis enpense super cirkulero, kiun li ĵus alportis el la kazerno. Estis tio sekreta ordono de la ministerio de milito:
”Por la tempo de la milito la ministerio de milito nuligas validajn preskribojn koncernantajn la sanktoleadon de soldatoj kaj deklaras jenajn regulojn por soldatpastroj:
ŝ 1. La sanktoleadon ĉe la fronto oni abolicas.
ŝ 2. Al grave malsanaj kaj vunditaj soldatoj ne estas permesite veturi en la arieron cele de la lasta sanktoleado. La soldatpastroj havas devon transdoni tiajn homojn senprokraste al koncernaj soldataj oficejoj por plua persekutado.
ŝ 3. En soldataj hospitaloj en la ariero eblas doni la lastan sanktoleadon al ĉiuj komune laŭ la bontrovo de soldatkuracistoj, se la lasta ŝmiro ne havos en si trajton de ĝenado al la koncerna soldata institucio.
ŝ 4. En neordinaraj okazoj la komandantaroj de soldataj hospitaloj en la ariero povas permesi akcepti la lastan sanktoleadon al unuopuloj.
ŝ 5. La soldatpastroj havas devon post instigo fare de la komandantaroj de soldataj hospitaloj doni la lastan sanktoleadon al tiuj, kiujn la komandantaro proponas.”
Poste la feldkurato ankoraŭfoje tralegis ofican skribon, en kiu oni al li anoncas, ke morgaŭ li iru en soldatan hospitalon ĉe Karolo-placo por sanktolei grave vunditajn soldatojn.
”Aŭdu, Švejk,” vokis la feldkurato, ”ĉu tio ne estas kanajlaĵo? Kvazaŭ en la tuta Prago nur mi estus la unusola feldkurato. Kial oni ne sendis tien tiun pian pastron, kiu lastfoje ĉe ni dormis. Ni devas iri sanktolei al Karoloplaco. Mi jam forgesis, kiel oni tion faras.”
”Ni aĉetos do katekismon, sinjoro feldkurato, tie tio estas,” diris Švejk, ”tio estas por spiritaj paŝtistoj la samo kiel gvidlibro por fremduloj. En la monaĥejo Emauzy laboris ĝardenista helpanto, kaj kiam li volis eniri la ordenon de laikoj kaj ricevi frokon por ne devi uzdifekti sian veston, li devis aĉeti katekismon kaj lerni, kiel sin krucosigni, kiu sola savis sin de la hereda peko, kion signifas havi puran konsciencon kaj aliajn similajn bagatelojn, kaj poste li kaŝvendis duonon de kukumoj el la monaĥeja ĝardeno kaj kun malhonoro foriris el la monaĥejo. Kiam mi kun li renkontiĝis, li diris al mi: 'Kukumojn mi povis vendi eĉ sen katekismo.'”
Kiam Švejk alportis la aĉetitan katekismon, la feldkurato, foliumante en ĝi, diris: ”Jen, la lastan ŝmiron povas doni nur pastro, kaj nur per oleo sanktigita de episkopo. Vidu do, Švejk, vi mem ne povas iun sanktolei. Legu al mi, kiel oni donas la lastan ŝmiron.”
Švejk legis: ”Oni procedas jene: la pastro ŝmiras unuopajn sensorganojn de la malsanulo, samtempe preĝante: 'Pere de tiu ĉi sankta oleado kaj pro sia afablega mizerikordo pardonu al vi Dio, pri kio vi kulpis per vidsento, aŭdosento, flarsento, gustosento, parolo, palpado kaj pasado.”
”Mi tre satus scii, Švejk,” reagis la feldkurato, ”kiel la homo povas peki per palpado, ĉu vi povas tion al mi klarigi?” ”Multmaniere, sinjoro feldkurato, ekzemple se li palpas en fremdan poŝon, aŭ ĉe dancamuzoj, vi ja min komprenas, kia spektaklo tie prezentiĝas.”
”Kaj per paŝado, Švejk?”
”Se li lamaĉas, por ke la homoj lin kompatu.”
”Kaj per flarsento?”
”Se iu fetorulo al li ne plaĉas.”
”Kaj per gustosento, Švejk?”
”Se li havas guston al iu venĝi.”
”Kaj per parolo?”
”Tiu ligiĝas al la aŭdosento, sinjoro feldkurato. Se iu multe babilas kaj la alia lin aŭskultas.”
