La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

12. RELIGIA DISKUTO

Ofte okazis, ke Švejk ne vidis la flegiston de soldataj animoj dum la tutaj tagoj. La feldkurato dividis la tempon inter siajn devojn kaj diboĉadon, revenante hejmen tre malofte, malpura, nelavita, kiel amindumanta virkato, kiu faras siajn ekskursojn sur tegmentoj.

Se post la reveno li kapablis sin esprimi, li parolis kun Švejk ankoraŭ antaŭ la ekdormo pri noblaj celoj, pri entuziasmiĝo, pri la ĝojo pensi.

Kelkfoje li provis paroli ankaŭ en versoj, citi la poeton Heine.

Švejk kun la feldkurato servis ankoraŭ unu militan meson, ĉe saperoj, kien estis erare invitita ankoraŭ unu feldkurato, ekskatekisto, neordinare pia homo, rigardanta sian kolegon tre mirigite, kiam tiu prezentis al li gluton da konjako el ladbotelo de Švejk, kiun tiu ĉiam kunportis al tiaj religiaj ceremonioj.

”Tio estas bona marko,” diris la feldkurato Otto Katz, ”trinku kaj iru hejmen. Mi aranĝos tion jam mem, ĉar mi bezonas esti sub la vasta ĉielo, hodiaŭ iel doloras min la kapo.”

La pia feldkurato foriris skuante la kapon kaj Katz kiel ĉiam brilege plenumis sian taskon.

En la sangon de la Sinjoro transsubstanciĝis tiam vino miksita kun sodakvo kaj la prediko estis pli longa, ĉe kio ĉiu tria vorto estis: ”kaj tiel plu kaj kompreneble”.

”Hodiaŭ, soldatoj, vi forveturos al la fronto kaj tiel plu. Nun turnu vin al Dio kaj tiel plu, kompreneble. Vi ne scias, kio pri vi okazos, kaj tiel plu kaj kompreneble.”

Kaj plu tondris de la altaro: ”Kaj tiel plu kaj kompreneble,” alternante kun Dio kaj ĉiuj sanktuloj.

En entuziasmo kaj oratora elokvento la feldkurato prezentis eĉ la princon Eŭgeno la Savoja kiel sanktulon, kiu ilin protektos dum ili konstruos pontojn trans riverojn.

Malgraŭ tio la milita meso finiĝis sen kia ajn skandalo, agrable kaj serĉe. La saperoj amuzis sin tre bone.

Ĉe la hejmenreveno oni ne volis enlasi ilin kun la kunmetebla milita altaro en tramon.

”Atentu, ke mi ne ekbategu vin per tiu sanktulo en la kapon,” rimarkis Švejk al la konduktoro.

Veninte fine hejmen ili konstatis, ke ie dumvoje ili perdis la tabernaklon.

