La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La sekvan tagon Pinokjo iris al la elementa lernejo Imagu tiujn knabojn bubojn, kiam ili vidis enpaŝi marioneton en la lernejon! Eksonis ridego, kiu ne volis ĉesi. Iu faris al li ian ŝercon, dua alian ŝercon: ĉi tiu forprenis lian bereton el la mano, tiu tiris lian jaketon de malantaŭe; kelkaj provis pentri grandajn lipharojn al li sub la nazo per inko, kaj eĉ estis knabo, kiu aŭdacis ligi ŝnurojn sur la piedoj kaj manoj por dancigi lin.
Dum certa tempo Pinokjo montris sin indiferenta kaj elturniĝis; sed fine li sentis perdi la paciencon, kaj turnis sin kontraŭ tiuj, kiuj plej lin ikanis, kaj misuzis por siaj ludaĉoj, kaj diris al ili kun malplaĉema mieno:
– Atentu, knaboj: mi venis ĉi tien ne por estis via klaŭno. Mi respektas aliulojn, kaj mi volas esti same respektata.
– Brave, koboldo! Vi parolis kvazaŭ el libro! – kriis tiuj buboj, kaj ĵetadis sin de la ridegoj: kaj unu el ili, la plej impertinenta etendis la manon kun la intenco kapti la marioneton ĉe la nazopinto.
Sed mankis tempo por tio, ĉar Pinokjo etendis la gambon sub la tablo, kaj piedbatis al li la tibiojn.
– Oj! kiel malmolaj piedoj! – hurlis la knabo frotante la bluaĵojn, kiujn la marioneto faris al li.
– Kaj kiaj kubutoj! … Pli malmolaj ol la piedoj! – diris iu alia, kiu pro siaj krudaj ŝercoj ricevis kubutbaton en la stomakon.
Fakto estas, ke post tiu pied- kaj kubutbatoj Pinokjo tuj akiris la respekton kaj simpation de ĉiuj knaboj de la lernejo: kaj ĉiuj faris al li multajn komplezojn, kaj ĉiuj tutkore amis lin.
Kaj ankaŭ la instruisto laŭdis lin, ĉar li ĉiam atentis, estis diligenta, saĝa, enpaŝis unua en la lernejon kaj stari ĝis lasta post la fino de la instruado.
La sola manko, kiun li havis, estis, ke li amikiĝis kun tro multaj kamaradoj, inter kiuj estis buboj vaste konataj pro sia negranda emo al lernado kaj malemo esti eminentaj.
La instruisto avertis lin ĉiutage, kaj ankaŭ la bona Feino ne preterlasis diri kaj ripeti al li ofte:
– Atentu, Pinokjo! Tiuj viaj kamaradoj pli aŭ malpli frue prenos al vi la emon al lernado, kaj eble venigos al vi grandan malfeliĉon.
– Estas nenia danĝero! – respondis la marioneto levante la ŝultrojn, kaj tuŝis la frunton per la fingro, kvazaŭ por diri: ”Mi havas sufiĉan saĝon ĉi-ene!” Okazis foje, iun certan tagon, dum li iris al la lernejo, ke li renkontiĝis kun grupo de la kutimaj kamaradoj, kiuj iris al li kaj diris:
– Ĉu vi scias la grandan novaĵon?
– Ne.
– Ĉi-tien, en la proksiman maron alvenis Ŝarko, granda kiel monto.
– Ĉu vere? … ĉu tio estas la sama Ŝarko, kiun oni vidis, kiam dronis mia malfeliĉa patro?
– Ni iras al la bordo por vidi ĝin. Ĉu ankaŭ vi venos kun ni?
– Mi ne: mi volas iri en la lernejon.
– Kial gravas al vi la lernejo? En la lernejon ni iros morgaŭ. Unu lecionon pli aŭ malpli, oni restas la sama azeno.
– Kaj kion diros la instruisto?
– La instruisto diru, kion li volas. Lin oni pagas ĝuste por tio, ke li grumblu la tutan tagon.
– Kaj mia panjo?
– La panjoj neniam ion scias, – respondis tiuj friponetoj.
– Ĉu vi scias, kion mi faros? – diris Pinokjo. Mi volas vidi la Ŝarkon pro certaj kaŭzoj personaj … sed mi iros vidi lin post la lernejo.
– Malfeliĉa naivuleto! – respondis iu el la bando. – ĉu vi kredas, ke fiŝo tiel granda emas restadi tie laŭ via plaĉo kaj kapricaĵo? Apenaŭ li tediĝas, prenas la direkton al alia loko, kaj tiam kiu vidis lin, vidis, kaj kiu ne, tiu ne.
– Kiom da tempo oni iras ĝis la strando? – demandis la marioneto.
– En unu horo ni aliros kaj revenos.
– Do ek! Kiu pli rapidos, pli bravos! – kriis Pinokjo.
Ricevinte la signalon por ekmarŝo, tiu bando de buboj – kun libroj kaj kajeroj subbrake – ĵetis sin kuri tra la kampoj; kaj Pinokjo kuris ĉiam antaŭ la bando: ŝajnis, ke anstataŭ piedoj li havas flugilojn.
De tempo al tempo li turnis sin, mokis siajn kamaradojn postrestintajn kelkan distancon, kaj kiam li vidis, ke ili spiregas, ŝvitegas, estas polvokovritaj kaj elpendegas iliaj langoj, li ridis pri ili el la tuta gorĝo.
La malfeliĉulo ne sciis en tiu momento, al kiaj teruraĵoj kaj misfortunoj li kuras renkonte.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.