La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2024 Geo |
La Enhavo |
1 en la batalo ĉe Custozza (26.7.1848) la armeo de la maršalo Radecký venkis kontraŭ itala reĝo Karolo Alberto, kiu al la Aŭstrio devis poste cedi Lombardion
2 en la jaro de la batalo ĉe Custozza Radecký aĝis okdek du jarojn
3 la ordenon (pli precize insignon) "kanonkruco" fondis Francisko Jozefo la unua por soldatoj, kiuj eminentiĝis en batalo kontraŭ Napoleono ĉe Lepsiko (16.-18.10.1813). La ordenon (insignon) en la formo de kruco oni fabrikis el kanonoj, militakiritaj en la menciita batalo. La batalo mem estas konata ankaŭ sub la nomo "la batalo de nacioj"
4 vera dato kaj okazintaĵo
5 3-6 soldatoj starigas siajn fusilojn per la kolbo teren tiel, ke la fusiloj reciproke sin subtenas kaj' memorigas do tiel piramidon. Tiu ĉi ordono signifis ripozon post longa marŝo, sed ankaŭ tion, ke tiu ĉi ripozo ne daŭros longe
6 en la kartludo mariaĝo, betlo havas avantaĝon antaŭ normala ludo kaj durho havas avantaĝon antaŭ betlo. Se do iu anoncas intencon ludi durhon, ne eblas, ke alia ludanto povu ludi betlon
7 komence de la ludo ĉiu ludanto metas en la bankon interkonsentitan sumon (Jurajda proponas dudekheleran moneron) kaj ricevas kvar kartojn; kian ajn kvanton da ili li rajtas šanĝi por aliaj. Poste li povas au rezigni la ludon, au provi akiri iun prenon; sed se li ne havas eĉ unu prenon, li devas ĉe la sekvanta ludo pagi pli altan interkonsentitan sumon (Jurajda proponas du dudekhelerajn monerojn). Ĉiun el la kvar prenoj akiras tiu, kiu metis sur la tablon la plej altrangan karton de la elmetita koloro, aŭ, se li tian ne havas, karton en koloro de atuto. Pri koloro de atuto decidas karto, reversigita sur la tablo kiel la lasta post disdono de kartoj al ĉiuj ludantoj. Tiun karton povas la ludanto disdonanta kartojn preni (alproprigi al si); se temas pri sepo aŭ aso, li devas ĝin preni. Se li poste rezignas, li pagas duobligitan bazan sumon, aŭ la saman sumon, kiu estas en la banko, se li ne rezignis kaj ne akiris almenaŭ du prenojn
8 en Vodickastrato en Prago estis iam privata detektiva instituto de Stefano Chodounský, kiu proponis siajn servojn en gazetoj kaj sur afisoj kun emblemo de granda nigra okulo en triangulo, kun radioj elirantaj de la bildigita okulo, tiel ke la emblemo vere memorigis katolikan geometrian emblemon de la Dia Triunuo
9 (el la latina): ĉe la faro (traftrovi iun ĉe la faro)
10 nomo por ankoraŭ pli hazarda speco de kartludo ”cviko”, kiam oni povas malgajni multe pli altan sumon
11 germanaaŭstra verkisto de multaj plaĉaj romanoj kaj rakontoj. Vivis en la jaroj 1855-1920
12a en la jaroj 1848-1849 kaj 1859-1861
12b milito de Turkio, Francio, Anglio kaj Sardinio kontraŭ Ruslando (1853-1856), nomata Krimea milito
12c ribeliĝo de libervola ĉina unuiĝo "La pugno de justeco kaj paco" (1899-1901, de tie devenas la popola nomo "boksistoj"), kiu volis perforte elpeli ĉiujn eŭropanojn el Cinio. La ribeliĝon subpremis ĉiuj potencaj eŭropaj ŝtatoj
12ĉ en la jaroj 1904-1905
13 la milito de Aŭstrio kontraŭ Prusio (14.6.1866)
14 montetaro en okcidenta Hungario, etendiĝanta ĝis Balatono
