|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
Antikva militisto Ksenofono[14] trairis la tutan Malgrandan Azion kaj dio scias, kie li estis sen mapo. Ankaŭ iamaj Gotoj[15] faris siajn ekspediciojn sen topografiaj scioj. Marŝi senĉese antaŭen, tion oni nomas anabaso. Puŝi sin tra nekonataj regionoj. Esti ĉirkaŭita de malamikoj, kiuj atendas la plej proksiman momenton por tordorompi al vi la nukon. Tiu, kiu havas la kapon sur la ĝusta loko, kiel havis ĝin Ksenofono aŭ ĉiuj tiuj rabemaj gentoj, kiuj venis Eŭropon, dio scias el kiuj regionoj ĉe Kaspia aŭ Azova maroj, faras dum la marŝo verajn miraklojn.
Romaj legioj de Cezaro, kiuj venis sen mapo ĝis ien norden al la Norda maro, foje al si tie diris, ke ili revenos kaj marŝos al Romo tra alia vojo por ankoraŭ pli tion ĝui. Kaj ankaŭ tiel ili tien venis. Ŝajne de tiu tempo oni diras, ke ĉiuj vojoj kondukas al Romo.
Same tiel ĉiuj vojoj kondukas ankaŭ al České Budějovice, pri kio estis plene konvinkita la brava soldato Švejk, kiam anstataŭ la regiono ĉe Budějovice li ekvidis vilaĝojn de la regiono ĉe Milevsko.
Sed li iris senĉese antaŭen, ĉar ia Milevsko povas al neniu brava soldato malhelpi, ke li tamen nur ne ĝis-iru al České Budějovice.
Kaj tiel Švejk aperis okcidente de Milevsko en Květov, elĉerpinte jam ĉiujn kantojn, kiujn li sciis pri marŝantaj soldatoj, tiel ke antaŭ Květov li devis komenci denove:
”Ni ekmarŝis, kaj tuj svarmis belulinoj. Ĉiuj larmis...”
Sur la vojo de Květov al Vráž, kio estas senĉese en okcidenta direkto, maljunulineto revenanta el preĝejo komencis parolon kun Švejk per kristana saluto: ”Bonan tagmezon, soldateto, kien celas viaj paŝoj?”
”Mi iras, patrulino[16], al mia regimento en Budějovice,” respondis Švejk, ”en tiun militon.”
”Sed en tia okazo vi iras malbonan vojon, soldateto,” diris la maljunulineto timigite, ”ĉi-direkte tra Vráž vi venos tien neniam, se vi irus senĉese rekten, vi venus al Klatovy.”
”Mi opinias,” respondis Švejk pacience, ”ke ankaŭ el Klatovy la homo venos al Budějovice. Estas tio, vere, iom longa promeno, se la homo rapidas al sia regimento por ke li krom ĉio ne havu ankoraŭ malagrablaĵojn pro sia bona volo esti ĝustatempe sur la loko.”
”Ĉe ni estis ankaŭ tia senzorgulo. Li estis rekrutita al la milicianoj en Plzeň, certa Antoĉjo Mašek,” ekĝemis la maljunulineto, ”li estas parenco de mia nevino, kaj li forveturis. Kaj jam post unu semajno serĉis lin ĝendarmoj, ke li ne alveturis al sia regimento. Post plua semajno li aperis ĉe ni en civila vesto, laŭdire li ricevis forpermeson. La vilaĝestro iris do por ĝendarmoj kaj tiuj lin de tiu lia 'forpermeso' forprenis. Li skribis jam de la fronto, ke li estas vundita, ke li perdis la kruron.”
La maljunulineto kunsente ekrigardis Švejkon: ”Tie, soldateto, en tiu arbareto atendu, mi alportos al vi de ni terpoman supon, ĝi vin varmigos. Tiun nian kabanon eblas de ĉi tie vidi, ĝuste malantaŭ la arbareto, iom dekstre. Tra tiu nia vilaĝo Vráž vi ne povas iri, tie embuskas ĝendarmoj kiel subuteoj. El la arbareto ekcelu al Malcín. De tie, soldateto, evitu la vilaĝon Cížová. Tieaj ĝendarmoj ne konas la kompaton kaj kaptas dizertintojn. Iru rekte tra arbaro al Sedlec ĉe Budějovice. Tie estas tre bonanima ĝendarmo, tiu lasas ĉiun trairi tra la vilaĝo. Ĉu vi havas ĉe vi iajn paperojn?”
”Mi ne havas, patrulino.”
”Do ankaŭ tien ne iru, turnu vin prefere al Radomyśl, sed zorgu veni tien antaŭvespere, tiam ĉiuj ĝendarmoj sidas en gastejo. Tie en Dolejší-strato malantaŭ la statueto de sankta Floriano vi trovos dometon, sube blue ŝmiritan, kaj tie demandu pri bienmastro Melichárek. Li estas mia frato. Ke mi lin salutas, kaj li jam montros al vi, tra kie iri al tiu Budějovice.”
En la arbareto Švejk atendis la maljunulineton pli ol duonhoron, kaj kiam li varmiĝis per terpoma supo, kiun la maljuna kompatindulino alportis al li en poto, ĉirkaŭvolvita per kapkuseno por ke ĝi ne malvarmiĝu, si eltiris el tuko pantranĉon kaj pecon da lardo, ĉion tion ŝovis en la posojn de Švejk, krucosignis lin kaj diris, ke en la milito si havas du nepojn.
Poste si ankoraŭ detale al li ripetis, tra kiuj vilaĝoj li iru, kiujn li evitu. El kasposo de sia bluzo si fine eltiris kronon, por ke en Malcín li aĉetu al si brandon, ĉar la vojo al Radomyśl estas longa.
De Cížová Švejk iris laŭ la konsilo de la maljunulineto orienten al Radomyśl kaj ekpensis, ke al tiu Budějovice li devas veni de ĉiu mondoparto, estu ĝi kiu ajn.
El Malcín akompanis lin maljuna harmonikisto, kiun Švejk trovis en gastejo, aĉetante al si brandon por tiu longa vojo al Radomyśl.
La harmonikisto rigardis Švejkon kiel dizertinton kaj konsilis al li kuniri al Horažďovice, ke tie li havas edziniĝintan filinon, kies edzo ankaŭ dizertis. La harmonikisto en Malcín okulfrape trotrinkis.
”Si havas sian edzon kaŝita jam du monatojn en stalo,” li persvadis Švejkon, ”ankaŭ vin si tie kaŝos kaj vi ambaŭ estos tie ĝis fino de la milito. Kaj se vi estos tie duope, ne estos al vi malgaje.”
Post ĝentila rifuzo de Švejk li ege ekscitiĝis kaj ekpaŝis maldekstren al kampoj, minacante al Švejk, ke li iras denunci lin al la ĝendarmaro en Cížová.
En Radomyśl, en Dolejší-strato malantaŭ la statueto de sankta Floriano Švejk antaŭvespere trovis la bienmastron Melichárek. Kiam li transdonis al li la saluton de lia fratino el Vráž, sur la bienmastron tio neniel efikis.
Li senĉese postulis de Švejk dokumentojn. Estis tio ia antaŭjuĝema homo, ĉar li senhalte parolis ion pri rabistoj, friponoj kaj ŝtelistoj, kiuj grandnombre vagas en la tuta regiono ĉe Písek.
”Ĉiu tia fuĝas el la milito, servi tie ne volas, kaj tiel tio vagas en la ĉirkaŭaĵo kaj ŝtelas, kie eblas,” li diris emfaze al Švejk en la okulojn, ”ĉiu el ili aspektas, kvazaŭ li ne scius kalkuli ĝis kvin.
Jes, jes, la homoj pleje koleras, se oni diras al ili la veron,” li aldonis, kiam Švejk leviĝis de sur la benko, ”se tia homo havus puran konsciencon, li sidus kaj lasus kontroli siajn paperojn. Sed se li ilin ne havas.”
”Do adiaŭ, avulo.”
”Adiaŭ, kaj venontfoje trovu iun pli malsaĝan.”
Kiam Švejk eliris en mallumon, la maljunulaĉo ankoraŭ longe murmuris: ”Li iras laŭdire al sia regimento en Budějovice. El Tábor. Kaj li, fripono, paŝas unue al Horažďovice kaj nur poste al Písek. Li faras ja rondiron ĉirkaŭ la mondo.”
Švejk iris denove preskaŭ la tutan nokton, ĝis ie ĉe Putim li trovis stakon sur kampo. Li forrastis pajlon kaj tutproksime ĉe si aŭdis voĉon: ”De kiu regimento? Kien portas vin la kruroj?”
”De la naŭdekunua, al Budějovice.”
”Kial vi tien iras?”
”Mi havas tie mian ĉefleŭtenanton.”
Oni aŭdis, ke proksime apude ridas ne unu, sed tri homoj. Kiam la rido ĉesis, Švejk demandis, de kiu regimento estas ili.
Li eksciis, ke du el ili servas ĉe la tridekkvina regimento kaj la tria ĉe artilerio, ankaŭ en Budějovice.
Ke tiuj de la tridekkvina regimento fuĝis antaŭ unu monato antaŭ marŝo al la fronto kaj ke la artileriano vojaĝas ekde la mobilizo. Li devenas de ĉi tie el Putim kaj la stako estas lia. Li dormas en ĝi ĉiunokte. Hieraŭ li trovis tiujn du en arbaro kaj prenis ilin do al si, en sian stakon.
Ĉiuj havis esperon, ke la milito devas post unu, du monatoj finiĝi. Ili konjektis, ke la rusoj estas jam malantaŭ Budapesto kaj en Moravio. En Putim oni ĝenerale tion diras. Antaŭmatene, ankoraŭ antaŭ la tagiĝo la bienmastrino de la dragono[17] alportos matenmanĝon. Poste tiuj de la tridekkvina regimento iros al Strakonice, ĉar unu el ili havas tie onklinon, kaj tiu havas konaton en montaro malantaŭ Sušice, kiu posedas segilejon, kaj tie ili estos bone kaŝitaj.
”Kaj vi, de la naŭdekunua, se vi volas,” ili admonis Švejkon, ”ankaŭ vi povas kuniri. Feku sur vian ĉefleŭtenanton.”
”Tio ne iras nur tiel facile,” respondis Švejk kaj enprofundiĝis, enrampis profunden en la stakon.
Kiam li matene vekiĝis, ĉiuj tri estis jam for kaj iu, ŝajne la dragono, metis al liaj piedoj pantranĉon por la vojo.
Švejk paŝis tra arbaroj kaj ĉe Štěkno li renkontiĝis kun vagabondo, maljuna ulo, kiu bonvenigis lin kiel malnovan kamaradon per gluto da brando.
”En tio ĉi ne iru,” li instruis Švejkon, ”pro la soldata uniformo vi povus tre kare pagi. Nun ĉie svarmas ĝendarmoj kaj almozi en tio vi ne povas. La ĝendarmoj nun kompreneble jam ne persekutas nin kiel iam, nun ili serĉas nur ĉiujn vin.
Nur vin ili serĉas,” li ripetis kun tia konvinko, ke Švejk decidiĝis prefere diri al li nenion pri la naŭdekunua regimento. Li prenu Švejkon por tiu, kiel li supozas. Kial detrui iluziojn al maljuna bona ulo.
”Kaj kien celas viaj pasoj?” demandis la vagabondo post momento, kiam ambaŭ ekbruligis al si la pipon kaj malrapide ĉirkaŭiris la vilaĝon.
”Al Budějovice.”
”Pro Sinjoro Kristo,” ektimis la vagabondo, ”tie oni vin kaptos dum unu minuto. Antaŭ ol vi palpebrumos. Vi devas surhavi tute ĉifonitan civilan veston, paŝi kiel lamulo kaj ŝajnigi vin tia.
Sed timu nenion, nun ni iros al Strakonice, Volyň, Dub, kaj en tio devus esti diablo, ke ni ne havigu ian civilan veston. Tie ĉe Strakonice vivas ankoraŭ tiaj tre stultaj kaj honestaj homoj, ke ili nokte ankoraŭ kelkloke lasas la pordon malŝlosita kaj tage ĝin tute ne ŝlosas. Nun vintre ili iras ien al najbaro por interbabili kaj vi povas havi civilan veston tuj. Kion vi bezonas? Botojn vi havas, do nur ion sur la korpon. Ĉu via soldata mantelo estas uzdifektita?”
”Uzdifektita.”
”Tiun do al vi lasu. En kamparo oni tiajn portas. Vi bezonas pantalonon kaj jakon. Kiam ni havos tiun civilan veston, viajn soldatajn pantalonon kaj jakon ni vendos al judo Herrman en Vodňany. Tiu aĉetas ĉion statan kaj vendas tion denove en vilaĝoj.
Hodiaŭ ni iros al Strakonice,” li disvolvis plu sian planon. ”Kvar horojn piedire de ĉi tie estas malnova ŝafejo de la princo Schwarzenberg[18]. Tie vivas mia konato, ŝafisto, ankaŭ jam maljunulaĉo, tie ni tranoktos kaj matene ni migros al Strakonice por ie tie en la ĉirkaŭaĵo havigi tiun civilan veston.”
En la ŝafejo Švejk trovis agrablan maljunuleton, kiu memoris, kiel lia avĉjo rakontis pri militoj kontraŭ Napoleono. Li aĝis proksimume dudek jarojn pli ol la maljuna vagabondo kaj tial li alparolis lin same kiel Švejkon: knabo.
”Vidu do, knaboj,” li rakontis, kiam ili sidis ĉe kameno, sur kiu kuiriĝis terpomoj en ŝelo, ”tiam ankaŭ mia avĉjo dizertis kiel tiu ĉi soldato. Sed oni kaptis lin en Vodňany kaj disbatis al li la pugon ĝis-ĉifone. Kaj li povis paroli ankoraŭ pri feliĉo. Filon de Jareš el Ražice malantaŭ Protivín, avĉjon de la maljuna fiŝgardisto Jareš oni punis pro dizerto[19] per pulvo kaj plumberoj en Písek. Kaj antaŭ ol oni pafekzekutis lin ĉe redutoj malantaŭ Písek, li devis kuri inter vicoj da soldatoj kaj ricevis sescent batojn per bastonoj, tiel ke la morto estis por li liberigo kaj savo. — Kaj kiam vi fuĝis?” li turnis sin kun larmaj okuloj al Švejk.
”Post la mobilizo, kiam oni kondukis nin en kazernon,” respondis Švejk, komprenante, ke li ne povas subfosi la konfidon de la ŝafisto al la uniformitoj.
”Ĉu vi transgrimpis muron?” scivole demandis la ŝafisto, havante ŝajne en la memoro, ke ankaŭ lia avĉjo, kiel li rakontis, grimpis trans muron de kazerno.
”Alivoje ne eblis, avulo.”
”Kaj ĉu la pikedo grandnombris kaj pafis?”
”Jes, avulo.”
”Kaj kien vi iras nun?”
”Pa, muŝo enrampis lian cerbon,” respondis la vagabondo anstataŭ Švejk, ”li volas iri al Budějovice, kiom ajn tio kostu. Vi ja scias, homo juna, sen prudento, li mem rapidas al sia pereo. Mi devas preni lin iom en mian lernejon. Ni havigos ian civilan veston kaj jam tio iros laŭ sia ordo. Gis printempo ni iel vegetos kaj poste ni iros labori ien al kampisto. Ĉi-jare estos granda manko de homoj, malsato kaj laŭdire ĉiujn vagabondojn oni kondukos por kampolaboroj. Tial mi pensas, prefere iri libervole. Mankos homoj. Ili estos ekstermitaj.”
”Ĉu vi volas per tio diri,” demandis la ŝafisto, ”ke tio ĉi-jare ne finiĝos? Vi havas, knabo, veron! Estis jam longjaraj militoj. Tiu kontraŭ Napoleono, poste, kiel oni al ni rakontis, sepjaraj militoj kontraŭ svedoj. Kaj la homoj tiujn militojn meritis. Sinjoro dio ja ne povis jam rigardi tion, kiel ĉio fieriĝis. Eĉ la ŝafa viando jam ne odoris al ili sub la nazo, ili jam, knaboj, ne volas ĝin vori. Iam ili venis ĉi tien procesie ke mi kaŝvendu al ili ŝafon, sed en la lastaj jaroj ili vorus nur porkaĵon, kortbirdaron, ĉion surverŝita per butero aŭ graso. Pro tiu ilia fiereco sinjoro dio do kontraŭ ili ekkoleris, kaj ili denove humiliĝos, kiam ili devos kuiri al si atriplon, kiel tio estis dum la milito kontraŭ Napoleono. Ja eĉ tiu nia nobelaro pro kapricoj jam ne sciis, kion fari. La maljuna sinjoro princo Schwarzenberg veturadis nur en kaleŝo, kaj la juna princa flavbekulo konas nur aŭtomobilan misodoron. Sinjoro dio ankaŭ al li trempos la muzelon en tiu benzino.”
Akvo sur terpomoj kuiriĝantaj sur la kameno bolis, kaj la maljuna ŝafisto proklamis profete post paŭzeto: ”Kaj en tiu milito nia sinjoro imperiestro ne venkos. Mankas entuziasmo por la milito, ĉar, kiel diras sinjoro instruisto el Strakonice, li ne igis sin kroni[20]. Nun li dolĉe smiru la lipojn, kiel oni diras, al kiu li volas. Se vi, maljuna kanajlo, promesis igi vin kroni, tenu la vorton.”
”Povas esti,” mienis la vagabondo, ”ke nun li tion iel aranĝos.”
”Pri tio nun ĉiu al li fajfos, knabo,” ekscitite ekparolis la ŝafisto, ”vi devus ĉeesti, kiam kuniras najbaroj sube en Skocice. Ĉiu havas iun en la milito, kaj vi vidus, kiel ili parolas. Laŭdire ke post tiu ĉi milito venos libereco, ekzistos nek nobelaj bienaroj nek imperiestroj kaj ke princajn posedaĵojn oni forprenos. Pro tia parolo ĝendarmoj forkondukis jam certan Kořínek, laŭdire ke li ribeligas. Jes, la rajton nun tenas ĝendarmoj.”
”Ili tenis ĝin ankaŭ pli frue,” diris la vagabondo, ”mi memoras, ke en Kladno oficis kiel ĝendarma kapitano certa sinjoro Rotter. Tiu iam komencis bredi tiujn, kiel oni ilin nomas, policajn hundojn de lupa karaktero, ke ili ĉion flartrovas, se ili tion ellernis. Kaj sinjoro kapitano havis tiujn siajn hundajn lernantojn ĉie, eble eĉ en la anuso. Li havis por ili specialan dometon, kie tiuj hundoj vivis kiel grafoj. Kaj subite li ekintencis, ke helpe de tiuj hundoj li elmetos nin, kompatindajn vagabondojn, al provoj. Tiel li donis ordonon, ke ĝendarmaro en la tuta regiono ĉirkaŭ Kladno diligente kaptadu vagabondojn kaj liveradu ilin rekte al liaj manoj. Foje mi pasas tiel de Lány kaj estas sufiĉe profunde en arbaro, sed tio ne helpis, al tiu forstistejo, kien mi direktis miajn pasojn, mi jam ne ĝis-iris, ili min jam kaptis kaj kondukis al sinjoro kapitano. Kaj tion vi, hometoj, ne povas eĉ bone imagi kaj pripensi, kion mi trasuferis de tiuj hundoj ĉe sinjoro kapitano. Unue li donis min al ĉiuj hundoj priflari, poste mi devis grimpi sur eskalon, kaj kiam mi estis jam supre, oni ellasis unu tian bestion post mi kaj ĝi, bestaĉo, forportis min de sur la eskalo teren, tie sur mi genuĝis, grumblis kaj montris la dentojn tuŝapude ĉe mia vizaĝo. Poste oni tiun bestion forkondukis kaj al mi diris, ke mi ie min kaŝu, ke mi povas iri, kien mi volas. Mi ekpaŝis en arbarojn ĉe valo de Kacák, en kavon, kaj jam post duonhoro estis ĉe mi du luphundoj, faligis min, kaj dum unu tenis min ĉe la gorĝo, la alia kuris al Kladno, kaj post unu horo venis al mi mem sinjoro kapitano Rotter kun ĝendarmoj, alvokis la hundon kaj donis al mi kvinkronon kaj permeson, ke en la regiono ĉirkaŭ Kladno mi rajtas almozi plenajn du tagojn. Sed mi? Ne, ne, mi kuris al regiono ĉirkaŭ Beroun kvazaŭ brulus al mi la kapo kaj ĉe Kladno mi ne plu aperis. Tiun evitis ĉiuj vagabondoj, ĉar sinjoro kapitano elmetis ĉiujn al siaj provoj. Li ĉiuflanke ege amis tiujn hundojn. En ĝendarmejoj oni al si rakontis, ke se li venis ien por fari inspekton kaj vidis tie luphundon, ke li kontrolis tie nenion kaj pro ĝojo nur drinkis kun la ĉefĝendarmo la tutan tagon.”
