La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

3. ŠVEJK ANTAŬ KRIMINALAJ KURACISTOJ

Puraj, hejmecaj ĉambretoj de la landa kriminala juĝejo faris sur Švejk la plej favoran impreson. Kalkitaj muroj, nigre lakitaj kradoj kaj dika aresteja ĉefgardisto sinjoro Demartini kun violaj galonoj kaj borderaĵo sur la ofica kaskedo. Viola koloro estas preskribita ne nur ĉi tie, sed ankaŭ ĉe religiaj ceremonioj en la Cindra Merkredo kaj la Paska Vendredo.

Revenis glora epoko de la roma hegemonio super Jerusalemo. Oni elkondukadis arestitojn kaj starigis ilin antaŭ Pilatojn de la 1914a jaro suben en teretaĝon. Kaj enketaj juĝistoj, Pilatoj de la moderna epoko, anstataŭ honeste lavi siajn manojn sendadis al si por perkelto kaj biero al 'Ĉe Teissig' kaj al la stata prokuroro transdonadis novajn kaj novajn akuzojn.

Ĉi tie plejparte perdiĝis kia ajn logiko kaj venkis §, strangolis §, idiotigis §, kraĉis §, ridis §, minacis §, mortigis § kaj ne pardonis. Estis tio ĵonglistoj per la leĝoj, adorantoj de kodaj laŭliteraĵoj, voruloj de la akuzitoj, tigroj de aŭstra ĝangalo, okulmezurantaj sian salton sur la kulpigiton laŭ la numero de paragrafoj.

Escepton faris kelkaj sinjoroj (same kiel ankaŭ en la polica direkcio), kiuj ne prenis la leĝon tiel strikte, ĉar ĉie eblas trovi tritikon inter agrostemo.

Al tia sinjoro oni alkondukis Švejkon por enketo. Iom aĝa sinjoro de bonanima mieno, kiu iam, enketante konatan murdiston Valeš, neniam forgesis al li diri: ”Bonvolu sidiĝi, sinjoro Valeš, ĉi-momente estas ĉi tie libera seĝo.”

Kiam oni alkondukis Švejkon, li kun sia denaska afablo petis lin sidiĝi kaj diris:

”Ĉu vi do estas tiu sinjoro Švejk?”

”Mi opinias,” respondis Švejk, ”ke tiu mi devas esti, ĉar ankaŭ mia paĉjo estis Švejk kaj la panjo sinjorino Švejk. Mi ne povas fari al ili tian malhonoron, ke mi malkonfesu mian nomon.”

La vizaĝon de la enketa juĝeja konsilisto laŭ-flugis afabla rideto:

”Vi kuiris al vi ja belan kaĉon. Vi havas multe da tio sur la konscienco.”

”Mi havas ĉiam multe da tio sur la konscienco,” diris Švejk, ridetante ankoraŭ pli afable ol sinjoro juĝeja konsilisto, ”povas esti, ke mi havas da tio sur la konscienco eĉ pli ol bonvolas havi vi, via moŝto.”

”Tio vidiĝas laŭ la protokolo, kiun vi subskribis,” diris la juĝeja konsilisto per ne malpli afabla tono, ”ĉu oni ne faris sur vin ian premon ĉe la polico?”

”Tute ne, via moŝto. Mi mem ilin demandis, ĉu mi tion subskribu, kaj kiam ili diris, ke mi subskribu, mi ilin obeis. Ja mi ne inter-batiĝus kun ili pro mia propra subskribo. Per tio mi nepre al mi ne helpus. Devas esti ordo.”

”Sinjoro Švejk, ĉu vi sentas vin tute sana?”

”Tute sana, tion ne tute, via-moŝta sinjoro konsilisto. Mi havas reŭmatismon, mi ŝmiras min per opodeldoko.”

