|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
Do, oni mortigis nian Ferdinandon[1],” diris la ordigistino al sinjoro Švejk, kiu, forlasinte antaŭ jaroj la soldatservon post kiam soldatkuracista komisiono definitive deklaris lin idioto, vivtenis sin per vendado de hundoj, abomenaj, aĉrasaj monstroj, kies genealogiojn li falsis.
Krom tiu ĉi okupo turmentis lin reŭmatismo kaj li ĝuste ŝmiris al si la genuojn per opodeldoko.
”Kiun Ferdinandon, sinjorino Müller?” demandis Švejk, ne ĉesante masaĝi la genuojn, ”mi konas du Ferdinandojn. Unu, tiu servas ĉe drogisto Próša kaj foje pro eraro li eltrinkis al li tie botelon da harkreskigaĵo, kaj mi konas ankoraŭ Ferdinandon Kokoška, tiun, kiu kolektas hundajn merdetojn. Pri ambaŭ ne estas domaĝe.”
”Sed, via moŝto, sinjoron arkidukon Ferdinando, tiun el Konopiště[2], tiun grasan kaj pian.”
”Jesuo Maria!” ekkriis Švejk, ”tio estas ja bela novaĵo! Kaj kie tio al li, sinjoro arkiduko, okazis?”
”Oni pafis lin en Sarajevo, via moŝto, sciu, per revolvero. Li veturis tie kun tiu sia arkidukino en aŭtomobilo.”
”Nu vidu, sinjorino Müller, en aŭtomobilo. Nu jes, tia grandsinjoro povas tion al si permesi kaj eĉ ne ekpensas, kiel malfeliĉe povas tia aŭtomobila veturo finiĝi. Kaj plie en Sarajevo, ĝi estas en Bosnio, sinjorino Müller. Tion ŝajne faris turkoj. Estis eraro, ke ni forprenis de ili Bosnion kaj Hercegovinon[3]. Jen vidu, sinjorino Müller. Sinjoro arkiduko estas jam do en la sino de Dio. Ĉu li suferis longe?”
”Sinjoro arkiduko estis tuj morta, via moŝto. Vi ja scias, per revolvero ne eblas ludi. Antaŭ nelonge sinjoro ĉe ni en Nusle[4] ankaŭ ludis per revolvero kaj mortpafis la tutan sian familion eĉ la domzorgiston, tiu iris rigardi, kiu pafas tie en la tria etaĝo.”
”Iu revolvero ne ekpafos, sinjorino Müller, eĉ se oni provus tion ĝisfreneze. Ekzistas multe da tiaj sistemoj. Sed por mortigi sinjoron arkidukon oni certe aĉetis ion pli kvalitan kaj mi volus ankaŭ veti, sinjorino Müller, ke la homo, kiu tion al li faris, bele sin tiucele vestis. Sciu, pafi sinjoron arkidukon, tio estas ege malfacila laboro. Ne tia, kiel se ŝtelĉasisto pafas forstiston. En tiu ĉi okazo temas pri tio, kiel al li proksimiĝi, al tia grandsinjoro en eblas iri en iaj ĉifonoj. Tia homo devas iri en cilindra ĉapelo por ke policisto ne kaptu lin jam antaŭ la faro.”
”Laŭdire estis tio pli da homoj, via moŝto.”
