La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

KIEL NASKIĜIS TIU ĈI LIBRO

La vera patrioto fordonas ĉion,
eĉ sin mem kiel oferon.

V.Levski

La plej kara posedaĵo de ĉiu homo estas la vivo. Ĉar li ricevas ĝin por esti vivanta unufoje, li devas tiamaniere ĝin vivi, ke li ne sentu turmentajn bedaŭrojn pro sencele pasigitaj jaroj, ke lin ne bruligu honto pri malhonesta kaj bagatela pasinteco kaj ke antaŭ sia morto li povu diri: Mian tutan vivon kaj ĉiujn miajn fortojn mi oferis al tio, kio estas plej bela en la mondo – al la batalo por liberigo de la homaro.

Nikolaj Ostrovskij
"Kiel hardiĝis la ŝtalo"


La libro "Mia vivo" estas tre rara kaj interesa fenomeno en la membiografia literaturo. Por tio kontribuas ne nur la literaturaj kvalitoj de la libro mem, sed ankaŭ la ekskluziva sorto de ties aŭtoro Trifon Nikolov Ĥristovski. La rakonton pri lia martira, sed enhavoplena kaj ideoriĉa vivo oni legas kun ĉiam kreskanta intereso, simple "en unu spiro", kvankam ĝi tute ne estis iniciatita kiel belarta verko. Kiam la leganto atingas la malgajan finon de unu sencohava vivo, kiam li ekscias en kiaj ekskluzive pezaj kondiĉoj estis verkita tiu ĉi libro, tiam la admiro kaj la amo al la martira aŭtoro kreskas altgrade, la imago fiksas por ĉiam en la memoro la noblan bildon de la talenta aŭtodidakto Ĥristovski.

Tiu homo kun kripla, senhelpa korpo, sed kun senfine forta spirito, malhavanta multajn plej kutimajn vivĝojojn, – tiu homo sukcesis trovi altan celon kaj enhavoriĉan sencon de sia ekzistado. En ege malfacilaj cirkonstancoj li evoluigis siajn spiritajn fortojn kaj estiĝis modelo por miloj el la dekmiloj da legantoj de lia emocianta membiografio.La aŭtoro estas batalanto kun neelĉerpeblaj energio, alcela impeto, grandega amo al la bulgaraj laboruloj kaj al la tuta homaro. Li abnegacie servas al senfine humana idealo – al plena liberiĝo de la laboruloj el sub la jugo de la ekspluatado, por ke la homaro estiĝu sana, fortika, krea kaj vivĝoja. La persona ekzemplo de Ĥristovski fortikigas nian kredon kaj multobligas niajn fortojn en la lukto por hela estonteco de la laboruloj.

Trifon Nikolov Ĥristovski naskiĝis la 24-an de januaro 1905 en vilaĝo Radotina, apud urbo Botevgrad (iama nomo Orĥanie), Sofia distrikto. Jam kiel sesmonata bebo li paraliziĝas pro poliomjelito. Restas sana nur lia maldekstra brako. Pro la paralizo liaj movoj estas tre limigitaj kaj penigaj. Irante je pli grandaj distancoj, liaj hejmanoj devis porti lin en brakoj aŭ sur dorso. Lia avo lin portis dum du lernojaroj po kelkaj monatoj, sed tuj post la forpaso de la vintro li ĉesis porti lin, ĉar por liaj familianoj tiu "lernado" estis tute sensenca. Tial la knabeto fakte restis sen elementa sistema klereco, formale li estis analfabetulo. Neniu lernejo povus doni al li diplomon por fino de almenaŭ unu klaso...

La mallonga kaj neregula restado en lerneja medio flamigis ĉe la kripla infano neestingeblan amon al klereco. Kvankam lasite sen iu ajn atento pri liaj spiritaj bezonoj, la knabo kutimiĝis persiste labori por sia memkleriĝo. Kun la pasado de la jaroj li akiras sufiĉe vastajn konojn pri historio, geografio, politika ekonomio, gramatiko, sociologio, literatura kritiko, eĉ pri medicino... Okupiĝi pri medicina literaturo Ĥristovski estis devigita pro urĝa bezono: lia malforta kaj senhelpa korpo fariĝis centro de gravaj malsanoj, neforlasintaj lin ĝis la morto kaj signife mallongigintaj la vivon de tiu admirinda kamparana ido.