Kaj dum la ŝafisto kribris terpomojn kaj verŝis acidan ŝaflakton en ujon, la vagabondo dividis kun ili siajn rememorojn pri la ĝendarma rajto: ”En Lipnice servis ĉefĝendarmo sube sub la kastelo. Li loĝis rekte en la ĝendarma stacio kaj mi, la maljuna bonulo, ĉiam kaj ĉie opiniis, ke ĝendarmejo devas ja troviĝi ie sur frekventata loko, ekzemple sur placo aŭ simile, kaj ne en forgesita strateto. Tiel mi almozas ĉe rando de la urbeto kaj ne rigardas domŝildojn. Mi iras de unu domo al la alia, ĝis en unu tia dometo mi venas en la unuan etaĝon, malfermas la pordon kaj anoncas: 'Mi petas humile almozon por malriĉa vagulo.' Hu, miaj karaj, miaj piedoj ŝtoniĝis. Estis tio ĝendarmejo. Fusiloj ĉe muro, krucifikso sur tablo, paperoj sur sranketo, sinjoro imperiestro super la tablo rigardas rekte min. Kaj antaŭ ol mi povis nur pepi, la ĉefĝendarmo alsaltis al mi kaj ĉe la pordo donis al mi tian vangobaton, ke mi flugis tra ligna ŝtuparo suben kaj haltis nur en Kejžlice. Tio estas la ĝendarma rajto.”
Ili komencis manĝi kaj en varma ĉambro baldaŭ iris dormi, dismetitaj sur benkoj.
Nokte Švejk senbrue sin vestis kaj eliris eksteren. Leviĝis la luno kaj en ĝia vekiĝanta lumo pasis Švejk orienten, ripetante al si: ”Tio ja ne eblas, ke mi ne venu al tiu Budějovice.”
Ĉar dekstre, kiam li eliris el arbaroj, vidiĝis urbo, Švejk deflankiĝis pli norden, poste suden, kie denove vidiĝis urbo (tio estis Vodňany). Li singarde ĝin evitis pasante tra herbejoj, kaj matena suno bonvenigis lin sur neĝokovritaj deklivoj super Protivín.
”Senĉese antaŭen,” diris al si la brava soldato Švejk, ”la devo vokas. Veni al Budějovice mi devas.”
Kaj per malfeliĉa hazardo la pasoj de Švejk ekcelis norden al Písek anstataŭ suden de Protivín al Budějovice.
Antaŭtagmeze Švejk ekvidis antaŭ si vilaĝon. Descendante de malalta deklivo, li ekpensis: ”Tiel ĉi tio ne povas iri plu, mi demandos, tra kie oni iru al tiu Budějovice.”
Kaj enirante la vilaĝon li estis ege surprizita, vidante ĝian nomon sur fosteto ĉe la unua dometo: La komunumo Putim.
”Pro Sinjoro Kristo,” ekĝemis Švejk, ”mi estas do denove en Putim, kie mi dormis en stako.”
Sed poste surprizis lin jam nenio, kiam malantaŭ lageto el blanke ŝmirita dometo, sur kiu pendis kokino (kiel oni iuloke nomis agleton)21, eliris ĝendarmo kiel araneo, gardanta sian araneaĵon.
La ĝendarmo iris rekte al Švejk kaj diris nenion pli ol: ”Kien?”
”Al mia regimento en Budějovice.”
La ĝendarmo sarkasme ekridetis: ”Vi iras ja de Budějovice. Tiun vian Budějovice vi havas jam malantaŭ la dorso,” kaj entiris Švejkon en la ĝendarman stacion.
La ĉefĝendarmo de Putim famis en la tuta ĉirkaŭaĵo pri tio, ke li traktas tre takte kaj samtempe klarvide. Retenitojn aŭ arestitojn li neniam insultis, sed submetis ilin al tia kruca enketo, ke konfesus eĉ senkulpulo.
Du ĝendarmoj en la stacio akomodis sin al li kaj la kruca enketo ĉiam okazis ĉe ridetoj de la tuta ĝendarma personaro.
”Kriminalistiko dependas de saĝeco kaj afableco,” diris ĉiam la ĉefĝendarmo al siaj subuloj, ”iun alkriegi, tio havas nenian sencon. Deliktulojn kaj suspektajn homojn oni devas trakti milde, sed samtempe zorgi, ke ili droniĝu en torento da demandoj.”
”Ni bonvenigas vin kore, soldateto,” diris la ĉefĝendarmo, ”komforte sidiĝu, dumvoje vi certe laciĝis kaj rakontu al ni, kien vi paŝas.”
Švejk ripetis, ke li iras al sia regimento en České Budějovice.
”Sed en tiu okazo vi vojeraris,” diris la ĉefĝendarmo kun rideto, ”ĉar vi iras de České Budějovice, pri kio mi povas vin konvinki. Super vi pendas landmapo de Bohemio. Rigardu do, soldato. Sude de ni kuŝas Protivín. Sude de Protivín troviĝas Hluboká kaj sude de ĝi České Budějovice. Vidu do, ke vi iras ne al Budějovice, sed el Budějovice.”
La ĉefĝendarmo afable ekrigardis Švejkon, kiu trankvile kaj digne proklamis: ”Kaj tamen mi iras al Budějovice.” Tio estis io pli ol la eldiro de Galilejo: ”Kaj tamen ĝi rondiras[22]!”, ĉar tiu diris tion ŝajne tre kolere.
”Sciu, soldato,” parolis la ĉefĝendarmo senĉese kun la sama afablo al Švejk, ”tion mi al vi refutos kaj fine ankaŭ vi mem venos al la konvinko, ke ĉiu neado nur malfaciligas konfeson!”
”En tio vi plene pravas,” diris Švejk, ”ĉiu neado malfaciligas konfeson kaj male.”
”Vidu do, soldato, ke ankaŭ vi mem al tio venos. Sciigu al mi afable, de kie vi eliris, kiam vi ekpaŝis al tiu via Budějovice. Mi diras intence 'al tiu via', ĉar ŝajne devas ekzisti ankoraŭ alia Budějovice, kiu kuŝas ie norde de Putim kaj kiun ĝis nun oni registris en neniu landmapo.”
”Mi eliris el Tábor.”
”Kaj kion vi faris en Tábor?”
”Mi atendis trajnon al Budějovice.”
”Kial vi ne veturis per trajno al Budějovice?”
”Ĉar mi ne havis fervojan bileton.”
”Kaj kial al vi, soldato, oni ne donis bileton senpage?”
”Ĉar mi havis ĉe mi neniujn dokumentojn.”
”Tiel tio estas,” venke diris la ĉefĝendarmo al unu el siaj subuloj, ”li ne estas tiel stulta kia li sin ŝajnigas, la afero komencas bele implikiĝi.”
La ĉefĝendarmo komencis denove, kvazaŭ li preteraŭdus la lastan respondon pri dokumentoj:
”Vi ekpaŝis Budějovice.”
La mieno de la ĉefĝendarmo akiris iom da severeco kaj lia rigardo falis sur la landmapon.
”Ĉi vi povas montri al ni sur la mapo, tra kie vi iris al tiu Budějovice?”
”Ĉiujn tiujn lokojn mi ne memoras, mi memoras nur tion, ke ĉi tie en Putim mi estis jam unufoje.”
La tuta personaro de la ĝendarma stacio esploreme ekrigardis unu la alian kaj la ĉefĝendarmo daŭrigis: ”Vi estis do en la stacidomo de Tábor. Ĉu vi havas ion ĉe vi? Elmetu tion.” Kiam ili funde traserĉis la poŝojn de Švejk kaj trovis nenion krom pipo kaj skatolo da alumetoj, la ĉefĝendarmo lin demandis: ”Diru al mi, kial vi havas ĉe vi nenion, absolute nenion?”
”Ĉar mi nenion bezonas.”
”Ho, dio mia,” ekĝemis la ĉefĝendarmo, ”tio estas ja turmento! Vi diris, ke vi estis en Putim jam unu fojon. Kion vi ĉi tie tiam faris?”
”Mi iris tra Putim al Budějovice.”
”Vidu do, kiel vi implikiĝas. Vi mem diras, ke vi iris al Budějovice kaj nun ni certe vin konvinkis, ke vi paŝas de Budějovice.”
”Ŝajne mi faris ian rondon.”
La ĉefĝendarmo denove interŝanĝis signifoplenan rigardon kun la tuta personaro de la stacio. ”Tiuj viaj rondoj vekas ĉe mi impreson, ke vi vagas en la ĉirkaŭaĵo. Ĉu vi restis longe en la stacidomo de Tábor?”
”Ĝis forveturo de la lasta trajno al Budějovice.”
”Kaj kion vi tie faris?”
”Mi parolis kun soldatoj.”
Nova tre signifoplena rigardo de la ĉefĝendarmo al la personaro.
”Kaj pri kio vi ekzemple parolis, pri kio vi ilin demandis?”
”Mi demandis ilin, de kiu regimento ili estas kaj kien ili veturas.”
”Bonege. Kaj ĉu vi ne demandis ilin, kiom da soldatoj havas ekzemple regimento kaj kiel ĝi dividiĝas?”
”Tion mi ne demandis, ĉar tion mi scias jam longe parkere.”
”Ĉu vi do estas perfekte informita pri la organizo de nia soldataro?”
”Kompreneble, sinjoro ĉefĝendarmo.”
Kaj la ĉefĝendarmo eltiris la lastan atuton, venke ĉirkaŭrigardante siajn subulojn:
”Ĉu vi scias ruse?”
”Mi ne scias.”
La ĉefĝendarmo mansignis al serĝento, kaj kiam ambaŭ eniris apudan ĉambron, la ĉefĝendarmo kun entuziasmo de sia plena venko kaj certeco proklamis, frotante al si la manojn: ”Ĉu vi aŭdis tion? Li ne scias ruse! Ulo kun la kapo sur la ĝusta loko! Li konfesis ĉion krom tio la plej grava. Morgaŭ ni forsendos lin al sinjoro distrikta komandanto en Písek. Kriminalistiko dependas de saĝeco kaj afableco. Vi vidis, kiel mi lin dronigis per torento da demandoj. Kiu tion pri li pensus. Li aspektas tiel idiote kaj stulte, sed ĝuste kontraŭ tiaj homoj oni devas procedi sagace. Nun ie lin sidigu kaj mi iros skribi pri tio protokolon.”
Kaj ankoraŭ posttagmeze antaŭ la vespero la ĉefĝendarmo kun ĉarma rideto kreis raporton, en kies ĉiu frazo aperis vortoj: suspekta pri spionado.
Ju pli longe la ĉefĝendarmo Flanderka skribis en tiu stranga ofica germana lingvo, des pli klariĝis al li la situacio, kaj kiam li finis: ”Kaj tiel mi obee raportas, ke la hodiaŭan tagon oni forsendas la malamikan oficiron al la distrikta ĝendarma komandantaro en Písek,” li ekridetis al sia verko kaj alvokis la serĝenton: ”Ĉu vi donis al tiu malamika oficiro ion manĝi?” ”Laŭ via ordono, sinjoro ĉefĝendarmo, ni ekipas per manĝo nur tiujn, kiuj estas alkondukitaj kaj enketitaj ĝis la dekdua horo.”
”Tio ĉi estas granda escepto,” diris la ĉefĝendarmo digne, ”tio estas ia pli altranga oficiro, ia staba. Tion sciu, ke la rusoj ja ne sendus ĉi tien ian apuntaton kiel spionon. Sendu al li por tagmanĝo en la gastejon 'Ĉe la virkateto'. Se haveblas jam nenio, oni ion kuiru. Poste oni preparu teon kun rumo kaj ĉion tion ĉi tien sendu. Diru nenion, por kiu tio estas. Menciu absolute al neniu, kiun ni ĉi tie havas. Tio estas soldata sekreto. Kaj kion li nun faras?”
”Li petis pri iom da tabako, sidas en la gardistejo kaj mienas tiel kontente, kvazaŭ li estus hejme. 'Vi havas ĉi tie bele varme,' li diris, 'kaj ĉu via forno ne fumas? Al mi plaĉas ĉi tie ĉe vi tre. Kaj se via forno fumus, igu purigi la kamentubon. Sed nur posttagmeze, nepre ne, se kulminas super ĝi la suno.' ”
”Tio estas ja rafiniteco de li,” diris la ĉefĝendarmo per voĉo plena de entuzismo, ”li ŝajnigas, kvazaŭ tio lin ne tuŝus. Kaj tamen li scias, ke li estos pafekzekutita. Tian homon ni devas estimi, eĉ se temas pri nia malamiko. Tia homo iras renkonten al certa morto. Mi ne scias, ĉu ni kapablus tiel konduti. Eble ni ekhezitus, ion konfesus. Sed li sidas trankvile kaj diras: 'Vi havas ĉi tie bele varme kaj via formo ne fumas.' Tio estas, sinjoro serĝento, karakteroj. Tia homo devas havi nervojn el ŝtalo, abnegacion, senkompaton kaj entuziasmon. Se tia entuziasmo ekzistus en Aŭstrio...sed prefere ni tion lasu. Ankaŭ ĉe ni estas entuziasmuloj. Ĉu vi legis en 'Nacia politiko' pri tiu ĉefleŭtenanto Berger de artilerio, kiu surgrimpis altan abion kaj sur branĉo instalis tie observejon? Kiel niaj taĉmentoj cedis kaj li jam ne povis degrimpi, alie li falus en kaptitecon. Li do atendis, kiam niaj soldatoj denove forpelos la malamikon, kaj daŭris tio plenajn dek kvar tagojn, ol li tion ĝisatendis. La tutajn dek kvar tagojn li sidis supre sur la arbo kaj por ne morti de malsato, li ĉirkaŭronĝis la tutan ĝian supron kaj vivtenis sin per branĉetoj kaj pinglaro. Kaj kiam venis niaj taĉmentoj, li estis tiel malfortiĝinta, ke li jam ne kapablis teni sin sur la arbo, falis teren kaj mortiĝis. Post la morto li estis honorita per ora meritmedalo pro kuraĝo.”
Kaj la ĉefĝendarmo serioze aldonis: ”Tio estas sinoferemo, sinjoro serĝento, tio estas heroeco! — Vidu, kiel ni ree senbridigis la langon, iru nun mendi tiun tagmanĝon kaj sendu lin intertempe al mi.”
La serĝento alkondukis Švejkon kaj la ĉefĝendarmo amike al li mansignis, ke li sidiĝu kaj komencis unue lin demandi, ĉu li havas gepatrojn.
”Mi ne havas.”
La ĉefĝendarmo tuj ekpensis, ke tio estas pli bona, almenaŭ neniu priploros tiun kompatindulon. Ĉe tio li ekrigardis la bonulan vizaĝon de Švejk, en atako de bonanimeco subite ekfrapetis lian ŝultron, klinis sin al li kaj demandis lin per patreca tono:
”Nu, kaj kiel plaĉas al vi en Bohemio?”
”En Bohemio plaĉas al mi ĉie,” respondis Švejk, ”dum mia vojo mi trovis ĉie tre bonajn homojn.”
La ĉefĝendarmo kapjesis: ”Nia popolo estas tre bonanima kaj agrabla. Sporada ŝtelo aŭ interbatiĝo, tio estas bagatelo. Mi estas ĉi tie jam dek kvin jarojn, kaj se mi tion kalkulas, jare tio faras proksimume tri kvaronoj de murdo.”
”Ĉu vi havas en la menso nefinitan murdon?” demandis Švejk.
”Ne, tion mi ne pensas. Dum dek kvin jaroj ni enketis nur dek unu murdojn. El tiuj kvin estis rabmurdoj kaj la ceteraj ses tiaj normalaj, sensignifaj murdoj.”
La ĉefĝendarmo silentiĝis kaj denove transiris al sia enketa metodo: ”Kaj kion vi volis fari en Budějovice?”
”Komenci la servon ĉe la naŭdekunua regimento.”
La ĉefĝendarmo admonis Švejkon, ke tiu denove iru en la gardistejon, kaj rapide, por ne forgesi, alskribis al sia raporto por la distrikta ĝendarma komandantaro en Písek: ”Perfekte regante la ĉeĥan lingvon, li volis provi eniri la naŭdekunuan infanterian regimenton en České Budějovice.”
La ĉefĝendarmo kun gusto ekfrotis al si la manojn, ĝojante pro riĉeco de la kolektita materialo kaj precizaj rezultoj de sia enketa metodo. Li rememoris sian antaŭulon, ĉefĝendarmon Bŭrger, kiu kun retenito eĉ ne parolis, demandis lin pri nenio kaj tuj sendis lin al distrikta juĝejo kun mallonga raporto: ”Laŭ la anonco de la serĝento li estis retenita, ĉar li vagis kaj almozis.” Ĉu tio estas enketo?
Kaj la ĉefĝendarmo, rigardante la paĝojn de sia raporto, memkontentiĝe ekridetis, el sia skribotablo eltiris sekretan sciigon de la landa ĝendarma komandantaro en Prago kun la kutima 'Severe konfidenca' kaj tralegis al si ankoraŭfoje:
”Al ĉiuj ĝendarmaj stacioj oni severe ordonas multe pli intensive atentosekvi ĉiujn personojn, trairantajn la teritorion de la ĝendarma stacio. Translokiĝo de niaj soldataroj en orienta Galicio donis iniciaton al tio, ke kelkaj rusaj trupunuoj, transirinte Karpatojn, okupis poziciojn interne de nia regno, per kio la frontlinio estis ŝovita pli profunden al okcidenta limo de la monarkio. Tiu ĉi nova situacio ebligis al rusaj spionoj ĉe moviĝanta fronto penetri pli profunden sur la teritorion de nia monarkio, precipe en Silezion kaj Moravion, de kie, laŭ konfidencaj informoj, granda kvanto da rusaj spionoj foriris en Bohemion. Oni scias, ke inter ili troviĝas multe da rusaj ĉeĥoj, edukitaj en stabaj soldataj altlernejoj de Rusio, kiuj, perfekte regante la ĉeĥan lingvon, montriĝas esti eksternorme danĝeraj spionoj, ĉar ili povas fari kaj certe faros ankaŭ inter la ĉeĥa loĝantaro ŝtatperfidan propagandon. La landa komandantaro ordonas do reteni ĉiujn suspektajn homojn kaj precipe intensigi la atenton en tiuj lokoj, kie en proksimeco troviĝas garnizonoj, armeaj centroj kaj fervojaj stacioj kun traveturantaj soldataj trajnoj. La retenitojn submeti al tuja traserĉo kaj venigi al pli supera instanco.”
La ĉefĝendarmo Flanderka denove kontente ekridetis kaj metis la sekrete konfidencan sciigon al la ceteraj, inter kovrilojn kun surskribo Sekretaj ordonoj.
Ekzistis multe da tiaj skribaĵoj, kiujn ellaboris la ministerio de internaj aferoj kunlabore kun la ministerio de landa defendo, al kiu estis submetita la ĝendarmaro.
En la landa ĝendarma komandejo en Prago oni ne kapablis ĝustatempe ilin multobligadi kaj dissendi.
Estis tie:
Ordono kontroli opinion de la loka loĝantaro.
Instrukcio, kiel dum interparoloj kun la loka loĝantaro sekvi, kiel ĝian opinion influas la sciigoj el batalkampoj.
Demandaro pri tio, kiel la loka loĝantaro akceptas anoncitajn militajn monpruntojn kaj monkolektojn.
Demandaro pri humoro inter rekrutoj kaj tiuj, kiuj estos rekrutitaj.
Demandaro pri humoro inter la membroj de la loka administrantaro kaj intelektuloj.
Ordono senprokraste esplori, el kiuj politikaj partioj konsistas la loka loĝantaro, kiel fortaj estas unuopaj politikaj partioj.
Ordono kontroli la agadon de ĉefoj de lokaj politikaj partioj kaj esplori la gradon de lojaleco, kiun montras certaj politikaj partioj, reprezentitaj inter la loka loĝantaro.
Demandaro pri tio, kiuj gazetoj, revuoj kaj broŝuroj venas sur la teritorion de la ĝendarma stacio.
Instrukcio koncernanta esploron, kun kiu havas interrilatojn personoj suspektaj pri nelojaleco, en kio ilia nelojaleco manifestiĝas.
Instrukcio koncernanta tion, kiel inter la loka loĝantaro akiri salajratajn denuncantojn kaj informantojn.
Instrukcio por salajrataj informantoj el la loka loĝantaro, registritaj por servo ĉe la ĝendarma stacio.
Ĉiu tago alportis novajn instrukciojn, konsilarojn, demandarojn kaj ordonojn. Superŝutita per tia amaso da elpensaĵoj fare de la aŭstra ministerio de internaj aferoj, la ĉefĝendarmo Flanderka havis grandegan kvanton da nekompletigitaj formularoj kaj la demandarojn li respondadis stereotipe, ke en lia distrikto ĉio estas en ordo kaj ke lojaleco de la loka loĝantaro atingas la gradon I.a.
