La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA AVENTUROJ DE PINOKJOAŭtoro: Carlo Collodi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La hejmo de Ĝepeto estis teretaĝa ĉambreto, kiu ricevis la lumon de subŝtuparejo. La meblaro ne povis esti pli simpla: unu malbona seĝo, unu ne tre bona lito kaj unu tableto tute kaduka. En la fonda muro vidiĝis kameneto kun bruligita fajro; sed la fajro estis pentrita, kaj super la fajro pendis poto, same pentrita, kiu gaje bolis kaj eligis fumonubon; ĝi aspektis ververa fumo.
Enirinte la domon, Ĝepeto senprokraste prenis instrumentojn, kaj komencis ĉizi kaj fajli la marioneton.
– Kiun nomon mi donu al ĝi? – li demandis en si. – Mi nomos ĝin Pinokjo. Ĉi tiu nomo alportos feliĉon. Mi konis tutan familion de Pinokjoj: patron Pinokjo, patrinon Pinokja kaj infanojn Pinokjo, kaj ĉiuj vivis tre bone.
La plej riĉa el ili petadis almozon.
Trovinte nomon al sia marioneto, li rekomencis diligente labori; post nelonge li elĉizis la harojn, poste la frunton kaj la okulojn.
Imagu lian miron, kiam elforminte la okulojn, li rimarkis, ke ili moviĝas kaj fikse-firme observas lin.
Vidante, ke li estas observata de tiuj lignookuloj, li preskaŭ ekfartis malbone, kaj diris kun ofendiĝema voĉo:
– Lignookulaĉoj, kial vi min rigardas?
Neniu respondo.
Post la okuloj do li ĉizis la nazon; sed apenaŭ farita, ĝi komencis kreski: kaj kreskis, kreskadis, kaj dum kelkaj minutoj ĝi fariĝis nazego, neniel inklina ĉesi.
La malfeliĉa Ĝepeto klopodis retranĉi ĝin; sed ju pli li tranĉadis kaj mallongigadis ĝin, des pli impertinente ĝi kreskis.
Post la nazo li elĉizis la buŝon.
Li ankoraŭ ne finis, kiam ĝi subite ekridis, kaj komencis lin moki.
– Ĉesu ridi! – diris Ĝepeto ofendite, sed li parolis kvazaŭ al muro.
– Ĉesu ridi, mi ripetas! – li kriis per minaca voĉo.
Tiam la buŝo ĉesis ridi, sed tutlonge elŝovis la langon.
Ĝepeto, por povi fini la aferon, ŝajnigis ne rimarki ĝin, kaj laboris plu.
Post la buŝo li elĉizis al ĝi mentonon, poste kolon, ŝultrojn, ventron, brakojn kaj manojn.
Apenaŭ li finis pri la manoj, li sentis, ke la peruko preni ĝas de sur lia kapo. Li rigardis supren, kaj kion li vidas?
Li vidas sian flavan perukon en la manoj de la pupo.
– Pinokjo! … tuj redonu mian perukon!
Kaj anstataŭ redoni, Pinokjo metis la perukon sur sian kapon, tiel ke preskaŭ li sufokiĝis sub ĝi.
Pro tiu impertinenta kaj malestima konduto Ĝepeto fariĝis tiel malgaja kaj mishumora, kiel neniam en la vivo: kaj turnante sin al Pinokjo, li diris al li:
– Filo bubo! Vi ankoraŭ eĉ ne pretiĝis, kaj vi jam malhavas respekton al via patro! Malbone, knabeto, malbone!
Kaj li forviŝis larmon.
Restis ankoraŭ farendaj la kruroj kaj piedoj.
Kiam Ĝepeto finfaris la piedojn, li sentis, ke piedo donas frapon sur lian nazopinton.
– Mi meritas tion! – li diris en si. Mi devus pensi pli frue! Nun jam estas malfrue.
Post tio li prenis la marioneton sub la akseloj, metis lin sur la plankon de la ĉambro por lin marŝigi.
La gamboj de Pinokjo estis rigidaj, ne povis moviĝi, tial Ĝepeto kondukis lin je lia mano por instrui lin meti regule piedon post piedo.
Kiam la gamboj de Pinokjo fleksiĝis, li komencis mem iri, eĉ kuri tra la ĉambro, fine li trovis la pordon, elsaltis sur la straton kaj ĵetis sin por forkuri.
Kaj la malfeliĉa Ĝepeto ek post li, tamen sen espereto atingi lin, ĉar tiu bubeto Pinokjo saltadis kiel leporo, kaj frapante siajn lignopiedojn sur la pavimo de la strato li faris tian bruon, kvazaŭ dudek paroj da kamparanaj lignoŝuoj marŝus.
– Kaptu lin! Kaptu lin! – kriis Ĝepeto. Sed la pasantoj, kiam ili vidis tiun lignofiguron kurantan kiel vento, haltis ravitaj por rigardi lin, kaj ridis, ridis tiel, ke imagi malfacilas.
Fine la bona hazardo venigis renkonte ĝendarmon, kiu aŭdante la bruon kaj kredante, ke temas pri forkurinta ĉevalido, metis sin sur la vojmezon kun disstreĉitaj kruroj kun la firma intenco, haltigi ĝin kaj malhelpi, ke okazu pli granda malfeliĉo.
La ĝendarmo, sen formovi sin de la loko, kaptis lin fikse-firme ĉe la nazo (ĝi estis ekstreme granda nazego, ŝajne farita por tio, ke ĝendarmoj kaptu ĝin), kaj transdonis lin en la proprajn manojn de Ĝepeto, kiu, por rebonigi lin, volis tuj tiri liajn orelojn. Sed imagu, kiel li ekmiris, kiam serĉante la orelojn, li ne trovis ilin: kaj ĉu vi scias, kial? Ĉar en la hasto skulpti la marioneton, li forgesis ilin fari.
Do li prenis lin ĉe la nuko, kaj dum li rekondukis lin hejmen, li diris al li kun minaca kapbalanco:
– Ni iru hejmen. Hejme, ne dubu, ni aranĝos la konton!
Je tiu prediko Pinokjo ĵetis sin sur la teron, kaj ne volis pluiri. Dume gapuloj kaj nenifaruloj komencis halti kaj grupiĝi ĉirkaŭ ili.
Iu diris tion, alia alion.
– Malfeliĉa marioneto! – kompatis kelkaj. – Li pravas, ke li ne volas hejmeniri! Kiu scias, kiel terure trabatus lin tiu fihomo Ĝepeto!
Kaj aliaj malice aldonis:
– Ĉi tiu Ĝepeto ŝajnigas sin ĝentilhomo! Sed li estas vera tirano al la knaboj! Se oni lasas ĉi tiun kompatindan marioneton en liaj manoj, li kapablas disbati lin en mil pecojn!
Sume: tiom oni babilis, tiom oni parolis, ke la ĝendarmo lasis Pinokjon libera, kaj kondukis en malliberejon tiun malfeliĉulon Ĝepeto, kiu apenaŭ trovis vortojn por defendi sin, kaj nur ploris, kiel infano, kaj proksimiĝante al la malliberejo li singulte balbutis:
– Malfeliĉa fileto! Kaj mi tieleklopodis fari lin bonega marioneto! Sed la respondeco estas mia! Mi devus estipensiintapli frue!
Kio poste okazis, estas nekredebla historio. Mi rakontos ĝin en la sekvaj ĉapitroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.