La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 28

Pinokjon trafas danĝero esti fritita en pato kiel fiŝo

Dum tiu senespera kurado estis terura momento, en kiu Pinokjo kredis, ke li estas perdita. Ĉar necesas scii, ke Alidoro (tio estis la nomo de la buldogo) dum la freneza kurado preskaŭ atingis lin. Sufiĉas diri, ke la marioneto sentis post si, en manlarĝa distanco la pezan spiregon de tiu bestaĉo, kaj sentis eĉ la varman elspiraĵon.

Feliĉe la strando estis nun proksima, kaj la maro vidiĝis kelkajn paŝojn de tie.

Apenaŭ li estis ĉe la marbordo, la marioneto faris belan salton, kian povus produkti nur ranoj, kaj falis en la mezon de la akvo. Alidoro, male, volis halti; tamen la elano plupuŝis lin, do ankaŭ li ĵetiĝis en la akvon. Kaj tiu malfeliĉulo ne kapablis naĝi, pro kio li komencis barakti per la piedoj por resti sur la surfaco: sed ju pli li baraktis, des pli li profundiĝis kun la kapo en la akvon.

Kiam la malfeliĉa hundo ree elakvigis la kapon, li havis timplenajn kaj ruliĝantajn okulojn, kaj bojis kaj kriis:

– Mi dronos, mi dronos!

– Krevu! – respondis al li Pinokjo de malproksime, ĉar li nun sentis sin sekura kontraŭ ĉiuj danĝeroj.

– Helpu min, Pinokjo! … Savu min el la morto!

Je tiuj korŝiraj krioj la marioneto, kiu cetere havis bonegan koron, moviĝis al kompato, turnis sin al la hundo kaj demandis:

– Sed se mi helpos savi vin, ĉu vi promesos, ke vi ne ĝenos min kaj ne kuros post mi?

– Mi promesas! Mi promesas! Movu vin, pro Dio, ĉar se vi malfruos ankoraŭ duonminuton, mi certe mortos.

Pinokjo iomete hezitis, tamen li rememoris, ke lia paĉjo ofte diris al li, ke fari bonan agon neniam malutilas, kaj li komencis naĝi por atingi Alidoron, li kaptis lin ambaŭmane ĉe la vosto, kaj eltiris lin sendifekta kaj sekura sur la sekan sablon de la marbordo.

La malfeliĉa hundo ne povis stariĝi sur la piedoj. Malgraŭvole li trinkis tiom da salakvo, ke li pufiĝis kiel pilkego.

Aliflanke la marioneto ne volis tro fidi al li, kaj opiniis konsilinde resalti en la maron; kaj foriĝinte de la bordo, li rekriis al la savita amiko:

– Adiaŭ, Alidoro, iru feliĉe, kaj mi salutas la hejmanojn.

– Adiaŭ, Pinokjo, – respondis la hundo, – mi tre dankas, ke vi liberigis min el la certa morto. Vi faris al mi grandan servon: kaj en ĉi tiu mondo kiu regalas per bona koro, dankiĝas per favoro, por bono atendu bonon.

Se venos okazo por tio, ni priparolos la aferon.

Pinokjo plunaĝis, kaj tenis sin daŭre proksime al la bordo: finfine ŝajnis al li, ke li atingis sekuran lokon.

Li ĵetis rigardon al la bordo, kaj ekvidis groton en la rokoj, el kiu tiriĝis longega fumostrio.

– En tiu groto, – li diris al si, – devas esti fajro. Des pli bone! Mi sekigos kaj varmigos min kaj poste? … poste venu, kio devas veni.

Post kiam li tiel decidis, li proksimiĝis al la rokobordo; sed ĝuste kiam li volis elgrimpi, li sentis ion subakve, kio tiriĝis, tiriĝadis eksteren, kaj levis lin kun si el la akvo. Li provis forkuri, sed jam estis malfrue, ĉar je sia plej granda miro li troviĝis kaptita en grandega reto, meze de svarmantaj fiŝoj de ĉiuj specoj kaj grandoj, kiuj batadis per la vostoj, kaj baraktis kiel animoj senesperaj.

Samtempe li vidis, ke elvenas el la groto fiŝisto, tiel malbela, tiel malbelega, ke li ŝajnis al li mara monstro.

Anstataŭ haroj li havis densegan vepron el verdaj herboj sur la kapo; verda estis ankaŭ lia longega barbo, kiu fluis ĝis la tero. Li ŝajnis verda lacertego, staranta sur la postaj piedoj.

Kiam la fiŝisto eltiris la reton el la maro, li kriis tre kontente:

– Benita providenco! Ankaŭ hodiaŭ mi povas manĝi fiŝojn ĝis supersatiĝo.

– Bonŝance mi ne estas fiŝo! – diris Pinokjo al si, iom kuraĝigite.

La reton, plenan de fiŝoj la fiŝisto portis en la malluman kaj trafumumitan groton, en kies mezo bolis oleo en granda pato, eliganta odoron sufokan de fumanta kandelo.

img-38

– Nu, ni vidu, kiajn fiŝojn mi kaptis! – diris la verda fiŝisto, kaj enmetis sian manegon senproporcie grandan, similan al hejtista ŝovelilo, kaj eltiris manplenon da trigloj.

