La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ĝuste kiam la fiŝisto volis ĵeti Pinokjon en la paton, enpaŝis en la groton granda hundo, kiun gvidis tien la tre akra kaj franda odoro de fritaĵo.
– Iru for! – kriis al li la fiŝisto minace, dum li plu tenis la farunitan marioneton en la mano.
Sed la malfeliĉa hundo havis apetiton sufiĉan por kvar hundoj, kaj dum li murmuris kaj svingis la voston, li ŝajnis diri:
– Donu al mi buŝplenon da fritaĵo, kaj mi lasos vin en paco.
– Iru for, mi diras! – ripetis la fiŝisto, kaj etendis la gambon por doni al li piedfrapon.
Tiam la hundo, kiu vere malsatis, kaj ne alkutimiĝis al tia bonvenigo, turnis sin grince kontraŭ la fiŝisto, kaj montris al li siajn terurajn dentegojn.
Dume li ekaŭdis en la groto voĉeton mallaŭtan, tre mallaŭtan, kiu vokis:
– Savu min, Alidoro! Se vi ne savos min, mi fritiĝos!
La hundo tuj rekonis la voĉon de Pinokjo, kaj rimarkis kun plej granda miro, ke la voĉeto venas el tiu farunita bulaĵo, kiun la fiŝisto tenas en la mano.
Kion do fari? Li eksvingegis sin de sur la tero, kaptis la farunaĵon en la buŝon, kaj tenante ĝin milde inter la dentoj, kure li forlasis la groton, kaj malaperis, kiel fulmo en mallumo.
La fiŝisto, kiun kolerigis, ke oni elŝiras el lia mano fiŝon, kiun li manĝus tiel volonte, provis atingi la hundon; sed li faris nur kelkajn paŝojn, kaj kaptis lin tusatako, li do devis reiri.
Dume Alidoro, kiu retrovis la vojon, kondukantan al la vilaĝo, haltis kaj singarde demetis sian amikon Pinokjo sur la teron.
– Kiom mi devas danki al vi! – diris la marioneto.
– Ne necesas danko, – respondis la hundo, – vi savis min, do al bono sekvis redono. Ni scias: en ĉi tiu mondo necesas helpi unu la alian.
– Sed kiel vi venis en ĉi tiun groton?
– Mi daŭre kuŝis pli morta ol viva sur la strando, kiam la vento alportis de malproksime odoreton de fritaĵo.
Tiu odoreto eltiklis mian apetiton, kaj mi ekiris serĉe de ĝi. Se mi alvenus unu minuton pli malfrue!
– Ne diru tion! – kriis Pinokjo, kiu ankoraŭ tremis pro la teruro. – Ne diru tion al mi! Se vi estus alveninta unu minuton pli malfrue, mi nun jam estus bele fritita, manĝita kaj digestita. Brrr! … Min kaptas tremoj je la nura penso!
Ridetante Alidoro etendis la dekstran piedon al la marioneto, kiu premis ĝin forte signe de granda amikeco.
Poste ili adiaŭis unu la alian.
La hundo daŭrigis sian vojon hejmen, kaj Pinokjo restinta sola, ekvidis kabanon ne tro malproksime, kaj demandis maljunuleton, kiu staris antaŭ la pordo kaj varmigis sin en la suno:
– Diru al mi, sinjoro, ĉu vi ne scias ian novaĵon pri knabo vundita sur la kapo, kiu nomiĝas Eŭgeno?
– Fiŝistoj portis lin en ĉi tiun kabanon, kaj nun …
– Certe li mortis! … – interrompis lin Pinokjo kun profunda doloro.
– Ne: nun li estas viva, kaj jam reiris hejmen.
– Ĉu vere, verege? – kriis la marioneto, kaj eksaltis pro la ĝojo. – Do la vundo ne estis grava?
– Sed ĝi povus fariĝi gravega, eĉ mortiga, – respondis la maljunuleto, – ĉar oni ĵetis grandan libron binditan en kartono kontraŭ la kapon.
– Kaj kiu ĵetis ĝin?
– Iu lia lerneja kamarado: certa Pinokjo …
– Kaj kiu estas tiu Pinokjo? – demandis la marioneto ŝajnigante sensciulon.
– Oni diras, ke li estas knabaĉo, vagabondo, vera senbridulo
…
– Kalumnioj! Nuraj kalumnioj!
– Ĉu vi konas tiun Pinokjon?
– Laŭvide! – respondis la marioneto.
– Kaj kion vi opinias pri li? – demandis lin la maljunuleto.
