La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 22

Pinokjo malkovras la ŝtelistojn kaj, rekompence por sia fideleco, fariĝas libera

Pasis jam pli ol du horoj, dum li dolĉe dormis, kiam ĉirkaŭ noktomezo vekis lin flustrado kaj ŝŝ-ado, tsts-ado de strangaj voĉetoj, kiuj, ŝajnis al li, venis el la korto. Li elŝovis la nazopinton tra la aperturo de la hundejo, kaj vidis konsiliĝi kvar bestetojn kun malhela felo, similajn al katoj. Tamen ne estis katoj, sed foinoj, karnoman ĝaj bestetoj, tre frandemaj je ovoj kaj junkokoj.

Unu el tiuj foinoj apartiĝis de siaj kamaradoj, iris al la aperturo de la hundejo kaj enflustris:

– Bonan vesperon, Melampo.

– Mi ne nomiĝas Melampo, – respondis la marioneto.

– Do kiu vi estas?

– Mi estas Pinokjo.

– Kaj kion vi faras ĉi tie?

– Mi hundogardas.

– Kaj kie estas Melampo? Kie estas la maljuna hundo, kiu loĝis en ĉi tiu dometo?

– Li mortis ĉi-matene.

– Li mortis? Malfeliĉa besto! Li estis tiel bona! … Sed se mi juĝas ĝuste laŭ via vizaĝo, ankaŭ vi ŝajnas esti afabla hundo.

– Mi petas pardonon, sed mi ne estas hundo!

– Do kio vi estas?

– Mi estas marioneto.

– Kaj ĉu vi servas kiel hundogardo?

– Bedaŭrinde: pro puno!

– Se tiel, mi proponas al vi la saman pakton, kiun al la forpasinta Melampo: kaj vi estos kontenta.

– Kaj ĉi tiu pakto estus?

– Kiel pli frue, unufoje en la semajno ni venos viziti ĉi tiun kokejon kaj forportos po ok kokinojn. El ĉi ok ni manĝos sep kaj unu ni donos al vi, kun la kondiĉo, kompreneble, ke vi ŝajnigos dormi, kaj neniam vi ekhavos emon boji, kaj veki la kamparanon.

– Ĉu Melampo faris tiel same? – demandis Pinokjo.

– Jes, tiel kaj ni ĉiam bone konkordis. Dormu do trankvile, kaj estu certa, ke antaŭ ol foriri, ni lasos al vi ĉe la dometo bele senplumigitan kokinon por la morgaŭa matenmanĝo. Ĉu ni bone komprenis unu la alian?

– Mi povus diri: eĉ tro! – respondis Pinokjo, kaj balancis la kapon iel minace, kvazaŭ li volus diri: ”Baldaŭ ni reparolos pri tio!” Kiam la kvar foinoj kredis esti sekuraj en sia faro, ili iris senhezite al la kokejo tre proksima al la hundejo; kaj unge-dente ili malfermis la lignan pordeton, kiu baris la eniron, kaj englitis unu post alia.

Sed ili ankoraŭ ne finis enpaŝi, kiam ili aŭdis fermiĝi kun bruego la pordon.

Estis Pinokjo, kiu ĝin fermis, kaj kiu ne kontentiĝis per tio, ke li fermis ĝin, sed por pli granda sekureco li metis antaŭ ĝin ŝtonon kiel apogilon.

Kaj poste li komencis boji, kaj bojis kiel vera hundo: vam-vam-vam-vam.

img-25

Je tiu bojado la kamparano elsaltis el la lito, prenis pafilon, kaj elmetinte la kapon tra la fenestro demandis:

– Kio nova?

– Alvenis la ŝtelistoj! – respondis Pinokjo.

– Kie ili estas?

– En la kokejo.

– Tuj mi eliros.

Kaj fakte, post palpebrumo la kamparano estis ekstere: li kuris rekte en la kokejon, kaptis kaj ensakigis la kvar foinojn, kaj diris al ili tre kontente:

– Fine tamen vi falis en miajn manojn! Mi povus vin puni, sed mi ne estas tiel kruela! Mi kontentiĝos per tio, ke morgaŭ mi portos vin al la gastejestro de la proksima vilaĝo, kiu senfeligos kaj fritos vin kiel bongustajn leporojn.

Tio estas honoro, kiun vi ne meritas, sed la grandanimaj homoj, kiel mi, ne atentas tiajn bagatelojn!

Poste li iris al Pinokjo, karesis lin kaj demandis interalie:

– Kiel vi sukcesis malkovri la komploton de ĉi kvar ŝtelistetoj? Ĉefe, ke mia Melampo, mia fidela Melampo neniam rimarkis ion!

Tiam la marioneto povus rakonti tion, kion li sciis: do li povus rakonti la hontindan pakton inter la hundo kaj la foinoj, sed li ekmemoris, ke la hundo estas mortinta, kaj li subite pensis en si:

– Por kio utilas akuzi mortintojn? La mortintoj estas mortintaj, kaj la plej bona afero, kiun oni povas fari, estas: lasi ilin en paco!

– Ĉu vi dormis aŭ maldormis, kiam la foinoj venis al la korto? – demandis plu la kamparano.

– Mi dormis, – konfesis Pinokjo, – sed la foinoj vekis min per siaj babilaĉoj, kaj unu eĉ venis al mi al la hundejo por diri: ”Se vi promesas ne boji, kaj ne veki la mastron, ni donacos al vi belan kokineton senplumigitan!”

Ĉu vi komprenas? Ili aŭdacis fari al mi tian proponon!

Ĉar oni devas scii, ke mi estas marioneto, kiu eble havas ĉiujn mankojn de ĉi tiu mondo: sed mi ne manĝas ĉe la sama tablo kun tiel malhonestaj homoj, kaj mi ne mantelas iliajn fiagojn!

– Brava knabo! – laŭdis lin la kamparano, frapante al li la ŝultron. – Ĉi tiuj trajtoj de via karaktero donos al vi multan honoron. Kaj por pruvi al vi mian grandan kontenton, ekde nun vi estas libera, vi povas reiri al via hejmo!

Kaj li deprenis la hundokolumon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.