La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto III: GLORA BATREGALO

4. MARŜI! MARŜ'!

Kiam oni alveturis al Sanok, montriĝis, ke en la vagono kun la militkuirejo de la dekunuo, kie feliĉege furzis la satiĝinta Baloun, oni propre entute havis veron, ke estos vespermanĝo, kaj ke krom vespermanĝo ke oni disdonos tie eĉ soldatpanon por ĉiuj tiuj tagoj, kiam la bataliono ricevis nenion. Kiam ili eliris el vagonoj, montriĝis ankaŭ, ke propre en Sanok troviĝas la stabo de la ”fera brigado”, al kiu la bataliono de la naŭdekunua regimento[59] apartenis laŭ sia baptatesto. Ĉar la fervoja kontakto de ĉi tie sub Lvov kaj norden al Velikije Mosty estis neinterrompita, prezentis propre enigmon, kial la stabo de la orienta parto faris tiujn ĉi dispoziciojn, ke la ”fera brigado” kun sia stabo koncentru marŝbatalionojn cent kvindek kilometrojn en la ariero, se la fronto etendiĝis tiutempe de Brody al Bug kaj laŭlonge de la rivero norden al Sokal'.

Tiu ĉi tre interesa strategia demando estis solvita terure simple, kiam la kapitano Ságner iris en Sanok anonci al la stabo de la brigado alveturon de la marŝbataliono.

Kuriera oficiro estis adjutanto de la brigado, kapitano Tayrle.

”Mi tre miras,” diris la kapitano Tayrle, ”ke vi ne ricevis certajn sciigojn. La marŝordono estas certa. Nature vi havis devon anticipe al ni anonci la linion de via marŝo. Laŭ dispozicioj de la ĉefa stabo vi alveturis je du tagoj pli frue.”

La kapitano Ságner iom ruĝiĝis, sed ne venis al li en la menson ripeti ĉiujn tiujn ĉifritajn telegramojn, kiujn li ricevis dum la tuta vojo.

”Mi miras al vi,” diris la adjutanto Tayrle.

”Mi opinias,” respondis la kapitano Ságner, ”ke ni ĉiuj oficiroj alparolas nin reciproke 'ci'.”

”Bone,” diris la kapitano Tayrle, ”diru al mi, ĉu ĉi estas aktivulo, aŭ rezervulo? Ke aktivulo? — Tio estas io tute alia. La homo en tio ne orientiĝas. Ĉi tie traveturis jam tiom da idiotoj — rezervaj leŭtenantoj. — Kiam ni cedis de Limanów kaj Krasnik, ĉiuj tiuj 'ankaŭleŭtenantoj' perdis la kapon, kiam ili ekvidis kozakan patrolon. Ni en la stabo ne ŝatas tiajn parazitojn. Stulta ulo kun abiturienta ekzameno lasas sin fine aktivigi aŭ en civila vivo plenumas oficiran ekzamenon kaj kiel civilulo plu faras idiotaĵojn, kaj kiam venas milito, estas el li ne leŭtenanto, sed surfekiĝinto!”

La kapitano Tayrle forkraĉis kaj intime ekfrapetis la kapitanon Ságner: ”Vi restos ĉi tie proksimume du tagojn. Mi trakondukos vin ĉiujn, ni dancos. Ni havas ĉi tie belajn ĉiesulinojn, 'anĝelajn malĉastulinojn'. Ni havas ĉi tie filinon de generalo, kiu antaŭe praktikis lesbaninan amon. Ni ĉiuj alivestas nin kiel virinoj kaj ci vidos, kion ŝi scipovas! Si estas tia malgrasa bestio, ke oni eble eĉ ne ekpensus pri io tia. Sed ŝi tion scipovas, kamarado. Si estas pasiulino - cetere, ĉi tion ekkonos.”

”Pardonu!” li embarasiĝis; ”mi devas denove vomi, tio estas hodiaŭ jam la trian fojon.”

Kiam li poste revenis, li sciigis al la kapitano Ságner, por pruvi, kiel estas ĉi tie gaje, ke tio estas sekvoj de la hieraŭa vespero, kiun partoprenis ankaŭ pionira taĉmento.

Kun komandanto de tiu ĉi taĉmento, kiu ankaŭ estis en la rango de kapitano, konatiĝis la kapitano Ságner tre baldaŭ. Nome, la kancelarion enfalis uniformita longulo kun tri oraj steletoj, kaj en postdiboĉa inerteco, ne rimarkante la ĉeeston de la kapitano Ságner, tute intime ekparolis al Tayrle: ”Kion ci faras, porkino? Hieraŭ ci 'bele' malplaĉigis nian grafinon!” Li sidiĝis sur seĝon, kaj vipante per maldika kanvergo siajn tibiojn, li ridis plengorĝe: ”Se mi rememoros, kiel ci vomis en ŝian sinon...”

”Jes,” diris Tayrle, ”hieraŭ estis tio vere gaja.” Nur poste li interkonatigis la kapitanon Ságner kaj la oficiron kun kanvergo, kaj ĉiuj eliris tra kancelario de administra fako de la brigado eksteren en kafejon, kiu subite elkreskis el antaŭa bierejo.

Kiam ili iris tra la kancelario, la kapitano Tayrle prenis al si kanvergon de la komandanto de pionira taĉmento kaj ekbatis sur longan tablon, ĉirkaŭ kiu post komando stariĝis en fronton dek du soldatskribistoj. Estis tio adorantoj de trankvila, sendanĝera laboro en ariero de la armeo kun grandaj, kontente ŝtopitaj ventroj kaj en ekstraj uniformoj.

Kaj al tiuj ĉi dek du dikaj apostoloj de fronteskapo la kapitano Tayrle diris, volante prezentiĝi antaŭ Ságner kaj la alia kapitano: ”Ne opiniu, ke mi havas vin ĉi tie kiel en porkograsigejo. Porkoj! Malpli vori kaj drinki, sed pli kuri.

Nun mi montros al vi ankoraŭ alian dresadon,” anoncis Tayrle al siaj kunuloj.

Li denove ekbatis per kanvergo sur la tablon kaj demandis tiujn dek du: ”Kiam vi krevos, porkoj?”

Ĉiuj dek du respondis unisone: ”Laŭ via ordono, sinjoro kapitano.”

Ridante al sia propra idioteco kaj stulteco, la kapitano Tayrle eliris el la kancelario.

Kiam ĉiuj tri sidis en la kafejo, Tayrle ordonis alporti botelon da sorpa likvoro kaj venigi fraŭlinojn, kiuj estas liberaj. Montriĝis, ke la kafejo estas propre nenio alia ol bordelo, kaj ĉar neniu el la fraŭlinoj estis libera, la kapitano Tayrle ekscitiĝis ĝis la plej alta grado, en la antaŭĉambro vulgare insultis la prostituistinon kaj kriis, kiu estas ĉe fraŭlino Ella. Kiam li ricevis respondon, ke tie estas ia leŭtenanto, li tondris ankoraŭ pli.

Ĉe fraŭlino Ella estis sinjoro leŭtenanto Dub, kiu, kiam la marŝbataliono estas jam loĝigita en gimnazio, kunvokis la tutan sian plotonon kaj en longa parolo ĝin atentigis, ke cedantaj rusoj fondis ĉie bordelojn kun venere kontaĝita personaro por kaŭzi al la aŭstra armeo per tiu ĉi sia ruzaĵo gradajn perdojn. Per tio ĉi li do avertas la soldatojn antaŭ elserĉado de similaj ejoj. Li mem persone konvinkiĝos en tiuj domoj, ĉu

oni obeis lian ordonon, ĉar ili estas jam en zono de la fronto; ĉiu, kiun li tie trafos, estos starigita antaŭ feldtribunalon.

La leŭtenanto Dub iris persone konvinkiĝi, ĉu oni ne malobeis lian ordonon, kaj ŝajne tial li elektis kiel elirpunkton de sia kontrolo sofon en ĉambreto de Ella en unua etaĝo de t.n. ”urba kafejo”, kaj sur tiu ĉi sofo tre bone sin amuzis.

Intertempe la kapitano Ságner foriris jam al sia bataliono. Scie, la kunularo de Tayrle disiĝis. La kapitanon Tayrle oni serĉis el la brigado, kie la komandanto de la brigado jam pli ol unu horon serĉis sian adjutanton.

Venis novaj ordonoj de la divizio kaj necesis definitive decidi pri marŝordono por la alveturinta naŭdekunua regimento, ĉar en origina direkto de tiu ĉi marŝos laŭ la novaj dispozicioj infanteria bataliono de la centdua regimento.

Ĉio tio estis tre konfuza, la rusoj cedis en nordorienta angulo de Galicio tre rapide, tiel ke iuj aŭstraj trupunuoj reciproke tie miksiĝis, en kion kelkloke penetris unuoj de germana armeo kiel kojnoj; tiun ĉi ĥaoson kompletigis alveturo de novaj marŝbatalionoj kaj aliaj armeaj trupunuoj al la fronto. La samo estis ankaŭ en teritorioj de la fronto, kiuj estis ankoraŭ pli profunde en la ariero, kiel ĉi tie en Sanok, kien subite alveturis rezervoj de germana Hanovra divizio sub komando de kolonelo kun tiel malbela rigardo, ke komandanto de la brigado estis per tio tute konfuzita. Scie, la kolonelo de rezerva Hanovra divizio montris dispoziciojn de sia stabo, ke li loĝigu sian viraron en la gimnazio, kie ĝuste nun estis lokitaj la naŭdekunuuloj. Por loki sian stabon li postulis malloĝigi domon de Krakova banko, en kiu ĝuste estis la stabo de la brigado.

La komandanto de la brigado kontaktis rekte la divizion, kie li precize priskribis la situacion, poste parolis kun la divizio la akreokula Hanovrano, sekve de kio venis ordono al la brigado: ”La brigado formarŝas el la urbo je la sesa horo vespere direkte al Turowa-Wolska-Liskowiec-Starasol-Sambor, kie pluaj ordonoj. Kun ĝi marŝas infanteria bataliono de la naŭdekunua regimento, formanta ŝirman trupunuon, en divido, kiun ĝi ellaboris ĉe la brigado laŭ skemo: la antaŭgardo formarŝas duonhoron antaŭ la sesa al Turowa, inter la suda kaj norda flankgardo distanco de tri kaj duono de kilometro. La postgardo foriras kvaronhoron post la sesa!”

Tiel do en gimnazio ekis granda tumulto kaj al konsiliĝo de batalionaj oficiroj mankis nur la leŭtenanto Dub, kiun elserĉi oni ordonis al Švejk.

”Mi esperas,” diris al li la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”ke vi trovos lin sen ĉiuj malfacilaĵoj, ĉar vi du senĉese havas ion inter vi.”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi petas skriban ordonon de la kompanio. Tio estas ĝuste pro tio, ke inter ni estas ĉiam ĝuste tiu 'io'.”

Dum la ĉefleŭtenanto Lukáš kopiis sur forŝirebla folio en sia notlibro, ke la leŭtenanto Dub tuj venu en la gimnazion al konsiliĝo, Švejk anoncis plu: ”Jes, sinjoro ĉefleŭtenanto, vi povas, kiel ĉiam, esti sen zorgoj. Mi lin trovos, ĉar al la soldatoj estas malpermesite eniri bordelojn kaj li certe estas en unu tia por konvinkiĝi, ĉu neniu de lia plotono deziras veni antaŭ feldtribunalon, per kiu li kutime minacas. Li mem proklamis antaŭ la viraro de sia plotono, ke li trairos ĉiujn bordelojn, kaj poste ke estos ve kaj ili lin ekkonos de tiu malbona flanko. Cetere, mi scias, kie li troviĝas. Li estas ĝuste ĉi tie en la kontraŭa kafejo, ĉar la tuta viraro rigardis, kien li iras unue.”

”Kunigitaj amuzejoj kaj urba kafejo”, entrepreno, kiun menciis Švejk, estis dividita ankaŭ en du partojn. Kiu ne volis iri tra la kafejo, iris de malantaŭe, kie en suno varmigis sin iom pli aĝa sinjorino, parolanta germane, pole kaj hungare proksimume en tiu ĉi senco: ”Eniru, soldateto, ni havas ĉi tie belajn fraŭlinetojn.. ”

Kiam soldateto eniris, ŝi kondukis lin tra koridoro en ian akceptan kancelarion kaj alvokis unu el fraŭlinoj, kiu tuj alkuris en virina ĉemizo; unue ŝi volis monon, kaj tiun ĉi sumon tuj surloke, dum la soldateto dekroĉadis sian zonon kun bajoneto, enkasigis la prostituistino.

Oficiraro alvenadis tra la kafejo. La vojo de sinjoroj oficiroj estis pli trista, ĉar ĝi kondukis tra septitaj ĉambretoj malantaŭe, kie estis elekto de dua rango, destinita por suboficiroj, kaj kie estis virinaj ĉemizetoj kun puntoj kaj oni trinkis vinon aŭ likvorojn. Ĉi tie la prostituistino toleris nenion, tio ĉio okazis supre en ĉambretoj, kie en unu tia edeno, plena da cimoj, kmaĉis sur sofo la leŭtenantro Dub en kalsono, dum fraŭlino Ella rakontis al li elpensitan tragedion de sia vivo, kiel tio ĉiam estas en tiuj ĉi okazoj, ke ŝia patro estis fabrikanto kaj ŝi profesorino de liceo en Budapeŝto kaj ke tion ĉi ŝi faris pro malfeliĉa amo.

Je manetendo sur tableto malantaŭ la leŭtenanto Dub estis botelo da sorpa likvoro kaj glasetoj. Ĉar la botelo estis duone malplena kaj Ella eĉ la leŭtenanto parolis jam sensencaĵojn, estis tio ŝarĝoprovo, ke la leŭtenanto Dub ne toleras multe. Laŭ lia parolo vidiĝis, ke li ĉion tion jam intermiksis kaj ke Ellan li konsideras kiel sian servosoldaton Kunert; tiel li ŝin ankaŭ alparolis kaj minacis al la supozata Kunert laŭ sia kutimo: ”Kunert, Kunert, bestio, kiam vi min ekkonos de tiu mia malbona flanko.”

Švejkon atendis la sama proceduro kiel ĉiujn ceterajn soldatetojn, kiuj eniradis de malantaŭe, sed li afable elŝiris sin al ulino en ĉemizo, post kies krio alkuris la pola prostituistino kaj tiu antaŭ la okuloj de Švejk arogante malkonfesis, ke ili havus ĉi tie ian sinjoron leŭtenanton kiel gaston.

”Ne alkriegu min tro, moŝtulino,” diris Švejk afable, dolĉe ĉe tio ridetante, ”aŭ mi donos al vi sur la faŭkon. Foje ĉe ni en Platnéřská-strato oni batregalis prostituistinon tiel, ke ŝi perdis la konscion. Tiam filo serĉis tie sian patron, certan Vondráček, komercejo per pneŭmatikoj. Nomo de tiu prostituistino estis Křován, kaj kiam oni ŝin rekonsciigis kaj en savstacio demandis pri ŝia nomo, ŝi diris, ke ĝi komencas per 'C'. Kaj kia estas via estimata nomo?”

La ”honorinda matrono” komencis terure kriegi, kiam post tiuj ĉi vortoj Švejk ŝin forpuŝis kaj serioze paŝis tra ligna ŝtuparo en la unuan etaĝon.

Sube aperis mem posedanto de la bordelo, malriĉiĝinta pola nobelo, kiu elkuris malantaŭ Šverjk tra la ŝtuparo kaj komencis tiri lin je la jako, ĉe kio li kriis al li germane, ke tie supre estas tio por soldatoj malpermesita, tie estas tio por sinjoroj oficiroj, por la soldataro estas tio sube.

Švejk lin atentigis, ke li venas ĉi tien en intereso de la tuta armeo kaj ke li serĉas certan sinjoron leŭtenanton, sen kiu la armeo ne povas ekmarŝi sur batalkampon, kaj kiam la posedanto kondutis senĉese pli agresive, Švejk deĵetegis lin de sur la ŝtuparo kaj supre daŭrigis en traserĉado de ĉambroj. Li konvinkiĝis, ke ĉiuj ĉambretoj estas senhomaj, nur kiam ĉe la fino de perono li ekfrapetis, premis la klinkon kaj malfermetis la pordon, eksonis jelpa voĉo de Ella: ”Okupite” kaj senpere post tio profunda voĉo de la leŭtenanto Dub, kiu ŝajne opiniis, ke li estas ankoraŭ en sia ĉambro en la tendaro: ”Eniru!”

