La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

1

Mi estis jam kvinjara kaj tamen miaj familianoj ankoraŭ ne perdis la esperon, ke okazos ia miraklo – ke oni sukcesos resanigi min. Kiam ili aŭdis pri iu popolkuracisto eĉ se li vivus en alia distrikto, kiam ili aŭdis pri iu kuraca akvo – hejme komenciĝis alarmo kaj tumulto. Oni tuj decidis, ke iu el la familianoj iru, por ke oni provu ankaŭ la novan rimedon, eble ĝi helpos! Precipe fervora ĉi-rilate estis mia avino, kiu plej multe prizorgis min.

Mi rememoras ŝin kvazaŭ mi nun vidus ŝin: malaltstatura, kun konveksa frunto kaj jam griza hararo, maljunulino, tamen konservinta sian junulinan energion. Pro mia malfeliĉo oni ne batis kaj ne riproĉis min kiel kutime oni kondutis al la ceteraj vilaĝaj infanoj. Mi estis tro dorlotata, kaj iufoje iaj petolaĵoj transpasis ĉiujn limojn kaj senpaciencigis miajn gepatrojn kaj avon. Ili komencis insulti min. Sed mia avino tuj stariĝis ĉe mia flanko, komencis plori kaj riproĉataki la ceterajn:

– Ĉu ne sufiĉas al li la dia puno, kaj tamen ankaŭ vi...

Kaj ŝi ĉiam sukcesis savi min eĉ de plej etaj riproĉoj; en ŝia persono mi havis la plej fidindan defendanton.

Mia ekskluziva stato tute ne ĝenis min. Ĉar mi kripliĝis jam kiel bebo (mi naskiĝis la 24-an de januaro 1905 kaj la malfeliĉo okazis la 28-an de julio en la sama jaro) mi havis neniun ideon, kion signifas paŝi per la propraj piedoj. Mi moviĝis tiel kiel mi povis kaj kiel mi moviĝas ankaŭ nun: mi krucas mian maldekstran kruron sur la dekstran, tiam kaptas per la dekstra mano la piedon de la dekstra kruro, kaj per la maldekstra mano mi apogas min je la tero, kaj tiamaniere mi antaŭenmovas mian korpon en sida pozicio. Tiel mi povis trapasi sufiĉe longan distancon.

Mi rememoras jenan okazintaĵon.

Iufoje mi kuraĝis reveni al la vilaĝo el iu proksima gren-kampo ĉe la loko Laga. Oni min veturigis tien, sed mia dorloteco igis min reveni "piede". Min akompanis avinjo. Ni ekiris tra la loko Rojno. Mi iris sufiĉe longe, sed mia mano tro laciĝis kaj komencis dolori netolereble; mi haltis kaj ekploris. Ankaŭ avinjo ekploris. Ŝi ne povis preni kaj porti min, ĉar tiutempe ŝi malsanadis pro ia kor– aŭ renmalsano, ŝiaj piedoj estis ŝvelaj, ŝi apogis sin per bastoneto kaj apenaŭ paŝis. Proksime estis neniu, kiu povus min helpi. Ni ambaŭ ploris, ĉar ni povis entrepreni nenion. Ni troviĝis mezvoje al la vilaĝo: mi povis nek reiri, nek antaŭeniri. Kun multe da penado, iom post iom, ripozante ofte, mi sukcesis treniĝi al la unuaj vilaĝdomoj. Tie ĉi mi restis por ludi kun miaj samaĝuloj, ĝis vespere pasis iu veturilo, kiu min prenis kaj transportis hejmen.

