La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11

Fajromanĝulo ternas kaj indulgas Pinokjon, kiu siavice savas sian amikon Arlekenon de la morto

La marionetisto Fajromanĝulo (ĉar tiel oni nomis lin)

aspektis terure, mi ne kuraĝus aserti malon, ĉefe pro sia nigra barbaĉo, kiu, kiel antaŭtuko, plene kovris lian bruston; tamen vere kaj fakte li ne estis malbonulo. Kion pruvas ankaŭ, ke kiam li vidis alporti tiun malfeliĉan Pinokjon, kiu baraktis en ĉiuj direktoj kaj kriadis ”Mi ne volas morti, mi ne volas morti!”, li subite komencis kortuŝi ĝi kaj mildiĝi, kaj post momento da rezistado, li ne povis plu, kaj ellasis sonoran ternegon.

Je tiu terno la vizaĝo de Arlekeno, ĝis tiam afliktita kaj malĝoja kiel plorsaliko, ekserenis de ĝojo, kaj klinante sin al Pinokjo, li flustris al li:

– Bona novaĵo, frateto. La marionetisto ternis, kio estas signo, ke lin kaptis kompato, vi do estas savita.

Necesas ja scii, ke dum iuj homoj, sentante kompaton al iu aŭ ploras aŭ almenaŭ ŝajnigas viŝi la larmojn, Fajroman ĝulo agis male: ĉiufoje, kiam li profunde emocii ĝis, li ekhavis la strangan emon terni.

Tio estis la kutima maniero, montri la sentemon de lia koro.

Terninte, la marionetisto daŭrigis montri sin severa, kriis al Pinokjo:

– Ĉesu plori! … Viaj lamentoj tiklas min ĉi tie, en la fundo de mia stomako … mi sentas tian tiklon, ke mi preskaŭ … Et-ĉi! Et-ĉi! – kaj li ellasis du pliajn ternojn.

– Restu sana! – diris Pinokjo.

– Dankon! Ĉu via paĉjo kaj via panjo ankoraŭ vivas?

– demandis lin Fajromanĝulo.

– Paĉjo jes, panjon mi neniam konis.

– Kiu scias, kiel malplaĉus al via maljuna patro, se mi ĵetigus vin sur tiujn ardantajn karbojn! Malfeliĉa maljunulo!

Mi kompatas lin! … Eĥ-ĉi, eĥ-ĉi, eĥ-ĉi, – kaj li faris tri aliajn ternojn.

– Restu sana! – bondeziris Pinokjo.

– Dankon! Cetere oni devas kompati ankaŭ min, ĉar kiel vi vidas, mi ne plu havas lignon por trarostigi tiun ŝafaĵon, kaj vi, mi devas diri al vi la veron, povus fari al mi grandan servon! Sed nun mi kompatemas: kion fari?

Anstataŭ vin mi ĵetos iun alian pupon el la grupo sub la rostostangon … He, ĝendarmoj!

Je tiu komando ekaperis du lignaj ĝendarmoj, altegaj kaj tre sekaj, kun trikorna ĉapelo sur la kapo kaj eltirita glavo en la mano.

Pene spirante la marionetisto ordonis al ili:

– Kaptu al mi Arlekenon, zorge ligu kaj ĵetu lin sur la fajron. Mi volas, ke mia ŝafaĵo bone trarostiĝu.

Imagu la malfeliĉan Arlekenon! Lin kaptis tia teruro, ke la gamboj fleksiĝis al li, kaj li falis kun vizaĝo sur la teron.

Vidante tiun korŝiran scenon, Pinokjo ĵetis sin antaŭ la piedojn de la marionetisto, torente ekploris, banis per larmoj ĉiujn harojn de la longega barbo de la marionetisto, kaj komencis petegi lin kun humila voĉo:

– Indulgon, sinjoro Fajromanĝulo!

– Ĉi tie ne estas sinjoroj! … – krude respondis la marionetisto.

– Indulgon, sinjoro Kavaliro!

– Ĉi tie ne estas kavaliroj!

– Indulgon, sinjoro Komandanto!

– Ĉi tie ne estas komandantoj!

img-08

– Indulgon, Ekscelenco!

Aŭdante nomi sin ekscelenco, la marionetisto rondigis la buŝon je rideto, kaj fariĝinte subite pli bonkora kaj milda ol iam, li diris al Pinokjo:

– Kion do vi volas de mi?

– Mi petas pardonon por la malfeliĉa Arlekeno!

– Ĉi tie ne temas pri pardono. Se mi vin ŝparis, lin mi devas ĵeti sur fajron, ĉar mi volas, ke mia ŝafo bone trarosti ĝu.

– En tia kazo, – kriis Pinokjo fiere, kaj rektigis sin, forĵetis sian bereton el panmolaĵo, – en tia kazo mi konas mian devon. Ek, sinjoroj ĝendarmoj! Ligu kaj ĵetu min inter tiujn flamojn. Ne estas juste, ke la malfeliĉa Arlekeno, mia vera amiko, mortu anstataŭ mi!

Ĉi tiuj vortoj, elparolitaj kun alta voĉo kaj heroa akcento movis al ploro ĉiujn marionetojn, kiuj ĉeestis la scenon. Eĉ la ĝendarmoj, kvankam faritaj el ligno, ploris kiel du ĵusnaskitaj ŝafidoj.

Fajromanĝulo restis komence malmola kaj neŝancelebla kiel roko, sed post momento iom post iom ankaŭ li emociiĝis kaj ekternis. Kaj terninte kvar- aŭ kvinfoje, kortuŝite li disetendis la brakojn, kaj diris al Pinokjo:

– Vi estas knabo tre brava! Venu al mi, donu kison.

Pinokjo tuj alkuris, kaj grimpante sciure tra la barbo de la marionetisto, metis belegan kison sur lian nazopinton.

– Ĉu mi estas indulgita? – demandis la kompatinda Arlekeno kun voĉeto apenaŭ aŭdebla.

– Vi estas indulgita! – respondis Fajromanĝulo: poste aldonis suspirante kaj balancante la kapon:

– En ordo!

Ĉi tiun vesperon mi rezignas kaj manĝos duonkrudan ŝafon, sed alian fojon ve al tiu, kiu kolerigos min!

Sciiĝinte pri la indulgo, ĉiuj marionetoj elkuris sur la scenejon, bruligis lampojn kaj lampionojn, kiel en festa vespero, kaj komencis saltadi, dancadi. Venis matenkrepusko, ili ankoraŭ ne ĉesis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.