La aŭstra ministerio de internaj aferoj elpensis por lojaleco kaj fideleco al la monarkio jenajn gradojn: I.a, I.b, I.c-II.a, II.b, II.c-III.a, III.b, III.c-IV.a, IV.b, IV.c. Tiu ĉi lasta cifero kvar lige kun ”a” signifis ŝtatperfidulon kaj pendumilon, kun ”b” malliberigi, kun ”c” observi kaj enkarcerigi.
En tableto de la ĉefĝendarmo kuŝis diversaj formularoj kaj nomaroj. La registaro volis scii pri ĉiu civitano, kion li pri ĝi pensas.
La ĉefĝendarmo Flanderka multfoje senespere interplektis la manojn super presaĵoj, kiuj senkompate kreskis kun ĉiu alveno de poŝtisto. Tuj kiam li ekvidis konatajn kovertojn kun stampo ”Afrankolibera ofica afero”, lia koro ĉiam pli forte ekbatis kaj nokte, meditante pri ĉio, li venis al la konvinko, ke li ne ĝisatendos la finon de la milito, ke la landa ĝendarma komandantaro senigos lin je la lasta resto de lia saĝo kaj ke li ne povos ĝui la venkon de aŭstraj armiloj, ĉar li havos en la kapo je unu klapo pli aŭ malpli. Kaj la distrikta ĝendarma komandantaro bombardis lin ĉiutage, kial oni ne respondis la demandaron sub numero 72345/721a/f d, kiel estis plenumita la instrukcio sub numero 88992/822gfeh z, kiaj estas praktikaj rezultoj de la konsilaro sub numero 123456/1292b/r V., kaj tiel plu.
Plej multe da zorgoj kaŭzis al li la instrukcio, kiel inter la loka loĝantaro akiri salajratajn denuncantojn kaj informantojn. Ĉar li trovis neebla, ke povu tio esti iu el la loko, kie komenciĝas Blata kaj kie la loĝantaro havas tiel obstinan kapon[23], li venis fine al la ideo alpreni por tiu servo komunuman paŝtiston, kiun oni nomis ”Joĉjo, eksaltu!” Estis tio kreteno, kiu post tiu admono ĉiam eksaltis. Unu el tiuj kompatindaj, fare de la naturo kaj homoj forpuŝitaj figuroj, kriplulo, kiu por kelke da florenoj jare kaj ian manĝon paŝtis komunuman brutaron.
Tiun li igis alvoki al si kaj diris al li: ”Ĉu vi scias, Joĉjo, kiu estas la maljuna Procházka[24]?”
”Mee.”
”Ne meku kaj memoru, ke tiel oni nomas sinjoron imperiestron. Ĉu vi scias, kiu estas sinjoro imperiestro?”
”Tio estas sinjojo impijestjo.”
”Bone, Joĉjo! Memoru do, ke se vi aŭdos iun paroli, kiam vi vizitas domon post domo cele de tagmanĝo, ke sinjoro imperiestro estas bruto aŭ simile, tuj venu al mi kaj anoncu al mi tion. Vi ricevos dudekheleron, kaj se vi aŭdos iun proklami, ke ni ne venkos, denove venu al mi, ĉu vi komprenas, kaj sciigu al mi, kiu tion diris, kaj vi denove ricevos dudekheleron. Sed se mi ekscios, ke vi ion prisilentas, ve al vi. Mi arestos vin kaj forkondukos al Písek. Kaj nun eksaltu!” Kiam Joĉjo eksaltis, li donis al li du dudekhelerojn kaj kontente skribis raporton al la distrikta ĝendarma komandantaro, ke li jam akiris informanton.
La sekvantan tagon venis al li sinjoro parokestro kaj mistere al li sciigis, ke hodiaŭ matene malantaŭ la vilaĝo li renkontis komunuman paŝtiston, Joĉjon Eksaltu, kaj ke tiu al li rakontis: ”Vija moŝto, sinjojo ĉefjendajmo hiejaŭ diris, ke sinjojo impijestjo estas bruto kaj ke ni ne venkos. Mee. Hop!” Post pli longa klarigado kaj interparolo kun sinjoro parokestro la ĉefĝendarmo Flanderka igis aresti la komunuman paŝtiston, kiun pli poste oni kondamnis en Hradčany al dek du jaroj pro ŝtatperfido. La akuzo pruvis al li danĝerajn kaj ŝtatperfidajn intrigojn, ribeligadon, ofendon al Lia Moŝto kaj ankoraŭ kelke da krimoj kaj deliktoj.
Joĉjo Eksaltu kondutis antaŭ la tribunalo kiel sur paŝtejo aŭ inter najbaroj. Al ĉiuj demandoj li mekis kiel kapro kaj post eldiro de la verdikto li elbuŝigis: ”Mee, hop!” kaj eksaltis. Pro tio li estis dicipline punita per malmola lito en izolejo kaj tritaga fasto.
De tiu tempo la ĉefĝendarmo ne havis informanton kaj devis kontentiĝi per tio, ke tiun li elpensis, anoncinte fikcian nomon kaj altiginte tiel sian enspezon je kvindek kronoj monate, kiujn li fortrinkadis en la gastejo ”Ĉe la virkateto”. Ĉe deka glaso li ricevis atakon de konscienceco, biero amariĝis al li en la buŝo kaj de siaj najbaroj li aŭdis ĉiam la saman frazon: ”Nia sinjoro ĉefĝendarmo hodiaŭ iel malgajas, kvazaŭ li ne havus sian humoron.” Tiam li iris hejmen kaj post lia foriro ĉiam iu diris: ”Niuloj ie en Serbio denove ricevis sur la pugon, se la ĉefĝendarmo tiel obstine silentas.”
Kaj la ĉefĝendarmo hejme almenaŭ plenigis pluan demandaron: ”Humoro inter la loĝantaro: I.a.”
Por sinjoro ĉefĝendarmo estis tio ofte longaj, sendormaj noktoj. Li senĉese atendis inspekton, enketadon. Nokte li sonĝis pri ŝnuro, kiel oni kondukas lin al pendumilo, sub kiu la ministro de landa defendo mem ankoraŭ lastfoje lin demandas: ”Ĉefĝendarmo, kie estas la respondo al cirkulero numero 1789678/23792Ř.Y.Z.?”
Fine nun! Kvazaŭ el ĉiuj anguloj de la ĝendarma stacio sonus la malnova ĉasista devizo: ”Sukcesan ĉason!” Kaj la ĉefĝendarmo Flanderka ne dubis, ke la distrikta komandanto ekfrapetos lin sur la ŝultron kaj diros: ”Mi gratulas al vi, sinjoro ĉefĝendarmo.”
La ĉefĝendarmo pentris al si enmense ankoraŭ aliajn ravajn bildojn, kiuj elkreskis en iu sulketo de lia oficista cerbo: honorigo per ordeno, rapida avanco al pli supera rangoklaso, pritakso de liaj kriminalistaj kapabloj, malfermantaj la pordon al lia kariero.
Li alvokis la serĝenton kaj demandis lin: ”Ĉu vi havigis la tagmanĝon?”
”Oni alportis al li fumaĵitan viandon kun saŭrkraŭto kaj knedlikoj, supon oni jam ne havis. Li eltrinkis teon kaj deziras ankoraŭ unu tason.”
”Li ĝin havu!” permesis la ĉefĝendarmo grandanime, ”kiam li eltrinkos tiun teon, alkonduku lin al mi.”
”Do, kiel? Ĉu al vi bongustis?” demandis la ĉefĝendarmo, kiam la serĝento post duonhoro venigis Švejkon, satigitan kaj kontentan kiel ĉiam.
”Estis tio ankoraŭ tolerebla, sinjoro ĉefĝendarmo, povis esti nur iom pli da saŭrkraŭto. Sed kion fari, mi scias, ke vi ne estis por tio preparitaj. La viando estis bona, sendube temis pri hejme fumaĵita viando el hejme nutrata porko. Ankaŭ teo kun rumo faris al mi bone.”
La ĉefĝendarmo ekrigardis Švejkon kaj komencis: ”En Rusio oni trinkas multe da teo, ĉu? Ĉu oni havas tie ankaŭ rumon?”
”Rumon oni havas en la tuta mondo, sinjoro ĉefĝendarmo.”
”Nun ne elturniĝu,” ekpensis la ĉefĝendarmo, ”pli frue necesis atenti, kion vi diras!” Kaj li demandis intime, klinante sin al Švejk: ”Ĉu estas belaj ulinoj en Rusio?”
”Belaj ulinoj vivas en la tuta mondo, sinjoro ĉefĝendarmo.” ”Vi ulo!” ekpensis la ĉefĝendarmo denove, ”nun vi volus iel tre volonte el tio eliri.” Kaj la ĉefĝendarmo prezentis al li surprizan demandon:
”Kion vi volis fari ĉe la naŭdekunua regimento?”
”Mi volis marŝi kun ĝi al la fronto.”
La ĉefĝendarmo kontente ekrigardis Švejkon kaj rimarkis: ”Tio estas ĝusta. Tio estas la plej bona maniero, kiel veni Rusion.
Vere, tre bone elpensite,” radiis la ĉefĝendarmo, rimarkante, kian efikon havas liaj vortoj sur Švejkon.
Sed en la okuloj de Švejk li povis legi nenion alian ol absolutan trankvilon.
”Tiu homo ne movas eĉ brovon,” konsterniĝis la ĉefĝendarmo enmense, ”tio rezultas el ilia eduko de soldatoj. Se mi estus en lia situacio kaj iu dirus tion ĉi al mi, miaj genuoj komencus tremi.
Morgaŭ ni forveturigos vin en la urbon Písek,” li diris kvazaŭ senintence, ”ĉu vi jam iam estis en Písek?”
”En la jaro 1910 okaze de imperiestraj manovroj.”
La rideto de la ĉefĝendarmo estis post tiu ĉi respondo ankoraŭ pli agrabla kaj pli venka. Li sentis en la animo, ke per sia sistemo de demandoj li superis sin mem.
”Ĉu vi partoprenis la tutajn manovrojn?”
”Kompreneble, sinjoro ĉefĝendarmo, kiel infanteriano.” Kaj Švejk trankvile kiel ĝis nun plu rigardis la ĉefĝendarmon, kiu ĝoje skuiĝis kaj ne povis jam sin reteni por ne skribi tion rapide en la raporton. Li alvokis la serĝenton ke tiu forkonduku Švejkon kaj kompletigis sian raporton: ”Lia plano estis jena: Penetrinte en la vicojn de la naŭdekunua infanteria regimento, li intencis tuj sin anonci por forveturi al la fronto kaj ĉe la plej proksima okazo transiri en Rusion, ĉar li rimarkis, ke alia vojo reen estas neebla pro atentemo de niaj institucioj. Estas tute kompreneble, ke ĉe la naŭdekunua infanteria regimento li povus tre bone prosperi, ĉar laŭ lia konfeso, kiun li faris post iom longa kruca enketo, li partoprenis jam en la jaro 1910 la tutajn imperiestrajn manovrojn en la ĉirkaŭaĵo de Písek kiel infanteriano. El tio vidiĝas, ke en sia agadkampo li estas tre kapabla. Mi rimarkas ankoraŭ tion, ke la kolektitaj akuzoj rezultas el mia sistemo de kruca enketado.”
Ĉe la pordo aperis la serĝento: ”Sinjoro ĉefĝendarmo, li volas iri al necesejo.”
”Surmeti bajoneton!” decidis la ĉefĝendarmo, ”sed ne, venigu lin ĉi tien.”
”Ĉu vi volas iri al necesejo?” diris la ĉefĝendarmo afable, ”ĉu ne estas en tio io alia?” Kaj li fiksis sian rigardon sur la vizaĝo de Švejk.
”Estas en tio vere nur granda korpa bezono, sinjoro ĉefĝendarmo,” respondis Švejk.
”Estu en tio nenio alia,” ripetis la ĉefĝendarmo signifoplene, fiksante ĉe sia zono ofican revolveron, ”mi iros kun vi!” ”Tio estas tre bona revolvero,” li diris dumvoje al Švejk, ”por sep pafoj, preciza.”
Sed antaŭ ol ili eliris sur la korton, li alvokis la serĝenton kaj mistere al li diris:
”Surmetu la bajoneton kaj stariĝu, kiam li estos interne, malantaŭe ĉe la necesejo, por ke li ne trafosu sin tra ekskrementujo.”
La necesejo estis malgranda, simpla ligna dometo, kiu staris senespere meze de la korto super kavo kun sterkakvo, elfluanta el nemalproksima sterkamaso.
Ĝi estis jam malnova veterano, en kiu faris sian korpan bezonon jam multaj generacioj. Nun sidis ĉi tie Švejk, per unu mano altenante la pordon helpe de snureto, dum malantaŭe la serĝento rigardis tra fenestreto lian postaĵon, por ke Švejk ne trafosu sin tra ekstrementujo.
Kaj akcipitre akraj okuloj de la ĉefĝendarmo estis fiksitaj sur la pordo kaj li meditis, en kiun kruron pafi Švejkon, se tiu volus provi fuĝi.
Sed la pordo trankvile malfermiĝis kaj eliris kontenta Švejk, rimarkante al la ĉefĝendarmo:
”Ĉu mi ne estis tie tro longe? Ĉu mi eble ne detenis vin?”
”Ho ne, ne,” respondis la ĉefĝendarmo, pensante enmense: ”Kiel delikataj, bonkondutaj homoj ili estas! Li scias, kio lin atendas, sed honoron al li. Li restas ĝentila ĝis la lasta momento. Ĉu kapablus tion niulo en lia situacio?”
La ĉefĝendarmo restis sidi en la gardistejo apud Švejk sur neokupita lito de ĝendarmo Rampa, kiu havis ĝis-matenan deĵoron, patroladon en vilaĝoj, kaj kiu tiutempe trankvile sidis en ”Ĉe la nigra ĉevalo” en Protivín kaj kun ŝuistaj majstroj ludis mariaĝon, proklamante en paŭzetoj, ke Aŭstrio devas venki.
La ĉefĝendarmo ekbruligis al si pipon, lasis stopi al Švejk, la serĝento aldonis karbon en fornon kaj la ĝendarma stacio ŝanĝiĝis en la plej agrablan lokon sur la terglobo, en trankvilan angulon, varman neston ĉe proksimiĝanta vintra krepusko, kiam oni sidas mallume kaj babilas.
Sed silentis ĉiuj. La ĉefĝendarmo sekvis certan penson kaj fine sin esprimis, turnante sin al la serĝento: ”Miaopinie ne estas ĝuste pendumi spionojn. Homo, kiu oferas sin pro sia devo, por sia, ni diru, patrujo, meritas esti ekzekutita per honesta maniero, per pulvo kaj plumberoj, kion vi opinias, sinjoro serĝento?”
”Nepre lin nur pafekzekuti kaj ne pendumi,” jesis la serĝento, ”ni diru, ke oni sendus ankaŭ nin kaj dirus al ni: 'Vi devas elesplori, kiom da aŭtomataj fusiloj havas rusoj en sia taĉmento de maŝinpafiloj.' Ni do alivestus nin kaj irus. Kaj pro tio oni min pendumus kiel rabmurdiston?”
La serĝento ekscitiĝis tiom, ke li leviĝis kaj ekvokis: ”Mi postulas, ke oni min pafekzekutu kaj entombigu kun soldataj honorigoj.”
”Tio havas sian hokon,” ekparolis Švejk, ”se la homo estas sagaca, oni pruvos al li nenion.”
”Kaj pruvos!” esprimis sin la ĉefĝendarmo kun emfazo, ”se ankaŭ oni estas tiel sagacaj kaj havas sian metodon. Vi mem pri tio konvinkiĝos.
Vi konvinkiĝos,” li ripetis jam per milda voĉo, aldonante al tio afablan rideton, ”ĉe ni neniu sukcesos kun elturniĝoj, ĉu, sinjoro serĝento?”
La serĝento kapjesis kaj menciis, ke kelkaj homoj malvenkas sian aferon jam anticipe, ke eĉ ŝajnigado de absoluta trankvilo ne helpas, ju pli trankvile iu aspektas, des pli tio pruvas lian kulpon.
”Vi havas mian lernejon, sinjoro serĝento,” proklamis la ĉefĝendarmo fiere, ”trankvilo, tio estas sapveziko, eldevigita trankvilo estas corpus delicti[25].” Kaj interrompante eksplikadon de sia teorio, li turnis sin al la serĝento: ”Kion ni hodiaŭ vespermanĝos?”
”Ĉu vi ne iros, sinjoro ĉefĝendarmo, hodiaŭ en la gastejon?”
Per tiu ĉi demando ekstaris antaŭ la ĉefĝendarmo nova malfacila problemo, kiun necesis tuj solvi.
Kio sekvus, se la arestito, eluzinte lian noktan foreston, fuĝus? La serĝento estas ja fidinda, prudenta homo, sed forkuris al li jam du vagabondoj. Fakte tio okazis tiel, ke foje vintre li ne volis treni sin kun ili en neĝamasoj al Písek, tial inter kampoj ĉe Ražice li lasis ilin kuri kaj pro formo donis pafon en aeron.
”Ni sendos nian maljulinaĉon por vespermanĝo kaj ŝi iros laŭbezone kun kruĉo por biero,” solvis la ĉefĝendarmo tiun malfacilan problemon, ”ŝi iom ekzercu siajn krurojn.”
Kaj la maljuna Pejzlerino, kiu ĉe ili servis kiel ordigistino, vere ekzercis siajn krurojn.
Post la vespermanĝo la vojo inter la ĝendarma stacio kaj la gastejo ”Ĉe la virkateto” ne orfiĝis. Neordinare multnombraj spuroj post pezaj, grandaj duonbotoj de la maljuna Pejzlerino atestis sur tiu interliga linio pri tio, ke la ĉefĝendarmo plenmezure kompensas al si sian foreston en ”Ĉe la virkateto.”
Kaj kiam fine la maljuna Pejzlerino aperis en la bierejo kun sciigo, ke sinjoro ĉefĝendarmo sendas respektan saluton kaj deziras, ke oni sendu al li botelon da ĉerizbrando, la scivolo de la gastejestro krevis.
”Kiun ili tie havas?” respondis la maljuna Pejzlerino, ”ian suspektan homon. Guste antaŭ ol mi foriris, ili ambaŭ tenis lin ĉirkaŭ la kolo, sinjoro ĉefĝendarmo karesis lian kapon kaj diris al li: 'Mia kara slava bubo, mia malgranda ŝpioneto!' ”
Kaj poste, kiam la noktomezo estis jam longe for, la serĝento dormis, krude ronkante, streĉita sur sia lito en la uniformo.
Kontraŭ li sidis la ĉefĝendarmo kun resto de ĉerizbrando sur fundo de la botelo, tenis Švejkon ĉirkaŭ la kolo, lian sunbrunigitan vizaĝon laŭfluis larmoj, la barbon li havis kungluita de ĉerizbrando kaj nur babilis: ”Diru, ke en Rusio oni ne havas tiel bongustan ĉerizbrandon, diru, por ke mi povu iri trankvile dormi. Konfesu tion kiel viro.”
”Oni ne havas.”
La ĉefĝendarmo rulfalis sur Švejkon.
”Vi ĝojigis min, vi konfesis. Tiel tio estu ĉe enketo. Se oni kulpas, kial malkonfesi?”
Li leviĝis kaj ŝancelirante kun malplena botelo en sian ĉambron, murmuris: ”Se li ne enpaŝus mal- malbonan vojon, ĉio tio povis fi- finiĝi alie.”
Antaŭ ol li renversiĝis en la uniformo sur sian liton, li eltiris el la skribtablo sian raporton kaj provis kompletigi ĝin per jena sciigo:
”Mi devas al tio ankoraŭ aldoni, ke rusa ĉerizbrando surbaze de § 56.” Li faris inkomakulon, forlekis ĝin kaj stulte ridetante, rulfalis sur la liton kaj ekdormis kiel gliro.
La serĝento, kuŝanta sur la lito ĉe la kontraŭa muro, komencis antaŭmatene tiel ronki kaj akompani tion per fajfado en la nazo, ke Švejkon tio vekis. Tiu ellitiĝis, ekskuis la serĝenton kaj iris denove dormi. Tiam kokoj komencis jam krii, kaj kiam poste leviĝis la suno, venis la maljuna Pejzlerino, kiu ankaŭ dormis pli longe post tiu nokta irado, por ekhejti. Si trovis la pordon malfermita kaj ĉion profundigita en plena dormo. La petrola lampo en la gardistejo ankoraŭ fulgis. La maljuna Pejzlerino faris alarmon, detiris la serĝenton kaj Švejkon de sur la lito. Al la serĝento ŝi diris: ”Ĉu vi ne hontas dormi vestita kiel dia bruto?” kaj Švejkon ŝi admonis, ke li almenaŭ butonumu al si la fendon de la pantalono, se li vidas ulinon.
Fine ŝi energie instigis la duondorman serĝenton, ke li iru veki sinjoron ĉefĝendarmon, ke tio estas stranga ordo, se oni tiel longe dormaĉas.