Švejk eniris, alpaŝis al la sofo kaj transdonante la kopion de notlibra paperfolio al la leŭtenanto Dub raportis, oblikve rigardante pecojn de uniformo, disĵetitajn en angulo de la sofo: ”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke vi devas vin vesti kaj laŭ tiu ĉi ordono, kiun mi al vi transdonas, tuj iri en nian kazernon en la gimnazio, ni havas tie grandan militan konsiliĝon!”

La leŭtetanto Dub malfermegis je li la okulojn kun etaj pupiloj, sed li rememoris, ke li tamen nur ne estas tiel ebria por ne ekkoni Švejkon. Tuj venis al li ideo, ke oni sendas al li Švejkon al raporto kaj tial li diris: ”Mi tuj reguligos kun vi la kontojn, Švejk. Vi vidos, - kiel - vi - finiĝos...”

”Kunert,” li vokis al Ella, ”verŝu - al mi - ankoraŭ - glaseton!”

Li ektrinkis, kaj ŝirante la skriban ordonon, ridis: ”Ĉu tio estas - ekskuzatesto? Ĉe - ni - valoras - neniaj ekskuzatestoj.

- Ni estas - en - soldatservo - kaj ne - en - lernejo. Ĉu oni - do - kaptis - vin - en bordelo? Iru - al mi - Švejk - pli - proksimen - mi donos - al vi - kelke da - vangobatoj. - En kiu - jaro -Filipo - la Macedona - venkis - romanojn[60], vi - tion - ne scias - vi - virĉevalo!”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” daŭrigis Švejk senkompate, ”tio estas la plej supera ordono de la brigado, ke sinjoroj oficiroj sin vestu kaj iru al bataliona konsiliĝo, scie, ni ekmarŝos, kaj ankoraŭ nur nun decidiĝos, kiu kompanio formos antaŭgardon, flankgradon aŭ postgardon. Jam nun oni pri tio decidos kaj mi opinias, sinjoro leŭtenanto, ke ankaŭ vi rajtas ion al tio diri.”

Tiu ĉi diplomata parolo iom rekonsciigis la leŭtenanton Dub, tiel ke li nun komencis akiri certecon, ke li ja ne estas en la kazerno, sed pro singardemo li ankoraŭ demandis: ”Kie mi estas?”

”Vi bonvolas esti en bordelo, sinjoro leŭtenanto. Tiuj vojoj de Sinjoro estas diversaj.”

La leŭtenanto Dub peze ekĝemis, derampis de sur la sofo kaj komencis serĉi sian uniformon, ĉe kio Švejk al li helpis, kaj kiam li fine sin vestis, ambaŭ eliris eksteren, sed Švejk post momento revenis, kaj neglektante Ellan, kiu donis al lia reveno tute alian signifon kaj sekve de la malfeliĉa amo tuj rampis sur la liton, rapide eltrinkis reston de sorpa likvoro en la botelo kaj denove iris malantaŭ la leŭtenanto.

Surstrate tio denove eniris al la leŭtenanto Dub en la kapon, ĉar varmegis. Li rakontis al Švejk la plej diversajn sensencaĵojn sen kia ajn interrilato. Li parolis pri tio, ke li havas hejme poŝtmarkon de Helgolando kaj ke tuj post la abiturienta ekzameno ili iris ludi bilardon kaj ne salutis la klasprofesoron. Al ĉiu frazo li aldonis: ”Mi opinias, ke vi komprenas min bone.”

”Certe, ke mi komprenas vin bone,” respondis Švejk. ”Vi parolas simile kiel lutisto Pokorný en Budějovice. Tiu, kiam homoj lin demandis: 'Ĉu vi jam banis vin ĉijare en Malše?', respondis: 'Mi ne banis min, sed aliflanke ĉi-jare estos multe da prunoj.' Aŭ oni lin demandis: 'Ĉu vi jam manĝis ĉi-jare boletojn?' kaj li al tio respondis: 'Mi ne manĝis, sed tiu nova Maroka sultano laŭdire estas tre bonkora homo.' ”

La leŭtenanto Dub haltis kaj elbuŝigis: ”Ke la Maroka sultano? Tio estas malatentata aŭtoritatulo,” viŝis al si ŝviton de sur la frunto, kaj rigardante Švejkon per nebulecaj okuloj, ekmurmuris: ”Tiel ĉi mi ne ŝvitis eĉ vintre. Ĉu vi konsentas kun tio? Ĉu vi min komprenas?”

”Mi komprenas, sinjoro leŭtenanto. En nian gastejon 'Ĉe la kaliko' iradis maljuna sinjoro, pensiita konsilisto de la landa komitato, kaj tiu asertis ĝuste la samon. Li ĉiam diris, ke li miras, kia diferenco estas inter la temperaturo somere kaj vintre. Ke ŝajnas al li tre stranga, kial homoj tion ankoraŭ ne malkaŝis.”

Inter pordego de la gimnazio Švejk forlasis la leŭtenanton Dub, kiu ŝanceliris tra la ŝtuparo supren en konferencejon, kie estis la milita konsiliĝo, kaj tiu ankaŭ tuj raportis al la kapitano Ságner, ke li estas tute ebria. Dum la tuta konsiliĝo li sidis kun la kapo klinita kaj de tempo al tempo li leviĝis ĉe diskuto por ekvoki: ”Via opinio estas ĝusta, sinjoroj, sed mi estas tute ebria.”

Kiam estis ellaboritaj ĉiuj dispozicioj kaj oni decidis, ke la kompanio de la ĉefleŭtenanto Lukáš iru kiel antaŭgardo, la leŭtenanto Dub subite skuiĝis, leviĝis kaj diris: ”Mi memoras, sinjoroj, nian klasprofesoron en la unua klaso. Gloron al li, gloron al li, gloron al li!”

Al la ĉefleŭtenanto Lukáš venis en la menson, ke estos plej bone, se li igos meti la leŭtenanton Dub pere de lia servosoldato Kunert provizore en apudan kabineton de fiziko, kie ĉe-porde staris gardistaro, por ke iu eble ne finŝtelu jam duone disŝtelitajn kolektojn da mineraloj en la kabineto. El la brigado oni ankaŭ senĉese atentigis pri tio trairantajn taĉmentojn.

Tiu ĉi organiza afero datiĝis de la tempo, kiam bataliono de honvedoj, loĝigita en la gimnazio, komencis rabi en la kabineto. Al la honvedoj plaĉis precipe kolekto da mineraloj, buntaj kristaloj kaj piritoj, kiujn ili enŝtopis en siajn dorsosakojn.

Sur malgranda soldata tombejo estas sur unu el blankaj krucoj surskribo: ”Laszlo Gargany”. Tie dormas sian eternan sonĝon honvedo, kiu ĉe tiu rabado de gimnaziaj kolektoj eltrinkis ĉiun denaturigitan alkoholon el ujo, en kiu estis konservitaj diversaj reptilioj.

La mondmilito pereigis la homan genton ankaŭ per serpenta alkoholaĵo.

Kiam jam ĉiuj disiris, la ĉefleŭtenanto Lukáš alvokigis la servosoldaton de la leŭtenanto Dub, Kunerton, kiu forkondukis kaj sur sofon kuŝigis sian leŭtenanton.

La leŭtenanto Dub subite estis kiel malgranda infano; li prenis Kunerton je la mano, komencis trarigardi lian manplaton, ĉe kio li diris, ke el lia manplato li divenos la nomon de lia estonta edzino.

”Kia esta via nomo? Elprenu el mia surbrusta poŝo de la jako notlibron kaj krajonon. Via nomo estas do Kunert; venu ĉi tien post kvaronhoro kaj mi lasos al vi ĉi tie paperfolieton kun nomo de via sinjorino edzino.”

Apenaŭ li tion diris, li komencis ronki, sed li denove el tio vekiĝis kaj komencis skribaĉi en sian notlibron; kion li skribis, tion li elŝiris, ĵetis teren, kaj metante mistere fingron al la buŝo, diris balbute: ”Nun ankoraŭ ne, nur post kvaronhoro. Plej bone estos serĉi la papereton kun vualitaj okuloj.”

Kunert estis tia bona bruto, ke post kvaronhoro li vere venis, kaj kiam li disvolvis la papereton, li legis el tiuj zigzagaĵoj de la leŭtenanto Dub: ”La nomo de via estonta edzino estas: sinjorino Kunert.”

Kiam post momento li montris tion al Švejk, tiu al li diris, ke Kunert nepre bone kasu tiu papereton, ke tiajn dokumentojn de soldataj ranguloj ĉiu devas estimi, tio iam en aktiva soldatservo ne ekzistis, ke oficiro skribu al sia servosoldato kaj alparolu lin sinjoro.

*

Kiam estis finitaj preparoj por ekmarŝi laŭ la donitaj dispozicioj, brigada generalo, kiun tiel bele elpuŝis la Hanovra kolonelo, igis amasigi la tutan batalionon en kutiman kvadraton kaj havis al ĝi parolon. Scie, tiu viro tre satis oratori, saltis de unua al deka, kaj kiam li havis jam nenion kion diri, li rememoris ankoraŭ feldposton:

”Soldatoj,” tondris el lia buso al la kvadrato, ”nun ni proksimiĝas al fronto de la malamiko, de kiu dividas nin kelke da tagmarŝoj. Gis nun dum via marŝo vi ne havis la okazon, soldatoj, sciigi viajn adresojn al viaj karaj, kiujn vi forlasis, por ke viaj malproksimaj sciu, kien ili al vi skribu kaj por ke vi ĝojigu vin per leteroj de viaj karaj postvivantoj.”

Li ne kapablis iel el tio eliri, ripetis tion sennombre sinsekve: ”Karaj malproksimaj — karaj parencoj — karaj postvivantoj” ktp., ĝis fine li ekimpetis el tiu ĉi rondo per forta ekvoko: ”Por tio ni havas feldpostojn ĉe la fronto!”

Lia plua parolo aspektis tiel, kvazaŭ ĉiuj tiuj ĉi homoj en grizaj uniformoj kun la plej granda ĝojo devus lasi sin mortigi nur pro tio, ke en la fronto estas establitaj feldpostoj, kaj se grenado forsiros al iu ambaŭ piedojn, ke la morto devas ŝajni al li bela, se li rememoros, ke lia feldposto havas la numeron 72, kie eble kuŝas letero el hejmo de liaj karaj proksimuloj kun sendaĵo, enhavanta pecon da fumaĵita viando, lardo kaj hejmaj biskvitoj.

Post tiu ĉi parolo, kiam brigada muzikistaro finludis imperiestran himnon kaj oni vokis gloron al la imperiestro, unuopaj grupoj de tiu ĉi homa brutaro, destinita por esti buĉita ie malantaŭ Bug, ekmarŝis unu post la alia laŭ donitaj dispozicioj.

La dekunua kompanio ekiris duonhoron antaŭ la sesa al Turowa-Wolska. Švejk trenis sin malantaŭe kun stabo de la kompanio kaj sanitara servo, kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš ĉirkaŭrajdis la tutan soldatkolonon, ĉe kio li ĉiumomenete rajdis malantaŭen por konvinkiĝi ĉe la sanitara servo, kie sur ĉareto sub tukoj oni veturigis la leŭtenanton Dub al novaj heroaj faroj en nekonatan estonton, kaj ankaŭ por mallongigi al si la vojon per interparolo kun Švejk, kiu pacience portis sian dorsosakon kaj fusilon, rakontante al si kun la ĉefserĝentokontisto Vaněk pri tio, kiel antaŭ jaroj oni bele marŝis dum manovroj ĉe Velké Meziříčí.

”Tio estis ĝuste tia regiono kia estas ĉi tie, sed tiam ni ne marŝis en tia batalpreteco, ĉar tiam ni ankoraŭ eĉ ne sciis, kio estas rezervaj konservaĵoj, kiam ni ricevis konservaĵon, ni ĉe nia plotono forvoris ĝin tuj ĉe la plej proksima tranokto kaj en dorsosakojn ni metis anstataŭ tio brikojn. En unu vilaĝo venis inspektistoj, elĵetis ĉiujn brikojn el niaj dorsosakoj kaj estis da ili tiom, ke poste ia homo tie finkonstruis al si el ili familian domon.”

Momenton pli poste Švejk energie iris apud ĉevalo de la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj parolis pri feldpoŝtoj: ”Bela estis tiu parolo kaj ĉiun certe tre ĝojigos, se li dum la soldatservo ricevos ian belan leteron el sia hejmo. Sed kiam mi soldatis antaŭ jaroj en Budějovice, dum la soldatservo mi ricevis en la kazernon nur unu leteron kaj tiun mi havas ankoraŭ kaŝita.” El malpurigita ledsako Švejk eltiris grasmakulitan leteron kaj legis, tenante la paŝon kun la ĉevalo de la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu komencis iom troti:

”Kanajlo mizera, murdisto kaj senhontulo! Sinjoro kaporalo Kříž alveturis Pragon cele de forpermeso, mi dancis kun li 'Ĉe Kocan' kaj li al mi diris, ke vi laŭdire dancas 'Ĉe la verda rano' en Budějovice kun ia stulta diboĉkadukulino kaj ke min vi tute forlasis. Por ke vi sciu, mi skribas tiun ĉi leteron en necesejo sur sidbreto apud la truo, inter ni estas fino. Via estinta Božena. Por ke mi ne forgesu, tiu kaporalo tion scipovas kaj li vin ankoraŭ ĉikanos, mi petis lin pri tio. Kaj ankoraŭ por ne forgesi, kiam vi alveturos cele de forpermeso, vi jam ne trovos min inter vivuloj.”

”Kompreneble,” daŭrigis Švejk ĉe malrapida trotado, ”ke kiam mi alveturis cele de forpermeso, ŝi estis inter vivuloj, kaj ankoraŭ inter kiel viglaj vivuloj. Mi trovis ŝin ankaŭ 'Ĉe Kocan', vestis ŝin du soldatoj de alia regimento kaj unu el ili estis tiel vigla, ke li tute publike palpis al ŝi sub la korsaĵon, kvazaŭ li volus, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, eltiri de tie polenon de ŝia senkulpeco, kiel diras Věnceslava Lužická[61], aŭ kiel simile diris tion foje laŭte kun ploro juna, proksimume deksesjara knabino dum danclecionoj al gimnaziano, kiam tiu pinĉis ŝin sur la ŝultro: 'Sinjoro, vi forviŝis polenon de mia virgeco.' Kompreneble, ke ĉiuj ridis, kaj ŝia panjo, kiu ŝin tie gardis, forkondukis sin en koridoron en 'Beseda' kaj tie tiun sian stultan senspritulinon piedbatis. Mi venis al tiu konvinko, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tiuj kamparaj ulinoj estas tamen nur pli sinceraj ol diboĉlacaj urbaj fraŭlinetoj, kiuj vizitas danclecionojn. Kiam antaŭ jaroj ni havis soldatan tendaron en Mníšek, mi iradis danci al Starý Knín kaj tie mi trovis al mi ulinon, certan Karola Vekl, sed mi ne plaĉis al si tro. Foje dimanĉe vespere mi akompanis sin al lageto, tie ni sidiĝis sur akvobaraĵon kaj kiam subiris la suno, mi demandis sin, ĉu ankaŭ si amas min. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke aero estis tia varmeta, ĉiuj birdoj kantis kaj si respondis al mi kun terura rido: 'Mi amas vin kiel linlignaĵon en la pugo, vi estas ja idiota.' Kaj mi estis vere idiota, tiel terure idiota, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke antaŭ tio mi pasis inter kampoj, inter altkreskiĝinta greno en senhoma spaco, eĉ unufoje ni ne sidiĝis kaj mi montris al si nur tiun dian benon, mi, idioto, al tiu kampista ulino klarigadis, ke tio ĉi estas sekalo, tio tritiko kaj tio ĉi ke estas aveno.”

