La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

6

Apenaŭ forpasis du neplenaj jaroj de kiam revenis de la frontoj la restintaj vivaj radotinaj soldatoj, inter ili multaj vunditoj, kaj du saltmarŝis per unu piedo, kaj en Radotina oni intense parolis pri nova milito. Avo Raŝo, kiu posedis malnovan eternan kalendaron, aŭtentikan raraĵon en la tuta subdistrikto, profetis ĉe glaso da brando en nia brandodistilejo.

– Pardonu min, tamen proksimiĝas komuna interbatalo. Sep reĝlandoj pereos. Sep reĝoj trinkigos siajn ĉevalojn ĉe Danubo. Trijara ĉevalo en sango dronos. Malsato venos, ribeloj kaj amasa mortado inter la junularo. Volu la sorto, ke mi ne estu viva ĝisatendi tion! Sep reĝlandoj pereos.

Mia avo, avo Nikola Popov, avo Ivan kaj kelkaj aliaj maljunaj viroj kaj virinoj atente lin aŭskultis, sed onklo Leko sarkasme diris:

– Pereos via ebriula kapo. Avino Paŭna venas surverŝi vin per akvo por ke vi resobriĝu!

– Ho vi, junuloj, kiom fuŝaj vi estas! – diris avo Nikola turnante sin al sia filo, onklo Leko.

Avo Raŝo ne turnis atenton al la moko kaj profetadis plu. Fakte, li profetis nur en ebria stato. Estante sobra li preferis silenti. Eble pro tio kreiĝis legendo pri lia kalendaro, ke en ĝi estas priskribita ĉio, kion la mondo devos trasuferi. Tamen la maljunulo ĝin kaŝis, kaj tial oni insidis, regalis tiun ebrian orakolon por eltiri de li la sekretojn de la estonteco.

Kiam estis tro ebria, avo Raŝo kiel plena sako falis teren. Tiam du junuloj kaptis lin sub la brakoj, kondukis lin kiel junan edzinon sur la strateto preter ni kaj gaje kriadis:

– Avino Paŭna, eliru renkonti vian knabon!

Kaj la "knabo" pendis kiel dusako, kun kapo klinita malsupren. Tio ripetiĝis ĉiun dimanĉon.

Avo Raŝo ankaŭ nun ebriiĝis. Li portis koverton da sukero, kiun li estis metinta inter la kruroj kaj, ne konsciante kion li faras, komencis kraĉi en ĝin. Iuj informis pri tio avinon Paŭna, ŝi alkuris, prenis la sukeron kaj eltirinte lian bastonon, frapis lin per ĝi. Avo Raŝo provis stariĝi, sed falegis sur feran ŝovelilon, troviĝanta proksime; ĝia tenilo saltleviĝis kaj estis preskaŭ fraponta avon Nikola sur la kapon. Oni ekridis, ekbruis. Oni forkondukis la ebrian maljunulon hejmen.

La vilaĝo estis ekscitita kaj oni ne havis emon fari ion ajn. Ĉiu izoliĝis, ne deziris havi negocajn rilatojn, penis provizi la familion per provianto, kolekti la rikolton. La drinkejoj eĉ en malgravaj festotagoj estis plenaj de vilaĝanoj, kiuj atendis novaĵojn. En la tagordo staris la politiko kaj la milito, la aliaj problemoj estis lasitaj en malantaŭa plano. Oni atendis la malbonon kun la deprimita konscio, ke oni ne povas ĝin eviti. La kamparanoj jam sciis kion signifas milito.

La tuta somero pasis en streĉo kaj maltrankvilo. Laŭ la malmultaj informoj penetrantaj en la malproksiman vilaĝeton, oni sciis, ke militas inter si du grandaj militaliancoj – Germanio kaj aŭstrio-Hungario, unuflanke, kaj Britlando, Francio kaj Rusio – aliflanke. La simpatioj de la kamparanoj estis ĉe la flanko de Rusio, sed ili ne sciis al kies flanko metos ilin la bulgara registaro. Iuj kamparanoj minacis, ke se oni sendos ilin militi kontraŭ Rusio, ili transiros al ĝia flanko.

La rikolton oni koletis rapide. Oni ne sciis en kiu tago kaj horo eksplodos la milito. Sed oni ne sukcesis kolekti la rikolton.

