|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() MIA VIVOAŭtoro: Trifon Ĥristovski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En 1926 okazis en mia vivo evento, kiu animskuis min: la unuan fojon mi ekkonis la fajrajn tremojn de la amo. La rompita branĉo fruktis kaj la frukto maturiĝis. Jam tempis, ke ĝi teren falu. Sed mi ne falis teren. Kiel mi transvivis la moralan krizon, tiel same mi transvivis la amon, kiu transformiĝis por mi en gravan suferon. Mi denove suferis sekrete, solece, sen malkovri mian suferon al iu ajn, sen malkovri min eĉ antaŭ tiu, kiu kaŭzis al mi la novan suferon. Mi decidis, ke tiel agi estas preferinde, ke nur tie troviĝas la eliro. Mi hardis mian volon en la suferado, trinkante senfine la amaran glason. Kaj neniu, neniu povis rimarki la tempeston, kiu furiozis en mi. Ekstere ĉio estis trankvila.
Ŝi estis junulino el najbara vilaĝo Litakovo, tiutempe aĝis deknaŭ jarojn, malaltstatura, sed svelta, kun grandaj malhelverdaj mirinde belaj okuloj, kun nigra hararo, bela buŝo kaj delikata vizaĝo. Ŝiaj vestoj estis modaj, kuŝis bone sur ŝia korpo, estis kudritaj de ŝi mem, ĉar ŝi estis kudristino.
Ŝi faris escepton inter la ceteraj vilaĝaj fraŭlinoj per sia inteligenteco. Ŝi parolis libere, temperamente, rapide, kun rigardo fiksita al la kunparolanto. Ŝi povis paroli tutajn horojn sen tedi la kunparolanton, teni lin en streĉa intereso, gajni lian simpation. Ĉio ĉi mankis ĉe la aliaj knabinoj, kiujn mi konis ĝis tiam. Ĝis tiu momento neniu knabino turnis al mi atenton. Kio koncernas min, mi eĉ ne supozis, ke mi ekamos virinon en mia vivo. Sed jen, ŝi aperis, kaj en mi vekiĝis la viro. Mi konis nur la amon al suferantoj, al amikoj, al la granda afero al kiu mi servis. Nun vekiĝis la amo al virino, amo diferenca de la alia amo. Ĝi ne povis anstataŭi mian amon, sed ĝi ĉarmis min, skuegis min, forprenis mian trankvilecon – mi bezonis multajn fortojn por ĝin transvivi.
Kun la knabino mi konatiĝis hazarde. Ŝin venigis mia kuzino el la sama vilaĝo, por ke ŝi provu sian sorton per miaj ludkartoj. Vidinte ŝin, mi tuj fariĝis maltrankvila, eksentis, ke mi ne estas tiel libera kiel antaŭ la aliaj knabinoj, atentis pri miaj paroloj, pri mia konduto. Kaj profunde en mia konscio mi demandis min: "Ĉu mi ne estas ridinda? Kial tiu ĉi komedio? Ĉio estas sensenca. Kripluloj ne devas ami. Mi vidas ŝin nun por unua kaj lasta fojo".
Tiel parolis la konscio, sed mia konduto fariĝis ĉiam pli kaj pli atenta, la knabino pli kaj pli konkeris min per sia rigardo, paroloj, voĉo, konduto. Komence ŝi sin ĝenis en la fremda domo antaŭ fremdaj homoj, sed poste ŝi malstreĉiĝis. Ĉiu parolo estis ĝustaloke dirata, interesa. Konversaciante ŝi uzis facilan humuron. Ĉio ĉi min ĉarmis.
Post la aŭgurado ŝi petis min prunti al ŝi librojn por legado, ĉar mia kuzino informis ŝin ke mi havas multe da libroj. Mi donis al ŝi la rakontojn de Elin Pelin kaj "La perfidulino"-n, dirante al ŝi, ke aŭtoro de tiu ĉi lasta estas mi, kvankam ĝi portas alian aŭtoran nomon. Ni ankoraŭ longe parolis, poste la knabinoj foriris.