– Al mi li ŝajnas plej bona filo, plena de lernemo, obeema, kiu amas sian paĉjon kaj sian familion …
Dum la marioneto elbuŝigis kun falsa mieno tiujn mensogojn, li tuŝis sian nazon, kaj rimarkis, ke la nazo plilongiĝis je manlarĝo. Tiam terurite li komencis krii:
– Ne kredu, sinjoro, tion bonan, kion mi diris al vi: ĉar mi bonege konas Pinokjon, kaj mi same povas certigi vin, ke li estas vere knabaĉo malobeema, maldiligentulo, kiu anstataŭ iri en la lernejon, iras kun siaj kamaradoj fari petolaĵojn!
Apenaŭ li elparolis tiujn vortojn, lia nazo mallongiĝis, kaj rehavis sian naturan longon, pli fruan.
– Kaj kial vi tiel paliĝis? – demandis lin subite la maljunuleto.
– Mi diras sincere al vi, ke mi frotiĝis al muro freŝe kalkita, – respondis la marioneto, ĉar li hontis konfesi, ke oni farunis lin kiel fiŝon por poste friti lin en pato.
– Kaj kion vi faris kun via jaketo, pantaloneto, bereto?
– Mi trafis ŝtelistojn, kaj ili min senvestigis. Diru, bona maljunulo, ĉu vi ne povus doni al mi hazarde tiom da vestoj, por ke mi povu hejmeniri.
– Knabeto mia, koncerne vestojn mi havas nur malgrandan saketon, en kiu mi tenas lupinajn grajnojn. Se vi volas, prenu ĝin, jen ĝi al vi.
Kaj Pinokjo ne lasis, ke oni diru tion al li dufoje; li tuj prenis la malplenan saketon por lupinaj grajnoj, li eltondis malgrandan truon en ĝia fundo kaj du pliajn sur ambaŭ flankoj, kaj surmetis ĝin kiel ĉemizon. Kaj post kiam li tiel leĝere vestis sin, li ekiris al la vilaĝo.
Sed dumvoje li neniel sentis trankvilon: por diri la veron, li faris unu paŝon antaŭen, unu reen, kaj parolante al si, li diris interalie:
– Kiel mi aperos antaŭ mia bona Feineto? Kion ŝi diros, kiam ŝi ekvidos min? … Ĉu ŝi pardonos al mi ĉi tiun duan bubaĵon? Mi vetas, ke ŝi ne pardonos al mi! Ho! Ŝi certe ne pardonos … Kaj mi meritas tion: ĉar mi estas bubo, kiu ĉiam promesas rebonigi sin, kaj mi neniam tenas mian vorton!
Kiam li venis al la vilaĝo, jam estis malluma nokto, kaj ĉar estis veteraĉo kaj pluvis torente, li iris rekte-direkte al la domo de la Feino kun la firma intenco, ke li frapos ĉe la pordo, kaj montros sin al ŝi.
Sed kiam li jam estis surloke, li sentis degeli la kuraĝon, kaj anstataŭ frapi, li kuris for kelkan distancon.
Ankaŭ duafoje li proksimiĝis al la pordo, kaj la rezulto estis nenio: li alproksimiĝis la trian fojon, kaj nenio: la kvaran fojon, kun tremanta mano, li prenis la feran pordofrapilon, kaj faris apenaŭ aŭdeblan frapeton.
Li atendis, atendadis, fine post duonhoro malfermiĝis fenestro en la plej supra etaĝo (la domo estis kvaretaĝa), kaj Pinokjo vidis aperi grandan limakinon kun lampeto sur la kapo, kiu demandis:
– Kiu estas en tia horo?
– Ĉu la Feino estas hejme?
– demandis la marioneto.
– La Feino dormas, kaj ne volas, ke oni ŝin veku! Sed kiu vi estas?
– Estas mi!
– Kiu mi?
– Pinokjo.
– Kiu Pinokjo?
– La marioneto, tiu, kiu loĝas en la domo de la Feino.
– Aha! mi komprenas, – diris la Limakino. – Atendu tie, tuj mi malsupreniros kaj malfermos al vi.
– Rapidu, pro Dio, ĉar mi mortos pro malvarmo.
– Knabo mia, mi estas limakino, kaj limakinoj neniam rapidas.
Dume pasis horo, pasis du, kaj la pordo ne malfermiĝis: pro kio Pinokjo, kiu tremis de malvarmo kaj timo, kaj de la abunda pluvo, kuraĝigis sin, kaj frapis duafoje, nun pli forte.
Je tiu dua frapo malfermiĝis fenestro de la pli malsupra etaĝo, kaj aperis la sama Limakino.
– Bona Limakineto, – kriis Pinokjo el la strato, – jam pasis du horoj, ke mi atendas! Kaj du horoj en tiu aĉa vespero pli longas ol du jaroj. Rapidu, pro Dio!
– Knabo mia, – respondis tiu besto kun plena paco kaj flegmo el la fenestro, – knabo mia, mi estas limakino, kaj limakinoj neniam rapidas.
