La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 27

Granda batalo inter Pinokjo kaj liaj kamaradoj, unu el kiuj vundiĝas, pro kio Pinokjon arestas la ĝendarmoj

Kiam Pinokjo atingis la bordon, li ĵetis rigardegojn al la maro, sed li vidis neniun Ŝarkon. La maro estis tute glata, kiel granda spegulo.

– Kie do estas la Ŝarko? – li demandis, turninte sin al siaj kamaradoj.

– Li certe foriris matenmanĝi, – respondis unu el ili ridante.

– Aŭ li ĵetis sin sur liton por dormeti, – aldonis iu alia, ridante pli laŭte ol iam.

El tiuj konfuzaj respondoj kaj aĉaj ridoj Pinokjo komprenis, ke liaj kamaradoj aĉe superruzis lin, kiam ili kredigis al li ion, kio ne estis vero; tio lin malagrable tuŝis, kaj li diris al ili per kolera voĉo:

– Kian sencon havis diri al mi la rakonteton pri la Ŝarko?

– Sencon certe tio havis! … – respondis ĥore tiuj aĉaj buboj.

– Kaj tio estas?

– Ni volis, ke vi preteriru la lernejon, kaj venu kun ni.

Ĉu vi ne hontas montri vin ĉiam tiel diligenta kaj tiel akurata en la instruhoroj? Ĉu vi ne hontas tiel multe lerni?

– Kaj kial gravas al vi, se mi lernas?

– Al ni tio tre gravas, ĉar pro vi ni faras malbonan impreson al la instruisto …

– Kial?

– Ĉar la diligentaj lernantoj per siaj kapabloj ĉiam hontigas nin, kiuj ne emas lerni. Kaj ni ne volas honti!

Ankaŭ ni havas memamon!

– Kion do mi devus fari por vin kontentigi?

– Ankaŭ vi devus tediĝi de la lernejo, de la lecionoj kaj de la instruistoj, niaj tri grandaj malamikoj.

– Kaj se mi volus daŭrigi la lernadon?

– Ni neniam alparolos vin, kaj ĉe la unua okazo vi pagos por tio!

– Vi vere preskaŭ ridigas min, – diris la marioneto kun kapbalanco.

– Ej, Pinokjo! – kriis tiam la plej granda el la knabaĉoj, kaj klinis sin al la vizaĝo de Pinokjo.

– Ne ludu al ni la bravan koketon! Ne ludu al ni la fanfaronulon! Ĉar se vi ne timas nin, ni same ne timas vin! Memoru, ke vi estas sola kaj ni sep.

– Sep, kiel la mortaj pekoj, – diris Pinokjo kun granda rido.

– Ĉu vi aŭdis? Li insultis nin ĉiujn! Li nomis nin sep mortaj pekoj!

– Pinokjo! Petu pardonon pro la ofendo … se ne, ve al vi!

– Mis, mis! – diris la marioneto, montrante malplenan kapon per la fingro por moki ilin.

– Pinokjo, tio havos malbonan finon!

– Mis, mis!

– Ni karesos vian dorson per bastono!

– Mis, mis!

– Vi hejmeniros kun rompita nazo!

– Mis, mis !

– Nun mi regalos vin per miso! – kriis la plej arda inter la bubaĉoj. – Prenu dume ĉi tiun donaceton, ĝi servu al via sano.

Kaj dirinte tion, li pugnofrapis la kapon de Pinokjo.

Sed okazis, kiel oni kutimas diri: al bato sekvas rebato; Pinokjo, kiel atendeblis, respondis same per la pugno, kaj de momento al momento la batalo fariĝis ĝenerala.

Pinokjo, kvankam li estis sola, defendis sin heroe. Per siaj piedoj el plej malmola ligno li laboris tiel fervore, ke li povis teni siajn malamikojn en konsiderinda distanco.

Kien liaj piedoj povis atingi kaj tuŝi, tie ĉiufoje ili lasis bluaĵon por rememoro.