Memorinda tago! Ni triope kun avo kaj panjo troviĝis sur la kamparo. Ili du kolektis la maizon. Mi sidis en la veturilo kaj helpis avon dum la transporto de la maizspikoj hejmen. La tuta kamparo estis plena de rikoltantoj. Proksime al nia maizkampo blankis la ŝoseo kondukanta al la urbo. Antaŭ la vesperiĝo sur ĝi aperis du policistoj rajdantaj tiel rapide, ke el la buŝoj de la ĉevaloj falis ŝaŭmo. Tiutempe la apudaj vilaĝoj ankoraŭ ne estis ligitaj per telefona reto. Unu el la policistoj eniris la vilaĝon kaj la alia rajdis plu al vilaĝo Raŝkovo. La homoj, laborantaj proksime al la ŝoseo kaj vidintaj ĉion, ĉesis labori, levis la kapojn kaj komencis alarme paroli unu al alia en la kampoj:

– Probable oni deklaris mobilizon!

– Povas esti, ke ili venas pro alia afero – sin aŭdigis iu konsole. Sed post nelonge la preĝeja sonorilo alarme ekbatis. Tiu ĉi malbonaŭgura sonorado estis jam konata de antaŭe. Ĝi batis, batis, ĉesis por momento kaj denove batis. Sur la kamparo, kie bolis paca laboro, kuŝiĝis teruro. La kamparanoj febre ekrapidis, ekknaris veturiloj kaj ĉiuj direktiĝis al la vilaĝo. Ie ekploris virino kaj tuj ĉesis plori.

Kaj la sonorilo batis, batis...

La saman vesperon tra la tuta vilaĝo sin portis ploroj de virinoj. Hurlis hundoj. En tute neordinara tempo aŭdiĝis kokokrio. Ĉi tiu tuta terura koncerto kvazaŭ aŭguris malbonan profetaĵon. Ni, la najbaraj infanoj, kolektiĝis en la ĝardeno de Koce kaj tremante aŭskultis la plorojn de la virinoj. Ploris ankaŭ panjo pri onklo Dragan. Oni jam sciis, ke Bulgario aliĝis al la kvarŝtata alianco, kaj la frateco kun turkoj kontraŭ kiujn ni antaŭ du jaroj militis, kaj la militado kontraŭ rusoj, niaj liberigintoj el sub la kvinjarcenta osmana jugo, indignigis ankaŭ nin infanojn.

Dum ni diskutis kaj malkaŝe esprimis nian indignon, iu malbonaŭgura voĉo igis nin rigidiĝi. La eta frato de Todor eĉ kriis: "Panjo-o-o!" El la domo elsaltis la partrino de Koce kaj laŭte diris:

– Ne timu, ne timu, tio estas birdo, strigo.

Eliris niaj patrinoj, ili kolektiĝis apud la korta plektobarilo kaj komencis krucosigni. La malbonaŭgura birdo, kiu laŭ ilia opinio aŭguris morton, sidis sur iu nefinkonstruita domo en la korto de mia kuzo Marin, kie ni ludis kaj nomis ĝin "sovaĝejo", ĉar ĝi estis sen mastro. La birdo ankoraŭfoje kriis kaj forflugis ien. Ni enhejmiĝis, kvankam mi tion faris kontraŭvole, pro la plorado de panjo.

La sekvan tagon la junaj viroj denove forveturis al la novaj frontoj, akompanataj de plorantaj virinoj. Rekomenciĝis rekvizicioj. La virinoj prenis la plugilojn kaj anstataŭis la virojn. Sed nun la milito daŭris senfine longe. La soldatoj revenadis forpermese. Per siaj fusiloj ili jam de malproksime salutis salve la vilaĝon. La infanoj ekkuregis renkonti ilin kaj kolektis kuglingojn. Revenis forpermese fraŭloj, edziĝis kaj denove reiris al la fronto. Sed la plimulto ne deziris edziĝi kaj preferis atendi la militfinon. Atendis ankaŭ la fraŭlinoj kaj la unuan fojon en la vilaĝo aperis fraŭlinoj aĝaj pli ol dudek jarojn. Ĉiujare oni varbis en la vilaĝo rekrutojn kaj post mallonga ekzercado direktis ilin al la fronto. En la butikoj mankis vivnecesaj varoj – salo, petrolo, sukero estis distribuataj kiel hostio fare de la komitato ĉe la komunumo, kaj la kotonfadenoj malaperis. La fraŭlinoj ne plu povis prepari geedziĝajn doto-tolaĵojn, kaj multaj homoj ne plu posedis subvestojn. Ĉie oni aŭskultis nur la vorton "paco". Cirkulis legendoj pri novenaskitoj, kiuj tuj ekparolis kaj diris je kiu dato estos proklamita la paco. Sed la limdatoj pasis, tamen paco ne venis. Antaŭ la komunumejo amasiĝis virinoj senpacience atendantaj ricevi leteron de la fronto. La leterportisto ne bezonis disporti la leterojn al la domoj; li disdonadis ilin rekte de sur la komunuma sojlo. Kaj jam tie ĉi iu virino komencis vekrii, informiĝante ke ŝia edzo "translokiĝis" al iu konato, jam forpasinta. Pro la severa cenzuro oni tiamaniere informis pri mortigitaj soldatoj. Plej ofte la informojn pri mortigitoj alportis forpermesitoj. Iufoje la informoj ne estis ĝustaj kaj la priplorataj soldatoj reviviĝis. Sed en sia plumulto ili estis ĝustaj kaj oni priploris en la vilaĝa tombejo la mortintojn, kies ostoj kuŝis ie malproksime ĉe la kurbiĝo de rivero ĉerna, apud Saloniko, Tutrakan, Prut (Makedonio, Trakio kaj Dobruĝo) jam estis liberigitaj kaj troviĝis en niaj manoj, sed la soldatoj ne revenadis, la milito pludaŭris.