Mi eksciis de ŝi jenan okazintaĵon. Antaŭ unu jaro ŝia amikino forkuris el la hejmo kaj edziniĝis al sia amato, malgraŭ la malkonsento de siaj gepatroj. La patrino de tiu knabino, supozante ke la amikino de ŝia filino ŝin helpis ĉe tiu edziniĝo, atakis ŝin neatendite kaj bategis ŝin per pugnoj sur la kapon. De tiam ŝi sentas bruon en la kapo, precipe nokte, tio detruas ŝian dormon kaj dum irado ŝi sentas skuiĝon en la nuka parto de la kapo, kaj tial ŝi iras sur la piedfingroj. Poste tion mi mem rimarkis. Ŝi konsultis kuracistojn – sed senrezulte.
Tiun ĉi nokton mi dormis maltrankvile, longe pensis kaj la unuan fojon eksentis en ĝia plena graveco la malfeliĉon trafintan min en la infanaĝo, mian ekskluzivan staton. Mi konsciis, ke mi enamiĝis, aŭ ke mi troviĝas en la komenco de la amo. Kaj mi demandis min: kion fari? Kie serĉi la eliron? Plej konvene estus ne plu vidi ŝin kaj jam en la komenco meti finon al ĉio. Tiu solvo estis la plej prudenta. Sed aliflanke, mi deziris per mia tuta estaĵo denove vidi ŝin almenaŭ nur unu fojon, vidi ŝiajn belegajn okulojn, aŭdi ŝian ĉarman voĉon. Tiu malprudenta deziro vidi ŝin denove, ĝuste ĝi estis la amo, la por mi nenecesa, terura evento, kiu venis tiel subite, tiel neatendite. Kion ankoraŭ mi devos travivi? Mi diris al mi mem: "Eble nun venas la plej granda malfacilaĵo en via vivo".
La sekvan tagon komenciĝis mia ordinara vivo, sed en tiun vivon nedisigeble eniris ŝia bildo. Nevole miaj pensoj flugis al ŝi kaj kiam mi pensis, ke sufiĉas ekdeziri, kaj mi povus ŝin revidi, tremoj trakuris mian tutan estaĵon. Por inklinigi ŝin denove min viziti mi skribis al ŝi, demandante kiel ŝin impresis la libroj, demandis pri ŝia sanstato, invitis ŝin en oportuna momento denove veni al mi kun mia kuzino.
Ŝi respondis al mi per longa letero, en kiu ŝi esprimis sian admiron al "La perfidulino", super kiu ŝi "verŝis sennombrajn larmojn". Ŝi sincere konfesis al mi, ke vidinte min unuafoje, ŝi kompatis rnin kaj pensis kiel mi vivas. Sed nun ŝi komprenas, ke mi staras multe pli alte ol aliaj, deziras mian amikecon kaj ree venos ĉe oportuna okazo min vidi kaj interparoli kun mi.
Ŝia letero havigis al mi senmezuran ĝojon. Mi legis ĝin kelkfoje. Ĉu estus eble, ke alia knabino el nia vilago skribus similan leteron kaj ĉu iu knabino el nia vilaĝo estus kapabla skribi similan leteron. Ŝi finis nur progimnazion, sed estis nature inteligenta, akirinta bonajn manierojn. Multloke ŝia letero estis naiva. La esprimoj – ŝablonaj, sed ĉio ĉi perdiĝis en la ĝenerala tono de sincereco kaj koreco.
Mi tuj skribis al ŝi seriozan leteron, kies enhavon mi ne memoras, sed ĝi faris al ŝi fortan impreson, ŝi ĝojis pri la atento, kiun mi turnas al ŝi, pri la amikeco, kiun mi sentas al ŝi. Sian leteron al mi ŝi finis per saluto kaj "krono el rozoj kaj pinbranĉetoj".
