La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 18

Pinokjo retrovas la Vulpon kaj la Katon, kaj iras kun ili semi la kvar monerojn sur la Kampo de Mirakloj

Kiel vi povas imagi, la Feino lasis la marioneton plori kaj ĝoji bonan duonhoron pro tio, ke lia nazo ne pasis tra la pordo; kaj ŝi faris tion por doni al li severan lecionon, kaj por ke li reboniĝu de la malbona kutimo mensogi, plej malbona kutimo, kiun geknaboj povas nur havi. Sed kiam ŝi vidis lin en tiel mizera stato, kun okuloj traploritaj pro la senesperiĝo, ŝi ekkompatis lin, kunfrapis la manojn, kaj je tiu signo tra la fenestro enflugis arego da grandaj birdoj nomataj Pegoj, kiuj sidiĝis sur la nazego de Pinokjo, kaj komencis ĝin bekofrapi tiel lertesperte, ke post kelkaj minutoj la nazo malgrandiĝis al sia natura longo.

– Kiel bona vi estas, mia Feino, – diris la marioneto, viŝante la larmojn, – kiel mi vin amas.

– Ankaŭ mi vin amas, – respondis la Feino, – kaj se vi volas resti kun mi, vi povos iĝi mia frateto, kaj mi via bona fratino …

– Mi volonte restus … sed mia kompatinda paĉjo?

– Mi pensis pri io. Mi jam sciigis vian paĉjon: antaŭ noktiĝo li estos ĉi tie.

– Ĉu vere? – kriis Pinokjo, kaj eksaltis pro la ĝojo. – Tiam, se vi havas nenion kontraŭe, mia Feineto, mi volus iri renkonte al li! Apenaŭ mi povas ĝisatendi la momenton, kiam mi povos kisi tiun malfeliĉan maljunulon, kiu tiom suferis pro mi.

– Do iru, sed atentu, ne perdiĝu! Iru tra la arbaro, kaj mi certegas, ke vi lin trafos.

Pinokjo ekiris: kaj apenaŭ li eniris la arbaron, li ekkuris kiel kaprido. Sed kiam li atingis certan lokon, preskaŭ vidalvide al la Granda Kverko, li subite haltis, ĉar ŝajnis al li aŭdi iujn inter la arboj. Kaj fakte li vidis, ke sur la vojo aperas, eltrovu, kiuj? … la Vulpo kaj la Kato, kun kiuj li vespermanĝis en la gastejo ”La Ruĝa Krabo”.

– Jen nia kara amiko Pinokjo! – ekkriis la Vulpo, kaj brakumis kaj kisis lin. – Kiamaniere vi venis ĉi tien?

– Kiamaniere vi venis ĉi tien? – ripetis la Kato.

– Longa historio, – respondis la marioneto, – en konvena okazo mi rakontos ĝin al vi. Sed eksciu, ke la pasintan nokton, kiam vi lasis min sola en la gastejo, mi trafis murdistojn survoje …

– Murdistojn? Ho, malfeliĉa amiko. Kaj kion ili volis?

– Ili volis forrabi miajn orajn monerojn.

– Friponoj! – indignis la Vulpo.

– Friponegoj, – resonis la Kato.

– Sed mi komencis kuri, – daŭrigis la marioneto, – kaj ili ĉiam post mi, fine ili atingis kaj pendigis min sur branĉo de tiu kverko …

Kaj Pinokjo montris la Grandan Kverkon, kiu staris apenaŭ du paŝojn for de ili.

– Ĉu oni povas aŭdi ion pli malbonan? – rimarkigis la Vulpo. En kia mondo ni devas vivi? Kie ni, ĝentilhomoj trovas sekuran lokon?

Dum ili tiel interparolis, Pinokjo rimarkis, ke al la Kato mankas la tuta antaŭpiedo kune kun la ungoj: do li demandis:

– Kion vi faris per via piedo?

La Kato volis respondi, sed embarasiĝis. Tial subite ekparolis la Vulpo:

– Mia amiko estas tro modesta, kaj pro tio li ne respondas.

Anstataŭ li respondos mi. Sciu do, ke antaŭ unu horo sur la vojo ni renkontiĝis kun maljuna lupo, kiu preskaŭ svenis de malsato, kaj petis iom da almozo. Ĉar ni ne povis doni al li eĉ fiŝosteton, kion faris mia amiko, kiu vere havas bonegan koron? … Li deŝiris per la dentoj unu piedon de siaj antaŭgamboj, kaj ĵetis ĝin al tiu malfeliĉa besto, por ke li povu ĉesigi la fastadon.

Kaj dirinte tion la Vulpo forviŝis siajn larmojn.