15 Eduardo Grey (1862-1933), komence de la unua mondmilito angla ministro de eksterlandaj aferoj. Germanaj imperialistoj al li riproĉis, ke Anglio en aŭgusto 1914 deklaris la militon al Germanio, kvankam li kelkfoje anoncis, ke Anglio ne militos. Se Anglio jam en julio 1914 klare proklamus sian intencon eniri la militon en la okazo, ke la germanoj invados Francion kaj Belgion, Germanio laŭdire ne enmiksus sin en la militon
16 germana popolnomo por la kartludo ”cviko”
17 Ludoviko Aŭgusteno el Benedek (1804-1881), aŭstra generalo, kiu subpremis ribeliĝon en Galicio (1846) kaj revoluciojn en Italio (1848) kaj Hungario (1849). Kontraŭ lia volo oni nomumis lin ĉefa komandanto de la aŭstra armeo en la aŭstraprusa milito 1866. Post malvenko oni lin kun malhonoro pensiigis, sed ĉar li donis la vorton al Francisko Jozefo la unua, ke li ne parolos pri kaŭzoj kaj cirkonstancoj de la malvenko, li ne protestis
18 prusa ordeno, kiun en la jaro 1813 fondis la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la tria
19 obuso por kanono je kalibro de tridek ok centimetroj, fabrikita en ŝtalfabriko Krupp en Germanio
20 obuso por kanono je kalibro de kvardek du centimetroj, fabrikita en Škodafabriko en Plzeň (Ceĥa respubliko). La plej forta kanono de la aŭstrihungara armeo
21 — Vilhelmo: germana imperiestro, laŭ kies instigo Aŭstrio komencis la militon
— Karolo: arkiduko, kiu post morto de Fracisko Jozefo la unua iĝis imperiestro
sub la nomo Karolo la unua
— la generalo Viktoro Dankl: kavaleria generalo en Galicio, kiu tie
mortkondamnis multe da civiluloj
— la arkiduko Frederiko: ĉefkomandanto de la aŭstrihungara armeo, kondukanta tre
krude precipe kontraŭ slavoj
22 Linz: urbo en norda Aŭstrio — la milito pri heredo de la aŭstra trono: post morto de Karolo la sesa regis lia filino Maria Tereza, sed la tronon pretendis ankaŭ bavara arkiduko Karolo Alberto. Eksplodis ”militoj pri heredo de la aŭstra trono” (1740-1748), en kiu militis Prusio, Bavario kaj Francio unuflanke kaj Aŭstrio kun Anglio aliflanke
23 mallongigo el komencaj literoj de la latina "Medicinae Universae Candidatus" — titolo, kiun uzis (uzas) studentoj de medicino
24 iama germana humura kaj satira revuo, eldonata ekde la jaro 1896
25 Johano Kristofo Frederiko Schiller (1759-1805), fama germana poeto kaj dramisto
26 nekonsekvenceco de la aŭtoro, kelkajn liniojn pli supre li parolas pri majoro Koch
27 ekde la jaro 1882 Italio formis t.n. Trialiancon kun Aŭstri-Hungario kaj Germanio. La 23an de majo Italio deklaris militon al Aŭstri-Hungario, pro kio Anglio, Francio kaj Rusio promesis al ĝi egan pligrandigon de itala teritorio
28 la imperiestron (1493-1519) oni prezentis kiel pasian ĉasiston de ĉamoj en Alpoj
29 Jozefo la dua estis en lernolibroj prezentata kiel amiko de la popolo, substrekanta la signifon de manlaboroj, precipe agrikulturaj
30 mensmalsana aŭstra imperiestro, kiu regis en la jaroj 1835-1848
31 en la jaroj 1911 kaj 1912
32 en la jaro 1912 balkanaj ŝtatoj batalis kune kontraŭ Turkio kaj en la jaro 1913 ili denove kune, ĉifoje ankaŭ kun Turkio, atakis Bulgarion
