La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 34

Post la ĵeto en la maron fiŝoj manĝas Pinokjon, kaj li refariĝas marioneto. Sed dum li naĝas por elsavi sin, la terura Ŝarko lin englutas

Kvindek minutojn post kiam li ĵetis la azenon en la akvon, la aĉetinto diris al si:

– Mia malfeliĉa lama azeneto nun jam certe perfekte dronis. Ni retiru ĝin supren, kaj faru tiun belan tamburon el ĝia felo.

Kaj li komencas tiri la ŝnuron, per kiu li ligis unu gambon de la azeno: kaj li tiras, tiradas ĝin … kaj fine li vidas aperi sur la surfaco … ĉu vi divenas, kion? Anstataŭ mortintan azeneton, li vidas aperi vivantan marioneton, kiu baraktas kiel angilo.

img-53

Ekvidinte tiun lignan pupon, la malfeliĉulo kredis, ke li sonĝas, kaj restis senmova kiel peza ŝtono – kun malfermita buŝo kaj elkavigitaj okuloj.

Kiam li revenis al si el la unua surprizo, li diris plorante kaj balbutante:

– Kaj kie estas la azeneto, kiun mi ĵetis en la maron?

– Tiu azeneto estas mi! – respondis la marioneto ridetante.

– Ĉu vi?

– Mi.

– Ha, fripono! Ĉu vi ŝatus min mistifiki?

– Mistifiki vin? Tute male, kara mastro: mi parolas al vi serioze.

– Sed kiel povis okazi, ke antaŭ nelonge vi estis azeno, kaj nun, post iom da restado en la akvo, vi fariĝis ligna pupo?

– Certe pro la efiko de la marakvo. La maro faras tiaj ŝercojn.

– Atentu, marioneto, atentu! … Ne kredu, ke vi povas kaŝe amuziĝi pri mi. Estos malbone al vi, se la pacienco min forlasos!

– Nu bone, mastro, ĉu vi volas scii la tutan historion veran? Malligu mian gambon, kaj mi ĝin rakontos al vi.

Tiu bona aĉetinto-fuŝulo, scivolema ekkoni la veran historion, malligis la nodon de la ŝnuro, kiu tenis Pinokjon mallibera: kaj tiam Pinokjo, libera kiel birdo, komencis rakonti jene sian historion:

– Sciu do, ke ĉiam mi estis ligna marioneto, kiel nun; sed mi jam estis pli-malpli baldaŭ fariĝonta knabo vera, kiel la ceteraj infanoj, se pro mia malmulta emo al lernado kaj sekvado de malbonaj kamaradoj mi ne estus forkurinta el mia hejmo … kaj kiam mi vekiĝis iun belan tagon, mi trovis min ŝanĝita en azenon kun tiel longaj oreloj … kaj kun tiel longa vosto! … Kia honto estis! …

Kara mastro, honto, kian eĉ vi neniam sentis dum la tuta vivo! Oni kondukis min al la bazaro de azenoj, kie aĉetis min la Direktoro de ĉevaldanciga trupo, kiu metis al si en la kapon, ke li faros el mi elstaran danciston kaj faman ringosaltiston; sed iun vesperon dum la prezentado mi falis malfeliĉe, kaj lamiĝis je ambaŭ gamboj. La Direktoro ne sciis, kion fari kun lama azeno, ordonis min revendi, kaj vi min aĉetis.

– Domaĝe! Kaj nun kie mi trovos alian felon?

– Ne senesperiĝu, mastro. Da azenetoj estas tro multe en ĉi tiu mondo!

– Diru al mi, bubo impertinenta, ĉu via historio finiĝas ĉi tie?

– Ne, – respondis la marioneto, – Iom ankoraŭ dirindas, poste fino. Post kiam vi aĉetis min, vi kondukis min ĉi tien por mortigi min, tamen vi lasis konvinki vin de la sento de kompatemo, kaj vi prefere ligis ŝtonon sur mian kolon, kaj ĵetis min sur la fundon de la maro. Ĉi tiu delikata sento multe honoras vin, kaj neniam mi forgesos ĝin. Aliflanke, mia kara mastro, ĉi tiun fojon vi ne kalkulis kun la Feino …

– Kaj kiu estas ĉi tiu Feino?

