La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Apenaŭ Pinokjo ne plu sentis la pezon de la malmola, humiliga ringo ĉirkaŭ la kolo, li ĵetis sin kure tra kampoj kaj arbaroj, kaj eĉ momenteton ne haltis, ĝis li alvenis al la ĉefvojo, kiu rekondukos lin al la dometo de la Feino.
Kiam li atingis la ĉefvojon, li turnis sin por rigardi malsupren al la sube etendiĝanta ebenaĵo, kaj nudokule li bone distingis la arbaron, kie malfeliĉe li renkontiĝis kun la Vulpo kaj la Kato: li vidis leviĝi inter aliaj arboj la supron de tiu Granda Kverko, sur kiu li estis pendole pendumita je la kolo: kaj li rigardis ĉi tien, li rigardis tien, sed li ne sukcesis ekvidi la dometon de la bela Bluhara Knabino.
Tiam li ekhavis ian malĝojan antaŭsenton, kaj ekkuris per ĉiuj fortoj, kiuj restis en liaj gamboj, kaj post kelkaj minutoj li troviĝis sur la kampo, kie iam la Blanka Dometo troviĝis. Sed ĝi ne plu troviĝis. Staris anstataŭe malgranda marmora ŝtono, sur kiu oni povis legi per majuskloj la sekvajn dolorajn vortojn:
ĈI TIE RIPOZAS
LA BLUHARA KNABINO,
KIU MORTIS PRO DOLORO
ĈAR FORLASIS ŜIN
LA FRATETO PINOKJO.
Mi lasas al vi imagi, kion sentis la marioneto, kiam li pene elsilabumis tiujn vortojn. Li falis kun vizaĝo sur la teron kaj kovris tiun funebran marmoron per mil kisoj, erupciante en singultan ploron. Li ploris la tutan nokton, la sekvan matenon, la tutan tagon, ĉiam plu kaj plu li ploris, kvankam el la okuloj jam forfluis ĉiuj larmoj: liaj krioj kaj lamentoj estis tiel korŝiraj kaj doloraj, ke la ĉirkaŭaj montetoj respondis al li per eĥo.
Kaj plorante li ripetadis:
– Ho, Feino mia, kial vi mortis? Kial ne mortis mi anstataŭ vi, mi, kiu estas tiel malbona, dum vi estis tiel bonega?
Kaj kie estas mia paĉjo? Ho, Feineto mia, diru, kie mi trovos lin, ĉar mi volas resti ĉiam kun li kaj neniam, neniam forlasi lin! Ho, Feino mia, diru, ne estas vero, ke vi mortis! … Se vi vere amas min … se vi amas vian frateton, reviviĝu … revenu viva, kiel antaŭe! … Ĉu ne estas malbone al vi, vidi min sola kaj forlasita de ĉiuj? … Se alvenos la murdistoj, ili denove pendigos min sur branĉo de arbo … kaj tiam mi mortos por ĉiam. Kion vi volas, ke mi faru, sola en ĉi tiu mondo? Nun, kiam mi perdis vin kaj mian paĉjon, kiu donos manĝon al mi ? Kie mi dormos nokte? Kiu pretigos al mi la novan jaketon? Ho, estus pli bone, centoble pli bone, se ankaŭ mi mortus! Jes, mi volas morti! … Ĉiĥ! Ĉiĥ! Ĉiĥ!
Kaj dum li tiel senesperadis, li volis ŝiri la harojn: sed li ne povis enigi la fingrojn, ĉar liaj haroj estis faritaj el ligno.
Intertempe preterflugis supre granda kolombo, kiu haltis kun disetenditaj flugiloj, kaj el granda alteco malsuprenkriis al li:
– Diru knabeto, kion vi faras tie malsupre?
– Ĉu vi ne vidas? Mi ploras! – diris Pinokjo, kaj levis la kapon al tiu voĉo, kaj viŝis la okulojn per la maniko de sia jaketo.
– Diru al mi, – aldonis ankoraŭ la Kolombo, – ĉu vi ne konas hazarde marioneton inter viaj kamaradoj, pupon, kiu nomiĝas Pinokjo?
– Pinokjo? … Ĉu vi diris Pinokjo? – ripetis la marioneto, kaj salte stariĝis. – Pinokjo estas mi!
Je tiu respondo la Kolombo rapide malleviĝis, kaj metis sin sur la teron. Li estis pli granda ol meleagro.
– Ĉu vi eble konas ankaŭ Ĝepeton? – li demandis la marioneton.
– Ĉu mi lin konas?! Li estas mia malfeliĉa paĉjo! Ĉu li eble parolis pri mi? Ĉu vi kondukos min al li? Ĉu li ankoraŭ vivas? Respondu al mi, mi petegas vin, ĉu li vivas?
– Antaŭ tri tagoj mi lasis lin sur la marbordo.
– Kion li faris?
– Li ĝuste faris al si ŝipeton por traveturi la Oceanon.
Tiu kompatinda homo jam pli ol kvar monatojn veturadas ĉirkaŭ la tero kaj serĉas vin: kaj ĉar li ne povis trovi vin, nun li metis al si en la kapon, ke li serĉos vin en la malproksimaj landoj de la nova mondo.
– Kiel malproksime estas la marbordo de ĉi tie? – demandis Pinokjo kun zorgoplena maltrankvilo.
