La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 32

Azenoreloj kreskas al Pinokjo, kaj poste li fariĝas vera azeneto kaj komencas iai

Kaj kio estis tiu surprizo?

– Tuj mi rakontos al vi, miaj karaj, malgrandaj legantoj.

La surprizo estis, ke kiam Pinokjo vekiĝis, li komencis laŭ sia kutimo grati la kapon, kaj jen li rimarkas

Ĉu vi divenos, kio okazis?

Je sia plej granda miro li rimarkis, ke liaj oreloj plilongi ĝis unu manlarĝon.

Vi scias, ke la marioneto havis ekde naskiĝo tre-tre malgrandajn orelojn: tiel malgrandajn, ke per nudaj okuloj ili eĉ ne vidiĝis! Imagu do, kiel li ekmiris, kiam li povis elpalpi la orelojn, kiuj dum la nokto tiom longiĝis, ke ili ŝajnis du veraj brosoj.

Tuj li iris serĉi spegulon por rigardi sin; sed li ne trovis, do li plenigis lavujon per akvo, kaj en la spegulbildo li ekvidis tion, kion neniam li estus volinta vidi: li ja vidis sian kapon ornamitan per majesta paro da azenoreloj.

img-47

Mi lasas vin imagi la doloron, honton kaj senesperiĝon de la kompatinda Pinokjo.

Li komencis plori, krii, frapi la kapon kontraŭ la muron; sed ju pli li senesperiĝis, des pli liaj oreloj kreskis, kreskadis, kaj fariĝis harplenaj ĉe la pintoj.

Pro la bruo kaj akraj krioj envenis en la ĉambron bela marmoteto, kiu loĝis en la supra etaĝo, kaj vidante la marioneton en tia freneza stato, demandis lin zorgoplene:

– Kio okazis al vi, kara kundomano?

– Mi malsanas, Marmoteto mia, tre malsanas … suferas je malsano, kiu min timigas. Ĉu vi komprenas pri la pulso?

– Iomete.

– Palpu do, ĉu mi havas febron!

La Marmoteto levis la dekstran antaŭan piedon, palpis la pulson de Pinokjo, kaj diris al li kun suspiro:

– Amiko, kontraŭ mia plaĉo mi devas diri al vi malbonan novaĵon!

– Ke?

– Vi havas grandan, aĉan febron!

– Kian do?

– Azenan.

– Mi ne komprenas, kian febron? – respondis la marioneto, kiu bedaŭrinde komprenis la aferon.

– Tiam mi klarigos al vi, – aldonis la Marmoteto. – Sciu do, ke post du aŭ tri horoj vi ne plu estos marioneto, nek knabo …

– Kaj kio mi fariĝos?

– Post du aŭ tri horoj vi fariĝos vera kaj plej nura azeno, tia, kiaj tiras veturilojn, kaj portas brasikojn kaj salatojn al la bazaro.

– Oj, mi malfeliĉa, oj mi malfeliĉa! – veis Pinokjo kaj tiris-ŝiris per la manoj ambaŭ siajn orelojn, kvazaŭ ili estus aliulaj oreloj.

– Kara mia, – aldonis la Marmoteto por konsoli lin, – kion vi volas nun fari? Tia estas la sorto. Estas skribite en la saĝaj libroj, ke ĉiuj tiuj malemaj buboj, kiuj tediĝas de libroj, lernejo kaj instruistoj, pasigas siajn tagojn per ludoj kaj amuzoj, pli aŭ malpli frue finas per tio, ke ili ŝanĝiĝas en malgrandajn azenojn.

– Sed ĉu vere estas tiel? – demandis plorsingulte la marioneto.

– Bedaŭrinde estas tiel! Kaj nun la ploro ne utilas. Pli frue vi devus pensi!

– Sed ne estas mia kulpo: la kulpo, kredu, Marmoteto, estas tute de Meĉo!

– Kaj kiu estas ĉi tiu Meĉo?

– Unu el miaj lernejaj kamaradoj. Mi volis reiri hejmen: mi volis esti obeema, mi volis daŭrigi la lernadon kaj fari al mi honoron … sed Meĉo diris al mi: ”Kial vi volas tedi vin per lernado? Kial vi volas iri al la lernejo?

Venu prefere kun mi en Senfarion: tie ni ne plu lernos, tie ni amuziĝos de mateno ĝis vespero, kaj ni ĉiam estos gajaj”.

– Kaj kial vi sekvis la konsilon de tiu falsa amiko? de tiu malbona kamarado?

– Kial? … ĉar, Marmoteto mia, mi estas marioneto sen prudento … kaj sen koro. Ho, se mi havus iometon da koro, mi neniam estus forlasinta tiun bonan Feinon, kiu min amis kiel bona panjo, kaj kiu faris tiel multon por mi! … Kaj nun mi ne plu estus marioneto … sed mi estus bonkonduta knabeto, kiel multaj aliaj! Ho, sed se mi trafos Meĉon, ve al li! Li ricevos indan pluvon da maldankoj de mi!

Kaj li ekiris por eldomiĝi. Sed sur la sojlo li ekmemoris, ke li havas azenorelojn, kaj hontante montri ilin al la publiko, jen kion li elpensis? Li prenis grandan kotonan ĉapon, metis ĝin sur la kapon kaj malsuprentiris ĝin ĝis la nazopinto.

