La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

NOTOJ

abdomeno – parto de korpo inter torako kaj pelvo kaj er tenanta intestojn.

Adrianopolo – nomo de turka urbo Edirne, kies fortikajo estis konkerita de la bulgara armeo en 1913.

adzo – speco de ĉarpentista hakilo

agro – kulturata kampo.

akumuli – amasigi

Aleksandro-Hospitalo – unu el la plej malnovaj kuracejoj en Bulgario. Nomita je la rusa imperiestro Aleksandro II-a.

Atenco – en preĝejo "Sveta Nedelja" – terorista akto, farita la 16-an de aprilo 1925 en Sofio de reprezentantoj de la ultra-maldekstrula tendenco. La komunisma partio tuj malaprobis ĝin kiel akton pereigan por la antifaŝista movado. La faŝista reĝimo ĝin profitis kiel pretekston por sanga buĉado kaj teroro kontraŭ la komunista kaj kontraŭfaŝista movado en Bulgario. Aliaj nomoj: Aprilaj eventoj 1925, Atenco 1925.

aŭtodidakto – memlerninto.

baj – alparolo al pliaĝulo esprimanta respekton.

Bakalov, Georgi – (1873-1939) eminenta publicisto, literatura kritikisto kaj historiisto de la Bulgara Renaskiĝo.

benevreci – strikte blanka pantalono el kamloto portata de vilaĝanoj en Okcidenta Bulgario.

Bloko – vidu Popola Bloko.

Botev, Ĥristo – (1848-1876) – plej elstara naci-revoluciulo, revolucia demokrato, poeto kaj ĵurnalisto. Pereis kiel vojevodo de taĉmento da ribelintoj en batalo kontraŭ la osmana imperio. Lia poezio estas tradukita en multaj lingvoj kaj ricevis mondan rekonon.

Botevgrad – (malnova nomo Orĥanie) urbo en Balkanmontaro, nordoriente de Sofio.

brankardo – portilo por malsanuloj.

bruska – malmilda, akre malĝentila.

Cankov, Aleksandar – (1879-1959), profesoro, reakciulo, ĉef-ministro de la bulgara faŝista registaro, per puĉo preninta la ŝtatan povon je la 9-a de Junio 1923.

Carevo Selo – jugoslavia vilaĝo en la monto Vlaĥina, ĉe la landlimo inter Bulgario kaj Jugoslavio.

"Cent procentoj" – romano de Upton Sinclair, usona progresema verkisto.

Ĉerkeso – ano de unu el la Kaŭkaziaj gentoj, migrinta Turkion kaj uzata de la turka ŝtata povo por terori la bulgaran loĝantaron.

Ĉerna – rivero en Socialisma Respubliko Makedonio.

Danuba Ebenaĵo – norda parto de Bulgario preter rivero Danubo.

19-a de Majo 1934 – oficira faŝista puĉo, stariginta malkaŝan faŝistan diktaturon, sen parlamenta maskiĝo.

Demokratiĉeski Sgovor – aŭ simple "Sgovor" (Demokratia Konkordo) – bulgara faŝista politika partio fondita en 1923, farinta la faŝisman puĉon je la 9-a de Junio 1923 kaj doninta al ĝi pariamentan eksteraĵon.

depozicio – deklaraĵo de persono vokita doni ateston antaŭ juĝa aŭ polica instanco.

deprimi – senenergiigi, senkuraĝigi.

devio – devojiĝo, dekliniĝo.

Dimitrov, Miĥail – bulgara historiisto kaj psikologo, elstara marksista esploristo de la biografio kaj verkaro de poeto Ĥristo Botev.

dispozicio – ordono, instrukcio, esprimo de ies volo.

Djukmeĝiev, Ljuben – elstara Sofia advokato, komunisto, tradukinto de "La Internacio" en bulgara lingvo.