Tiel komenciĝis mia sentimentala amikeco, kiu daŭris ĝis 1930, kiam ŝi edziniĝis. Por ŝi ĝi prezentis nur amikecon, por mi – sekreton, silentan suferadon. Ŝi vizitis min kaj duan, kaj trian kaj multajn fojojn. Kiam ŝi prokrastis veni, mi riproĉis ŝin perletere, ke ŝi forgesis min, kaj ŝi respondis ke ŝi "ne kvin monatoj, sed se eĉ kvin jaroj pasos, mi ne forgesos vin, mi neniam vin forgesos". Kaj montris la kaŭzojn kiuj malhelpis al ŝi viziti min. Vizitinte d-ron Bogdanov, mi demandis lin ĉu per operacio oni ne povus maflermi mian kranion kaj kuraci la difekton. Revene de Sofio mi veturis per aŭtomobilo trans Arabakonak kaj Orĥanie, kaj preterpase vizitis la domon de mia onklo en vilaĝo Litakovo. Mi intencis resti tie ĝis la sekva tago, vendredo, kiam okazas la bazartago de Orĥanie kaj veturas ĉaroj al Radotina. Efektive, la sekvan tagon la veturigisto, kiun ni vokis, venis por preni min. En tiu momento ŝi troviĝis en la domo de mia onklo por renkontiĝi kun mi, ekprotestis kontraŭ mia rapida forveturo kaj petis min resti. Kaj mi restis tutan semajnon, ĝis la sekva vendredo, nur por ŝi. Mi ne povis rifuzi. Si ĉiutage vizitis la domon de mia onklo kaj ni konversaciis dum horoj. Ŝi invitis min viziti ŝian domon, kiu laŭ ŝia diro troviĝas tre proksime, sed nur kiam mi ekiris, mi konvinkiĝis, ke ĝi ne troviĝas proksime. Ŝi trompis min, dezirante ke mi nepre vizitu ŝian domon. Ni devis transsalti kelkajn kortbarilojn por iri rekte, sed por mi tio estis malfacila. En ŝia domo mi restis ĝis la vespero. Ŝi estis nur kun sia avino. Ŝi proponis al mi manĝaĵon, fruktojn, montris al mi siajn albumojn.
Mi ne faris al mi iluziojn, komprenis, ke tio estas nenio alia krom amikaj sentoj. Oni eĉ povus meti la demandon – kial aperis ĉe ŝi similaj sentoj, ĉar ĝis tiam neniu knabino havis ilin al mi. Multfoje mi ege deziris fari al ŝi amkonfeson, sed mi detenis min. Mi rezonis: eĉ se ŝi reciprokus miajn sentojn, kia utilo? Mi nur malkvietigus ŝian spiritan vivon. Okazus vera tragedio, ni ambaŭ suferus, nun tamen suferas nur mi sola. Restu do trankvila almenaŭ ŝi. Ĉar mi amas ŝin, mi devas gardi tiun trankvilon. La knabino havas ja nur amikajn sentojn al mi.Vere, en ili kaŝiĝas multe da sentimentaleco, sed tio estas kutima por ŝia aĝo kaj eduko. Krome, en mia amo mem troviĝis multe da sentimentaleco. Ĝi estis amo netera, amo – adoro, kun multe da junula idealismo, multe da naiveco.
