La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20

Post kiam li ellasiĝas el la malliberejo, Pinokjo ekiras por reiri al la domo de la Feino; sed dumvoje li trafas teruregan serpenton, kaj poste falas en kaptilon

Imagu al vi la ĝojon de Pinokjo, kiam li sentis sin libera.

Sen heziti kaj mediti, li tuj forlasis la urbon, kaj turnis sin al la vojo, kiu rekondukos lin al la Dometo de la Feino.

Pro la pluveca vetero la vojo fariĝis kompleta marĉo, kaj oni iris ĝisgenue en la koto. Sed la marioneto ne zorgis pro tio. Lin pelis la deziro revidi sian paĉjon kaj sian fratinon bluharan, do li kuris kaj saltadis, kiel leporhundo, kaj dum la kurado li priŝpruciĝis per koto ĝis la bereto.

Dume li diradis al si:

– Kiom da malfeliĉoj okazis al mi … Kaj mi ilin meritas!

Ĉar mi estas obstina kaj kverelema marioneto …

volas ĉiam agi laŭ mia gusto kaj plaĉo, ne aŭskultas tiujn, kiuj volas al mi bonon, kaj havas miloble pli da saĝo ol mi! … Sed ekde nun, mi promesas, mi ŝanĝos mian vivon, kaj fariĝos knabo bonkonduta kaj obeema… Mi nun spertis, ke se geknaboj malobeas, tio ĉiam al ili malutilas, kaj neniom ili profitas el tio.

Kaj ĉu mia paĉjo min atendos? … Ĉu mi trovos lin en la domo de la Feino? Pasis tiom da tempo, ke mi ne vidas la malfeliĉan homon, kaj apenaŭ mi ĝisatendas la momenton, kiam mi povos superŝuti lin per mil karesoj kaj kisoj! Kaj ĉu la Feino pardonos al mi la aĉaĵojn, kiujn mi faris kontraŭ ŝi? … Se mi konsideras, ke mi ricevis de ŝi tiom da atento kaj tiom da amema zorgado … se pensi, ke tion, ke mi nun vivas, mi ŝuldas al ŝi! … Sed ĉu ekzistas knabo pli sendanka kaj pli senkora ol mi?

Dum li tiel riproĉadis sin, li haltis abrupte terurita kaj faris kelkajn paŝojn returne.

Kion li ekvidis?

img-21

Li vidis antaŭ si grandegan serpenton, kiu kuŝis kruce tra la vojo. Ĝi havis verdan haŭton, fajrerantajn okulojn, pintan voston, kiu fumis kiel ĉapo de kamentubo.

Ne eblas imagi la teruron de la marioneto, kiu rekuris duonkilometron, sidiĝis sur ŝtonamaso, kaj atendis, ke la serpento iam forrampu al siaj farendoj, kaj lasu la vojon libera.

Li atendis unu horon, du horojn, tri horojn: sed la serpento daŭre kuŝis tie, kaj ankaŭ de malproksime vidiĝis la ruĝado de liaj fajrookuloj kaj la fumkolono, kiu leviĝis el lia vostopinto.

Tiam Pinokjo, kiu kredis jam havi kuraĝon, alproksimi ĝis je kelkpaŝa distanco, kaj alparolis la serpenton kun dolĉa, persvadema kaj apenaŭ aŭdebla voĉeto:

– Pardonu min, sinjoro Serpento, ĉu vi farus al mi la komplezon, flankentiriĝi tiomete, ke mi povu plupasi?

Dirite kvazaŭ al muro. Nenia movo.

Tiam li rekomencis kun la sama voĉeto:

– Vi devas scii, sinjoro Serpento, ke mi iras hejmen, kie atendas min mia paĉjo, kiun jam longtempe mi ne vidas! … Ĉu vi do konsentas, ke mi daŭrigu mian vojon?

Li atendis signeton de respondo al sia peto, sed ĝi ne venis: eĉ la serpento, kiu ĝis tiam ŝajnis vigla kaj vivoplena, fariĝis senmova, preskaŭ ŝtonrigida.

– Ĉu eble li mortis? … – demandis Pinokjo, kaj kunfrotis la manojn pro ĝojo: kaj sen plia prokrasto li pretigis sin por superpasi lin, kaj veni al la alia flanko de la vojo. Sed li ankoraŭ ne levis tute la gambon, kiam la Serpento, ellasita kiel risorto, abrupte rektiĝis: kaj la marioneto, dum li retropaŝis terurite, stumblis kaj falis sur la teron.

Kaj li falis tiel malfeliĉe, ke lia kapo profundiĝis ĝuste en la koton de la vojo, kaj liaj gamboj ekpendolis alĉiele.

img-22

Kiam la Serpento vidis tiun marioneton kun freneze rapide svingataj piedoj kaj kapo malsupre, li kaptiĝis de tia skuridego, ke li ridis, ridis, ridis, kaj pro la streĉo kaŭzita de la trorido, ĉiu vejno ŝiriĝis en lia brusto, kaj ĉifoje li vere mortis.

Tiam Pinokjo kure reekiris por alveni al la domo de la Feino antaŭ mallumiĝo. Sed dumvoje li ne povis kontraŭstari al la turmentoj de la malsato, deiriĝis sur kampon kun la intenco pluki kelkajn muskatajn grapolojn.

img-23

Se li nur neniam farus tion!

Apenaŭ li paŝis al vito, krak … li sentis pinĉiĝi la krurojn per du tranĉaj feroj, kiuj igis lin vidi ĉiujn stelojn de la firmamento pro la doloro.

La malfeliĉan marioneton ekkatenis kaptilo, elmetata kutime de kamparanoj por kapti grandajn foinojn, kiuj estas plago por ĉiuj kokejoj de la ĉirkaŭaĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.