|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nun mi rakontos al vi, geknaboj, ke dum oni kondukis la kompatindan, senkulpan Ĝepeton al la malliberejo, tiu knabaĉo Pinokjo, post kiam li liberiĝis el la ungoj de la ĝendarmo, pelis siajn piedojn tra la kampoj, por kiel eble plej baldaŭ reesti hejme; kaj en la granda fervoro de kurado li trasaltis super fojnorakoj plej altaj, heĝoj el dornaj arbustoj kaj fosaĵoj plenaj de akvo, super kiaj kapablus trasalti nur kapridoj aŭ leporetoj, kiuj estas tre persekutataj de ĉasistoj.
Veninte antaŭ la domon, li trovis la pordon duonfermita.
Li enpuŝis ĝin, eniris kaj riglinte la pordon, li falsidi ĝis sur la plankon, kaj eligis suspiregon de kontento.
Sed tiu kontento nelonge daŭris, ĉar li ekaŭdis iun en la ĉambro, kiu diradis:
– Ĉirp-ĉirp-ĉirp!
– Kiu estas, kiu min vokas? – demandis Pinokjo plena de timo.
– Estas mi!
Pinokjo turnis sin, kaj vidis antaŭ si grandan grilon, kiu malrapide grimpis sur la muro.
– Diru al mi, grilo, kiu vi do estas?
– Mi estas la Parolanta Grilo, kaj loĝas jam de pli ol cent jaroj en ĉi tiu ĉambro.
– Sed nun la ĉambro estas mia, – respondis la marioneto, – kaj se vi volas fari al mi veran komplezon, foriru tuj, kaj eĉ ne returnu vin.
– Mi de ĉi tie ne foriros, – respondis la Grilo, – se antaŭe mi ne diros al vi iun grandan veron.
– Diru do kaj forportu vin!
– Ve al tiuj geknaboj, kiuj ribelas kontraŭ siaj gepatroj kaj kaprice forlasas la gepatran domon! Neniam estos bone al ili en ĉi tiu mondo; kaj pli aŭ malpli frue ili devos amare penti.
– Kantu, Grilĉjo, laŭplaĉe, eĉ se aĉe: sed mi scias, ke frumorgaŭ mi volas foriri de ĉi tie, ĉar se mi restos, okazos kun mi, kiel kun la ceteraj geknaboj: oni sendos min en lernejon, kaj ĉu pro emo aŭ tremo mi trudiĝos lerni.
Kaj por lernado, konfidence al vi mi malkaŝos, mi ĝuste ne havas emon, kaj min pli amuzas kuri post papilioj, grimpi sur arbojn kaj elpreni birdidojn el nestoj.
– Kompatinda malsaĝuleto! Ĉu vi scias, ke se vi faros tiel, plenkreskinte vi fariĝos belega azeno, pri kiu ĉiuj ŝercos kaj ridos?
– Silentu, Grilaĉo fivola! – kriis Pinokjo.
Sed la grilo, kiu estis pacienca kaj saĝa, anstataŭ ofendiĝi pro tiu impertinenteco, daŭrigis kun la sama trankvila voĉo:
– Se vi ne bonvolas viziti lernejon, kial vi ne lernas almenaŭ metion por gajni honeste la ĉiutagan panon?
– Ĉu vi volas, ke mi diru? – respondis Pinokjo, kiu komencis perdi la paciencon. – Inter ĉiuj metioj de la tuta mondo ekzistas nur unusola, kiu vere estas laŭ mia plaĉo.
– Kaj tiu estus?
– Tiu de manĝado, trinkado, dormado, amuzoj kaj vagabonda vivo de mateno ĝis vespero.
– Se oni sekvas vian konsilon, – diris la Parolanta Grilo kun sia kutima trankvilo, – ĉiuj, kiuj faras ĉi tiun metion, finas sian vivon preskaŭ ĉiam en malsanulejo aŭ malliberejo.
– Atentu, Grilaĉo fivola! … Se vi incitos min, ve al vi!
– Malfeliĉa Pinokjo! Propradire mi vin kompatas!
– Kial vi min kompatas?
– Ĉar vi estas marioneto, kaj kio estas pli malbona, vi havas lignan kapon.
Je ĉi lastaj vortoj Pinokjo salte leviĝis, ege furioza, kaptis lignomartelon de sur la benko kaj ĵetis ĝin kontraŭ la Parolantan Grilon.
Eble li ne pensis, ke tiu trafiĝos: sed malbonŝance li trafis lin ĝuste sur la kapo, tiel ke al la malfeliĉa Grilo apenaŭ restis spiro por eligi kelkajn ĉirpetojn, kaj li restis morte knedita sur la muro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.