Ankaŭ Pinokjo kortuŝiĝis, paŝis al la kato, kaj flustris en ĝian orelon:

– Se ĉiuj katoj similus al vi, la musoj estus feliĉaj!

– Kaj vi, kion nun vi faras ĉi tie? – demandis la Vulpo la marioneton.

– Mi atendas mian paĉjon, kiu baldaŭ devas alveni.

– Kaj viaj oraj moneroj?

– Mi havas ilin ĉi tie, en la poŝo krom unu, kiun mi elspezis en la gastejo ”La Ruĝa Krabo”.

– Se mi pripensas, ke ĉi tiuj kvar moneroj morgaŭ iĝus mil aŭ dumil?! Kial vi ne sekvas mian konsilon? Kial vi ne semas ilin sur la Kampo de Mirakloj?

– Hodiaŭ neeble: alifoje mi iros tien.

– Alifoje estos malfrue, – diris la Vulpo.

– Kial?

– Ĉar tiun kampon aĉetis granda sinjoro, kaj ekde morgaŭ permesos al neniu tie semi sian monon.

– Kiom foras la Kampo de Mirakloj de ĉi tie?

– Apenaŭ du kilometrojn. Ĉu vi volas veni kun ni?

Post duonhoreto vi alvenos: rapide semos la monerojn, post kelkaj minutoj kolektos dumil da ili kaj ĉi-vespere vi reestos ĉi tie kun plenaj poŝoj. Ĉu vi volas veni kun ni?

Pinokjo hezitis iomete per la respondo, ĉar rememoriĝis al li la bona Feino, la maljuna Ĝepeto kaj la admonoj de la Parolanta Grilo; sed poste li tamen faris, kiel ĉiuj geknaboj sen prudento kaj koro; li kapjesis kaj diris al la Vulpo kaj Kato:

– Nu, ni iru: mi vin akompanos.

Kaj ili ekiris.

Post duontaga marŝado ili atingis urbon, kiu nomiĝis Stultulkapta. Kiam ili eniris en la urbon, Pinokjo vidis stratojn plenajn de hundoj kun maldensa hararo, kiuj oscedis pro malsato, tonditajn ŝafojn, kiuj tremis pro malvarmo, kokinojn sen krestoj kaj bekoloboj, kiuj almoze petis maizgrajnojn, grandajn papiliojn, kiuj ne povis flugi, ĉar ili vendis siajn belegajn multkolorajn flugilojn, senvostajn pavojn, kiuj hontis tiel vidiĝi, fazanojn, kiuj silente lamadis, kaj priploris siajn por ĉiam perditajn brilantajn plumojn orajn kaj arĝentajn.

img-18

Meze de tiu amaso de almozuloj kaj hontemaj malfeliĉuloj pasadis de tempo al tempo sinjoraj kaleŝoj, en kiuj sidis certaj vulpoj, pigoj ŝtelistoj aŭ iaj rabobirdoj.

– Kaj kie estas la Kampo de Mirakloj? – scivolis Pinokjo.

– Je apenaŭ du paŝoj.

Kaj vere, kiam ili trairis la urbon, kaj venis ekster la murojn, ili haltis sur nuda kampo, kiu cetere similis al la aliaj kampoj.

– Jen, ni alvenis, – diris la Vulpo al la marioneto. – Nun klinu vin al la tero, fosu trueton per la manoj en la tero, kaj enmetu la orajn monerojn. Pinokjo obeis. Li fosis trueton, enmetis la restintajn kvar orajn monerojn, poste kovris la truon per iom da tero.

– Kaj nun, – diris la Vulpo, – iru al la proksima kanalo, prenu sitelon da akvo kaj akvumu la lokon, kie vi semis.

Pinokjo iris al la kanalo, kaj ĉar li ne trovis tie sitelon, li deprenis unu pantoflon, plenigis ĝin per akvo kaj priŝprucigis la teron super la truo. Poste li demandis:

– Ĉu io ankoraŭ farendas?

– Nenio plu, – respondis la Vulpo. – Nun ni povas foriri. Vi revenu post ĉirkaŭ dudek minutoj, kaj vi trovos ĉi tie arbeton elkreskintan kun branĉoj plenaj de moneroj.

La malfeliĉa marioneto, ekster si pro la ĝojo, multfoje dankis la Vulpon kaj la Katon, kaj promesis al ili belegan donacon.

– Ni ne volas donacon, – respondis tiuj du malbonuloj.

– Por ni sufiĉas, ke ni instruis vin riĉiĝi sen peno, kaj ni estas kontentaj kaj feliĉaj.

Dirinte tion, ili salutis Pinokjon, deziris al li abundan rikolton, kaj foriris laŭ siaj farendoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.