|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
En la tempo, kiam arbaroj ĉe rivero Raba en Galicio vidis fuĝi aŭstrajn soldatarojn trans Raban kaj sube en Serbio aŭstraj divizioj unu post la alia ricevis sur pantalonon, kion ili jam delonge meritis, la aŭstra ministerio de milito rememoris ankaŭ Švejkon, ke li helpu al la monarkio el la marĉo.
Švejk ĝuste kuŝis en la lito, denove trafita de reŭmatismo, kiam oni alportis al li skriban sciigon, ke post unu semajno li venu al la insulo Střelecký[45] cele de kuracista esploro. Sinjorino Müller preparis al li kafon en la kuirejo. ”Sinjorino Müller,” eksonis mallaŭta voĉo de Švejk el la ĉambro, ”sinjorino Müller, venu ĉi tien por momento.”
Kiam la ordigistino staris ĉe la lito, Švejk diris denove tiel mallaŭte: ”Sidiĝu, sinjorino Müller.”
En lia voĉo estis io mistere solena.
Kiam sinjorino Müller sidiĝis, Švejk proklamis, leviĝante sur la lito: ”Mi iros en la militon!”
”Sankta Virgulino,” ekkriis sinjorino Müller, ”kion vi tie faros?”
”Mi batalos,” respondis Švejk tombvoĉe, ”Aŭstrio statas tre malbone. La malamiko norde puŝas sin jam al Krakovo kaj sude en Hungarion[46]. Kien ajn ni rigardos, tie oni draŝas nin kiel sekalon, kaj tial oni vokas min en la militon. Ja hieraŭ mi legis al vi el gazeto, ke la karan patrujon ĉirkaŭvolvis nuboj.” ”Sed vi ja ne povas moviĝi.”
”Tio ne gravas, sinjorino Müller, en la militon mi veturos per ĉareto. Vi konas tiun sukeraĵiston malantaŭ la angulo, li havas tian ĉareton. Antaŭ jaroj li veturigadis en ĝi sian laman malbonkoran avĉjon en freŝa aero. Vi, sinjorino Müller, fortrenos min per tiu ĉareto en la militon.”
Sinjorino Müller ekploris: ”Ĉu mi ne iru por kuracisto, via moŝto?”
”Nenien iru, sinjorino Müller, escepte de la piedoj mi estas tute sana kanonfuraĝo, kaj en la tempo, kiam Aŭstrio statas malbone, ĉiu kriplulo devas esti sur sia loko. Trankvile plu kuiru la kafon.”
Kaj dum la emociita, plormiena sinjorino Müller filtris la kafon, la brava soldato Švejk kantis sur la lito:
”General' Windischgratz, grupo komandanta
ekmilitis frue ĉe l' sun' leviĝanta,
hop, hop, hop!
Ekmilitis frue kun ĉi-krio sia:
'Helpu al ni Kristo, Virgulin' Maria,
hop, hop, hop!'”
Konsternita sinjorino Müller sub impreso de terura milita kanto forgesis pri la kafo, kaj tremante per la tuta korpo si timeme aŭskultis, kiel la brava soldato Švejk plu kantas sur la lito:
”Virgulin' Maria, kvar fortikaj pontoj,
Piemonť![47] Starigu multajn pli gardontojn!
Hop, hop, hop!
Ho, ĉe Solferino[48] batalkrioj bruis,
sango ĝis genuoj, sang' torente fluis,
hop, hop, hop!
Sango ĝis genuoj, karn' amase falis,
tie ja dekoka regiment' batalis,
hop, hop, hop!
Mankon vi ne timu, ho, dekoka aro,
oni monon sendas al vi ja sur ĉaro,
hop, hop, hop!”
”Via mosto, pro Dio, mi petas vin,” eksonis afliktite el la kuirejo, sed Švejk estis jam ĉe la fino de sia milita kanto:
”Monon sur ĉar', manĝon en kaleŝo havas,
kiu regimento ĉi heroo bravas?
hop, hop, hop!”
Sinjorino Müller ekimpetis tra la pordo kaj kuris por kuracisto. Si revenis post unu horo, dum Švejk dormetis.
Kaj tiel vekis lin diketa sinjoro, kiu momenton tenis la manon sur lia frunto kaj diris:
”Ne timu, mi estas doktoro Pávek el Vinohrady — montru la manon — tiun ĉi termometron metu en vian akselon. Do ...Montru la langon — ankoraŭ pli — tenu ĝin .kaj sekve de kio mortis viaj patro kaj patrino?”