”Tio estas memkomprenebla, sinjorino Müller,” diris Švejk, finante masaĝon de la genuoj, ”se vi intencus mortigi sinjoron arkidukon aŭ sinjoron imperiestron, kun iu vi certe konsiliĝus. Ju pli da kapoj, des pli da ideoj. Unu konsilas tion, la alia ion alian kaj poste la verko sukcesos, kiel tio tekstas en nia himno. La ĉefa afero estas elgvati la momenton, kiam tia grandsinjoro preterveturas. Kiel, se vi memoras tiun sinjoron Luccheni[5], kiu trapikis nian mortintinon Elizabeta per fajlilo. Li promenis kun ŝi. Kredu do al iu ajn; de tiu tempo neniu imperiestrino promenas. Kaj tio atendas ankoraŭ multajn personojn. Kaj vi vidos, sinjorino Müller, ke oni elgvatos ankaŭ la caran paron, kaj povas okazi, Dio ne permesu, eĉ sinjoron imperiestron, se oni jam komencis tion per lia onklo[6]. Li, la maljuna sinjoro, havas multe da malamikoj. Ankoraŭ pli ol tiu Ferdinando. Antaŭ nelonge certa sinjoro diris en gastejo, ke venos la tempo, kiam imperiestroj estingiĝos unu post la alia kaj ke eĉ ŝtata prokuroro ilin ne helpos. Poste li ne havis monon por pagi kaj la gastejestro devis igi lin aresti. Kaj tiu sinjoro donis al li unu kaj al policisto du vangobatojn. Poste oni forveturigis lin en korbĉaro, por ke li trankviliĝu. Jes, sinjorino Müller, nun okazas ja aferoj. Tio estas denove perdo por Aŭstrio. Kiam mi soldatis, infanteriano mortpafis tie kapitanon. Li ŝargis la fusilon kaj iris en kancelarion. Tie oni al li diris, ke tie li havas nenion por fari, sed li senĉese ripetis tion sian, ke li devas paroli kun sinjoro kapitano. Tiu eliris eksteren kaj tuj ŝarĝis lin per malpermeso forlasi la kazernon. La infanteriano prenis la fusilon kaj pafis lin rekte en la koron. La kuglo elflugis tra la dorso de sinjoro kapitano kaj ankoraŭ faris damaĝon en la kancelario. Ĝi frakasis botelon da inko kaj tiu makulis oficajn dokumentojn.”
”Kaj kio okazis al tiu soldato?” demandis sinjorino Müller post momento, dum Švejk sin vestis.
”Li pendumis sin per ŝelko,” diris Švejk, purigante sian malmolan ĉapelon. ”Kaj la ŝelko eĉ ne estis lia. Tiun li pruntis al si de provoso, laŭdire ke falas al li la pantalono. Ĉu li atendu, kiam oni lin pafekzekutos? Sciu, sinjorino Müller, ke en tia situacio ĉiu perdas la kapon. La provoson oni pro tio degradis kaj kondamnis al ses monatoj. Sed li ilin ne sidpasigis. Li fuĝis Svision kaj nun faras tie predikiston de iu eklezio. En la nuna tempo estas nur malmulte da honestuloj, sinjorino Müller. Mi supozas, ke ankaŭ sinjoro arkiduko Ferdinando en Sarajevo mistaksis tiun homon, kiu lin mortpafis. Li vidis sinjoron kaj opiniis, tio estas bonedukita homo, se li al mi vivuas. Kaj tiu sinjoro, kontraŭe, lin pafis. Ĉu li donis en lin unu, aŭ pli da pafoj?”
”La gazetaro skribas, via mosto, ke sinjoro arkiduko aspektis kiel kribrilo. Tiu homo pafis en lin ĉiujn kuglojn.”
”Tio iras tre rapide, sinjorino Müller, terure rapide. Mi aĉetus por tia afero aŭtomatan pistolon. Ĝi aspektas kiel ludilo, sed dum du minutoj eblas per ĝi mortpafi dudek arkidukojn, magrajn aŭ grasajn. Kvankam, dirite inter ni, sinjorino Müller, dikan sinjoron arkidukon eblas trafi pli certe ol la maldikan. Ĉu vi memoras, kiel tiam en Portugalio oni mortpafis tiun sian reĝon[7]? Ankaŭ li estis tia grasa. Vi ja scias, reĝo ja ne povas esti magra. Do, nun mi iras en la gastejon 'Ĉe la kaliko', kaj se iu venus ĉi tien por la rathundo, por kiu mi akceptis la antaŭpagon, diru al li, ke mi havas ĝin en mia kampara hundejo, ke antaŭ nelonge mi pritranĉis al ĝi la orelojn kaj ke nun ne eblas ĝin transveturigi dum la oreloj al ĝi ne cikatriĝos, por ke ili ne malvarmumu. La ŝlosilon donu al la domzorgistino.”
En la gastejo 'Ĉe la kaliko' sidis nur unu gasto. Estis tio kaŝpolicisto Bretschneider, dungito de la stata polico. Gastejestro Palivec lavis bierajn subtasojn kaj Bretschneider vane klopodis ligi kun li seriozan interparolon.