– Ŝi estas mia panjo, kiu similas al ĉiu el tiuj bonaj panjoj, kiuj tre amas siajn filojn, kaj neniam perdas ilin el la vido, kaj helpas ilin amoplene en ĉiuj malfeliĉoj, ankaŭ kiam ĉi tiuj infanoj pro sia senbrideco kaj malbona konduto meritus esti forpuŝitaj kaj forlasitaj al si mem. Mi do volis rakonti, ke apenaŭ la bona Feino vidis min en danĝero tuj droni, sendis ĉirkaŭ min amasegon da fiŝoj, kiuj kredis min vera azeno mortinta, kaj komencis min manĝi! Kaj kiel grandajn mordojn ili faris! Mi neniam estus kredinta, ke la fiŝoj estas pli frandemaj ol la infanoj. Unu formanĝis al mi la orelojn, alia la muzelon, la tria la kolon kaj la kolhararon … Kelkaj manĝis la piedfelon kaj la dorsofelon, kaj inter la ceteraj estis fiŝeto tiel ĝentila, ke ĝi bonvolis manĝi eĉ mian voston.

img-54

– Mi ĵuras, – diris la terurita aĉetinto, – ke ekde nun mi eĉ prove ne gustumos fiŝaĵon. Min ne tro plezurigus, se distranĉinte triglon aŭ merluĉon, mi trovus en ili azenvoston!

– Mi same pensas, – respondis la marioneto ridante.

– Cetere mi devas rakonti, ke kiam la fiŝoj demanĝis mian tutan azenan tegaĵon, kiu kovris min de la kapo ĝis la piedoj, ili kompreneble atingis la ostojn … aŭ por ĝuste esprimi min, la lignon, ĉar, kiel vi vidas, mi estas farita el plej malmola ligno. Sed post la unuaj mordoj tiuj frandemaj fiŝoj rimarkis, ke la ligno ne estas delikataĵo por iliaj dentoj, kaj naŭziĝis de tiu nedigestebla nutraĵo, kaj ili disiris jen tien, jen alien, sen diri al mi plej etan dankon … Kaj jen nun mi rakontas al vi, kiamaniere vi post eltiro de la ŝnuro trovis vivantan marioneton anstataŭ mortinta azeneto.

– Mi fajfas pri via rakonto, – kriis la aĉetinto furioze.

– Mi scias, ke mi elspezis dudek groŝojn por aĉeti vin, kaj mi volas rehavi miajn monerojn. Ĉu vi scias, kion mi faros? Mi reportos vin al la bazaro, kaj revendos vin kiel sekigitan lignaĵon por en kamenoj.

– Revendu min do, mi ĝojas, – diris Pinokjo.

Sed apenaŭ li elparolis tion, li eksvingis sin kaj saltis en la mezon de la akvo. Kaj li naĝis gaje, foriĝis malproksimen de la bordo, kaj rekriis al la malfeliĉa aĉetinto:

– Adiaŭ, mastro; se vi bezonos felon por tamburo, rememoru min!

Fakto estas, ke dum palpebrumo li tiom foriĝis, ke li preskaŭ ne vidiĝis: aŭ vidiĝis nur sur la surfaco de la maro nigra punkteto, kiu de tempo al tempo levis la gambojn el la akvo, kaj faris kapriolojn kaj saltojn, kiel delfeno en bona humoro.

Dum Pinokjo naĝis laŭ la hazardo, li ekvidis meze de la maro rokon, kiu ŝajnis esti el blanka marmoro: kaj supre sur ĝi kaprineton, kiu blekis al li afable, kaj signis invite al lia direkto.

Sed plej strange estis en la afero, ke la felo de la kaprineto, anstataŭ blanka aŭ nigra aŭ makulita el ĉi du koloroj kiel ĉe aliaj kapretoj, estis blua, tre brila, kaj tre memorigis al li la harojn de la bela Knabino.

Mi lasas al vi imagi, ĉu la koro de la malfeliĉa Pinokjo komencis pli forte bati! Kun duobligitaj fortoj kaj energio li komencis naĝi en la direkto al la blanka roko, kaj li jam estis sur meza vojo, kiam jen elakviĝas kaj venas renkonte al li terura kapego de mara monstro, kun malfermegita faŭko simila al abismo, kun tri dentovicoj, kiuj elvokus timegon ankaŭ, se ili estus nur pentritaj.

Kaj ĉu vi scias, kiu estis tiu mara monstro?

Tiu mara monstro estis ne pli kaj ne malpli ol la giganta Ŝarko, menciita plurfoje en ĉi tiu historio, kaj kiun oni konis pro la masakroj kaj nesatigebla devoremo sub la kromnomo ”Atilo de la fiŝoj kaj fiŝistoj”.

img-55

Imagu la timegon de la malfeliĉa Pinokjo ĉe la ekvido de la monstro. Li provis eviti ĝin, ŝanĝi la vojon, li provis rifuĝi, sed tiu enorma malfermegita buŝo venis ĉiam nur renkonte al li kun la rapideco de sago.

– Pro Dio, rapidu, Pinokjo! – kriis beante la bela kaprineto.

Kaj Pinokjo naĝis senespere per la brakoj, per la brusto, per la kruroj kaj per la piedoj.