Laŭ konsilo de iu instruisto, li memstare ellernis la internacian lingvon Esperanto. Tio malkovris antaŭ li vastajn eblojn krei leterligojn kun esperantistoj kaj esperantistaj organizoj en la lando kaj en vico da aliaj landoj. Per siaj korespondaĵoj kaj artikoloj en Esperanto publikigitaj en multnombraj periodaĵoj eksterlande, li konsiderinde kontribuis por informi la eksterlandan publikon pri la stato kaj bataloj de la bulgara popolo. Ĥristovski scipovis interligi patriotismon kun vera internaciismo. Per la helpo de siaj esperantistaj korespondantoj li kolektis valorajn materialojn kaj verkis la libron "La milito en Ekstrema Oriento". Sed la tiutempa faŝisma cenzuro malebligis al la aŭtoro eldoni la libron. Oni povas vidi en la naskiĝa domo de Ĥristovski la aŭtentikan manuskripton kun la grandlitera "Ne!" skribita de la cenzuristo sur la titolpaĝo. Oni jam havis ideon pri la aŭtoro, ĉar ĝis tiam li publikigis du broŝurojn: "La morto de Ĥristo Botev" kaj "Problemoj de la vilaĝo". Ankaŭ alia manuskripto de Ĥristovski ne povis aperi publike – la studo "Amo kaj geedziĝo". Lia lasta verko estas jena membiografio. En ĝi troviĝas interesaj materialoj kaj observoj, kiuj povus utili al verkistoj, historiistoj, sociologoj, ekonomiistoj, sociaj kaj kulturaj agantoj, psikologoj, pedagogoj... Sed plej valora en tiu ĉi libro estas la forta eduka efiko, per kiu ĝi influas la vastan legantaron, precipe la junulojn, por ilia formiĝo kaj strebo al scienco kaj kulturo.

En letero datita al mi la 6-an de aŭgusto 1942 Ĥristovski priskribas la nehoman angoron, kiun li devas toleri ne disponante pri plej elementa medicina priservo. Li finas la leteron per jenaj vortoj: "Estas ankaŭ aliaj personoj vivintaj en simila stato – Heine, Ostrovskij. La ĉefaĵo estas – ne simple vivi, sed vivi sencoplene. Eĉ duonkadavro, mi donos pruvojn al la ceteraj homoj, ke mi vivas sencoplene". Efektive li donis multajn pruvojn, ke li scipovas eĉ en plej teruraj cirkonstancoj fari sian vivon sencoplena kaj enhavoriĉa. Al li tute konvenas la famaj pensoj de Ostrovskij cititaj en la komenco. Lia romano "Kiel hardiĝis la ŝtalo" ne estis konata al Ĥristovski, ĉar ĝi aperis en bulgara traduko kelkajn jarojn post lia morto. Tamen Ĥristovski venis memstare al la konkludoj, kiujn Nikolaj Ostrovskij formulis per la vortoj de sia legenda heroo Pavel Korĉagin. Multrilate Trifon Ĥristovski aperas kiel malpli granda spirita frato de la mondfama soveta verkisto. Li estas lia samaĝulo, same kiel li, li manifestis nekredeblan firmecon en la lukto kontraŭ gravaj flzikaj suferoj, kaj same kiel li, malgraŭ ĉio, el nenio estiĝis io, dediĉinte sian tutan vivon al la majesta liberiga idealo. Tamen Ostrovskij ĝisvivis la venkon de la batalo, kiun li pasie partoprenis, dum Ĥristovski forpasis kelkajn monatojn (la 17-an de majo 1944) antaŭ la liberiĝo de nia lando el sub la faŝisma reĝimo (la 9-an de septembro 1944). En letero datita la 15-an de novembro 1942 li esprimas sian pasian deziron ĝisvivi la tagon de la liberiĝo: "Aĥ, kiel pezas je mia animo, Nikolao! ĉu mi ĝisatendos pli helajn tagojn, almenaŭ guteton de feliĉo, aŭ la nuna terurego sufokos min... Leviĝas kaj turmentas min terura angoro..." Lia longe suferinta organismo tamen ne ĝisatendis la sopiratan venkon, por kiu li oferis ĉiujn siajn kapablojn.

