La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Komence la bona virino asertis, ke ŝi ne estas la Bluhara Feineto: sed poste ŝi vidis, ke ŝi estas malkovrita, kaj ne volis tro longigi la komedion, kaj fine ŝi igis sin rekoni, kaj diris al Pinokjo:
– Ruza marioneto! Kiel vi rimarkis, ke tio estas mi?
– Pro la granda amo, kiun vi montris al mi.
– Ĉu vi memoras? Vi forlasis min kiel knabinon, kaj retrovis kiel virinon, tiel, ke mi povus esti via patrino.
– Mi tre ŝatus tion, ĉar tiel anstataŭ fratineto mi nomos vin panjo. Jam de longa tempo mi volas havi panjon, kiel ĉiuj ceteraj infanoj! … Sed kiel okazis, ke vi kreskis tiel rapide?
– Estas sekreto.
– Instruu al mi: iomete ankaŭ mi volus kreski. Ĉu vi ne vidas, mi restis alta kiel hundo sidanta.
– Sed vi ne povas kreski, – respondis la Feino.
– Kial?
– Ĉar marionetoj neniam kreskas. Ili naskiĝas marionetoj, vivas kiel marionetoj, kaj mortas kiel marionetoj.
– Ba, min tedas esti ĉiam marioneto! – kriis Pinokjo malkontente. – Estas tempo, ke ankaŭ mi fariĝu tia homo, kiel la aliaj.
– Vi fariĝus, se vi meritus tion …
– Ĉu vere? Kaj kion mi faru por meriti tion?
– Afero plej simpla: alkutimiĝu, ke vi estas bona knabo.
– Ĉu eble mi ne estas tio?
– Ne ja! La bonaj knaboj estas obeemaj, kaj vi …
– Mi neniam obeas.
– La bonaj knaboj ŝatas lerni kaj labori, kaj vi …
– Kaj mi nenifaradas kaj vagaĉas dum la tuta jaro.
– La bonaj knaboj diras ĉiam la veron …
– Kaj mi ĉiam mensogas.
– La bonaj knaboj volonte vizitas lernejon …
– Kaj al mi la lernejo kaŭzas doloron. Sed ekde nun mi volas ŝanĝi mian vivon.
– Ĉu vi promesas tion?
– Mi promesas. Ankaŭ mi volus fariĝi bona knabo, kaj volas esti la konsolo de mia paĉjo … Kie nun estas mia paĉjo?
– Mi ne scias.
– Ĉu mi havos la feliĉon, iam revidi kaj brakumi lin?
– Mi kredas, ke jes: mi eĉ estas certa pri tio.
Je tiu respondo estis tiel granda la ĝojo de Pinokjo, ke li prenis la manojn de la Feino, kaj komencis ilin kisi kun tia fervoro, ke li ŝajnis esti ekster si. Poste li levis la vizaĝon, rigardis ŝin ameme kaj demandis:
– Diru al mi, panjo, do estas vero, ke vi ne mortis?
– Ŝajnas, ke ne, – respondis la Feino ridetante.
– Se vi scius, kiom da doloroj kaj gorĝopremoj mi sentis, kiam mi legis: ”ĉi tie kuŝas …”
– Mi scias: kaj pro tio mi pardonis al vi. La sincereco de via doloro pruvis al mi, ke vi havas bonan koron: kaj de bonkoraj knaboj, eĉ se iom bubaj kaj miskondutaj, ĉiam oni povas ion esperi, aŭ oni povas ĉiam esperi, ke ili reiros sur la bonan vojon. Jen pro kio mi venis ĝis ĉi tie por serĉi vin. Mi estos via patrino.
– Ho, kiel bele! – ekkriis Pinokjo saltante pro ĝojo.
– Vi obeos al mi, kaj ĉiam faros, kion mi diras.
– Volonte, volontege!
– Ekde morgaŭ, – aldonis la Feino, – vi komencos viziti la lernejon. – Pinokjo tuj fariĝis malpli gaja.
– Poste vi elektos laŭ via plaĉo profesion, metion …
Pinokjo iĝis serioza.
– Kion vi murmuras tra la dentoj? – demandis la Feino iom ofendite.
– Mi diris … – jelpis la marioneto apenaŭ aŭdeble, – ke viziti lernejon, ŝajnas al mi iom malfrue …
– Ne, sinjorido. Tenu en la kapo, ke por lerni kaj instrui ĝi neniam malfruas.
– Sed mi volas lerni nek profesion, nek metion.
– Kial?
– Ĉar la laboro al mi ŝajnas pena.
– Filo mia, – diris la Feino, – tiuj, kiuj tiel parolas, preskaŭ ĉiam finas aŭ en malliberejo aŭ en malsanulejo.
La homo laŭ via opinio naskiĝas riĉa aŭ malriĉa, li devas fari ion en ĉi tiu mondo, okupi sin, labori. Malbone al tiuj, kiuj transdonas sin al nenifarado! La nenifarado estas la plej malbela malsano, kaj necesas tuj kuraci ĝin, ekde infanaĝo: se ne, en plenkreskula aĝo ĝin oni ne povas kuraci.
Ĉi tiuj vortoj tuŝis la animon de Pinokjo, kiu vigle levis la kapon kaj diris al la Feino:
– Mi lernos, mi laboros, mi faros ĉion, kion vi ordonos al mi, ĉar finfine la marioneta vivo ektedis min, kaj mi volas fariĝi vera knabo je ajna prezo. Vi promesis al mi tion, ĉu ne?
– Mi promesis al vi, nun ĉio dependas de vi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.