Kaj kvazaŭ por konfirmi tiun ĉi avenon ie antaŭe finsonis kunigitaj voĉoj de soldatoj, daŭrigantaj en kanto, kun kiu ĉeĥaj regimentoj iris verŝi la sangon por Aŭstrio jam ĉe Solferino:

Noktomezo jam kvietas,
aven ’ el sak' ekimpetas.
Laŭ ordono de l' destino
donos ĉiu ĉi ulino!

En tion tuj enfalis aliaj:

Donos — kion si profitus,
se si timus kaj hezitus?
Kisojn du si al vi donos
sur la vangojn, ne oponos.
Laŭ ordono de l' destino
donos ĉiu ĉi ulino.
Donos — kion ŝi profitus,
se ŝi timus kaj hezitus...

Poste komencis germanoj kanti la samon germane.

Tio estas tiel malnova soldata kanto, ke kantis ĝin en ĉiuj lingvoj eble jam soldataro dum napoleonaj militoj. Nun ĝi ĝoje sonis sur polvokvrita ŝoseo al Turowa-Wolska, en ebenaĵo de Galicio, kie ĉe ambaŭ flankoj de la ŝoseo ĝis tien al verdaj arbaroj sude, la kampoj estis piedpremegitaj kaj detruitaj sub ĉevalaj hufoj kaj sub botplandoj de miloj kaj miloj de pezaj soldataj botoj.

”Tiel ĉi simile ni detruis tion foje dum manovroj ĉe Písek,” ekparolis Švejk, ĉirkaŭrigardante. ”Kun ni estis tie ia arkiduko, tio estas tiel justa sinjoro, ke kiam li veturis kun sia stabo pro strategiaj kaŭzoj tra grenkampo, tuj malantaŭ li pritaksis tiun tutan damaĝon lia adjutanto. Kampisto Pícha havis nenian ĝojon pro tiu vizito kaj de la armea administrantaro ne akceptis dek ok kronojn da kompenso por piedtretitaj kvin buŝeloj da kampo, li volis, sinjoro ĉefleŭtenanto, procesi, kaj ricevis pro tio dek ok monatojn en malliberejo.

Mi opinias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke li propre povis ĝoji, se iu el la imperiestra genero vizitis lin sur lia terpeco. Alia kampisto, kiu estus konscia, vestus ĉiujn siajn ulinojn en blankajn robojn kiel fianĉknabinojn, enmanigus al ili bukedojn kaj starigus ilin sur sia terpeco, kaj ĉiu el ili devus bonvenigi la altrangan sinjoron, kiel mi legis pri Hindio, kie subuloj de ia regnestro lasis sin de tiu elefanto dispremi.”

”Kion vi tion diras, Švejk?” vokis al li de sur la ĉevalo la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi havas en la menso tiu elefanton, kiu portis sur sia dorso la regnestron, pri kiu mi legis.”

”Cefe, ke vi scias, Švejk, ĉion ĝuste klarigi,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj rajdis antaŭen. Tie la soldatkolono jam ŝiriĝis, marŝo kun plena, perfekta ekipaĵo, al kiu oni ne alkutimiĝis post ripozo en la trajno, kaŭzis, ke al ĉiuj komencis dolori la ŝultroj kaj ĉiu tion al si plifaciligis, kiel li povis. Ili transmetis fusilojn de unu flanko al la alia, plejparto da ili jam ne portis ilin sur rimeno, sed surŝultre kiel rastilon aŭ forkegon. Iuj opiniis, ke ili helpos al si pli bone, se ili iros tra fosaĵo aŭ sur kamplimo, kie la grundo sub la piedoj ŝajnis al ili esti tamen nur pli mola ol sur la polvokovrita ŝoseo.

Plejparto da ili iris kun la kapo klinita teren kaj ĉiuj suferis de granda soifo, ĉar malgraŭ tio, ke la suno jam subiris, estis same sufoke kaj varmege kiel tagmeze kaj en la ladbotelo neniu havis jam eĉ guton da akvo. Tio estis la unua tago de la marŝo kaj tiu ĉi nekutima situacio, kiu prezentis kvazaŭ eniron al pli grandaj kaj grandaj suferoj, ju pli longe, des pli multe faris ĉiujn senfortaj kaj lacaj. Ili ĉesis ankaŭ kanti kaj reciproke inter si divenis, kiel malproksime ili havas probable al Turowa-Wolska, kie ili opiniis tranokti. Iuj de tempo al tempo sidiĝis en fosaĵo, kaj por ke tio tiel ne aspektu, ili malligis siajn botetojn kaj ĉe la unua vido faris impreson de homo, kiu malĝuste volvis al si piedvindojn kaj klopodas volvi ilin tiel, ke ili ne premu lin dum plua marŝo. Kontraŭe aliaj mallongigadis aŭ plilongigadis rimenon de sia fusilo aŭ malfermis dorsosakon kaj translokis objektojn en ĝi lokitajn, konvinkante sin mem, ke ili faras tion por ĝuste dividi la pezon, por ke la rimenoj de la dorsosako ne malsuprentiru al ili unu aŭ alian ŝultron. Kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš al ili proksimiĝis, unu post la alia leviĝis kaj raportis, ke io lin premas aŭ simile, se antaŭ tio kadetoj aŭ serĝentoj, kiam tiuj de malproksime ekvidis la ĉevalon de la ĉefleŭtenanto Lukáš, ne pelis ilin antaŭen.

La ĉefleŭtenanto Lukáš rajdante laŭlonge de ili tute afable ilin admonis, ke ili leviĝu, ke al Turowa-Wolska estas ankoraŭ tri kilometroj, tie ke estos ripozo.

Intertempe la leŭtenanto Dub rekonsciiĝis per senĉesa ruliĝado sur la sanitara ĉareto. Li ne rekonsciiĝis ankoraŭ plene, sed li povis leviĝi, klini sin el la ĉareto kaj voki al la stabo de la kompanio, kiu libere moviĝis ĉirkaŭe, ĉar ĉiuj, komencante per Baloun kaj finante per Chodounský, metis siajn dorsosakojn sur la ĉareton. Nur Švejk pasis sentime antaŭen eĉ kun la dorsosako, havante la fusilrimenon sur la brusto laŭ la maniero de dragonoj, fumis pipon kaj kantis al si dum marŝo:

Kiam ni la vojdirekton
al Jaroměř ŝanĝis,
kredu aŭ ne: ni enmarŝis,
oni vespermanĝis...

Sur la ŝoseo pli ol kvincent pasojn antaŭ la leŭtenanto Dub leviĝis nuboj da polvo, el kiu elprofundiĝis staturoj de soldatoj; la leŭtenanto Dub, al kiu denove revenis lia entuziasmo, klinis la kapon el la ĉareto kaj komencis kriegi al la ŝosea polvo: ”Soldatoj, via nobla tasko estas malfacila, por ni komenciĝas penplenaj marŝoj, la plej diversaj mankoj en ĉio kaj ĉiuspecaj malfacilaĵoj. Sed kun plena konfido mi rigardas renkonten al via persistemo kaj via forta volo.”

”Idioto,” diris Švejk poete.

La leŭtenanto Dub daŭrigis: ”Por vi, soldatoj, neniu malhelpo estas tiel granda, por ke vi ĝin ne superu! Mi ripetas al vi ankoraŭfoje, soldatoj, ke mi ne kondukas vin al facila venko. Por vi estos tio kaprompa problemo, sed vi en tio sukcesos! Vin gloros la historio de epokoj.”

”Šovu al vi fingron en la gorĝon,” diris Švejk denove poete.

Kaj kvazaŭ la leŭtenanto Dub obeus, li komencis subite vomi en polvon de la ŝoseo, kiel li havis la kapon klinita, kaj kiam li elvomis, li ankoraŭ ekkriis: ”Soldatoj, antaŭen,” denove renversiĝis sur dorsosakon de la telegrafisto Chodounský kaj dormis ĝis Turowa-Wolska, kie oni fine starigis lin sur la piedojn kaj demetis de sur la ĉareto laŭ ordono de la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu kondukis kun li tre longan kaj tre malfacilan parolon, ĝis la leŭtenanto Dub rekonsciiĝis el ĉio tiagrade, ke li fine povis proklami: ”Logike konkludante, mi faris stultaĵon, kiun mi kompensos antaŭ vizaĝo de la malamiko.” Sed kompreneble li ankoraŭ ne rekonsciiĝis plene, ĉar forirante al sia plotono, li diris al la ĉefleŭtenanto Lukáš: ”Vi min ankoraŭ ne konas, sed kiam vi min ekkonos.!”

”Pri tio, kiel vi ekscesis, vi povas informiĝi ĉe Švejk.”

La leŭtenanto Dub iris do unue ne al sia plotono, sed al Švejk, kiun li trovis en kompanio de Baloun kaj la ĉefserĝentokontisto Vaněk.

Baloun ĝuste parolis pri tio, ke hejme en la muelejo li ĉiam havis en puto botelon da biero. Ke la biero estis tiel malvarma, ĝis agaciĝis la dentoj. En aliaj muelejoj oni trinkis tian bieron vespere post kazeo kun butero, sed li en sia avideco je voraĵo, pro kiu sinjoro dio nun lin punis, post kazeo ĉiam ankoraŭ englutis grandan pecon da viando. Ke nun la dia justeco punis lin per fetora varma akvo el putoj en Turowa-Wolska, en kiun ĉiuj devas ŝuti — por eviti holeron — citratan acidon; tiun oni disdonis ĝuste antaŭ momento, kiam po taĉmentoj oni ricevis akvon el tiuj putoj. Baloun esprimis opinion, ke tiu ĉi citrata acido servas ŝajne por malsatigi la homojn. Estas vero, en Sanok li iom satiĝis, eĉ la ĉefleŭtenanto Lukáš lasis al li denove la tutan duonon el sia porcio da bovidaĵo, kiun Baloun alportis al li de la brigado, sed ke tio estas terura, li tamen nur opiniis, kiam oni venos ĉi tien kaj estos ripozo kun tranokto, ke oni denove ion kuiros. Li estis pri tio ankaŭ jam konvinkita, kiam soldataj kuiristoj ĉerpis akvon en kaldronojn. Li iris tuj demandi al la militkuirejoj, kio kaj kiel okazos, kaj ili al li respondis, ke estas nur ordono provizore ĉerpi akvon kaj ke post momento povas veni ordono denove tiun akvon elverŝi.

Guste en tiu momento venis la leŭtenanto Dub, kaj ĉar li estis tre necerta pri si mem, li demandis: ”Ĉu vi amuziĝas?”

”Ni amuziĝas, sinjoro leŭtenanto,” respondis nome de ĉiuj Švejk, ”la amuzo ĉe ni plene torentas. Ĉiuflanke estas plej bone ĉiam gaje sin amuzi. Guste nun ni parolas pri citrata acido. Sen amuzo povas esti neniu soldato, tiel oni almenaŭ pli bone forgesas ĉiujn malfacilaĵojn.”

La leŭtenanto Dub diris al Švejk, ke tiu iru kun li, ke li volas ion demandi. Kiam ili estis flanke, li diris al li per terure necerta voĉo: ”Ĉu vi ne parolis pri mi?”

”Ho ne, neniam, sinjoro leŭtenanto, nur pri tiu citrata acido kaj pri fumaĵita viando.”

”La ĉefleŭtenanto Lukáš al mi diris, ke mi laŭdire iel ekcesis kaj ke vi tre bone pri tio scias, Švejk.”

Švejk tre serioze kaj emfaze proklamis: ”Vi faris nenion, sinjoro leŭtenanto, vi estis nur gaste en certa bordelo. Sed ŝajne temis pri eraro. Ankaŭ lutiston Pimpr el Kozí plácek oni ĉiam serĉis, kiam li iris en la urbon por aĉeti ladon, kaj trovis lin ĉiam ankaŭ en simila ĉambro, aŭ 'Ĉe Šuha' aŭ 'Ĉe Dvořák', en kiu mi trovis vin. Sube estis kafejo kaj supre en nia okazo ulinoj. Vi, sinjoro leŭtenanto, ŝajne estis en eraro, kie vi propre troviĝas, ĉar varmegis, kaj homo ne alkutimiĝinta trinki ebriiĝas en tia varmo eĉ per ordinara rumo, des pli per sorpa likvoro kiel vi, sinjoro leŭtenanto. Mi ricevis ankaŭ ordonon alporti al vi invitilon al konsiliĝo, antaŭ ol ni ekmarŝis, kaj mi trovis vin ankaŭ ĉe tiu ulino tie supre; kaŭze de tiu varmego kaj sorpa likvoro vi min eĉ ne ekkonis kaj kuŝis tie sur sofo senvestita. Tie vi neniel ekscesis eĉ ne diris: 'Vi min ankoraŭ ne konas', sed tia afero povas okazi al kiu ajn, se varmegas. Iun homon kaptas tio ĉiufoje, alia venas al tio kiel blinda kokino al grajno. Se vi konus la maljunan Vejvoda, masonestron el Vršovice, sinjoro leŭtenanto, tiu ekintencis, ke li trinkos nenion, post kio li ebriiĝus. Li do eltrinkis ankoraŭ glaseton por la vojo kaj eliris el la hejmo serĉi tiujn senalkoholajn trinkaĵojn. Unue li haltis en la gastejo 'Ĉe la haltejo', tie mendis pokalon da vermuto kaj komencis diskrete eldemandi la gastejestron, kion propre trinkas abstinuloj. Li tute ĝuste konjektis, ke pura akvo estas eĉ por abstinuloj tamen nur kruda trinkaĵo. La gastejestro al li do klarigis, ke abstinuloj trinkas sodakvojn, limonadojn, lakton kaj ankaŭ vinojn sen alkoholo, malvarman oŭkropon kaj aliajn senalkoholajn trinkaĵojn. El tio al la maljuna Vejvoda tamen nur plaĉis tiuj senalkoholaj vinoj. Li demandis ankoraŭ, ĉu ekzistas ankaŭ senalkoholaj brandoj, eltrinkis ankoraŭ unu pokalon, interparolis kun la gastejestro pri tio, ke estas vere peko ofte ebriegiĝi, al kio la gastejestro al li diris, ke li toleras ĉion en la mondo, nur ne ebriegan homon, kiu ie alie ebriegiĝis, venas al li malebriiĝi ĉe botelo da sodakvo kaj ankoraŭ faras skandalon. 'Li ebriegiĝu ĉe mi,' diras la gastejestro, 'poste li estas mia homo, sed alie mi lin ne konas.' La maljuna Vejvoda do fintrinkis kaj iris pluen, ĝis li venis, sinjoro leŭtenanto, sur Karoloplacon en komercejon per vinoj, kien li antaŭe ankaŭ iam venis, kaj tie demandis, ĉu oni ne havas senalkoholajn vinojn. 'Senalkoholajn vinojn ni ne havas, sinjoro Vejvoda,' oni diris al li, 'sed vermuton aŭ sereon'. La maljuna Vejvoda iel hontis, li eltrinkis tie do pokalon da vermuto kaj pokalon da sereo, kaj kiel li tiel sidas, li konatiĝis, sinjoro leŭtenanto, kun ia ankaŭabstinulo. Vorto naskis vorton, ili trinkas ankoraŭ po pokalo da sereo kaj fine ili interkonsentis, ke tiu sinjoro scias pri ejo, kie oni kranas senalkoholajn vinojn. 'Estas tio en Bolzanstrato, oni iras tien tra stuparo malsupren kaj oni havas tie gramofonon.' Pro tiu ĉi bona sciigo la maljuna Vejvoda starigis sur tablon plenan botelon da vermuto kaj poste ambaŭ foriris al Bolzanstrato, kie oni iras malsupren tra stuparo kaj kie oni havas gramofonon. Kaj oni vere kranis tie nur fruktvinojn, ne nur senalkoholajn, sed eĉ sen alkoholo. Unue ĉiu el ili mendis la si duonlitron da grosvino, poste duonlitron da ribvino, kaj kiam ili eltrinkis ankoraŭ duonlitron da senalkohola grosvino, liaj piedoj komencis rigidiĝvibri post ĉiuj tiuj antaŭaj vermutoj kaj sereoj, ili komencis krii, ke oni alportu al ili ofican ateston, ke tio, kion ili ĉi tie trinkas, estas senalkohola vino. Ke ili estas abstinuloj, kaj se oni ne alportos tion al ili tuj, ke ili ĉion ĉi tie dishakos eĉ kun la gramofono. Poste policistoj devis treni ilin ambaŭ tra tiu ŝtuparo supren al Bolzanstrato, meti ilin en veturilon kaj ĵeti en izolejon — kaj ambaŭ estis kondamnitaj pro ebriegiĝo kiel abstinuloj.”

