La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16

La bela Bluhara Knabino ordonas depreni la marioneton, metas lin en liton, kaj vokas tri kuracistojn por ekscii, ĉu li vivas aŭ mortis

img-14

Dum la kompatinda Pinokjo, kiun la banditoj pendigis sur branĉon de la Granda Kverko, jam ŝajnis pli morta ol viva, la bela Bluhara Knabino denove aperis en la fenestro, kaj tuŝite de la vidaĵo de tiu malfeliĉulo, kiu pendigita ĉe la kolo balanciĝis laŭ la kapricoj de la nordaj ventoj, klakigis trifoje per la manoj kaj frapetis trifoje.

Je tiu signalo aŭdiĝis laŭta susuro de flugiloj impete proksimiĝantaj, kaj granda falko malsupreniĝis sur la fenestrobreton.

– Kion vi ordonas, mia ĉarma Feino? – demandis la Falko, kaj mallevis la bekon por honorsaluti ŝin (ĉar necesas scii, ke la Bluhara Knabino estis propradire neniu alia ol tre bona feino, kiu loĝis ekde mil jaroj apud tiu arbaro).

– Ĉu vi vidas tiun marioneton, kiu pende balanciĝas sur branĉo de la Granda Kverko?

– Jes, mi vidas.

– Alflugu do rapide, per via fortika beko ŝiru la pendigan nodon, kaj delikate kuŝigu lin sur la herbon ĉe la Kverko.

La Falko forflugis, kaj post du minutoj revenis anoncante:

– Mi faris ĉion laŭ via ordono.

– Kaj kia vi trovis lin, ĉu viva aŭ morta?

– Ĉe la unua alrigardo li ŝajnis morta, sed li ne mortis komplete, ĉar apenaŭ mi malligis la nodon, kiu ĉirkaŭpremis lian gorĝon, li ellasis suspiron kaj balbutis duonlaŭte: ”Nun mi pli bone fartas!” Tiam la Feino klakigis per la manoj, faris du frapetojn, je kio aperis pompa Barba Hundo, kiu marŝis sur la postaj piedoj, kvazaŭ li estus homo. Li havis sur la kapo trikornan ĉapelon kun ora galonaĵo, blankan perukon kun krispoj falantaj tute ĝis la kolo, ĉokoladkoloran jakon kun briliantaj butonoj kaj du grandaj poŝoj por la ostoj, kiujn la mastrino donis al li por matenmanĝo, mallongan, kremkoloran velurpantalonon, silkajn ŝtrumpojn, leĝerajn ŝuetojn, kaj malantaŭe ion similan al ombrelo el blua sateno, por ke li povu enmeti la voston, se ekpluvas.

img-15

La Barba Hundo estis vestita kiel koĉero en parada livreo.

– Ek brave, Medoro, – diris la Feino al la Barba Hundo, – ekipu la plej belan kaleŝon en mia stalo, kaj ekveturu al la arbaro. Kiam vi atingos la Grandan Kverkon, vi trovos malfeliĉan marioneton, kiu kuŝas duone morta sur la herbo. Levu lin delikate, metu singarde sur la kusenojn de la kaleŝo kaj alportu al mi. Ĉu vi komprenis min?

La Barba Hundo balancis tri- aŭ kvarfoje la bluan ombrelaĵon ĉe la postaĵo por montri, ke li komprenis ĉion, kaj ekiris kvazaŭ elpafita.

Post momento vidiĝis elruliĝi bela, helblua kaleŝo, remburita per kanariaj plumoj kaj ene tegita per kirlita kremo kaj ceteraj fajnaĵoj. ĝin tiris cent paroj da blankaj musetoj; la Barba hundo sidis sur la kondukista benko, kaj krakigis la vipon dekstren kaj malen, kiel veturigisto, kiu timas malfrui.

Ne pasis pli ol kvaronhoro, kiam la kaleŝo revenis. La Feino, kiu staris atende sur la sojlo de la domo, prenis la kompatindan marioneton al la brusto, portis lin en ĉambreton kun perlamotaj muroj, kaj ordonis tuj voki la plej famajn kuracistojn de la ĉirkaŭaĵo.

La kuracistoj baldaŭ alvenis, unu post alia: unue la Korvo, poste la Noktuo kaj fine la Parolanta Grilo.

– Mi volus ekscii de viaj moŝtoj, – turnis sin la Feino al la tri kuracistoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ la lito de Pinokjo, – mi volus ekscii, ĉu tiu ĉi kompatinda marioneto estas viva aŭ morta!

Post tiu invito la Korvo paŝis antaŭen kiel unua, palpis la pulson de Pinokjo, poste la nazon, la etfingrojn de la piedoj, kaj kiam li ĉion sufiĉe trapalpis, solene li prononcis la sekvajn vortojn:

– Laŭ mia opinio la marioneto estas jam morta: sed se pro misfortuno li ne estus mortinta, tiam vidiĝus signo de tio, ke li ankoraŭ vivas!

img-16

– Mi bedaŭras, – diris la Noktuo, – ke mi devas kontraŭdiri al sinjoro Korvo, mia elstara amiko kaj kolego: por mi male, la marioneto ankoraŭ estas viva, sed se pro misfortuno li ne vivus, ekzistus signo de tio, ke li vere mortis!

– Ĉu vi diras nenion? – demandis la Feino la Parolantan Grilon.

– Mi opinias, ke prudenta kuracisto, se li ne scias, kion diri, plej bone faras, se li restas silenta. Cetere tiu marioneto ne estas al mi figuro nova, mi konas lin ekde certa tempo!

Pinokjo, kiu ĝis tiam kuŝis senmova, kiel vera peco de ligno, ekhavis iaspecan tremon konvulsian, kiu igis skui ĝi la tutan liton.

– Ĉi tiu marioneto estas superfripono de friponoj …

Je tio Pinokjo malfermis la okulojn, sed tuj ankaŭ refermis ilin.

– Estas bubaĉo, senfarulo, vagabondo …

Pinokjo kaŝis la vizaĝon sub la kovrilo.

– Ĉi tiu marioneto estas malobeema filo, kiu krevigas la koron de sia kompatinda patro!

En tiu momento ekaŭdiĝis sufokataj ploro kaj singultoj en la ĉambro. Imagu la miron, kiam oni levetis la kovrilon, kaj konstatis, ke tiu, kiu ploris kaj singultis, estas Pinokjo.

– Kiam mortinto ploras, tio estas signo de tio, ke li komencas resaniĝi, – solene anoncis la Korvo.

– Bedaŭrante mi kontraŭdiras al mia elstara amiko kaj kolego, – aldonis la Noktuo, – ĉar laŭ mi, se mortinto ploras, tio estas signo de tio, ke al li ne plaĉas morti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.