La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15

La banditoj persekutas Pinokjon kaj atinginte, pendigas lin sur branĉon de la Granda Kverko

La marioneto, tute sen espero, jam pretis ĵeti sin sur la teron por transdoni sin al siaj persekutantoj, kiam tra la arbara verdo, en la foro li ekvidis blanki dometon, neĝe brilan.

– Se mi havus sufiĉan spiron por atingi tiun domon, eble mi estus savita, – li diris al si.

Kaj sen heziti pli, li rekomencis kuri tra la arbaro kun gamboj larĝe etenditaj. Kaj la banditoj daŭre post li.

Kaj post preskaŭ duhora, senespera kurado, finfine li alvenis spirmanke al la pordo de la dometo, kaj frapis.

Neniu respondo.

Li ree frapis, pli forte, ĉar li aŭdis proksimiĝi paŝobruojn kaj la penan spiregon de siaj persekutantoj.

Denove silento.

Vidante, ke la frapado neniel utilas, en sia senesperiĝo li komencis piedbatadi, puŝadi la pordon. Tiam aperis en la fenestro bela knabino kun blua hararo kaj vizaĝo blanka kiel eburo, fermitaj okuloj kaj manoj krucigitaj sur la brusto, kaj apenaŭ movante la lipojn ŝi diris per voĉeto, kiu ŝajne venis el trans la mondo:

– En ĉi tiu domo neniu loĝas. Ĉiuj mortis.

– Malfermu al mi almenaŭ vi! – kriis Pinokjo plorante kaj petante.

– Ankaŭ mi mortis.

– Mortis? Do kion vi faras tie en la fenestro?

– Mi atendas la ĉerkon, en kiu oni min forportos.

Apenaŭ ŝi diris tion, la knabino malaperis, kaj la fenestro senbrue fermiĝis.

– Ho, bela Knabino Bluhara, – kriis Pinokjo, – malfermu al mi, mi petegas vin! Kompatu malfeliĉan knabon, kiun persekutas bandi …

Li ne povis fini la vorton, li jam sentis sin kaptita ĉe la kolo, kaj aŭdis la konatajn voĉaĉojn, murmurantajn minace:

– Nun vi ne forkuros de ni!

La marioneton, kiu vidis ekfulmi la morton antaŭ siaj okuloj, kaptis tiel fortaj tremoj, ke pro la tremado aŭdi ĝis la kunigiloj de liaj lignogamboj kaj la kvar zekinoj, kiujn li tenis sub la lango.

– Do? – demandis lin la murdistoj, – ĉu vi bonvolas malfermi la buŝon aŭ ne? Ha, vi ne respondas? … Ne zorgu: ĉi-foje malfermos ĝin ni anstataŭ vi!

Kaj ili eltiris longajn, longegajn tranĉilojn, akrajn kiel razilo, kaj pum … puŝis ilin en la mezon de lia ventro.

Sed feliĉe, la marioneto estis farita el plej malmola ligno, pro kio la klingoj dissaltis en mil pecojn, kaj la murdistoj restis tie kun nuraj teniloj en la manoj. Ili mire gapis unu al la alia.

– Mi komprenas, – diris tiam unu, – ni devas lin pendigi! Ni lin pendigu!

– Ni lin pendigu! – ripetis la alia.

Dirite, farite: ili kunligis liajn manojn sur la dorso, kaj ŝovinte ŝnurmaŝon ĉirkaŭ lian kolon, pendigis lin sur branĉon de dika kverko, nomata la Granda Kverko.

img-13

Post tio ili sidiĝis sur la herbo, kaj atendis, ke la marioneto faru la lastan piedfrapon; sed post tri horoj la marioneto ankoraŭ tenis la okulojn malfermitaj, la buŝon fermita, kaj piedbaraktis pli ol iam.

Fine ili tediĝis de tioma atendado, kaj turniĝinte al Pinokjo diris rikane:

– Adiaŭ ĝis morgaŭ. Kiam matene ni reiros, espereble vi faros al ni la komplezon morti bele kaj malfermegi vian buŝon.

Kaj ili malaperis.

Dume leviĝis impeta vento el trans la montoj, kiu furioze blovis kaj muĝis, frapegis la malfeliĉan pendigiton jen de unu, jen de la alia flanko, kaj pendoligis lin tiel freneze, kvazaŭ sonorilon svingatan por festa okazo. Tiu balanciĝo kaŭzis al li akutajn dolorojn, kaj la maŝo, kiu ĉiam pli streĝiĝis ĉirkaŭ lia kolo, prenis de li la spiron.

Iom post iom liaj okuloj nebuliĝis; kaj kvankam li sentis proksimiĝi la morton, li tamen esperis, ke hazarde preterpasos kompatemulo, kaj donos al li helpon. Sed post kiam li atendis, atendadis longe kaj vidis, ke neniu preterpasas, neniu viva, li ekmeroris sian kompatindan patron … kaj balbutis kiel mortanto:

– Ho, paĉjo mia! se vi estus ĉi tie!

Kaj li malhavis spiron por diri alion. Li fermis la okulojn, malfermis la buŝon, etendis la gambojn, kaj post skuiĝo li restis rigide senmova.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.