”Kial vi tion al mi diras,” ekkris la leŭtenanto Dub, kiu post tiu ĉi parolo plene malebriiĝis.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke ambaŭ aferoj propre ne apartenas unu al la alia, sed kiam ni jam tiel interparolas.”

Ĉar la leŭtenanto Dub jam iel klare perceptis, venis al li en la menson, ke Švejk denove lin ofendis kaj kriis al li: ”Foje vi min ekkonos! Ĉu tio estas soldatpozo?”

”Obee mi raportas, ke mi havas malbonan pozon, mi forgesis, obee mi raportas, kunfrapi la kalkunumojn. Mi faros tion tuj.” Švejk jam denove staris en la plej bona atentopozo.

La leŭtenanto Dub meditis, kion ankoraŭ diri, sed fine li elbuŝigis nur: ”Atentu vin antaŭ mi, por ke mi ne devu diri tion al vi lastfoje,” al kio li aldone korektis sian malnovan eldiron: ”Vi min ankoraŭ ne konas, sed mi vin konas.”

Forirante de Švejk, la leŭtenanto Dub ekpensis pri sia postdiboĉa stato: ”Povas esti, ke pli bone efikus, se mi al li dirus: 'Mi konas vin, ulo, jam longe de tiu malbona flanko.'

Poste la leŭtenanto Dub igis alvoki al si la servosoldaton Kunert kaj ordonis al li, ke tiu havigu al li kruĉon da akvo.

Honore al Kunert estu dirite, ke en Turowa-Wolska li longe serĉis kruĉon kaj akvon.

Fine li sukcesis ŝteli la kruĉon de pola sinjoro parokestro kaj en la kruĉon ĉerpi akvon el puto, tute garnita per alnajlitaj bretoj. Tiucele li devis kompreneble forigi kelke da bretoj, ĉar la puto estis tiel garnita tiukaŭze, ke akvo en ĝi estis suspekta kiel tifoza.

Sed la leŭtenanto Dub eltrinkis la tutan kruĉon da akvo sen ajnaj pluaj sekvoj, per kio li konfirmis la proverbon: ”Bona porko toleras ĉion.”

Ĉiuj ege eraris, opiniante, ke en Turowa-Wolska ili eble tranoktos.

La ĉefleŭtenanto Lukáš alvokis la telefoniston Chodounský, la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk, la kompanian kurieron Švejk kaj Balounon. La ordonoj esti simplaj. Ĉiuj lasos sian ekipaĵon ĉe la sanitara servo, tuj iros tra kampovojo al Maly Polanec kaj poste laŭlonge de rivereto suben en sudorienta direkto al Liskowiec.

Švejk, Vaněk kaj Chodounský estas enloĝigantoj. Ĉiuj devas prizorgi tranoktadon por la kompanio, kiu sekvos ilin post unu, maksimume post unu kaj duono de horo. Baloun intertempe surloke, kie tranoktos li, la ĉefleŭtenanto Lukáš, devas igi rosti anseron kaj ĉiuj tri devas atenti Balounon, ke tiu duonon da ĝi ne forvoru. Krom tio Vaněk kun Švejk devas aĉeti porkon por la kompanio laŭ tio, kiom da viando apartenas al la tuta kompanio. Nokte oni kuiros gulaŝon. La tranoktejoj por la viraro devas esti en ordo; eviti pedikoplenajn kabanojn, por ke la viraro bone ripozu, ĉar la kompanio formarŝas el Liskowiec tra Krościenko al Starosol jam duonhoron post la sesa matene.

Scie, la bataliono jam ne estis malriĉa. La brigada intendantaro en Sanok elpagis al la batalino antaŭpagojn pro la estonta hombuĉado. En la kompania kaso estis pli ol cent mil kronoj kaj la ĉefseĝentokontisto Vaněk ricevis jam ordonon, kiam ili estos ie surloke, per kio kompreniĝis en tranĉeoj, antaŭ la morto de la kompanio, elkalkuli kaj elpagi al la viraro sumojn, sendube al ĝi apartenantajn pro la nericevita soldatpano kaj manĝo.

Dum ĉiuj kvar ekiris la vojon, ĉe la kompanio aperis loka sinjoro parokestro kaj laŭ la nacieco de la soldatoj disdonis al ili folieton kun ”Lurda kanto” en ĉiuj ligvoj. Li havis da tiuj kantoj paketon, kiun cele de disdono al trairantaj soldataj taĉmentoj lasis al li ĉi tie ia altranga eklezia soldatrangulo, traveturanta la ruinigitan Galicion en aŭtomobilo kun malĉastulinoj.

En valo, kie monto kliniĝas al rivero,
mesaĝon sonorilo sciigas ĝis vespero.
Ave, ave, ave Maria! — Ave, ave, ave Maria!
Bernardan — etulinon spirito supertera
kondukas al herbrica arbaro cerivera. — Ave!
Sur roko ŝi ekvidis rebrilon stelsimilan,
figuron adorindan, sanktegan kaj gracilan. — Ave!
Ornamas la figuron lilia rob’ tre bela,
ĉe koksoj ĉielblua rubando simpla, hela. — Ave!
En manoj kunmetitaj amplena Sinjorino
jen! — tenas rozarion, ĉiela ci Reĝino. — Ave!
Vizaĝo de Bernarda ŝanĝiĝas, supertera
trembrilo siajn vangojn vualas tre tenera. — Ave!
Rigardas sin Maria, si preĝas, surgenuas,
el buso de V Reĝino parol’ ĉiela fluas. — Ave!
’Ke naskis mi sen peko, ekkredu, ho, infano,
la tutan homan genton protektas mia mano.’ — Ave!
Popol' en procesioj ĉi tien tuj pilgirmu,
trankvilon sian sercu, min laŭdu kaj estimu!' — Ave!
'Atestu al nacioj preĝejo el marmoro,
ĉi tie ke mi restas, en dom' de mia gloro' — Ave!
’La fonto, kiu sprucas sub roko kaj deglitas,
esprimas mian amon, ĉi tien vin invitas.’ — Ave!
Ni vokas al vi gloron, vi, valo korfavora,
loĝejon en vi havas Patrino Sepdolora. — Ave!
Kaverno, ho, mirakla troviĝas en la roko,
edenon al ni donis Reĝino sur ĉi loko. — Ave!
Aj, inter ciuj tagoj ĉi tiu vere gloras,
de tiu tag' amasoj grandegaj Vin adoras. — Ave!
Vi volis procesiojn de adorantoj havi,
do venu nin, petantojn, en temp' malbona savi. Ave!
Vi, sava stel’, nin gvidu sur vojoj de la bono,
konduku viajn idojn al sankta Dia trono. — Ave!
Sanktega Virgulino, ameman havu koron,
infanoj viaj spertu patrinan korfavoron. — Ave!

En Turowa-Wolska estis multe da latrinoj kaj ĉe tiuj ĉie kuŝaĉis paperetoj kun la ”Lurda kanto”.

Kaporalo Nachtigal de ie ĉe Kašperské Hory havigis al si botelon da brando de timigita judo, amasigis kelke da kamaradoj kaj nun ĉiuj komencis kanti la ”Lurdan kanton” laŭ la germana teksto sen refreno ”Ave!” en melodio de la kanto ”Princ' Eŭgeno”.

Estis tio terure malbela vojo, kiam mallumiĝis kaj tiuj kvar, kiuj havis la taskon prizorgi tranoktadon por la dekunua kompanio, venis en arbareton super rivereto, eble kondukanta al Liskowiec.

Baloun, kiu je unua fojo troviĝis en situacio, ke li iras ien en nekonataĵon kaj al kiu ĉio: mallumo kaj tio, ke ili iras unue serĉi loĝejojn, ŝajnis neordinare mistera, subite ricevis teruran suspekton, ke tio ne estas nur tiel senkaŭze.

”Kamaradoj,” li diris mallaŭte, stumblante sur la vojo super rivereto, ”ili nin oferis.”

”Kion vi per tio pensas?” mallaŭte ekkriegis al li Švejk.

”Kamaradoj, ni ne kriegu tiom,” petis Baloun mallaŭte, ”mi sentas tion jam en la korpo, oni nin aŭdos kaj tuj komencos kontraŭ ni pafi. Mi tion scias. Tiuj niaj sendis nin antaŭen por elgvati, ĉu ne estas tie la malamiko, kaj se ili aŭdos pafadon, ili tuj scios, ke ne eblas iri pluen. Kamaradoj, ni estas antaŭpatrolo, kiel instruis al mi tion kaporalo Terna.”

”Iru do kiel unua,” diris Švejk. ”Ni iros bele malantaŭ vi, por ke vi ŝirmu nin per via korpo, se vi estas tia giganto. Kiam oni vin pafos, sciigu al ni tion, por ke ni povu ĝustatempe fari 'Al la tero'. Vi estas ja soldato, li timas, ke oni kontraŭ li pafos. Guste tion devas ĉiu soldato ege ŝati, ĉiu soldato devas scii, ke ju plioble la malamiko kontraŭ li ekpafos, des pli ankaŭ malgrandiĝos lia provizo da municio. Per ĉiu pafo, kiun malamika soldato sendas kontraŭ vi, malfortiĝas lia batalkapablo. Li ĉe tio ĝojas, ke li povas kontraŭ vi pafi, ĉar li almenaŭ ne devas kuntreni kartoĉojn kaj pli facile kuras.”

Baloun peze ekĝemis: ”Sed mi havas hejme bienon.”

”Fajfu pri via bieno,” konsilis al li Švejk, ”prefere falu por sinjoro imperiestro. Ĉu oni ne instruis al vi tion dum la soldatservo?”

”Oni tion nur menciis,” diris la stulta Baloun. ”Oni kondukis min nur al ekzercejo, kaj poste jam neniam mi aŭdis pri io simila, ĉar mi iĝis servosoldato... Sinjoro imperiestro povus nin almenaŭ pli bone nutri...”

”Vi estas ja malbeninda nesatigebla porkino. Soldaton antaŭ batalo oni absolute ne povas nutri, tion klarigis al ni kapitano Untergriez jam antaŭ jaroj en la lernejo. Tiu ĉiam al ni diris: 'Damnindaj buboj, se iam eksplodus milito, oni venus sur batalkampon, ne troŝtopu vin antaŭ la batalo! Kiu estos troŝtopita kaj ricevos pafon en la ventron, tiu estas por la vivo perdita, ĉar post tia pafo ĉiu supo kaj soldatpano eliĝos al li el intesto kaj tia soldato tuj ricevos inflamon. Sed se li havas en la stomako nenion, tia pafo en la ventron estas por li bagatelo, kiel se pikus lin vespo, vera ĝojo.' ”

”Mi digestas rapide,” diris Baloun, ”ĉe mi en la stomako neniam restas da tio multe. Ekzemple, mi forvoros la tutan pladon da knedlikoj kun porkaĵo kaj saŭrkrafto, kamarado, kaj post duonhoro mi ne elfekos el ĉio tio pli ol proksimume por tri supokuleroj, tio cetera en mi perdiĝos. Iu ekzemple diras, ke kiam li formanĝos kantarelojn, ke ili eliras el li tiel, kiel ili estis, nur ilin lavpurigi kaj denove meti en vinagron, kaj ĉe mi male. Mi forvoros tiom da kantareloj, ke iu alia de tio krevus, kaj kiam mi poste iras al necesejo, mi ellasos nur iom da flava kaĉo, kiel de infano, tio cetera en mi ankaŭ perdiĝis.

En mi, kamarado,” sciigis Baloun intime al Švejk, ”solviĝas fiŝostoj kaj prunkernoj. Foje mi tion intence kalkulis. Mi formanĝis sepdek knedbulojn farĉitajn per prunoj kun kernoj, kaj kiam venis mia momento, mi iris malantaŭ la domon, fosetis en tio per ligna stangeto, metis la kernojn flanken kaj kalkulis. El sepdek kernoj solviĝis en mi pli ol duono.”

El la buŝo de Baloun eliris mallaŭta longa ĝemo: ”Mia dommastrino preparis knedbulojn farĉitajn per prunoj el terpoma pasto, en kiun ŝi aldonis iom da kazeo, ke ili estu pli satigaj. Si preferis ilin ĉiam superŝutitaj per papavo ol per raspita fromaĝo, kaj mi ĝuste male, tiel ke foje mi ŝin pro tio vangobatis... Mi ne sciis pritaksi mian familian feliĉon!”

Baloun haltis, ekŝmacis, per la lango prilekis la palaton kaj diris malgaje kaj mole: ”Sciu, kamarado, ke nun, kiam mi tion ne havas, ŝajnas al mi, ke la edzino tamen nur pravis, ke ili estas kun tiu ŝia papavo pli bongustaj. Tiam ĉiam al mi ŝajnis, ke tiu papavo ŝtopiĝas al mi inter la dentojn, kaj nun mi pensas, se ĝi ŝtopiĝus... Mia edzino spertis kun mi oftajn kaj grandajn suferojn. Plurfoje ŝi ploris, kiam mi volis, ke ŝi donu pli da majorano en tripkolbasojn, kaj ĉe tio mi ĉiam donis al ŝi ian baton. Foje mi ŝin, kompatindulinon, draŝis tiom, ke ŝi kuŝis du tagojn, ĉar ŝi ne volis morttranĉi al mi vespermanĝe meleagron, laŭdire ke sufiĉas por mi koko.

Jes, kamarado,” ekploris Baloun, ”havi nun tripkolbason sen majorano kaj kokojn. Ĉu vi ŝatas anetan saŭcon? Nu vidu, pro tiu ofte estis kriego, kaj nun mi trinkus ĝin kiel kafon.”

Baloun iom post iom forgesis la imagon de supozata danĝero kaj en nokta silento, ankoraŭ kiam ili descendis suben al Liskowiec, senĉese plu rakontis al Švejk kun emocio, kion li antaŭe ne pritaksis kaj kion li nun manĝus, ke liaj okuloj plorus de ĝojo.

Malantaŭ ili iris la telefonisto Chodounský kun la ĉefserĝento-kontisto Vaněk.

Chodounský rakontis al Vaněk, ke laŭ lia opinio la mondmilito estas idiotaĵo. La plej malbona en ĝi estas, ke kiam ie ŝirigis telefona linio, oni devas nokte iri tion ripari, kaj ankoraŭ pli malbona ĉe tio estas, ke en pasintaj militoj oni ne konis reflektorojn. Sed nun, ĝuste kiam oni riparas tiujn damnindajn dratojn, la malamiko tuj trovas tian telefoniston helpe de reflektoro kaj komencas kontraŭ li pafi per la tuta artilerio.

Sube en la vilaĝo, kien ili iris por elserĉi tranoktejon por la kompanio, estis mallumo kaj komencis boji ĉiuj hundoj, kio devigis la ekspedicion halti kaj mediti pri tio, kiel procedi kontraŭ tiuj ĉi bestaĉoj.

”Kion vi dirus, se ni revenus,” ekflustris Baloun.

”Baloun, Baloun, se ni tion anoncus, vi estus mortpafita pro malkuraĝo,” diris al tio Švejk.

Hundoj bojis ĉiam pli kaj pli, kaj komencis boji eĉ tiuj sude malantaŭ la rivero Ropa en Krościenko kaj en kelkaj aliaj vilaĝoj, ĉar Švejk kriegis en noktan silenton:

”Ekkusi — ekkusi — ekkusi,” kiel li iam kriegis al siaj hundoj, kiam li per ili ankoraŭ komercis.