Kiam la knaboj, koleraj, ke ili ne povas mezuri la fortojn korpo al korpo kun la marioneto, ekpensis utiligi aliajn armilojn: ili malligis siajn lernejajn librofaskojn, kaj komencis pluvigi kontraŭ Pinokjon abocolibrojn, legolibrojn, ekzercokajerojn, gramatikojn kaj aliajn lernejajn librojn: sed la marioneto, kiu havis rapidajn kaj viglajn okulojn, ĝustatempe flankenigis la kapon, tiel ke la libroj preterflugis super lia kapo, kaj ĉiuj falis en la maron.

img-35

Imagu la fiŝojn! La fiŝoj kredis, ke la libroj estas io por manĝi, kaj ili naĝis amase sur la akvosurfacon; sed post kiam ili enbuŝigis kelkajn paĝojn kaj kovrilojn, ili tuj elkraĉis ilin, mistiris la buŝon, kvazaŭ ili volus diri: ”Ne estas aĵo por ni: ni alkutimiĝis multe pli bone nutri nin!”

Intertempe la batalo fariĝis ĉiam pli arda, kiam jen granda krabo elmetis la kapon el la akvo, iom post iom elrampis sur la strandon, kaj ekkriis kun voĉo de trombono raŭka:

– Ĉesu friponetoj, ĉar vi estas tio! Ĉi tiuj pugnobataloj inter knaboj malofte finiĝas bone. Io malfeliĉa ĉiam okazas.

Malfeliĉa Krabo! Kvazaŭ li predikus al muro. Eĉ tiu bubo Pinokjo, kiu turnis sin malantaŭen kun malbonvola rigardo, diris al li malĝentile:

– Ĉesu, teda Krabo! Vi farus pli bone, se vi suĉus du likenajn pastelojn por kuraci vian gorĝon de tiu malvarmumo.

Iru prefere al lito, kaj provu ŝviti!

Intertempe la knaboj, kiuj forĵetis ĉiujn siajn librojn, rimarkis apude la librofaskon de la marioneto, kaj prenis ĝin al si pli vigle ol oni povas diri.

Inter tiuj libroj troviĝis volumo bindita en kartono kun pergamenaj dorso kaj anguloj. Ĝi estis Lernolibro de Aritmetiko. Vi povas imagi, kiel peza ĝi estis.

Unu el tiuj bubaĉoj kaptis tiun volumon kaj pricelis la kapon de Pinokjo, ĵetis ĝin per ĉiuj fortoj de sia brako.

Sed anstataŭ la marioneton, li trafis la kapon de unu el siaj kamaradoj, kiu fariĝis pala kiel lavita tolo kaj diris nenion, krom ĉi tiuj vortoj:

– Ho panjo, helpu … ĉar mi mortos!

Poste li falsterniĝis sur la sablon de la strando.

Vidante tiun mortinteton la timiĝintaj knaboj forkuris, kaj post kelkaj minutoj ili ne plu videblis.

Sed Pinokjo restis tie, kvankam pro la doloro kaj teruri ĝo ankaŭ li estis pli morta ol viva, sed malgraŭ tio li kuris por trempi sian nazotukon en la marakvon, kaj pansi la tempiojn de sia malfeliĉa lerneja kamarado. Kaj intertempe li ploris torente kaj senespere, kaj vokadis lin per lia nomo dirante:

– Eŭgeno! Kompatinda Eŭgeno mia! Malfermu la okulojn, kaj rigardu al mi! Kial vi ne respondas? Ne estis mi, ĉu vi scias, kiu faris al vi tiun malbonon! Kredu al mi, ne estis mi! … Malfermu la okulojn, Eŭgeno! Se vi tenos la okulojn fermitaj, vi mortigos ankaŭ min … Ho, Dio mia! kiel mi reiros hejmen? … Kiel mi povus aperi antaŭ mia bona panjo? Kio nun estos kun mi? Kien mi forkuru? … Kie mi povos kaŝi min? … Oj! kiom pli bone, milfoje pli bone estus iri al la lernejo! … Kial mi obeis al miaj kamaradoj, kiuj estas por mi damniĝo? … La instruisto ja admonis min! … kaj panjo ripetis same: ”Gardu vin de la malbonaj kamaradoj!” Sed mi estas obstina … malcedema … mi lasas ĉiujn paroli, kaj poste mi ĉiam agas laŭ mia plaĉo! Kaj sekve mi devas pentopagi … De kiam mi ekzistas en ĉi tiu mondo, eĉ kvaronhoron mi ne faris ion bonan. Dio mia! Kio estos el mi, kio estos el mi, kio estos el mi?