33 ”feld”: el la germana Feld = kampo, batalkampo (kp. ekz. feldmaršalo). ”Felde griza” estis ofica indiko por koloro de fronta uniformo, kiun portis aŭstraj infanterianoj (koloro de kampa grizo)
34 la historiisto kaj politikisto Francisko Palacký pledis por tio, ke Aŭstri-Hungario ŝanĝiĝu al federacia ŝtato. Laŭ lia konvinko unuopaj nacioj (ĉeĥoj, aŭstroj, hungaroj, poloj ktp.) povas ekzisti nur en la kadro de la potenca Aŭstri-Hungario, kaj de tie devenas lia eldiro: "Se ne ekzistus Aŭstrio (=Aŭstri-Hungario), ni (=ĉeĥoj) devus ĝin krei." Sed pli poste li konvinkiĝis, ke tiu ideo estas erara, kaj diris: "Ni (=ĉeĥoj) estis tie antaŭ Aŭstrio (=ni ekzistis antaŭ Aŭstri-Hungario), ni estos ankaŭ post ĝi" (=se ĝi ne ekzistos)
35 (1863-1940), konata ĉeĥa poetino kaj verkistino
36 nekonsekvenceco de la aŭtoro, ĝis nun li parolis pri telefonisto, nun pri telegrafisto Chodounský, kaj pli poste denove pri telefonisto
37 Leopoldo Wohlschlager, praga ekzekutisto en la jaroj 1888-1920
38 Filipio (Philippi) — makedona urbo, kie en la jaro 42 a.K. Antonio kaj Oktavio venkis en la batalo kontraŭ Bruto kaj Kasio; la vortojn "Ni rekontiĝos ĉe Filipio" diris al Bruto lia malbona fantomo kelke da tagoj antaŭ la batalo. La eldiro signifas "venos la tempo de rekompenco"
39 tomboj el la epoko de la tajlita stono, ĉirkaŭ la jaro 4000 a.K., kiam oni entombigadis mortintojn en kaŭra pozicio, kun la genuoj sub la mentono
40 la 2an de oktobro 1808 Madrido ekribelis kontraŭ la reĝo Jozefo, frato de Napoleono la unua, kiu lin surtronigis kontraŭ la volo de hispanoj. La ribeliĝo estus tuj subpremita, sen kia ajn sieĝado
41 urbo kaj fortikajo en Galicio. En duono de septembro 1914 okupis la fortikajon rusoj, en oktobro la aŭstrihungara kaj germana armeoj rusojn elpelis; sed tiuj tuj, la 9an de novembro, denove reakiris la fortikajon. La 22an de marto 1915 Przemyšl kapitulacis, sed baldaŭ post tio, la 3an de junio 1915, la aŭstrihungara kaj germana armeoj denove enmaršis la fortikaĵon
42 en fonetika polagermana transskribo. La soldato volis diri "Mi pafos", sed ne regante bone la germanan lingvon, anstataŭ germana vorto "schiessen" (elparolu "ŝisn", kun longa "i", pafi) li uzis ortografie similan vorton "scheissen" (ŝajsn, elparolu ŝajsn, feki). Li do vokis "Mi fekos"
43 Bohuslav Šimáček, iama granda eldonisto en Prago
44 praga kvartalo
45 parto de Prago
46 (el la latina): Nenio ol bona
47 filino de la imperiestro Francisko Jozefo la unua kaj la imperiestrino Elizabeta
48 en la jaro 1914 la Habsburga genero havis 32 arkidukojn kaj 43 arkidukinojn, el kiuj proksimume 12 estis genepoj de la imperiestro
49 Eduardo Paar, generalo, adjutanto de Francisko Jozefo la unua
50 Jozefo Kerzl, persona kuracisto de Francisko Jozefo la unua, en la jaro 1915 aĝis jam 74 jarojn
51 Jaroslav Hasek verkis haste kaj neniam aŭ preskaŭ neniam kontrolis, kion li skribis; de tie devenas la mencio pri "ĉiuj kvar", kvankam en la sama frazo li parolas pri tri nomoj, kaj ankaŭ stranga aserto de Švejk, ke iu poste aŭ samtempe sin pendumis, saltis en lagon kaj jetegis sin sub trajnon.