Post tiuj ĉi filozofiaj meditoj la feldkurato eksilentis kaj diris: ”Ni bezonas do oleon sanktigitan de episkopo. Jen vi havas dek kronojn kaj aĉetu boteleton. La soldata intendantejo evidente tian oleon ne havas.”
Švejk do ekiris la vojon por oleo sanktigita de episkopo. Trovi tian aĵon estas pli malfacile ol serĉi revivigan akvon en la fabeloj de Božena Němcová[92].
Li estis en kelkaj drogejoj, kaj tuj kiam li diris: ”Mi petas boteleton da oleo sanktigita de episkopo,” oni ie komencis ridi kaj alie konsterniĝe kaŝis sin malantaŭ la vendotablo. Ĉe tio Švejk mienis neordinare serioze.
Li do ekintencis provi sian feliĉon en apotekoj. El la unua oni igis lin elĵeti fare de helpa apotekisto. En la dua oni volis telefoni por la sanitara servo kaj en la tria diris al li la apotekestro, ke la petatan oleon tutcerte havas en siaj provizoj la firmao Polák en Dlouhá-strato, komercejo per oleo kaj lakoj.
La firmao Polák en Dlouhá-strato estis vere iniciativa. Ĝi lasis foriri neniun aĉetonton por ne kontentigi lian deziron. Se iu volis balzamon kopaivon, oni verŝis al li terebinton kaj estis tio ankaŭ en ordo.
Kiam Švejk venis kaj deziris oleon sanktigitan de episkopo por dek kronoj, la ĉefo diris al la komizo: ”Sinjoro Tauchen, verŝu al li dek dekagramojn de kanaba oleo numero tri.”
Kaj la komizo, volvante la boteleton en paperon, rimarkis al Švejk pure komerce: ”Ĝi havas unuarangan kvaliton, se vi deziros penikojn, lakojn, vernison, bonvolu vin turni al ni. Ni priservos vin solide.”
Intertempe la feldkurato helpe de katekismo ripetis, kio iam en la seminario ne fiksiĝis en lia memoro. Tre plaĉis al li neordinare spiritoplenaj frazoj, al kiuj li sincere ridis: ”La nomo 'la lasta sanktoleado' devenas de tio, ke tiu ĉi oleado ordinare estas la lasta el ĉiuj sanktaj ŝmiroj, kiujn la eklezio donas al la homo.”
Aŭ: ”La lastan sanktoleadon povas akcepti ĉiu katolika kristano, kiu danĝere malsaniĝis kaj ricevis jam saĝon.”
”Se eble, la malsanulo akceptu la lastan ŝmiron, kiam li ankoraŭ bone memoras.”
Poste venis kuriero kaj alportis skribon, en kiu oni al la feldkurato anoncas, ke la morgaŭan sanktoleadon en la hospitalo ĉeestos la ”Societo de nobelinoj por religia eduko de soldatoj.”
Tiu ĉi societo konsistis el histeriaj maljunulinaĉoj kaj en hospitaloj disdonadis bildetojn de sanktuloj kaj rakontojn pri katolika soldato, kiu mortas por sinjoro imperiestro. Tiujn rakontojn akompanis kolora bildeto, prezentanta batalkampon. Ĉie kuŝaĉas homaj kaj ĉevalaj kadavroj, renversitaj municiveturiloj kaj kanonoj turnitaj per afustoj supren. Ĉe la horizonto brulas vilaĝo kaj krevas ŝrapneloj, kaj antaŭe kuŝas mortanta soldato kun forŝirita kruro, super li kliniĝas anĝelo kaj portas al li florkronon kun skribo sur la rubando: ”Ankoraŭ hodiaŭ vi estos ĉe mi en la paradizo.” Kaj la mortanto feliĉege ridetas, kvazaŭ oni portus al li glaciaĵon.
Kiam Otto Katz tralegis la enhavon de la sciigo, li forkraĉis kaj ekpensis: ”Tiu morgaŭo, tio estos denove 'bela' tago!”
Li konis tiun fiulinaron, kiel li ĝin nomis, el la preĝejo de Sankta Ignaco, kiam antaŭ jaroj li havis tie predikojn por soldataro. Tiam li predikis ankoraŭ fervore kaj la ”Societo” sidis ĉiam malantaŭ la kolonelo. Du altstaturaj ulinoj en nigra vesto kaj kun rozario, kiuj foje post la prediko al li aldoniĝis, du horojn babilis pri religia eduko de soldatoj, dum li ne ekkoleris kaj ne diris al ili: ”Pardonu, miaj damoj, atendas min sinjoro kapitano kun partio de ferblo.”