La maljuna sinjoro denove afable ekridetis: ”Kion vi dirus al tio, se ni igus vin esplori fare de kriminalaj kuracistoj?” ”Mi opinias, ke mi ne fartas tiom malbone, por ke tiu sinjoroj superflue perdu pro mi la tempon. Min esploris jam sinjoro doktoro en la polica direkcio, ĉu mi ne havas gonoreon.” ”Nu, sinjoro Švejk, ni tion tamen nur provos per sinjoroj kriminalaj kuracistoj. Ni formos komisionon kiel decas, vin ni metos en enketan arestejon kaj vi intertempe bone ripozos. Nun ankoraŭ unu demandon. Laŭ la protokolo vi laŭdire proklamis kaj disvastigis, ke nun baldaŭ eksplodos la milito?” ”Tiu, mi petas, eksplodos en la plej proksima tempo, via-moŝta sinjoro konsilisto.”

”Kaj ĉu de tempo al tempo ne kaptas vin paroksismoj?” ”Tiuj, mi petas, min ne kaptas, nur iam preskaŭ kaptis min aŭtomobilo sur Karolo-placo, sed tio okazis jam antaŭ vico da jaroj.”

Per tio estis la enketo finita, Švejk prezentis la manon al sinjoro juĝeja konsilisto kaj reveninte en sian ĉambreton, diris al siaj kunuloj:

”Do, pro la murdo al sinjoro arkiduko Ferdinando esploros min kriminalaj kuracistoj.”

”Ankaŭ min ili jam esploris,” diris juna viro, ”tio estis en la tempo, kiam mi venis antaŭ tribunalon pro ŝtelitaj tapiŝoj. Oni rekonis min mense malforta. Nun mi for-ŝakris vaporan draŝmaŝinon kaj oni povas fari al mi nenion. Hieraŭ diris al mi mia advokato, ke se foje oni deklaris min mense malforta, ke mi devas havi el tio prosperon jam dum la tuta vivo.” ”Mi tute ne fidas al kriminalaj kuracistoj,” rimarkis viro de inteligenta mieno. ”Foje, kiam mi falsis kambiojn, por okazo de bezono mi vizitadis prelegojn de doktoro Heveroch[23], kaj kiam oni min kaptis, mi simulis paralizulon ĝuste tiel, kiel sinjoro doktoro Heveroch lin priskribis. Dum esploro mi ekmordis unu kriminalan kuraciston en la kruron, eltrinkis inkon el ujo kaj, pardonu, sinjoroj, fekis antaŭ la tuta komisiono en angulon. Sed pro tio, ke al unu el ili mi tramordis la suron, oni rekonis min tute sana kaj mia afero estis perdita.”

”Mi tute ne timas la esploron fare de tiuj sinjoroj,” proklamis Švejk; ”kiam mi soldatis, esploris min bestkuracisto kaj finiĝis tio tute bone.”