Hundoj komencis boji ankoraŭ pli, tiel ke la ĉefserĝento-kontisto Vaněk diris al Švejk:

”Ne kriegu al ili, Švejk, aŭ vi ekbojigos la tutan Galicion.” ”Io simila,” respondis Švejk, ”okazis al ni dum manovroj en la regiono ĉe Tábor. Ni almarŝis tien nokte en iun vilaĝon kaj hundoj komencis fari teruran bruegon. La ĉirkaŭaĵo estas tie abunde loĝigita, tiel ke tiu hunda bojado iris de unu vilaĝo al la alia, senĉese pluen kaj pluen, kaj kiam tiuj hundoj en la vilaĝo, kie ni tendumis, jam silentiĝis, ili ekaŭdis denove bojadon de malproksime, ekzemple de ie ĉe Pelhřimov, komencis denove boji kaj post momento bojis ĉio en la regionoj ĉe Tábor, Pelhřimov, Budějovice, Humpolec, Třeboň kaj Jihlava. Nia kapitano, tio estis tia nervoza maljunulaĉo, tiu ne povis elteni hundan bojadon, li ne dormis dum la tuta nokto, senĉese pasis tien kaj reen kaj demandis la gardistaron: 'Kiu bojas, kio bojas?' La soldatoj obee raportis, ke bojas hundoj, kaj tio lin tiel iritis, ke tiuj, kiuj tiam gardostaris, ricevis malpermeson forlasi la kazernon, kiam ni revenis el manovroj. Poste li ĉiam elektis 'hundan patrolon', kaj sendis ĝin antaŭ ni. Tiu havis la taskon anonci al la loĝantaro en la vilaĝo de nia tranokto, ke neniu hundo nokte ekboju, alie ke ĝi estos mortigita. Ankaŭ mi estis en tia patrolo, kaj kiam ni venis en ian vilaĝon de la regiono ĉe Milevsko, mi eraris kaj anoncis al vilaĝestro, ke ĉiu posedanto de hundo, kiu nokte ekbojos, estos mortigita pro strategiaj kaŭzoj. La vilaĝestro ektimis, tuj jungis ĉevalojn kaj veturis al la ĉefa stabo por elpeti pardonon por la tuta vilaĝo. Tien oni lin tute ne enlasis, gardantoj preskaŭ lin mortpafis, li do revenis hejmen, kaj antaŭ ol ni enmarŝis la vilaĝon, laŭ lia konsilo ĉiuj ĉirkaŭvolvis la muzelojn de la hundoj per ĉifonoj, ke tri hundoj ricevis pro tio rabion.” Ili descendis al la vilaĝo, kiam estis akceptita ĝenerala instruo de Švejk, ke hundoj nokte timas fajreton el ekbruligita cigaredo. Malfeliĉe neniu el ili fumis cigaredojn, tiel ke tiu ĉi konsilo de Švejk ne havis pozitivajn rezultojn. Sed montriĝis, ke hundoj bojas pro ĝojo, ĉar ili amplene rememoris trairantajn soldatarojn, kiuj ĉiam lasis al ili ian manĝon.

Ili sentis jam de malantaŭe, ke proksimiĝas tiuj kreaĵoj, kiuj lasas post si ostojn kaj ĉevalajn kadavrojn. Dio scias, de kie ĉirkaŭ Švejk subite aperis kvar bojuloj, kiuj komencis amike sur lin salteti kun vostoj levitaj supren.

Švejk ilin karesis, plaŭdbatetis kaj parolis kun ili en mallumo kiel kun infanoj:

”Ni estas do jam ĉi tie, ni venis al vi dormeti, manĝeti, ni donos al vi ostetojn, pankrustetojn, kaj poste matene ni denove marŝos pluen kontraŭ la malamiko.”

En kabanoj de la vilaĝo oni komencis eklumigi lampojn, kaj kiam ĉe la unua kabano ili komencis bategi la pordon por ekscii, kie loĝas la vilaĝestro, oni aŭdis de interne kriaĉantan kaj jelpan virinan voĉon, kiu ne pole kaj ankaŭ ne ukrajne anoncis, ke ŝi havas la edzon en la milito, la infanojn malsanaj je varioloj kaj ke Moskaloj[62] ĉion forprenis kaj la edzo, antaŭ ol li iris en la militon, ordonis al ŝi nokte al neniu malfermi. Nur post kiam ili intensigis atakon kontraŭ la pordo kun certigo, ke ili estas enloĝigantoj, la pordo malfermiĝis helpe de nekonata mano, kaj kiam ili eniris internen, montriĝis, ke ĉi tie propre loĝas la vilaĝestro, kiu vane klopodis konvinki Švejkon, ke li ne imitis tiun kriaĉantan virinan voĉon. Li sin ekskuzis, ke li dormis en fojno kaj ke lia edzino ne scias, kion ŝi diras, se iu subite vekas ŝin el dormo. Koncerne la tranoktadon por la tuta kompanio, ke la vilaĝo estas tiel malgrandeta, ke ne estas en ĝi loko eĉ por unu soldato. Tute ne ekzistas loko, kie eblus dormi. Ankaŭ aĉeti eblas ĉi tie nenion, Moskaloj ĉion forprenis.

Se sinjoroj bonfardzantoj tion ne malŝatus, li forkondukus ilin al Krościenko, tie estas grandaj bienoj, estas tio nur tri kvaronhoroj de ĉi tie, tie estas sufiĉe da loko, ĉiu soldato povos kovri sin per ŝafa pelto, oni havas tie tiom da bovinoj, ke ĉiu soldato ricevos gamelon da lakto, akvo estas tie bongusta, sinjoroj oficiroj povas dormi tie en kasteleto, sed ĉi tie en Liskowiec? Mizero, skabio kaj pedikoj. Li mem havis iam kvin bovinojn, sed Moskaloj ĉiujn de li forprenis, tiel ke li mem, se li volas lakton por siaj malsanaj infanoj, devas iri ĝis Krościenko.

Kiel atesto de tio ekmuĝis en apuda stalo ĉe li bovinoj kaj oni aŭdis jelpan virinan voĉon, kiu alkriis la kompatindajn bovinojn kaj deziris al ili, ke tordu ilin holero.

Sed la vilaĝestron tio ne konfuzis kaj li daŭrigis, surmetante botojn:

”Unusolan bovinon havas ĉi tie najbaro Vojciek, ĝin vi bonvolis aŭdi, miaj sinjoroj bonfardzantoj, nun ekmuĝi. Tiu bovino estas malsana, malgaja. Moskaloj forprenis de ĝi bovidon. De tiu tempo ĝi ne donas lakton, sed la mastro bedaŭras ĝin morttranĉi, li opinias, ke Dipatrino de Częstochowa[63] alkondukos ĉion denove en ordon.”

Dum sia parolo li surmetis mantelon:

”Ni iros, sinjoroj bonfardzantoj, al Krościenko, daŭros tio eĉ ne tri kvaronhorojn, kion mi, kulpulo, tion diras, daŭros tio eĉ ne duonhoron. Mi konas vojon trans rivereton, poste tra betula arbareto laŭlonge de kverko... Tiu vilaĝo estas granda, kaj tre forta brando en drzinkejoj. Ni iru, sinjoroj bonfardzantoj! Kial heziti? Por sinjoroj soldatoj de via glora regimento necesas, ke ili kusiĝu en ordo, en komforto. Sinjoro imperiestra kaj reĝa soldato, kiu batalas kontraŭ Moskaloj, nepre bezonas puran tranoktejon, komfortan tranoktejon. Kaj ĉe ni? — Pedikoj, skabio, varioloj kaj holero. Hieraŭ ĉe ni, en nia malbenita vilaĝo tri uloj nigriĝis kaŭze de holero. La plej mizerikorda Dio malbenis la vilaĝon Liskowiec...”

En tiu momento Švejk majeste mansignis.

”Sinjoroj bonfarantoj,” li diris, imitante la voĉon de la vilaĝestro. ”En ia libro mi foje legis, ke kiam dum la svedaj militoj estis ordono loĝiĝi en tiu aŭ alia vilaĝo kaj la vilaĝestro iel sin ekskuzis kaj ne volis esti al la enloĝigantoj ĉemane, ke oni lin pendumis sur la plej proksima arbo. Krom tio rakontis al mi hodiaŭ pola kaporalo en Sanok, ke kiam venas enloĝigantoj, vilaĝestro devas kunvoki ĉiujn vilaĝestraranojn, kaj nun oni iras kun ili de kabano al kabano kaj diras simple: ĉi tie estas loko por tri, ĉi tie por kvar viroj, en la parokejo estos sinjoroj oficiroj kaj ĉio devas esti preparita post duonhoro.

Sinjoro bonfaranto,” turnis sin Švejk serioze al la vilaĝestro, ”kie vi havas ĉi tie la plej proksiman arbon?”

La vilaĝestro ne komprenis, kion signifas la vorto 'arbo', kaj tial Švejk al li klarigis, ke tio estas betulo, kverko, pirarbo, pomarbo, mallonge ĉio, kio havas fortikajn branĉojn. La vilaĝestro denove tion ne komprenis, kaj kiam li aŭdis nomi iujn fruktarbojn, li ektimis, ĉar ĉerizoj jam maturiĝis, kaj diris, ke li scias pri nenio tia, nur ke antaŭ la domo li havas kverkon.

”Bone,” diris Švejk, per la mano montrante internacian geston de pendumo, ”ni pendumos vin ĉi tie antaŭ via kabano, ĉar vi devas konscii, ke estas milito kaj ke ni havas ordonojn dormi ĉi tie kaj ne en ia Krościenko. Vi, ulo, ne ŝanĝos niajn strategiajn planojn, aŭ vi balanciĝos sur pendumilo, kiel tio estas en tiu libro pri la svedaj militoj... Tia okazo, sinjoroj, estis foje dum manovroj ĉe Velké Meziříčí.”

En tiu momento interrompis Švejkon la ĉefserĝento-kontisto Vaněk:

”Tion vi diros al ni nur poste, Švejk,” kaj turnante sin al la vilaĝestro, ordonis: ”Do, nun alarmon kaj loĝejojn!”

La vilaĝestro komencis tremi, balbutis ion pri tio, ke li pensis tion por sinjoroj bonfarantoj plej bone, sed se ne eblas alie, ke io en la vilaĝo tamen eble nur troviĝos, por ke ĉiuj sinjoroj estu kontentaj, ke li tuj alportos lanternon.

Kiam li foriris el la ĉambro, kiun tre sporade lumigis malgranda petrola lampeto sub bildo de sanktulo, kiu sur la bildo tordiĝis kiel la plej granda kriplulo, Chodounský subite ekvokis:

”Kien malaperis al ni Baloun?”

Sed antaŭ ol ili povis bone ĉirkaŭrigardi, senbrue malfermiĝis pordeto malantaŭ kameno, kondukanta ien eksteren, kaj tra tiu enŝoviĝis Baloun, ĉirkaŭrigardis, ĉu ne estas tie la vilaĝestro, kaj diris nazparole, kvazaŭ li havus la plej grandan nazkataron:

”Mhi esthis en manĝhoprovizhejo, palphis en ion, phrenis thion en la faŭkhon, khaj nun ĉhio thio ghluiĝas al mhi sur la palathon. Ĝhi esthas nek sala nek dolĉha, esthas thio pana phasto.”

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk lumigis lin per elektra lampeto kaj ĉiuj konstatis, ke en la vivo ili ankoraŭ ne vidis tiel malpurigitan aŭstran soldaton. Poste ili ektimis, ĉar ili vidis, ke la jako de Baloun svelis tiom, kvazaŭ li estus en la plej alta grado de gravedeco.

”Kio al vi okazis, Baloun?” demandis Švejk kunsente, fingropuŝante lin ĉe la svelinta ventro.

”Tio estas kukumetoj,” stertoris Baloun, sufokiĝante per pasto, kiu moviĝis nek supren, nek malsupren, ”atentu, tio estas kukumetoj en salo. Rapidante mi formanĝis tri kaj la ceterajn mi al vi alportis.”

Baloun komencis tiri el sub la jako kukumeton post kukumeto kaj disdonis ilin ĉirkaŭe.

Sur la sojlo staris jam la vilaĝestro kun lanterno, kiu, vidante tiun ĉi scenon, krucosignis sin kaj eklamentis:

”Moskaloj forprenis eĉ niaj forprenas.”

Ĉiuj eliris en la vilaĝon, akompanataj per aro da hundoj, kiuj plej persiste tenis sin ĉe Baloun kaj nun saltatakis poŝon de lia pantalono, kie Baloun havis pecon da lardo, ankaŭ akiritan en la manĝoprovizejo, sed pro avideco perfide malkonfesitan al la kamaradoj.

”Kial la hundoj vin postkuras?” demandis Švejk Balounon. Baloun respondis post iom pli longa medito:

”Ili sentas en mi bonan homon.”

Sed ĉe tio li ne diris, ke li havas la manon sur lardo en poŝo kaj ke unu hundo senĉese dentkaptas al li la manon.

Dum rondiro cele de tranokto oni konstatis, ke Liskowiec estas granda vilaĝo, sed kiu estis vere jam tre elsuĉita de la milita bruego. Ĝi ja ne suferis per incendioj, ambaŭ militantaj partioj kvazaŭ mirakle ne alprenis ĝin en sferon de militaj operacioj, sed estis ĉi tie lokita loĝantaro de nemalproksimaj detruitaj vilaĝoj Chyrov, Grabowa kaj Golubla.

En iuj kabanoj vivis eĉ ok familioj en la plej granda mizero post ĉiuj tiuj perdoj, kiujn ili suferis de la rabista milito, kies unu periodo traflugis ilin kiel sovaĝaj torentoj de inundo.

La kompanion necesis loki en malgranda duonruinigita distilejo sur alia rando de la vilaĝo, kie en fermentejo trovis lokon duono de la kompanio. La ceteraj estis lokitaj po dek viroj en kelke da bienoj, kie monhavaj nobeloj ne allasis al si malriĉan feĉon de povrigitaj senbienuloj.

La stabo de la kompanio kun ĉiuj oficiroj, la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, servosoldatoj, la telefonisto, sanitara servo, kuiristoj kaj Švejk loĝiĝis en parokejo ĉe sinjoro parokestro, kiu ankaŭ ne akceptis al si eĉ unu ruinigitan familion el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke li havis tie sufiĉe da loko.

Estis tio altstatura, magra, maljuna sinjoro en paliĝinta kaj grasmakula sutano, kiu pro granda avareco preskaŭ ne manĝis. Li estis edukita de sia patro al granda malamo kontraŭ rusoj, sed tiun malamon li subite perdis, kiam rusoj cedis kaj venis aŭstrihungaraj soldataroj kaj tiuj forvoris ĉiujn liajn anserojn kaj kokinojn, kiujn la rusoj lasis senatente — kaj loĝis ĉe li kelke da hirtaj kozakoj el malantaŭ Bajkalo.

Poste li ekmalamis la soldatarojn de la monarkio ankoraŭ pli, kiam en la vilaĝon venis hungaroj kaj elprenis ĉiun mielon el liaj abelujoj. Nun li rigardis siajn neatenditajn gastojn kun granda malamo kaj faris al li tre bone, kiam li povis ĉirkaŭ ili paŝi, skui la ŝultrojn kaj ripeti:

”Mi havas nenion. Mi estas vera almozulo, ĉe mi, sinjoroj, vi ne trovos eĉ pantranĉeton.”

Plej malgaje mienis ĉe tio kompreneble Baloun, kiu nur mirakle ne ekploris pro tia mizero. Li havis senĉese en la kapo neklaran imagon pri ia porkido, kies kuprekolora haŭteto kraketas kaj bonodoras. Baloun ĉe tio dormetis en kuirejo de sinjoro parokestro, kien de tempo al tempo enrigardis altkreska junulo, kiu servis ĉe sinjoro parokestro kiel stalservisto kaj kuiristino samtempe kaj havis severan ordonon ĉie atenti, por ke oni ne ŝtelu.

En la kuirejo Baloun trovis ankaŭ nenion, nur en papereto sur salujo iom da kumino, kiun li ŝtopis al si en la buŝon kaj kies aromo vekis ĉe li gustajn halucinojn pri porkido.

Sur korto de la malgranda distilejo malantaŭ la parokejo brulis jam fajro sub kaldronoj de militkuirejo, akvo jam boliĝis kaj en tiu akvo oni kuiris nenion.

La ĉefserĝento-kontisto kun kuiristoj kuris tien kaj reen tra la tuta vilaĝo, serĉdemandis porkon, sed vane. Ĉie ili ricevis la saman respondon, ke Moskaloj ĉion formanĝis kaj forprenis.