”Do, ni havas jam oleon,” anoncis Švejk solene, reveninte de la firmao Polák, ”kanaban oleon numero tri, de unuaranga kvalito, ni povas ŝmiri per ĝi la tutan batalionon. Tiu firmao estas solida. Ĝi vendas ankaŭ vernison, lakojn kaj penikojn. Ni bezonas ankoraŭ sonorileton.”
”Kial sonorileton, Švejk?”
”Dumvoje ni devas sonorigi, sinjoro feldkurato, por ke la homoj demetu antaŭ ni siajn ĉapelojn, kiam ni iros kun Sinjoro Dio, kun tiu kanaba oleo numero tri. Tion oni tiel faras, kaj jam multe da homoj, kiujn la afero ne tusis, estis malliberigitaj, ke ili ne demetis sian kapvestaĵon. Foje en Žižkov[93] parokestro batregalis blindulon, kiu ĉe tia okazo ne demetis la ĉapelon, kaj la blindulo estis ankoraŭ malliberigita, ĉar antaŭ la tribunalo oni al li pruvis, ke li estas ne surdamuta, nur blinda, ke li aŭdis la tintadon de sonorileto kaj vekis indignon, kvankam tio okazis nokte. Tio estas kiel ĉe festo de Kristo-korpo. Alifoje la homoj nin eĉ ne atentus, kaj nun ili demetos antaŭ ni siajn ĉapelojn. Se vi do, sinjoro feldkurato, havas kontraŭ tio nenion, mi alportos ĝin tuj.”
Ricevinte la permeson, Švejk post duonhoro alportis sonorileton.
”Ĝi estis ĉe pordego de envetura gastejo 'Ĉe krucetoj' ”, li diris, ”ĝi kostis al mi kvin minutojn da timo kaj antaŭ tio mi devis longe atendi, ĉar senĉese venis homoj.”
”Mi iras en kafejon, Švejk, se iu venos, li atendu.” Proksimume post unu horo venis grizhara, iom grandaĝa sinjoro, de rekta staturo kaj severa rigardo.
El lia tuta aspekto blovis obstino kaj kolero. Li rigardis, kvazaŭ sendus lin la fatalo por detrui nian mizeran planedon kaj forvisi ĝiajn spurojn en la universo.
Lia parolo estis kruda, seka kaj senkompata: ”Hejme? Ke li iris en kafejon? Ke mi atendu? Bone, mi atendos ĝis la mateno. La monon por kafejo li havas, sed por pagi la ŝuldojn, tion ne. Bela pastro, fi!”
Li forkraĉis en la kuirejo.
”Sinjoro, ne kraĉu al ni ĉi tie!” reagis Švejk, observante kun intereso la fremdan sinjoron.
”Kaj ankoraŭfoje mi forkraĉos, rigardu, jene,” diris la severa sinjoro obstine, forkraĉinte la duan fojon sur la plankon, ”li hontu. Tia soldatpastro, skandalo!”
”Se vi estas klera homo, dekutimiĝu kraĉi en fremda loĝejo,” atentigis lin Švejk. ”Aŭ vi opinias, ke en la tempo de la mondmilito vi povas permesi al vi ĉion? Kondutu ĝentile kaj ne kiel vagabondo. Traktu delikate, parolu dece kaj ne agu kiel stratbubo, stulta civilulo.”
La severa sinjoro leviĝis de sur la seĝo, komencis ekscitite tremi kaj kriis: ”Kion vi aŭdacas, ke mi ne estas bonedukita homo, kio do mi estas, diru...”
”Klozetulo,” respondis Švejk, rigardante en liajn okulojn, ”vi kraĉas planken kvazaŭ vi estus en tramo, vagonaro aŭ ie en publika ejo. Mi ĉiam miris, kial ĉie tie pendas tabuletoj, ke oni malpermesas kraĉi planken, kaj nun mi vidas, ke tiu kaŭzo estas vi. Sendube oni konas vin ĉie tre bone.”
La severa sinjoro komencis ŝanĝi la koloron de la vizaĝo kaj klopodis respondi per torento da insultoj, adresitaj al Švejk kaj al la feldkurato.
”Ĉu vi jam finis vian paroladon,” demandis Švejk trankvile (kiam falis la lasta: ”Vi ambaŭ estas kanajloj, kia reganto, tia servanto”), ”aŭ vi volas tion ankoraŭ iel kompletigi, antaŭ ol vi flugos de sur la ŝtuparo?”
