La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

2. LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK  EN LA POLICA DIREKCIO

La Sarajeva atenco plenigis la polican direkcion per multaj viktimoj. Oni kondukis unu homon post la alia kaj maljuna inspektoro en akcepta kancelario diris per sia bonula voĉo:

”Vi pagos kare pro tiu Ferdinando!”

Kiam oni fermis Švejkon en unu el multaj kameroj de la unua etaĝo, li trovis tie kompanion de ses homoj. Kvin el ili sidis ĉirkaŭ tablo, kaj en angulo sur tabullito kaŭris mezaĝa viro, kvazaŭ li ilin evitus. Švejk komencis eldemandadi unu viron post la alia, kial ili estas malliberigitaj.

De tiuj kvin sidantaj ĉirkaŭ la tablo li ricevis preskaŭ la saman respondon:

”Pro Sarajevo”, ”pro Ferdinando”, ”pro la murdo al sinjoro arkiduko”, ”pro Ferdinando”, ”pro tio, ke sinjoron arkidukon oni ekzekutis en Sarajevo”.

La sesa, evitanta tiujn kvin, diris, ke li volas havi kun ili nenion komunan por ke ne falu sur lin suspekto, li sidas ĉi tie nur pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice.

Švejk sidiĝis al la kompanio de konspiruloj ĉe la tablo, kiuj rakontis al si jam la dekan fojon, kiel ili en tion implikiĝis.

Ĉiujn krom unu trafis tio en gastejo, vinejo aŭ kafejo. La escepton faris neordinare dika sinjoro kun okulvitroj kaj plorŝvelaj okuloj, kiu estis arestita hejme en sia loĝejo, ĉar du tagojn antaŭ la Sarajeva atenco li pagis 'Ĉe Brejška' konsumaĵon de du serbaj studentoj de teknika altlernejo, kaj detektivo Brix vidis lin ebria en ilia kompanio en Retězová-strato, en 'Montmartre', kie li ankaŭ pagis anstataŭ ili, kiel li jam konfirmis en protokolo per sia subskribo.

Al ĉiuj demandoj dum informa enketo en la polica direkcio li lamentis stereotipe:

”Mi havas papervendejon.”

Al tio li ricevis same stereotipan respondon:

”Tio vin ne senkulpigas.”

Etkreska sinjoro, al kiu tio okazis en vinejo, estis profesoro pri historio kaj rakontis al vinejestro historion de diversaj atencoj. Li estis arestita ĝuste en la momento, kiam li finis psikologian analizon de ĉiu atenco per vortoj:

”La ideo pri atenco estas tiel simpla kiel la ovo de Kolumbo.”

”Same kiel tio, ke atendas vin Pankrác,” kompletigis lian eldiron polica komisaro dum enketo.

Tria konspirulo estis prezidanto de bonfara societo ”Dobromil” en Hodkovicky. En la tago, kiam oni faris la atencon, ”Dobromil” aranĝis ĝardenan feston kun koncerto. Venis ĉefĝendarmo por postuli, ke la partoprenantoj disiru, ke Aŭstrio funebras, al kio la prezidanto de ”Dobromil” diris bonkore: ”Atendu momenton, ĝis oni finludos 'Ho, slavoj'[18].”

Nun li sidis ĉi tie kun la kapo klinita kaj lamentis:

”En aŭgusto ni havos novan voĉdonadon pri la prezidantaro, se mi ne estos ĝis tiu tempo hejme, povas okazi, ke oni min ne elektos. Kiel prezidanto mi funkcias jam la dekan periodon. Tiun malhonoron mi ne postvivos.”

Strange ekludis la mortinto Ferdinando kun la kvara arestito, viro de pura karaktero kaj senmakula honoro. Plenajn du tagojn li evitis kian ajn interparolon pri Ferdinando; ĝis vespere en kafejo ĉe mariaĝo, superatutante trefreĝon per karoa sepo, li diris:

”Sep kugloj kiel en Sarajevo.”

