La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 24

Pinokjo venas al la insulo de la Laboremaj Abeloj, kaj retrovas la Feinon

Pinokjo, kiun entuziasmigis la espero, alveni ĝustatempe por helpi al sia malfeliĉa paĉjo, naĝis dum la tuta nokto.

Kiel terura estis tiu nokto! Torente pluvis, hajlis, timige tondris kaj tiom fulmis, ke tio ŝajnis sunhela tago.

Ĉe mateniĝo li ekvidis longan terlangon proksime antaŭ si. Tio estis insulo meze de la maro.

Li streĉis ĉiujn siajn fortojn por atingi la bordon, sed vane. La ondoj rekuradis kaj kunpuŝiĝis, ĵetadis lin inter si, kvazaŭ li estus branĉeto aŭ pajlero. Fine por lia bonŝanco venis tiel potenca kaj impeta ondo, ke ĝi ĵetis lin facile sur la sablon de la strando.

La bato estis tiel forta, ke krakis ĉiuj liaj ripoj kaj artikoj: sed li konsolis sin dirante:

– Ankaŭ ĉi-foje propradire mi bonŝance saviĝis!

Intertempe la ĉielo iom post iom sereniĝis; la suno aperis en sia tuta brilo, kaj la maro fariĝis kvietega kaj glata kiel oleo.

Tiam la marioneto sternis siajn vestojn en la suno por sekigi ilin kaj rigardadis tien-reen, ĉu li povus rimarki sur tiu senfina akvoplato ian malgrandan barketon kun hometo en ĝi. Sed post kiam li sufiĉe rigardadis, li vidis antaŭ si nenion alian ol ĉielon, maron kaj kelkajn velojn de ŝipoj, sed tiel malproksime, ke ili ŝajnis muŝoj.

– Se mi almenaŭ scius, kiel ĉi tiu insulo nomiĝas, – suspiris Pinokjo. – Se mi scius, ĉu sur ĝi loĝas honestuloj, mi volas diri homoj, kiuj ne kutimas pendigi geknabojn sur arbobranĉoj; sed kiun mi povas demandi? Kiun, se mi vidas neniun?

Ĉi tiu penso, esti sola, solega meze de tiu granda lando neloĝata tiel malĝojigis lin, ke li jam preskaŭ ekploris, kiam neatendite li ekvidis naĝi bordoproksime grandan fiŝon, kiu iris trankvile laŭ siaj farendoj, kun kapo ŝovita el la akvo.

Ne sciante, per kiu nomo alparoli lin, la marioneto laŭte alkriis por rimarkigi sin:

– He vi, sinjoro fiŝo, ĉu vi permesas al mi diri vorton?

– Eĉ du, – respondis la fiŝo, kiu estis tiel ĝentila delfeno, da kiaj troviĝas tre malmulte en la maroj de la mondo.

– Ĉu vi bonvolus diri al mi, ĉu troviĝas loko sur ĉi tiu insulo, kie oni povus manĝi sen la danĝero, esti manĝata?

– Mi certas pri tio, – respondis la Delfeno. – Eĉ proksime vi trovos unu tian.

– Laŭ kiu vojo oni atingas ĝin?

– Elektu tiun vojeton maldekstre, kaj iru ĉiam post la nazo. Vi ne misiros.

– Diru al mi ankaŭ ion alian. Vi promenas tage-nokte tra la maro, ĉu vi ne renkontiĝis eventuale kun ŝipeto kun mia paĉjo en ĝi?

img-30

– Kiu estas via paĉjo?

– Li estas la plej bona paĉjo en la mondo, kiel mi estas la plej malbona filo, kiu povas nur ekzisti.

– Pro la ĉi-nokta tempesto, – respondis la Delfeno, – la ŝipeto certe subakviĝis.

– Kaj mia paĉjo?

– Verŝajne ĉi-hore glutis lin la terura Ŝarko, kiu venis antaŭ kelkaj tagoj al niaj akvoj por amase buĉi kaj ekstermi.

– Ĉu estas tre granda tiu Ŝarko? – demandis Pinokjo, kiu jam komencis tremi pro la timo.

– Jes ja, granda! … – respondis la Delfeno. – Por ke vi havu ideon pri tio, mi diras al vi, ke li estas pli granda ol kvinetaĝa domego, kaj havas tiel larĝan kaj profundan buŝegon, ke tra ĝi oportune enirus tuta vagonaro kune kun la lokomotivo.

– Sankta Di-patrino! – kriis terurite la marioneto. Li vestis sin haste-rapide, kaj turnis sin al la Delfeno dirante:

– Ĝis revido, sinjoro Fiŝo: pardonu al mi la ĝenon kaj koran dankon por via komplezo.

Dirinte tion, li rapide paŝis sur la vojeton, kaj komencis marŝi tiel vigle, ke tio ŝajnis kurado. Kaj je la plej malgrandaj bruoj, kiujn li aŭdis, li tuj returnis sin por vidi, ĉu ne sekvas lin tiu terura Ŝarko, granda kiel kvinetaĝa domo, kaj kiu havas tutan vagonaron en la buŝo.

Post duonhoro da marŝo li venis al vilaĝeto, nomata Vilaĝo de la Laboremaj Abeloj. La stratoj svarmis de pasantoj, kiuj kuris tien-reen laŭ siaj aferoj: ĉiuj laboris, ĉiuj havis farendon. Ne troviĝis eĉ unu nenifarulo aŭ vagabondo, eĉ ne per lampo oni trovus tian.

– Mi komprenas, – diris tuj tiu sentaŭga Pinokjo, – ĉi tiu vilaĝo ne estas farita por mi! Mi ne naskiĝis por labori!

