La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12

Fajromanĝulo donacas kvin orajn monerojn al Pinokjo, por ke li portu ilin al sia paĉjo Ĝepeto; sed anstataŭe, Pinokjo lasas sin superruzi de la Vulpo kaj Kato, kaj foriras kun ili

La sekvan tagon Fajromanĝulo flankenvokis Pinokjon, kaj demandis lin:

– Kiel nomiĝas via patro?

– Ĝepeto.

– Kiun metion li praktikas?

– Tiun de malriĉulo.

– Ĉu li multon perlaboras?

– Li perlaboras tiom, kiom sufiĉas, por ke ne restu al li eĉ groŝo en la poŝo. Imagu, por aĉeti al mi la abocolibron, li devis vendi sian ununuran mantelon, kiun li surhavis: mantelon flikitan kaj riparitan, tute ĉifonan.

– Kompatinda mizerulo! Li preskaŭ igas min kompati lin. Jen kvin oraj moneroj. Ekiru tuj, portu ilin al li, kaj salutu lin en mia nomo.

Pinokjo, oni povas facile imagi, multfoje dankis la marionetiston, brakumis ĉiujn marionetojn de la trupo unu post alia, ankaŭ la ĝendarmojn, kaj ekster si pro la ĝojo, li ekiris al sia hejmo.

Sed li ankoraŭ ne postlasis duonkilometron, kiam sur la vojo li renkontiĝis kun Vulpo, lama je unu piedo, kaj kun Kato, blinda je ambaŭ okuloj, kiuj tie marŝis helpante unu la alian, kiel bonaj kamaradoj en malfeliĉo. La Vulpo, kiu estis lama, apogis sin sur la katon: kaj la Kato, kiu estis blinda, lasis sin gvidi de la Vulpo.

img-09

– Bonan tagon, Pinokjo! – alparolis lin la Vulpo per ĝentila saluto.

– Kiel vi konas mian nomon? – demandis la marioneto.

– Mi bone konas vian patron.

– Kie vi lin vidis?

– Hieraŭ mi vidis lin antaŭ lia domo.

– Kaj kion li faris?

– Staris en nura ĉemizo, kaj tremis pro frosto.

– Malfeliĉa paĉjo! Sed ekde nun, se Dio volas, li ne plu tremos!

– Kial?

– Ĉar mi fariĝis granda sinjoro.

– Granda sinjoro, ĉu vi? – miris la Vulpo kaj komencis ridi per rido akra kaj moka; ankaŭ la Kato ridis, sed por ne montri, li antaŭkombis la lipharojn per la piedoj.

– Vi ridas sen kialo, – kriis Pinokjo ofendite. – Mi vere bedaŭras, ke mi devas kunfluigi la salivon en via buŝo, sed jen vidu, se vi komprenas pri la afero: kvin plej belaj oraj moneroj.

Kaj li elpoŝigis la monerojn, donacitajn de Fajromanĝulo.

Je la simpatia tintado de la moneroj, la Vulpo, per kontraŭvola movo, alŝovis la piedon ŝajne paralizitan, kaj la Kato malfermegis ambaŭ okulojn, similajn al du verdaj lanternoj, sed poste li tuj refermis ilin, tiel ke Pinokjo rimarkis nenion.

– Kaj nun, – demandis lin la Vulpo, – kion vi volas fari kun tiuj moneroj?

– Antaŭ ĉio, – respondis la marioneto, – mi volas aĉeti al mia paĉjo belan novan mantelon el oro kaj arĝento kaj butonoj el brilianto: poste mi volas aĉeti abocolibron al mi.

– Al vi?

– Jes ja: mi volas iri en lernejon, kaj diligente lerni.

– Rigardu min, – diris la Vulpo, – pro la stulta emo al lernado mi perdis unu gambon.

– Rigardu min, – diris la Kato, – pro la stulta emo al lernado mi perdis ambaŭ okulojn.

En tiu momento ekĉirpis blanka merlo, kiu kaŭris sur arbusto ĉe la vojrando, kaj diris:

– Pinokjo, ne sekvu la konsilojn de malbonaj kamaradoj: alie vi pentos!

Malfeliĉa Merlo, se nur neniam li dirus tion! La Kato per granda salto ĵetis sin sur ĝin, kaj ne donante al li eĉ minuteton por diri ”oj”, manĝis lin per unu gluto, kune kun plumoj kaj ĉio cetera.