”Vi falis en belajn manojn,” murmuris la maljunulino al Švejk, kiam la serĝento iris veki la ĉefĝendarmon, ”unu estas pli granda brandoŝatulo ol la alia. Ili fordrinkus la nazon inter la okuloj. Al mi ili ŝuldas por la ordigado jam la trian jaron, kaj kiam mi ilin pagadmonas, la ĉefĝendarmo ĉiam diras: 'Silentu, maljunulinaĉo, aŭ mi igos vin malliberigi; ni scias, ke via filo estas ŝtelĉasisto kaj ŝtelas lignon en princa arbaro.' Kaj tiel mi turmentas min per ili jam la kvaran jaron.” La maljunulino profunde ekĝemis kaj murmuris plu: ”Cefe streĉu la atenton antaŭ la ĉefĝendarmo, li estas flatruza, sed temas pri unuaranga fiulo. Ciun nur kulpigi kaj malliberigi.” Veki la ĉefĝendarmon eblis ege malfacile. La serĝento devis multe peni por konvinki lin, ke estas jam mateno.
Fine Flanderka malfermis la okulojn, frotis al si ilin kaj neklare komencis rememori la hieraŭon. Subite venis al li en la menson terura penso, kiun li esprimis, necerte rigardante la serĝenton: ”Ĉu li al ni fuĝis?”
”Sed ne, li estas honesta homo.”
La serĝento komencis paŝi tra la ĉambro, ekrigardis tra fenestro, denove revenis, el ĵurnalo sur la tablo ŝiris peceton kaj inter la fingroj ĉifis paperan kugleton. Vidiĝis, ke li volas ion diri.
La ĉefĝendarmo necerte lin rigardis kaj fine ekparolis, volante havi plenan certecon en tio, kion li supozis: ”Mi helpos al vi, sinjoro serĝento. Hieraŭ mi ŝajne ekscesis kaj kondutis terure, ĉu?”
La serĝento riproĉe ekrigardis sian superulon: ”Se vi scius, sinjoro ĉefĝendarmo, kion ĉion vi hieraŭ diris, kiajn parolojn vi kun li kondukis!”
Klinante sin al orelo de la ĉefĝendarmo, li flustris: ”Ke ni, ĉiuj ĉeĥoj kaj rusoj, estas unu sama slava sango, ke Nikolaj Nikolajevic[26] estos venontsemajne en Přerov, ke Aŭstrio ne eltenos, kiam li estos plu enketata, ke li nur malkonfesu, saltu de unua al deka kaj eltenu ĝis la tempo dum ne liberigos lin kozakoj, ke tio devas jam tre baldaŭ krevi, ke tio estos kiel dum Husanaj militoj[27], ke kamparanoj marŝos kun draŝiloj por konkeri Vienon, ke sinjoro imperiestro estas malsana aĉulo kaj tre baldaŭ streĉos siajn krurojn poreterne, ke la imperiestro Vilhelmo estas besto, ke vi sendos al li monon kiel plibonigon en malliberejon, kaj ankoraŭ pli da tiaj paroloj.”
La serĝento depaŝis de la ĉefĝendarmo: ”Ĉion tion mi bone memoras, ĉar komence mi estis nur iom ebrieta. Poste ankaŭ mi ruiniĝis kaj scias nenion plu.”
La ĉefĝendarmo ekrigardis la serĝenton.
”Kaj mi male memoras,” li proklamis, ”kiel vi diris, ke kompare kun Rusio ni estas diletantoj kaj ke vi kriegis antaŭ tiu nia maljunulinaĉo: 'Vivu Rusio!' ”
La serĝento komencis nervoze pasi tra la ĉambro.
”Vi kriegis tion kiel bovo,” diris la ĉefĝendarmo, ”poste vi rulfalis sur la liton kaj komencis ronki.”
La serĝento haltis ĉe fenestro kaj fingrotamburante sur ĝi proklamis: ”Ankaŭ vi, sinjoro ĉefĝendarmo, ne prenis buŝtukon antaŭ vian buson, kiam vi parolis al nia maljunulinaĉo kaj mi rememoras, ke vi al si diris: 'Memoru, maljunulinaĉo, ke ĉiu imperiestro kaj reĝo zorgas nur pri sia propra poso kaj tial li kondukas militon, eĉ se temas ekzemple pri tia aĉulo kia estas la maljuna Procházka, kiun oni jam ne povas ellasi el necesejo por ke li ne surfeku al ili la tutan Schonbrunn[28].' ” ”Tion ĉi ke mi diris?”
”Jes, sinjoro ĉefĝendarmo, tion ĉi vi diris antaŭ ol vi iris eksteren sur la korton por vomi, kaj vi kriis ankoraŭ: 'Maljunulinaĉo, ŝovu al mi fingron en la gorĝon!' ”
”Ankaŭ vi esprimis vin bele,” interrompis lin la ĉefĝendarmo, ”kie vi venis al tiu stultaĵo, ke Nikolaj Nikolajevic iĝos ĉeĥa reĝo?”
”Tion mi ne memoras,” ekparolis la serĝento senkuraĝe. ”Kiel vi povus tion memori. Vi drinkis kiel funelo, havis porkosimilajn okulojn kaj kiam vi volis iri eksteren, anstataŭ al la pordo vi grimpis sur la kamenon.”
Ambaŭ eksilentis, ĝis la ĉefĝendarmo interrompis la longan paŭzon: ”Mi diris al vi ĉiam, ke alkoholo kondukas al pereo. Vi ne toleras multe kaj trinkas tion. Kion ni farus, se tiu nia arestito al vi fuĝus? Kiel ni tion kialigus? Dio, kiel doloras min la kapo.
Mi diras, sinjoro serĝento,” daŭrigis la ĉefĝendarmo, ”ĝuste tio ke li ne fuĝis klare montras, kiel danĝera kaj rafinita estas tiu homo. Kiam oni lin tie enketos, li diros, ke dum la tuta nokto estis malfermite, ke ni estis ebriaj kaj ke li povis milfoje forkuri, se li sentus sin kulpa. Feliĉe al tia homo oni ne kredas, kaj se ni sub ofica juro proklamos, ke tio estas elpensajo kaj aroganta mensogo de tiu homo, eĉ sinjoro dio al li ne helpos kaj li havos sur la kolo ankoraŭ je unu paragrafo pli. Sed en lia okazo tio kompreneble ludas nenian rolon. — Se nur la kapo ne dolorus min tiom!”
Silento. Post momento la ĉefĝendarmo ekparolis: ”Alvoku ĉi tien nian maljunulinaĉon.”
”Aŭdu, maljunulinaĉo,” diris la ĉefĝendarmo al Pejzlerino, severe rigardante ŝian vizaĝon, ”havigu ie krucifikson sur soklo kaj alportu ĝin ĉi tien.”
Al la demanda rigardo de Pejzlerino la ĉefĝendarmo ekkriegis: ”Zorgu, ke vi jam estu ĉi tie!”
La ĉefĝendarmo eltiris el la tableto du kandelojn, sur kiuj estis restoj de vakso, kiel li sigelis oficajn skribaJojn, kaj kiam Pejzlerino fine a^oviĝis kun krucifikso, la ĉefĝendarmo starigis ĝin ĉe rando de la tablo inter ambaŭ kandelojn, tiujn ekbruligis kaj serioze diris: ”Sidiĝu, maljunulinaĉo.”
La konsternita Pejzlerino sinkis sur sofon kaj konfuze rigardis la ĉefĝendarmon, kandelojn kaj krucifikson. Atakis ŝin timo, kaj kiel ŝi havis la manojn sur antaŭtuko, vidiĝis, ke ili tremas eĉ kun la genuoj.
La ĉefĝendarmo serioze ŝin preteriris, kaj haltinte la duan fojon antaŭ ŝi, solene ekparolis: ”Hieraŭ vespere vi estis atestantino de granda okazaĵo, maljunulinaĉo. Povas esti, ke via stulta intelekto tion ne komprenas. Tiu soldato, maljunulinaĉo, tio estas gvatisto, spiono.”
”Jesuo Maria,” ekkriis Pejzlerino, ”Maria la Virgulino de Skocice!”
”Silenton, maljunulinaĉo! Por ion de li eltiri, ni devis konduki diversajn parolojn. Vi ja aŭdis, kiajn strangajn parolojn ni havis, ĉu?”
”Tion mi, kun via permeso, aŭdis,” respondis Pejzlerino tremvoĉe.
”Sed ĉiuj tiuj paroloj, maljunulinaĉo, celis nur al tio, ke li konfesu, ke li nin konfidu. Tiel ni sukcesis. Ni eltiris de li ĉion. Ni kaptis lin.”
Le ĉefĝendarmo por momento interrompis la parolon por ĝustigi kandelmeĉojn kaj poste serioze daŭrigis, severe rigardante Pejzlerinon: ”Vi ĉeestis, maljunulinaĉo, kaj scias do tiun tutan sekreton. Tiu sekreto estas ofica. Pri tio vi devas absolute silenti. Eĉ sur la mortolito, alie oni ne povus enterigi vin sur tombejo.”
”Jesuo, Maria, Jozefo,” eklamentis Pejzlerino, ”kial mi, malfeliĉulino, iam ĉi tien enpaŝis.”
”Ne bleku, maljunulinaĉo, leviĝu, alpaŝu al la krucifikso, suprenlevu du fingrojn de la dekstra mano. Vi ĵuros. Ripetu post mi!”
Pejzlerino ŝanceliris al la tablo, senĉese lamentante: ”Maria la Virgulino de Skocice, kial mi ĉi tien iam enpaŝis.”
Kaj de sur la krucifikso rigardis sin suferigita vizaĝo de Kristo, la kandeloj fulgis kaj al Pejzlerino ĉio tio ŝajnis esti kiel io terure supertera. Si estis per tio plene englutita, siaj genuoj kaj manoj tremis.
Si suprenlevis du fingrojn kaj la ĉefĝendarmo energie kaj solene antaŭdiris: ”Mi ĵuras al la ĉiopova dio kaj al vi, sinjoro ĉefĝendarmo, ke pri tio, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis, mi mencios al neniu ĝis mia morto eĉ per unu vorto, eĉ se eble oni min demandus. Al tio helpu min sinjoro dio.”
”Ankoraŭ kisu la krucifikson, maljunulinaĉo,” ordonis la ĉefĝendarmo, kiam Pejzlerino, terure plorĝemante, finĵuris kaj pie sin krucosignis.
”Do, kaj nun forportu la krucifikson tien, kie vi ĝin elpruntis, kaj diru, ke mi bezonis ĝin por enketo!”
La konsternita Pejzlerino piedfingre eliris kun la krucifikso el la ĉambro kaj tra la fenestro vidiĝis, ke si senĉese retrorigardas de sur ŝoseo al la ĝendarma stacio kvazaŭ si volus konvinkiĝi, ke tio ne estis sonĝo, sed ke ĝuste antaŭ momento si vere spertis ion teruran en sia vivo.
Intertempe la ĉefĝendarmo reskribis sian raporton, nokte kompletigitan per inkomakuloj, kiujn li dislekis eĉ kun la skribo, kvazaŭ sur la papero estus marmelado.
Nun li tion plene reverkis kaj rememoris, ke li ne demandis ankoraŭ pri unu afero. Li igis do alvoki al si Švejkon kaj diris al li: ”Ĉu vi scias fotografi?”
”Mi scias.”
”Kaj kial vi ne kunportas fotoaparaton?”
”Ĉar mi havas nenian,” sonis sincera kaj klara respondo. ”Kaj ĉu vi fotografus, se vi ĝin havus?” demandis la ĉefĝendarmo.
”Se mi ĝin havus, tio estas kasteloj en aero,” diris Švejk naive kaj trankvile eltenis demandan mienon sur la vizaĝo de la ĉefĝendarmo, al kiu ĝuste denove komencis dolori la kapo tiom, ke li ne kapablis elpensi alian demandon ol tiun ĉi: ”Ĉu estas malfacile fotografi stacidomon?”
”Tio estas pli facila ol fotografi kion ajn alian,” respondis Švejk, ”ĉar tio ne moviĝas, la stacidomo ĉiam staras sur la sama loko kaj la homo ne devas al ĝi diri, ke ĝi mienu agrable.”
La ĉefĝendarmo povis do kompletigi sian verkon: ”Al la raporto n-ro 2172 mi aldonas...”
Kaj li skribis: ”Dum mia kruca enketo li proklamis interalie, ke li scias fotografi, plej prefere stacidomojn. Estas vero, fotoaparaton oni ĉe li ne trovis, sed ekzistas supozo, ke li ie ĝin kaŝas kaj tial ne kunportas por deturni de si la atenton, kion konfirmas ankaŭ lia propra konfeso, ke li fotografus, se li havus ĉe si fotoaparaton.”
La ĉefĝendarmo, havante la kapon peza post la hieraŭo, ĉiam pli kaj pli implikis sin en sian sciigon pri fotografado kaj skribis plu: ”Certas, ke, laŭ lia propra konfeso, nur tio, ke li ne havas ĉe si fotoaparaton, malebligis tion, ke li fotografu stacidomojn kaj ĝenerale lokojn strategie gravajn, kaj ne eblas dubi, ke li tiel farus, se li havus ĉe si la menciitan fotoaparaton, kiun li kaŝis. Nur dank' al tiu cirkonstanco, ke fotoaparato ne estis ĉemane, oni trovis ĉe li neniujn fotografaĵojn.”
”Tio sufiĉas,” diris la ĉefĝendarmo kaj subskribis sin.
La ĉefĝendarmo estis plene kontenta pri sia verko kaj tralegis tion al la serĝento kun granda fiero.
”Tio estas perfekta,” li diris al la serĝento, ”vidu, tiel oni skribu raportojn. Tie devas esti ĉio. Enketo, mia kara, tio ne estas nur io simpla, kaj la ĉefa afero estas bele tion kunmeti, por ke tiuj supre gapu al tio kiel cervoj. Alkonduku ĉi tien tiun nian arestiton, por ke ni tion pri li finu.
Do, nun forkondukos vin sinjoro serĝento al distrikta ĝendarma komandejo en Písek,” li diris serioze al Švejk. ”Laŭ la preskribo vi devas ricevi mankatenon. Sed ĉar mi opinias, ke vi estas bonkonduta homo, ni vin ne katenos. Mi estas konvinkita, ke ankaŭ dumvoje vi ne faros provon fuĝi.”
La ĉefĝendarmo, evidente kortuŝita per rigardo al la bonanima vizaĝo de Švejk, aldonis: ”Kaj ne rememoru min malbone. Prenu lin, sinjoro serĝento, ĉi tie vi havas la raporton.” ”Do adiaŭ,” diris Švejk mole, ”mi dankas vin, sinjoro ĉefĝendarmo, por ĉio, kion vi por mi faris, kaj se estos la okazo, mi skribos al vi, kaj se mi havus la vojon ankoraŭ iam ĉi tien, mi haltos ĉe vi.”
Švejk kun la serĝento eliris sur ŝoseon, kaj kiu ilin renkontis, enprofundiĝintajn en amikan interparolon, tiu vidis en ili malnovajn konatojn, kiuj hazarde havas la saman vojon en la urbon, ni diru en preĝejon.
”Tion mi neniam ekpensis,” ekparolis Švejk, ”ke la vojo al Budějovice estas ligita kun tiaj malfacilaĵoj. Tio memorigas min pri la okazaĵo de viandisto Chaura el Kobylisy[29]. Tiu foje nokte venis en la straton Na Moráni al la statuo de Palacký[30] kaj rondiris tie ĝis mateno, ĉar ŝajnis al li, ke tiu muro ne havas finon. Li estis pro tio tute senespera, antaŭmatene jam ne kapablis daŭrigi kaj komencis do krii: 'Patrolo!', kaj kiam alkuris policistoj, li demandis ilin pri la vojo al Kobylisy, ke li rondiras ĉirkaŭ ia muro jam kvin horojn kaj ke senĉese tio ne havas finon. Ili do prenis lin kun si kaj en izolejo li ĉion al ili disbatis.”
La serĝento ne diris al tio eĉ unu vorton kaj pensis: ”Kial vi tion al mi diras. Vi denove komencas rakonti ian fabelon pri Budějovice.”
Ili iris laŭlonge de lago kaj Švejk demandis la serĝenton kun intereso, ĉu en la ĉirkaŭaĵo estas multe da ŝtelfiŝistoj.
”Ĉi tie preskaŭ ĉiuj ŝtelfiŝas,” respondis la serĝento, ”antaŭan ĉefĝendarmon ili volis ĵeti en akvon. La fiŝgardisto el ĉi-tiea bastiono pafas al ili plumberojn en la pugon, sed tio neniel helpas. Ili portas en la pantalono pecon da lado.”
La serĝento komencis paroli pri progreso, kiel homoj tuj trovas rimedon kontraŭ ĉio kaj kiel unu trompas la alian, kaj disvolvis novan teorion, ke tiu ĉi milito estas granda feliĉo por la homaro, ĉar en militaj turmentoj oni mortpafos krom bonuloj ankaŭ kanajlojn kaj fiulojn.
”Ja eĉ tiel vivas multe da homoj en la mondo,” li diris pripense, ”unu jam premas la alian kaj la homaro terure grandnombriĝis.”
Ili proksimiĝis al envetura gastejo.
”Hodiaŭ blovas diabla vento,” diris la serĝento, ”mi opinias, ke glaseto da brando ne povas al ni malutili. Diru al neniu, ke mi kondukas vin al Písek. Tio estas stata sekreto.”
Antaŭ la serĝento ekdancis instrukcio de centraj oficejoj pri suspektaj kaj suspektindaj homoj kaj pri la devo de ĉiu ĝendarma stacio: ”Elimini tiujn el kontakto kun la loka loĝantaro kaj severe zorgi, ke ĉe ilia transporto al la pli superaj instancoj oni superflue pri tio ne parolu en la ĉirkaŭaĵo.” ”Tio ne licas malkaŝi, kiu vi estas,” denove ekparolis la serĝento, ”kion vi faris, tio iun alian ne tuŝas. Oni ne disvastigadu panikon.
Paniko en tiu ĉi milita tempo estas danĝera afero,” li daŭrigis, ”oni diras vorton kaj jam tio kuras tra la tuta ĉirkaŭaĵo kiel lavango. Ĉu vi komprenas?”
”Mi do ne disvastigos panikon,” diris Švejk kaj laŭ tio li ankaŭ kondutis, ĉar kiam la gastejestro komencis kun ili interparoli, Švejk emfazis: ”Mia frato ĉi tie diras, ke ni estos en Písek je la unua horo.”
”Kaj via sinjoro frato, ĉu li havas forpermeson?” demandis la scivola gastejestro la serĝenton, kiu eĉ ne palpebruminte, senhonte respondis: ”Hodiaŭ ĝi al li jam finiĝas!”
”Bele ni lin superruzis,” proklamis la serĝento al Švejk, ridetante, kiam la gastejestro ien foriris, ”ĉefe ne panikon. Estas milita tempo.”
Se antaŭ enpaŝo en la enveturan gastejon la serĝento diris, ke laŭ lia opinio glaseto da brando ne povas malutili, li estis optimisto, ĉar li forgesis mencii la kvanton, kaj kiam li eltrinkis da ili dek du, li proklamis tute energie, ke la komandanto de la distrikta ĝendarma stacio sidas ĉe tagmanĝo ĝis la tria horo, ke estas vane veni tien pli frue, krom tio ke komencas neĝoblovado. Se ili estos en Písek ĝis la kvara horo posttagmeze, estas sufiĉe da tempo. Sufiĉas eĉ veni ĝis la sesa. Tiam ili iros jam mallume, kiel vidiĝas laŭ la hodiaŭa vetero. Cetere, estas tute egale iri nun aŭ pli poste. Písek ne povas forkuri. ”Ni ĝoju, ke ni sidas en varmo de la ejo,” estis liaj decidaj vortoj, ”soldatoj en tranĉeoj suferas ĉe tia fivetero pli ol ni ĉe la kameno.”
Granda, malnova, kahela kameno radiis varmon kaj la serĝento ekkonis, ke la eksteran varmon eblas avantaĝe kompletigi per varmo interna, helpe de diversaj brandoj dolĉaj kaj fortefikaj, kiel oni diras en Galicio.
La gastejestro en tiu ĉi forlasita loko havis ilin en ok specoj, enuis kaj trinkis ĉe sonoj de blizardo, kiu fajfis malantaŭ ĉiu angulo de la domo.
La serĝento senĉese instigis la gastejestron ke tiu tenu kun li la paŝon, kulpigante lin, ke li trinkas malmulte, kio estis okulfrapa maljustaĵo, ĉar la gastejestro preskaŭ jam ne kapablis stari sur la piedoj, senĉese volis ludi ferblon kaj asertis, ke oriente li aŭdis noktan kanonadon, al kio la serĝento singultis: ”Ĉefe ne panikon. Por tio ekzistas instrukcioj.”