”Tio ne gravas,” diris Švejk, ”unuaj kristanoj servis la sanktan meson ankaŭ sen tabernaklo. Se ni ie tion anoncus, la honesta trovinto postulus de ni rekompencon. Se temus pri mono, ŝajne tia honesta trovinto eĉ ne aperus, kvankam, ankoraŭ ekzistas tiaj homoj. Ĉe nia regimento en Budějovice estis soldato, tia bonkora stultulo, tiu foje surstrate trovis sescent kronojn kaj transdonis ilin al la polico, en ĵurnaloj oni skribis pri li kiel pri honesta trovinto kaj li havis el tio malhonoron. Neniu volis kun li paroli, ĉiu al li diris: 'Idioto, kion vi faris, tian malsaĝaĵon. Tio ja devas vin ĉagreni ĝis la morto, se vi ankoraŭ havas iom da honoro en la korpo.' Li havis amatinon kaj tiu ĉesis kun li rendevui. Kiam ĉe sia forpermeso li alveturis hejmen, liaj kamaradoj dum dancamuzo elĵetis lin pro tio el gastejo. Li komencis malsaneti, preni al si tion en la kapon kaj fine li igis sin surveturi per trajno. Alifoje certa tajloro en nia strato trovis oran ringon. La homoj lin avertis, ke li ne transdonu ĝin al la polico, sed li ne lasis sin konvinki. Ĉe la polico oni akceptis lin neordinare afable, laŭdire ke estas tie jam anoncita perdo de ora ringo kun brilianto, sed poste ili ekrigardis la ŝtonon kaj diris: 'Homo, tio estas ja vitro kaj ne brilianto. Kiom oni donis al vi pro tiu brilianto? Tiajn honestajn trovintojn ni konas.' Fine tio klariĝis, ke oran ringon kun falsa brilianto, familian memoraĵon, perdis ankoraŭ alia homo, sed la tajloro sidis en arestejo tamen nur tri tagojn, ĉar en ekscito li ofendis la gardistojn. Li ricevis laŭleĝan dekprocentan rekompencon, unu kronon kaj dudek helerojn, ĉar la aĉaĵo valoris dek du kronojn, kaj li ĵetis tiun laŭleĝan rekompencon al tiu sinjoro en la vizaĝon, tiu akuzis lin pro honorofendo kaj la tajloro ricevis ankoraŭ monpunon de dek kronoj. Poste li ĉie diris, ke ĉiu honesta trovinto meritas dudek kvin batojn, drasi lin ĝiskontuze, batregali lin publike, por ke la homoj tion memoru kaj kondutu laŭ tio. Mi opinias, ke nian tabernaklon neniu alportos al ni reen, eĉ se dorsflanke estas la signo de la regimento, ĉar kun soldataj objektoj neniu volas havi ion komunan. Li preferos ĵeti tion ien en akvon por ne havi pro tio ankoraŭ komplikaĵojn. Hieraŭ en gastejo 'Ĉe la ora florkrono' mi parolis kun homo el kamparo, li aĝas jam kvindek ses jarojn kaj iris demandi al distrikta prefektejo en Nová Paka, kial oni rekviziciis lian kabrioleton. Dumvoje reen, post kiam oni elĵetis lin el la distrikta prefektejo, li rigardis trajnotrupon, kiu ĝuste alveturis kaj staris sur la placo. Juna viro petis la kamparanon, ke tiu atendu momenton ĉe liaj ĉevaloj, ke oni veturigas konservaĵojn por soldataro, kaj li ne plu venis. Kiam poste ili moviĝis, li devis kuniri kaj venis ĝis Hungario, kie ie ankaŭ li iun petis, ke tiu atendu ĉe lia veturilo, kaj nur per tio li savis sin, alie oni trenus lin en Serbion. Li venis tute konfuzita kaj neniam plu volas havi ion komunan kun soldataj objektoj.”

Vespere ili ricevis viziton de la pia feldkurato, kiu matene ankaŭ volis servi la militan meson ĉe saperoj. Estis tio homo fanatikulo, kiu volis ĉiun proksimigi al Dio. Kiam li estis katekisto, li evoluigis religian senton ĉe infanoj per kapobatoj kaj en diversaj gazetoj oni publikigis pri li de tempo al tempo koncizajn sciigojn: ”Katekisto — kruelulo.” ”Katekisto, kiu kapobatas.” Li estis konvinkita, ke katekismon la infano ellernos plej bone helpe de kanbastona sistemo.

Li lamis iom je unu piedo, kio estis la sekvo de tio, ke elserĉis lin patro de lernanto, kiun la katekisto kapobatis, ĉar la knabo montris certajn dubojn pri la dia Triunuo. Li ricevis tri kapobatojn. Unu pro Dio la Patro, duan pro Dio la Filo kaj la trian pro la Sankta Spirito.

Hodiaŭ li venis alkonduki sian kolegon Katz al la ĝusta vojo kaj paroli al lia animo, kion li komencis per rimarko: ”Mi miras, ke ĉe vi ne pendas krucifikso. Kie vi preĝas brevieron?

La murojn de via ĉambro ne ornamas eĉ unu sankta bildeto. Kion vi havas tie super la lito?”

Katz ekridetis: ”Tio estas 'Suzana en bano', kaj la nuda ulino sub tio estas mia delongtempa konatino. Dekstre estas japana artaĵo, prezentanta sekskuniĝon de gejŝo kun maljuna samurajo. Vere, io tre originala. La brevieron mi havas en la kuirejo. Švejk, alportu ĝin ĉi tien kaj malfermu ĉe la tria paĝo.”

Švejk foriris kaj el la kuirejo eĥis trifoje sinsekve sono de ŝtopilo eltirata el botelo da vino.

La pia kurato estis konsternita, kiam sur la tablo aperis tri boteloj.

”Tio estas delikata mesvino, sinjoro kolego,” diris Katz, ”tre bonkvalita, rizlingo. Per la gusto ĝi similas al la Mozela.”

”Mi ne trinkos,” obstinis la pia kurato, ”mi venis paroli al via animo.”

”En tia okazo sekiĝos al vi en la gorĝo, sinjoro kolego,” diris Katz, ”trinku kaj mi aŭskultas. Mi estas homo tre tolerema kaj povas aŭdi ankaŭ aliajn opiniojn.”