– Pli ol mil kilometrojn.
– Mil kilometrojn? Ho, Kolombo mia, kiel bone estus havi viajn flugilojn!
– Se vi volas veni, mi vin alportos.
– Kiel?
– Rajde sur mia dorso. Ĉu vi tre pezas?
– Pezas? Mi tute ne! … Mi estas malpeza, kiel folio.
Kaj tiam senhezite Pinokjo saltis sur la dorson de la Kolombo, metis unu gambon unuflanken, la alian aliflanken kaj kriis kontentege: ”Galopu, galopu, ĉevaleto, ĉar mi urĝas alveni rapide! … ” La Kolombo levis sin, kaj en kelkaj minutoj li flugis tiel alten, ke preskaŭ li tuŝis la nubojn. Kiam li leviĝis al tia alteco, la marioneto scivole turnis sin por rigardi malsupren: kaj lin kaptis tia teruro kaj tia kapturniĝo, ke por eviti la danĝeron fali el tia alto, per la brakoj preme-streĉe li ĉirkaŭprenis la kolon de sia plumhava rajdbesto.
Ili flugis la tutan tagon. Ĉe vesperiĝo la Kolombo diris:
– Mi havas grandan soifon!
– Kaj mi grandan malsaton! – aldonis Pinokjo.
– Ni haltu por kelkaj minutoj ĉe tiu kolombejo; poste ni daŭrigos la vojaĝon por esti morgaŭ matene ĉe sunleviĝo sur la marbordo.
Ili eniris malplenan kolombejon, kie estis nur pelveto plena de akvo kaj korbo kun viciaj grajnoj. La marioneto dum sia tuta vivo ne ŝatis viciaĵojn: laŭ li ili naŭzas, renversas al li la stomakon: sed tiun vesperon li manĝis da ili ĝis stomakokrevo, kaj kiam li jam preskaŭ finis, li turnis sin al la Kolombo kaj diris:
– Neniam mi antaŭe pensus, ke la viciaj grajnoj estas tiel bonaj!
– Necesas konvinkiĝi, knabo mia, – respondis la Kolombo, – ĉar kiam la malsato vere postulas, kaj nenio alia troviĝas por manĝi, ankaŭ la vicioj fariĝas bongustegaj!
La malsato ne havas kapricojn, nek frandemon!
Ili faris rapide ankoraŭ malgrandan intermanĝon kaj ripozon dum la vojaĝo, kaj ek pluen! La sekvan matenon ili alvenis al la marbordo.
La Kolombo surterigis Pinokjon, kaj ĉar li tute ne volis, ke Pinokjo ĝenu lin per dankemo, tuj li releviĝis kaj malaperis.
La bordo estis plena de homoj, kiuj kriadis kaj gestadis rigardante al la maro.
– Kio okazis? – demandis Pinokjo al maljunulino.
– Okazis tio, ke malfeliĉa patro, kiu perdis la filon, volis enŝipiĝi por retrovi lin sur la alia flanko de la maro; sed la maro hodiaŭ estas tre malica, kaj minacas gluti la ŝipeton …
– Kie estas la ŝipeto?
– Jen tie, kien montras mia fingro, – respondis la maljunulino, montrante ŝipeton, kiu aspektis nuksoŝelo kun eta hometo en ĝi.
Pinokjo streĉis la okulojn al tiu punkto, zorge observis ĝin, kaj eligis akran veon kriante:
– Li estas mia paĉjo! Li estas mia paĉjo!
Dume la ŝipeto, ĵetata de furiozaj ondoj, jen malaperis inter la ondegoj, jen reaperis ŝvebante super ili.
Kaj Pinokjo stariĝis sur rokopinto, kaj daŭre vokadis sian paĉjon per lia nomo, kaj donis al li multajn signojn per la manoj kaj sia nazotuketo, eĉ per la bereto, kiun li havis sur la kapo.
Kaj tiel ŝajnis, ke Ĝepeto – kvankam li estis tre malproksime de la marbordo – rekonis sian filon, ĉar ankaŭ li levis sian bereton, kaj salutis lin, kaj pere de gestoj li komprenigis al li, ke volonte li returniĝus, sed la maro estis tiel granda, ke ĝi malhelpis al li remi kaj proksimiĝi al la tero.
Kaj tiam abrupte terura ondego leviĝis, kaj la ŝipeto malaperis. Oni atendis, ke ĝi releviĝu, sed ĝi ne plu vidiĝis.
– Malfeliĉa homo! – diris tiam la fiŝistoj, kaj murmurante preĝon duonlaŭte, ekiris por reiri al siaj hejmoj.
Kaj tiam ili ekaŭdis senesperan krion, kaj turninte sin ili ekvidis knabeton, kiu ĵetis sin de rokopinto en la maron kriante:
– Mi volas savi mian paĉjon!
Pinokjo estis tute el ligno, do li flosis facile, kaj naĝis kiel fiŝo. Jen li vidiĝis malaperi subakve pro la impetaj skufluoj, jen reaperi elsube kun unu gambo aŭ brako, en grandega distanco de la tero. Fine li perdiĝis el la vido, kaj oni lin ne plu vidis.
– Malfeliĉa knabo! – diris tiam la fiŝistoj, kiuj ariĝis sur la bordo, kaj murmurante preĝon duonlaŭte, ili disiris al siaj domoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.