Kaj li komencis ekspliki, ke instrukcio estas resumo de analogaj ordonoj. Ĉe tio li malkaŝis kelkajn sekretajn sciigojn. La gastejestro komprenis jam nenion, li kapablis nur proklami, ke per instrukcioj oni ne venkos en la milito.
Jam mallumiĝis, kiam la serĝento decidis, ke nun li kun Švejk ekpaŝos la vojon al Písek. En neĝoblovado oni ne vidis eĉ je la distanco de unu paŝo kaj la serĝento senĉese ripetis: ”Ĉiam rekten malantaŭ la nazo ĝis Písek.”
Kiam li diris tion la trian fojon, lia voĉo sonis jam ne de sur la ŝoseo, sed de ie sube, kien li deglitis tra neĝokovrita deklivo. Helpante al si per la fusilo, li penplene surgrimpis reen sur la ŝoseon. Švejk aŭdis, ke li obtuze ridas: ”Glitejo.” Sed post momento jam denove oni lin ne aŭdis, ĉar li ree deglitis tra la deklivo, superkriegante la venton: ”Mi falos, paniko!”
La serĝento ŝanĝiĝis en diligentan formikon, kiu de ie falas kaj denove fortostreĉe grimpas supren.
Sian ekskurson tra la deklivo ripetis la serĝento kvinfoje, kaj kiam li staris denove ĉe Švejk, li diris senkonsile kaj senespere: ”Mi povus vin tre bone perdi.”
”Ne timu, sinjoro serĝento,” respondis Švejk, ”ni faros plej bone, se ni interligos nin. Tiel ni ne povas perdi unu la alian. Ĉu vi havas ĉe vi mankatenon?”
”Ĉiu ĝendarmo devas ĉiam kunporti mankatenon,” emfazis la serĝento, stumblante ĉirkaŭ Švejk, ”ĝi estas nia ĉiutaga vivrimedo.”
”Ni do ligu nin,” admonis Švejk, ”provu tion.”
La serĝento per majstra movo fiksis unu ringon de mankateno al la mano de Švejk kaj la alian ringon al la artiko de sia dekstra mano, kaj nun ili estis interligitaj kiel kunkreskintoj. Stumblante sur ŝoseo, ili ne povis malproksimiĝi unu de la alia, la serĝento trenis Švejkon trans amasetojn da gruzo, kaj kiam li falis, li kuntiris Švejkon. Ĉe tio la mankateno tranĉpremis iliajn artikojn, ĝis fine la serĝento proklamis, ke tiel tio ne povas iri plu, ke li devas ilin denove malligi. Post longa kaj vana klopodo senkatenigi sin kaj Švejkon la serĝento ekĝemis: ”Ni estas interligitaj poreterne.”
”Amen,” aldonis Švejk kaj ili daŭrigis la penplenan vojon.
La serĝenton atakis absoluta deprimo, kaj kiam malfrue vespere post terura turmento ili venis al la ĝendarma komandejo en Písek, la serĝento diris sur ŝtuparo tute senaplombe al Švejk: ”Nun tio estos terura. Ni ne povas moviĝi unu de la alia.”
Kaj estis tio vere terura, kiam ĉefĝendarmo sendis por komandanto de la stacio, kapitano Konig.
La unuaj vortoj de la kapitano estis: ”Spiru sur min!” ”Nun mi tion komprenas,” diris la kapitano, orientiĝinte nediskuteble en la situacio per sia akra, sperta flarsento, ”rumo, pola likvoro, diabla likvoro, sorpa likvoro, nuksbrando, ĉerizbrando kaj vanila likvoro.”
”Sinjoro ĉefĝendarmo,” li turnis sin al sia subulo, ”ĉi tie vi vidas ekzemplon, kiel la ĝendarmo ne aspektu. Tiel konduti egalas al tia delikto, ke pri tio decidos soldata tribunalo. Kateni sin al la deliktulo. Veni ebriega, tute ebriega. Alrampi ĉi tien kiel besto! Demetu al ili tion!”
”Kion vi volas?” li turnis sin al la serĝento, kiu soldatsalutis per la mala, libera mano.
”Obee mi raportas, sinjoro kapitano, ke mi alportas raporton.”
”Pri vi iros raporto al tribunalo,” diris la kapitano koncize; ”sinjoro ĉefĝendarmo, ambaŭ virojn malliberigu, matene alkonduku ilin al enketo kaj tiun raporton el Putim trastudu kaj sendu al mi en la loĝejon.”
La kapitano el Písek estis viro tre ofica, konsekvenca en persekutado de siaj subuloj, eminenta burokrato.
En ĝendarmaj stacioj de lia distrikto oni neniam povis diri, ke la tempesto de lia kolero forflugis. Ĝi revenis kun ĉiu dokumento, subskribita de la kapitano, kiu la tutan tagon okupis sin per diversaj riproĉoj, admonoj kaj avertoj por la tuta distrikto.
Super la ĝendarmaj stacioj en la distrikto Písek pendis pezaj nuboj ekde eksplodo de la milito.
Regis vera timplena humoro. Atakoj de burokratismo tondris kaj batis ĉefĝendarmojn, serĝentojn, la viraron, servistojn. Disciplina enketado pro ĉiu stultaĵo.
”Se ni volas venki en la milito,” li diris ĉiam dum siaj inspektoj en ĝendarmaj stacioj, ”'a' devas esti 'a', 'b' -'b', super ĉiu 'i' devas esti punkto.”
Li sentis sin ĉirkaŭita per perfido kaj kreis al si precizan imagon, ke ĉiu ĝendarmo en la distrikto havas iajn pekojn, rezultantajn el la milito, ke en tiu nefacila tempo ĉiu havas post si ian malatenton dum la deĵoro.
Kaj tiuj de supre bombardis lin per skriboj, en kiuj la ministerio de landa defendo aludis, ke el la distrikto Písek laŭ la sciigo de la ministerio de milito oni transiras al la malamiko.
Kaj oni fervorigis lin por esplori lojalecon en la distrikto. Tio estis terura. Virinoj el la ĉirkaŭaĵo iris akompani siajn edzojn en la militon kaj li sciis, ke tiuj viroj certe promesas al siaj edzinoj ne lasi sin mortigi por sinjoro imperiestro.
La nigreflava horizonto komencis kovriĝi per nuboj de revolucio. En Serbio, en Karpatoj batalionoj transiris al la malamiko. Dudekoka regimento, dekunua regimento. En tiu lasta soldatoj el la regiono kaj distrikto Písek. En tiu antaŭribela atmosfero alveturis rekrutoj el Vodňany, ornamitaj per diantoj el nigra funebra tulo. La fervojan stacion Písek traveturis soldatoj de Prago, ĵetantaj reen cigaredojn kaj ĉokoladon, kiun al ili en brutvagonojn prezentis damoj el la loka socio.
Poste veturis marŝbataliono kaj kelke da judoj el Písek kriegis: ”Vivu, for la serbojn!”, kaj ili ricevis kelke da tiel belaj vangobatoj, ke la tutan semajnon ili ne povis aperi surstrate.
Kaj dum okazis tiuj ĉi epizodoj, kiuj klare montris, ke kiam en preĝejoj oni organludas ”Gardu, Dio, Lian moston”, ke tio estas nur falsa brilo kaj ĝenerala ŝajnigado, el ĝendarmaj stacioj amasvenis konataj respondoj al la demandaroj laŭ la maniero de Putim, ke ĉio estas en la plej bona ordo, ke oni nenie agitas kontraŭ la milito, opinio de la loĝantaro I.A, entuziasmo I.ab.
”Vi estas ne ĝendarmoj, sed komunumaj policanoj,” diris la kapitano ĉiam dum siaj kontroloj; ”anstataŭ tio, ke vi akrigu la atenton je mil procentoj, iom post iom vi iĝas bruto.”
Farinte tiun ĉi zoologian eltrovajon, li ĉiam aldonis: ”Vi maldiligentaĉas bele hejme kaj pensas: 'Pri la tuta milito oni povas leki al ni la anuson'.”
Poste ĉiam sekvis elnombrado de ĉiuj devoj de kompatindaj ĝendarmoj, prelego pri tio, kia estas la ĝenerala situacio kaj kiel necesas ĉion tion preni en la manojn por ke tio vere estu tia, kia tio devas esti. Post tiu brila bildo de ĝendarma perfekteco, celanta fortigi la aŭstran monarkion, sekvis minacoj, disciplina enketado, translokigo kaj insultoj.
La kapitano estis firme konvinkita, ke li staras ĉi tie garde, ke li ion savas kaj ke ĉiuj tiuj ĝendarmoj el la stacioj al li submetitaj estas maldiligenta kanajlaro, egoistoj, fiuloj kaj trompuloj, kiuj komprenas absolute nenion alian ol brandon, bieron kaj vinon. Kaj ĉar ili havas sensignifajn enspezojn, ke ili lasas sin korupti por povi drinki kaj disbatas Aŭstrion iom post iom, sed certe. La ununura homo, al kiu li fidis, estis lia ĉefĝendarmo en la distrikta komandejo, sed tiu ĉiam en gastejo diris: ”Hodiaŭ mi denove havis amuzon pri nia maljuna senspritulo...”
*
La kapitano studis la ”raporton” de la ĉefĝendarmo el Putim pri Švejk.
Antaŭ li staris lia ĉefĝendarmo Matějka kaj pensis, ke la kapitano surgrimpu lian dorson eĉ kun ĉiuj raportoj, ĉar sube ĉe Otava oni atendas lin por partio de kartludo ”sesdek ses”.
”Lastfoje mi diris al vi, Matějka,” ekparolis la kapitano, ”ke la plej granda idioto, kiun mi ekkonis, estas la ĉefĝendarmo el Protivín, sed laŭ tiu ĉi raporto superis lin la ĉefĝendarmo el Putim. La soldato, kiun alkondukis tiu brandoŝatulo, tiu kanajla serĝento tiel, ke ili estis kroĉitaj unu al la alia kiel du hundoj, estas ja neniu spiono. Certe temas pri ordinara dizertinto. La ĉefĝendarmo skribas ĉi tie tiajn sensencajojn, ke ĉiu malgranda infano unuavide ekkonos, ke tiu ulo estis ebriega kiel papa prelato.
Alkonduku ĉi tien tuj tiun soldaton,” li ordonis, kiam li ankoraŭ momenton studis la raporton el Putim. ”Neniam en la vivo mi vidis tian kolekton da idiotaĵoj, kaj al ĉio li ankoraŭ sendas kun la suspekta ulo tian bruton, kia estas lia serĝento. Tiuj homoj konas min ankoraŭ malmulte, mi scias esti pedanta. Dum ili trifoje tage ne fekos al si en la pantalonon pro timo antaŭ mi, ili estos konvinkitaj, ke sur mi eblas haki lignon.”
La kapitano komencis paroli pri tio, kiel la ĝendarmaro kondutas nun rifuzeme al ĉiuj ordonoj kaj kiel ĝi skribas raportojn, tuj vidiĝas, ke ĉiu tia ĉefĝendarmo faras al si el ĉio ŝercojn kun celo ion ankoraŭ pli impliki.
Se tiuj supre atentigas, ke ne eblas ekskluzivi, ke en regionoj vagas spionoj, ĉefĝendarmoj tuj komencas krei ilin grandkvante, kaj se la milito daŭros ankoraŭ kelkan tempon, estos el tio granda frenezulejo. La kancelario sendu telegramon al Putim, ke la ĉefĝendarmo venu morgaŭ al Písek. La kapitano jam elbatos al li el la kapo tiun ”grandegan okazaĵon”, pri kiu la ĉefĝendarmo skribas komence de sia raporto.
”De kiu regimento vi fuĝis?” bonvenigis la kapitano Švejkon.
”De neniu regimento.”
La kapitano ekrigardis Švejkon kaj en lia trankvila vizaĝo ekvidis tiom da naivo, ke li demandis: ”Kiamaniere vi akiris la uniformon?”
”Ĉiu soldato, kiun oni rekrutis, ricevas uniformon,” respondis Švejk kun milda rideto, ”mi servas ĉe la naŭdekunua regimento, kaj ne nur ke mi de mia regimento ne fuĝis, sed male.”
La vorton ”male” li akompanis per tia emfazo, ke la kapitano ekmienis triste kaj demandis: ”Kion signifas tiu via 'male'?”
”Tio estas tre simpla afero,” diris Švejk, ”mi iras al mia regimento, mi serĉas ĝin kaj ne forkuras de ĝi. Mi deziras nenion alian ol kiel eble plej baldaŭ veni al mia regimento. Mi estas ĉi tie el tio jam tre nervoza, se mi ekpensas, ke mi ŝajne malproksimiĝas de České Budějovice kaj ke tie atendas min la tuta regimento. Sinjoro ĉefĝendarmo en Putim montris al mi sur landmapo, ke Budějovice kuŝas sude, kaj anstataŭ tio li turnis min al nordo.”
La kapitano eksvingis la manon, kvazaŭ li volus diri: ”Tiu faras ankoraŭ pli terurajn aferojn ol turni homojn al la nordo.”
”Vi do ne povas trovi vian regimenton,” li diris, ”ĉu vi iris ĝin serĉi?”
Švejk klarigis al li la tutan situacion. Li nomis Tábor kaj ĉiujn lokojn, tra kiuj li iris al Budějovice: Milevsko — Květov — Vráž — Malcín — Čížová — Sedlec — Horaž-Dlovice — Radomyśl — Putim — Štěkno — Strakonice — Volyň — Dub — Vodňany — Protivín kaj denove Putim.
Kun granda entuziasmo Švejk prezentis sian lukton kontraŭ la sorto, kiel li, neglektante obstaklojn, volis veni al sia naŭdekunua regimento en Budějovice, kostu tio kiom ĝi kostos, kaj kiel ĉiuj liaj klopodoj estis vanaj.
Li parolis arde kaj la kapitano senpense krajone desegnis sur paperpeco seneliran rondon, kiun la brava soldato Švejk ne povis trarompi , kiam li ekpaŝis al sia regimento.
”Tio estis Herkula laboro,” diris fine la kapitano, kiam li kun plaĉo aŭskultis prezentadon de Švejk, kiel lin ĉagrenas, ke li ne povis tiel longe atingi sian regimenton, ”tio devis esti grandioza spektaklo vidi vin, kiam vi turnis vin ĉirkaŭ Putim.” ”Tio povis decidiĝi jam tiam,” menciis Švejk, ”se en tiu malfeliĉa nesto ne estus sinjoro ĉefĝendarmo. Li demandis min nek pri la nomo, nek pri la regimento kaj ĉio tio ŝajnis al li iel tro stranga. Li povis igi forkonduki min al Budějovice kaj en la kazerno oni jam al li dirus, ĉu mi estas tiu Švejk, kiu serĉas sian regimenton, aŭ ia suspekta homo. Hodiaŭ mi povis esti ĉe mia regimento jam la duan tagon kaj plenumi miajn soldatajn devojn.”
”Kial vi ne atentigis en Putim, ke temas pri eraro?”
”Ĉar mi vidis, ke estas vana afero kun li paroli. Tion diris ĉiam jam la maljuna gastejestro Rampa en Vinohrady, kiam iu volis resti al li ŝulda, ke iam venas tia momento, ke la homo estas al ĉio surda kiel trunko.”
La kapitano longe ne meditis kaj ekpensis nur, ke tia rondvojaĝo de tiu, kiu volas veni al sia regimento, estas la signo pri la plej profunda homa degenero, kaj igis maŝinskribi en la kancelario, konservante ĉiujn regulojn kaj belaĵojn de la ofica stilo:
”Al la glora komandantaro de la i.r. infanteria regimento n-ro 91 en České Budějovice.
En aldono oni alkondukas Jozefon Švejk, asertantan esti infanteriano de la menciita regimento, laŭ liaj vortoj retenitan de ĝendarmaro en Putim, distrikto Písek, suspektan pri dizerto. Tiu ĉi proklamas, ke li iras al sia supre indikita regimento. La alkondukito havas malgrandan, korpulentan staturon, simetriajn vizaĝon kaj nazon, bluajn okulojn, sen ekstra korpa signo. En aldono B1 oni sendas fakturon pro nutrado de la menciito por afable ĝiri la sumon en la konton de la ministerio de landa defendo kun peto konfirmi akcepton de la alkondukito. En aldono C1 oni sendas liston de armeaj objektoj, kiujn la alkondukito surhavis en la tempo de sia reteno, cele de ĝia konfirmo.”
La vojo en trajno de Písek al Budějovice pasis al Švejk vigle kaj rapide. Lia kunulo estis juna ĝendarmo, novico, kiu ne deturnis de Švejk la okulojn kaj havis teruran timon, ke Švejk al li ne fuĝu. Dum la tuta vojo li solvis malfacilan problemon: ”Se nun mi devus iri fari malgrandan aŭ grandan korpan bezonon, kiel mi tion aranĝus?”
Li solvis la aferon tiel, ke Švejk devis fari al li akompananton.
Dum la tuta vojo de la stacidomo al Mariakazerno en Budějovice li konvulsie fiksis siajn okulojn sur Švejk, kaj kiam ajn ili venis al stratangulo aŭ vojkruciĝo, li rakontis al Švejk kvazaŭ senintenece, kiom da kugloj ricevas ĝendarmoj por ĉiu eskorto, al kio Švejk respondis, ke li estas konvinkita pri tio, ke neniu ĝendarmo pafus kontraŭ iu surstrate por ne kaŭzi ian malfeliĉon.
La ĝendarmo al li oponis kaj tiel ili venis en la kazernon.
La deĵoron en la kazerno havis jam la duan tagon la ĉefleŭtenanto Lukáš. Li sidis malantaŭ tablo en kancelario, antaŭsentante nenion, kiam oni alkondukis al li Švejkon kun paperoj.
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas denove ĉi tie,” soldatsalutis Švejk, mienante solene.
Tiun tutan scenon ĉeestis subleŭtenanto Koťátko, kiu pli poste rakontis, ke post tiuj ĉi vortoj de Švejk la ĉefleŭtenanto Lukáš eksaltis, kaptis sin je la kapo kaj falis dorsen sur Koťátkon, kaj kiam oni lin rekonsciigis, Švejk, kiu dum tiu tuta tempo donis la honoron, ripetis: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas denove ĉi tie!” Kaj tiam la ĉefleŭtenanto Lukáš tute pala per tremanta mano prenis la paperojn kiuj koncernis Švejkon, subskribis, petis ĉiujn eliri, diris al la ĝendarmo, ke estas tiel bone kaj ke fermis sin kun Švejk en la kancelario.
Per tio finiĝis la anabaso de Švejk al Budějovice. Certas, ke li mem venus al Budějovice, se oni lasus lin libere iri. Se la oficejoj poste fanfaronis, ke estis ili, kiuj venigis Švejkon sur la lokon de lia soldatservo, temas simple pri eraro. Ĉe lia energio kaj nerefutebla volo batali la oficejoj per sia interveno en tiu ĉi okazo nur metis al Švejk trabojn sur la vojon.
*
Švejk kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš rigardis al si reciproke en la okulojn.
La okuloj de la ĉefleŭtenanto lumis per io terura, timiga kaj senespera, kaj Švejk rigardis la ĉefleŭtenanton tenere, amplene, kiel perditan kaj retrovitan amatinon.
En la kancelario regis silento kiel en preĝejo. Apude el la koridoro oni aŭdis, kiel iu paŝas tien kaj reen. Konscienca unujara volontulo, kiu restis hejme pro nazkataro, kiel koniĝis laŭ lia voĉo, nazbabilis tion, kion li lernis parkere: kiel akcepti membrojn de la imperiestra domo en fortikaĵoj. Oni aŭdis klare: ”Tuj kiam la nobla nobelaro troviĝos proksime de fortreso, oni kanonpafu el ĉiuj bastionoj kaj citadeloj, la komandanto de la loka fortikaĵo bonvenigu la nobelaron surĉevale kun sabro en la mano kaj poste antaŭenrajdu.”
”Fermu la faŭkon!” ekkriegis la ĉefleŭtenanto en la koridoron, ”malaperu al ĉiuj diabloj. Se vi havas febron, restu kuŝi hejme!”
Oni aŭdis, kiel la diligenta unujara volontulo malproksimiĝas, kaj kiel mallaŭta eĥo sonis ĉi tien nazbabilado de fino de la koridoro: ”Oni kanonpafu la duan fojon en la momento, kiam la komandanto donas la honoron, kaj la trian fojon, kiam la nobla nobelaro descendas de sur siaj ĉevaloj.”
Kaj la ĉefleŭtenanto kun Švejk plu senvorte observis unu la alian, ĝis fine la ĉefleŭtenanto Lukáš diris kun kruda ironio: ”Mi bonvenigas vin bele, Švejk, en České Budějovice. Kiun atendas pendumilo, tiu ne droniĝos. Oni jam eldonis kontraŭ vi arestordonon kaj morgaŭ vi iros al regimenta raporto. Mi jam ne detruos per vi miajn nervojn. Mi turmentis min per vi jam pli ol sufiĉe kaj mia pacienco krevis. Se mi ekpensas, ke mi kapablis tiel longe vivi kun tia idioto kia estas vi.”