El la leteroj de Ĥristovski kaj ĉe la vizitoj, kiujn mi faris al li en la malsanulejo, mi konvinkiĝis, ke liaj fortoj elĉerpiĝas. Kvankam ni, liaj batalamikoj, klopodis helpi al li, kvankam lin kuracadis noblaj kuracistoj kiel d-ro Bogdanov kaj la talenta ĥirurgo d-ro Ploskov, estis evidente, ke ni lin perdos.

Mi delonge konis lin. En daŭro de dekkvin jaroj mi observis lian evoluadon laŭ la artikoloj kaj korespondaĵoj, kiujn li sendis al mi por publikigo en la laborista gazetaro, kaj mi ege ŝatis lian originalan talenton. En februaro 1944 mi skribis al li longan leteron el la sanatorio, kie mi kuracis min de peza multjara malsano. Mi insistis antaŭ li skizi sian membiografion por ke ĝi estu publikigita kiam la cirkonstancoj favore ŝanĝiĝos. Ĥristovski aprobis miajn konsiderojn kaj tuj komencis skribi. La 20-an de februaro li informis min: "Kara Nikolao, via letero ege emociis min. Kvankam en tre malbona sanstato, mi komencis verki mian membiografion kaj faras tion fulmorapide, ĉar mi timas, ke miaj fortoj ne sufiĉos por ĝin finverki. Nunmomente, en daŭro de tri tagoj, mi verkis kvardek paĝojn. Mi skribas ne koncize, sed detale. Pli malfrue iu kvalifikita verkisto korektos la manuskripton kaj povas doni pli grandan liberecon al sia plumo farante el mia manuskripto beletran verkon. Nun mi nur tralegos la pretajn paĝojn, sed mi ne povas reskribi ilin. Mi skribas ĝemante kaj spiregante. Min turmentas terura tusado, kiun nenio povas forigi. Tusante, mi sentas kvazaŭ miaj pulmoj kaj ĉiuj internaĵoj ŝiriĝus. Doloroj en la brusto. Malbonfartas ankaŭ la kruroj. Unu el ili ŝvelis granda kaj rigida. La alia akre doloras. Doloregoj tranĉas ankaŭ la lumbon. Ankaŭ la osta tuberkulozo de la ripoj en tiu ĉi momento manifestiĝas. Mi apenaŭ moviĝas sur la lito." La 7-an de aprilo li informas min: "Mia sanstato plurestas malbona. De post dek tagoj mi havas dolorojn ankaŭ en la gorĝo. La abdomena fistulo rekomencis intense pusadi." La 26-an de aprilo, jam per malfirma mano, li skribas: "Mi pretiĝas por la morto. Mia ĝenerala malfortiĝo estas granda. Mi nutras min tre malbone. Konstante tusas kaj en la kraĉaĵo estas sango. La kruroj terure doloras. Sur unu el ili estas pusa absceso. La temperaturo estas tre alta. La du fistuloj ege sekrecias, precipe la abdomena. Eble ekzistus ankoraŭ certa ebleco savi mian vivon, sed se mi vivus en normala epoko". Tiujn liniojn Ĥristovski skribas tri semajnojn antaŭ ol forpasi. La duan de majo li sendas jenan leteron: "Mi verkis la membiografion fulmorapide kaj mi bone faris. Se mi estus prokrastinta, mi ne sukcesus ĝin finverki. De kelkaj tagoj mi kuŝas nur dorse kaj ne kapablas leviĝi pro doloroj en la kruroj. Kuŝante mi manĝas, ekskrementas, skribas. Kvankam mi kuŝas sur kaŭĉuka cirklo, la lumbo frotgratiĝis, kaj mi sentas terurajn dolorojn. Mia monprovizo ege malmultiĝis, kvankam de tempo al tempo iu amiko sendas etan sumon. Kun terurego mi pensas pri la momento, kiam la mono tute elĉerpiĝos kaj mi ne povos aĉeti medikamentojn. Tial instigu la konatojn, ke ili sendu iom da mono".

