La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Dum Pinokjo vigle naĝis por atingi la bordon, li rimarkis, ke lia paĉjo, kiu sidis rajde sur liaj ŝultroj, kaj lasis pendi la gambojn duone en la akvo, tremas.
Li tremis, ĉu pro malvarmo, ĉu pro timo? Kiu scias?
Eble iomete de unu, iomete de la alia. Pinokjo diris por kuraĝigi lin:
– Kuraĝon, paĉjo! Post kelkaj minutoj ni alvenos al la tero, kaj estos savitaj.
– Sed kie estas tiu benita tero? – demandis la maljunuleto, ĉiam pli maltrankvila, kaj pintigis la okulojn, kiel tajloroj, kiam ili tredas fadenon en kudrilon. – Jen mi rigardas en ĉiuj direktoj, kaj vidas nenion alian ol ĉielon kaj maron.
La malfeliĉa Pinokjo ŝajnigis havi bonan humoron, sed fakte male: li komencis senkuraĝiĝi, liaj fortoj malplii ĝis, lia spiro fariĝis peza kaj sufoka … sume li ne povis plu, kaj la bordo ankoraŭ estis malproksime.
Li naĝis, dum li havis spiron: poste li returnis la kapon al Ĝepeto, kaj diris per interrompata voĉo:
– Paĉjo, helpu min … ĉar mi mortos!
Kaj patro kaj filo estis jam dronontaj, kiam ili ekaŭdis voĉon similan al misagordita gitaro. Ĝi demandis:
– Kiu mortos?
– Mi kaj mia malfeliĉa paĉjo!
– Mi rekonas ĉi tiun voĉon! Estas vi, Pinokjo!
– Ĝuste, kaj vi?
– Mi estas la Tinuso, via kunkaptito en la korpo de la Ŝarko.
– Kaj kiel vi saviĝis?
– Mi imitis vian ekzemplon. Estas vi, kiu montris al mi la vojon, kaj post vi elsaltis ankaŭ mi.
– Mia Tinuseto, vi alvenis ĝustatempe! Mi petegas vin pro Dio, helpu nin, ĉar alie ni pereos.
– Volonte kaj tutkore. Alkroĉiĝu ambaŭ al mia vosto, kaj lasu vin treni. En kvar minutetoj mi kondukos vin al la bordo.
Ĝepeto kaj Pinokjo – kiel vi povas imagi, – tuj akceptis la inviton, sed anstataŭ alkroĉiĝi al la vosto, ili juĝis pli oportune lokiĝi rekte sur la dorso de la Tinuso.
– Ĉu ni ne estas tro pezaj? – demandis lin Pinokjo.
– Pezaj? Eĉ iomete ne; al mi ŝajnas havi sur la dorso du konkojn, – respondis la Tinuso, kiu havis grandan kaj fortikan staturon, egalan al dujara bovino.
Kiam ili alvenis al la bordo, Pinokjo elsaltis kiel unua sur la teron por singarde elhelpi sian paĉjon, poste li turnis sin al la Tinuso, kaj kun emocia voĉo diris al li:
– Amiko mia, vi savis mian paĉjon! Do mi ne havas vortojn por sufiĉe danki vin! Permesu al mi almenaŭ, ke mi donu al vi kison signe de eterna rekono.
La Tinuso elmetis la nazon el la akvo, Pinokjo genui ĝis sur la teron, kaj metis amoplenan kison sur lian buŝon.
Je tiu spontana kaj plej viva tenereco la malfeliĉa Tinuso, kiu ne estis alkutimiĝinta al io simila, sentis tiel profundan kortuŝiĝon, ke pro la honto, ke oni vidas lin plori kiel infanon, li subite remetis la kapon sub la akvon kaj malaperis.
Dume tagiĝis.
Tiam Pinokjo proponis sian brakon al Ĝepeto, kiu apenaŭ havis spiron por rektiĝi sur la piedoj, kaj diris al li:
– Apogu vin sur mia brako, kara paĉjo, kaj ni iru. Ni marŝetos paŝeto post paŝeto, kiel formikoj, kaj kiam ni laciĝos, ni ripozos dumvoje.
– Kaj kien ni iru?
– Ni serĉos domon aŭ kabanon, kie bonkore oni donos al ni peceton da pano, iomon da pajlo por kuŝejo.