Dume malsato turmentis lin, ĉar pasis dudek kvar horoj, dum li manĝis nenion, eĉ ne pladeton da viciaj grajnoj.

Kion fari?

Al li restis nur du ebloj por ĉesigi la malsaton: aŭ peti iom da laboro, aŭ almoze peti moneron aŭ pecon da pano.

Almozpeti li hontis: ĉar lia paĉjo ĉiam predikis al li, ke almozon rajtas peti nur maljunuloj kaj malsanuloj.

La veraj malriĉuloj en ĉi tiu mondo, kiuj meritas helpon kaj kompaton, estas tiuj, kiuj pro aĝo aŭ malsano ne povas akiri panon per laboro de siaj propraj manoj. Ĉiuj aliaj devas labori: kaj se ili ne laboras kaj suferas pro malsato, des pli malbone al ili.

Dume preterpasis homo, ŝviteganta kaj spireganta, kiu sola tiris penege du ĉarojn, plenajn de karbo.

Pinokjo juĝis lin bona homo laŭ la vizaĝo, kaj paŝis al li kun mallevitaj okuloj pro la honto, kaj petis duonlaŭte:

– Ĉu vi bonvolus doni al mi unu groŝon, ĉar mi sentas, ke mi mortos pro malsato?

– Ne nur unu, sed kvar mi donos al vi, – respondis la karbisto, – se vi helpos al mi tiri ĉi tiujn du karboĉarojn ĝis mia domo.

– Mi miras! – respondis la marioneto preskaŭ ofendite.

– Mi ne servas laŭ via kutimo, kiel azeno: mi neniam tiris ĉaron!

– Bone al vi! – respondis la karbisto. – Do, fileto mia, se vi vere sentas, ke vi mortas pro malsato, manĝu du grasajn pecojn da via fiero kaj atentu ne havi misdigeston.

Post kelkaj minutoj preterpasis masonisto, kiu portis sur la ŝultroj korbon plenan de kalko.

– Sinjoro, ĉu vi bonvolus doni moneron al malfeliĉa knabo, kiu morte malsatas?

– Volonte; venu kun mi, portu kalkon, – respondis la masonisto, – kaj anstataŭ unu mi donos al vi kvin monerojn.

– Sed la kalko estas peza, – respondis Pinokjo, – kaj mi ne volas pene ŝviti.

– Se vi ne volas pene ŝviti, tiam amuzu vin per la malsato, knabeto, kaj ĉion bonan!

Dum duonhoro pasis pluaj dudek homoj, kaj Pinokjo petis ĉiujn pri almozo, sed ili senescepte respondis al li:

– Ĉu vi ne hontas? Anstataŭ stari kiel gapulo surstrate, iru prefere serĉi al vi iom da laboro, kaj lernu perlabori vian panon!

Finfine preterpasis bonema virino, kiu portis du kruĉojn da akvo.

– Ĉu vi permesas al mi, bona sinjorino, ke mi trinku gluton da akvo el via kruĉo? – demandis Pinokjo, kiu preskaŭ brulis pro soifo.

– Trinku, trinku, knabeto! – diris la virino, kaj demetis la du kruĉojn sur la teron.

Kiam Pinokjo trinkis, kiel spongo, murmuris duonlaŭte, viŝante al si la buŝon:

– La soifon mi kvietigis! Se mi nur povus tiel kvietigi la malsaton!

Kiam la bona virino aŭdis tiujn vortojn, ŝi tuj rimarkis:

– Se vi helpos al mi hejmenporti unu el ĉi du kruĉoj, mi donos al vi belan pecon da pano.

Pinokjo rigardis la kruĉon, kaj diris nek jes, nek ne.

– Kaj al la pano mi kromdonos al vi florbrasikon, preparitan en oleo kaj vinagro, – aldonis la bonanima virino.

Pinokjo ĵetis alian rigardon al la kruĉo, kaj respondis nek jes, nek ne.

– Kaj post la florbrasiko mi donos al vi fajnan konfitaĵon plenan de rosolio.

Al la tento de ĉi lasta frandaĵo Pinokjo ne povis kontraŭstari, kaj decideme li diris:

– En ordo! Mi hejmenportos al vi la kruĉon.

La kruĉo estis tre peza, kaj ĉar liaj manoj ne estis sufiĉe fortaj, li metis ĝin sur la kapon.

img-31

Alveninte hejmen, la bona virino sidigis Pinokjon al tableto garnita por manĝo, kaj metis panon, preparitan florbrasikon kaj konfitaĵon antaŭ lin.

Pinokjo ne manĝis, sed glutegis. Lia stomako ŝajnis loĝejo, forlasita kaj neloĝata de kvin monatoj.

Post kiam li kvietigis la furiozajn mordojn de la malsato, Pinokjo levis la kapon por danki sian bonfarinton; sed li ankoraŭ ne finis observi ŝian vizaĝon, kiam li ellasis longan ho-o-o-o pro la miro, kaj restis ravita kun vaste malfermitaj okuloj, forko pendanta en la aero kaj buŝo plena de pano kaj florbrasiko.

img-32

– Kial vi tiel miras? – demandis ridetante la bona sinjorino.

– Estas tiel … – respondis Pinokjo balbutante, – estas tiel … ke vi similas … vi memorigas, jes, jes, jes, la sama voĉo … ankaŭ vi havas bluajn harojn … kiel ŝi! …

Ho, Feino mia! … Ho, Feineto mia! … Diru al mi, diru, ke estas vi, vere vi! … Ne lasu min plu plori! Se vi scius! …

Mi tiel mi ploris, mi tiel turmentiĝis!

Dirante tion, Pinokjo eklarmis torente, ĵetis sin sur la genuojn, kaj ĉirkaŭbrakis la genuojn de tiu mistera virino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.