Kaj Pinokjo ploris, blekis sen ĉeso, batis sian kapon per pugnoj kaj vokadis per la nomo la malfeliĉan Eŭgenon; kiam neatendite li ekaŭdis bruon de proksimiĝantaj paŝoj.

Li returnis sin: estis du ĝendarmoj.

– Kion vi faras tie sterne sur la tero? – ili demandis Pinokjon.

– Mi helpas al ĉi mia lerneja kamarado.

– Ĉu li misfartas?

– Ŝajnas, ke jes!

– Ĉu misfartas! – diris unu el la ĝendarmoj, kiu kliniĝis kaj observis Eŭgenon de proksime. – Ĉi tiu knabo vundiĝis ĉe la tempio: kiu lin vundis?

– Ne mi, – balbutis la marioneto, kiu apenaŭ povis spiri.

– Se ne vi, do kiu lin vundis?

img-36

– Ne mi, – ripetis Pinokjo.

– Kaj per kio li vundiĝis?

– Per ĉi tiu libro.

Kaj la marioneto levis de sur la tero la Lernolibron de Aritmetiko, binditan en kartono kaj pergameno por montri ĝin al la ĝendarmoj.

– Kies estas ĉi tiu libro?

– Mia.

– Tiom sufiĉas: nenio plu necesas. Stariĝu tuj, kaj venu kun ni.

– Sed mi …

– Ek, kun ni!

– Sed mi estas senkulpa …

– Ek, kun ni!

Antaŭ ol ekiri, la ĝendarmoj vokis kelkajn fiŝistojn, kiuj ĝuste tiam pasis preter la bordo, kaj diris al ili:

– Ni konfidas al vi ĉi tiun knabon, kiu vundiĝis sur la kapo. Portu lin al via hejmo, kaj helpu al li. Morgaŭ ni revenos por rigardi lin.

Poste ili turnis sin al Pinokjo, prenis lin inter sin, kaj ordonis al li soldatece:

– Antaŭen! Marŝu rapide! Se ne, ve al vi!

Sen lasi, ke ili tion ripetu, la marioneto ekiris obeeme sur la vojeto, kondukanta al la vilaĝo. Sed tiu malfeliĉa bubo mem ne sciis, en kiu mondo li estas. Al li ŝajnis sonĝi, kaj kiel malbelan sonĝon! Li estis ekster si.

Liaj okuloj vidis ĉion duoble: la gamboj tremis, la lango gluiĝis al la palato, kaj li ne povis elbuŝigi eĉ vorteton.

Tamen meze de tia mutiĝo kaj sensentiĝo akrega dorno pikis lian koron: la penso, ke li devos preterpasi sub la fenestroj de la domo de sia bona Feino, kun ĝendarma akompano. Li preferus morti.

Ili alvenis kaj volis ĝuste eniri la vilaĝon, kiam forta blovo deŝiris la bereton de la kapo de Pinokjo, kaj portis ĝin dek paŝojn for.

– Ĉu vi bonvolas permesi, – petis la marioneto la ĝendarmojn, – ke mi iru preni mian bereton?

– Iru do, sed pelu vin!

La marioneto iris, prenis la bereton … sed anstataŭ remeti ĝin sur la kapon, li interdentigis ĝin, kaj ĵetiĝis kure en la direkton al la marbordo. Li flugis kiel elpafita kuglo.

img-37

La ĝendarmoj juĝis, ke estus malfacile atingi lin, incitis do post lin grandan buldogon, kiu gajnis la unuan premion en ĉiuj hundovetkuroj. Pinokjo kuris, kaj la hundo kuris pli: kaj pro tio la tuta vilaĝo iris scivoleme al la fenestroj, kaj ariĝis meze de la strato por vidi la finon de tiu arda konkurso. Sed vane ili rigardis: ĉar la buldogo kaj Pinokjo levis laŭlonge de la strato tian polvegon, ke post kelkaj minutoj nenio estis videbla.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.