Kiam la Kato manĝis lin kaj viŝis la buŝon, li refermis la okulojn, kaj denove ŝajnis blindulo, kiel antaŭe.

– Malfeliĉa Merlo! – diris Pinokjo al la Kato, – kial vi traktis lin tiel malbone?

– Mi volis doni al li lecionon. Tiamaniere li lernos, ke alifoje li ne intermiksiĝu en la interparoladon de aliuloj.

Ili faris pli ol la duonon de la vojo, kiam la Vulpo subite haltis, kaj demandis la marioneton:

– Ĉu vi volus duobligi viajn orajn monerojn?

– Pardonon?

– Ĉu vi volas fari el kvin mizeraj zekinoj cent, mil, dumil?

– Ja certe! Sed kiamaniere?

– La maniero estas simplega. Anstataŭ reiri hejmen, vi devus veni kun ni.

– Kaj kien vi volas konduki min?

– En la landon Azenio.

Pinokjo iom enpensiĝis, poste diris decideme:

– Ne, mi ne volas iri tien. Nun mi estas proksime al mia hejmo, kie troviĝas mia paĉjo, kiu atendas min. Kiu scias, kiel multe li suspiradis hieraŭ, ne vidante min reveni.

Bedaŭrinde mi estis malbona filo, kaj la Parolanta Grilo pravis, kiam li diris: ”Al neobeemaj knaboj ne povas esti bone en ĉi tiu mondo”. Kaj mi spertis tion sur la propra haŭto, ĉar al mi okazis multaj malfeliĉoj, kaj ankaŭ hieraŭ vespere en la domo de Fajromanĝulo mi kuris en danĝeron … Brrr! Frostotremo trakuras mian dorson, se mi nur pensas pri tio!

– Do, – diris la Vulpo, – ĉu vere vi volas hejmeniri?

– Nu iru, sed vi pentos!

– Sed vi pentos! – ripetis la Kato.

– Pripensu, Pinokjo, kial vi depuŝas vian bonŝancon?

– Vian bonŝancon, – ripetis la Kato.

– Viaj kvin zekinoj fariĝus de hodiaŭ al morgaŭ dumil.

– Dumil! – ripetis la Kato.

– Sed kiel eblas, ke ili tiom opiĝas? – demandis Pinokjo, forgesante fermi la buŝon pro la miro.

– Tuj mi al vi klarigos, – diris la Vulpo. – Oni devas scii, ke en la lando Azenio troviĝas benita kampo, nomata de ĉiuj Kampo de Mirakloj. Vi fosos malgrandan truon sur tiu kampo, kaj enmetos ekzemple unu zekinon.

Poste vi kovros la truon per ioma tero: priŝprucigos ĝin per du siteloj da fontakvo, surŝutos pinĉon da salo, kaj vespere vi iros trankvile dormi. Dume, nokte la zekino ekĝermos kaj ekfloros kaj la sekvan matenon, reirante ĉe sunapero al la kampo, kion vi trovos? Vi trovos belan arbon, kovre plenan de tiom da oraj zekinoj, kiom matura spiko havas grajnojn en junio.

– Tiel do, – diris Pinokjo ĉiam pli mire, – se mi semus sur tiu kampo miajn kvin zekinojn, kiom mi trovus sekvamatene?

– Facilege elkalkuli, – respondis la Vulpo, – uzu nur la fingrojn. Ni supozu, ke ĉiu zekino fruktos al vi grapolon da kvincent zekinoj: obligu do kvincent per kvin, kaj sekvamatene tintos dumil kvincent zekinoj en via poŝo.

– Ho, kiel bele! – suspiris Pinokjo, dancante pro ĝojo.

– Se mi rikoltos ĉi tiujn zekinojn, mi prenos al mi dumil, kaj la restintajn kvincent mi donacos al vi.

– Donacos al ni? – kriis la Vulpo indignite kaj ofendite.

Dio gardu vin de tio!

– Dio gardu vin de tio! – ripetis la Kato.

– Ni laboras, – reparolis la Vulpo, – ne por fia intereso: ni laboras nur por riĉigi aliulojn.

– Aliulojn! – ripetis la Kato.

– Kiaj bravaj homoj! – pensis en si Pinokjo: kaj forgesante pli ol tuj pri sia paĉjo, la nova mantelo, abocolibro kaj pri ĉiuj bonaj decidoj faritaj, diris al la Vulpo kaj Kato:

– Do ek, ni iru ! Mi sekvas vin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.