Dolna Banja – iama vilaĝo, nun urbo en la bazo de Rila, plej alta montaro (pinto Musala, 2925 m) en Balkanio.

ekzekucii – juĝe devigi ŝuidanton pagi impostojn k.a.

Elin-Pelin – (1877-1949) bulgara klasika verkisto, kritika realisto. Lia verkaro estas fame konata ankaŭ fremdlande.

Elisejna – vilaĝo en la Balkanmontaro, ĉe la pasejo de rivero Iskar, metalurgia centro, Vraca-distrikto.

Eŝvege – (Esĉwege) germana ĉasaviadisto.

etoso – spirita atmosfero.

eventoj de 1925 – vidu atenco en pregejo "Sveta Nedelja".

Ganovski, Sava – (n.1897) pseŭdonimo Trudin, akademiano, Marksisma filozofo, eksprezidanto de la Tutmonda Organizo de Filozofoj.

Godeĉ – urbo ĉe la okcidenta landlimo de Bulgario.

Gorna ĝumaja – (nun Blagoevgrad) – distrikta urbo en Sudokcidenta Bulgario.

haste – nekutime rapide

hematio – ruĝa globulo en la sango.

Hoĝo – mahometana pastro.

Interaliancana milito en 1913 – inter Bulgario kaj ĝiaj eksaliancanoj Serbio, Greklando, Montenegro kaj al ili aliĝinta Rumanio.

Iskar – plej longa rivero en Bulgario. Enfluas Danubon.

kadroj – gvidantaj laboristoj aŭ oficistoj de organizo, entrepreno, oficejo, armeo.

kaŝkavalo – flava fromaĝo farata el ŝafina lakto.

kermeso – jara festo de vilaĝo, preĝejo k.a., ofte kun foiro kaj bazaro.

kofeino – kuracilo, kiu stimulas la agadon de la koro.

Konstipo – mallakso.

Kontaĝi – komuniki malsanon

Konstantinov, Aleko – (1863-1897) bulgara verkisto, reprezentanto de la kritika realismo, aŭtoro de "Baj Ganjo", lia plej populara libro, tradukita en fremdaj lingvoj.

korodi – iom post iom detrui, elmordi (metalojn).

Krali Marko – feŭdulo (1371-1395), reprezentata kiel legenda heroo en la popola eposo de bulgaroj kaj serboj.

kurta – mallonga.

kvarŝtata alianco – konsistanta el Germanio, aŭstrio-Hungario, Italio kaj Bulgario.

lanĉi – forlasi al ĝenerala uzo novaĵon, modon, vorton k.tp. iniciati (komenci) kampanjon.

levo – bulgara monunuo.

lezo – difektiĝo de histo aŭ de organo.

lispi – misprononci siblajn aŭ gingivajn konsonantojn.

Lom – havenurbo ĉe Danubo.

magra – malgrasa.

Mezdra – urbo ĉe rivero Iskar, en la norda parto de Balkan-Montaro. Fervoja nodo.

"Meĵdunaroden Rabselkor" – (Internacia Laborista kaj kamparana Korespondanto) – bulgarlingva ĵurnalo eldonita de la Bulgara Laborista Esperanto-Asocio. Aperinta en 1932-34.

miliara – akuta tuberkulozo, granulozo.

morna – preme malĝojiga.

"Narodni Prava" (Popolaj Rajtoj) – organo de burĝa konservativa partio. Aperis de 1888 ĝis 1932.

nelegala – neleĝa, eksterleĝa.

Obretenov, Nikola – (1849-1939) naci-revoluciulo, unu el la organizantoj de la taĉmento de Ĥristo Botev kaj ĝia partoprenanto.

ordonanco – servosoldato ĉe oficiro de l' iama burĝa armeo.

plandi – premi per la plandoj

"Pogled" – semajna socipolitika gazeto kun komunista tendenco. Precipe propagandis la sukcesojn en la socialisma konstruado en Sovet-Unio.