Ĉar la severa sinjoro elĉerpiĝis jam tiom, ke lian menson eniris jam neniu konvena insulto kaj tial li eksilentis, Švejk klarigis al si tion tiel, ke li vane atendus aldonojn.
Li do malfermis la pordon kaj starigis la severan sinjoron inter la fostojn vizaĝantaŭe al la koridoro. Pri tia soto ne hontus eĉ la plej eminenta ludanto de internacia majstra futbalteamo.
Kaj malantaŭ la severa sinjoro sonis al la stuparo la voĉo de Švejk:
”Venontfoje, kiam vi venos vizite al bonedukitaj homoj, kondutu ankaŭ ĝentile!”
La severa sinjoro longe promenis sub fenestroj kaj atendis la feldkuraton.
Švejk malfermis la fenestron kaj observis lin.
Fine la gasto ĝisatendis la feldkuraton, kiu forkondukis lin en la ĉambron kaj sidigis sur seĝon kontraŭ si.
Švejk senvorte alportis kraĉujon kaj metis ĝin antaŭ la gaston.
”Kion vi tion faras, Švejk?”
”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke kun tiu sinjoro jam okazis ĉi tie eta malagrablaĵo pro kraĉado planken.” ”Forlasu nin, Švejk, ni devas ion inter ni pritrakti.”
Švejk soldatsalutis: ”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi vin forlasas.”
Li foriris en la kuirejon kaj en la loĝoĉambro ekis tre interesa interparolo.
”Vi venis por mono kontraŭ tiu kambio, ĉu mi ne eraras?” demandis la feldkurato sian gaston.
”Jes, kaj mi esperas.”
La feldkurato ekĝemis.
”La homo ofte venas en tian situacion, ke restas al li sole la espero. Kiel bela estas tiu vorteto 'espero' el la triopo, kiu levas la homon el ĥaoso de la vivo: 'kredo, espero, amo'.” ”Mi esperas, sinjoro feldkurato, ke la sumo.” ”Kompreneble, estimata sinjoro,” interrompis lin la feldkurato, ”mi povas ankoraŭfoje ripeti, ke la vorto 'esperi' kuraĝigas la homon en lia batalo de la vivo. Ankaŭ vi ne perdas la esperojn. Kiel tio estas bela havi certan idealon, estis senkulpa, pura kreaĵo, kiu pruntedonas monon kontraŭ kambio kaj havas esperon, ke ĝi ĝustatempe rericevos la monon. Esperi, senĉese esperi, ke mi elpagos al vi mil ducent kronojn, kiam mi havas en la poŝo eĉ ne cent.”
”Vi do.” ekbalbutis la vizitanto.
”Jes, mi do,” respondis la feldkurato.
La vizaĝo de la gasto reakiris obstinan kaj koleran mienon.
”Sinjoro, tio estas trompo,” li diris, leviĝante.
”Trankviliĝu, estimata sinjoro.”
”Tio estas trompo!” kriis la vizitanto sencede, ”vi misuzis mian fidon!”
”Sinjoro,” diris la feldkurato, ”al vi nepre prosperos ŝanĝi la aeron. Ĉi tie estas tro sufoke.
Švejk,” li vokis en la kuirejon, ”tiu ĉi sinjoro deziras eliri en freŝan aeron.”
”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” oni aŭdis el la kuirejo, ”ke tiun sinjoron mi jam unufoje elĵetis”.
”Ripeti!” sonis la ordono, kiu estis plenumita rapide, vigle kaj kruele.
”Bone, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, kiam li revenis el la koridoro, ”ke ni finis tion kun li pli frue, ol li farus ĉi tie al ni ian eksceson. En Malešice[94] estis gastejestro, adoranto de Biblio, kiu al ĉio respondis per citaĵoj el la Sankta Skribo, kaj skurĝante iun, li ĉiam diris: 'Kiu ŝparas la vergon, tiu malamas sian filon; sed kiu lin amas, tiu punas lin ĝustatempe, mi montros al vi, interbatiĝi en mia gastejo.”
”Vidu, Švejk, kio trafas homon, se tiu ne estimas pastron,” ekridetis la feldkurato, ”sankta Johano Krizostomo diris: 'Kiu honoras la pastron, honoras Kriston; kiu faras maljustaĵon al la pastro, faras maljustaĵon al Sinjoro Kristo, kiun reprezentas ĝuste la pastro.' — Por la morgaŭo ni devas perfekte nin prepari. Preparu frititajn ovojn kun sinko, kuiru Bordozan punĉon kaj poste ni dediĉos nin al kontemplado, ĉar kiel statas en la vespera preĝo: 'Pere de dia graco forturnitaj estu ĉiuj insidoj de malamikoj kontraŭ tiu ĉi loĝejo'.”
