La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5

Pinokjo malsatas kaj serĉas ovon por fari fritaĵon; sed en la plej bela momento la fritaĵo forflugas tra la fenestro

Intertempe komencis noktiĝi kaj ekmemorinte, ke li nenion manĝis, Pinokjo sentis murmuregon en la stomako, kio tre similis al apetito.

Sed apetito ĉe knaboj progresas rapide; kaj fakte: post kelkaj minutoj la apetito de Pinokjo fariĝis malsato, kaj la malsato ŝanĝiĝis en lupan malsategon, tiel veran, ke oni povus tranĉi ĝin per tranĉilo.

La malfeliĉa Pinokjo subite kuris al la fajrujo, kie pendis poto bolanta, kaj rapidis malfermi ĝin por vidi, kio enestas, sed la poto estis … pentrita sur la muro. Imagu, kiel li sentis sin! Lia nazo, jam ankaŭ sen tio sufiĉe oblonga, fariĝis almenaŭ kvar colojn pli longa.

Tiam li komencis kuradi tra la ĉambro, serĉante en ĉiuj tirkestoj, en ĉiuj rezervujoj por trovi iom da pano, eĉ se nur sekan krusteton de ĝi, oston postlasitan de hundo, iom da ŝima polento, fiŝosteton, kernon de ĉerizo, mallonge ĉion ajn por maĉi: sed li trovis nenion, grandan nenion, plejan nulon.

Kaj dume lia malsato kreskis kaj ĉiam pli: la malfeliĉa Pinokjo trovis nenian mildiĝon krom oscedi: kaj li eligis oscedegojn tiel longajn, ke foje-foje lia buŝo tiriĝegis ĝis la oreloj. Kaj post la oscedoj li kraĉis; kaj li sentis, ke la stomako elflugas tra la buŝo.

Plorante kaj senesperiĝante, li tiam diris:

– La Parolanta Grilo pravis. Mi faris malbone, ke mi ribelis kontraŭ mia paĉjo, kaj forkuris el la hejmo … Se mia paĉjo estus ĉi tie, nun mi ne troviĝus rande de morto pro oscedoj! Ho! Kiel aĉa malsano estas la malsato!

Kaj jen tiam li ekvidis ion rondan kaj blankan inter la amaso de balaaĵoj, tre similan al kokina ovo. Fari salton kaj ĵetiĝi sur ĝin estis afero de minuteto. Kaj tio estis vere ovo.

Ne eblas priskribi la ĝojon de la marioneto: necesas imagi ĝin. Kredante tion preskaŭ sonĝo, li turnadis la ovon en la manoj, palpadis kaj kisadis ĝin, kaj inter kisoj li diris:

– Kaj nun kiamaniere mi ĝin pretigu? Ĉu fari el ĝi fritaĵon?… Ne, pli bone boligi ĝin en kaserolo! … Aŭ ĉu ĝi ne estus pli bongusta, se mi fritus ĝin en pato? Aŭ male, mi kuiros ĝin malmola por eltrinki ĝin. Ne, plej rapide estas friti ĝin en kaseroleto aŭ pato: mi havas tro grandan deziron ĝin manĝi!

Dirite kaj farite: li metis paton sur la fajrujon, plenan de ardaĵoj: enverŝis anstataŭ oleo aŭ butero iom da akvo; kaj kiam la akvo komencis vaporiĝi, tak! … li rompis la ŝelon de la ovo, kaj jamis ĝin enverŝi.

Sed anstataŭ blanko kaj flavo, salte eloviĝis kokido tre vigla kaj ĝentila, kiu faris ĝentilan klinon dirante:

– Mi tre dankas al vi, sinjoro Pinokjo, ke vi ŝparis al mi la penon rompi la ŝelon! Ĝis revido, estu bona kaj salutu la hejmanojn!

img-04

Dirinte tion, ĝi disetendis la flugilojn, flugis sur la fenestron, ĝuste malfermitan, kaj malaperis tra ĝi el la vido.

La malfeliĉa knabo Pinokjo restis senmova kiel roko, kun okuloj fiksitaj, buŝo malfermita kaj ovoŝeloj en la manoj. Rekonsciiĝinte cetere de la unua konsterno li ekploris, ŝrikis, piedbatis la plankon pro senesperiĝo, kaj diris inter larmoj:

– Jen, la Parolanta Grilo pravis! Se mi ne estus forkurinta el la hejmo, kaj se mia paĉjo estus ĉi tie, nun mi ne estus mortonta pro malsato! Ho, kiel aĉa malsano estas la malsato!

Kaj ĉar la stomako daŭre murmuris al li, eĉ pli ol iam, kaj li ne sciis, kiel mildigi ĝin, li decidis eliri kaj fari ekskurson al la najbara vilaĝo, ĉar li esperis trovi bonkorulon, kiu regalos lin per iom da pano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.