Ili vekis ankaŭ judon en drinkejo, kiu komencis siregi al si la tempiobuklojn kaj montri bedaŭron super tio, ke li ne povas al sinjoroj soldatoj helpi, kaj fine li ilin devigis, ke ili aĉetu de li maljunan, cetjaran bovinon, magran mortaĉaĵon, kiu estis nenio alia ol ostoj kaj haŭto. Li volis pro ĝi grandegan sumon, siris al si la barbojn kaj juris, ke tian bovinon ili ne trovos en la tuta Galicio, en la tuta Aŭstrio kaj Germanio, en la tuta Eŭropo kaj sur la tuta mondo, ĉe tio li hurlis, ploris kaj juris, ke tio estas la plej grasa bovino, kiu laŭ la ordono de Jehovo[64] kiam ajn naskiĝis. Li alvokis kiel atestantojn ĉiujn prapatrojn, ke por rigardi tiun bovinon oni alveturas ĝis de Wolocziska, ke en la tuta regiono oni parolas pri tiu bovino kiel pri io fabela, ke tio eĉ ne estas bovino, sed la plej sukriĉa bubalo. Fine li antaŭ ili genuiĝis, kaj ĉirkaŭpremante la genuojn de unu post alia, vokis ĉe tio:

”Prefere mortigu la maljunan, kompatindan judon, sed ne foriru sen la bovino.”

Li konfuzis ĉiujn per sia jelpado tiel, ke tiun bestaĉon, kiun ĉiu bestotombisto abomenus, ili fine fortrenis al militkuirejo. Poste, kiam li jam havis monon en poŝo, ankoraŭ longe li antaŭ ili ploris kaj lamentis, ke ili lin tute pereigis, detruis, ke li mem sin povrigis, se tian belegan bovinon li vendis al ili tiel malmultekoste. Li petis ilin, ke ili lin pendumu pro tio, ke ĉe siaj maljunaj ostoj li faris tian stultaĵon, pro kiu liaj prapatroj devas sin turni en la tomboj.

Kiam li ankoraŭ satruliĝis antaŭ ili en polvo, li deskuis subite de si ĉian bedaŭron, foriris hejmen, kie li diris en kamero al sia edzino:

”Kara Elseta, soldatoj stultaj kaj via Natano ege saĝa.”

La bovino postulis ege da laboro. En iuj momentoj ŝajnis, ke tute ne eblas ĝin senhaŭtigi. Ĉe detirado oni kelkfoje ŝiris la haŭton, sub kiu aperis muskolaro, tordita kiel sekiĝinta ŝipa ŝnurego.

Intertempe oni altrenis de ie sakon da terpomoj kaj komencis senespere kuiri tiujn tendenojn kaj ostojn, dum apude en pli malgranda kuirejo oni kuiris en plena senespero manĝon por oficiroj el peco de tiu skeleto.

Tiu ĉi kompatinda bovino, se tiun ĉi fenomenon de la naturo propre eblas nomi bovino, fiksiĝis al ĉiuj partoprenantoj en vivan memoron kaj preskaŭ certas, ke se pli poste antaŭ la batalo ĉe Sokal'[65] la komandantoj almemorigus al la viraro la bovinon el Liskowiec, la dekunua kompanio kun terura kriego kaj kolerego ĵetegus sin kun bajonetoj kontraŭ la malamiko.

La bovino estis tia malhontulino, ke absolute ne eblis fari el ĝi bovinan supon. Ju pli longe la viando kuiriĝis, des pli ĝi restis ĉe ostoj, formante kun ili unu tuton, rigidiĝis kiel burokrato, kiu duonon de la vivo adoras oficajn laŭliteraĵojn kaj voras nur aktojn.

Švejk, kiu kiel kuriero konservis senĉesan kontakton inter la stabo kaj la kuirejo por sciiĝi, kiam tio estos jam kuirita, raportis fine al la ĉefleŭtenanto Lukáš:

”Sinjoro ĉefleŭtenanto, jam estas el tio porcelano. Tiu bovino havas tiel malmolan viandon, ke per ĝi eblas tranĉi vitron. Kiam la kuiristo Pavlíček kun Baloun provis la viandon, Pavlíček elrompis al si antaŭan denton kaj Baloun molaron.”

Baloun serioze alpaŝis antaŭ la ĉefleŭtenanton Lukáš kaj balbutante, enmanigis al li sian elrompitan denton volvitan en ”Lurda kanto”:

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi faris, kion mi povis. Tiu dento estas elrompita en oficira kuirejo, kiam ni provis, ĉu el tiu viando tamen nur ne eblus prepari bifstekon.”

Post tiuj ĉi vortoj leviĝis de apogseĝo ĉe fenestro trista staturo. Estis tio la leŭtenanto Dub, kiun oni alveturigis per sanitara ĉareto kiel tute ruinigitan homon.

”Mi petas silenton,” li diris per senespera voĉo, ”al mi estas malbone!”

Li denove sidiĝis sur malnovan apogseĝon, kie en ĉiu fendeto estis miloj da pedikaj ovoj.

”Mi estas laca,” li diris per tragika voĉo, ”mi estas malsaneta kaj malsana, mi petas, ke oni antaŭ mi ne parolu pri elrompitaj dentoj. Mia adreso estas: Smíchov, Královská-strato 18. Se mi ne ĝisatendos la matenon, mi petas, ke mia familio estu pri ĉio delikate informita kaj ke oni ne forgesu rimarki sur mia tombo, ke mi estis ankaŭ antaŭ la milito i.r. gimnazia profesoro.”

Li komencis milde ronki kaj jam ne aŭdis, kiel Švejk eldiris verson el kanto pro mortintoj:

Ame vi deprenis pekon de Maria,
vi kanajlon alvenigis de l' kruC al cel' lia,
eĉ min savi, Dio, estu volo via.

Poste estis konstatite de la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, ke la eminenta bovino devas kuiriĝi ankoraŭ du horojn en la oficira kuirejo, ke pri bifsteko ne eblas eĉ paroli kaj ke anstataŭ bifsteko oni kuiros gulason.

Estis decidite, ke antaŭ ol oni trumpetos manĝosignalon, la viraro dormetu, ĉar la vespermanĝo estos preta nur antaŭmatene.

La ĉefserĝentokontisto Vaněk altrenis de ie garbeton da fojno, metis ĝin sub sin en la parokeja kuirejo, nervoze tordis al si la lipharojn kaj diris mallaŭte al la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu ripozis super li sur malnova sofo:

”Kredu al mi, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke dum la tuta milito mi ankoraŭ ne voris tiajn bovinojn...”

En la kuirejo antaŭ ekbruligita stumpo de preĝeja kandelo sidis la telefonisto Chodousnký kaj anticipe skribis leterojn hejmen, por ke li ne devu per tio peni, kiam ili fine havos destinita la numeron de feldposto. Li skribis:

”Mia amata kaj kara edzino, la plej kara Boženka!

Estas nokto kaj mi senĉese rememoras vin, mia oro, kaj vidas vin, kiel ankaŭ vi min rememoras, kiam vi ekrigardos vakan liton apud vi. Vi devas al mi pardoni, ke ĉe tio venas al mi en la menson diversaj aferoj. Vi scias bone, ke jam ekde komenco de la milito mi estas sur batalkampo kaj ke mi aŭdis jam multon de miaj kamaradoj, kiuj estis vunditaj, ricevis forpermeson kaj kiam ili venis hejmen, ĉiu el ili preferus vidi sin sub la tero ol esti atestanto de tio, ke iu fripono amindumas lian edzinon. Estas tio por mi tre doloriga, kara Boženka, kiam mi devas tion ĉi al vi skribi. Mi tion al vi eĉ ne skribus, sed vi mem bone scias, ke vi al mi konfidis, ke mi ne estas la unua, kiu serioze pri vi interesiĝis kaj ke antaŭ mi havis vin jam sinjoro Kraus el Mikulášská-avenuo. Kiam mi nun tion rememoras en tiu ĉi nokto, ke tiu fripono povus ankoraŭ vin pretendi dum mia foresto, mi opinias, kara Boženka, ke mi strangolmortigus lin surloke. Longe mi kaŝis tion en mi, sed se mi ekpensas, ke li povus denove vin postkuri, mia koro kunpremiĝas kaj mi atentigas vin nur pri tio, ke mi ne toleros ĉe mi malĉastulinon, kiu amorus kun ĉiu kaj farus malhonoron al mia nomo. Pardonu al mi, kara Boženka, miajn akrajn vortojn, sed atentu, ke mi ne eksciu pri vi ion malbonan. Alie mi estus devigita sentripigi vin ambaŭ, ĉar mi decidiĝis jam al ĉio, eĉ se tio kostus al mi la vivon. Milfoje vin kisas, salutas la paĉjon kaj panjon Via Antoĉjo.

PS. Ne forgesu, ke mi donis al vi mian nomon!”

Li daŭrigis en skribado de leteroj por provizo:

”Mia la plej kara Boženka!

Kiam vi ricevos tiujn ĉi liniojn, sciu, ke ni estas post granda batalo, en kiu la milita fortuno turnis sin al nia flanko. Ni forpafis interalie proksimume dek malamikajn aeroplanojn kaj generalon kun granda veruko sur la nazo.En la plej kruda batalo, kiam super ni krevis ŝrapneloj, mi pensis pri vi, kara Boženka, kion vi probable faras, kiel vi fartas kaj kio nova estas hejme? Ĉe tio mi ĉiam rememoras, kiel ni kune estis en bierfarejo 'Ĉe Tomaso', kiel vi kondukis min hejmen kaj kiel la sekvantan tagon doloris al vi la mano de tiu peno. Nun ni denove iras antaŭen, tiel ke ne restas al mi jam pli da tempo por daŭrigi la skribadon. Mi esperas, ke vi restis al mi fidela, ĉar vi bone scias, ke koncerne tion mi estas senkompatulo. Sed estas jam tempo por marŝi! Mi kisas vin milfoje, kara Boženka, kaj esperu, ke ĉio tio bone finiĝos.

Via sincera Antoĉjo.”

Le telefonisto Chodounský komencis dormeti kaj ekdormis super la tablo.

La parokestro, kiu ne dormis kaj senĉese pasis tra la parokejo, malfermis pordon al la kuirejo kaj pro sparemo blovestingis finbrulantan stumpon de preĝeja kandelo apud Chodounský.

En la manĝoĉambro dormis neniu krom la leŭtenanto Dub. La ĉefserĝento-kontisto Vaněk, kiu en kancelario de la brigado en Sanok ricevis novan budĝeteton koncerne provizadon de la soldataro per produktoj, zorge ĝin studis kaj konstatis, ke propre ju pli la soldataro proksimiĝas al la fronto, des pli malaltiĝas ĝiaj porcioj. Li devis eĉ ekrideti al paragrafo de la ordono, en kiu oni malpermesas uzi safranon kaj zingibron ĉe preparo de supo por la viraro. En la ordono estis ankaŭ noto, ke ĉe militkuirejoj oni kolektu ostojn kaj sendadu ilin al diviziaj magazenoj en la ariero. Tio estis iom neklara, ĉar oni ne sciis, pri kiuj ostoj temas, ĉu pri homaj aŭ pri ostoj el alia buĉota brutaro.

”Aŭdu, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, oscedante pro enuo, ”antaŭ ol ni ricevos ian manĝon, vi povus rakonti al mi ian okazintaĵon.”

”Ho,” respondis Švejk, ”antaŭ ol ni ricevos manĝon, en tia okazo mi devus al vi rakonti, sinjoro ĉefleŭtenanto, la tutan historion de la ĉeĥa nacio. Mi konas nur tre mallongan okazintaĵon pri certa sinjorino postestrino el la regiono ĉe Sedlčany, al kiu post morto de sia edzo oni konfidis tiun poston. Tio pri si venis al mi en la kapon tuj, kiam mi aŭdis paroli pri feldpostoj, kvankam kun tiuj tio havas tute nenion komunan.”

”Švejk,” ekparolis la ĉefleŭtenanto Lukáš de sur la sofo, ”vi komencas denove per viaj teruraj idiotaĵoj.”

”Kompreneble, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, tio estas vere terure idiota okazintaĵo. Mi mem ne scias, kiel povis veni al mi en kapon io tiel idiota, pri io tia paroli. Tio estas aŭ denaska idioteco, aŭ rememoroj el la junaĝo. Sur nia terglobo, sinjoro ĉefleŭtenanto, estas diversaj karakteroj kaj tiu kuiristo Jurajda havis tamen nur veron, kiam li estis foje en Bruck ebriega, falis en fosaĵon kaj ne povis de tie surgrimpi, ke li de tie kriis:

'La homo estas destinita kaj alvokita al tio, ke li ekkonu la veron, regu per sia spirito en harmonio de la eterna universo, ke li senĉese evoluu kaj kleriĝu, iom post iom eniru en pli altajn sferojn, en pli inteligentajn kaj pli amplenajn mondojn.' Kiam ni volis lin de tie eltiri, li gratis kaj mordis. Li opiniis, ke li estas hejme, kaj nur kiam ni deĵetis lin tiel denove, li komencis flatpeti, ke ni lin de tie eltiru.”

”Sed kio estas pri tiu poŝtestrino?” senespere ekvokis la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Ŝi estis tre bonanima ulino, sed tamen nur kanajla, sinjoro ĉefleŭtenanto, en la poŝto ŝi plenumis ĉiujn siajn devojn, sed ŝi havis unu mankon, ke ŝi opiniis, ke ĉiuj ŝin persekutas, insidas ŝin, kaj tial post taglaboro ŝi donis pri ili anoncojn al oficejoj laŭ tio, kiel ĉiuj tiuj cirkonstancoj kuniris. Foje matene ŝi iris en arbaron por kolekti fungojn kaj tre bone rimarkis, kiam ŝi iris laŭlonge de lernejo, ke sinjoro instruisto jam maldormis, salutis ŝin kaj demandis, kien ŝi iras tiel frumatene. Kiam ŝi al li diris, ke ŝi iras kolekti fungojn, li respondis, ke li venos post ŝi. El tio ŝi konkludis, ke li havis pri ŝi, la maljuna ulino, iajn nehonestajn intencojn, kaj poste, kiam ŝi ekvidis lin vere eliri el densejo, si ektimis, forkuris kaj tuj skribis anoncon al loka lerneja konsilantaro, ke li intencis sin perforti. La instruiston oni submetis al enketo kontraŭ la disciplino, kaj por ke el tio eble ne estu publika malhonoro, alveturis enketi tion mem la lerneja inspektoro, kiu turnis sin al ĉefĝendarmo, ke tiu donu prijuĝon, ĉu la instruisto estas eble kapabla je tia faro. La ĉefĝendarmo ekrigardis en aktojn kaj diris, ke tio ne eblas, ĉar tiu instruisto estis jam foje akuzita de parokestro ke li postkuris lian nevinon, ĉe kiu tiu parokestro dormis, sed ke tiu instruisto prenis al si ateston de distrikta kuracisto, ke li estas impotenta ekde siaj ses jaroj, kiam li rajdside falis el subtegmento sur timonon de garbveturilo. Tiu kanajla ulino faris do anoncon pri la ĉefĝendarmo, distrikta kuracisto kaj lerneja inspektoro, ke ili ĉiuj estas subaĉetitaj de tiu instruisto. Ili ĉiuj sin akuzis, si estis kondamnita kaj apelaciis, ke si estas spiritmalforta. Esploris sin kriminalaj kuracistoj kaj tiuj donis al si bontrovon, ke kvankam si estas idiota, ke si tamen povas plenumi kiun ajn statan servon.” La ĉefleŭtenanto Lukáš ekkriis:

”Jesuo Maria!”, al kio li ankoraŭ aldonis: ”Ion mi al vi dirus, Švejk, sed mi ne volas abomenigi al mi la vespermanĝon,” al kio Švejk proklamis:

”Mi diris al vi, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio, kion mi al vi rakontos, estas io terura idiota.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš nur eksvingis la manon kaj diris: ”De vi mi jam eksciis da 'saĝaĵoj', vere.”