Li komencis paŝi tra la kancelario. ”Ne, tio estas terura.
Nun mi miras, ke mi vin ne mortpafis. Kion oni al mi farus? Nenion. Mi estus liberigita. Ĉu vi tion komprenas?”
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi tion plene komprenas.”
”Švejk, ne komencu denove per tiuj viaj idiotaĵoj, aŭ alie vere io okazos. Fine ni vin bridos. Vi gradigis vian idiotecon sen fino, ĝis ĉio tio katastrofe krevis.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš ekfrotis al si la manojn: ”Jam venis via amen, Švejk.” Li revenis al sia tablo kaj sur paperpeceton skribis kelke da linioj, alvokis gardostarantojn antaŭ la kancelario kaj ordonis al ili forkonduki Švejkon al provoso kaj transdoni al li tiun folieton.
Oni forkondukis Švejkon trans la korton kaj la ĉefleŭtenanto rigardis kun nekaŝita ĝojo, kiel la provoso malŝlosas pordon kun nigreflava tabuleto ”Regimenta malliberejo”, kiel Švejk malaperas malantaŭ tiu pordo kaj kiel post momento la provoso eliras sola.
”Dank' al Dio,” ekpensis la ĉefleŭtenanto laŭte, ”li estas jam tie.”
En malluma spaco de la homturmentejo en Mariakazerno kore bonvenigis Švejkon dika unujara volontulo, kuŝaĉanta sur pajlosako. Li estis la ununura malliberigito kaj sola li enuis jam la duan tagon. Al la demando de Švejk, kial li tie sidas, li respondis, ke pro bagatelo. Erarinte en ebrio, li kapobatis leŭtenanton de artilerio nokte sub arkadoj sur la placo. Fakte eĉ ne kapobatis, li deĵetis al li nur kepon de sur la kapo. La afero okazis tiel, ke tiu leŭtenanto de artilerio staris nokte sub la arkadoj kaj ŝajne atendis prostituitinon: Li estis dorsturnita al la unujara volontulo kaj al tiu ŝajnis, kvazaŭ tio estus lia konata unujarulo, Francisko Materna.
”Tiu estas ĝuste tia etkreskulo,” li rakontis al Švejk, ”kaj tiel mi senbrue proksimiĝis de malantaŭe, deĵetis al li la kepon kaj diris: 'Servus, Franĉjo!' Kaj tiu idiota ulo tuj komencis fajfi por alvoki patrolon kaj tiu min forkondukis.”
”Eblas,” allasis la unujara volontulo, ”ke dum tiu malagrablaĵo falis kelke da kapobatoj, sed tio miaopinie neniel ŝanĝas la situacion, ĉar temas pri evidenta eraro. Li mem konfesas, ke mi diris: 'Servus, Franĉjo', kaj lia baptonomo estas Antono. Tio estas tute klara. Min povas damaĝi eble nur tio, ke mi fuĝis el hospitalo, kaj se malkaŝiĝos tio pri 'La libro de malsanuloj'...
Scie, kiam mi soldatiĝis,” li rakontis plu, ”mi unue luis ĉambron en la urbo kaj klopodis havigi al mi reŭmatismon. Trifoje sinsekve mi ebriiĝis kaj poste, kiam pluvis, mi kuŝiĝis en fosaĵon malantaŭ la urbo kaj demetis la botojn. Tio ne helpis. Vintre nokte mi do banis min la tutan semajnon en Malše kaj mi atingis ĝuste la malon. Kamarado, mi hardiĝis tiom, ke sur korto de la domo, kie mi loĝis, mi eltenis kuŝi la tutan nokton en neĝo, kaj matene, kiam domloĝantoj min vekis, mi havis la piedojn tiel varmaj kvazaŭ mi portus babusojn. Ricevi almenaŭ anginon, sed senĉese venis nenio. Eĉ tiun ordinaran gonoreon mi ne sukcesis kapti. Ĉiutage mi iris en la bordelon 'Port-Artur', iuj kolegoj ricevis jam testikiton, oni tranĉis al ili ingvenajn glandojn, kaj mi estis senĉese imuna. Malbonsanco, kamarado, terura malbonŝanco. Fine en 'Ĉe la rozo' mi foje konatiĝis kun invalido el Hluboká. Tiu al mi diris, ke iun dimanĉon mi venu al li vizite kaj ke la sekvantan tagon mi havos la piedojn ŝvelaj, ke ili memorigos sitelojn. Li havis hejme tiun nadlon kaj injektilon, kaj vere, el Hluboká mi penplene ĝis-iris hejmen. Tiu ora animo min ne trompis. Tiel mi fine tamen nur havis mian muskolan reŭmatismon. Tuj en hospitalon — kaj jam estis bone. Kaj poste la Fortuno ekridetis min ankoraŭ la duan fojon. Al Budějovice estis translokita mia parenco, doktoro Masák el Žižkov, kaj al tiu mi povas danki, ke mi tenis min en la hospitalo tiel longe. Li alkondukus tiun mian aferon ĝis la supera kuracista revizio, sed mi ĉion tiel neniigis per tiu malfeliĉa 'La libro de malsanuloj'! Tiu ideo estis bona, eminenta. Mi havigis al mi grandan kajeron, sur tiun surgluis etikedon, sur kiu mi skribis 'La libro de malsanuloj de la 91a regimento'. Rubrikoj kaj ĉio cetera estis en ordo. Mi skribis tien falsajn nomojn, gradojn de febro, malsanojn, kaj ĉiutage posttagmeze post la kuracista revizio mi iris aŭdace en la urbon kun la libro subbrake. Ĉe la pordego gardostaris milicianoj, tiel ke ankaŭ de tiu ĉi flanko mi estis plene sekurigita. Mi montris al ili la libron kaj ili min ankoraŭ soldatsalutis. Poste mi iris al konata fiskoficisto, tie mi transvestis min civile kaj iris en gastejon, kie en konata kompanio ni kondukis diversajn ŝtatperfidajn parolojn. Poste mi estis jam tiel aroganta, ke mi eĉ ne transvestis min civile kaj en la uniformo mi paŝis de unu gastejo al la alia kaj tra la urbo. En mian hospitalan liton mi revenadis nur antaŭmatene, kaj kiam nokte haltigis min patrolo, mi fingromontris sur mian 'libron de malsanuloj' de la naŭdekunua regimento kaj neniu demandis min pri io pli. Ĉe pordego de la hospitalo mi denove senvorte fingromontris sur la libron kaj en la liton mi ĉiam iel enŝoviĝis. Mia aroganteco kreskis tiel, ke mi opiniis, ke neniu povas ion al mi fari, ĝis nokte sur la placo sub arkadoj okazis tiu fatala eraro, eraro, kiu klare pruvis, ke neniu arbo kreskas ĝis la ĉielo, kamarado. Fiereco venas antaŭ la falo. Cia gloro valoras pasintjaran neĝon. Ikaro brulvundis siajn flugilojn. La homo volus esti giganto — kaj li estas merdo, kamarado. Ne kredi al hazardo, vangobati sin matene kaj vespere kun konscio, ke singardemo neniam abundas kaj ke ĉiu 'tro' malutilas. Post bakhanalioj kaj orgioj ĉiam venas morala apatio. Tio estas la leĝo de la naturo, kara amiko. Terura penso, ke mi malebligis al mi esti submetita al supera kuracista revizio, liberigita de soldatservo. Ke mi povis esti deklarita nekapabla por batalo en la fronto. Tia grandega favoro. Mi povis maldiligentaĉi ie en kancelario ĉe rezervista komandejo, sed mia nesingardemo min krurfalĉis.”
La unujara volontulo solene finis sian pekokonfeson:
”La vico venis ankaŭ al Kartago, el Nineve oni faris ruinojn, kara amiko, sed ni suprenlevu la kapon! Oni ne imagu, ke mi ekpafos eĉ nur unufoje, se oni sendos min al la fronto. Regimenta raporto! Eksigo el la lernejo! Vivu la i.r. kretenismo. Mi, kaj sidaĉi en la lernejo, submeti min al ekzamenoj? Kadeto, subleŭtenanto, leŭtenanto, ĉefleŭtenanto. Mi fekas al ili sur tion! Oficirlernejo. Kiel trakti tiujn lernantojn, kiuj devas ripeti la saman klason? Soldatserva paralizo. Ĉu oni portas la fusilon sur la maldekstra aŭ sur la dekstra ŝultro? Kiom da steletoj havas la kaporalo? Konservado de sistema trarigardo pri soldatojrezervistoj. — Himmelherrgott, estas nenio, kion fumi, kamarado! Ĉu vi ne deziras, ke mi instruu vin kraĉi sur la plafonon? Rigardu, tion oni faras jene. Ĉe tio ion deziru kaj via deziro plenumiĝos. Se vi ŝatas trinki bieron, mi povas rekomendi al vi bonegan akvon tie en la kruĉo. Se vi malsatas kaj volas bonguste manĝi, mi rekomendas al vi la restoracion 'Měšťanská Beseda'. Mi povas al vi ankaŭ rekomendi skribi poemojn, se vi enuos. Mi jam verkis ĉi tie epopeon:
Ĉu provos’ ĉeestas? Li trankvile dormas, de l’ armeo aŭstra centro ce ni estas.
Kiam korť viena ĉiujn nin informas tuta batalejo ke perdita restas, la provos’ per bretoj bremsas la invadon de la malamiko, levas barikadon.
Se labor’ sukcesas, sonas ĝojekkrio, eĉ al ni penetras lia voĉo klara:
Ne pereos nia aŭstra imperio, vivu la monarko kaj patrujo karal’
Vidu, kamarado,” daŭrigis la dika unujara volontulo, ”poste iu diru, ke inter homoj malaperas estimo al nia kara monarkio. Malliberigita viro, kiu havas nenion por fumi kaj kiun atendas regimenta raporto, donas la plej belan ekzemplon de korinklino al la trono. En siaj kantoj li ovacias sian pli superan patrujon[31], kiun ĉiuflanke minacas batado. Li estas senigita je libereco, sed el lia buŝo fluas versoj de neskuebla sindono. Morituri te salutant, caesar[32]! Mortontoj vin salutas, imperiestro! Sed la provoso estas kanajlo. 'Bela' societaĉo estas en viaj servoj, monarko! Antaŭhieraŭ mi donis al li kvin kronojn, ke li aĉetu al mi cigaredojn, kaj tiu ulo fripona hodiaŭ matene diris, ke ĉi tie estas malpermesite fumi, ke li havus pro tio komplikaĵojn kaj ke tiujn kvin kronojn li al mi redonos, kiam li ricevos soldon. Jes, kamarado, en la nuna tempo mi kredas al nenio. La plej bonajn devizojn oni renversis. Malliberigitojn priŝteli! Kaj al ĉio tiu ulo ankoraŭ kantas la tutan tagon:
'Dormu nur trankvile, se kanteto sonas, homoj malbonegaj triston ja nur konas!' Kanajlo, fripono, fiulo, perfidulo!”
La unujara volontulo nun demandis, pri kio kulpas Švejk.
”Ke vi serĉis la regimenton?” li diris, ”tio estas longega vojo. Tábor, Milevsko, Květov, Vráž, Malcín, Cížová, Sedlec, Horažďovice, Radomyśl, Putim, Štěkno, Strakonice, Volyň, Dub, Vodňany, Protivín, Putim, Písek, Budějovice. Dorna vojo. Ankaŭ vi morgaŭ al la regimenta raporto? Frato, ĉe ekzekutejo ni do renkontiĝos. Nia kolonelo Schroder denove havos egan 'ĝojon'. Vi ne povas eĉ imagi, kiel sur lin efikas regimentaj deliktoj. Li kuregas tra la korto kiel rabia hundo kaj elŝovas la langon kiel mortanta ĉevalino.
Kaj tiuj liaj paroloj, admonoj, kaj kiel ĉe tio li kraĉas ĉirkaŭ si, kiel salivmakula kamelo. Kaj tiu lia parolo ne havas finon kaj oni atendas, ke tre baldaŭ devas fali la tuta Mariakazerno. Mi konas lin bone, ĉar jam foje mi estis ĉe tia regimenta raporto. Mi soldatiĝis en botoj kaj sur la kapo mi havis cilindran ĉapelon, kaj ĉar tajloro ne liveris al mi ĝustatempe uniformon, mi venis al ekzercejo post la lernejo por unujaraj volontuloj en tiuj botoj kaj cilindra ĉapelo, eniris vicon kaj marsis kun ili sur la maldekstra alo. La kolonelo Schroder alrajdis surĉevale rekte al mi, kaj nur mirakle li ne faligis min teren. 'Fulmotondro,' li ekkriegis, ke oni aŭdis tion certe en Šumava, 'kion vi ĉi tie faras, civilulo?'. Mi respondis al li ĝentile, ke mi estas unujara volontulo kaj partoprenas la ekzercadon. Kaj tion vi devus vidi. Li predikis duonhoron kaj nur poste li rimarkis, ke mi soldatsalutas en cilindra ĉapelo. Tiam li jam vokis nur, ke morgaŭ mi venu al regimenta raporto, furioze pelis la ĉevalon dio scias kien kiel senkapa rajdanto, denove algalopis, denove kriegis, furiozis, batis sin sur la brusto kaj ordonis tuj forigi min de sur la ekzercejo kaj loki en la ĉefgardistejon. Ĉe la regimenta raporto li ŝarĝis min per dekkvartaga enkarcerigo, igis min vesti en terurajn ĉifonojn el magazeno, minacis al mi, ke oni malkudros al mi la galonojn[33].
'Unujara volontulo,' laŭte esprimis sian idiotecon tiu stultulo kolonelo, 'estas io nobla, unujaraj volontuloj estas embrioj de gloro, de soldata rango, herooj. Unujara volontulo Wohltat, estinte post la kutima ekzameno rangaltigita al kaporalo, libervole anoncis sin por iri al la fronto, militkaptis dek kvin malamikojn kaj kiam li ilin transdonadis, disŝiris lin grenado. Post kvin minutoj venis ordono, ke la unujara volontulo Wohltat estis promociita al kadeto. Ankaŭ vin atendus tia brila estonto, avanco, ordeno, via nomo estus registrita en ora libro de la regimento.' ”
La unujara volontulo forkraĉis: ”Jen, kamarado, kiaj kretenoj naskiĝas sub la suno. Mi fajfas[34] pri iliaj galonoj de unujarulo kaj pri ĉiuj privilegioj. 'Vi, unujara volontulo, estas bruto.' Kiel tio sonas bele: 'Vi estas bruto' kaj ne la vulgara: 'Ĉi estas bruto'. Kaj post la morto ĉiu ricevos signum laudis[35] aŭ grandan arĝentan medalon. I.r. liverantoj de kadavroj kun steletoj kaj sen steletoj. Kiel multe pli feliĉa estas ĉiu bovo.
Tiun oni mortigos en buĉejo kaj ne trenas ĝin antaŭ tio sur ekzercejon kaj pafejon.”
La dika unujara volontulo renversis sin sur la alian pajlosakon kaj daŭrigis: ”Certas, ke ĉio tio devas foje krevi kaj ke tio ne povas daŭri eterne. Provu ŝtopi gloron en porkon, tiu al vi fine tamen nur eksplodos. Se mi veturus al la fronto, mi skribus sur vagonon:
Homostojn en grunď, por ke estu pan’.
Acht Pferde oder achtundvierzig Mann[36]
La pordo malfermiĝis kaj aperis la provoso, alportante kvaronporcion da soldatpano pro ambaŭ kaj freŝan akvon.
Sen tio, ke li leviĝus de sur la pajlosako, la unujara volontulo alparolis la provoson per tiuj ĉi vortoj: ”Kiel tio estas nobla kaj bela vizitadi malliberigitojn, vi, sankta Agnesa de la naŭdekunua regimento! Bonvenon, anĝelo bonfaranto, kies koro abundas per kunsento. Vi estas ŝarĝita per korboj kun manĝoj kaj trinkaĵoj por mildigi nian turmenton. Ni neniam forgesos vian bonfaron al ni montritan. Vi estas brila fenomeno en nia senluma malliberejo.”
”Ĉe la regimenta raporto vi ĉesos ŝerci,” murmuris la provoso.
”Ne incitiĝu, hamstro,” respondis la unujara volontulo de sur la tabullito, ”prefere al ni diru, kiel vi tion farus, se vi devus malliberigi dek unujarulojn? Ne rigardu tiel stulte, ŝlosilisto de Mariakazerno. — Vi malliberigus da ili dudek kaj dek el ili vi liberlasus, zizelo. Jesuo Maria, se mi estus la ministro de milito, vi spertus ĉe mi, kio estas soldatservo! Ĉu vi konas la teoremon, ke la angulo de alfalo egalas al la angulo de reflekto? Mi petas vin pri unu afero: Montru kaj donu al mi firman punkton en la universo kaj mi suprelevos la tutan terglobon[37] eĉ kun vi, fierulo!”
La provoso malfermegis la okulojn, ekskuiĝis kaj klakfermis la pordon.
”Reciproke sin subtenanta societo por forigi provosojn,” diris la unujara volontulo, juste dividante la porcion da pano je du partoj, ”laŭ la deksesa paragrafo de prizona normaro la malliberigitoj en kazerno estu ekipitaj ĝis la verdikto per soldatmanĝo, sed ĉi tie regas la leĝo de prerio: kiu tion al la malliberigitoj pli frue forvoros.”
Ili sidis kun Švejk sur la kuŝbreto kaj ronĝis soldatpanon. ”Ĉe la provoso plej bone vidiĝas,” daŭrigis en siaj meditoj la unujara volontulo, ”kiel la milito krudigas la homon. Nia provoso, antaŭ ol li komencis la soldatservon, certe estis juna viro kun idealoj, blonda kerubo, tenera, delikata al ĉiu, defendanto de malfeliĉuloj, kiujn li ĉiam protektis en interbatiĝoj pro ulino ĉe kermesaj dancamuzoj en sia naskiĝregiono. Ne ekzistas dubo, ke tiam ĉiuj lin estimis, sed nun. Dio mia, kun kia gusto mi donus al li sur la faŭkon, ĉirkaŭbatus lian kapon je la kusbreto, ĵetus lin kapantaŭe en latrinon. Ankaŭ tio estas pruvo, kamarado, kiel la homa menso absolute krudiĝas ĉe profesio de soldato.”
Li komencis kanti:
”Eĉ diablon ŝi ne timis, kanoniston si renkontis...”
”Kara amiko,” li rakontis plu, ”se ni ĉion tion rilatigas al nia kara monarkio, ni venas nerefuteble al tiu konkludo, ke ĝi estas en la sama stato kiel la onklo de Puškin, pri kiu tiu skribis, ke restas nur, ĉar la onklo estas duonkadavro: ĝemi, pensi cu alvenos la diablo kaj vin prenos!”
En la pordo denove ektintis ŝlosilo kaj la provoso ekbruligis petrolan lampeton en la koridoro.
”Radio de lumo en obskuro!” kriis la unujara volontulo, ”civilizo penetras en la armeon! Bonan nokton, sinjoro provoso, salutu ĉiujn suboficirojn kaj sonĝu pri io bela. Ekzemple pri tio, ke vi jam redonis al mi tiujn kvin kronojn, kiujn mi donis al vi por aĉeti cigaredojn kaj kiujn vi fortrinkis je mia sano. Dormu dolĉe, monstro!”
Oni aŭdis, ke la provoso murmuras ion pri la morgaŭa regimenta raporto.
”Denove solaj,” diris la unujara volontulo, ”momentojn antaŭ la dormo mi dediĉos nun al ekspliko kaj prelego pri tio, kiel ĉiujare disvastiĝas zoologiaj scioj de suboficiroj kaj oficiroj. Por akiri novan militan vivan materialon kaj soldate konscian homnutraĵon por kanonfaŭkoj, al tio necesas fundaj studoj de naturscienco aŭ de libro 'Fontoj de ekonomia bonstato', eldonita ĉe Kočí[38], kie sur ĉiu paĝo aperas la vorto: bruto, porko, porkino. Sed en la lasta tempo ni vidas, ke niaj progresaj armeaj rondoj enkondukas novajn nomojn por soldataj novicoj. Kaporalo Althof ĉe la dekunua kompanio uzas vortojn 'Engadina kapro', apuntato Müller, germana instruisto el Kašperské Hory, nomas la novicojn 'ĉeĥaj fetoruloj', ĉefserĝento Sondernummer 'bova rano', 'Jorkŝira virporko' kaj promesas ĉe tio al ĉiu rekruto tani la haŭton. Ĉe tio li faras tion kun tiaj fakaj scioj, kvazaŭ li devenus el familio de bestoremburistoj. Ĉiuj soldataj superuloj klopodas inokuli tiel la amon al la patrujo per specialaj helpiloj, kiaj estas kriego kaj danco ĉirkaŭ rekrutoj, batalbruego memoriganta sovaĝulojn en Afriko, preparantaj sin por senhaŭtigi senkulpan antilopon aŭ rosti femuron el misiisto, destinita al formanĝo. Tio kompreneble ne koncernas germanojn. Kiam la ĉefserĝento Sondernummer parolas pri 'bando de porkinoj', li ĉiam rapide al tio aldonas 'la ĉeĥa', por ke germanoj ne ofendiĝu kaj ne atribuu tion al si. Ĉe tio ĉiuj suboficiroj ĉe la dekunua kompanio rulas la okulojn kiel kompatinda hundo, kiu manĝavide englutis spongon trempitan en oleo kaj ne povas eligi ĝin el la gorĝo. Foje mi aŭdis interparolon de la apuntato Müller kun la kaporalo Althof, kiu koncernis pluan procedon ĉe ekzercado de milicianoj. En tiu interparolo elstaris vortoj kiel 'kelkajn vangobatojn'. Komence mi opiniis, ke ili malakordiĝis, ke krevas la germana soldata unuanimeco, sed mi terure eraris. Temis vere nur pri soldatoj.