Ili ankoraŭ ne faris cent paŝojn, kiam ili ekvidis du malbelajn figuraĉojn sidi sur la vojrando, kiuj intencis peti almozon.
Tio estis la Kato kaj la Vulpo: sed ili eĉ ne similetis al siaj iamaj memoj. Imagu, la Kato, kiu tiom klopodis ŝajni blinda, fine vere blindiĝis, kaj la Vulpo maljuniĝis, skabii ĝis, kaj eĉ la voston li perdis. Jes, tiel estis. Tiu malica ŝtelisto, kiam li falis en la plej profundan mizeron, deviĝis iun tagon vendi eĉ sian belegan voston al iu migranta komercisto, kiu aĉetis ĝin por fari el ĝi muŝpelilon.
– Ho Pinokjo, – kriis la Vulpo kun plorema voĉo, – kompatu pro Dio ĉi du malfeliĉajn malsanulojn.
– Malsanulojn! – ripetis la Kato.
– Adiaŭ, maskitoj! – respondis la marioneto. – Vi trompis min unufoje, kaj nun vi ne superruzos min ree.
– Kredu, Pinokjo, ke hodiaŭ ni estas vere malriĉaj kaj malfeliĉaj!
– Vere! – ripetis la Kato.
– Se vi estas malriĉaj, vi meritas tion. Rememoru la proverbon, kiu diras: ”El ŝtelita mono ne venas bono”.
Adiaŭ, maskitoj!
– Havu kompaton al ni!
– Al ni!
– Adiaŭ, maskitoj! Rememoru la proverbon, kiu diras: ”Neleĝe akirita ne estas profita”.
– Ne forlasu nin!
– … nin! – ripetis la Kato.
– Adiaŭ, maskitoj! Rememoru la proverbon, kiu diras: ”Kiu ŝtelas la mantelon de sia proksimulo, kutime mortas sen ĉemizo.” Dirinte tion Pinokjo kaj Ĝepeto daŭrigis trankvile sian vojon: fine, post aliaj cent paŝoj ili ekvidis ĉe turno de vojeto, meze de kampo belan pajlokabanon kun tegola kaj brika tegmento.
– En ĉi tiu kabano iu certe loĝas, – diris Pinokjo. – Ni iru kaj frapu!
Ili fakte aliris, kaj frapis sur la pordo.
– Kiu vi? – demandis voĉeto el-ene.
– Ni estas malfeliĉaj paĉjo kaj filo, sen pano kaj tegmento, – respondis la marioneto.
– Turnu la ŝlosilon, kaj la pordo malfermiĝos, – diris la sama voĉeto.
Pinokjo turnis la ŝlosilon, kaj la pordo malfermiĝis. Ili enpaŝis, kaj rigardis dekstren, rigardis maldekstren, sed vidis neniun.
– Kie do estas la mastro de la domo, – demandis mire Pinokjo.
– Jen ĉi-supre!
Paĉjo kaj filo turnis sin al la plafono, kaj ekvidis supre, sur herbeto la Parolantan Grilon.
– Ho, mia kara Grileto, – diris Pinokjo salutante ĝentile.
– Nun vi nomas min ”mia kara Grileto”, ĉu ne? Sed ĉu vi memoras, ke vi ĵetis kontraŭ min lignan martelon por elpeli min el la domo?
– Vi pravas, Grileto! Ĵetu kontraŭ min ankaŭ vi lignan martelon, sed kompatu mian malfeliĉan paĉjon …
– Mi kompatos kaj la patron kaj la filon. Mi volis nur rememorigi vin pri via fikonduto por instrui vin, ke en ĉi tiu mondo – kiam ni povas – ni kondutu kun ĉiuj ĝentile, se ni volas, ke oni rekompencu nin per la sama ĝentileco en la tagoj de neceso.
– Vi pravas, Grileto, vi perfekte pravas, kaj mi tenos en la kapo la lecionon, kiun vi donis. Sed diru, kiel vi aĉetis ĉi tiun belan kabanon?
– Ĉi tiun kabanon donacis al mi hieraŭ plaĉaspekta kaprino, kiu havis belegan blukoloran lanon.
– Kaj kien iris la kaprino? – demandis Pinokjo kun plej vigla scivolo.
– Mi ne scias.
– Kaj kiam ŝi revenos?