Ĉiuj vilaĝaj buboj de mia aĝo tiutempe portis somere nur ĉemizon plej ofte el lanstupo. Ankaŭ mi vestiĝis tiel. Sed mi ĉifonigis la ĉemizon post nuraj tri-kvar tagoj. Tial mia patrino alkudris al la ĉemizo pecojn el hejme farita dika fulŝtofo. Sed ankaŭ tio ne multe helpis. Mi ĉifonigis ankaŭ la flikaĵojn el fulita ŝtofo, ĉar mi estis tre moviĝema. Nia domo staris apud la vilaĝa rivereto Rudarka kaj tie ĉi, en la ŝtonriĉa fluejo de la rivereto ni organizis la plej grandajn ludojn. Ni konstruadis piramidojn el sablo kaj ŝtonoj, sur la sablaro plantis diversajn fiherbojn, ni faris baraĝon kaj tie baniĝis, tutan someron ni kiel lacertoj nin rostis sur la riverŝtonoj sub la sunradioj. Ni enhejmiĝis nur por manĝi.

Tamen la malbonaĵo venis al mi kun la alveno de la vintro. Kiam la tero kotiĝis pro pluvoj kaj poste kovriĝis per neĝo, mi ne plu povis eliri eksteren kaj pasigis la tutan vintron en la ĉambro, atingante plej malproksime la domsojlon. De sur la sojlo, dum miaj paralizitaj malfortaj kruroj frostiĝis, mi observadis miajn samaĝulojn glitantajn preter nia kortpordo, ĝojrigardante ilin, sed ne povante partopreni iliajn ludojn. Kiam oni kudris al mi pantalonon, la najbaraj infanoj komencis elporti min eksteren al la glitejo per glitveturileto. Sed miaj piedoj tre rapide frostiĝis, kaj ili devis revenigi min hejmen. Kiam mankis glitejo, la infanaro ofte kolektiĝis por ludi en nia hejmo, ĉar mi ne povis iri al ili. Hejme ĉiam estis plenplene de infanoj, kiuj svarmis ĉirkaŭ mi kvazaŭ ĉirkaŭ draŝeja fosto. Ludante ni ofte faris domaĝojn – frakasis nevole iun poton, aŭ elverŝis la akvon el la kruĉo, aŭ faris alian petolaĵon; miaj familianoj tamen toleris ĉion pro mi. Avo faris al mi ĉareton, per kiu ni infanoj veturigis unu la alian printempe kaj somere.

Paralele kun tiuj ludoj kaj petolaĵoj oni daŭrigis ankaŭ mian kuracadon. En mia memoro konserviĝis jena sceno.

En frua printempa mateno avinjo kuiris en kaldroneto iujn kuraĉerbojn kaj portis min sur herbejon ĉirkaŭitan de densa arbaro sur la loko Laga, kie ŝi banis min. La kuracado kaj lavado ne impresis min, kaj verŝajne mi estus forgesinta tiun scenon, sed estis io alia, kio ĝin fiksis en mian memoron. La vetero estis bela, suna. Ĉirkaŭe bonodoris je verdaĵo kaj varmigita tero. En la verda herbaro floris trifolio kaj suĉherbo, zumis svarmo da abeloj. En la arbaro kantis birdoj kaj sin aŭdigis kukoloj. Tio prezentis bildon, kiun mi ne havis eblecon ofte vidi, kaj ĝi mir-konsternis mian infanan imagon. Mi ektrenis mian senfortan kadukan korpeton, elradikis herbon similan al cepo, kaj demandis mian avinon:

– Avinjo, kio estas tiu herbaĵo?

– Tio estas korva cepo.

– Cepo de la korvoj? Ĉu ili manĝas ĝin?

– Ne, sed tiel ĝi estas nomata.

– Kaj tiu ĉi herbo?

– Ĝi estas kukola herbo.

– De la kukolo, kiu nun kukuas?

– La avino laŭte ekploris.

– Kukolo kukuas, birdetoj kantas, ĉio verdas kaj floras, kaj vi, mia eta martiro, vi nenion povas vidi, ĉar mankas al vi piedoj, kiel ĉe la aliaj homoj, por eliri al la kamparo.

La plorado de avinjo forpelis mian helan humoron. Mi afliktiĝis kaj ankaŭ mi estis preta ekplori. Avinjo revestis min kaj mi komencis demandadi:

– Avinjo, kial ankaŭ mi ne povas iri kiel la ceteraj infanoj?