Al la kvina viro, kiu — kiel li mem diris — sidas ĉi tie ”pro la murdo al sinjoro arkiduko en Sarajevo”, ankoraŭ nun hirtiĝis la hararo kaj barbo pro teruro tiel, ke lia kapo memorigis tiun de grifono.

Tiu en restoracio, kie li estis arestita, ne diris eĉ unu vorton; li eĉ ne legis gazetojn pri la mortigo de Ferdinando kaj sidis ĉetable tute sola, kiam venis al li sinjoro, sidiĝis kontraŭ li kaj rapide al li diris:

”Ĉu vi legis tion?”

”Mi ne legis.”

”Ĉu vi scias pri tio?”

”Mi ne scias.”

”Kaj ĉu vi scias, pri kio temas?”

”Mi ne scias, pri tio mi ne zorgas.”

”Kaj tamen tio meritas vian intereson.”

”Mi ne scias, kio meritus mian intereson. Mi elfumos cigaron, trinkos miajn kelke da glasoj, vespermanĝos kaj ne legas ĵurnalojn. La gazetaro mensogas. Kial mi ekscitiĝu?”

”Ĉu vin do ne interesas eĉ tiu murdo en Sarajevo?”

”Min interesas tute neniu murdo, okazu ĝi en Prago, Vieno, Sarajevo aŭ Londono. Por tio ekzistas oficejoj, juĝejoj kaj la polico. Se oni iam ie iun murdis, bone al li okazis, kial li estis tiel stulta kaj nesingarda, ke li lasis sin mortigi.”

Tio estis liaj lastaj vortoj en tiu interparolo. De tiu tempo li nur laŭte ripetis en kvinminutaj paŭzoj:

”Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa.”

Tiujn vortojn li kriis ankaŭ ĉe la pordego de la polica direkcio, tiujn vortojn li ripetos, kiam oni veturigos lin al kriminala juĝejo en Prago kaj kun tiuj vortoj li enpaŝos ankaŭ sian ĉelon.

Elaŭskultinte ĉiujn tiujn terurajn konspirulajn historiojn, Švejk trovis konvena klarigi al ili absolutan senesperon de ilia situacio.

”La situacio de ni ĉiuj estas ege malbona,” li komencis siajn konsolajn vortojn, ”tio ne estas vero, kion vi diras, ke al vi, al ni ĉiuj nenio povas okazi. Kial ni havus la policon, se ne por tio, ke ĝi punu nin pro niaj senbridaj faŭkoj. Se la tempo estas tiel danĝera, ke oni mortpafas arkidukojn, neniu povas miri, se oni kondukas lin al polica direkcio. Tion ĉion oni faras por brilo, por ke Ferdinando havu reklamon antaŭ sia entombigo. Ju pli da ni ĉi tie estos, des pli bone por ni, ĉar ni sentos nin pli gaje. Kiam mi soldatis, kelkfoje estis malliberigita duono de nia kompanio. Kaj kiom da senkulpaj homoj oni kondamnis. Kaj ne nur en soldatservo, sed ankaŭ de tribunaloj. Mi memoras, ke foje oni kondamnis ulinon, ke si strangolis siajn novnaskitajn ĝemelojn. Kvankam si ĵuris, ke si ne povis strangoli ĝemelojn, se naskiĝis al si nur unu knabineto, kiun si sukcesis sufoki tute sendolore, oni kondamnis sin tamen nur pro duobla murdo. Aŭ tiu senkulpa cigano el Záběhlice[19], kiu dum Kristnaska nokto enŝteliĝis en nutraĵvendejon. Li ĵuris, ke li iris nur sin varmigi, sed tio al li neniel helpis. Ho ve, se tribunalo prenas jam ion en siajn manojn. Sed tiu 'ho ve' devas esti. Eble ne ĉiuj homoj estas tiaj friponoj, kiel eblas pri ili supozi; sed kiel nun distingi bonulon de fiulo, precipe en la nuna, tiel streĉa tempo, kiam oni forpafis tiun Ferdinandon? Kiam mi soldatis ĉe ni en Budějovice, en arbaro malantaŭ ekzercejo iu mortpafis hundon de sinjoro kapitano. Eksciinte tion, li alvokis nin ĉiujn, vicigis kaj diras, ke eliru ĉiu deka viro. Mi, memkompreneble, ankaŭ estis la deka, kaj tiel ni staris en atento-pozo kaj eĉ ne palpebrumis. La kapitano ĉirkaŭiras nin kaj diras: 'Kanajloj, aĉuloj, fiuloj, makulaj hienoj, mi volus pro tiu hundo ŝovi vin ĉiujn en izolejojn, dishaki vin je nudeloj, mortpafi vin kaj fari el vi porciojn da peklitaj karpoj. Sed por ke vi sciu, ke mi vin ne indulgos, mi donas al vi ĉiuj dekkvartagan malpermeson forlasi la kazernon.' Vidu do, tiam temis pri hundeto kaj nun eĉ pri sinjoro arkiduko. Kaj tial devas regi teruro, por ke tiu funebro estu pompa.”

”Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa,” ripetis la hirtiĝinta viro.

”Ankaŭ Jesuo Kristo estis senkulpa,” diris Švejk, ”kaj ankaŭ lin oni krucumis. Nenie, neniam kaj por neniu gravis ia senkulpa homo. Fermi la faŭkon kaj plu servi, kiel oni diradis al ni dum la soldatservo. Tio estas la plej bona kaj la plej bela.” Švejk kuŝiĝis sur tabulliton kaj kontente ekdormis. Intertempe oni alkondukis du novajn virojn. Unu el ili estis bosniano. Li pasis tra la kamero, dentgrincis kaj ĉiu dua lia vorto estis ”fikivianpsikon”. Turmentis lin la imago, ke en la polica direkcio perdiĝos lia stratvendista korbo.

La alia nova gasto estis sinjoro Palivec, kiu, rimarkinte sian konaton Švejk, vekis lin kaj per tragikoplena voĉo ekvokis: ”Ankaŭ mi estas jam ĉi tie!”

Švejk kore skuis lian manon kaj proklamis:

”Mi vere ĝojas. Mi sciis, ke tiu sinjoro tenos la vorton, kiam li al vi diris, ke oni por vi venos. Tia akurateco estas bona afero.”

Sed sinjoro Palivec rimarkis, ke tia akurateco valoras merdon kaj flustre Švejkon demandis, ĉu la ceteraj arestitaj sinjoroj ne estas stelistoj, ĉar tio povus al li, la negocisto, malutili.

Švejk klarigis al li, ke ĉiuj krom unu, kiu sidas ĉi tie pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice, apartenas al ilia kompanio arestita pro la arkiduko.

Sinjoro Palivec ofendiĝis kaj proklamis, ke li estas ĉi tie ne pro iu idiota arkiduko, sed pro sinjoro imperiestro. Kaj ĉar la ceterajn komencis tio interesi, li rakontis al ili, kiel musoj malpurigis al li sinjoron imperiestron.

”Ili lin aĉigis, bestioj,” li finis prezentadon de sian okazintaĵo, ”kaj min ili fine alkondukis en malliberejon. Tion mi al la musoj ne pardonos,” li aldonis minace.

Švejk denove ekkuŝis, sed li ne dormis longe, ĉar oni venis por forkonduki lin al enketo.

Kaj tiel, suprenirante tra ŝtuparo al la tria sekcio cele de enketo, Švejk portis sian krucon sur la supron de Golgoto, mem ne konsciante sian martirecon.

Ekvidinte surskribon, ke estas malpermesite kraĉi sur la koridoroj, li petis la policiston ke tiu permesu al li kraĉi en ujon, kaj radiante sian naivon, li enpaŝis la kancelarion kun vortoj:

”Mi deziras bonan vesperon, sinjoroj, al vi ĉiuj kune.” Anstataŭ respondo iu puŝis lin ĉe la ripoj kaj starigis antaŭ tablon, post kiu sidis sinjoro de malvarma ofica vizaĝo kun trajtoj de besta krueleco, kvazaŭ li ĵus elfalus el la libro de Lombroso[20] ”Pri krimulaj tipoj”.