– Neniam ŝi revenos. Hieraŭ ŝi ekiris tute aflikte kaj beante, kvazaŭ ŝi volus diri: ”Malfeliĉa Pinokjo … nun neniam plu mi lin revidos … la Ŝarko nun jam komplete glutis lin!”
– Ĉu ŝi parolis tiel? … Do estis ŝi! … estis ŝi! … estis mia kara Feineto! … – ekkriis Pinokjo, kaj ekploris singulte kun torento da larmoj.
Kiam li sufiĉe ploris, li sekigis la okulojn, kaj preparis bonan pajloliton, kuŝigis sur ĝi la maljunan Ĝepeton.
Poste li demandis la Parolantan Grilon:
– Diru al mi, Grileto: kie mi povus trovi glason da lakto por mia kompatinda paĉjo?
– Tri kampojn for de ĉi tie loĝas la ĝardenisto Ĝanĝo, kiu havas bovinojn. Iru al li, kaj vi trovos la lakton bezonatan.
Pinokjo kure iris al la domo de la ĝardenisto Ĝanĝo, sed tiu diris al li:
– Kiom da lakto vi bezonas?
– Mi volas plenan glason.
– Glaso da lakto kostas unu groŝon. Unue donu al mi la monon!
– Mi ne havas eĉ groŝeron, – respondis Pinokjo tute senespere kaj dolore.
– Malbone, mia marioneto, – respondis la ĝardenisto.
– Se vi ne havas eĉ groŝeron, mi ne havas eĉ guteton da lakto.
– Ne gravas! – diris Pinokjo, kaj turnis sin por foriri.
– Atendu iom, – vokis al li poste Ĝanĝo. – Ni povas fari interkonsenton. Ĉu vi ne volus turni la norion?
– Kio estas norio?
– Ĝi estas ligna aparato, kiu servas por suprentiri akvon el la cisterno, kaj akvumi la legomojn?
– Mi provos …
– Do suprentiru cent sitelojn da akvo, kaj rekompence mi donos al vi glason da lakto.
– En ordo.
Ĝanĝo kondukis la marioneton en la ĝardenon kaj instruis al li turni la norion. Pinokjo tuj metis sin al laboro; sed antaŭ ol suprentiri la cent sitelojn da akvo el la cisterno, li naĝis en ŝvito de la kapo ĝis la piedoj. Tian penan laboron neniam li toleris.
– Ĝis nun la noriumado estis la tasko de mia azeneto, – diris la ĝardenisto, – sed hodiaŭ tiu malfeliĉa besto venis al la fino de sia vivo.
– Ĉu vi alkondukus min por vidi lin? – diris Pinokjo.
– Volonte.
Kiam Pinokjo enpaŝis en la stalon, li vidis kuŝanta sur pajlo belan azeneton, turmentitan de malsato kaj tro multa laboro. Kiam li observis ĝin fikse-zorge, li diris en si embarasite:
– Sed mi ja konas ĉi tiun azeneton! Ne estas nova vizaĝo por mi!
Li klinis sin al ĝi, kaj demandis en azena lingvo:
– Kiu vi estas?
Je tiu demando la azeneto malfermis la okulojn mortantajn, kaj respondis balbutante en la sama lingvo:
– Mi estas Me-me- o …
Poste ĝi refermis la okulojn kaj suspiris.
– Ho, malfeliĉa Meĉo! – diris Pinokjo mallaŭte: kaj prenis manplenon da pajlo, kaj forviŝis larmon, kiu fluis sur lia vizaĝo.
– Vin tiel tuŝas la sorto de azeno, kiu nenion kostis al vi, – diris la ĝardenisto, kion faru mi, kiu aĉetis ĝin por kontanta mono?
– Mi diros al vi la kialon: li estis mia amiko!
– Via amiko?
– Lerneja kamarado!
– Kiel?! – kriis Ĝanĝo, kaj eksplodis en ridon. – Kiel?!
Ĉu azenoj estis viaj kunlernantoj! … Mi imagas tiujn belajn studojn, kiujn vi faris!
La marioneto, kiu sentis sin humiligita de tiuj vortoj, ne respondis: sed li prenis la glason da lakto, kaj reiris al la kabano.