Avinjo plue plorsingultis kaj komencis rakonti:

– Ankaŭ vi estis sana kiel la ceteraj ĝis via sesmonata aĝo.Vi jam komencis stariĝi sur la piedoj kaj kiam mi tenis vin ĉe la akseloj, vi kuris tra la ĉambro de angulo al angulo. La najbaroj miregis, ke vi tiel rapide kreskas kaj tiel baldaŭ ekpaŝos. Ili apenaŭ ne sorĉis vin per magia rigardo. Vi similis al via avo kaj estus kreskinta fortika kaj sana kiel li. Sed ni faris pekon kontraŭ dio. Ni laboris en festotago, en la tago de sankta Elija kaj dio nin punis. Ni iris buti la maizon en la loko Babina. La vetero estis bela, kiel nun, kaj tagmeze mi banis vin en la rivero. Sed posttagmeze la ĉielo kovriĝis per nuboj, ektondris, ekfulmis. Proksime falis fulmo kaj vi estis elsaltonta el la manoj de via patrino kiu vin tenis – tiel forte vi ektimis. La tutan nokton vi laŭte kriis en la lulilo kaj ni neniel sukcesis kvietigi vin. Tiel vi ploregis kelkajn tagojn kaj helpis vin nek benita akvo, nek kuracaj herboj. Poste vi kvietiĝis, sed ne plu estis la sama infano. Kvazaŭ vi moliĝis kaj ne povis sidi.. Nur la trian jaron vi komencis sidi, sed tiel malsolide vin tenis, ke kiam mi aŭ via patrino preterpasante vin tuŝis per la lanrobo, vi tuj renversiĝis. Ni longe kuracis vin. Via patrino vendis eĉ sian ĉemizon por kuracado, sed nenio helpis. Vi estis punita de drako. Multaj homoj laboris tiun festotagon, laboris ankaŭ ni, sed ĉio trafis nur vin. Punis nin sankta Elija.

Antaŭ mia timigita infana fantazio aperis la severa kaj kolera figuro de la dia sanktulo. Mi rigardis ĉirkaŭen. El la arbaro fluis silento kaj mistero. Estis nur ni du: mi kun avinjo. Mi ektimis.

– Avinjo, kial do sankta Elija punis min? Ja mi ne estas kulpa!

– Li punis kaj vin kaj nin. Ankaŭ ni suferas kune kun vi.

Avinjo prenis min sur la brakoj, prenis ankaŭ la kaldroneton kaj ekiris reen al la vilaĝo. La loko Rojno estis surŝutita de blankaj kaj flavaj kamomiloj. La suno forte ardis, okcidente leviĝis la por mi majesta montosupro Raĵdana, kaj super ni rondflugis cikonioj. Mi baldaŭ distriĝis, sed avinjo plorsingultis plu, portante min al la vilaĝo.

Alia sceno. Kune kun panjo ni veturis al Sofio. Ĉiumatene ŝi portis min al iu turka ĥoĝo por ke li legu al mi el la korano. Rezulte de la legado devis okazi la miraklo – miaj paralizitaj kruroj kaj brako devis resaniĝi. Iun matenon oni invitis nin en iun domon. Antaŭ ni staris sinjoro bone vestita kaj kun bela eksteraĵo.

– Sinjorino, kien vi iras ĉiumatene kun tiu infano? – li demandis afable.

Panjo rakontis al li. Tiam li invitis nin eniri la domon. Impresis min la bone aranĝita kaj pura ĉambro kun litoj stemitaj per multekostaj litkovriloj. Ĉe la ĥoĝo ne estis tiel pure kaj ordigite. En la ĉambro nin akceptis juna virino kun tranĉita hararo. Apud la lito en la ĉambro ludis knabeto je mia aĝo. Mi tuj enviis lin pro liaj ludiloj. Li posedis blankan ĉevaleton, diversajn animalojn, harmonikon. Panjo staris embarasite apud la pordo kaj ne kuraĝis fari paŝon sur la tapiŝita planko per siaj piedoj vestitaj en vilaĝaj mokasenoj. La virino proponis al ŝi seĝon kaj petis ŝin demeti min de sia dorso. Ŝi portis min en dorsosako.

