La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21

Pinokjon kaptas kamparano kaj devigas lin servi kiel gardohundo ĉe kokejo

Pinokjo, vi povas imagi, komencis plori, bleki, petegi.

Sed vanis ploro kaj krio, ĉar ĉirkaŭe vidiĝis nek domoj, nek pasis animo viva sur la vojo.

Dume fariĝis nokto.

Eble pro la doloroj kaŭzitaj de la tranĉa kaptilo, seganta liajn tibiojn, eble pro la timo resti sola kaj en mallumo meze de tiuj kampoj, la marioneto estis jam proksime al sveno, kiam li ekvidis lampiron flugi super la kapo.

Li vokis al li petante:

– Ho, Lampireto, ĉu vi farus al mi la komplezon, liberigi min el ĉi tiu turmentilo?

– Malfeliĉa knabo! – respondis la Lampiro, kaj haltis kun kompato por rigardi lin. – Kiel vi implikiĝis kun la gamboj inter tiujn akrajn ferojn?

– Mi venis sur la kampon por pluki du grapolojn de ĉi tiu muskata vito kaj …

– Sed: ĉu la vito estas via?

– Ne …

– Kiu do instruis al vi forpreni aliulan propraĵon?

– Mi malsatis …

– Malsato, filo mia, ne estas sufiĉa kaŭzo por alproprigi aĵojn, kiuj ne apartenas al ni …

– Vere, prave! – kriis Pinokjo plorante, – alian fojon mi ne faros tion.

En tiu momento la interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj. Estis la posedanto de la kampo, kiu alŝteliĝis sur piedfingroj por vidi, ĉu iu el la foinoj, kiuj manĝadis noktotempe liajn kokinojn, eble falis en la kaptilon.

Kaj lia miro estis plej granda, kiam li eltiris la lanternon el sub la mantelo, kaj rimarkis, ke anstataŭ foino, la kaptilo prenis knabon.

– Ha, friponeto! – kriis la kamparano kun kolero, – do estas vi, kiu ŝteladas miajn kokinojn.

– Ne mi, ne mi! – kriis Pinokjo plorsingulte. – Mi venis sur la kampon nur por preni du grapoletojn!

– Kiu ŝtelas grapolon, kapablas ŝteli ankaŭ kokinojn.

Ne zorgu, mi donos al vi tian lecionon, ke vi memoros ĝin por momento.

Kaj li malfermis la kaptilon, prenis la marioneton ĉe la nuko kaj hejmenportis lin pendolanta kiel novnaskita ŝafido.

Alveninte al la korto de la domo, li ĵetis Pinokjon sur la teron, metis unu piedon sur lian kolon, kaj diris al li:

– Hodiaŭ estas malfrue, kaj mi volas enlitiĝi. La konton ni kvitigos morgaŭ. Kaj ĉar mortis mia hundo, kiu gardis nokte la domon, vi tuj transprenos ĝian oficon. Vi hundogardos por mi.

img-24

Farite, kiel dirite: la mastro metis dikan ringon kun latunaj pikiloj sur lian kolon, kaj mallarĝigis ĝin tiom, ke li ne povu tratiri la kapon kaj elturniĝi. Al la kolumo li kroĉis longan ĉenon el fero, kaj fiksis ĝin ĉe la muro.

– Se ĉi-nokte pluvos, – diris la kamparano, – vi povos retiriĝi en la lignan hundejon, kie vi ĉiam trovas pajlon, kiu servis lite dum kvar jaroj al mia malfeliĉa hundo.

Kaj se eventuale venus ŝtelistoj, ne forgesu pintigi la orelojn kaj boji.

Post tiu admono, la kamparano eniris la domon, fermis la pordon per ĉeno: kaj la malfeliĉa Pinokjo restis kaŭre sur la korto pli morta ol viva pro la malvarmo, malsato kaj timo. De tempo al tempo li per la manoj freneze skuis la kolumon premanta lian kolon, kaj diris plorante:

– Bone tiel! … Bedaŭrinde, bone tiel! Mi volis senfaradi, vagabondi … mi volis obei al malbonaj kamaradoj, kaj pro tio la sorto min persekutas. Se mi estus bona knabo, kiel multaj aliaj, se mi havus emon lerni kaj labori, se mi restus hejme kun mia malfeliĉa paĉjo, en ĉi tiu horo mi ne troviĝus ĉi tie, meze de kamparo por hundogardi antaŭ la domo de kamparano. Ho, se mi nur povus iam renaskiĝi! … Sed nun jam estas malfrue, kaj necesas toleri!

Eldirinte tiujn plendojn, venantajn rekte el lia koro, li eniris la hundejon kaj endormiĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.