La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Apenaŭ ĉesis neĝi, Pinokjo ekiris kun sia nova, bela abocolibro sub la brako sur la vojo al la lernejo.
Dumvoje li turnadis mil fantaziaĵojn en la kapo, konstruis aerkastelojn, unu pli belan ol la alia. Kaj konversaciante kun si, li diris:
– Hodiaŭ mi rapide ellernos legi en la lernejo, morgaŭ skribi kaj postmorgaŭ mi alproprigos la kalkuladon. Post tio mi gajnos multan monon per mia scio, kaj por la mono unuafoje ricevita mi aĉetos al mia paĉjo belan mantelon el bona ŝtofo. Sed kion mi diras, ĉu el bona ŝtofo?
Tute oran kaj arĝentan mi farigos al li, kun briliantaj butonoj.
Ja tiu kompatindulo vere meritas tion, ĉar por aĉeti al mi libron kaj instruigi min, li restis en nura ĉemizo… en tia frosto! Nur paĉjoj kapablas je tiaj oferoj!
Dum tiel kortuŝite li parolis en si, ŝajnis al li aŭdi de malproksime flaĝoletan muzikon kaj tamburfrapojn: pipi-pi, pi-pi-pi, bum-bum-bum.
Li haltis, streĉe ekaŭskultis. La sonoj venis el fundo de longega krucostrato, kiu kondukis al malgranda vilaĝeto sur la marbordo.
– Kio estas tiu muziko? Bedaŭrinde, mi devas iri en la lernejon, se ne …
Kaj tiam li embarasiĝis. Tamen necesis iel decidi: aŭ en la lernejon, aŭ aŭskulti la fla oletojn.
– Hodiaŭ mi iros aŭskulti la flaĝoletojn kaj morgaŭ en la lernejon: por iri en lernejon ja ĉiam tempas, – diris fine tiu bubo, kaj levis la ŝultrojn.
Dirite, farite: li turnis sin en la krucostraton kaj ek, kure li impetis. Ju pli li kuris, des pli distinge li aŭdis la flaĝoletajn fajfojn kaj tamburajn tondrojn: pi-pi-pi, pipi-pi, bum-bum, bum-bum.
Kaj jen, subite li trovis sin meze de placo plena de homoj, kiuj tumultis ĉirkaŭ granda barako kun bunte farbita tegmento.
– Kio estas tiu barakego? – demandis Pinokjo, turnante sin al knabeto el la vilaĝeto.
– Legu la afiŝon, kaj vi ekscios.
– Mi volonte ĝin legus, sed ĝuste hodiaŭ mi ne scias legi.
– Brave, bovo! Do mi legos ĝin por vi. Do eksciu, ke sur tiu afiŝo estas skribite per fajreruĝaj literoj: Granda Pupteatro …
– Ĉu la prezentado jam delonge komenciĝis?
– Nun ĝi komenciĝas.
– Kaj kiom kostas bileto?
– Kvar groŝojn.
Pinokjo, kiun kaptis scivolemo, perdis ĉiujn konsiderojn, kaj demandis sen honto al la knabeto, kun kiu li parolis:
– Ĉu vi pruntedonus al mi kvar groŝojn ĝis morgaŭ?
– Volonte mi donus, – respondis moke la alia, – sed ĝuste hodiaŭ mi ne povas prunti.
– Por kvar groŝoj mi vendos al vi mian jakon, – proponis al li tiam la marioneto.
– Kion mi faru per jaketo el bunta papero? Se pluvos, neniel mi povos depreni ĝin.
– Ĉu vi volas aĉeti miajn ŝuojn?
– Ili taŭgas nur por bruligi fajron.
– Kiom vi donos por mia bereto?
– Bela varo, vere! Bereto el panmolaĵo! Musoj forman ĝos ĝin de sur mia kapo!
Pinokjon pinĉis-puŝis senpacienco. Li pretis fari la lastan oferton: sed li ne kuraĝis, hezitis, ŝanceliĝis, suferis.
Fine li elbuŝigis:
– Ĉu vi donus al mi kvar groŝojn por ĉi tiu nova abocolibro?
– Mi estas knabo, kaj aĉetas nenion de knaboj, – diris lia malgranda interparolanto, kiu estis multe pli saĝa ol li.
– Por kvar groŝoj mi aĉetos la abocolibron, – proponis brokantisto de vestoj, kiu kunaŭdis la konversacion.
Kaj la libro vendiĝis pli frue ol direble. Eĉ pensi terure: tiu kompatinda homo Ĝepeto restis hejme, tremante pro frosto en nura ĉemizo, nur ĉar li aĉetis abocolibron al sia filo!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.