En la mondo ekzistas persistuloj, inter kiujn apartenis ankaŭ la viro jam dufoje elĵetita el la loĝejo de la feldkurato. Guste kiam la vespermanĝo estis finpreparita, iu sonorigis. Švejk iris malfermi, post momento revenis kaj raportis: ”Li estas ĉi tie denove, sinjoro feldkurato. Mi ŝlosis lin provizore en la banĉambro, por ke ni povu trankvile vespermanĝi.” ”Vi ne faras bone, Švejk,” diris la feldkurato, ”gasto venas, Dio venas. En iamaj tempoj oni gajigis sin ĉe festenado per bufonoj. Alkonduku lin ĉi tien, ke li nin amuzu.”
Post momento Švejk revenis kun la persista viro, kiu morne rigardis antaŭ sin.
”Sidiĝu,” instigis lin la feldkurato afable, ”ni ĝuste finas la vespermanĝon. Ni havis omarojn, salmon, kaj nun ankoraŭ frititajn ovojn kun sinko. Facila festenado, se homoj pruntedonas al ni monon!”
”Mi esperas, ke mi ne estas ĉi tie pro amuzo,” diris la trista viro, ”hodiaŭ mi venis ĉi tien jam la trian fojon. Mi esperas, ke nun ĉio klariĝos.”
”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” rimarkis Švejk, ”ke li estas vera persistulo kiel certa Boušek el Libeň. Tiun oni elĵetis el 'Ĉe Rner'dekokfoje dum unu vespero, kaj li ĉiufoje tien revenis, laŭdire ke li forgesis tie sian pipon. Li penetris tien tra fenestro, pordo, el la kuirejo, trans muron en lokalon, el kelo en la bierejon kaj li descendus tien eble eĉ tra kamentubo, se fajrobrigadanoj ne deprenus lin de sur la tegmento. Li estis tiel persista, ke li povus iĝi ministro aŭ deputito. Oni faris por li, kio eblis.”
La persista viro, kvazaŭ li neglektus tion, pri kio oni parolas, obstine ripetis: ”Mi volas havi la aferon klara kaj deziras, ke oni min elaŭskultu.”
”Tion oni al vi permesas,” diris la feldkurato, ”parolu, estimata sinjoro. Parolu tiel longe, kiel vi volas, kaj ni intertempe daŭrigos nian festenadon. Mi esperas, ke tio ne malhelpos al vi en via rakontado. Švejk, portu la manĝon sur la tablon.” ”Kiel vi scias, furiozas la milito,” diris la persistulo. ”La sumon mi pruntis al vi antaŭ la milito, kaj se ĝi ne estus, mi ne insistus pri pago. Sed mi havas malgajajn spertojn.”
Li elpoŝigis notlibron kaj daŭrigis: ”Mi havas ĉion tion notita. Cefleŭtenanto Janata ŝuldis al mi sepcent kronojn kaj aŭdacis fali ĉe Drina. Leŭtenanto Prášek falis en kaptitecon ĉe la rusa fronto kaj ŝuldas al mi ĉirkaŭ du mil kronojn. Kapitano Wichterle, ŝuldanta al mi la saman sumon, lasis sin mortpafi fare de siaj propraj soldatoj ĉe Rava-Russkaja[95]. Cefleŭtenanto Machek militkaptita en Serbio, li ŝuldas al mi mil kvincent kronojn. Estas ĉi tie pli da tiaj homoj. Unu falis en Karpatoj kun mia nerepagita kambio, la alia iris en kaptitecon, plua droniĝis en Serbio, alia mortis en hungara hospitalo. Nun vi komprenas mian timon, ke tiu ĉi milito min pereigos, se mi ne estos energia kaj senkompata. Vi povas al mi oponi, ke al vi minacas neniu rekta danĝero. Rigardu.”
Li ŝovis sian notlibron sub la nazon de la feldkurato: ”Vidu: feldkurato Matyáš el Brno mortis antaŭ unu semajno en malsanulejo por izoluloj. Mi ŝiregus al mi la harojn. Li ne pagis al mi mil okcent kronojn kaj iris en holeran barakon sanktolei homon, kies sorto neniel lin tusis.”
”Tio estis lia devo, kara sinjoro,” diris la feldkurato; ”ankaŭ mi iros morgaŭ sanktolei.”