”Ĉiu ne povas esti saĝa, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk konvinke, ”tiuj malsaĝaj devas fari escepton, ĉar se ĉiu estus saĝa, en la mondo estus tiom da prudento, ke ĉiu dua homo el tio tute idiotiĝus. Se ekzemple, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ĉiu konus la leĝojn de la naturo kaj scius elkalkuli al si la distancojn en la universo, li nur ĝenus siajn ĉirkaŭulojn, kiel certa sinjoro Čapek, kiu iradis en la gastejon 'Ĉe la kaliko', nokte ĉiam eliris el la bierejo surstraten, ĉirkaurigardis la stelplenan firmamenton kaj kiam li revenis, paŝis de unu al la alia kaj diris: 'Hodiaŭ bele lumas Jupitero, vi eĉ ne scias, kanajlo, kion vi havas super la kapo. Tio estas distancoj, ke se oni vin, fripono, elpafus el kanono, vi flugus tien per rapideco de kanona kuglo milionojn kaj milionojn da jaroj.' Ĉe tio li estis tiel vulgara, ke poste li mem kutime elflugis el la gastejo per rapideco de elektra tramo, proksimume, sinjoro ĉefleŭtenanto, per dek kilometroj en horo. — Aŭ ni havas ekzemple, sinjoro ĉefleŭtenanto, formikon...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš rektiĝis sur la sofo kaj kunmetis la manojn:

”Mi devas miri al mi mem, ke mi ĉiam kun vi parolas, Švejk, mi konas vin ja, Švejk, tiel longan tempon ”

Švejk ĉe tio konsente kapjesis:

”Tio dependas de kutimo, sinjoro ĉefleŭtenanto, tio estas ĝuste en tio, ke ni konas nin reciproke jam longe kaj ke ni kune travivis jam diversajn aferojn. Ni kune trasuferis jam multon kaj ĉiam ni venis al tio kiel blinda kokido al grajno. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio estas la sorto. Kion sinjoro imperiestro direktas, tion bone li direktas, li nin kunvenigis kaj mi deziras ankaŭ nenion alian ol povi esti al vi iam tre multe utila. — Ĉu vi ne havas malsaton, sinjoro ĉefleŭtenanto?”

La ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu intertempe denove ekkuŝis sur la malnovan sofon, diris, ke la lasta demando de Švejk estas la plej bona solvo de ĝena amuzo, ke li iru nur demandi, kiel statas la afero pri manĝo. Estos nepre pli bone, se Švejk iros por momento eksteren kaj forlasos lin, ĉar tiuj idiotaĵoj, kiujn li de li aŭdas, lacigas lin pli ol la tuta marŝo de Sanok. Li tre volonte por momento ekdormus, sed li ne povas.

”Tion faras cimoj, sinjoro ĉefleŭtenanto. Tio estas jam malnova superstiĉo, ke parokestroj naskas cimojn. Nenie vi trovos tion da cimoj kiel en parokejoj. Parokestro Zamastil en Horní Stodólky verkis pri cimoj eĉ libron, ili rampis sur lin eĉ dum la prediko.”

”Kion mi do diris, Švejk, ĉu vi iros al la kuirejo, aŭ ne?”

Švejk foriris kaj kiel ombro eliris malantaŭ li piedfingre Baloun.

Kiam matene ili ekmarŝis el Liskowiec al Starasol, ili kunveturigis en militkuirejo la kompatindan bovinon, kiu ankoraŭ ne finkuiriĝis. Estis decidite, ke oni kuiros ĝin dumvoje, kaj formanĝos ĝin, kiam estos ripozo en duono de la vojo el Liskowiec al Starasol.

Al la viraro oni kuiris por la vojo nigran kafon.

La leŭtenanton Dub oni denove tiris sur la sanitara ĉareto, ĉar post la hieraŭo estis al li ankoraŭ pli malbone. Pleje elsuferis de li lia servosoldato, kiu devis seninterrompe kuri apud la ĉareto, ĉe kio la leŭtenanto Dub senĉese al li kriis, ke Kunert hieraŭ pri li tute ne zorgis, ke li reguligos kun li la kontojn, kiam ili venos sur la lokon. Ĉiumomente li petis, ke oni donu al li akvon, kiun li eltrinkis kaj tuj denove elvomis.

”Al kiu — al kio vi ridas?” li kriis de sur la ĉareto. ”Mi instruos vin, kun mi ne ludu, vi min ekkonos!”

La ĉefleŭtenanto Lukáš rajdis sur ĉevalo kaj kiel kompaniulon havis apud si Švejkon, kiu paŝis vigle antaŭen, kvazaŭ li ne povus ĝisatendi la momenton, kiam li kunpuŝiĝos kun la malamiko. Ĉe tio li rakontis:

”Ĉu vi rimarkis, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke iuj niaj homoj estas vere kiel musoj? Ili havas eĉ ne tridek kilogramojn sur la dorso kaj jam ne povas tion elteni. Necesus fari al ili prelegojn, kiel faris ilin al ni la mortinto sinjoro ĉefleŭtenanto Buchánek; tiu sin mortpafis pro kaŭcio, kiun li prenis al si cele de edziĝo de sia estonta bopatro[66] kaj kiun li fordiboĉis kun malĉastulinoj. Poste li prenis al si duan kaŭcion de tiu dua estonta bopatro, per tiu li mastrumis jam pli ekonomie, tiun li iom post iom malgajnis en ludkartoj kaj ulinetojn li flanklasis. Ankaŭ tio ne sufiĉis al li por longa tempo, tiel ke li devis turni sin cele de kaŭcio al tria estonta bopatro. Por tiu tria kaŭcio li aĉetis al si ĉevalon, araban virĉevalon, nepursangan...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš desaltis de sur la ĉevalo.

”Švejk,” li diris per minaca tono, ”se vi parolos ankoraŭ pri kvara kaŭcio, mi deĵetos vin en fosaĵon.”

Li denove eksaltis sur la ĉevalon kaj Švejk serioze daŭrigis: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri kvara kaŭcio oni ne povas eĉ paroli, ĉar post la tria kaŭcio li sin mortpafis.”

”Fine,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Por ke ni do ne forgesu la parolon,” daŭrigis Švejk, ”tiajn prelegojn, kiajn ĉiam faris al ni sinjoro ĉefleŭtenanto Buchánek, kiam soldatoj dum marŝo falis, necesus laŭ mia modesta opinio fari al la tuta viraro, kiel li tion kutimis. Li faris paŭzon, amasigis nin ĉiujn kiel kokidojn ĉirkaŭ kovkokino kaj komencis al ni klarigadi: 'Kanajloj, vi tute ne scias pritaksi, ke vi marŝas sur la terglobo, ĉar vi estas tia nekulturita bando, ke la homo ekrigardante vin emas vomi, lasi vin tiel marŝi sur la suno, kie homo — kiu sur nia mizera planedo havas pezon de sesdek kilogramoj — pezas pli ol mil sepcent kilogramojn, tiam vi duonmortaĉus, tio estus marŝado, se vi havus en la tornistro pli ol ducent okdek kilogramojn, ĉirkaŭ tri kvintalojn, kaj la fusilo pezus unu kaj duonon de kvintalo. Tiam vi ĝemegus kaj elŝovus la langon kiel mortlaciĝintaj hundoj.' Inter ni estis kompatinda instruisto, kiu aŭdacis ankaŭ anonci sin por ekparoli: 'Kun via permeso, sinjoro ĉefleŭtenanto, sur la luno sesdekkilograma homo pezas nur dek tri kilogramojn. Sur la luno ni havus pli facilan marŝadon, ĉar nia tornistro pezus tie nur kvar kilogramojn. Sur la luno ni ŝvebus kaj ne marŝus.' 'Tio estas terura,' diras al tio la mortinto, sinjoro ĉefleŭtenanto Buchánek, 'ulo mizera, vi logas de mi vangobaton, ĝoju, ke mi donos al vi nur tian ordinaran surteran, se mi donus al vi tiun lunan, ĉe via malgranda pezo vi flugus ien ĝis Alpoj kaj frakasiĝus je ili. Se mi donus al vi tiun pezan sunan, la uniformo sur vi ŝanĝiĝus al kaĉo kaj via kapo foflugus ien ĝis Afriko.' Li donis al li do tiun ordinaran surteran vangobaton, la scivolulo komencis plori kaj ni marŝis pluen. Li ploris dum la tuta tempo ĉe marŝo kaj parolis, sinjoro ĉefleŭtenanto, pri homa digno, ke oni lin traktas kiel ian parolnekapablan animalon. Poste sinjoro ĉefleŭtenanto sendis lin al raporto, oni malfermis lin por dek kvar tagoj kaj li servis aldone ankoraŭ ses semajnojn[67], sed li ilin ne finservis, ĉar li havis hernion, oni lin iel devigis, ke li turnu sin en la kazerno sur reko, li tion ne eltenis kaj mortis kiel simulanto en malsanulejo.”

”Tio estas vere stranga, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”ke, kiel mi diris al vi jam kelkfoje, vi havas kutimon per kurioza maniero malestimigi la oficiraron.”

”Tion mi ne havas,” respondis Švejk kun sincero. ”Mi volis al vi nur rakonti pri tio, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel iam en soldatservo la homoj mem venigis sin en malfeliĉon. Tiu homo opiniis, ke li estas pli klera ol sinjoro ĉefleŭtenanto, per tiu luno li volis lin humiligi en okuloj de la viraro, kaj kiam li ricevis tiun surteran baton sur la faŭkon, ĉiuj iel respiris, neniun tio ĉagrenis, male, ĉiuj ĝojis, ke sinjoro ĉefleŭtenanto faris tian bonan ŝercon per tiu surtera vangobato; tion oni nomas savita situacio. Al la homo io tuj devas veni en la menson kaj jam estas bone. Antaŭ jaroj en Prago kontraŭ preĝejo en Karmelitská-strato, sinjoro ĉefleŭtenanto, havis butikon de kunikloj kaj alia birdaro sinjoro Jenom. Tiu ekamindumis filinon de librobindisto Bílek. Sinjoro Bílek tiun interkonatiĝon ne favoris kaj publike ankaŭ proklamis en gastejo, ke se sinjoro Jenom venus peti la manon de lia filino, ke li deĵetegos lin de sur la ŝtuparo tiel, ke la mondo tion ne vidis. Sinjoro Jenom ektrinkis por kuraĝo kaj tamen nur iris al sinjoro Bílek, kiu bonvenigis lin en antaŭĉambro kun granda tranĉilo, per kiu oni pritranĉas randon de libroj kaj kiu aspektas kiel tranĉilego por mortigi ranojn. Li alkriegis lin, kion li ĉi tie faras, kaj en tiu momento kara sinjoro Jenom ekfurzis tiel forte, ke pendolhorloĝo sur la vando ekhaltis. Sinjoro Bílek komencis ridi, tuj metis al li la manon kaj parolis nur: 'Bonvolu eniri, sinjoro Jenom — bonvolu sidiĝi — espereble vi ne surkakiĝis — mi ja ne estas tiel malbona homo, estas vero, ke mi volis vin elĵeti, sed nun mi vidas, ke vi estas tute agrabla sinjoro, vi estas originala homo. Mi estas librobindisto, mi tralegis multe da romanoj kaj rakontoj, sed en neniu libro mi legis, ke fianĉo prezentus sin ĉimaniere.' Ĉe tio li ridis, ĝis li devis teni al si la ventron, kaj kun ega ĝojo diris, ke tio ŝajnas al li esti kvazaŭ ili konus sin reciproke ekde la naskiĝo, kvazaŭ ili estus denaskaj fratoj, tuj portis al li cigaron, sendis por biero, por italaj kolbasetoj, alvokis la edzinon, prezentis lin al si kun ĉiuj detaloj de tiu furzoellaso. Tiu forkraĉis kaj iris for. Poste li alvokis la filinon kaj diras al si: 'Tiu ĉi sinjoro venis peti vian manon ĉe tiuj ĉi cirkonstancoj.' Li filino tuj komencis plori kaj proklamis, ke si lin ne konas, ke si ne volas lin eĉ vidi, restis do nenio alia ol ke ambaŭ sinjoroj eltrinku la bieron, formanĝu la italajn kolbasetojn kaj disiru. Poste sinjoro Jenom havis ankoraŭ malhonoron en tiu gastejo, kien iradis sinjoro Bílek, kaj fine ĉie en la tuta kvartalo oni ne nomis lin alie ol 'La surfekiĝinto Jenom' kaj ĉie oni al si rakontis, kiel li volis savi la situacion. — La homa vivo, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, estas tiel komplika, ke la nura vivo de homo estas kompare kun tio bagatelo. — Al ni en la gastejon 'Ĉe la kaliko' en la strato Na Bojišti iradis ankoraŭ antaŭ la milito ĉefpolicisto, certa sinjoro Hubička, kaj ankaŭ sinjoro redaktoro, kiu kolektis sciigojn pri rompitaj kruroj, surveturigitaj homoj, memmortigantoj kaj publikigis tion en gazeto. Tio estis tiel gaja sinjoro, ke li pasigis pli da tempo en polica gardistejo ol en sia redakcio. Tiu foje ebriigis sinjoron ĉefpoliciston Hubicka kaj en la kuirejo ili intereanĝis al si la vestojn, tiel ke la ĉefpolicisto estis vestita civile kaj el sinjoro redaktoro iĝis ĉefpolicisto, li nur kovris numeron de sia revolvero kaj ekiris Pragon por patroli. En nokta silento en Resselstrato, malantaŭ iama pundomo de sankta Venceslao, li renkontis iom aĝan sinjoron en cilindra ĉapelo kaj pelto, kiu iris brakenbrake kun aĝeta sinjorino en peltmantelo. Ambaŭ rapidis hejmen kaj diris eĉ ne unu vorton. Li saltis antaŭ ilin kaj ekkriegis al tiu sinjoro en la orelon: 'Ne kriegu tiom, aŭ mi vin forkondukos!' Imagu, sinjoro ĉefleŭtenanto, tiun ilian ektimon. Vane ili al li klarigis, ke tio estas ŝajne eraro, ĉar ili ambaŭ veturas de festeno ĉe sinjoro regento. Ke la kaleŝo alveturigis ilin ĝis malantaŭ la Nacia teatro kaj ke nun ili volas uzi freŝan aeron, ili loĝas nemalproksime, ĉe Moráň, li estas regenta ĉefkonsilisto kun la edzino. 'Vi ne kondukos min je la nazo', alkriegis lin plu la alivestita redaktoro, 'vi devas honti, se vi estas, kiel vi diras, regenta ĉefkonsilisto kaj kondutas ĉe tio kiel bubo. Mi observas vin jam tre longe, kiel vi bategis per bastono rulkurtenojn de ĉiuj butikoj, kiuj estis dumvoje, kaj ĉe tio via, kiel vi diras, edzino, al vi helpis.' 'Mi ja, kiel vi vidas, havas neniun bastonon. Tio estis eble iu antaŭ ni.' 'Kiel vi povus ĝin havi', diras al tio la alivestita redaktoro, 'se vi ĝin batrompis, kiel mi vidis, tie malantaŭ angulo je maljunulinaĉo, kiu vizitas gastejojn por vendi rostitajn terpomojn kaj kaŝtanojn.' Tiu sinjorino eĉ plori jam ne kapablis kaj sinjoro regenta ĉefkonsilisto ekscitiĝis tiom, ke li komencis paroli ion pri vulgareco, post kio li estis arestita kaj alkondukita al la plej proksima patrolo en distrikto de komisarejo en Salmastrato, al kiu la alivestita redaktoro diris, ke ĝi forkonduku tiun paron al la komisarejo, ke li estas de la sankta Henriko[68] kaj estis ofice en Vinohrady, tiujn ambaŭ li trafis ĉe rompo de la nokta silento, ĉe nokta interbatiĝo, kaj ke ili samtempe ankoraŭ kulpiĝis per ofendo de la polica gardistaro. Ke li plenumos sian aferon en komisarejo ĉe la sankta Henriko kaj post unu horo ke li venos al komisarejo en Salmastrato. La patrolo do fortrenis ilin ambaŭ kun si, kie ili sidis ĝis mateno kaj atendis tiun ĉefpoliciston, kiu intertempe flankvoje revenis al 'Ĉe la kaliko' en la strato Na Bojišti, tie vekis la ĉefpoliciston Hubička kaj ege delikate al li sciigis, kio okazis kaj kia enketado el tio rezultos, se Hubička ne tenos la langon malantaŭ la dentoj...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ŝajnis esti jam lacigita per tiu parolo, sed antaŭ ol li instigis la ĉevalon troti por antaŭrajdi la avangardon, li diris al Švejk:

”Se vi parolus ĝis vespero, estus tio ĉiam pli idiota.” ”Sinjoro ĉefleŭtenanto,” vokis Švejk malantaŭ la forrajdanta ĉefleŭtenanto, ”ĉu vi ne deziras scii, kiel tio finiĝis?”