Oni rekviziciis ankaŭ niajn bovojn kaj la veturilon, – kiujn mia avo akompanis dum la Interaliancana milito kaj ruinigis sian sanon. La veturilo estis nova kun solidaj radringoj. Mia avo eligis el la stabo la malnovan lignan veturilon sen radringoj kaj ĝin riparis. Li aĉetis kaj ŝanĝis kelkajn bubalinojn, sed ne sukcesis elekti bonan paron por jungado. Iuj bubalinoj estis malsanaj, aliaj – elĉerpitaj pro troa laborado, kun unu reno, ree aliaj – sterilaj. Multe da kolero kaj da malagrablaĵoj havis mia avo pri tiuj bubalinoj. Finfine li sukcesis kombini paron da sanaj, sed unu el ili estis tro malforta. Ni havis ankaŭ bovinon kun bovido. La unuan jaron de la milito oni rekviziciis la bovidon, la duan – ankaŭ kaj la trian – la bovinon mem. Oni pagis por ĉiu bruto cent-ducent levojn, dum la brutoj plikariĝis kaj atingis du mil levojn pokape. Avo kaj panjo plugis la agron. Jen li kaptas la plugilon, jen ŝi. Sed la fortoj de la maljunulo ĉiutage malgrandiĝis kaj li preferis konduki la bubalinojn dum panjo tenis la plugilon. Mi restis hejme, nutris la etajn kokidojn kaj legis dum la tuta tago. Panjo preparis al mi lignon apud la fajrujo kaj purigis la fazeolon. Ĉe la vesperiĝo mi ekbruligis fajron kaj kuiris la fazeolon. Kiam avo kaj panjo revenis lacegaj de la peza ne-laŭpova laboro, la vespermanĝo estis preskaŭ preta.

Tiutempe mi legis plejparte gazetojn kaj librojn, kiam mi disponis pri ili. Panjo donis monon al la najbaro Ceko Georginov, patro de Petko, por abonigi min al iu gazeto, sed li min trompis, donante al mi legi lian propran ekzempleron de gazeto "Narodni prava" (Popolaj Rajtoj), organo de la Liberala Partio.Li servis en la urbo, en la forst-administrejo, kaj revenis vilaĝen du-tri fojojn semajne. Reveninte, li alportis al mi tutan faskon da malpuraj gazetoj, kiujn mi legis ĝis sinforgeso. Mi legis la militkomunikojn pri la heroaĵoj de Esĉwege (Eŝvege) kaj aliaj, nun plene forgesitaj.

Mia patro ne plu skribis – la poŝto por Ameriko estis ĉesigita. Ni ne povis informiĝi ĉu li estas viva, nek li povis ekscii ion ajn pri ni. Dum la dua militjaro la familioj de Koce kaj mia kuzo Marin transloĝiĝis al Sofio, kie iliaj patroj laboris, kaj la familio de Todor – al fervojstacio Mezdra. Tie miaj infanamikoj daŭrigis sian lernadon – Koce kaj Marin en progimnazio kaj poste – en la mekanika-teknika lernejo, kaj Tedor kontentiĝis nur per la progimnazio. Iliaj domoj en la vilaĝo restis neloĝataj. La domon de Todor-familio, de kiu mi ricevis ŝlosilon de unu ĉambro, ni komencis uzi por kaŝi grenon ĉar tra la vilaĝoj pasis milittaĉmentoj serĉantaj kaŝitan grenon. Ili kunportis longajn ferstangojn, per kiuj ili trapikadis ĉion en la pajlotenejoj. Oni lasis ducent-tricent gramojn por ĉiu persono kaj ĉion ceteran konfiskis. Kaj tiutempe la soldatoj konsumis panon, similan al kiu la kamparanoj ne donis eĉ al siaj hundoj. Iun tagon vizitis nin hejme mia onklo de la najbara vilaĝo, veninta de la fronto forpermese, kaj montris al ni la panon, konsumatan de la soldatoj. Ĝi ne estis pano, sed ia miksaĵo el brano kaj maizstumpoj, sen la grajnoj.

