La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1

Kiel okazis, ke majstro Ĉerizo, lignaĵisto, trovis lignopecon, kiu ploris kaj ridis kiel infano

Estis iam …!

– Reĝo! – certe tuj diros miaj malgrandaj legantoj.

– Ne, geknaboj, vi eraras. Estis iam lignopeco.

Ĝi ne estis io luksa, sed simpla peco el stako, tia, kian vintre oni metas en la fornon aŭ kamenon por bruligi fajron kaj varmigi la ĉambron.

Mi ne scias, kiel okazis, sed fakto estas, ke iun tagon tiu lignopeco venis en la laborejon de maljuna lignaĵisto, kies nomo estis majstro Antono, kvankam ĉiuj nomis lin nur Ĉerizo pro makulo sur la nazopinto, ĉiam brila kaj ruĝa, simile al matura ĉerizo!

Kiam majstro Ĉerizo ekvidis la lignopecon, li tre ekĝojis, kontente kunfrotis la manojn, kaj murmuris duonlaŭte:

– Ĉi tiu ligno venis ĝustatempe: mi uzos ĝin por fari el ĝi piedon por tablo.

Dirite, farite: senplie li prenis akran adzon por senŝeligi ĝin, sed kiam li ĝuste pretis fari la unuan frapon, lia brako restis en la aero, ĉar li ekaŭdis voĉeton tre mallaŭtetan, kiu diris peteme:

– Ne batu min tiel forte!

Vi povas imagi, kia miro frapis tiun bonan maljunulon majstron Ĉerizon.

img-01

Gape li ĉirkaŭokulis en la ejo por vidi, de kie povis veni la voĉeto, sed neniun li vidis! Li rigardis sub la tablon – neniu, rigardis en la ŝrankon cetere ĉiam ŝlositan – same neniu, malfermis eĉ la pordon de la laborejo por elrigardi al la strato – ankaŭ neniu! Aŭ eble?

– Mi jam komprenas, – li diris ridetante, kaj gratis sian perukon, – estas klare: mi ĝin nur imagis. Ni reiru al la laboro.

Kaj li reprenis la adzon, donis fortegan frapon sur la lignopecon.

– Oj, vi kaŭzas al mi doloron! – kriis plendeme la sama voĉeto.

Ĉi-foje majstro Ĉerizo konsterniĝis, liaj okuloj elkaviĝis pro teruro, lia buŝo malfermiĝis, la lango elpendiĝis ĝis la mentono, simile al fontana monstrokapo. Kiam li reakiris la parolpovon, tremante kaj balbutante pro timo li demandis:

– Sed de kie venis la voĉeto, kiu diris ”oj”? … Ĉi tie ja eĉ animo ununura ne troviĝas. Se ne hazarde ĉi tiu lignopeco lernis plori kaj plendi, kiel infano? Tion mi ne povas kredi. Ĉi tiu peco ja estas ligno ordinara por kameno, kiel ĉiuj ceteraj, kiuj, se ĵetitaj sur fajron, boligas poton da fazeola supo … Aŭ eble? Ĉu iu kaŝis sin ene? Se iu kaŝis sin, des pli malbone por li. Mi regalos lin per batkuko!

Parolante tiel, li kaptis ambaŭmane tiun malfeliĉan lignopecon, kaj komencis frapi ĝin senkompate kontraŭ la muron de la ejo. Poste li ekstaris atende por aŭdi, ĉu la voĉeto ree plendos. Li atendis du minutojn – nenio, kvin minutojn – ree nenio, dek minutojn – same nenio!

– Mi jam komprenas, – li tiam diris, kaj klopodis ridi kaj rearanĝi la perukon, – estas klare, ke mi nur imagis la voĉeton, kiu diris ”oj”! Ni reiru labori!

Kaj ĉar granda timo lin ekregis, li provis kanteti por sin kuraĝigi.

Intertempe li flankenmetis la adzon, prenis rabotilon por prilabori kaj glatigi la pecon. Sed dum li ŝovis-tiris la instrumenton tra ĝi, refoje li ekaŭdis la voĉeton, kiu petis lin ridante:

– Ĉesu! Vi ja min tiklas!

Ĉi-foje la kompatinda majstro Ĉerizo falis sur la plankon, kiel fulmofrapito. Kiam li remalfermis la okulojn, li trovis sin sidanta sur la planko.

Lia vizaĝo ŝajnis aliiĝinta, kaj eĉ la nazopinto, kutime ruĝa, fariĝis nun verde blua pro la granda timo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.