Orĥanie – vidu Botevgrad.

Osoaviaĥim – Unuiĝo helpe al la landdefendo, aviadila kaj fiemia konstruado en USSR (1927-1948).

Ostrovskij, Nikolaj (1904-1936) – fama soveta verkisto, aŭtoro de la libro "Kiel la ŝtalo hardiĝis." Li ĝin verkis estante blinda, alforĝita al la lito.

Poliomjelito – infana paralizo.

"Popola Bloko" – politika ligo de kelkaj burĝaj partioj. Reprezentis sin demokrata sed persekutis la organizojn delaboristoj kaj malriĉaj kamparanoj.

prelivka – rita elverŝo de vino aŭ akvo super tombo.

progimnazio – iama lernejo ampleksanta la 3 lastajn klasojn (kvina, sesa kaj sepa) de la fundamenta lernejo.

proprieto – rajto plene uzi kaj eĉ detrui posedaĵon.

Radevski, Ĥristo (1903) revolucia poeto kaj socia aganto. Lia poezio estas batala, militanta, spegulanta la leviĝon de la laborista movado en Bulgario post la sanga pogromo en 1925.

Radotina, Novaĉene, Raŝkovo, Litakovo k.a. vilaĝoj en la iama subdistrikto de urbo Orĥanie (nuna Botevgrad).

rara – malofta.

Relef – (Laborista Literatura Fronto) – semajna marksisma literatura gazeto.

R M S – (Rabotniĉeski Mladeĵki Sajuz) – Laborista Junulara Unuiĝo en Bulgario.

rotacii – turniĝi ĉirkaŭ interna akso.

Ribikono – rivereto inter la Romia teritorio kaj Cisalpa Galujo (Norda Italio). Figure: decida paŝo.

Sedjanka – konversacia distra laborkunveno en vilaĝoj kaj malgrandaj urboj kun duone agrara ekonomio.

"Sgovor"– vd. Demokratiĉeski Sgovor.

Smirnenski, Ĥristo (1898-1923) – talenta revolucia poeto, kies verkaro estas unu el la kulminoj de la bulgara poezio.

stako – amaso da samformaj objektoj metitaj unu sur la alia.

sterila – senfrukta.

stotinko – bulgara monunuo, centono de levo.

stuporo – rigidiĝo, senmoviĝo pro timo, surprizo.

Ŝpickomando – armita faŝista bando, helpanta la policon kaj la armeon dum la Septembra ribelo 1923 kaj la aprilaj eventoj 1925.

"Ŝumi Marica" – (Bruas Marica-rivero) – iama nacia himno de Bulgario

tajpi – masinskribi.

tokso – veneno.

Trakio – Suda Bulgario.

Trudin, Vidu: Ganovski, Sava.

Ukrajno – Ukrainio, Ukrainujo.

urotropino – kuracilo por malsanoj de urinaj organoj.

Vasilev, Orlin (1904-1976) – elstara progresema bulgara verkisto, eseisto kaj publicisto.

Vazov, Ivan (1850-1921) – patriarko de la bulgara literaturo, popola poeto, kultura kaj socia aganto. Aŭtoro de fame konata romano "Sub la jugo", de novelo "Nemili Nedragi" (Vagabondoj), ambaŭ tradukitaj en Esperanto, dramoj, vojaĝimpresoj, plurai verskolektoj, rakontaroj.

„Vivas li vivas..." – komencaj vortoj de fame konata balado "Haĝi Dimitro" de la revolucia bulgara nacia poeto Ĥristo Botev.

Vladaja – vilaĝo, situanta 15 km for de Sofio, kie en 1918 okazis bataloj inter ribelintaj soldatoj kaj la burĝa reĝimo.

"Zarja" – ĉiutaga bulgarlingva gazeto kun progresema tendenco. Antaŭ la dua mondmilito dum kelkaj jaroj publikigis ĉiusemajne Esperanto-paĝon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.