Palivec estis konata maldeculo, ĉiu dua lia vorto estis pugo aŭ merdo. Sed ĉe tio li estis legosperta kaj atentigis ĉiun, ke tiu legu, kion pri la lasta priparolataĵo skribis Victor Hugo, prezentante la lastan respondon de la malnova gvardio de Napoleono al la angloj en la batalo ĉe Vaterlo[8].
”Agrablan someron ni havas,” komencis Bretschneider sian seriozan parolon.
”Ĉio tio valoras merdon,” respondis Palivec, metante la subtasojn en vitroŝrankon.
”'Bele' oni faris tion al ni en tiu Sarajevo,” ekparolis Bretschneider kun malforta espero.
”En kiu Sarajevo?” demandis Palivec, ”ĉu en tiu vinejo en Nusle? Tie oni interbatiĝas ĉiutage, vi ja scias, Nusle.”
”En la bosnia Sarajevo, sinjoro gastejestro. Oni mortpafis tie sinjoron arkidukon Ferdinando, kion vi pri tio opinias?” ”En tiajn aferojn mi min ne miksas, kun tio ĉiu kisu al mi la pugon,” respondis sinjoro Palivec dece, ekbruligante sian pipon. ”Miksi sin en tion en la nuna tempo, tio povus rompi la nukon al kiu ajn homo. Mi estas negocisto, se iu venos kaj mendos bieron, mi ĝin al li elkranos. Sed ia Sarajevo, politiko aŭ la mortinto arkiduko, tio nin ne koncernas, el tio rezultas nenio, nur Pankrác[9].”
Bretschneider eksilentis kaj seniluzie ĉirkaŭrigardis la sengastan ejon.
”Ĉi tie iam pendis bildo de sinjoro imperiestro,” li ekparolis denove post momento, ”ĝuste tie, kie nun troviĝas la spegulo.”
”Jes, en tio vi pravas,” respondis sinjoro Palivec, ”ĝi pendis tie kaj fekis sur ĝin muŝoj, tial mi metis ĝin en subtegmenton. Vi ja scias, iu povus permesi al si eĉ ian aludon kaj el tio povus rezulti malagrablajoj. Ĉu mi tion bezonas?”
”En tiu Sarajevo estis tio ŝajne tre aĉa, sinjoro gastejestro.” Al tiu ĉi ruze rekta rimarko sinjoro Palivec respondis neordinare singarde: ”En tiu ĉi jarsezono en Bosnio kaj Hercegovino ordinare terure varmegas. Kiam mi tie soldatis, al nia ĉefleŭtenanto oni devis meti glacion sur la kapon.”
”Ĉe kiu regimento vi soldatis, sinjoro gastejestro?”
”Tian bagatelon mi ne memoras, pri tia idiotaĵo mi neniam interesiĝis kaj neniam mi pri tio scivolis,” respondis sinjoro Palivec, ”troa scivolemo malutilas.”
La kaŝpolicisto Bretschneider definitive silentiĝis kaj lia nubmieno pliboniĝis nur post alveno de Švejk, kiu, enirinte la gastejon, mendis nigran bieron kun jena rimarko: ”Ankaŭ en Vieno oni havas hodiaŭ funebron.”
La okuloj de Bretschneider eklumis plenaj de espero kaj li diris koncize:
”En Konopiště flirtas dek nigraj flagoj.”
”Pli konvenus dek du,” respondis Švejk, farinte gluton. ”Kial vi opinias, ke dek du?” demandis Bretschneider.
”Por ke tio estu kompleto, dekduo, tion eblas pli facile kalkuli kaj po dekduoj ĉiam pli malmultekoste aĉeti,” respondis Švejk.