– Bonaj estas ĉi tiuj trigloj! – li diris, kaj observis kaj flaris ilin kun plezuro. Kaj flarinte, li ĵetis ilin en kuvon sen akvo.

Poste li ripetis la saman agon; kaj post ke li iom post iom elprenis ĉiujn fiŝojn, li sentis kunflui la salivon en la buŝo, kaj ĝojoplene li diris:

– Bonaj estas ĉi tiuj merluĉoj!

– Fajnaj estas ĉi tiuj mugiloj!

– Belegaj estas ĉi tiuj soleoj!

– Bongustegaj estas ĉi tiuj mararaneoj!

– Eminentaj estas ĉi tiuj engraŭloj kun kapo!

Kiel vi povas imagi, la merluĉoj, mugiloj, soleoj, mararaneoj kaj la engraŭloj iris ĉiuj mikse en la kuvon por aliĝi al la trigloj.

La lasta, kiu restis en la reto, estis Pinokjo.

Apenaŭ la fiŝisto elprenis lin, pro miro li streĉis siajn verdajn okulegojn kaj ekkriis preskaŭ time:

– Kia speco de fiŝo estas tiu ĉi? El la fiŝoj kreitaj en ĉi tiun mondon mi ne memoras, ke mi iam manĝis tian!

Kaj li atente reobservis lin de ĉiuj flankoj kaj konstatis:

– Mi jam komprenas: tio estas mara rano.

Tiam Pinokjo, kiun indignis, ke oni konfuzas lin kun rano, ekparolis kun ofendita voĉo:

– Kia rano! Ĉu mi rano!? Atentu, kiel vi traktas min!

Mi estas vera marioneto!

– Marioneto? – respondis la fiŝisto. – Mi diris la veron, la fiŝo marioneto estas por mi nova fiŝo! Des pli bone! Mi manĝos vin pli volonte.

– Ĉu manĝi min? Ĉu vi bonvolus kompreni, ke mi ne estas fiŝo? Aŭ ĉu vi ne aŭdas, ke mi parolas kaj pensas, kiel vi?

– Pura vero, – aldonis la fiŝisto, – kaj ĉar mi vidas, ke vi estas fiŝo, kiu havas la bonŝancon paroli kaj pensi, kiel mi, mi volas doni al vi decan trakton.

– Kaj tiu ĉi trakto estas?

– Signe de amikeco kaj aparta estimo mi lasas al vi la elekton, kiel vi volas esti fritita. Ĉu vi deziras fritiĝi en pato, aŭ vi preferas friton en kaserolo kun tomata saŭco.

img-39

– Por diri la veron, – respondis Pinokjo, – se mi devas elekti, mi preferas, ke vi lasu min libera, por ke mi povu hejmeniri.

– Vi ŝercas! Ĉu al vi ŝajnas, ke mi volas preterpasi la okazon gustumi tiel maloftan fiŝon? Ne ĉiutage venas marioneta fiŝo al ĉi tiuj akvoj. Lasu min fari: mi fritos vin en pato kune kun la aliaj fiŝoj, kaj vi estos kontenta. Friti ĝo en societo estas ĉiam ĝojo.

Je tiu konsolo la malfeliĉa Pinokjo komencis plori, krii, petegi, kaj inter larmoj li diris:

– Kiel pli bone estus iri en la lernejon! … Mi volis sekvi miajn kamaradojn, kaj nun mi devas pagi pro tio! … Ĉiĥ! … Ĉiĥ! … Ĉiĥ!

Kaj ĉar li baraktis kiel angilo, kaj faris nekredeblajn fortostreĉojn por elturniĝi el la ungoj de la verda fiŝisto, ĉi tiu prenis junkotigon, ligis lin ĉe la manoj kaj piedoj kiel salamon, kaj ĵetis lin sur la fundon de la kuvo al la aliaj fiŝoj.

Poste li elprenis lignan pletegon kun faruno, kaj komencis surŝuti per faruno ĉiujn fiŝojn, kaj la pretajn li ĵetis unu post alia en la paton por ilin friti.

La unuaj, kiuj ekdancis en la bolanta oleo, estis la malfeliĉaj merluĉoj, poste sekvis la mugiloj, poste la soleoj, poste la engraŭloj, kaj fine sekvis la vico de Pinokjo.

Kiun, kiam li vidis sin esti tiel proksime al la morto (kaj kiel aĉa morto!), kaptis tia tremo kaj tioma timego, ke li plu havis nek voĉon, nek spiron por peti.

La malfeliĉa fileto petegis per la okuloj! Sed la verda fiŝisto tute ne atentis lin, rulis lin kvin- aŭ sesfoje en la faruno, kaj tiel bone li farunis lin de la kapo ĝis la piedoj, ke li ŝajnis gipsofiguro. Poste li prenis lin ĉe la kapo, kaj …


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.