”Kriminalaj kuracistoj estas kanajloj,” diris etkreska ŝrumpa viro, ”antaŭnelonge sur mia herbejo oni hazarde elfosis skeleton kaj kriminalaj kuracistoj asertis, ke tiu skeleto estis murdita per kontuzanta objekto en la kapon antaŭ kvardek jaroj. Mi aĝas tridek ok jarojn kaj estas malliberigita, kvankam mi posedas atestojn pri bapto, naskiĝo kaj loĝloko.” ”Mi opinias,” diris Švejk, ”ke ni rigardu ĉion el la pli bona flanko. Ĉiu povas erari kaj devas erari, des pli, ju pli li pri io meditas. Kriminalaj kuracistoj estas homoj kaj homoj havas siajn mankojn. Kiel foje en Nusle, ĝuste ĉe la ponto trans Botič[24], kiam mi estis survoje hejmen de 'Ĉe Banzet', venis al mi nokte sinjoro kaj ekbategis min per klabo sur la kapon; kaj kiam mi kuŝis sur la tero, li prilumis min kaj diris: 'Tio estas eraro, tio ne estas li!' Kaj tio, ke li eraris, kolerigis lin tiom, ke li ekbatis min ankoraŭfoje sur la dorson. Tio estas jam en la homa naturo, ke la homo eraras ĝis sia morto. Kiel tiu sinjoro, kiu nokte trovis duonfrostiĝintan rabian hundon, prenis ĝin hejmen kaj ŝovis ĝin al sia edzino en la liton. Kiam la hundo varmiĝis kaj retrovis la fortojn, ĝi mordvundis la tutan familion kaj la plej junan idon en lulilo disŝiris kaj forvoris. Aŭ mi diros al vi ekzemplon, kiel en nia domo eraris tornisto. Per ŝlosilo li malfermis al si la preĝejon en Podolí[25], opiniante esti hejme, en la sakristio li demetis la ŝuojn, ĉar li supozis, ke tio estas ilia kuirejo, kuŝiĝis sur altaron, ĉar li opiniis, ke li estas hejme en la lito, kaj metis sur sin iujn tukojn kun sanktaj surskriboj kaj sub la kapon — por havi ĝin alte — li metis al si evangelion kaj ankoraŭ aliajn konsekritajn librojn. Matene trovis lin la sakristiano, kaj la tornisto, konsciinte ĉion, tute bonanime al li diris, ke tio estas eraro. 'Bela eraro', respondis la sakristiano, 'se pro tia eraro ni devas denove konsekri la preĝejon.' Poste tiu tornisto staris antaŭ kriminalaj kuracistoj kaj tiuj al li pruvis, ke li estis tute juĝokapabla kaj sobra, ĉar se li estus ebriega, li laŭdire ne sukcesus ŝovi tiun ŝlosilon en serurtruon de la preĝeja pordo. Poste tiu tornisto mortis en la malliberejo Pankrác. Mi donos al vi ankaŭ ekzemplon, kiel en Kladno eraris polica luphundo de konata ĝendarma kapitano Rotter. La kapitano Rotter bredis tiujn hundojn kaj faris provojn kaptadi per ili vagabondojn, ĝis ĉiuj senhejmuloj komencis la regionon ĉirkaŭ Kladno eviti. Tial li ordonis, ke ĝendarmoj alkonduku ajnan suspektan ulon, kiom ajn tio kostu. Foje ili do venigis al li sufiĉe dece vestitan homon, kiun oni trovis sidanta sur arbostumpo en arbaroj ĉe Lány. La kapitano tuj igis detranĉi de lia jako peceton da basko, tiun donis priflari al siaj policaj hundoj kaj tiun homon oni poste forkondukis en brikfarejon malantaŭ la urbo kaj sur liajn spurojn ellasis tiujn dresitajn hundojn, kiuj lin trovis kaj alkondukis denove reen. Poste tiu homo devis grimpi sur eskalo en subtegmenton, salti trans muron kaj en fiŝlagon, kaj la hundoj malantaŭ li. Fine montriĝis, ke tiu homo estis ĉeĥa radikala deputito, kiu ekveturis al ekskurso en arbarojn ĉe Lány, kiam jam tedis lin sidi en la parlamentejo. Tial mi diras, ke homoj havas siajn mankojn, ke ili eraras, klerulo same kiel stulta, nekulturita idioto. Eraras eĉ ministroj.”

La komisiono de kriminalaj kuracistoj, kiu havis la taskon decidi, ĉu la mensa horizonto de Švejk respondas aŭ ne respondas al ĉiuj tiuj krimoj, pri kiuj oni lin akuzis, konsistis el tri neordinare seriozaj sinjoroj de tia pensmaniero, ke opinio de ĉiu unuopulo rimarkinde diferencis de kia ajn opinio de la du ceteraj.

Estis ĉi tie reprezentitaj tri diversaj sciencaj skoloj kaj psikiatriaj konceptoj.

Se en la okazo de Švejk tiuj kontraŭaj sciencistaj tendaroj venis al plena akordo, eblas tion klarigi sole per la konsterna impreso, kiun Švejk faris sur la tutan komisionon, kiam, enirinte la ĉambron, kie oni pretis esplori lian mensostaton kaj ekvidinte sur la muro pendantan bildon de la aŭstra monarko, li ekkriis:

”Vivu, sinjoroj, la imperiestro Francisko Jozefo la unua!”

