La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ĉe tio iu frapis ĉe la pordo.
– Bonvolu enveni! – diris la lignaĵisto, kiu ne havis forton por levi sin.
Tiam enpaŝis en la laborejon vigla maljunuleto, nomata Ĝepeto; sed la geknaboj de la ĉirkaŭaĵo, volante lin furiozigi, moknomis lin Polento pro lia flava peruko, kiu tre multe similis al maizkaĉo pro sia koloro.
Ĝepeto kutime facile incitiĝis. Ve al tiu, kiu aŭdacis nomi lin Polento: li tuj ŝanĝiĝis en bestion, kaj ne estis rimedo lin reteni.
– Bonan tagon, majstro Antono, – salutis lin Ĝepeto.
Kion vi faras tie surplanke?
– Mi instruas al la formikoj kalkuli.
– Multan sukceson!
– Kio portis vin al mi, kamarado Ĝepeto?
– La gamboj. Sciu, majstro Antono, ke mi venis al vi por peti komplezeton.
– Jen mi, por via servo, – respondis la lignaĵisto, kaj stariĝis sur la genuojn.
– Ĉi-matene venis subita ideo en mian kapon.
– Ni ĝin aŭdu!
– Mi pensis skulpti al mi belan pupon el ligno, neordinaran, kiu kapablas danci, skermi kaj mortosalti. Kun ĉi tiu pupo mi volas migri tra montoj kaj valoj por perlabori al mi iom da pano kaj glaseton da vino. Kion vi opinias pri tio?
– Brave, Polento! – ekkriis la voĉeto, pri kiu oni ne scias, de kie ĝi venas. Apenaŭ kamarado Ĝepeto aŭdis nomi sin Polento, paprike li ruĝiĝis pro la kolero, kaj turninte sin al la lignaĵisto, demandis furioze:
– Kial vi min ofendas?
– Kiu vin ofendas?
– Vi diris al mi Polento!
– Ne estis mi.
– Ĉu vi volas diri, ke estis eble mi!? Mi asertas, ke tio estis vi.
– Ne!
– Jes!
– Ne!
– Jes!
Kaj ĉiam pli arde, ili transiris de vortoj al agoj, kaj kaptinte unu la alian je la haroj, ili skrapis, mordis kaj knedis unu la alian. Kiam la interbatiĝo finiĝis, majstro Antono trovis la flavan perukon de Ĝepeto en siaj manoj, kaj Ĝepeto rimarkis, ke li havas la grizecan perukon de majstro Antono en la buŝo.
– Redonu mian perukon, – diris majstro Antono.
– Kaj vi la mian, kaj ni restarigu la pacon.
Kiam ĉiu reprenis sian propran perukon, la du maljunuletoj premis la manojn unu al la alia, kaj ĵuris resti bonaj amikoj por la tuta vivo.
– Do kamarado Ĝepeto, – diris la lignaĵisto signe de la restarigita paco, – kian komplezon vi deziras de mi?
– Mi volus malgrandan lignopecon por fari al mi pupon, ĉu vi donos al mi unu?
Majstro Antono, kontenta en si, iris tuj preni de la tablo la lignopecon, kiu kaŭzis al li tiom da timoj. Sed ĝuste kiam li volis transdoni ĝin al la amiko, la peco ekskuis sin, perforte elglitis el liaj manoj, kaj komencis sovaĝe frapi la malgrasajn krurojn de tiu malfeliĉa Ĝepeto.
– Oj! Ĉu vi havas la belan kutimon, majstro Antono, tiel transdoni donacojn? Vi min preskaŭ lamigis!
– Mi ĵuras, ke ne estis mi!
– Ĉu do mi?
– La kulpo estas tute de ĉi tiu ligno …
– Mi scias, ke ĝi estas de ligno: sed estis vi, kiu frapis al mi la krurojn.
– Mi vin ne batis!
– Mensogulo!
– Ĝepeto, ne ofendu min, alie mi nomos vin Polento!
…
– Azeno!
– Polento!
– Mulego!
– Polento!
– Simiaĵo!
– Polento!
Aŭdante jam la trian fojon, ke oni nomas lin Polento, Ĝepeto sentis nebuliĝi la okulojn, kaj ĵetis sin sur la lignaĵiston.
Post la finiĝo de la batalo troviĝis du pliaj skrapoj sur la nazo de majstro
Antono kaj du malpliaj butonoj sur la jako de lia kontraŭulo. Aranĝinte
tiamaniere la kontojn, ili reciproke premis la manojn, kaj ĵuris resti bonaj
amikoj por la tuta vivo.
Dume Ĝepeto prenis al si la neordinaran lignopecon, dankis majstron Antono, kaj lamante reiris al sia hejmo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.