Regis silento, kiun rompis Švejk mem per ĝemo:
”Li estas do jam tie en la sino de Dio, Dio donu al li eternan gloron. Li eĉ ne ĝisvivis por iĝi imperiestro. Kiam mi soldatis, generalo falis de sur sia ĉevalo kaj tute senĝene mortiĝis. Oni volis lin helpi, ree sidigi lin sur la ĉevalon, kaj miras, ke li estas tute morta. Kaj ankaŭ lin atendis avanco al feldmarŝalo. Tio okazis ĉe soldata parado. Tiuj paradoj neniam kondukas al io bona. Ankaŭ en Sarajevo estis parado. Mi memoras, ke foje ĉe tia parado mankis al mi dudek butonoj sur la uniformo, oni malliberigis min pro tio en izolejon por dek kvar tagoj kaj kapriole ligita mi kuŝis du tagojn kiel Lazaro. Sed en la armeo devas esti disciplino, alie ĉiu ĉion neglektus. Nia ĉefleŭtenanto Makovec ĉiam al ni diris: 'Disciplino devas ekzisti, kretenaj uloj, alie vi grimpus sur arbojn kiel simioj, sed soldatservo faros el vi homojn, stultaj idiotoj.' Kaj ĉu tio ne estas vero? Imagu parkon, ni diru tiun sur Karolo-placo, kaj sur ĉiu arbo soldaton sen disciplino. Tion mi ĉiam plej multe timis.”
”En Sarajevo faris tion serboj,” ligis la parolon Bretschneider.
”En tio vi eraras,” respondis Švejk, ”tion faris turkoj, pro Bosnio kaj Hercegovino.” Kaj Švejk prezentis sian opinion pri la internacia politiko de Aŭstrio en Balkanio. En la jaro 1912 turkoj malvenkis kontraŭ Serbio, Bulgario kaj Grekio. Ili volis, ke Aŭstrio al ili helpu, kaj kiam tio ne okazis, ili mortpafis Ferdinandon.
”Ĉu vi amas turkojn?” turnis sin Švejk al la gastejestro Palivec, ”ĉu vi amas tiujn paganajn hundojn, diru, ke ne?” ”Gasto kiel gasto,” respondis Palivec, ”eĉ la turko. Por ni negocistoj ne ekzistas politiko. Ĉiu pagu sian bieron, sidu en la gastejo kaj babilu, kion li volas. Tio estas mia principo. Ĉu al tiu nia Ferdinando faris tion serbo aŭ turko, katoliko aŭ mahometano, anarkiisto aŭ ĉeĥa radikalulo, por mi estas ĉio tio egala.” ”Bone, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider, ree perdanta la esperon, ke iu el tiuj du lasos sin kapti, ”sed vi devas konfesi, ke tio estas granda perdo por Aŭstrio.”
Anstataŭ la gastejestro respondis Švejk: ”Perdo tio estas, tion oni ne povas nei. Terura perdo. Ferdinandon ne eblas anstataŭigi per ia kreteno. Domaĝe, ke li ne estis ankoraŭ pli grasa.”
”Kion vi per tio pensas?” vigliĝis Bretschneider.
”Kion mi per tio pensas?” respondis Švejk kontente, ”nur ĉi tion. Se li estus pli grasa, trafus lin apopleksio certe jam tiam, kiam en Konopiště li peladis maljunulinojn[10] kolektantajn en lia ĉasdistrikto sekajn branĉetojn kaj fungojn, kaj li ne devus morti per tia skandala maniero. Se mi tion imagas — onklo de sinjoro imperiestro, kaj oni lin mortpafis. Tio estas ja malhonoro, la gazetaro estas plena de tio. Antaŭ jaroj ĉe ni en Budějovice[11] dum sensignifa kverelo sur la vendoplaco oni mortpikis brutkomerciston, certan Břetislav Ludvík. Li havis filon Bohuslav kaj kien ajn tiu venis vendi porkojn, tie oni aĉetis de li nenion kaj ĉiu diris: 'Tio estas filo de tiu mortpikito, certe ankaŭ li estas bela fripono!' Li saltis de sur la ponto en Krumlov en la riveron Vltava, oni lin eltiris, revivigis, ĉerpis el li akvon, kaj li mortis en brakoj de kuracisto, kiam tiu donis al li injekton.”
”Vi havas ja strangajn komparojn,” diris Bretschneider signifoplene, ”unue vi parolas pri Ferdinando kaj poste pri brutkomercisto.”