Ne vidinte ŝin kelkajn semajnojn, mi apenaŭ eltenadis kaj insistis, ke ŝi venu plejeble baldaŭ. Ŝi venus, se tio estus ebla. Kelkajn vesperojn ŝi tranoktis en la domo de sia kuzino kaj forveturis la sekvan tagon. La antaŭan vesperon ni kolektis la knabinojn de la kvartalo, aranĝis vesperan laborfeston aŭ degrajnigon de maizo. Venis ankaŭ junuloj kaj ni pasigis gaje la vesperon. Tiutempe mi pretigis unu ĉambron en la mastruma konstruaĵo kaj somere loĝis tie, transportinte liton, kofron kun libroj, tableton. En la ĉambro restis el la antaŭaj mebloj nur unu kestego kun vestoj kaj barelo da brando, sed poste oni elportis ankaŭ ilin – mi plene okupis la ĉambron. Ĝi tute ne estis komforta, posedis nur orientan kaj okcidentan fenestrojn kaj ĉe la suda flanko troviĝis malgranda ĉambro kun pakaĵo kaj balkono. La plafontabuloj estis najlitaj rekte sur la trabojn, kun fendoj inter ili, do ne-metitaj mortezo-en-tenone (unu en la alia) tial konstante falis polvo, surŝutante ĉion. Tial mi tegis la plafonon per papero de cementaj sakoj. La muroj estis stukitaj unue per argila mortero, poste per kalklakto, sed la kalko ne bone teniĝis, multloke falis. Ankaŭ la planko estis ŝmirita per argilo, kiu tamen estis frostinta, kaj tial konstante eriĝis. Ĉio ĉi prezentis grandajn maloportunaĵojn, sed havis ankaŭ grandan oportunaĵon – mi jam posedis apartan kabineton–ĉambron, en kiu neembarasate de iu ajn bruo, mi povis legi kaj skribi, akcepti miajn amikojn kaj paroli kun ili libere, ne ĝenate de la ĉeesto de la familianoj. Vintre tamen mi revenis al la komuna ĉambro por fari ekonomion pri ligno, kaj mian ĉambron mi eniris nur en festotagoj aŭ kiam venis al mi gastoj. En la komuna ĉambro estis tre malkomforte. La du etaj infanoj ploris aŭ interbatiĝis, kaj en la lulilo kuŝis alia – en la kuranta jaro vidis la lumon de la mondo mia fratineto Cveta. Mia avo ne povis ellitiĝi. Mia patro neniam elbuŝigis la pipon, kaj la ĉambro estis konstante fumoplena. Ĉirkaŭ la fornotuboj sekiĝis vindaĵoj, malsekaj piedtukoj, putraj mokasenoj. Panjo estis ĉiam okupata pri la infanoj kaj ne povis purigi la ĉambron. Ŝi apenaŭ sukcesis prepari al ni manĝaĵon, fliki kaj lavi niajn vestaĵojn.
En tiu ĉamoro mi pasigis la vintron kun mia osta tuberkulozo Kiam alproksimiĝis vintro, kvazaŭ al mi estis venanta la pesto. Mi sciis ke mi devas reiri la komunan ĉambron. Sed kompense mi fartis des pli bone dum la somero en mia aparta ĉambro, en kiu unu el la fenestroj estis ĉiam malfermita. Mia ĉambro estis konstante balaita, pura. Mi neniam hontis, akceptante gastojn.
En la sama ĉambro ni konversaciis kun ŝi horojn longe, kiam ŝi venis al mi gaste en festotagoj. Tio estis por mi veraj festotagoj. Sed kiam ŝi forveturis, min kaptis malgajo, melankolio. La amo kun ĉiu plia tago plifortiĝis. Sed mi nur deziris la feliĉon de mia amatino, mi deziris, ke ŝi resaniĝu, edziniĝu kaj ekvivu kiel la aliaj homoj. Komence ŝi timigis min per siaj leteroj. Mi rezonadis, kio okazus kun mi, se ŝi mortus. Kaj mi ektremis ĉe tiu demando. Sed poste ŝi ekfartis pli bone, kaj la malsano iom post iom malaperis. Foje, en momentoj de malespero, mi deziris meti finon al tiuj ligoj, mi volis skribi al ŝi neniam plu viziti min. Sed poste mi rezignis. Mi supozis, ke tio nepre pligrandigus miajn suferojn. Mi lasis la aferojn sekvi sian vojon, sen influi ilin.
Ŝia eduko estis filistra. Mi rimarkis multajn ĝiajn mankojn. Sed ĝis tiu momento mi ne renkontis klaskonscian virinon, kaj tio ne faris al mi tiom fortan impreson. Tiutempe en nia vilaĝo oni ankoraŭ ne venis al la penso influi idee al la virinoj, kaj mi ne provis klaskonsciigi ŝin. Ŝi nur sciis kion prezentas miaj ideoj, sed tio ne timigis, ne repuŝis ŝin.