Komence de la tria militjaro okazis kun mi evento, pri kiu mi poste ĉiam hontis. La najbaro, onklo Evtim, posedanta tiom multe da libroj en sia kesto, dezirante fari al mi komplezon, donacis al mi komplekton da malnovaj ludkartoj por aŭgurado de iu mistera franca astronomo Kseni Horoskopo. El la antaŭparolo estis neklare kiamaniere tiu kartaro fariĝis konata al la socio. Onklo Evtim instruis al mi aŭguri per la kartaro. Unue li aŭguris al mi. Mi eltiris kelkajn numerojn, el kiuj mi memoras jenon:

"En via vivo estas malagrabla ĉagreno. Ĝi venenis vian junecon kaj ankoraŭ longe malhelpos al vi. Nur en la fino de via vivo vi estiĝos gaja".

Tiu ĉi aŭguro mirigis min, sed poste hejme mi disĵetis ankoraŭ kelkfoje la kartojn kaj dum ĉiu disĵeto ilia aŭguro estis malsama. Do, la kartoj ne estis seneraraj.

Komence venis aŭguri al mi nur virinoj kaj knabinoj el nia kvartalo. La kartoj de onklo Evtim kapablis aŭguri tiom, kiom la etema kalendaro de avo Raŝo. Sed, pro la milita tempo jam en la unua semajno amase komencis viziti min la virinoj de la tuta vilaĝo. Kaj ne nur ili: mian domon invadis virinoj kaj fraŭlinoj el la najbaraj vilaĝoj. Venis ankaŭ la instruistinoj. Forpermesitaj soldatoj venis por ke mi aŭguru al ili, sed plimulto el ili pro la fraŭlinoj – por aŭdi kion la kartoj aŭguros al ili. Sed la fraŭlinoj sin ĝenis kaj ne deziris aŭguradon en ilia ĉeesto.Vintre kaj printempe la malvasta kaj malluma ĉambro ĉiutage estis plenplena de homoj. Iuj eliris, aliaj alvenis. Restis nur mallarĝa vojeto – de la forno al la pordo, por ebligi al panjo pasi kaj kuiri la manĝaĵon. Matene mi apenaŭ sukcesis lavi min kaj la klientoj alvenis. Ni metis sur la planko malaltan manĝotablon, mi krucis la piedojn laŭ turka maniero kaj centfoje disĵetis la kartojn. Tagmeze dum ni tagmanĝis, la klientoj atendis.Tiamaniere – ĝis vesperiĝo. Oni donis al mi groŝon por ĉiu aŭguro. Sed iuj eskapis pagante nenion. Ĝuste tiam oni emisiis nekalkuleblan kvanton da plumbo-moneroj kaj la mono senvaloriĝis. Mi kolektis tutan sakon da groŝoj, sed mankis io ajn aĉetebla.

Komence tiu afero distris min, mi eĉ ĝojis. Sed poste ĝi estiĝis al mi teda kaj eĉ malamata. Precipe kiam alvenis la printempo kaj mi volis eliri eksteren, je suno kaj aero. Ĵus mi estis elirinta sur la strato aŭ en la gardeno de familio Todorov kaj jen grupo el iu vilaĝo alvenis. Mi ne deziris enveni, sed panjo komencis persvadi min: "Ĉu estas eble agi tiel? La homoj venas de tre malproksima vilaĝo!" Mi revenis, sed kun malamo al la vizitantoj. En la somero pro la laborsezono oni vizitis min nur en festo-tagoj. Sed en la sekvaj aŭtuno aŭ vintro, lastaj de la milito, oni denove komencis are viziti min. Precipe multaj homoj venis en Pasko, en tagoj de Dipatrino kaj de ĉefanĝelo Mikaelo, kiam okazis la vilaĝa foirfesto. Tiam ankaŭ mi deziris eliri almenaŭ sur la strato por vidi homojn, sed vidinte min oni tuj diris:

– Ha, jen la knabo, kiu aŭguras. Bonvolu aŭguri al ni, knabo!