”Ho ne, mi ne havas,” defendis sin Švejk, ”dio min gardu, ke mi volu kompari iun kun iu alia. Sinjoro gastejestro min konas. Ke mi neniam kaj neniun komparis kun iu alia, ĉu?. Mi nur ne volus esti en la haŭto de tiu vidvino post la arkiduko[12]. Kion ŝi nun faros? La infanoj estas orfoj, la bienaro en Konopiště sen mastro. Ĉu denove edziniĝi al iu nova arkiduko? Kion ŝi gajnus, ŝi veturus kun li denove Sarajevon kaj vidviniĝus la duan fojon. Antaŭ jaroj en Zliv ĉe Hluboká estis forstisto, li havis tian malbelan nomon Peniseto. Mortpafis lin ŝtelĉasantoj kaj restis post li vidvino kun du infanoj kaj post unu jaro ŝi prenis al si denove forstiston, Jozefon Šavel el Mydlovary. Kaj ankaŭ tiun oni al ŝi mortpafis. Poste ŝi edziniĝis la trian fojon, prenis al si denove forstiston kaj diris: 'Ciu trio plaĉas al Dio. Se nun tio estos sensukcesa, mi ne scios, kion fari.' Kompreneble, ke tiun oni ankaŭ mortpafis, kaj tiam si havis kun tiuj forstistoj jam ses infanojn. Si estis eĉ en kancelario de sinjoro princo en Hluboká kaj plendis, kian turmenton si havas kun forstistoj. Oni do rekomendis al si fiŝgardiston Jareš el la bastiono de Ražice. Kaj kion vi al tio dirus, tiun oni al si dronigis, kiam li fiŝkaptis en lago, kaj kun li si havis du infanojn. Poste si prenis al si bestokastriston el Vodňany kaj tiu foje nokte mortbatis sin per hakilo kaj iris memvole sin denunci. Kiam poste oni pendumis lin ĉe regiona juĝejo en Písek, li formordis la nazon de pastro, proklamis, ke li pentas tute nenion kaj diris ankoraŭ ion tre malbelan pri sinjoro imperiestro.”
”Ĉu vi ne scias, kion li diris?” demandis Bretschneider per esperplena voĉo.
”Tion mi ne povas al vi sciigi, ĉar neniu kuraĝis tion ripeti. Sed laŭdire temis pri io tiel terura kaj horora, ke ĉeestanta juĝeja konsilisto pro tio freneziĝis kaj ankoraŭ nun oni tenas lin en izolejo, por ke tio ne malkaŝiĝu. Tio ne estis nur ordinara ofendo al sinjoro imperiestro, kian oni faras en ebriego.”
”Kaj kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” demandis Bretschneider.
”Sinjoroj, mi petas, ŝanĝu la temon,” ekparolis la gastejestro Palivec, ”sciu, mi tion ne satas. Oni ellasas ion el la faŭko kaj poste tion bedaŭras.”
”Kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” ripetis Švejk, ”diversajn. Ebriiĝu, igu ludi al vi la aŭstran himnon kaj aŭskultu, kiel vi parolos. Vi elpensos pri sinjoro imperiestro tiom da aferoj, ke se nur duono de tio estus vera, sufiĉus tio por malhonorigi lin por la tuta vivo. Sed li, la maljuna sinjoro, tion vere ne meritas. Konsideru jenon. Kiel maturaĝa li perdis sian junetan filon Rudolfo[13]. Lian edzinon Elizabeta oni mortpikis per fajlilo, poste perdiĝis al li Johano Orth[14]; lian fraton, imperiestron de Meksikio[15], oni pafekzekutis ĉe muro de fortikaĵo. Nun plie liaj maljunaj ostoj ĝisvivis, ke oni mortpafis lian oĉjon. Por tio la homo devus havi nervojn el stalo. Kaj poste ia ebriegulo ricevas ideon komenci lin insulti. Se nun io eksplodus, mi irus libervole kaj servus al sinjoro imperiestro ĝis mia lasta spiro.”
Švejk faris profundan gluton kaj daŭrigis: ”Ĉu vi opinias, ke sinjoro imperiestro lasos tion ĉi-tiel? Vi konas lin malbone. La milito kontraŭ turkoj estas neevitebla. Vi mortigis mian oĉjon, jen do havu sur la faŭkon. La milito certas. Serbio kaj Rusio helpos nin en tiu milito. Estos masakro.”
