La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10

La marionetoj rekonas sian fraton Pinokjo, kaj aranĝas por li grandiozan feston, sed ĝuste kiam estas plej amuze, aperas la teatrestro. Fajromanĝulo kaj Pinokjo riskas havi aĉan finon

Kiam Pinokjo paŝis en la pupteatron, okazis io, kio sekvigis preskaŭ revolucion.

Necesas scii, ke oni jam levis la kurtenon, kaj la komedio komenciĝis.

Sur la scenejo vidiĝis Arlekeno kaj Pulĉinelo, kiuj ĝuste kverelis unu kun la alia, kaj la situacio, kiel kutime, minacis per tio, ke ili regalos unu la alian per pluvego da vango- kaj bastonfrapoj.

La publiko tre atentis kaj skuiĝis de ridegoj aŭskultante la akran kvereladon de la du marionetoj, kiuj gestadis kaj traktis unu la alian per insultoj tiel versimile, kvazaŭ ili estus du raciaj estaĵoj, similaj al ni.

Kaj tiam neatendite, pro ia aŭ alia kaŭzo, Arlekeno ĉesis reciti, kaj turnis sin al la publiko, montris al iu en la fundo de la spektejo, kaj ekkriis kun drameca voĉo:

– Je ĉiuj dioj! Ĉu mi sonĝas aŭ maldormas? Ĉu tie malsupre mi vidas Pinokjon?

– Prave-vere, estas Pinokjo! – krias Pulĉinelo.

– Estas li mem! – ŝrikas sinjorino Rozaŭra, kaj eligas la kapon en la fondo de la scenejo.

– Pinokjo, estas Pinokjo! – ĥoras per laŭta eĥo ĉiuj marionetoj, kaj elsaltadas unu post alia el post la kulisoj.

– Tio estas Pinokjo! Nia frato Pinokjo! Vivu Pinokjo!

– Pinokjo, venu supren al mi, – vokas Arlekeno, – venu por ĵeti vin inter la brakojn de viaj lignofratoj!

Je tiu ĉi afabla invito Pinokjo faras eksalton en la fundo de la partero, impetas al la foteloj, kaj per alia saltego li jam svingiĝas sur la kapon de la direktisto de la orkestro, kaj de tie sur la scenejon.

Ne imageblas tiuj brakumoj, kolĉirkaŭpremoj, amikaj pinĉoj kaj kapofrapoj de vera kaj sincera frateco, kiujn Pinokjo ricevis meze de tia tumulto de la aktoroj kaj aktorinoj de tiu drama trupo.

La spektaklo estis emociiga, sendube: sed la publiko, kiu vidis, ke la komedio ne pluiras, perdis la paciencon kaj komencis kriadi:

– Ni volas la komedion, ni volas la komedion!

Vane oni uzis la buŝojn: ĉar la marionetoj, anstataŭ daŭrigi la prezentadon, duobligis la vokojn kaj jubilojn, kaj levinte Pinokjon sur la ŝultron, portis lin triumfire en la lumon de la antaŭscenejo.

En tiu momento eliris la marionetisto, homo tiel malbela, ke eĉ rigardeto al li elvokis teruron. Li havis peĉe nigran barbon, tiel longan, ke ĝi torentis de la mentono ĝis la tero: sufiĉas diri, ke kiam li marŝis, daŭre-ade li tretis ĝin per la piedoj. Lia buŝo larĝis kiel aperturo de forno, liaj okuloj ŝajnis lanternoj kun ruĝaj vitroj kaj flamanta fajro ene, kaj per la mano li klakigis vipon, kunplektitan el serpentoj kaj vulpovostoj.

img-07
 

Ĉe lia apero haltis en ĉiuj la spiro. Oni povis aŭdi muŝoflugon. Tiuj malfeliĉaj marionetoj, inaj kaj viraj, tremis kiel folioj de arboj.

– Kial vi venis perturbi mian teatron? – priblekis la marionetisto Pinokjon per voĉo simila al tiu de grave malvarmuminta giganto.

– Kredu min, estimata sinjoro, ne mia kulpo.

– Nun sufiĉas! Hodiaŭ vespere ni aranĝos la konton.

Kaj fakte, kiam la komedio finiĝis, la marionetisto iris en la kuirejon, kie por vespermanĝo li preparis al si belan ŝafon trapikitan per rostostango, kiun li malrapide turnadis super la fajro. Kaj ĉar mankis ligno por trarosti kaj ruĝecigi ĝin, li alvokis Arlekenon kaj Pulĉinelon, kaj ordonis al ili:

– Portu al mi la marioneton, kiun vi vidos pendi sur najlo. Ŝajnas al mi, ĝi estas farita el tre seka ligno, kaj mi certas, ke se mi ĵetos ĝin sur fajron, ĝi donos belegajn flamojn por la rostado.

Arlekeno kaj Pulĉinelo komence hezitis, sed terurite de oblikva alrigardaĉo de sia mastro, ili obeis: post momento ili reiris en la kuirejon, portante surbrake la malfeliĉan Pinokjon, kiu elglitinte el iliaj brakoj, kiel fiŝo el akvo, ŝrikis senespere:

– Paĉjo mia, savu min! Mi ne volas morti, mi ne volas morti!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.