La viro ekparolis:

– Ne ĝenu vin, sinjorino! Sidiĝu kaj rakontu pri via malĝojo. Ankaŭ ni estas malfeliĉaj same kiel vi. Ni havas nur unu knabeton kaj li estas kripligita de la sama malsano kiel la via.

Kaj, turniĝante al la knabeto, kiu ludis apud la lito, li diris:

– Vladko, venu al ni, por ke tiu ĉi onklino povu vidi kiel vi paŝas.

La knabeto stariĝis kaj ekmarŝis, trenante unu el la kruroj kiel batita hundeto. Ekploris kaj la patrino kaj la patro. Ekploris ankaŭ mia patrino. Nur mi kun la etulo ne ploris kaj rigardis unu la alian kiel nekonatoj, ne komprenante kio nin atendas en la estonteco.

– Sinjorino, por tiu ĉi malsano mankas kuracilo. Mi veturis kun mia infano en eksterlando, elspezis multe da mono kaj nenio povis helpi al li. Tial iru nenien serĉi por li kuracilon, ne elspezu vane monon, sed kolektu ĝin kaj ŝparu, por ke tiu infano, kiam li kreskos granda, havu per kio ekzisti.

Poste ili donis al mi kelkajn monerojn, belan busĥarmonikon kaj akompanis panjon ĝis la strata pordo.

Sed ilia konsilo ne influis panjon, la kuracado daŭris plu.

En mia memoro gravuriĝis ankaŭ jena sceno.

Avoĉjo min kondukis al banejo en la periferio de Sofio. La banejo estis primitiva, kun tabulbarilo. En unu flanko baniĝis virinoj, en la alia – viroj. Ĉiutage oni ellasis la malpuran akvon.

Iufoje la virinoj pikis per pinglo tra la tabulfendo iun viron. Komenciĝis bruo, rido. La viroj ĵetis ŝtonetojn trans la tabulojn... Oni enportis en la banejon viron kiel kadavron. Laŭ konsiloj de aliaj li ŝmiris sian tutan korpon per akraj paprikoj – por kuraci sian reŭmatismon. Li rigidiĝis kaj tiel restis plu. Kelkajn tagojn avoĉjo kuŝis en la akvo kune kun mi. Nenia pliboniĝo. Iu konsilis al li montri min al kuracisto. Ĝis tiam miaj familianoj ne estis serĉintaj helpon de la scienca medicino. Avoĉjo portis min al malsanulejo. Oni invitis nin en vastan ĉambron, odorantan je medikamentoj. Ĉe iu tablo staris tri kuracistoj en blankaj roboj. Unu el ili estis maljuna, kun ĉirkaŭtondita barbo, kun okulvitroj, kaj la aliaj – pli junaj. Avoĉjo demetis miajn kalsonetojn, levis la ĉemizon, prenis min ĉe la akseloj, levis min en la aero kaj min skuetis. Miaj kruroj balanciĝis kvazaŭ deŝiritaj de la korpo kaj ne povis ĉesigi la balancadon. La maljuna kuracisto skuis la kapon senesperige, turniĝis al la pli junaj kaj diris:

– Infana paralizo!

– Avo, por tiu ĉi malsano mankas kuracilo – diris unu el la junaj kuracistoj, turnante sin al avoĉjo, kiu aŭskultis kun klinita kapo, – neniel ni povas helpi. Reportu la knabeton al la vilaĝo.

Avoĉjo sopirĝemis, revestis min en la kalsonetojn kaj min elportis el la malsanulejo.

Miraklo ne okazis. Mi ne povis resaniĝi, sed mia kuracado daŭris plu. 


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.