La vivo restas vivo kun siaj bezonoj kaj konvenciaj valoroj. Malgraŭ la nova animtumulto, kiu forprenis mian trankvilon, mi devis vivi kaj labori t.e. kune kun la aliaj kamaradoj provi ripari la terurajn domaĝojn, kiujn la faŝismo faris al ni. Tiutempe baj Petko laboris en Gorna ĝumaja kaj de tie sendis al mi per registritaj leteroj la gazeton "Makedonsko Delo" (Makedona Afero) presata sur tre maldika papero, organo de V.M.R.O. – Obedinena (Interna Makedona Revolucia Organizaĵo (Unuiĝinta)). Ĝi estis bonega batalorgano, kiu levis mian spiriton. Miaflanke, mi ĝin transsendis al aliaj kamaradoj per registritaj leteroj. Fine de la jaro aŭ komence de la sekva komencis aperi "Ĉerveno Zname" (Ruĝa Standardo), teoria organo de Bulgara Komunista Partio. La restintaj vivaj partianoj plukolektiĝis kaj konversaciis, sed ni havis neniun ligon kun la pli superaj partiaj instancoj. Fine de la jaro komencis aperi gazeto "Zemja i Trud" (Tero kaj laboro). Mi tuj abonis ĝin, abonigis ankaŭ la eksan agraranan vilaĝestron kaj mi fariĝis korespondanto de la redakcio. Tamen ĝis venis momento publikigi iun mian korespondaĵon, la gazeto estis malpermesita. La sekvan jaron komencis aperi la literatura-socia gazeto "Nakovalnja" (Amboso) kaj mi tuj abonis ĝin. En ĝi aperis mia traduko el esperanto.
La saman jaron (1926) mi eksciis pri esperanto. Min interesigis la direktoro de la loka progimnazio, kiu insistis, ke mi nepre lernu ĝin, ĉar Esperanto estos ege utila al mi. Mi mendis lernolibron. Mi komencis okupiĝi ĉiutage du horojn. Paŝante al nova leciono, mi ĝin studis funde. La okupado iris bonege, ĝis mi atingis la lecionon pri participoj. Ili malesperigis min kaj mi flankenlasis la lernolibron dum sufiĉe longa tempo, sed poste per serioza laboro superis ankaŭ tiun ĉi obstaklon.
La sekvan jaron, mi ne memoras kiamaniere, mi eksciis pri la ekzistado de internacia proleta esperanto-organizaĵo. Mi trovis la adreson de Maria Van Essen el Nederlando kaj komencis korespondi kun ŝi. En la revuo de la organizo mi publikigis grandan artikolon kun fotoj de la edzino kaj la infanoj de Koco Peev kaj informojn pri la kruelaj mortigoj en nia subdistrikto. Tiun ĉi numeron mi sendis al Stojan Uzunov, instruisto en vilaĝo Novaĉene, ankaŭ esperantisto. Mia artikolo plaĉis al Maria van Essen kaj ŝi sendis al mi eltranĉaĵon de ĝi.
Tiutempe ĉirkaŭ mi formiĝis granda kompanio de gejunuloj. Peŝo Kocov alportis malnovan gramofonon, per kies helpo ni organizis amuzojn en festotagoj. Ni disponis ankaŭ pri fotoaparato, kiun iu amiko lasis al Ĥristo Nikolov. Ni faris fotojn kaj sendis ilin al Maria van Essen. Ankaŭ Ĥristo Nikolov, mia kuzo Koljo kaj aliaj kamaradoj komencis lerni esperanton, sed finlernis ĝin nur Ĥristo. El tiu ĉi granda kompanio mi elektis la plej inteligentajn junulojn, kun kiuj mi konversaciis pri politikaj temoj. Multaj estis varbitaj, ofte vizitis min; poste ili disiris al diversaj urboj, sed restis bonaj homoj, fidelaj al siaj ideoj. La ceteraj perdiĝis.
En la sama tempo mi fariĝis proksima al la familio de Koco Peev, kun lia edzino, liaj du infanoj kaj du el liaj fratinoj. Ili estis preskaŭ ĉiutage en mia domo, ankaŭ mi ofte vizitis ilin kaj ege bedaŭris, ke mi tion ne faris pli frue, kiam ankoraŭ Georgi estis viva. La fratinoj havis fianĉojn, ankaŭ ili konstante vizitis mian domon. Mi provis influi ilin idee. Ambaŭ estis varbitaj, sed nur unu el ili restis ĝis la fino fidela al la movado, la aliaj forfalis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.