Poste li eliris, kaj komencis serĉi Meĉon en ĉiuj anguloj.

img-48

Li serĉis lin sur la stratoj, sur la placoj, en la teatroj, en ĉiuj ejoj kaj lokoj: sed li ne trovis lin.

Tiam li hejmeniris por serĉi lin tie, kaj veninte al la pordo, li frapis sur ĝi:

– Kiu estas? – demandis ene Meĉo.

– Estas mi! – respondis la marioneto.

– Atendu iom, mi tuj malfermos.

Post duonhoro la pordo malfermiĝis, kaj imagu la miron de Pinokjo, kiam li eniris en la ĉambron, kaj ekvidis sian amikon Meĉo, kiu havis grandan kotonan ĉapon sur la kapo, malsuprentiritan ĝis sub la nazo.

Kiam Pinokjo ekvidis tiun ĉapon, li sentis kvazaŭ konsoli ĝon, kaj tuj pensis en si:

– Ĉu la amiko suferas je la sama malsano? Ĉu ankaŭ li havas azenfebron?

Kaj ŝajnigante, ke li nenion rimarkis, demandis lin kun rideto:

– Kiel vi fartas, mia kara Meĉo?

– Bonege: kiel kuko en butero!

– Ĉu vi diras tion serioze?

– Kial mi devus al vi mensogi?

– Pardonu amiko, sed tiam kial vi surhavas tiun kotonan ĉapon, kiu kovras ambaŭ viajn orelojn?

– La kuracisto preskribis ĝin al mi, ĉar doloras al mi ĉi tiu genuo. Kaj vi, kara marioneto, kial vi surhavas tiun kotonan ĉapon, kiun vi tiris ĝis sub la nazon?

– La kuracisto preskribis ĝin al mi, ĉar mi skrapvundis unu piedon.

– Ho, malfeliĉa Pinokjo!

– Ho, malfeliĉa Meĉo!

Post tiuj vortoj sekvis longa silento, dum kiu la du amikoj faris nenion alian, ol rigardis ironie unu la alian.

Fine la marioneto diris per mielflua kaj flatema voĉo al sia kamarado:

– Kontentigu, mia kara Meĉo, mian scivolon: ĉu vi iam suferis je orelmalsano?

– Neniam! … Kaj vi?

– Neniam! Cetere ekde ĉi tiu mateno unu mia orelo min suferigas.

– Ankaŭ mi havas la saman malbonon.

– Ĉu ankaŭ vi? … Kaj kiu orelo al vi doloras?

– Ambaŭ. Kaj al vi?

– Ambaŭ. Ĉu pro la sama malsano?

– Mi timas, ke jes.

– Ĉu vi bonvolus fari al mi komplezon, Meĉo?

– Volonte! Tutkore.

– Ĉu vi montrus al mi viajn orelojn!

– Kial ne? Sed unue mi volus vidi viajn, kara Pinokjo.

– Ne: unua devas esti vi.

– Ne, karulo! Unue vi, poste mi!

– Bone, – diris tiam la marioneto, – ni faru interkonsenton kiel bonaj amikoj.

img-49

– Ni aŭdu la interkonsenton!

– Ni levu la ĉapojn samtempe, ĉu vi akceptas?

– Mi akceptas.

– Do atentu!

Kaj Pinokjo komencis nombri laŭte:

– Unu, du, tri! Ĉe la vorto ”tri” ambaŭ knaboj deprenis la ĉapon de la kapo, kaj suprenĵetis ĝin.

Kaj tiam okazis sceno, kiu ŝajnus nekredebla, se ĝi ne estus vera. Okazis nome, ke Pinokjo kaj Meĉo vidis, ke la sama malfeliĉo plagas ilin, kaj anstataŭ honti kaj bedaŭri, ili komencis movi siajn enorme kreskintajn orelojn, kaj post multaj nedecaĵoj, ili eksplodis en sonoran ridegon.

Kaj ili ridis, ridadis tiom, ke preskaŭ ili renversiĝis, sed meze de la pleja rido, Meĉo abrupte ĉesis, kaj ŝanceliĝante kaj ŝanĝante koloron, diris al sia amiko:

– Helpu, helpu min, Pinokjo!

– Kio okazis al vi?

– Ho ve! Mi ne povas plu stari rekta sur la piedoj.

– Ankaŭ mi ne povas! – kriis Pinokjo plorante kaj ŝanceliĝante.

Kaj dum ili diris tion, ili ambaŭ fleksiĝis kvarpiede sur la teron, kaj marŝante mane-piede ili komencis rondiradi, kuradi tra la ĉambro. Kaj dum ili kuradis, iliaj brakoj fariĝis gamboj, iliaj vizaĝoj longiĝis je muzeloj, iliaj gropoj kovriĝis per helgriza felo, nigre makulita.

Sed ĉu vi scias, kiu estis la plej malbela momento por tiuj malfeliĉuloj? La plej malbela kaj plej humiliga momento estis, kiam ili sentis kreski voston el-sube. Ilin frapis honto kaj doloro, ili volis plori kaj lamenti pri sia sorto.

Se ili nur ne estus tion farintaj! Anstataŭ emoj kaj lamentoj, ili eligis azenajn blekojn, kaj en ĥoro ili voĉis sonore: ĉi-a, ĉi-a, ĉi-a!

En tiu momento oni frapis ĉe la pordo, kaj voĉo de ekstere vokis:

– Malfermu! Mi estas la Hometo, kiu kondukis vin en ĉi tiun landon. Tuj malfermu, aŭ ve al vi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.