La ĉefleŭtenanto Lukáš rapidigis al galopo.

La stato de la leŭtenanto Dub pliboniĝis tiagrade, ke li elrampis el la sanitara ĉareto, amasigis ĉirkaŭ si la tutan stabon de la kompanio kaj kiel en duonkonscio komencis ĉiujn instrui. Li havis al ili ege longan parolon, kiu ŝarĝis ĉiujn pli ol municio kaj fusiloj.

Estis tio miksaĵo de diversaj alegorioj.

Li komencis: ”La amo de soldatoj al sinjoroj oficiroj faras nekredeblajn oferojn eblaj kaj de tio ne dependas, kaj male, se tiu ĉi amo ne estas ĉe la soldato denaska, oni devas ĝin eldevigi. En civila vivo eldevigita amo de unu al la alia, ni diru de lernejservisto al profesoraro, eltenos tiel longe kiel la ekstera potenco, kiu ĝin eldevigas, sed en la soldatservo ni vidas veran malon, ĉar la oficiro ne povas permesi al la soldato eĉ la plej etan malfirmigon de tiu amo, kiu ligas la soldaton al lia superulo. Tiu ĉi amo ne estas nur ordinara amo, sed temas propre pri estimo, timo kaj disciplino.”

Švejk dum la tuta tempo iris apude ĉe la maldekstra flanko, kaj kiel la leŭtenanto Dub parolis, li estis per la vizaĝo senĉese turnita al li dekstren.

La leŭtenanto Dub komence tion iel ne rimarkis kaj daŭrigis plu en sia parolo:

”Tiu ĉi disciplino kaj devo obei, deviga amo de la soldato al la oficiro estas ege lakona, ĉar la rilato inter la soldato kaj la oficiro estas tute simpla: unu obeas, la alia ordonas. Jam antaŭlonge ni legis en libroj pri milita arto, ke ĝuste la soldata lakonismo, la soldata simpleco estas tiu virto, kiun devas alproprigi al si ĉiu soldato, amanta, vole nevole, sian superulon, kiu en liaj okuloj devas por li esti la plej granda, preta, kristaliĝinta objekto de firma kaj perfekta volo.”

Nur nun li ekrimarkis ”Rigardi dekstren!” de Švejk, kiel tiu lin okulsekvas; tio estis al li tre malagrabla, ĉar subite sentis li mem, ke en sia parolo li iel implikiĝas kaj povas nenien elveturi el tiu ĉi vojo de soldata amo al la superulo, kaj tial li alkriis Švejkon:

”Kial vi gapas al mi kiel bovido al nova pordego?”

”Laŭ la ordono, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, vi mem bonvolis min foje atentigi, ke mi sekvu per la rigardo vian buŝon, kiam vi parolas. Ĉar ĉiu soldato devas plenumi ordonojn de sia superulo kaj memori ilin eĉ por la estonta tempo, mi estis al tio devigita.”

”Rigardu,” kriis la leŭtenanto Dub, ”al la alia flanko, nur ne rigardu min, stulta ulo, vi scias, ke mi tion ne ŝatas, ke mi ne toleras, se mi vin vidas, mi ekcelos mian atenton al vi.” Švejk faris per la kapo turnon maldekstren kaj paŝis plu apud la leŭtenanto Dub tiel rigide, ke la leŭtenanto Dub ekkriis:

”Kien vi rigardas, se mi parolas kun vi?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke laŭ via ordono mi estas en la pozo 'rigardi maldekstren'.”

”Ah,” ekĝemis la leŭtenanto Dub, ”vi prezentas ja krucon. Rigardu rekte antaŭen kaj pensu pri vi: mi estas tia stultulo, ke pri mi ne estos domaĝe. Ĉu vi tion memoras?”

Švejk rigardis antaŭ sin kaj diris:

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ĉu mi al tio respondu?”

”Kion vi aŭdacas,” alkriegis lin la leŭtenanto Dub. ”Kiel vi kun mi parolas, kion vi per tio pensas?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke per tio mi pensas nur pri tiu via ordono en iu stacio, kie vi min riproĉis, ke mi tute ne respondu, kiam vi finos la parolon.”

”Vi min do timas,” diris ĝojiĝe la leŭtenanto Dub, ”sed vi min ankoraŭ ne ekkonis. Antaŭ mi tremis aliaj homoj ol estas vi, memoru tion. Mi sciis bridi aliajn ulojn , tial fermu la faŭkon kaj restu bele malantaŭe, ke mi vin ne vidu!”

Tiel Švejk restis malantaŭe ĉe la sanitara servo kaj komforte veturis per ĉareto ĝis la loko destinita por ripozo, kie ĉiuj fine ĝisatendis supon kaj viandon el la kompatinda bovino.

”Tiun bovinon necesis marini en vinagro almenaŭ dek kvar tagojn, kaj se jam ne tiun bovinon, do tiun homon, kiu ĝin aĉetis,” proklamis Švejk.

De la brigado ĉevale algalopis kuriero kun nova decido por la dekunua marŝkompanio, ke la marŝordono ŝanĝiĝas al Felsztyn, Woralycze kaj Sambor lasi flanken, tie ne eblas loĝigi la kompanion, ĉar tie estas du regimentoj el Poznaň. La ĉefleŭtenanto Lukáš faris tujajn dispoziciojn. La ĉefserĝento-kontisto Vaněk kun Švejk elserĉos tranokton por la kompanio en Felsztyn.

”Atentu, Švejk, ke vi ne faru ion dumvoje,” atentigis lin la ĉefleŭtenanto Lukáš. ”Cefe kondutu ĝentile al la loĝantaro!” ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi klopodos. Mi havis ja malbelan sonĝon, kiam antaŭmatene mi iom ekdormis. Mi sonĝis pri trogo, kiu en koridoro de domo, kie mi loĝis, tralasadis akvon dum la tuta nokto, ĝis tio elfluis kaj tramalsekigis plafonon ĉe sinjoro dommastro, kiu tuj matene min malluigis. Tia okazaĵo, sinjoro ĉefleŭtenanto, jam vere estis; en Karlín, malantaŭ la viadukto...”

”Donu al ni trankvilon, Švejk, pri viaj stultaj paroloj kaj prefere rigardu kun Vaněk la mapon, tra kie vi iru. Do ĉi tie vi vidas tiujn vilaĝojn. De tiu ĉi vi iros dekstren al rivereto kaj laŭlonge de ĝia fluo ĝis la plej proksima vilaĝo kaj de tie, kie enfluas unua rivereto, kiu estos ĉe via dekstra mano, vi iros tra kampovojo supren, precize norden, kaj vi povas erarvojiĝi nenien alien ol en Felsztynon. Ĉu vi tion memoras?”

Švejk do ekpaŝis kun la ĉefserĝento-kontisto Vaněk laŭ la marŝordono.

Estis post tagmezo; la regiono peze respiris en varmego kaj malbone surŝutitaj kavoj kun entombigitaj soldatoj eldonadis putran haladzon. Ili venis en regionon, kie oni kondukis batalojn ĉe marŝoj al Przemyśl kaj kie maŝinpafiloj falĉis la tutajn batalionojn. En malgrandaj arbaretoj ĉe rivereto vidiĝis, kiel furiozis artilerio. Anstataŭ arboj sur grandaj areoj kaj deklivoj elstaris el la tero iaj stumpoj kaj tiun ĉi dezerton sulkigis tranĉeoj.

”Ĉi tie tio aspektas alie ol ĉe Prago,” diris Švejk por interrompi la silenton.

”Ĉe ni estas rikoltosezono jam for,” diris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk. ”En regiono ĉe Kralupy ni komencas kiel unuaj.”

”Ĉi tie estos post la milito tre bona rikolto,” diris Švejk post momento. ”Ĉi tie oni ne devos aĉeti ostosterkaĵon, tio estas tre avantaĝa por kampistoj, se sur iliaj kampoj dispolviĝos la tuta regimento; mallonge, tio estas vivrimedo. Mi havas zorgon nur pri tio, ke tiuj kampistoj ne lasu al si pendigi ion de iu ĉe la nazo kaj superflue ne vendu tiujn ostojn de soldatoj al sukerfarejo por fabriki el ili ostan karbon[69]. En la kazerno en Karlín estis iam ĉefleŭtenanto Holub, tiu estis tiel klera, ke ĉiuj ĉe la kompanio rigardis lin kiel idioton, ĉar pro sia klereco li ne ellernis insulti soldatojn kaj pri ĉio li meditis nur el scienca vidpunkto. Foje soldatoj al li raportis, ke ricevita soldatpano ne estas vorebla. Alia oficiro ekscitiĝus pro tia aroganteco, sed li ne, li restis trankvila, nomis neniun porko aŭ porkino, eĉ sur la faŭkon li donis al neniu. Li nur kunvokis ĉiujn siajn virojn kaj diras al ili per sia agrabla voĉo: 'Unue, soldatoj, vi devas konscii, ke la kazerno ne estas delikataĵvendejo, ke vi povu tie elekti marinitajn angilojn, fiŝetojn en oleo kaj sandviĉojn. Ĉiu soldato devas esti tiel inteligenta, ke li forvoru sen replikoj ĉion, kion li ricevas, kaj havi en si tiom da disciplino, ke li ne miru al kvalito de tio forvorenda. Imagu, soldatoj, ke estus milito. Al tiu tero, en kiun oni vin post batalo entombigos, estus tute egale, per kia soldatpano vi ŝtopigis antaŭ via morto. La panjo tero vin malkomponiĝos kaj forvoros eĉ kun botoj. En la mondo nenio povas perdiĝi, el vi, soldatoj, elkreskos nova greno, el kiu estos soldatpanoj por novaj soldatoj, kiuj eble denove kiel vi ne estos kontentaj, iros plendi kaj renkontos iun, kiu igos ilin malliberigi poreterne, ĉar tion li rajtas. Nun, soldatoj, mi ĉion tion al vi bele klarigis kaj eble mi ne devas plurfoje al vi almemorigi, ke kiu venontfoje iros plendi, tiu tre ŝatos, kiam li denove ekvidos la dian lumon.' — 'Se li nin almenaŭ insultus', diradis la soldatoj inter si kaj ĉiuj tiuj delikataj paroloj en prelegoj de sinjoro ĉefleŭtenanto terure ilin ĉagrenis. Foje oni do elektis el la kompanio min, ke mi iel al li diru, ke ĉiuj lin amas kaj ke tio ne estas vera soldatservo, se li ne insultas. Mi iris do al li en la loĝejon kaj petis lin, ke li forĵetu ĉian sinĝenemon, ke la soldatservo devas esti akra kiel zono, la soldatoj estas alkutimiĝintaj al tio, ke oni al ili ĉiutage almemorigu, ke ili estas hundoj kaj porkoj, alie ke ili perdas estimon al siaj superuloj. Komence li kontraŭstaris, parolis ion pri inteligenteco, pri tio, ke en la nuna tempo estas jam malpermesite servi sub kanvergo, sed fine li tamen lasis sin konvinki, vangobatis min kaj elĵetis tra la pordo, ke altiĝu lia aŭtoritato. Kiam mi anoncis la rezulton de mia traktado, ĉiuj havis el tio grandan ĝojon, sed li denove neniigis tion al ili tuj la sekvantan tagon. Li venas al mi kaj antaŭ ĉiuj diras: 'Švejk, hieraŭ mi trofervoriĝis, jen vi havas florenon kaj trinku je mia sano. Necesas scii, kiel trakti la soldataron.'

Švejk ĉirkaŭrigardis la regionon.

”Mi opinias,” li diris, ”ke ni iras malbonan direkton. Sinjoro ĉefleŭtenanto klarigis al ni tion ja bone. Ni devas iri supren, suben, poste maldekstren kaj dekstren, poste denove dekstren, poste maldekstren — kaj ni iras ĉiam rekten. Aŭ ni eble jam trapasis ĉion tion senatente dum la parolo? Mi vidas ĉi tie antaŭ mi nepre du vojojn al tiu Felsztyn. Mi proponas, ke ni nun iru tiun vojon maldekstre.”

La ĉefserĝentokontisto Vaněk, kiel tio jam kutime estas, se du troviĝas sur vojkruciĝo, komencis aserti, ke oni devas iri dekstren.

”Tiu mia vojo,” diris Švejk, ”estas pli komforta ol tiu via. Mi iros laŭlonge de rivereto, kie kreskas miozotoj, kaj vi vagaĉos ie tra sekejo. Mi tenas min je tio, kion diris al ni sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ni absolute ne povas erarvojiĝi, kaj se ni ne povas erarvojiĝi, kial mi grimpus ien sur monteton; mi iros bele tra herbejaro, ornamos mian kepon per eta floro kaj sirkolektos la tutan florbukedon por sinjoro ĉefleŭtenanto. Cetere ni povas konvinkiĝi, kiu el ni du pravas, kaj mi esperas, ke ni ĉi tie disiros kiel bonaj kamaradoj. Ĉi tie estas tia regiono, ke al tiu Felsztyn devas konduki ĉiuj vojoj.”

”Ne faru stultaĵojn, Švejk,” diris Vaněk, ”laŭ la mapo ni devas ĉi tie iri, kiel mi diras, ĝuste dekstren.”

”Mapo povas ankaŭ erari,” respondis Švejk, descendante en valon de rivereto. ”Foje nokte fumaĵisto Křenek el Vinohrady iris hejmen laŭ urbplano de Prago el 'Ĉe Montág' en Malá Strana al Vinohrady kaj antaŭmatene li venis ĝis Rozdělov ĉe Kladno, kie oni trovis lin matene tute frostorigidiĝintan en sekala kampo, kien li falis pro laciĝo. Se vi do ne lasas vin konvinki, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, kaj havas obstinan kapon, ni devas do disiri kaj ni renkontiĝos nur surloke en Felsztyn. Rigardu nur la poshorloĝon, por ke ni sciu, kiu estos tie pli frue. Kaj se eble minacus al vi ia danĝero, ekpafu en aeron, por ke mi sciu, kie vi estas.”

Posttagmeze Švejk ĝisiris al malgranda lageto, kie li renkontiĝis kun forkurinta rusa militkaptito, kiu ĉi tie sin banis kaj ĉe ekvido de Švejk komencis fuĝi nuda, kiel li eliris el akvo.

Švejk scivolis, kiel eble konvenus al li rusa uniformo, kiu kuŝaĉis ĉi tie sub saliketoj, demetis tiun sian kaj vestis sin en rusan uniformon de kompatinda nuda militkaptito, kiu fuĝis de transporto, loĝigita en vilaĝo malantaŭ arbaro. Švejk deziris vidi sin detale speguliĝi en akvo, tial li paŝis sur bordo de la lago tiel longe, ĝis trovis lin tie patrolo de soldata ĝendarmaro, kiu serĉis la rusan dizertinton. Estis tio hungaroj kaj tiuj fortrenis Švejkon malgraŭ liaj protestoj al etapo en Chyrov, kie ili alvicigis lin al transporto de rusaj militkaptitoj, destinitaj al laboro ĉe riparo de fervoja trako direkte al Przemyśl.

Ĉio tio okazis tiel rapide, ke Švejk ekkonsciis la situacion nur la sekvantan tagon kaj per peceto da ligna brulstumpo skribis sur blankan muron de lerneja ĉambro, kie oni loĝigis parton de la militkaptitoj: Ĉi tie dormis Jozefo Švejk el Prago, kompania kuriero de la dekunua marŝko de la naŭdekunua regimento, kiu kiel enloĝiganto pro eraro falis en aŭstran kaptitecon ĉe Felsztyn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.