En tiu profeta momento Švejk aspektis bele. Lia naiva vizaĝo, ridetanta kiel plenluno, entuziasme brilis. Por li ĉio estis tute klara.
”Povas esti,” li daŭrigis, prezentante la estontecon de Aŭstrio, ”ke en la okazo de milito kontraŭ Turkio atakos nin germanoj, ĉar germanoj kaj turkoj interfratiĝas. Ili estas tiaj ruzeguloj, ke en la mondo ne ekzistas al ili egalaj. Sed ni povas alianci nin kun Francio, kiu soifas venĝon kontraŭ Germanio[16] ekde la sepdekunua jaro. Kaj jam tio iros. La milito eksplodos, mi ne diros al vi pli.”
Bretschneider leviĝis kaj solene proklamis: ”Pli vi ne devas diri, iru kun mi en la koridoron, tie mi diros ion al vi.”
Švejk eliris malantaŭ la kaŝpolicisto en la koridoron, kie atendis lin eta surprizo, kiam lia bierkunulo montris al li ”agleton”[17] kaj proklamis, ke li Švejkon arestas kaj tuj forkondukos al polica direkcio. Švejk klopodis klarigi, ke tiu sinjoro ŝajne eraras, ke li, Švejk, estas absolute senkulpa kaj ne diris eĉ unu vorton, kiu povus iun ofendi.
Sed Bretschneider al li respondis, ke Švejk vere kulpiĝis pri kelke da punindaj faroj, inter kiuj ĉefan rolon ludas la krimo de statperfido.
Poste ili revenis en la gastejon kaj Švejk diris al sinjoro Palivec:
”Mi havis kvin bierojn kaj kornbulkon kun kolbaseto. Nun donu al mi ankoraŭ glaseton da prunbrando kaj mi devas jam iri, ĉar mi estas arestita.”
Bretschneider montris la agleton al sinjoro Palivec, momenton lin rigardis kaj poste demandis:
”Ĉu vi estas edziĝinta?”
”Mi estas.”
”Kaj ĉu via edzino kapablas estri la negocon anstataŭ vi dum via foresto?”
”Si kapablas.”
”Tio do estas en ordo, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider gaje, ”alvoku ĉi tien vian edzinon, transdonu al si tion kaj vespere ni por vi alveturos.”
”Ne faru al vi pro tio la zorgojn, ” konsolis lin Švejk, ”mi iras tien nur pro ŝtatperfido.”
”Sed pro kio mi?” lamentis sinjoro Palivec, ”mi estis ja tiel singarda.”
Bretschneider ekridetis kaj triumfe proklamis:
”Pro tio, ke vi diris, ke musoj fekis sur sinjoron imperiestron. Oni jam elpelos al vi tiun sinjoron imperiestron el la kapo.”
Kaj Švejk forlasis la gastejon 'Ĉe la kaliko' en akompano de la kaŝpolicisto, kiun li demandis, rigardante lian vizaĝon kun sia bonula rideto, kiam ili eliris sur straton:
”Ĉu mi deiru de sur la trotuaro?”
”Kial?”
”Mi opinias, ke kiel arestito mi ne rajtas pasi sur trotuaro.” Kiam ili eniris pordegon de la polica direkcio, Švejk diris: ”Do, bele pasis al ni la tempo. Ĉu vi ofte gastas en 'Ĉe la kaliko'?”
Kaj dum oni kondukis Švejkon en akceptan kancelarion, sinjoro Palivec, transdonante la gastejon 'Ĉe la kaliko' al sia ploranta edzino, konsolis sin per sia kurioza maniero:
”Ne ploru, ne bleku, kion oni povas fari al mi pro la surfekita bildo de sinjoro imperiestro?”
Kaj tiel intervenis la brava soldato Švejk en la mondmiliton per sia plaĉa, ĉarma maniero. Historiistojn interesos, ke li antaŭvidis foran estonton. Se la situacio evoluis poste alie, ol kiel li prezentis ĝin en 'Ĉe la kaliko', ni devas konsideri, ke li ne havis preparan diplomatan klerigon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.