La pia kurato iom ektrinkis kaj malfermegis la okulojn.

”Diable bona vino, sinjoro kolego, ĉu ne vere?”

La fanatikulo diris senkompate: ”Mi rimarkas, ke vi sakras.”

”Tio estas kutimo,” respondis Katz, ”iam mi konscias, ke mi eĉ blasfemas. Švejk, verŝu al sinjoro kurato. Mi povas vin certigi, ke mi diras ankaŭ himmelherrgott, krucifix kaj sakra[89]. Mi opinias, ke ankaŭ vi tion ellernos, kiam vi servos en la armeo tiel longe kiel mi. Tio estas neniel malfacila, pena, kaj por ni pastroj tio estas tre proksima afero: la ĉielo, Dio, la krucifikso kaj la sakramento, ĉu tio ne sonas bele kaj fake? Trinku, sinjoro kolego.”

La ekskatekisto aŭtomate ektrinkis. Vidiĝis, ke li volus ion diri, sed li ne povis. Li kolektis la pensojn.

”Sinjoro kolego,” daŭrigis Katz, ”levu la kapon, ne sidu tiel triste, kvazaŭ post kvin minutoj atendus vin pendumilo. Mi aŭdis pri vi, ke foje vendrede pro eraro vi formanĝis en restoracio porkan kotleton, opiniante, ke estas ĵaŭdo, kaj ke en necesejo vi ŝovis al vi fingron en la gorĝon por ke tio eliru, ĉar vi pensis, ke Dio vin damnos. Mi timas nek manĝi viandon en fastotagoj nek la inferon. Pardonu, trinku. Do, ĉu vi jam sentas vin pli bone? Aŭ vi havas progresan koncepton pri la infero kaj iras kun spirito de la tempo kaj kun la reformistoj? Nome, ke anstataŭ simplaj kaldronoj kun sulfuro por kompatindaj pekuloj oni havas tie Papinpotojn[90], multatmosferajn kaldronegojn kaj elektrajn rostilojn, la pekulojn oni fritas sur margarino, soseruliloj veturas tra ili dum milionoj da jaroj kaj dentogrincadon prizorgas dentistoj per specialaj aparatoj, la lamentadon oni registras sur gramofonaj diskoj kaj tiujn sendas supren en la paradizon por gajigi la justulojn. En la paradizo funkcias dissprucigiloj de kolonja akvo kaj filharmonio ludas la komponaĵojn de Brahms tiel longe, ke oni preferas iri en la inferon aŭ en la purgatorion. La anĝeletoj havas en la postaĵo helicon de aeroplano por ne peni tiom per siaj flugiloj. Trinku, sinjoro kolego, Švejk, verŝu al li konjakon, al mi ŝajnas, ke li ne sentas sin bone.”

Rekonsciiĝinte, la pia kurato ekflustris: ”La religio estas la afero de racia pripenso. Kiu ne kredas je ekzisto de la sankta Triunuo...”

”Švejk,” interrompis lin Katz, ”verŝu al sinjoro feldkurato ankoraŭ unu konjakon, ke li retrovu la fortojn. Diru al li ion, Švejk.”

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” ekparolis Švejk, ”ke ĉe Vlašim vivis dekano kaj tiu havis ordigistinon, kiam lia antaŭa domzorgistino forkuris de li kun junulo kaj kun la pastra mono. Kaj tiu dekano ĉe siaj maljunaj ostoj komencis studi la verkojn de sankta Aŭgusteno, pri kiu oni diras, ke li apartenas inter sanktajn patrojn, kaj tie li dum legado eksciis, ke estu malbenita tiu, kiu kredas je ekzisto de antipoduloj. Li alvokis do sian ordigistinon kaj diras al si: 'Aŭdu, foje vi al mi rakontis, ke via filo estas maŝinisto kaj forveturis Aŭstralion. En tiu okazo li estus inter antipoduloj, kaj la sankta Aŭgusteno ordonas, ke estu malbenita ĉiu, kiu kredas je ilia ekzisto.' 'Via sinjora mosto', oponas tiu ulino, 'mia filo ja sendas al mi el Aŭstralio leterojn kaj monon.' 'Tio estas diabla trompo,' diras al tio sinjoro dekano, 'laŭ la sankta Aŭgusteno Aŭstralio ne ekzistas, tiel tentas vin nur Antikristo.' Dimanĉe li publike sin malbenis kaj kriis, ke Aŭstralio ne ekzistas. Do rekte el la preĝejo oni forveturigis lin en frenezulejon. Pli da aliaj tien apartenas. En la monaĥinejo de Ursulaninoj oni havas boteleton kun lakto de Maria la Virgulino, per kiu si mamnutris Jesueton, kaj kiam oni alveturigis akvon de Lurdo en la orfejon ĉe Benešov, la infanoj ricevis post ĝi tian lakson, ke la mondo ne vidis ion similan.”