Kaj tiel en la tempo, kiam Vieno deziris, ke ĉiuj nacioj de Aŭstri-Hungario demonstru la plej brilajn ekzemplojn de fideleco kaj sindono, doktoro Pávek preskribis al Švejk bromon kontraŭ lia patriota entuziasmo kaj rekomendis al la kuraĝa kaj brava soldato Švejk ne pensi pri la milito.
”Kuŝu rekte kaj estu trankvila, morgaŭ mi venos denove.” Veninte la sekvantan tagon li demandis sinjorinon Müller en la kuirejo, kiel la paciento fartas.
”Estas tio pli malbona, sinjoro doktoro,” ši respondis kun vera aflikto, ”nokte, kiam atakis lin reŭmatismo, li kantis, pardonu, la aŭstran himnon.”
Doktoro Pávek sentis la devon reagi al tiu ĉi nova manifestiĝo de lojaleco fare de la paciento per pligrandigita dozo da bromo.
La trian tagon sinjorino Müller al li anoncis, ke Švejk fartas ankoraŭ pli malbone.
”Posttagmeze, sinjoro doktoro, li sendis por mapo de batalkampo, kaj nokte li fantaziis, ke Aŭstrio venkos.”
”Ĉu li uzas la pulvorojn precize laŭ la recepto?”
”Por tiuj li ankoraŭ eĉ ne sendis, sinjoro doktoro.” Doktoro Pávek foriris, suršutinte Švejkon per tondro da riproĉoj kun certigo, ke li neniam plu venos kuraci la homon, kiu rifuzas lian kuracistan helpon per bromo.
Restis nur du tagoj ĝis la apero de Švejk antaŭ la rekrutiga komisiono.
Dum tiu tempo Švejk faris necesajn preparojn. Li sendis sinjorinon Müller unue aĉeti kepon kaj due de la sukeraĵisto malantaŭ la angulo prunti ĉareton, per kiu la sukeraĵisto iam veturigadis sian laman malbonkoran avĉjon en freŝa aero. Poste li rememoris, ke li bezonas lambastonojn. Feliĉe ankaŭ tiujn la sukeraĵisto konservis kiel familian memoraĵon pri sia avĉjo.
Mankis al li ankoraŭ rekruta bukedo. Ankaŭ tiun havigis al li sinjorino Müller, kiu dum tiuj tagoj okulfrape magriĝis kaj kien ajn ŝi iris, tie ŝi ploris.
Kaj tiel en tiu memorinda tago en pragaj stratoj aperis fenomeno de kortuŝa lojaleco: maljuna virino puŝanta antaŭ si ĉareton, en kiu sidis viro kun polurita ”francisko”[49] sur la kepo kaj svingis lambastonojn. Kaj sur lia jako pompis bunta rekruta bukedo.
Kaj la viro, ree kaj ree svingante la lambastonojn, kriis en pragajn stratojn:
”Kontraŭ Beogradon, kontraŭ Beogradon!”
Sekvis lin homamaso, kiu senĉese kreskis el sensignifa areto, kunirinta antaŭ la domo, de kie Švejk ekveturis en la militon.
Švejk povis konstati, ke policistoj starantaj sur iuj stratkruciĝoj lin mansalutis.
Sur Venceslaoplaco[50] plikreskis la homamaso ĉirkaŭ la ĉareto kun Švejk je kelkcent kapoj, kaj ĉe la angulo de Krakovská-strato oni batregalis ŝoviniston, kiu en ”cereviska”[51] kriis al Švejk:
”Vivu! For la serbojn!”
Ĉe la angulo de Vodiĉka-strato enrajdis tion policistoj surĉevale kaj dispelis la homamason.
Kiam Švejk montris al distrikta polica inspektoro nigron sur blanko, ke hodiaŭ li devas esti antaŭ la rekrutiga komisiono, la distrikta inspektoro iom seniluziiĝis, kaj por malebligi eksceson li igis akompani la ĉareton kun Švejk fare de du rajdopolicistoj al la insulo Střelecký.