Mi kaj Asen Grigorov klopodis certigi al li iom da mono kaj bandaĝajn materialojn, kiuj sur la merkato malfacile troveblis kaj mi devis elpeti ilin de konataj kuracistoj kaj flegistinoj de la sanatorio, kie mi kuŝis. Dume Ĥristovski jam estis fizike tiel kaduka, ke li ne povis teni la plumon por skribi mem, sed diktis al sia frateto jenan leteron al Asen Grigorov (tiutempe rezerve mobilizita kiel tajpisto en la kancelario de Sofia milittribunalo): "Kara Asen, mi ricevis la sumon kaj la lignovaton, sed la sumon oni ne pagis al mi, ĉar en la poŝta stacio mankas mono. La manuskripton ne resendu al mi, ĉar mi estas gravege malsana kaj apenaŭ vivos ankoraŭ 1-2 tagojn. Post kiam vi fintajpos la manuskripton, sendu ĝin al Nikolao Aleksiev. Se mi dum certa tempo ne skribos al vi novan leteron, sciu, ke mi estas morta. Jen estas ĉio. Salutas vin Ĥristovski." Je la sekvanta tago, la 17-an de majo 1944, li finis sian vivon. Mallonga letero de lia frato Dimitro sciigis al mi la funebran informon pri la forpaso de la kara amiko kaj kamarado.

En tiu tempo estis ege danĝere teni ĉe mi mem la manuskripton de Ĥristovski. Kvankam mi malsanis, la lokaj policorganoj estis informitaj, ke mi dum longaj jaroj estis politika arestito kaj observis min. Do, la manuskripto povus esti facile konfiskita kaj neniigita. Tial, ricevinte ĝin en kelkaj kopioj, mi donis ĝin por konservado al kvin diversaj konataj familioj, kiuj ne altiris la atenton de la polico. Ĉiuj ekzempleroj konserviĝis. La originalon, el sub la plumo de Ĥristovski, mi transdonis al la muzeo de la Revolucia Movado en Bulgario (en Sofio), kie ekzistas speciala dosiero de Ĥristovski kun mil leteroj de kaj al Ĥristovski, ekzempleroj de la kvar aperintaj bulgarlingvaj eldonoj de "Mia vivo", la manuskripto de la studo "Amo kaj geedziĝo", la broŝuroj "La morto de Ĥristo Botev" kaj "Problemoj de la vilaĝo". Multaj fotoj k.a. materialoj de Ĥristovski estas konservataj en la malgranda muzea ekspozicio en lia naskodomo.

Konataj bulgaraj verkistoj petitaj de mi relabori la originalan tekston de "Mia vivo" malkonsentis fari tion dirante: "ĉiu enmiksiĝo de aliulo nur fuŝus la preskaŭ beletran freŝecon de la originalo." Mi estas profunde konvinkita, ke tiu libro povas esti utila kaj interesa legaĵo por multmilaj legantoj. Mi citos kelkajn liniojn de iu rusa oficiro, kiuj rilatas al Ostrovskij, sed kiuj tre konvenas ankaŭ pri Ĥristovski: "En pezaj momentoj, kiam estas tre malfacile labori, mi rememoras la vivon de Ostrovskij, kiamaniere li laboris superante sian malsanon. Tio helpas al mi en malfacila situacio. Oni devas konsili al la junuloj studi la vivon de similaj rimarkindaj personoj, kia Ostrovskij, imiti ilin eĉ en eta grado, entuziasmiĝante de ilia ekzemplo".

Mi deziras fini miajn notojn pri la aŭtoro de tiu ĉi libro per jenaj belegaj vortoj de la mondfama rusa verkisto Maksim Gorkij: "Ne gravas, ke vi mortis!... Sed en la kantoj pri la kuraĝaj kaj spirite fortaj homoj, vi ĉiam estos viva ekzemplo, alvoko al la fieraj homoj lukti por libereco, por lumo!"

Sofio, 1980
Nikola ALEKSIEV


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.