– Rapidu, Pinokjo, ĉar la monstro proksimiĝas!

Kaj Pinokjo kolektis ĉiujn siajn fortojn, duoble prenis la aeron pro la klopodo.

– Atentu, Pinokjo! … la monstro atingos vin! … Jen ĝi!… Jen ĝi! … Rapidu pro Dio, aŭ vi perdiĝos!

Kaj Pinokjo naĝis pli klopode ol iam, kaj plu, kaj plu, kaj plu, kvazaŭ flugus kuglo de pafilo. Kaj li jam estis tute ĉe la roko, kaj la kaprineto elklinis sin tute super la maron, jam etendis al li siajn antaŭpiedetojn por helpi lin el la akvo!

Sed jam estis malfrue! La monstro atingis lin: per unu spirego ĝi trinkis kaj enbuŝigis la malfeliĉan marioneton kvazaŭ kokinan ovon, kaj glutis lin kun tia elano kaj avido, ke Pinokjo dum la falego en la internon de la Ŝarko puŝiĝis tiel maloportune, ke dum kvaronhoro li perdis la konscion.

Kiam li revenis al si de tiu sensoperdo, li neniel povis kompreni, en kiu mondo li troviĝas. Ĉirkaŭ li ĉiuflanke regis kompleta mallumo: sed tiel nigra kaj profunda, ke al li ŝajnis, ke li metis la kapon en ujon plenan de inko.

Li atente aŭskultis, sed aŭdis nenian bruon: nur de tempo al tempo li sentis kelkajn grandajn ventopuŝojn. Komence li neniel divenis, de kie venas tiu vento: sed poste li komprenis, ke ĝi venas de la pulmoj de la monstro. Ĉar necesas scii, ke la Ŝarko tre suferis pro astmo, kaj kiam ĝi spiris, ŝajnis, kvazaŭ blovus norda vento.

Komence Pinokjo klopodis kuraĝigi sin, sed kiam li certiĝis kaj recertiĝis, ke li troviĝas fermita en la korpo de la mara monstro, li ekploris, kriis kaj ploreme diris:

– Helpu! Helpu! Oj mi malfeliĉa! Ĉu neniu troviĝas, kiu min savos?

– De kiu vi postulas, ke oni savu vin, malfeliĉulo? – diris en tiu mallumo raŭka voĉaĉo simila al misagordiĝinta gitaro.

– Kiu parolas? – demandis Pinokjo, kaj sentis sin rigidi ĝi pro la teruro.

– Estas mi, malfeliĉa tinuso, kiun la Ŝarko glutis kune kun vi. Kaj vi, kiu fiŝo vi estas?

– Mi havas nenion komunan kun fiŝoj. Mi estas marioneto.

– Kaj se vi ne estas fiŝo, kial vi igis vin gluti de la monstro?

– Ne estas mi, kiu igis sin gluti, sed mi estas glutita de ĝi! Kaj nun, kion fari en ĉi tiu mallumo?

– Havi paciencon kaj atendi, ke la Ŝarko digestu nin!

– Sed mi ne volas digestiĝi! – blekis Pinokjo, kaj rekomencis plori.

– Ankaŭ mi ne volas digestiĝi, – aldonis la Tinuso, – sed mi estas sufiĉe saĝumema, kaj mi konsolas min per la penso, ke se oni naskiĝas tinuso, estas multe pli digne morti sub akvo ol sub oleo!

– Malsaĝaĵo! – kriis Pinokjo.

– La mia estas unu el la opinioj, – respondis la Tinuso, – kaj oni respektas la opiniojn, kiel la tinusaj politikistoj diras.

– Diru ion ajn, mi volas for de ĉi tie … mi volas forkuri

– Forkuru, se vi sukcesas!

– Ĉu tre granda estas ĉi tiu Ŝarko, kiu nin glutis? – demandis la marioneto.

– Imagu: ĝia korpo pli longas ol unu kilometro, ne kalkulante la voston.

Dum ili tiel interparoladis en la mallumo, ŝajnis al Pinokjo, ke li vidas fore-fore ian helon.

– Kio povas esti tiu fora-malproksima lumeto? – demandis Pinokjo.

– Certe malfeliĉa samsortano, kiu atendas simile al ni la momenton digestiĝi – Mi volas lin vidi. Ĉu ne povus esti, ke li estas ia maljuna fiŝo, kapabla montri al mi la vojon de la rifuĝo?

– Tutkore mi deziras al vi tion, kara marioneto.

– Adiaŭ, Tinuso.

– Adiaŭ, marioneto: kaj multan feliĉon!

– Kie ni nin revidos?

– Kiu scias? … Pli bone eĉ ne pensi pri tio!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.