Kaj ekde tiu tago dum kvin monatoj li ellitiĝis ĉiumatene antaŭ sunleviĝo por turni la norion kaj perlabori tiamaniere po unu glason da lakto, kiu tiel bone efikis al la malforta sanstato de lia paĉjo. Li eĉ ne kontentiĝis per tio: ĉar kun la tempo li lernis plekti korbojn kaj panujojn el junko, kaj per la ricevita mono kun multa saĝo li kovris la ĉiutagajn elspezojn. Interalie li faris elegantan ĉareton por promenveturigi sian paĉjon en belaj tagoj, kaj por ebligi al li spiri freŝan aeron.
Kaj dum vesperoj sen laboro li ekzercis sin en la legado kaj skribado. En la proksima vilaĝo li aĉetis por kelkaj groŝoj grandan libron, al kiu mankis la kovrilpaĝo kaj la enhavtabelo, kaj li legadis el ĝi. Kio koncernas la skribadon, li uzis pintigitan osteton kiel plumon; kaj ĉar li havis nek inkon, nek ujon por ĝi, li trempis ĝin en kruĉeton plenan de rubus- kaj ĉerizosuko.
Fakto estas, ke per sia bonvola klopodo labori kaj plibonigi la vivon li sukcesis ne nur vivteni en bonega stato sian patron cetere malsaneman, sed li povis ankaŭ flankenmeti kvardek groŝojn por aĉeti al si novan veston.
Iun matenon li diris al sia patro:
– Mi iros al la proksima foiro por aĉeti al mi jakon, bereton kaj paron da ŝuoj. Kiam mi reiros hejmen, – li aldonis ridante, – mi estos vestita tiel bone, ke vi interŝanĝos min kun granda sinjoro.
Li eliris el la domo, kaj ekkuris vigle kaj ĝoje, kiam subite li aŭdis, ke iu vokas lin per lia nomo. Kaj turninte sin, li vidis belan limakinon, kiu proksimiĝis el sub heĝo.
– Ĉu vi ne rekonas min? – diris la Limakino.
– Al mi ŝajnas: jes, kaj ankaŭ: ne …
– Ĉu vi ne memoras tiun Limakinon, kiu servis ĉe la Bluhara Feino kiel ĉambristino? Ĉu vi ne memoras la tagon, kiam mi eliris por lumigi al vi, kaj ke vi implikiĝis en la dompordo?
– Mi memoras ĉion, – kriis Pinokjo. – Sed tuj respondu al mi: kie vi lasis mian bonan Feinon? Kion ŝi faras?
Ĉu ŝi pardonis min? Ĉu ŝi ne forgesis min? Ĉu ŝi ankoraŭ amas min? Ĉu ŝi estas malproksime de ĉi tie? Ĉu vi povus trovi ŝin?
Al tiuj demandoj, kiujn la marioneto faris haste-rapide, sen preni aeron, la Limakino respondis kun la kutima flegmo:
– Mia Pinokjo! La malfeliĉa Feino kuŝas en lito en malsanulejo!
– En malsanulejo?
– Bedaŭrinde! Pro amaso da malfeliĉoj ŝi grave malsani ĝis, kaj havas neniom por aĉeti al si pecon da pano.
– Ĉu vere? Ve, kiel grandan doloron vi kaŭzis al mi!
Ho, kompatinda Feineto, kompatinda Feineto! Se mi havus milionon, mi kurus por porti ĝin al ŝi. Sed mi havas nur kvardek groŝojn, jen ili: mi ĝuste iris aĉeti al mi novan veston. Prenu ilin, Limakino, portu ilin rapide al mia bona Feineto.
– Kaj via nova vestaĵo?
– Neniom gravas nun nova vestaĵo. Mi vendus ankaŭ ĉi tiujn ĉifonojn, kiujn mi surhavas por povi helpi al ŝi!
Iru, Limakineto, klopodu: kaj post du tagoj revenu, mi esperas, ke mi povos doni al vi kelkajn pliajn groŝojn.
Ĝis nun mi laboris por vivteni mian paĉjon: ekde hodiaŭ mi laboros kvin horojn pli por vivteni ankaŭ mian bonan panjon. Adiaŭ, Limakino, kaj post du tagoj mi atendos vin.
La Limakino – kontraŭ sia kutimo – komencis kuri kiel lacertoj en plejvarmego de aŭgusto.
Kiam Pinokjo hejmeniris, lia paĉjo demandis lin:
– Kaj la nova vestaĵo?
