La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14

Pinokjo, ĉar li ne obeis la bonajn konsilojn de la Parolanta Grilo, trafas banditojn

Vere, – diris al si la marioneto, daŭrigante sian vojon, – kiel malfeliĉaj ni estas, kompatindaj knaboj.

Ĉiuj riproĉadas nin, ĉiuj admonadas nin, ĉiuj donadas al ni konsilojn. Se ni permesus, ĉiuj plenkreskuloj patrumus super ni, ĉiuj instruistumus al ni, senescepte: ankaŭ la parolantaj griloj. Jen kial mi ne volas obei tiun ĝenan Grilon; kiu scias, kiom da malfeliĉoj min trafus laŭ li! Mi devus trafi ankaŭ banditojn!

Bone, ke mi ne kredas pri murdistoj, kaj neniam mi kredis. Laŭ mi la murdistojn intence elpensis la paĉjoj por timigi la knabojn, kiuj volas eliri nokte. Nu kaj se mi renkontiĝus kun ili ĉi tie sur la vojo, ĉu ili min timigus?

Eĉ en sonĝo ne! Mi irus renkonte al ili kriante: ”Sinjoroj murdistoj, kion vi volas de mi? Amare pentos, kiu ŝercas kun mi! Foriru do por viaj aferoj, kaj eĉ vorton ne plu!”

Je ĉi tiu serioza paroladeto, ŝajnas al mi, tiuj malfeliĉaj murdistoj forportus sin kiel vento. Kaj se ili estus tiel malbone edukitaj, ke ili ne volus forkuri, tiam forkurus mi, kaj tiel mi metus finon al la afero …

Sed Pinokjo ne povis fini sian rezonadon, ĉar en tiu momento ŝajnis al li aŭdi, ke eksusuras la folioj post li.

Li turnis sin por rigardi, kaj en la mallumo li ekvidis du nigrajn figuraĉojn tute envolvitajn en karbosakoj, kiuj kuris post li saltante sur la piedpintoj, kvazaŭ ili estus du fantomoj.

– Jen ili fakte! – li flustris al si, kaj ne sciante, kien kaŝi siajn kvar zekinojn, li metis ilin en la buŝon, sub la langon.

img-11

Poste li provis forkuri. Sed antaŭ ol fari la unuan paŝon, li jam sentis siajn brakojn kaptitaj, kaj aŭdis du terurajn voĉojn ordonantajn:

– Monon aŭ vivon!

Ne povante respondi pro la moneroj en la buŝo, Pinokjo faris mil klinojn kaj mienojn por komprenigi al tiuj du envolvitoj, de kiuj vidiĝis nur la okuloj tra la truoj de la sakoj, ke li estas malriĉa marioneto, kaj eĉ groŝo falsa ne troviĝas en lia poŝo.

– Ek do, ek! Malpli babilu, kaj pli rapide elmetu la monon! – kriis minace la du banditoj.

Kaj la marioneto gestis per la kapo kaj la manoj, kvazaŭ li dirus: ”Mi ne havas”.

– Elmetu la monon aŭ vi mortos! – diris la bandito pli altstatura.

– Aŭ vi mortos! – ripetis la alia.

– Kaj se ni mortigis vin, ni mortigos ankaŭ vian patron!

– Ne, ne, ne, mian kompatindan paĉjon ne! – kriis Pinokjo per senespera voĉo: kaj pro la krio la zekinoj ektintis en lia buŝo.

– Ha, ruzulo! Do vi kaŝis la monerojn sub la lango?

Tuj elkraĉu ilin!

Sed Pinokjo ne movis sin!

– Ha, ĉu vi ŝajnigas surdulon? Nu atendu, amiketo, ni mem zorgos, ke vi elkraĉu ilin!

Kaj fakte, unu el ili prenis la marioneton ĉe la nazopinto, kaj la alia ĉe la mentono, kaj ili komencis tiri lin unu ĉi-flanken, la alia aliflanken por tiel igi lin malfermi la buŝon: sed okazis nenio. La buŝo de la marioneto ŝajnis kunnajlita kaj kunkudrita.

Tiam la pli malalta bandito eltiris tranĉilegon, kaj provis ĝin perforte premi inter la lipojn de Pinokjo, kvazaŭ ĝi estus ĉizilo aŭ levilo: sed tiu fulmorapide kaptis lian manon per la dentoj, kaj demordis, poste elkraĉis ĝin.

Kaj imagu lian miron, kiam li rimarkis, ke anstataŭ mano li elkraĉis katpiedon.

Kuraĝigita de ĉi unua venko, Pinokjo liberigis sin perforte el la ungoj de la banditoj, transsaltis la arbetojn sur la vojrando, kaj ĵetis sin kure tra la kampoj. Kaj la banditoj ĉiam sekve al li, kiel du hundoj post leporo: kaj tiu, kiu perdis unu piedon, kuris per unu gambo, oni ne scias, kiamaniere.

Post trakuro de dekkvin kilometroj, Pinokjo ne plu povis. Vidante sin perdita, li grimpis sur trunkon de altega pino, kaj sidiĝis sur branĉo. La murdistoj provis same suprengrimpi, sed kiam ili atingis la duonon de la trunko, ili reglitis, kaj refalis sur la teron, vundis al si la manojn kaj la piedojn.

Sed ili ne konsideris sin venkitaj: sed kolektis faskon da sekaj branĉoj sub la arbo, kaj bruligis ĝin. Pli rapide ol elparoli, la pino ekbrulis kaj flamis, kiel kandelo agitata de vento.

Vidante, ke la flamoj ĉiam pli altiĝas, kaj ne volante fini kiel rostita kolombo, Pinokjo puŝis sin per saltego de sur la arbo, kaj ree li ekkuregis tra kampoj kaj valoj. Kaj la banditoj ek, post li, ĉiam poste, sen plej eta signo de laciĝo.

Dume komencis tagiĝi, kaj ili daŭre kuris; kiam Pinokjo trovis subite la vojon barita de larĝa kaj profundega fosaĵo, plenplena de malpura akvaĉo simila al kafolakto.

Kion fari? ”Unu, du, tri!” – kriis la marioneto, ekpuŝis sin kun granda elano, kaj transsaltis sur la alian flankon. Kaj ankaŭ la murdistoj postsaltis, sed ne bone prenis la mezuron, pum! … ili falis en la mezon de la fosaĵo. Pinokjo, kiu aŭdis la falbruon kaj la akvoŝprucojn, ekkriis ridante kaj plukurante:

– Bonan baniĝon, sinjoroj murdistoj!

img-12

Kaj li jam imagis, ke ili estas bele dronintaj, kiam li returnis sin por rigardi, kaj rimarkis, ke anstataŭ tio ili ambaŭ kuras post li, envolvitaj en siaj sakoj kaj gutegantaj kiel du senfundaj korboj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.