'Se tia ĉeĥa porko,' vivosperte instruis la kaporalo Althof, 'eĉ post tridekfoja ”Al la tero!” ne ellernos stari rekte kiel kandelo, ne sufiĉas nur doni al li sur la faŭkon. Pugnobatu lin bele per unu mano en la ventron kaj per la alia pusu al li la kepon sur la orelojn, diru: ”Turnu vin!” kaj kiam li sin turnos, piedbatu lin en la postajon kaj vi vidos, kiel li marŝos kaj kiel subleŭtenanto Dauerling ridos.'
Nun, kamarado, mi devas diri al vi ion pri Dauerling,” daŭrigis la unujara volontulo, ”pri li rakontas al si rekrutoj ĉe la dekunua kompanio tiel, kiel forlasita maljunulino en farmo ĉe la limo de Meksikio fabelas pri glora meksikia bandito. Dauerling havas famon de kanibalo, antropofago el aŭstraliaj gentoj, kiuj voras anojn de aliaj gentoj, se tiuj falis en ĝiajn manojn. Lia vivovojo estas brila. Nelonge post lia naskiĝo vartistino kun li falis kaj la eta Konrado Dauerling frapiĝis al si la kapeton, tiel ke ankoraŭ nun vidiĝas sur lia kapo tia plataĵo, kvazaŭ kometo falegus sur la nordan poluson. Ĉiuj dubis, ke io povas el li esti, se li postvivos tiun cerboskuon; nur lia patro, kolonelo, ne perdis la esperon kaj asertis, ke al lia filo tio povas neniel malhelpi, ĉar, kiel kompreneblas, kiam la juna Dauerling iom elkreskos, li dediĉos sin al la soldata profesio. Post terura lukto kontraŭ kvar klasoj de gimnazio, kiujn la juna Dauerling finstudis private, ĉe kio unu el liaj hejmaj instruistoj idiotiĝis kaj tro frue griziĝis kaj la alia volis en senespero salti de sur la preĝeja turo de sankta Stefano en Vieno, Dauerling venis en oficirlernejon de Hainburg. En oficirlernejoj oni neniam postulis preparan klerigon, ĉar tio kutime ne taŭgas por aŭstraj aktivaj oficiroj. Idealon de soldateco oni vidis nur en tio, kiel tiun soldatecon manifesti. Klerigo efikas sur nobligon de la animo kaj tion oni en la armeo ne povas bezoni. Ju pli kruda la oficiraro, des pli bona.
Frekventanto de oficirlernejo Dauerling ne prosperis eĉ en tiuj lernoobjektoj, kiujn ĉiu pli malpli regis. Ankaŭ en la oficirlernejo vidiĝis la signoj de tio, ke Dauerling en la junaĝo frapiĝis al si la kapeton.
Liaj respondoj dum ekzamenoj klare parolis pri tiu malfeliĉo, elstaris per idioteco kaj estis konsiderataj kiel rekte klasikaj pro sia profunda kretenismo kaj konfuziteco, ke profesoroj de la oficirlernejo ne nomis lin alie ol 'nia brava idioto'. Lia manko de intelekto estis tiel brila, ke li havis tre grandan esperon eble post kelkaj dekjaroj enradikiĝi ĉe la supera soldatlernejo de Maria Tereza aŭ ĉe la ministerio de milito.
Kiam eksplodis la milito kaj el ĉiuj junetaj kadetoj oni faris subleŭtenantojn, en la listo de rangaltigitoj el Hainburg aperis ankaŭ Konrado Dauerling kaj tiel li venis al la naŭdekunua regimento.”
La unujara volontulo ekspiris kaj rakontis plu: ”La ministerio de milito eldonis libron 'Dresi aŭ eduki', en kiu Dauerling legis, ke la soldatojn necesas teni en teruro. Ke el la grado de teruro rezultas sukceso en ekzercado. Kaj sukceson en tiu ĉi sia laboro li havis ĉiam. Por ke la soldatoj ne devu aŭdi lian kriegon, ili anoncis sin po tutaj plotonoj al kuracista esploro, sed tio ne estis kronita per sukceso. Kiu anoncis sin malsana, ricevis tri tagojn da severa karcerpuno. Cetere, vi scias, kio estas la 'severa karcerpuno'. Oni pelas vin la tutan tagon tra la ekzercejo kaj nokte vin ankoraŭ malliberigas. Tiel okazis, ke ĉe la kompanio de Dauerling ne estis malsanuloj. Ili sidis en senlumejo. Sur la ekzercejo Dauerling ĉiam konservas tiun senafektan kazernan parolmanieron, kiu komencas per la vorto 'porko' kaj finas per stranga zoologia enigmo: 'porka hundo'. Ĉe tio li estas tre liberala. Li lasas al la soldatoj la liberecon de decido. Li diras: 'Kion vi volas, elefanto, kelke da batoj sur la nazon aŭ tri tagojn da severa karcerpuno?' Se iu elektis karcerpunon, li ricevis al tio tamen nur du batojn sur la nazon, al kio Dauerling aldonas tiun ĉi klarigon: 'Malkuraĝulo, vi timas pri via rostro, kaj kion vi faros poste, kiam komencos pafi peza artilerio?'
Foje, disbatinte okulon al rekruto, li esprimis sin: 'Pa, kial rompi al si la kapon per unu ulo, tiel aŭ alie li devas mortaĉi.'
Tion diris ankaŭ la feldmarŝalo Konrado von Hotzendorf[39]: 'La soldatoj devas tiel aŭ alie mortaĉi.'
Ŝatatan kaj efikan rimedon trovas Dauerling en tio, ke li kunvokas la ĉeĥan viraron per sia prelego, en kiu li parolas pri soldataj taskoj de Aŭstrio, ĉe kio li klarigas ĝeneralajn principojn de soldata eduko komencante per kateno kaj finante per pendumo kaj mortpafo. Komence de la vintro, antaŭ ol mi iris en hospitalon, ni estis sur ekzercejo apud la dekunua kompanio, kaj kiam estis paŭzo, Dauerling havis parolon al siaj ĉeĥaj rekrutoj:
'Mi scias,' li komencis, 'ke vi estas kanajloj kaj ke necesas elbati al vi el la kapo ĉiujn frenezajn ideojn. Per la ĉeĥa lingvo vi venos eĉ ne sub pendumilon. Ankaŭ nia la plej supera soldatrangulo estas germano. Ĉu vi aŭskultas? Himmellaudon, al la tero!'
Ĉio falas al la tero, kaj kiel ili tiel kuŝas, Dauerling paŝas antaŭ ili kaj prelegas:
'Al la tero' restos 'al la tero', eĉ se vi , bandaĉo, en tiu koto freneziĝus pro kolero. 'Al la tero' ekzistis jam en antikva Romo; jam tiam devis soldatiĝi ĉiuj en la aĝo de dek sep ĝis sesdek jaroj, oni servis tridek jarojn sur batalkampoj kaj ne kuŝaĉis en kazerno kiel porkoj. Ankaŭ tiam ekzistis unu komuna armea lingvo kaj komandantaro. Romaj sinjoroj oficiroj scius reagi al tio, se la viraro parolus etruske! Ankaŭ mi volas, ke vi ĉiuj respondu germane kaj ne per tiu via lingva konfuzaĵo. Vidu, kiel bele vi kuŝas en koto, kaj nun imagu, ke iu el vi ne volus plu kuŝi kaj leviĝus. Kion mi farus? Mi disŝirus al li la faŭkon ĝis la oreloj, ĉar tio estus rompo de la subordigo, ribelo, kontraŭstaro, delikto kontraŭ devoj de la brava soldato, rompo de ordo kaj obeemo, malrespekto al soldatservaj preskriboj ĝenerale, el kio rezultas, ke tian ulon atendus pendumilo kaj perdo de la rajto ĝui estimon de siaj, devene al li egalaj kolegoj.'
La unujara volontulo eksilentis kaj poste daŭrigis, en paŭzeto ŝajne pripensinte al si la temon, kiel prezenti la situacion en la kazerno:
”Tio okazis en la tempo de kapitano Adamicka, tio estis tute apatia homo. Kiam li sidis en la kancelario, li kutime gapis en malplenon kiel kvieta frenezulo kaj mienis, kvazaŭ li volus diri: 'Formanĝu min, musoj'. Ĉe bataliona raporto li cerbumis pri dio scias kio. Foje anoncis sin al bataliona raporto soldato de la dekunua kompanio kun plendo, ke vespere surstrate la subleŭtenanto Dauerling nomis lin 'ĉeĥa porko'. En civila vivo estis tio librobindisto, naciece konscia laboristo.
'Tiel do statas la afero', diris la kapitano Adamicka mallaŭte, ĉar li ĉiam parolis tre mallaŭte, 'tion li diris al vi vespere surstrate. Necesas esplori, ĉu vi havis permesite eliri el la kazerno. Formarsi!'
Post kelka tempo la kapitano Adamicka igis alvoki al si la plendinton.
'Oni konfirmis,' li diris denove tiel mallaŭte, 'ke tiutage vi havis permeson resti ekster la kazerno ĝis la deka vespere. Kaj tial vi ne estos punita. Formarŝi!'
Pri tiu kapitano Adamicka oni poste diris, ke li havas senton por justeco, kara kamarado, oni do sendis lin sur batalkampon kaj anstataŭ li venis ĉi tien majoro Wenzl. Kaj tio estis diabla filo, se temis pri kontraŭnaciecaj provokoj, kaj tiu ordigis la kapon al la subleŭtenanto Dauerling. La majoro Wenzl edziĝis al ĉeĥino kaj plej grandan timon li havas el kontraŭnaciecaj konfliktoj. Kiam antaŭ jaroj li servis kiel kapitano en Kutná Hora, foje en ebrio li insultis ĉefkelneron en hotelo, nominte lin 'ĉeĥa feĉanimulo'. Ĉe tio mi atentigas, ke en kompanio la majoro Wenzl parolis senescepte ĉeĥe, same kiel en sia hejmo, kaj ke liaj filoj studas en ĉeĥaj lernejoj. La vortoj falis, jam tio estis en loka gazeto kaj iu deputito de viena parlamento interpelaciis pri konduto de la kapitano Wenzl en la hotelo. Wenzl havis pro tio grandajn malagrablaĵojn, ĉar tio estis ĝuste en la tempo de parlamenta voĉdonado pri soldata buĝeto, kaj nun enmiksis sin en tion ia ebriega kapitano Wenzl el Kutná Hora.
Poste la kapitano Wenzl eksciis, ke tiun ĉi kaĉon kuiris al li iama unujara volontulo, nun suboficiro Zítko. Tiu publikigis tion pri li en la gazeto, ĉar inter li kaj la kapitano Wenzl regis malamikeco de la tempo, kiam Zítko en kompanio, kie la kapitano Wenzl ĉeestis, komencis mediti, ke sufiĉas ĉirkaŭrigardi en la dia naturo, observi, kiel nuboj vualas la horizonton, kiel ĉe horizonto altiĝas montoj kaj kiel muĝas akvofalo en arbaroj, kiel birdoj kantas.
'Sufiĉas,' diris la suboficiro Zítko, 'nur mediti pri tio, kio estas kapitano kompare kun la majesta naturo. La sama nulo kiel ĉiu suboficiro.'
Ĉar ĉiuj soldatranguloj estis tiam duonebriaj, la kapitano Wenzl volis batregali la kompatindan filozofon Zítko kiel ĉevalon, tiu ĉi malamikeco kreskis kaj la kapitano ĉikanis Zítkon, kie li povis, tiom pli, ke el la eldiro de la suboficiro Zítko iĝis sentenco.
'Kio estas la kapitano Wenzl kompare kun la majesta naturo?' tion oni konis en la tuta Kutná Hora.
'Mi devigos lin, kanajlon, al sinmortigo,' diris ĉiam la kapitano Wenzl, sed Zítko foriris en civilan vivon kaj plu studis filozofion. De tiu tempo daŭras la furiozo de la majoro Wenzl kontraŭ junaj oficiroj. Eĉ leŭtenanto ne estas certa antaŭ liaj eksplodoj kaj kolerego, tute ne parolante pri kadetoj kaj suboficiroj.
'Mi dispremos ilin kiel cimojn,' diras la majoro Wenzl, kaj ve al subleŭtenanto, kiu pelus iun al bataliona raporto pro bagatelo. Por majoro Wenzl gravas nur grandaj kaj teruraj deliktoj, se iu ekdormis gardostare ĉe pulvejo aŭ se li faris ion ankoraŭ pli teruran, ekzemple se soldato nokte grimpas trans muron de Mariakazerno kaj ekdormas supre sur la muro, lasas sin nokte kapti de miliciana aŭ artileriana patrolo[40], mallonge, se li faris tiel terurajn aferojn, ke li hontigis la regimenton.
'Pro Sinjoro Kristo!' mi aŭdis lin foje kriegi en la koridoro, 'do jam la trian fojon kaptis lin miliciana patrolo. Tuj lin, bestion, ŝovu en senlumejon kaj la ulo devas iri for de la regimento, ien al trajnotrupo por veturigadi sterkon. Kaj kun la patrolo li eĉ ne interbatiĝis! Tio ne estas soldatoj, sed balaistoj! Vori donu al li nur postmorgaŭ, prenu al li pajlosakon kaj sen kovrilo ŝovu lin, grundoronĝanton, en izolejon!'
Nun imagu, amiko, ke tuj post la alveno de Wenzl ĉi tien tiu idiota subleŭtenanto Dauerling pelis al bataliona raporto viron, laŭdire ke tiu intence lin ne salutis, kiam Dauerling dimanĉe posttagmeze veturis kun fraŭlineto en fiakro tra la placo. Kiel rakontis suboficiroj, tiam ĉe bataliona raporto flugis fulmoj. Ĉefserĝento de la bataliona kancelario forkuris kun dokumentoj ĝis koridoro kaj la majoro Wenzl kriegis al Dauerling:
'Mi rifuzas vian plendon, himmeldonnerwetter, mi tion malpermesas! Ĉu vi scias, sinjoro subleŭtenanto, kio estas bataliona raporto? Bataliona raporto ne estas ia porka festenado! Kiel li povis vin vidi, se vi rapidveturis tra la placo? Ĉu vi ne scias, ke vi mem instruis, ke oni donas la honoron al soldatranguloj, kiujn oni renkontas, kaj tio ne signifas, ke soldato devas sin turni kiel korniko por trovi sinjoron subleŭtenanton, promenveturantan tra la placo? Silentu, mi petas. Bataliona raporto estas tre serioza afero. Se la soldato asertis jam al vi, ke li vin ne vidis, ĉar sur la korso li ĝuste donis la honoron al mi, turnita al mi, ĉu vi komprenas, al la majoro Wenzl, kaj ke li ne povis rigardi malantaŭen al la fiakro, kiu vin veturigis, mi opinias, ke oni devas tion kredi. Venontfoje mi petas ne ĝeni min per tiaj bagateloj.'
De tiu tempo Dauerling ŝanĝiĝis.”
La unujara volontulo ekoscedis: ”Ni devas satdormi antaŭ la regimenta raporto. Mi volis nur parte al vi diri, proksimume kia estas la situacio ĉe la regimento. Kolonelo Schröder ne amas la majoron Wenzl, li estas ĉiuflanke stranga ulo. Kapitano Ságner, kiu zorgas pri la lernejo por unujaraj volontuloj, vidas en la kolonelo veran tipon de soldato, kvankam la kolonelo Schröder nenion timas pli ol tion, ke li devos iri sur batalkampon. Ságner estas ĉiuflanke sagaca kaj same kiel Schröder ne amas rezervajn oficirojn. Li nomas ilin 'civilaj fetoruloj'. Unujarulojn li rigardas kiel sovaĝajn bestojn, kiujn necesas ŝanĝi en militajn maŝinojn, alkudri al ili steletojn[41] kaj sendi al la fronto, por ke oni ekstermu ilin anstataŭ kulturitaj aktivaj oficiroj, ĉar tiujn necesas konservi por reproduktado.
Generale ĉio en la armeo putre fetoras,” diris la unujara volontulo, kaŝante sin sub kovrilon. ”Konsternitaj homamasoj ankoraŭ ĝis nun ne reakiris sian spiritan ekvilibron. Kun larĝe malfermitaj okuloj ili iras lasi sin dishaki je pecetoj kaj poste, kiam iun el ili trafas kuglo, li ekflustras nur: 'Panjo... ' Ne ekzistas herooj, sed buĉota brutaro kaj buĉistoj en generalaj staboj. Kaj fine ĉio tio al ili ribeliĝos, kaj tio estos vera tumulto! Vivu nia armeo! Bonan nokton!”
La unujara volontulo eksilentis kaj poste komencis skuiĝi sub la kovrilo kaj demandis:
”Ĉu vi dormas, kamarado?”
”Mi ne dormas,” respondis Švejk sur la alia pajlosako, ”mi meditas.”
”Pri kio vi meditas, kamarado?”
”Pri granda arĝenta medalo pro kuraĝo, kiun ricevis lignaĵisto el Vávrastrato en Královské Vinohrady[42], certa Mlíčko, ĉar ĉe sia regimento li estis la unua, al kiu komence de la milito grenado forŝiris la piedon. Li ricevis artefaritan piedon kaj komencis ĉie fieri per sia medalo kaj fanfaroni, ke li estas absolute unua kaj la plej unua kriplulo de sia regimento en la milito. Foje li eniris noktan amuzejon 'Apollo' en Vinohrady kaj tie malakordiĝis kun viandistoj el buĉejo, tiuj fine forŝiris al li la artefaritan piedon kaj ekbatis lin per ĝi sur la kapon. Tiu, kiu ĝin al li forŝiris, ne sciis, ke la piedo estas artefarita kaj pro ektimo svenis. En polica stacio oni alfiksis la piedon al Mlíčko reen, sed Mlíčko de tiu tempo ricevis koleron kontraŭ sia granda arĝenta medalo pro kuraĝo, iris ĝin deponi en monpruntejo kaj tie oni lin retenis eĉ kun la medalo. Li havis pro tio komplikaĵojn. Ekzistas ia speciala honora tribunalo por militkripluloj kaj tiu lin kondamnis al tio, ke oni forprenis de li la arĝentan medalon kaj poste oni kondamnis lin ankoraŭ al forpreno de la piedo...”
”Kiel mi tion komprenu?”
”Tute simple. Unu tagon venis al li komisiono kaj anoncis al li, ke li ne meritas porti artefaritan piedon, oni ĝin al li do malfiksis kaj forportis.
Aŭ,” daŭrigis Švejk, ”granda amuzo estas ankaŭ tio, se postvivantoj post iu, kiu falis en la milito, neatendite ricevas tian medalon kun skribo, ke la medalon oni al ili pruntedonas, ke ili pendigu ĝin ien sur honoran lokon. En Božetechstrato en Vyšehrad furioziĝinta patro, opiniante, ke la oficejoj pri li ŝercas, pendigis tiun medalon en necesejo, kaj policisto, kiu uzadis tiun necesejon sur galerio komune kun li, denuncis lin pro ŝtatperfido kaj tiel tiu kompatindulo pagis por tio tre kare.”
”El tio rezultas,” diris la unujara volontulo, ”ke ĉia gloro valoras pasintjaran neĝon. En Vieno oni nun eldonis 'Notlibron de la unujara volontulo' kaj tie estas jena rava verso en ĉeĥa traduko:
Unu volontulo, tre kuraĝa, brava, por patruj' kaj reĝo ne hezitis fali.
Jen ekzemplo brila kaj sekvinda, rava, kiel por patrujo devas ni batali.
Jam kadavro lia kuŝas sur afusto, al ĉielo flugas mallaŭteta preĝo, kaj ordeno tronas sur heroa brusto, ĉar la volontulo falis por la reĝo.
