La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA AVENTUROJ DE PINOKJO

Aŭtoro: Carlo Collodi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7

Ĝepeto revenas hejmen kaj la kompatindulo donas sian kunportitan matenmanĝeton al la marioneto

La malfeliĉa Pinokjo, kies okulojn la sonĝo ankoraŭ vualis, ne rimarkis la piedojn, kiuj senreste forbrulis; kaj tial apenaŭ li ekaŭdis la voĉon de sia paĉjo, li eksaltis de sur la tabureto por fortiri la riglilon; sed anstataŭ tio, post du aŭ tri stumbloj li falsterniĝis sur la planko.

Kaj falante sur la plankon li faris bruon, kvazaŭ sako da kuleroj pluvus de sur la kvina etaĝo.

– Malfermu! – kriis Ĝepeto dume el la strato.

– Paĉjo, mi ne povas, – respondis la marioneto plorante kaj ruliĝante sur la planko.

– Kial vi ne povas?

– Ĉar oni formanĝis miajn piedojn.

– Kiu ilin formanĝis?

– La kato, – diris Pinokjo, ekvidinte la katon, kiu amuzis sin, pelante lignerojn antaŭ si.

– Malfermu, mi diras, – ripetis Ĝepeto, – ĉar se ne, mi amare memorigos al vi tiun katon.

– Mi ne povas stariĝi, kredu min! Oj, mi malfeliĉulo, oj mi malfeliĉulo! Mi devos iri surgenue dum mia tuta vivo! …

Kredante, ke tiuj lamentoj estas nur plia bubaĵo de la marioneto, Ĝepeto pensis fini kun ĝi rapide, kaj li grimpis sur la muron kaj paŝis en la domon tra la fenestro.

Komence li volis fari, kion li decidis, sed kiam li vidis sian Pinokjon kuŝi sur la planko kaj vere sen piedoj, li sentis sian koron mildiĝi, kaj li prenis lin en la sinon, kisis, karesis kaj kaĵolis lin kaj kun larmegoj fluantaj sur la vangoj, li diris al li inter plorsingultoj:

– Pinokjo mia! Kiel okazis, ke viaj piedoj forbrulis?

– Mi ne scias, paĉjo, sed kredu, ke tio estis infera nokto kaj mi memoros ĝin, dum mi vivos. Tondris, fulmis, kaj mi estis tre malsata, kaj tiam la Parolanta Grilo diris al mi: ”Bone tiel, vi estis malbona, vi meritas tion”, kaj mi respondis al li: ”Atentu, Grilo! … ”, kaj li diris al mi: ”Vi estas marioneto, vi havas lignokapon”, kaj mi ĵetis lignan martelon kontraŭ lin, kaj li mortis, sed tio estis lia kulpo, ĉar mi ne volis mortigi lin, kion pruvas, ke mi metis kaserolon sur la fajron, sed la kokido elflugis kaj diris: ”ĝis revido … transdonu miajn salutojn al la hejmanoj”, kaj la malsato ĉiam pliiĝis, pro kio tiu maljunulo en noktoĉapo elmetis la kapon tra la fenestro kaj diris: ”Substarigu vin kaj etendu la ĉapelon”, kaj mi ricevis tiun sitelegon da akvo sur la kapon, peto de pano ja ne estas honto, ĉu ne? Mi tuj reiris hejmen, kaj ĉar mi daŭre havis grandan malsaton, mi metis la piedojn sur la braĝujon por sekigi ilin, kaj vi revenis, kaj mi trovis ilin forbrulintaj, kaj dume mi daŭre havas malsategon, kaj malhavas piedojn! Ih! … ih! … ih! … ih!

img-06

Kaj la malfeliĉa Pinokjo komencis plori kaj bleki tiel forte, ke oni aŭdis lin el kvinkilometra distanco.

Ĝepeto, kiu komprenis el tiu konfuza rakonto nur unu aferon, ke la marioneto sentas grandan malsaton, elprenis tri pirojn el la poŝo kaj transdonante ilin, li diris al Pinokjo:

– Ĉi tri pirojn mi ricevis por matenmanĝo: sed mi donos ilin volonte al vi. Manĝu ilin, ili servu je via sano!

– Se vi volas, ke mi manĝu, bonvolu ilin senŝeligi.

– Ĉu senŝeligi? – miris Ĝepeto. – Neniam mi kredus, filo mia, ke vi estas tiel elektema kaj delikatbuŝa. En ĉi tiu mondo oni devas alkutimi manĝi ĉion, kaj ankaŭ knabetoj, ĉar oni ne povas scii, kio restos al ni. Ĉio povas okazi!

– Certe vi pravas, – rediris Pinokjo, – sed mi neniam manĝas frukton, kiu ne estas senŝeligita. Mi malŝatas ŝelojn.

Kaj tiam tiu bona homo Ĝepeto elpoŝigis tranĉileton, kaj kun senfina pacienco senŝeligis la tri pirojn; la ŝelojn li kolektis sur la tablorando.

Kiam Pinokjo per du glutoj manĝis la unuan piron, li volis forĵeti la stumpon, sed Ĝepeto retenis lian brakon, dirante:

– Ne forĵetu ĝin: ĉio en ĉi tiu mondo povas utili por io.

– Sed stumpon mi ja ne manĝos! – ekkriis la marioneto, kaj returnis sin kiel vipuro.

– Kiu tutcerte scias? Ĉio povas okazi! … – ripetis Ĝepeto sen ekscitiĝi.

Fakto estas, ke la tri stumpoj – anstataŭ forĵetiĝi tra la fenestro – alviciĝis unu post alia al la ŝeloj sur la tablorando.

Kiam Pinokjo formanĝis, pli precize glutegis la tri pirojn, oscedis longege kaj diris ploreme:

– Mi ankoraŭ malsatas!

– Sed, fileto mia, mi havas nenion por doni al vi.

– Ĉu vere nenion? Absolute nenion?

– Se ne paroli pri ĉi tiuj stumpoj kaj ŝeloj.

– Nu, kion fari, – konsentis Pinokjo, – se ne troviĝas io alia, unu ŝelon mi povas manĝi.

Kaj li komencis maĉaĉi ĝin. Unue li iom fortiris la buŝon, sed dum spireto li malaperigis ĉiujn ŝelojn, poste ankaŭ la stumpojn, kaj kiam li manĝis ĉion, kontente li palpis sian ventron kaj diris ĝoje-gaje:

– Jen, fine mi sentas min bone!

– Ĉu vi nun vidas, – rimarkigis Ĝepeto, – ke mi pravis, kiam mi diris, ke oni ne estu tro elektema, nek tro delikatbuŝa. Kara mia, oni ne scias, kio restas al ni en ĉi tiu mondo. Ja ĉio povas okazi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.