– Mi ne sukcesis trovi tian, kia konvenus al mi. Ne gravas! … Mi aĉetos alian fojon.
Tiun vesperon, anstataŭ ĝis la deka, Pinokjo maldormis ĝis la noktomeza horbato, kaj anstataŭ ok, li plektis dekses junkokorbojn.
Poste li iris en liton kaj ekdormis. Kaj dormante ŝajnis al li, ke li vidas en sonĝo la Feinon, kiu estis tre bela kaj ridetis. Ŝi donis al li kison, kaj tiel parolis al li:
– Brave, Pinokjo! Dank’al via bona koro, mi pardonas al vi ĉiujn bubaĵojn, kiujn vi faris ĝis nun. La infanoj, kiuj ameme helpas al siaj gepatroj en ilia mizero kaj malsano, meritas ĉiam grandan laŭdon kaj varman amon, eĉ se oni ne povas montri ilin kiel modelojn de obeemo kaj bona konduto. Estu saĝa en la estonteco, kaj vi estos feliĉa.
En tiu momento la sonĝo finiĝis, kaj Pinokjo vekiĝis kun larĝe malfermitaj okuloj.
Imagu, kiel granda estis lia miro, kiam post vekiĝo li rimarkis, ke li ne plu estas marioneto ligna, sed fariĝis vera knabo, kiel ĉiuj aliaj. Li ĉirkaŭrigardis, kaj anstataŭ la kutimajn murojn de la pajlokabano, li vidis bele meblitan ĉambreton kun preskaŭ eleganta simpleco. Li elsaltis el la lito kaj trovis pretaj belan novan vestaron, novan bereton kaj paron da ledaj botetoj.
Apenaŭ li vestis sin, per natura gesto li enpoŝigis la manojn, kaj eltiris de tie etan monujon el eburo, sur kiu estis ĉizitaj la sekvaj vortoj: ”La Bluhara Feino redonas la kvardek groŝojn al sia kara Pinokjo, kaj tre dankas lin por lia bona koro.” Kaj kiam li malfermis la monujon, anstataŭ kvardek kuprajn groŝojn li trovis en ĝi kvardek brilantajn zekinojn el oro.
Poste li iris rigardi sin en spegulo, kaj al li ŝajnis esti iu alia. Li ne plu vidis la kutiman figuron de la ligna marioneto, sed vidis la spritan kaj inteligentan vizaĝon de knabo kun kaŝtankoloraj haroj, ĉielbluaj okuloj kaj gaja-ĝoja vizaĝo.
Meze de tiuj mirakloj, kiuj okazis unu post la alia, Pinokjo ne sciis, ĉu li vere maldormas, aŭ ankoraŭ sonĝas kun malfermitaj okuloj.
– Kaj mia paĉjo, kie li estas? – li ekkriis subite, kaj enpaŝis en la apudan ĉambron, kaj li trovis la maljunan Ĝepeton sana, vigla kaj bonhumora, kiel ĉiam, kaj kiu jam ree praktikis sian profesion de lignaĵisto, kaj desegnis ĝuste belegan kornicon plenan de folioj, floroj kaj kapetoj de diversaj bestoj.
– Malkaŝu al mi misteron, paĉjo: kiel klarigeblas ĉi tiu subita ŝanĝiĝo? – demandis lin Pinokjo, kaj saltis sur lian kolon, kaj kovris lin per mil kisoj.
– Ĉi tiu subita ŝanĝiĝo en nia domo estas tute via merito, – diris Ĝepeto.
– Kial mia?
– Ĉar kiam malbonaj knaboj reboniĝas, ili kapablas alpreni novan kaj ridetantan aspekton ankaŭ ene de sia familio.
– Kaj kie kaŝiĝas la malnova Pinokjo?
– Jen tie, – respondis Ĝepeto: kaj montris al li grandan marioneton, kiu estis apogita al seĝo kun flankenklinita kapo, pendantaj brakoj kaj kruce metitaj, meze fleksitaj gamboj, tiel ke ŝajnis miraklo, ke ĝi staras rekte.
Pinokjo turnis sin por rigardi ĝin, kaj observante ĝin momenton, li diris al si kun granda kontento:
– Kiel ridinda mi estis kiel marioneto! … kaj kiel mi ĝojas nun, ke mi fariĝis vera knabo!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.