”Ŝajnas al mi,” diris la unujara volotulo post paŭzeto, ”ke nia soldata spirito malaperas, mi proponas, kara amiko, ke en nokta mallumo kaj silento de nia malliberejo ni kantu pri kanoniero Jabórek. Tio suprenlevos nian soldatan spiriton. Sed ni devas kriegi, por ke oni aŭdu tion en la tuta Mariakazerno. Tial mi proponas, ke ni stariĝu ĉe la pordo.”
Kaj post la momento oni aŭdis el la malliberejo kriegon, ke tremis fenestroj en la koridoro:
”... Kaj li staris ĉe kanono, tuj ĝin ŝargis sen admono, kaj li staris ĉe kanono, tuj ĝin ŝargis sen admono.
Eĉ lin kuglo ne kompatis, liajn brakojn ĝi forbatis -sed li restis ĉe kanono kaj plu ŝargis sen admono, sed li restis ĉe kanono kaj plu ŝargis sen admono...”
Sur la korto oni aŭdis paŝojn kaj voĉojn.
”Tio estas la provoso,” diris la unujara volontulo, ”kun li iras leŭtenanto Pelikán, kiu hodiaŭ deĵoras. Li estas rezerva oficiro, mia konato el 'Česká Beseda', en civila vivo matematikisto de asekurejo. De tiu ni ricevos cigaredojn. Ni kriegu nur plu.”
Kaj denove oni aŭdis: ”Kaj li staris ĉe kanono...”
Kiam la pordo malfermiĝis, la provoso, evidente ekscitita per ĉeesto de la deĵoranta oficiro, komencis akre:
”Ĉi tie ne estas menaĝerio!”
”Pardonu,” respondis la unujara volontulo, ”ĉi tie estas filio de Rudolfinum[43], koncerto profite al la malliberigitoj. Guste finita unua programero: Milita simfonio.”
”Lasu tion,” diris la leŭtenanto Pelikán afekte severe, ”mi opinias, ke vi scias, ke je la naŭa horo vi devas iri dormi kaj ne fari bruon. Vian koncertan pecon eblas aŭdi eĉ sur la placo.”
”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” diris la unujara volontulo, ”ke ni ne preparis nin kiel necesis, kaj se ia disharmonio...”
”Tion ĉi li faras ĉiuvespere,” klopodis inciti la provoso kontraŭ sia malamiko, ”li kondutas ĉiuflanke terure neinteligente.”
”Pardonu, sinjoro leŭtenanto,” reagis la unujara volontulo, ”mi volas paroli kun vi inter la kvar okuloj. La provoso atendu malantaŭ la pordo.”
Kiam tio estis plenumita, la unujara volontulo diris familiare:
”Do, elpoŝigu cigaredojn, Franĉjo.
Ĉu cigaredoj 'Sport'? Ĉu vi kiel leŭtenanto ne havas ian pli kvalitan markon? Provizore mi al vi dankas. Ankoraŭ alumetojn.
Cigaredoj 'Sport,' ” diris la unujara volontulo post lia foriro kun malŝato, ”ankaŭ en mizero la homo levu sian spiriton. Fumu, kamarado, por bona nokto. Morgaŭ atendas nin la lasta juĝo.”
Antaŭ ol la unujara volontulo ekdormis, li ne forgesis kanti:
”Amikoj miaj — montoj kaj valoj
ne redonos la amatan
knabinon ĉarman, kiun mi perdis,
belulinon prirevatan...”
La unujara volontulo eraris, prezentante la kolonelon Schroder kiel monstron, ĉar la kolonelo havis iometan senton por justeco, kiu klare evidentiĝis post tiuj noktoj, kiam la kolonelo Schroder estis kontenta pri la kompanio, en kies centro li pasigis vesperojn en hotelo. Kaj se li ne estis kontenta?
Dum la unujara volontulo esprimis pereigan kritikon de la situacio en la kazerno, la kolonelo Schröder sidis en hotelo en kompanio de oficiroj kaj aŭskultis, kiel ĉefleŭtenanto Kretschmann reveninta el Serbio kun vundita kruro (kornopikis lin bovino) rakontis, kiel de la stabo, al kiu oni lin alkomandis, li rigardis atakon al serbaj pozicioj:
”Jen, nun ili ekimpetis el tranĉeoj. En la tuta longo de du kilometroj ili grimpas nun trans pikdratajn barilojn kaj ĵetas sin kontraŭ la malamiko. Kun grenadoj ĉe-talie, en gasmaskoj, kun fusiloj surŝultre, preparitaj pafi, sturmi. Fajfas kugloj. Falas soldato, kiu elsaltis el tranĉeo, la alia falas sur remparo, tria post kelkaj paŝoj, sed la korpoj de kamaradoj impetas plu antaŭen kun 'hura', antaŭen en fumon kaj polvon. Kaj la malamiko pafas de ĉiuj flankoj, el tranĉeoj, el postgrenadaj funeloj kaj alcelas al ni siajn maŝinpafilojn. Denove falas soldatoj. Taĉmento volas silentigi malamikan aŭtomatan fusilon. Ili falas. Sed la kamaradoj troviĝas jam fore. Hura! Falas oficiro. Oni jam ne aŭdas fusilojn de infanterianoj, prepariĝas io terura. Denove falas la tuta taĉmento kaj oni aŭdas aŭtomatajn fusilojn de la malamiko: ratatatata... Falas... Pardonu, mi ne kapablas daŭrigi, mi estas ebria...”
La oficiro kun vundita kruro silentiĝis kaj restis apatie sidi sur seĝo. La kolonelo Schroder favorkore ridetas kaj aŭskultas, kiel kontraŭ li sidanta kapitano Spíra pugnobatas la tablon, kvazaŭ li volus disputi, kaj ripetas ion, kio havas nenian sencon kaj el kio absolute ne eblas diveni, kion tio propre signifas kaj kion li volas per tio diri:
”Pripensu, mi petas, bone. Ni havas en la armeo aŭstrajn miliciajn ulanojn, aŭstrajn milicianojn, bosniajn ĉasistojn, aŭstrajn ĉasistojn, aŭstrajn infanterianojn, hungarajn infanterianojn, tirolajn imperiestrajn fusilistojn, bosniajn infanterianojn, hungarajn honvedojn, hungarajn husarojn, miliciajn husarojn, rajdoĉasistojn, dragonojn, ulanojn, kanonierojn, trajnotrupojn, saperojn, sanitaran servon, maristojn. Ĉu vi komprenas? Kaj Belgio? Unua kaj dua soldatunuo formas operacian armeon, la tria zorgas pri servoj malantaŭ la dorso de la armeo.”
La kapitano Spíra pugnobatis la tablon. ”La milicio plenumas la enlandan servon dum la paca tempo.”
Juna oficiro apude fervore klopodis konvinki la kolonelon pri sia soldata senkompato kaj tre laŭte asertis al sia najbaro: ”Ftizulojn oni devas sendi al la fronto, tio faros al ili bone kaj krom tio estas pli utila, se falos malsanuloj ol sanaj homoj.”
La kolonelo ridetis, sed subite li nubmieniĝis, kaj turnante sin al la majoro Wenzl, diris: ”Mi miras, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš nin evitas, de tiu tempo, kiam li alveturis, li ne venis inter nin eĉ nur unufoje.”
”Li verkas poemetojn,” moke ekparolis la kapitano Ságner, ”tuj kiam li alveturis, li enamiĝis al sinjorino inĝenierino Schreiter, kun kiu li renkontiĝis en teatro.”
La kolonelo nubmiene ekrigardis antaŭ sin: ”Laŭdire li scias kanti kanzonojn?”
”Jam en la oficirlernejo li tre amuzis nin per kanzonoj,” respondis la kapitano Ságner, ”kaj anekdotojn li scias, ĝojo ilin aŭdi. Kial li ne venas inter nin, mi ne scias.”
La kolonelo malgaje ekskuis la kapon: ”Nun jam ne ekzistas inter ni la vera kamaradeco. Mi memoras, ke iam ĉiu el ni oficiroj klopodis iel kontribui al amuzo en kazino. Certa, mi rememoras, ĉefleŭtenanto Dankl, tiu senvestiĝis ĝisnude, ekkuŝis sur plankon, en la anuson ŝovis al si voston de haringo kaj prezentis al ni marvirineton. Alia oficiro, leŭtenanto Schleisner, sciis movi la orelojn kaj heni kiel ĉevalo, imiti miaŭadon de katoj kaj zumadon de burdo. Mi memoras ankaŭ kapitanon Skoday. Tiu ĉiam, kiam ni deziris, alkondukis en la kazinon ulinojn, estis tio tri fratinoj, kaj li havis ilin eldresitaj kiel hundojn. Li starigis ilin sur tablon kaj ili komencis antaŭ ni senvestiĝi en takto. Li havis tian malgrandan taktobastonon kaj honoron al li, direktisto li estas eminenta. Kaj kion li faris kun ili sur sofo! Foje li igis alporti kuvon kun varma akvo en mezon de la ejo kaj ni unu post la alia devis bani nin kun tiuj ulinoj kaj li nin fotografis.”
Ĉe tiu ĉi rememoro la kolonelo Schröder feliĉege ridetis.
”Kaj kiajn vetojn ni faris en la kuvo,” li daŭrigis, malĉaste ŝmacante kaj skuiĝante sur la seĝo, ”sed nun? Ĉu tio estas amuzo? Eĉ tiu kanzonisto ne aperas. Nunaj junaj oficiroj eĉ trinki ne scias. Ankoraŭ ne estas dek du horoj, kaj malantaŭ la tablo, kiel vi vidas, estas jam kvin homoj ebriaj. Estis iam tempo, ke ni sidis du tagojn, kaj ju pli ni trinkis, des pli sobraj ni estis, kaj ni verŝis en la gorĝon seninterrompe bieron, vinon, likvorojn. En la nuna tempo ne ekzistas jam tiu vera soldata spirito. Diablo scias, en kio kuŝas la kaŭzo. Neniu spritaĵo, nur vanta babilado sen fino. Aŭskultu nur, kiel tie sube ĉe tablo oni parolas pri Usono.”
De alia rando de la tablo oni aŭdis ies seriozan voĉon: ”Usono ne povas enmiksiĝi en la militon. Usonanoj kaj angloj montras al si reciproke la dentojn. Usono ne estas preparita por la milito.”
La kolonelo Schröder ekĝemis: ”Tio estas babilado de rezervaj oficiroj. Tiujn ŝuldis al ni la diablo. Tia homo ankoraŭ hieraŭ skribis ie en banko, volvis paperajn konusetojn kaj vendis spicaĵon, cinamon aŭ botciron aŭ rakontis al infanoj en lernejo, ke malsato pelas lupojn el arbaroj, kaj hodiaŭ li volus egali al aktivaj oficiroj, ĉion kompreni kaj en ĉion ŝovi la nazon. Kaj kiam ni havas ĉe ni aktivajn oficirojn, kia estas la ĉefleŭtenanto Lukáš, jen, sinjoro ĉefleŭtenanto inter nin ne venas.”
La kolonelo Schröder iris en ĉagrena humoro hejmen, kaj kiam li matene vekiĝis, li havis ankoraŭ pli malbonan humoron, ĉar en ĵurnalo, kiun li legis en la lito, inter sciigoj el batalkampoj li trovis kelkfoje frazon, ke niaj soldataroj estis forkondukitaj al jam antaŭe preparitaj pozicioj. Estis tio gloraj tagoj de la aŭstra armeo, similantaj al la tagoj ĉe Šabac[44] kiel ovo al ovo.
Kaj sub tiu impreso la kolonelo Schröder je la deka horo matene alpaŝis al la akto, kiun la unujara volontulo ŝajne trafe nomis la lasta juĝo.
Švejk kun la unujara volontulo staris sur la korto kaj atendis la kolonelon. Estis ĉi tie jam suboficiroj, deĵoranta oficiro, regimenta adjutanto kaj ĉefserĝento de la regimenta kancelario kun skriboj pri deliktuloj, kiujn atendas la mano de la justeco — regimenta raporto.
Fine aperis la nubmiena kolonelo en akompano de la kapitano Ságner el la lernejo por unujaraj volontuloj, nervoze vipante tibiingon de siaj botoj.
Akceptinte raporton, li kelkfoje preteriris ĉe tomba silento antaŭ Švejk kaj la unujara volontulo, kiuj turnis la kapon dekstren aŭ maldekstren laŭ tio, sur kiu alo la kolonelo aperis. Ili faris tion neordinare konsekvence, ke ili preskaŭ fortordis al si la nukon, ĉar tio daŭris sufiĉe longe.
Fine la kolonelo haltis antaŭ la unujara volontulo, kiu raportis: ”Unujara volontulo.”
”Mi scias,” diris la kolonelo koncize, ”pario de unujaraj volontuloj. Kio estas via civila okupo? Ĉu studento de klasika filozofio? Do ebriega intelektulo...”
”Sinjoro kapitano,” li vokis al Ságner, ”alkonduku ĉi tien la tutan lernejon por unujaraj volontuloj.”
”Memkompreneble,” li parolis plu al la unujara volontulo, ”lia moŝto studento de klasika filozofio, per kiu mi devas malpurigi al mi la manojn. Turnu vin! Tion mi sciis. Faldoj sur la mantelo en malordo. Kvazaŭ li irus de stratulino aŭ kuŝaĉus en bordelo. Knabeto, mi vin disŝiros.”
La lernejo por unujaraj volontuloj enpaŝis la korton.
”Formi kvadraton!” ordonis la kolonelo. Ili ĉirkaŭis la kondamnatojn kaj la kolonelon per malvasta kvadrato.
”Rigardu tiun viron,” kriis la kolonelo, per la vipeto montrante al la unujara volontulo, ”li fordrinkis vian honoron de unujaraj volontuloj, el kiuj oni edukas bazon de kvalitaj oficiroj, kiuj gvidus la viraron al gloro sur la batalkampo. Sed kien gvidus sian viraron li, tiu ĉi drinkulo? El unu gastejo en la alian. Li fortrinkus ĉian rumon transprenitan por la viraro. Ĉu vi povas diri ion por via ekskuzo? Vi ne povas. Rigardu lin. Eĉ por sia ekskuzo li povas diri nenion kaj en civila vivo li studas klasikan filozofion. Vere, klasika ekzemplo.”
La kolonelo diris la lastajn vortojn signifoplene malrapide kaj forkraĉis: ”Klasika filozofo, kiu nokte en ebrio deĵetas kepojn al oficiroj de sur la kapoj. Ulo! Estas feliĉo, ke temis nur pri tia oficiro de artilerio.”
En tio lasta estis koncentrita ĉia malamo de la naŭdekunua regimento kontraŭ la artilerio en Budějovice. Ve al kanoniero, kiu nokte falis en la manojn de la regimenta patrolo kaj male. Malamo terura, nerepacigebla, vendetto, sanga venĝo, heredata de unu rekrutigjaro al la alia, ambaŭflanke akompanata per tradiciaj historioj, kiel aŭ infanterianoj ĵetis kanonierojn en la riveron Vltava aŭ male. Kiel ili interbatiĝis en ”Port-Artur”, ”Ĉe la rozo” kaj en aliaj multnombraj amuzejoj de la sudbohema metropolo.
”Malgraŭ tio,” daŭrigis la kolonelo, ”tian faron oni devas senekzemple puni, la ulo devas esti eksigita el la lernejo por unujaraj volontuloj, morale detruita. Ni havas jam sufiĉe da tiaj intelektuloj en la armeo. Regimenta kancelario!”
La ĉefserĝento el la regimenta kancelario serioze alpaŝis kun skriboj kaj krajono.
Regis silento kiel en juĝoĉambro, kie oni kondamnas murdiston kaj prezidanto de la tribunalo komencas: ”Aŭdu la verdikton.”
Kaj ĝuste per tia voĉo diris la kolonelo: ”La unujaran volontulon Marek oni kondamnas: dudek unu tagoj da severa karcerpuno kaj post la punfiniĝo en la kuirejon senŝeligadi terpomojn.”
Turnante sin al la lernejo por unujaraj volontuloj, la kolonelo donis la ordonon viciĝi. Oni aŭdis, kiel la lernantoj rapide formas kvarvicojn kaj foriras, ĉe kio la kolonelo diris al la kapitano Ságner, ke tio misklakas, ke la kapitano posttagmeze ripetu kun ili soldatpaŝojn sur la korto.
”Tio devas tondri, sinjoro kapitano. Kaj ankoraŭ ion. Preskaŭ mi forgesus. Diru al ili, ke la tuta lernejo por unujaraj volontuloj havas kvintagan malpermeson forlasi la kazernon, por ke ili neniam forgesu sian ekskolegon, tiun kanajlon Marek.”
Kaj la kanajlo Marek staris apud Švejk kaj mienis tute kontente. Lia afero jam ne povis pli bone finiĝi. Estas nepre pli bone senŝeligadi terpomojn en la kuirejo, modli soldatajn knedbulojn kaj senviandigi ripon ol kriegi kun plena pantalono sub uragana fajro de la malamiko: ”Unu post la alia! Surmeti bajonetojn!”
Reveninte de la kapitano Ságner, la kolonelo Schröder haltis antaŭ Švejk kaj atente lin ekrigardis. La staturon de Švejk reprezentis en tiu momento lia ronda, ridetanta vizaĝo kun grandaj oreloj, elstarantaj sub firme surmetita kepo. La tuto faris impreson de iu, kiu sentas sin absolute sekura kaj scias pri neniu delikto. Liaj okuloj demandis: ”Mi petas, ĉu mi ion faris?” Liaj okuloj parolis: ”Ĉu mi, mi petas, pri io kulpas?”
Kaj la kolonelo resumis siajn observojn en demandon, kiun li donis al la ĉefserĝento el la regimenta kancelario: ”Ĉu idioto?”
Kaj tiam la kolonelo vidis, kiel la buŝo de tiu bonula vizaĝo antaŭ li malfermiĝas.
”Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, idioto,” respondis Švejk anstataŭ la ĉefserĝento.
La kolonelo Schröder kapsignis al la adjutanto kaj foriris kun li flanken. Poste li alvokis la ĉefserĝenton kaj ili trarigardis la materialon pri Švejk.
”Aha,” diris la kolonelo Schröder, ”tio do estas tiu servosoldato de la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu laŭ lia raporto perdiĝis al li en Tábor. Mi opinias, ke sinjoroj oficiroj mem devas eduki siajn servistojn. Se sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš elektis al si jam tian denaskan idioton kiel servosoldaton, li turmentu sin per li mem. Li havas por tio sufiĉe da libera tempo, se li venas nenien. Ke ankaŭ vi vidis lin neniam en nia kompanio? Nu, vidu. Li havas do sufiĉe da tempo por povi eduki sian servosoldaton.”
La kolonelo Schroder alpaŝis al Švejk, kaj rigardante lian bonulan vizaĝon, diris: ”Idiota bruto, vi havas tri tagojn da severa karcerpuno, kaj kiam vi tion sidpasigos, anoncu vin ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš.”
Tiel Švejk denove renkontiĝis kun la unujara volontulo en la regimenta malliberejo kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš povis vere tre sin 'ĝojigi', kiam la kolonelo Schroder alvokigis lin al si por diri al li: ”Sinjoro ĉefleŭtenanto, proksimume antaŭ unu semajno post via alveturo al la regimento vi sendis al mi petskribon, ke oni disponigu al vi servosoldaton, ĉar tiu via perdiĝis en la stacidomo de Tábor. Ĉar li revenis.”
”Sinjoro kolonelo.” petvoĉe ekparolis la ĉefleŭtenanto Lukáš.
”Mi decidis,” emfaze daŭrigis la kolonelo, ”sidigi lin por tri tagoj en karceron kaj poste mi denove sendos lin al vi.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš konsternite ŝanceliris el la kancelario de la kolonelo.
*
Dum tiuj tri tagoj, kiujn Švejk pasigis en la kompanio de la unujara volontulo Marek, li amuzis sin tre bone. Sur kuŝbretoj ili ĉiuvespere aranĝis patriotajn omaĝojn.
Ĉiam vespere eĥis el la malliberejo: ”Gardu, Dio, Lian moŝton” kaj ”Princ' Eŭgeno, nobla kavaliro”. Ili kantis ankaŭ la tutan vicon da soldataj kanzonoj, kaj kiam venis la provoso, sonis al li bonvenige:
”Aj, provos' mizera,
vi ne rajtas morti,
La kornul' infera
devas vin forporti.
Li venos kun ĉaro,
faligos vin. Klaros:
infera anaro
fajron sub vi faros.”
Kaj la unujara volontulo desegnis super kuŝbreto silueton de provoso kaj sub tiun skribis tekston de malnova kanto:
”Por kolbasoj mi mem foje Pragon piediris,
burleskulon tuj ĉevoje vidis mi kaj miris.
Li ne estis burleskulo, sed provos' — fripono,
kaj mi fuĝis, ĉar provoso mordas sen admono.”
Kaj dum ili ambaŭ incitis tiel la provoson kiel oni en Sevilla provokas Andaluzian taŭron per ruĝa tuko, la ĉefleŭtenanto Lukáš angore atendis, kiam aperos Švejk por raporti, ke li rekomencas la servon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.