Antaŭ la okuloj de la pia kurato ekdancis nuberoj kaj li rekonsciiĝis per nova konjako, kiu eniris lian kapon.

Fermetante la okulojn, li demandis Katzon: ”Ĉu vi ne kredas je la senpeka koncipiteco de Maria la Virgulino, ne kredas, ke la dikfingro de sankta Johano la Baptisto, kiun oni konservas ĉe piaristoj, estas vera? Ĉu vi kredas almenaŭ je Dio? Kaj se vi ne kredas, kial vi estas feldkurato?”

”Sinjoro kolego,” respondis Katz, frapetante lin familiare sur la dorso, ”dum la ŝtato ne bontrovos, ke la soldatoj ne bezonas dian benon por morti en batalo, la ofico de feldkurato prezentos solide salajratan okupon, en kiu la homo ne devas tro peni. Por mi estis tio pli bona ol kuradi sur ekzercejoj, marŝi al manovroj. Tiam mi ricevadis ordonojn de miaj superuloj kaj nun mi faras, kion mi volas. Mi reprezentas iun, kiu ne ekzistas, kaj mi mem ludas la rolon de dio. Se mi ne volas iun pekliberigi, do mi ne pekliberigos lin, eĉ se li petus min surgenue. Cetere, da tiaj eblus trovi treege malmulte.” ”Sinjoron Dion mi amas,” reagis la pia feldkurato, komencante singulti, ”ege mi lin amas. Donu al mi iom da vino. Sinjoron Dion mi estimas,” li daŭrigis poste, ”mi estimas lin tre kaj honoras lin. Neniun mi estimas tiom kiom lin.”

Li pugnobatis la tablon, ĝis la boteloj eksaltetis: ”Dio estas majesta eco, io supertera. Li estas honesta en siaj aferoj. Li estas suna estaĵo, tion neniu al mi refutos. Mi estimas ankaŭ la sanktan Jozefon kaj ĉiujn sanktulojn krom sankta Serapiono. Li havas tian malbelan nomon.[91]

”Li petu ĝin ŝanĝi,” rimarkis Švejk.

”Mi amas sanktan Ludmilan kaj sanktan Bernardon,” daŭrigis la ekskatekisto, ”tiu en San Gotardo savis multe da pilgrimantoj. Li havas botelon da konjako sur la kolo kaj elserĉas homojn en neĝamasoj.”

La amuzo ricevis alian direkton. La pia kurato komencis salti de unua al deka: ”Bet-Lehemajn senkulpajn infanojn mi estimas, ilia nomtago estas la dudekokan de decembro, Herodon mi malamas. — Se kokino dormas, oni ne povas havi de ĝi freŝajn ovojn.”

Li komencis ridi kaj kanti ”Sankta Dio, sankta, forta.”

Sed li tuj tion interrompis, kaj turnante sin al Katz, bruske demandis, leviĝante:

”Ĉu vi ne kredas, ke la dekkvinan de aŭgusto oni festas la Ĉieliron de Maria la Virgulino?”

La amuzo plene disvolviĝis. Aperis ankoraŭ aliaj boteloj kaj de tempo al tempo ekparolis Katz: ”Diru, ke vi ne kredas je Sinjoro Dio, alie mi al vi ne verŝos.”

Šajnis, ke revenas la tempoj, kiam oni persekutis unuajn kristanojn. La ekskatekisto blekis ian kanton de martiroj el la roma areno kaj kriegis: ”Mi kredas je Sinjoro Dio, mi ni malkonfesos lin. Lasu al vi vian vinon! Mi mem povas por ĝi sendi.”

Fine ili metis lin en la liton. Antaŭ la ekdormo li proklamis, levante la dekstran manon por juro: ”Mi kredas je Dio la Patro, Dio la Filo kaj la Sankta Spirito. Alportu al mi la brevieron!”

Švejk ŝovis al li en manon ian libron, kuŝantan sur la noktotableto, kaj tiel la pia feldkurato ekdormis kun ”Dekamerono” de G. Boccaccio en la mano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.