”Kaj ankaŭ en holeran barakon,” rimarkis Švejk, ”vi povas kuniri por vidi, kion tio signifas oferi sin.”
”Sinjoro feldkurato,” daŭrigis la persista viro, ”kredu, ke mi estas en senespera situacio. Ĉu oni kondukas la militon por tio, ke ĝi ekstermu ĉiujn miajn ŝuldantojn?”
”Kiam oni vin rekrutos kaj vi marŝos sur batalkampon,” ree rimarkis Švejk, ”mi kun sinjoro feldkurato servos la sanktan meson, ke Dio ĉiela allasu kaj unua grenado bonvolu vin dupecigi.”
”Sinjoro, tio estas serioza afero,” diris la obstinulo al la feldkurato, ”mi petas vin, ke via servosoldato ne miksu sin en niajn aferojn, por ke ni povu tion tuj fini.”
”Permesu, sinjoro feldkurato,” ekparolis Švejk, ”bonvolu vere al mi ordoni, ke mi ne miksu min en viajn aferojn, alie mi plu defendos viajn interesojn, kiel decas kaj konvenas por bona soldato. Tiu sinjoro plene pravas, li volas foriri de ĉi tie propravole. Ankaŭ mi ne satas ekscesojn, mi estas societama homo.”
”Švejk, min komencas tio jam enuigi,” diris la feldkurato, kvazaŭ li ne rimarkus la ĉeeston de la gasto, ”mi opiniis, ke tiu homo nin amuzos, rakontos al ni anekdotojn, kaj li postulas, ke mi ordonu al vi ne miksi vin en la aferon, kvankam jam dufoje vi devis pri li okupiĝi. Vespere, kiam estas antaŭ mi tia grava religia ceremonio, kiam mi devas turni ĉiujn miajn sensojn al Dio, li ĝenas min per ia stulta historio pri nuraj mil ducent kronoj, deturnas min de ekzameno de la konscienco, de Dio, kaj volas, ke mi diru al li ankoraŭfoje, ke nun mi donos al li nenion. Mi ne volas paroli kun li plu, por ke tiu ĉi sankta vespero ne estu makulita. Diru al li mem, Švejk: sinjoro feldkurato donos al vi nenion.”
Švejk plenumis la ordonon, kriegante tion en la orelon de la gasto.
Sed la persistulo restis plu sidi.
”Švejk,” instigis la feldkurato, ”demandu lin, kiel longe li intencas ĉi tie ankoraŭ gapi?”
”Mi ne moviĝos de ĉi tie, dum mi ne ricevos la monon,” obstinis la persistulo.
La feldkurato leviĝis, iris al la fenestro kaj diris: ”En tia okazo mi transdonas lin al vi, Švejk. Traktu lin laŭplaĉe.” ”Iru, sinjoro,” diris Švejk, kaptinte la neagrablan gaston je la ŝultro, ”ĉiu trio plaĉas al Dio.”
Kaj li ripetis sian faron rapide kaj elegante, dum la feldkurato tamburis sur fenestra vitro funebran marŝon.
La vespero dediĉita al kontemplado havis kelkajn fazojn. La feldkurato proksimiĝis al Dio tiel pie kaj arde, ke ankoraŭ je la dekdua horo nokte sonis el lia loĝejo la kanto:
”Ni ekmarŝis, kaj tuj svarmis belulinoj. Ĉiuj larmis...”
Kun li kantis ankaŭ la brava soldato Švejk.
*
Pri la lasta sanktoleado sopiris en la soldata hospitalo du homoj. Maljuna majoro kaj bankoficisto, rezerva oficiro. En Karpatoj ambaŭ ricevis kuglon en la ventron kaj kuŝis unu apud la alia. La rezerva oficiro konsideris kiel sian devon akcepti la sakramenton de mortantoj, ĉar pri la lasta ŝmiro sopiris lia superulo. Se ankaŭ li ne igus sin sanktolei, tion li rigardis kiel rompon de la subordigo. La pia majoro agis sagace, opiniante, ke preĝo de la eklezio resanigos la malsanulon. Sed tiunokte antaŭ la lasta sanktoleado ambaŭ mortis, kaj kiam matene venis la feldkurato kun Švejk, ambaŭ kuŝis sub litotuko kun nigriĝinta vizaĝo kiel ĉiuj, kiuj mortis pro sufokiĝo.
”Tian gloron ni faris, sinjoro feldkurato, kaj nun oni tion al ni neniigis,” koleris Švejk, kiam oni anoncis al ili en la kancelario, ke tiuj du bezonas jam nenion.