Kaj la fenestro refermiĝis.
Baldaŭ poste batiĝis noktomezo: poste la unua, poste la dua noktomeza, kaj la pordo ankoraŭ estis fermita.
Tiam Pinokjo perdis la paciencon, kaj kolerege kaptis la frapilon por svingi grandan baton sur la pordon por igi retondri la tutan domon: sed la frapilo, kiu estis el fero, subite ŝanĝiĝis en angilon vivan, kiu elglitis el liaj manoj, kaj malaperis en flako meze de la strato.
– Ha tiel! – kriis Pinokjo, kiun daŭre blindigis la kolero.
– Se la frapilo malaperis, mi frapos do per la piedoj.
Kaj iom li retiriĝis, kaj svingis sonoran piedbaton sur la pordon de la domo. La bato estis tiel forta, ke lia piedo enpuŝiĝis meze en la lignon: kaj kiam la marioneto provis ĝin eltiri, lia peno estis tute senutila: ĉar la piedo fiksiĝis ene, kiel enbatita najlo.
Imagu al vi la malfeliĉan Pinokjon! Kiel pasigi la tutan restintan nokton kun unu piedo sur la tero kaj la alia en la aero.
Matene, ĉe sunleviĝo la pordo fine malfermiĝis. Tiu brava besto limakino bezonis nur naŭ horojn por malsuprenveni de la kvara etaĝo ĝis la enirejo. Oni devas rimarki, ke ŝi tutkorpe ŝvitegis!
– Kion vi faras kun tiu piedo en la pordo? – ridante ŝi demandis la marioneton.
– Okazis malfeliĉo. Rigardu, bona Limakineto, ĉu vi povas liberigi min el ĉi tiu mizero.
– Knabo mia, ĉi tie oni bezonas lignaĵiston, kaj mi neniam laboris kiel lignaĵisto.
– Petu la Feinon en mia nomo!
– La Feino dormas, kaj ne volas, ke oni ŝin veku.
– Sed ĉu vi volas, ke mi estu alnajlita la tutan tagon al ĉi tiu pordo?
– Amuzu vin, kalkulu la formikojn, kiuj preterpasas sur la strato.
– Almenaŭ portu ion por manĝi, ĉar mi sentas mian finon.
– Tuj! – diris la Limakino.
Kaj fakte, post tri kaj duona horoj Pinokjo vidis ŝin reveni kun arĝenta pleto sur la kapo. Sur la pleto estis pano, rostita kokino kaj kvar maturaj abrikotoj.
– Jen la matenmanĝo, kiun sendas al vi la Feino, – diris la Limakino.
Ĉe la vido de tia Di-donaco la marioneto sentis sin konsoliĝi. Sed kiel granda estis lia trompiĝo, kiam komencante manĝi li devis rimarki, ke la pano estis el gipso, la kokinaĵo el kartono kaj la kvar abrikotoj el alabastro, farbitaj kvazaŭ naturaj!
Li volis plori, volis cedi sin al senesperiĝo, volis forĵeti la pleton kaj kio surestis: sed anstataŭ tio, ĉu pro la granda doloro, ĉu pro la granda malpleno en la stomako, li falis svene.
Kiam li rekonsciiĝis, li troviĝis kuŝe sur kanapo, kaj la Feino staris apud li.
– Ankaŭ ĉi tiun fojon mi pardonas al vi, – diris al li la Feino. – Sed ve al vi, se refoje vi miskondutos!
Pinokjo promesis ĵure, ke li lernos kaj kondutos ĉiam bone. Kaj li tenis sian vorton dum la tuta jaro.
Fakte, en la ekzamenoj antaŭferiaj li havis la honoron esti la plej eminenta en la lernejo; kaj lian konduton ĝeneralan oni juĝis tiel laŭdinda kaj kontentiga, ke la Feino, tre ĝoja, diris al li:
– Morgaŭ via deziro finfine plenumiĝos!
– Tio estas?
– Morgaŭ vi ĉesos esti ligna marioneto, kaj vi fariĝos vera knabo.
Kiu ne vidis la ĝojon de Pinokjo je tiu sciigo tiel sopirata, tiu neniam povas imagi ĝin. Ĉiuj liaj amikoj kaj kunlernantoj estis invititaj por la sekva tago al granda festeno en la domon de la Feino por kune soleni la grandan eventon. Kaj la Feino igis prepari ducent tasojn da kafolakto kaj kvarcent ambaŭflanke ŝmiritajn buterpanojn.
Tiu tago promesis esti tre bela kaj gaja, sed …
Malfeliĉe, en la vivo de marionetoj ĉiam troviĝas iu
”sed”, kiu fuŝas ion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.