Li sangsoife ekrigardis Švejkon kaj diris:

”Ne mienu tiel idiote.”

”Mi ne povas min helpi,” respondis Švejk serioze, ”oni liberigis min de soldatservo pro idioteco kaj speciala komisiono ofice deklaris min idioto. Mi estas ofica idioto.”

La krimultipa sinjoro dentklakis:

”Tio, pri kio oni vin kulpigis kaj kion vi faris, atestas, ke vi havas ĉiujn kvin sensojn kune.”

Kaj nun li elnombris al Švejk la tutan vicon de diversaj krimoj, komencante per ŝtatperfido kaj finante per ofendo al Lia Moŝto kaj membroj de imperiestra domo. Meze de tiu grupo brilis aprobo al la murdo de la arkiduko Ferdinando, de kie branĉiĝis novaj krimoj, inter kiuj paradis tiu pri instigo al ribelo, ĉar ĉio tio okazis en publika ejo.

”Kion vi al tio diras?” triumfe demandis la sinjoro kun trajtoj de besta krueleco.

”Estas da tio multe,” respondis Švejk senkulpe, ”grandkvante malutilas ĉio.”

”Nu vidu, ke vi tion rekonas.”

”Mi rekonas ĉion, severeco devas ekzisti, sen ĝi oni atingus nenion. Kiel kiam mi soldatis...”

”Fermu la faŭkon!” alkriis la polica konsilisto Švejkon, ”kaj parolu, nur kiam mi vin pri io demandos! Ĉu vi komprenas?” ”Kial mi ne komprenus,” diris Švejk, ”obee mi raportas, ke mi komprenas kaj scias orientiĝi en ĉio, kion vi bonvolas diri.” ”Kun kiu vi havas interrilatojn?”

”Kun mia ordigistino, via mosto.”

”Kaj en lokaj politikaj rondoj, ĉu tie vi havas neniun konaton?”

”Mi havas, via mosto, mi aĉetas la posttagmezan eldonon de 'Nacia politiko', nomatan 'La bojulino'[21].”

”For!” alkriegis Švejkon la sinjoro de besta mieno.

Kiam oni kondukis lin el la kancelario, Švejk diris: ”Bonan nokton, via mosto.”

Reveninte en sian kameron Švejk anoncis al ĉiuj arestitoj, ke la enketo estas amuzo. ”Oni vin iom alkrias kaj poste vin elpelos.”

”Iam,” daŭrigis Švejk, ”tio estis pli terura. Foje mi legis libron, ke akuzito devis pasi sur ardigita fero kaj trinki fanditan plumbon, por ke montriĝu, ĉu li estas senkulpa. Aŭ oni surmetis al li torturbotojn kaj streĉis lin sur eskalon, se li ne volis konfesi, aŭ bruligis liajn koksojn per fajrobrigada torĉo, kiel oni faris tion al sankta Johano de Nepomuk. Tiu laŭdire ĉe tio kriegis, kvazaŭ li estus sub tranĉiloj, kaj ne ĉesis, dum oni ne ĵetis lin de sur Elizabetaponto en akvorezista sako. Estis pli da tiaj okazoj kaj poste la homon oni ankoraŭ kvaronumis aŭ palisumis ie ĉe Nacia muzeo. Kaj se oni ĵetis lin nur en malsatigejon, tiam tia homo sentis sin kiel novnaskita.