La afero estis tute klara. Per la spontanea proklamo de Švejk forfalis la tuta vico da demandoj kaj restis nur kelkaj la plej gravaj, por ke laŭ lia respondo konfirmiĝu la unua mieno pri Švejk surbaze de sistemo de psikiatria doktoro Kallerson, doktoro Heveroch kaj la anglo Weiking.

”Ĉu radiumo pezas pli ol plumbo?”

”Mi ĝin, bonvolu pardoni, ne pesis,” respondis Švejk kun sia afabla rideto.

”Ĉu vi kredas la finiĝon de la mondo?”

”Unue mi devus tiun finiĝon vidi,” diris Švejk flegme, ”sed nepre mi ne ĝisatendos ĝin jam morgaŭ.”

”Ĉu vi scipovus elkalkuli la diametron de la terglobo?” ”Tion mi, bonvolu pardoni, ne scipovus,” respondis Švejk, ”sed ankaŭ mi mem, sinjoroj, prezentos al vi enigmon: staras trietaĝa domo, en ĉiu etaĝo de tiu domo estas ok fenestroj. Sur la tegmento troviĝas du lukoj kaj du kamentuboj. En ĉiu etaĝo loĝas du luantoj. Kaj nun diru al mi, sinjoroj, en kiu jaro mortis la avinjo de la domzorgisto?”

La kriminalaj kuracistoj signifoplene ekrigardis unu la alian, tamen unu el ili prezentis ankoraŭ tiun ĉi demandon: ”Ĉu vi ne scias la plej grandan profundon de Pacifiko?” ”Tiun mi, bonvolu pardoni, ne scias,” sonis la respondo, ”sed mi opinias, ke ĝi certe superas la profundon de Vltava sub la roko de Vyšehrad[26].”

La prezidanto de la komisiono demandis koncize: ”Ĉu sufiĉas?” sed unu el la membroj tamen ankoraŭ elpetis jenan demandon:

”Kiom estas 12897 multiplikita per 13863?”

”729,” respondis Švejk, eĉ ne palpebruminte.

”Mi opinias, ke tio tute sufiĉas,” diris la prezidanto de la komisiono, ”la akuziton oni povas forkonduki reen sur la antaŭan lokon.”

”Mi dankas vin, sinjoroj,” proklamis Švejk ĝentile, ”ankaŭ al mi tio tute sufiĉas.”

Post lia foriro ĉiuj tri kolegoj akordiĝis, ke Švejk estas absoluta kreteno kaj idioto laŭ ĉiuj leĝoj de la naturo, kiujn malkovris psikiatriaj scienculoj.

En raporto transdonita al enketa juĝisto estis interalie: ”La pli sube subskribitaj kriminalaj kuracistoj insistas pri plena mensa inerteco kaj denaska kretenismo de Jozefo Švejk, prezentita al la komisiono supre menciita, esprimanta sin ekzemple per la vortoj 'Vivu la imperiestro Francisko Jozefo la unua', kiu eldiro plene sufiĉas por riveli la mensostaton de Jozefo Švejk kiel staton de absoluta idioto. La subskribita komisiono do proponas: 1. ĉesigi la enketadon kontraŭ Jozefo Švejk, 2. transdoni Jozefon Švejk al psikiatria kliniko cele de observado kaj konstato, kiagrade estas lia mensostato danĝera por liaj ĉirkaŭuloj.”

Dum oni skribis tiun ĉi raporton, Švejk rakontis al siaj kunarestitoj: ”Pri Ferdinando oni fajfis kaj babilis kun mi pri ankoraŭ pli grandaj idiotaĵoj. Fine ni al ni diris, ke al ni tute sufiĉas, pri kio ni al ni rakontis, kaj ni disiris.”

”Mi kredas al neniu,” rimarkis la etkreska ŝrumpa homo, sur kies herbejo oni hazarde elfosis skeleton. ”Ĉio tio estas kanajlaĵo.”

”Ankaŭ tiu kanajlaĵo devas ekzisti,” diris Švejk, ekkuŝante sur sian pajlosakon. ”Se ĉiuj homoj dezirus al la aliaj nur bonon, ili tre baldaŭ ekstermus sin reciproke.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.