La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13

La gastejo ”La Ruĝa Krabo”

Ili marŝis, marŝadis, kaj fine ĉe vesper-krepusko, morte lacaj, ili venis al la gastejo ”La Ruĝa Krabo”.

– Ni haltu ĉi tie momenton, – diris la Vulpo, – por manĝi iom kaj ripozi kelkajn horetojn. Kaj noktomeze ni ekiros por atingi frumorgaŭ la Kampon de Mirakloj.

Enirinte la gastejon, ili ĉiuj sidiĝis al tablo, sed neniu el ili havis apetiton.

La malfeliĉa Kato, sentante la stomakon difektita, povis manĝi nenion alian, nur tridekkvin triglojn en tomata saŭceto kaj kvar porciojn da tripoj kun Parma froma ĝeto: kaj ĉar la tripoj ne ŝajnis al li sufiĉe kondimentitaj, trifoje li portigis al si buteron kaj raspitan fromaĝon.

Ankaŭ la Vulpo volonte senplumigus ion: sed ĉar la kuracisto preskribis al li severan dieton, li devis kontenti ĝi per unu simpla leporo kun plej malpeza garnaĵeto el grasigitaj koketoj kaj virkokoj same junaj.

Post la leporaĵo li mendis,– por revigligi la apetiton – frikasaĵon el perdrikoj, kunikloj, ranoj, lacertoj kaj paradizaj vinberoj; plue li volis nenion alian. Li tiel naŭziĝis de la nutraĵo, li diris, ke li povis meti nenion en la buŝon.

img-10

Kiu plej malmulte manĝis, estis Pinokjo. Li mendis unu kvaronnukson kaj unu panangulon, kaj lasis ĉion sur la telero. La malfeliĉan fileton, kiu kun siaj pensoj restadis daŭre sur la Kampo de Mirakloj, trafis antaŭa misdigesto pro la oraj moneroj.

Kiam ili finis la vespermanĝon, la Vulpo diris al la gastejestro:

– Donu al ni du bonajn ĉambrojn, unu por sinjoro Pinokjo kaj unu por mi kaj mia kamarado. Antaŭ ol ekiri, ni bezonas dormeton. Sed ne forgesu veki nin noktomeze, ĉar ni volas daŭrigi la vojaĝon.

– Jes, sinjoroj, – respondis la gastejestro kaj okulumis al la Vulpo kaj Kato kvazaŭ dirante: ”Mi scias, kion vi volas diri, ni bone komprenas unu la alian.” Enlitiĝinte Pinokjo ekdormis dum palpebrumeto kaj komencis sonĝi. Kaj sonĝante ŝajnis al li troviĝi meze de kampo: kaj tiu kampo plenis de arbetoj, ŝarĝitaj de grapoloj, kaj tiuj plenplenis de oraj zekinoj, kaj kiam la vento balancis ilin, aŭdiĝis tin, tin tin, kvazaŭ ili volus diri: ”Kiu volas nin, venu preni nin!” Sed ĝuste kiam Pinokjo etendis la manon por pluki manplenon da tiuj belaj moneroj kaj enpoŝigi ilin, li abrupte vekiĝis pro tri potencaj frapoj sur la pordo de sia ĉambro.

Venis la gastejestro por diri al li, ke la horloĝo sonoris je noktomezo.

– Ĉu miaj kamaradoj jam pretas? – demandis lin la marioneto.

– Pli ol pretas! Ili ekiris antaŭ du horoj.

– Kial ili tiel rapidis?

– Ĉar la Kato ricevis mesaĝon, ke la plej granda katido, malsana je frostoŝvelo sur la piedoj, troviĝas en vivdan ĝero.

– Kaj ĉu ili pagis la vespermanĝon?

– Kiel vi pensas? Ili estas tro bone edukitaj por tiel ofendi vian moŝton.

– Domaĝe! Tia ofendo tre plaĉus al mi! – diris Pinokjo gratante al si la kapon.

Poste li demandis:

– Kaj ĉu tiuj bonaj amikoj diris al vi, kie ili min atendos?

– Sur la Kampo de Mirakloj, morgaŭ ĉe sunleviĝo.

Pinokjo pagis unu zekinon por sia vespermanĝo kaj tiuj de siaj kamaradoj, kaj ekiris.

Sed oni povas diri, ke li iris palpe, ĉar ekster la gastejo estis tiel mallume, ke oni ne vidis de paŝo al paŝo. En la kamparo ĉirkaŭe ne aŭdiĝis eĉ susurado de folioj. Nur kelkaj noktaj birdaĉoj – traflugante la vojon de unu arbedo al la alia – tuŝis per la flugiloj la nazon de Pinokjo, kiu retrocedis pro timo, kaj kriadis: Kiu estas tie? – kaj la eĥo de la ĉirkaŭaj montetoj ripetis malproksime: ”Kiu estas tie? kiu estas tie? kiu estas tie?” Intertempe, dum la marŝado li ekvidis sur arbotrunko besteton, eligantan palan kaj nefortan lumon, simile al noktolampeto kun diafana porcelana ujo.

– Kiu vi estas? – demandis Pinokjo.

– Mi estas la ombro de la Parolanta Grilo, – respondis la besteto kun apenaŭ aŭdebla voĉeto, kiu ŝajnis veni el la transmondo.

– Kion vi volas de mi? – demandis la marioneto.

– Mi volas doni al vi konsilon. Returnu vin, kaj portu la restintajn kvar zekinojn al via malfeliĉa patro, kiu ploras kaj perdas la esperon pro tio, ke li vin ne plu vidas.

– Morgaŭ mia paĉjo fariĝos granda sinjoro, ĉar ĉi kvar zekinoj pliobliĝos al dumil.

– Ne fidu, filo mia, al tiuj, kiuj promesas riĉigi vin de mateno ĝis vespero. Kutime ili estas aŭ frenezuloj aŭ trompistoj! Kredu al mi, returnu vin!

– Sed mi volas iri ĝuste antaŭen.

– Estas malfrua horo.

– Mi volas iri plu.

– La nokto estas malluma …

– Mi volas iri plu.

– La strato estas danĝera …

– Mi volas iri plu.

– Ne forgesu, ke knaboj, kiuj volas agi laŭ propra kapo kaj kapricoj, pli aŭ malpli frue pentos.

– Kanto kutima. Bonan nokton, Grilo.

– Bonan nokton, Pinokjo, ke la ĉielo savu vin de rosego kaj murdistoj!

Apenaŭ li elparolis ĉi tiujn lastajn vortojn, la Parolanta Grilo subite estingiĝis, kiel priblovita kandelo, kaj la vojo restis pli malluma ol antaŭe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.