Kaj tio estis vero, ke ili faris gloron. Ili veturis en droŝko, Švejk sonorigis kaj la feldkurato tenis enmane boteleton kun oleo volvitan en bustukon, per kiu li kun serioza mieno benis preterpasantojn, kiuj demetis siajn ĉapelojn.
Estas vero, ne estis da ili multe, kvankam Švejk klopodis fari per sia sonorilo teruregan bruon.
La droŝkon postkuris kelke da senkulpaj infanoj, el kiuj unu sidiĝis malantaŭe, post kio ĝiaj kunuloj komencis krii unuvoĉe: ”Malantaŭ la veturilo, malantaŭ la veturilo.”
Kaj Švejk ĉe tio sonorigis, la droŝkisto vipklakis malantaŭen, en Vodickastrato trote kuratingis la droŝkon domzorgistino, anino de Mariakongregacio, dumveture lasis al si beni, krucosignis sin, poste forkraĉis: ”Ili veturas kun tiu Sinjoro Dio kiel ĉiuj diabloj! Ftizon povus la homo ekhavi, postkurante ilin!” kaj senspire revenis al sia antaŭa loko.
La voĉo de la sonorileto pleje maltrankviligis la droŝkistan ĉevalon, ŝajne memorigante ĝin pri io el la pasinto, ĉar ĝi senĉese turnis la rigardon malantaŭen kaj de tempo al tempo faris provon danci sur la pavimo.
Tio do estis tiu granda gloro, pri kiu parolis Švejk. Intertempe la feldkurato iris en la kancelarion por ordigi la financan flankon de la lasta sanktoleado kaj elkalkulis jam al la ĉefserĝentokontisto, ke la armea kaso ŝuldas al li cent kvindek kronojn por la sanktigita oleo kaj vojaĝkostoj.
Poste sekvis disputo inter komandanto de la hospitalo kaj la feldkurato, ĉe kio tiu kelkfoje pugnobatis la tablon kaj diris: ”Ne opiniu, sinjoro kapitano, ke la lasta sanktoleado estas senpaga. Se oni alkomandas dragonan oficiron en ĉevalejon, ankaŭ al li oni pagas restadkostojn. Mi vere bedaŭras, ke tiuj du ne ĝisvivis la lastan sanktoleadon. Kostus tio je kvindek kronoj pli.”
Intertempe Švejk atendis sube en la gardistejo kun boteleto da sanktigita oleo, kiu inter la soldatoj vekis veran intereson.
Iu opiniis, ke per tiu oleo eblus tre bone purigi fusilojn kaj bajonetojn.
Juneta soldato de Bohema-Moravia Altaĵo, kiu ankoraŭ kredis je sinjoro dio, petis, ke oni ne konduku parolojn pri tiaj aferoj kaj ne miksu la sanktajn sekretojn en la diskuton. Ni devas kristane esperi.
Hardita rezervulo ekrigardis la flavbekulon kaj diris: ”Bela espero, ke ŝrapnelo forŝiros al vi la kapon. Oni kondukis nin ĉe la nazo. Foje alveturis al ni klerikala deputito kaj parolis pri dia paco, kiu volbiĝas super la tero, kiel sinjoro dio ne deziras militojn kaj volas, ke ĉiuj vivu en paco kaj toleru unu la alian kiel fratoj. Kaj vidu lin, idioton, tuj kiam eksplodis la milito, en ĉiuj preĝejoj oni preĝas por sukceso de la armiloj kaj pri sinjoro dio parolas kiel pri estro de nia generala stabo, kiu tiun militon organizas kaj direktas. Kiom da entombigoj el tiu ĉi soldata hospitalo mi jam vidis! Kaj detranĉitajn gambojn kaj manojn oni veturigas de ĉi tie po veturiloj.” ”Kaj la soldatojn oni entombigas nudajn,” diris alia viro, ”kaj en tiun uniformon oni vestas denove alian vivulon kaj tiel tio iras senĉese.”
”Dum ni ne venkos,” rimarkis Švejk.
”Tia sentaŭgulo volus ion venki,” ekparolis kaporalo en angulo. ”Forpuŝi vin ĉiujn al pozicioj, en tranĉeojn kaj peli kontraŭ bajonetoj senĉese antaŭen, inter pikdratajn barilojn, en sapeojn, kontraŭ minĵetiloj. Maldiligentaĉi en la ariero, tion scias ĉiu kaj neniu volas fali.”