52 aŭstraj soldatoj estis ĉe manovroj dividitaj en du 'malamikajn' partojn. Kiel eksteran distingilon ili havis rubandon ĉirkaŭ la kepo, unua parto ruĝan kaj la alia blankan
53 komence de majo 1915 aŭstrihungara kaj germana armeoj okupis preskaŭ la tutan Galicion kaj forpelis rusajn taĉmentojn al la rivero San en norda Galicio. Komandanto de aŭstragermana armea korpuso generalo Mackensen transpašis kun sia armeo eĉ la riveron San (16.5.1915)
54 Ladislao Hájek Domažlický, amiko de Hašek rakontas en siaj rememoroj pri Hašek la tutan okazajon iom alie ol Švejk: tiu invitita "amiko" estis Jaroslav Hašek, al kiu Hájek proponis iĝi redaktoro de semajnrevuo, eldonata en Poděbrady. Titolo de tiu revuo estis "Nia rajto", ne "Sendependeco". Hašek vere alveturis al Poděbrady por ĉeesti kunvenon de eldonantaro — sed al la kunveno li venis ebria kaj malbenis la eldonantojn, la revuo laŭdire publikigas sencensajojn pri antikvajoj kaj arheologiaj elfosajoj. Tiujn ĉi artikolojn skribis apotekisto Hellich, la plej influhava persono de la eldonantaro, kaj Hašek kompreneble la postenon de redaktoro ne ricevis
55 (murdita 929 aŭ 935): klera, pacama, kapabla kaj pia ĉeĥa reĝo, patrono de ĉeĥaj landoj (Bohemio, Moravio, Silezio), murdita de sia frato Boleslav kaj liaj helpantoj. Lian nomon portas interalie la ĉefplaco de Prago, en kies supra parto estas lia statuo surĉevale
56 Jan Havlasa (propranome Jan Klecanda), ĉeĥa vojaĝisto, verkisto kaj diplomato (1920-1924 ĉeĥoslovaka ambasadoro en Brazilo)
57 Ĉu ne ”...ĉar Jurajda jam unufoje trinkis.”? Kelkajn liniojn pli supre oni parolas pri tio, ke tiun botelon malštopis Jurajda
58 granda, luksa angla vaporšipo, kiu dum sia unua šipveturo el Eŭropo al Usono kunpmiĝis kun glacimonto kaj la 15an de aprilo 1912 dronis. La katastrofon ne postvivis 1503 homoj
59 nekonsekvenceco de la aŭtoro, ĝuste devas esti "por la alveturinta maršbataliono de la naŭdekunua regimento" (kio estas tute klara el antaŭa eĉ sekvanta teksto)
60 la leŭtenanto Dub formetis kun sia sobreco ankaŭ siajn lernejajn sciojn: Filipo la Macedona militis kontraŭ romanoj trifoje kaj ĉiam malvenkis
61 (propranome Anna Srb, 1835-1920): redaktorino de porvirina revuo ”Lada”, ĉeĥa verkistino de popolaj rakontoj kaj romanoj, el literatura vidpunkto ne tro altkvalitaj, kun naivaj amimplikajoj
62 pola moknomo por rusaj soldatoj
63 bildo de Maria la Virgulino en granda klostro en Częstochowa (urbo en suda Pollando). Al la bildo oni atribuas miraklajn ecojn
64 dio de judoj
65 la batalo okazis de la 1a ĝis 15a de aŭgusto 1915
66 aŭstraj oficiroj povis edziĝi nur kun tia fianĉino, kiu havis doton minimume en valoro de ofice destinita sumo — ekzemple ĉe leŭtenanto estis tio minimume sesdek mil aŭstraj kronoj. Per tio la armea administrantaro sekvis la celon, ke en oficirajn rondojn kaj familiojn ne penetru iu el malriĉaj tavoloj de la loĝantaro
67 la tempon, dum kiu la soldato estis malliberigita, oni ne enkalkulis en la tempodaŭron de lia soldatservo. Tiun ĉi tempon la soldato devis do ankoraŭ servi aldone post finiĝo de sia normala soldatservo
68 iama polica komisarejo en Jindřišská-strato en Prago (Jindřišská-strato = strato de Henriko)
69 karbon el ostoj, ostan cindron, oni uzas en sukerfarejoj ĉe rafinado de sukero
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.