Nun esti malliberigita estas amuzo,” plu asertis Švejk kun plaĉo, ”nenia kvaronumo, neniaj torturbotoj, ni havas tabullitojn, tablon, benkon, ni ne premas nin unu al la alia, ni ricevas supon, oni donas al ni panon, alportas kruĉon da akvo, necesejon ni havas rekte ĉe la faŭko. En ĉio vidiĝas progreso. Estas vero, al la enketejo estas tio iom malproksime, tra tri koridoroj en la pli altan etaĝon, sed kompense ĉie en la koridoroj estas pure kaj vigle. Unu homon oni kondukas tien, la alian reen, junan, maljunan, viran eĉ inan sekson. Ĉiu ĝojas, ke li ne estas ĉi tie almenaŭ sola. Ĉiu iras kontente sian vojon kaj ne devas timi, ke oni diros al li en la kancelario: 'Do, ni konsiliĝis kaj morgaŭ vi estos aŭ kvaronumita aŭ ŝtiparumita, laŭ via propra deziro.' Tio estis certe malfacila decido kaj mi opinias, sinjoroj, ke en tia momento multaj el ni estus ege embarasitaj. Jes, nun la kondiĉoj jam pliboniĝis favore al ni.” Li ĝuste finis la defendon de moderna malliberigado de civitanoj, kiam gardisto malfermis la pordon kaj ekvokis: ”Švejk, vestu vin kaj iru al la enketo.”

”Mi vestos min,” respondis Švejk, ”kontraŭ tio mi havas nenion, sed mi timas, ke temas pri eraro, de enketo oni min jam unu fojon eljetis. Kaj krom tio mi timas, ke tiuj ceteraj sinjoroj, kiuj estas ĉi tie kun mi, ne koleru, ke mi iras al la enketo la duan fojon sinsekve kaj ili ankoraŭ ne estis tie nun ĉi-vespere eĉ unufoje. Ili povus kontraŭ mi ĵaluzi.”

”Elŝoviĝu kaj ne babilu,” estis la respondo al ĝentlemana proklamo de Švejk.

Švejk denove troviĝis antaŭ la krimultipa sinjoro, kiu sen kia ajn enkonduko demandis lin severe kaj senkompate:

”Ĉu vi konfesas ĉion?”

Švejk fiksis siajn bonulajn, bluajn okulojn sur la senkompata homo kaj mole diris:

”Se vi deziras, via moŝto, ke mi konfesu, mi obeos, tio ne povas al mi malutili. Sed se vi diros: 'Švejk, konfesu nenion,' mi elturniĝos ĝis mia lasta spiro.”

La severa sinjoro notis ion en aktoj, kaj enmanigante plumon al Švejk instigis lin tion subskribi.

Kaj Švejk subskribis la denuncon de Bretschneider eĉ jenan aldonon:

Viaj supre montritaj akuzoj kontraŭ mi baziĝas sur vero.

Jozefo Švejk

Subskribinte, li turnis sin al la severa sinjoro:

”Ĉu mi subskribu ankoraŭ ion? Aŭ ĉu mi venu nur matene?”

”Matene oni forveturigos vin al la kriminala juĝejo,” li ricevis respondon.

”Je kioma horo, via moŝto? Por ke mi, pro Sinjoro Kristo, ne fordormu.”

”For!” ekkriegis tio al Švejk hodiaŭ la duan fojon de kontraŭa flanko de la tablo, antaŭ kiu li staris.

Revenante en sian novan kraditan hejmon, Švejk diris al policisto, kiu lin akompanis:

”Ĉi tie ĉio iras kiel sur reloj.”

Tuj kiam oni fermis malantaŭ li la pordon, la kunarestitoj surŝutis lin per diversaj demandoj, kiujn Švejk respondis klare:

”Mi ĵus konfesis, ke mi ŝajne mortigis la arkidukon Ferdinando. ”

Ses viroj konsterne kuntiriĝis sub pedikoplenajn kovrilojn, nur la bosniano diris:

”Feliĉan vojaĝon.”

Ekkuŝante sur la tabullito, Švejk proklamis:

”Domaĝe, ke ni ne havas ĉi tie vekhorloĝon.”

Sed matene oni vekis lin eĉ sen vekhorloĝo kaj precize je la sesa horo veturigis Švejkon en ”verda Antono”[22] al la landa kriminala juĝejo.

”Matena horo plena de oro,” diris Švejk al siaj kunvojaĝantoj, kiam la ”verda Antono” ekveturis el la pordego de la polica direkcio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.