”Ankaŭ mi opinias, ke tio estas tre bela lasi sin trapiki per bajoneto,” diris Švejk, ”kaj ankaŭ ne estas malbona afero ricevi kuglon en la ventron kaj eĉ pli bona estas, se la homon dupecigas grenado, la homo rigardas, ke liaj gamboj kun la ventro kuŝas de li iel malproksime, kaj tio mirigas lin tiom, ke li el tio mortas, antaŭ ol iu povas tion al li klarigi.”
La juneta soldato sincere ekĝemis. Li mem bedaŭris sian junan vivon, tion, ke li naskiĝis en tiel stulta jarcento, en kiu oni morttranĉos lin kiel bovinon en buĉejo. Kial ĉio tio ekzistas?
Kvazaŭ li legus liajn pensojn, alia soldato, profesie instruisto, rimarkis: ”Kelkaj scienculoj klarigas la militon per apero de makuloj sur la suno. Kiam tia makulo estiĝas, ĉiam venas io terura. La konkero de Kartago.”
”Lasu al vi viajn instruitaĵojn kaj prefere iru balai la ĉambron, hodiaŭ venis via vico,” interrompis lin la kaporalo. ”Kial ni zorgu pri iaj sensencaj makuloj sur la suno? Se estus da ili tie eĉ dudek, mi aĉetos por tio nenion.”
”Tiuj makuloj sur la suno vere havas grandan signifon,” enmiksis sin Švejk, ”foje aperis tia makulo kaj ankoraŭ la saman tagon oni batregalis min en 'Ĉe Banzet' en Nusle. De tiu tempo, kiam mi ien iris, mi ĉiam serĉis en la gazetaro, ĉu denove ne aperis makulo. Kaj se ĝi aperis, adiaŭ, mia kara, mi iris nenien kaj nur tiel mi tion postvivis. Kiam la vulkano Mont Pelé detruis la tutan insulon Martiniko[96], certa profesoro skribis en la 'Nacia politiko', ke jam longe antaŭ tio li atentigis la legantojn pri granda makulo sur la suno. Kaj tiu 'Nacia politiko' ne venis ĝustatempe sur tiun kamparon, kaj tiel oni tie sur la insulo por tio pagis.”
Intertempe supre en la kancelario la feldkurato renkontiĝis kun damo el la ”Societo de nobelinoj por religia eduko de soldatoj”, maljuna teda harpio, vaganta jam ekde mateno tra la hospitalo kaj disdonanta ĉie bildetojn de sanktuloj, kiujn vunditaj kaj malsanaj soldatoj ĵetadis en kraĉujojn.
Dum sia rondiro si inscitis ĉiujn per sia stulta babilado, ke ili kore bedaŭru siajn pekojn kaj vere bonmoriĝu, por ke la kara dio savu ilin post la morto poreterne.
Si estis pala, kiam si parolis kun la feldkurato. Kiel tiu milito anstataŭ nobligi la soldatojn faras el ili bestojn. Malsanuloj en teretaĝo elŝovis kontraŭ si la langon, nominte sin monstro kaj sanktulleka bigotino. ”Tio estas vere terura afero, sinjoro feldkurato, la homoj senmoraliĝis.”
Kaj si ekparolis, kiel si imagas al si la religian edukon de la soldato. Nur tiam la soldato kuraĝe batalas por sia sinjoro imperiestro, se li kredas je dio kaj havas religian senton, tiam li ne timas la morton, ĉar li scias, ke atendas lin la paradizo.
La babilulino diris ankoraŭ kelke da similaj stultaĵoj kaj vidiĝis, ke ŝi estas decidita ne lasi la feldkuraton foriri, sed tiu tute negalante ŝin adiaŭis.
”Ni veturos hejmen, Švejk,” li vokis en la gardistejon. Dumvoje reen ili faris nenian gloron.
”Venontfoje veturu sanktolei, kiu volas,” diris la feldkurato, ”la homo marĉandu kun ili pri mono por ĉiu animo, kiun li volas savi. Fiuloj, ili havas en la kapo nur kontadon.”
Vidante en la mano de Švejk la boteleton kun la ”sanktigita” oleo, li nubmieniĝis: ”Ni faros plej bone, Švejk, se per tiu oleo vi ŝmiros miajn kaj viajn botojn.”
”Mi provos ŝmiri per tio ankaŭ la seruron,” aldonis Švejk, ”ĝi terure knaras, kiam vi nokte revenas hejmen”.
Tiel finiĝis la lasta sanktoleado, kiu ne okazis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.