Pri la tuta okazaĵo aperis en la ”Praga ofica gazeto” tiu ĉi artikolo:
”Patriotismo de kriplulo. Hieraŭ antaŭtagmeze pasantoj sur pragaj ĉefstratoj spektis scenon, kiu bele montras, ke en tiu ĉi historia kaj serioza tempo ankaŭ filoj de nia nacio povas doni la plej brilan ekzemplon de fidelo kaj sindono al la trono de la grandaĝa monarko. Šajnas al ni, ke revenis la epoko de antikvaj grekoj kaj romanoj, kiam Mucius Scaevola[52] igis konduki sin en batalon, neglektante sian forbruligitan manon. La plej sanktajn sentojn kaj interesojn hieraŭ bele demonstris kriplulo kun lambastonoj, kiun lia maljuna panjo veturigis en ĉareto por malsanuloj. Tiu ĉi filo de la ĉeĥa nacio neglektante sian sanstaton memvole soldatiĝis por oferi sian vivon kaj havaĵon al la imperiestro. Kaj se lia vokado 'Kontraŭ Beogradon!' havis en pragaj stratoj tiel vivan resonon, tio nur atestas, ke la praganoj donas modelajn ekzemplojn de amo al la patrujo kaj imperiestra domo.”
En la sama senco skribis ankaŭ la ”Praga ĵurnalo”, finanta sian artikolon, ke la kriplan volontulon akompanis amaso da germanoj, kiuj širmis lin per siaj korpoj kontraŭ linĉado fare de ĉeĥaj agentoj de la Kvaropa Entento[53].
”Bohemie”, publikigante tiun ĉi sciigon, postulis por la kriplulopatrioto rekompencon kaj anoncis, ke ĝi akceptas donacojn de germanaj civitanoj por la nekonata heroo en la administracio de la jurnalo.
Se laŭ la tri gazetoj la ĉeĥa lando ne povis liveri pli noblan civitanon, ne havis la saman opinion sinjoroj en la rekrutiga komisiono.
Precipe ne la ĉefa soldatkuracisto Bautze. Li estis viro senkompata, kiu en ĉio vidis trompan provon eviti la militon, fronton, kuglojn kaj šrapnelojn.
Fama estas lia eldiro: ”La tuta ĉeĥa popolo estas bando da simulantoj.”
Dum dek semajnoj de sia agado li ekstermis inter 11.000 civiluloj 10.999 simulantojn, kaj li rompus la nukon ankaŭ al la dekunumila, se tiun feliĉan homon ne trafus apopleksio ĝuste en la momento, kiam la ĉefkuracisto lin alkriegis: ”Turnu vin!”
”Forportu tiun simulanton,” diris Bautze, konstatinte, ke la viro estas morta.
Kaj en tiu memorinda tago staris antaŭ li Švejk, tute nuda kiel la ceteraj, ĉaste kaŝante sian nudecon per lambastonoj, sur kiuj li sin apogis.
”Tio estas vere kurioza figfolio,” diris Bautze, ”en la paradizo oni tiajn ne havis.”
”Liberigita de soldatservo pro idioteco,” rimarkis ĉefserĝento, rigardante en oficajn aktojn.
”Kaj je kio vi ankoraŭ suferas?” demandis Bautze.
”Obee mi raportas, ke mi estas reŭmatismulo, sed mi servos al sinjoro imperiestro eĉ je la kosto de mia haŭto,” respondis Švejk modeste, ”mi havas ŝvelajn genuojn.”
Bautze terure ekrigardis la bravan soldaton Švejk, ekkriegis: ”Vi estas simulanto!,” kaj turnante sin al la ĉefserĝento, diris kun glacia trankvilo: ”Tiun ulon tuj malliberigi!”
Du soldatoj kun bajonetoj forkondukis Švejkon en garnizonan malliberejon.
Švejk iris helpe de lambastonoj kaj kun teruro rimarkis, ke lia reŭmatismo komencas malaperi.
Sinjorino Müller, atendanta Švejkon supre sur ponto kun la ĉareto kaj vidante lin inter bajonetoj, ekploris kaj foriris de la ĉareto por neniam plu al ĝi reveni.
Kaj la brava soldato Švejk iris modeste en akompano de armitaj defendantoj de la stato.
La bajonetoj lumis en sunbrilo kaj en Malá Strana[54] antaŭ la monumento de Radecký Švejk turnis sin al homamaso ilin akompananta:
”Kontraŭ Beogradon, kontraŭ Beogradon!”
Kaj la marŝalo Radecký[55] de sur sia monumento reveme postrigardis la malproksimiĝantan bravan soldaton Švejk kun rekruta bukedo sur la jako, lamantan helpe de malnovaj lambastonoj, dum ia serioza sinjoro sciigis al ĉirkaŭstarantaj homoj, ke oni kondukas dizertinton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.