Kaj ili eniris dekope en la korton kaj hejmen. Ĵus mi finis la aŭguradon kaj deziris eliri, venis aliaj. Fojfoje mi provis aŭguri sur la korto, sed la kartoj estis maldikaj kaj malpezaj, ili kurbiĝis pro la suno kaj la vento ilin forportis.

La laboron mi plenumis meĥanike kaj jam antaŭe mi ne kredis al tio, kion aŭguris la kartoj. Sed la aliaj kredis. Kiom granda estas la malklereco de nia popolo! Venis ankaŭ inteligentaj personoj por aŭgurado. Simpluloj komentis la aŭgurojn tiel, kiel al ili konvenis. Al fraŭlinoj el vilaĝo Litakovo mi aŭguris, ke por ili estas preparata granda ofero. En ilia domo okazis murdo kaj la tuta vilaĝanaro venis al mi por aŭgurado, ĉar la kartoj ja profetis, ke en la domo okazos rnortigo!

Fine de la milito soldatoj komencis pagi per bankbiletoj de unu levo kaj iom post iom ankaŭ virinoj faris tiel. La mono konstante senvaloriĝis.

La multekosteco kreskis de tago al tago, sed mankis aĉeteblaj varoj, kaj la monon, kiun ni ricevis kontraŭ vendado de butero, ovoj, kokoj, brando, ŝafidoj, iom da tritiko kaj maizo, panjo kolektadis.

Ŝi jam estis kolektinta mil levojn, kaj ni opinias, ke tio prezentas grandan sumon. La hejmelspezoj ege malaltiĝis – ni restis nur tri personoj. Dum tiuj jaroj mia patrino la unuan fojon malrespektis la religian superstiĉon ŝin katenantan, kaj komencis doni al mi malfastajn manĝaĵojn dum fastotagoj. Rezulte de tio mi ne rajtis viziti la preĝejon por akcepti komunion. Foje antaŭ Pasko, se mi ne eraras en la Palmodimanĉo, ŝi invitis pastron Cvetko veni hejmen por min komunii, tamen li forgesis veni. Ĝis la dekdua horo mi malsatis, atendante lin. Panjo iris al lia domo por kontroli ĉu li revenis el la preĝejo. Poste ŝi prenis min per la brakoj kaj min portis al li. Sed li malvolonte okupiĝis pri tiu afero kaj malice riproĉis unu el siaj filinoj, ĉar ŝi donis al li malpuran vazon. Panjo komprenis ĉion, reprenis min per la brakoj kaj dum la tuta returna vojo ploris. Poste ŝi donis al mi manĝaĵon dirante:

– Prenu kaj manĝu, en tiu ĉi mondo vi jam sufiĉe fastadis. Mi neniam plu igos vin fasti. Neniam plu mi donos al vi komunion. Se dio volis, ke vi komuniiĝu kaj vizitu preĝejon, li devis krei vin kiel la ceterajn homojn.

De tiam mi komencis almenaŭ normale min nutri. Kiam oni buĉis kokinon, preparis viandan manĝaĵon, lasis la pliparton de la viando al mi. Oni kuiris al mi ovojn, donis lakton, kiam ni tion havis.

Mia avo estis mobilizita tri fojojn transporti farunon de fervojstacio Mezdra al urbo Botevgrad, tiam nomata Orĥanie. De la komunumo oni donis al li fortan bubalinon (ĉar unu el la niaj estis malforta) kaj veturilon kun ferringoj, kaj li iris kun kvardek-kvindek personoj mobilizitaj el diversaj vilaĝoj. La veturado daŭris tri tagojn. Estis belaj someraj tagoj. Kun kia ĝojo mi veturis la unuan kaj la duan fojojn! Mi, estinte kvinjarulo, estis jam veturinta, tamen mi havis malklaran imagon pri ĉio vidita, kvazaŭ ĝi estus sonĝo. Nun antaŭ mi malkovriĝis nekonataj vilaĝoj, lokoj, altaj rokoj, montopintoj, arbaroj. Kiam ni suriris la ŝoseon en la loko Ravna kaj mi vidis senfinajn telegrafajn dratojn kaj izolilojn, tio liveris al mi neniam travivitan ĝojon. Sed tiu ĝojo fariĝis senfina, kiam antaŭ mi ekbrilis la kvietaj akvoj de la belega Iskar-rivero. Sur la transa bordo kuregis kun tondrado, fumo kaj fajfado la vagonaro venanta de Sofio. Mi rigardis, rigardis kaj ne povis ĝissate rigardi. Al mi ŝajnis, ke mi ĝis nun kreskis en iu arbaro, ke mi estas sovaĝulo, izolita disde la vasta mondo, ke mi nenion scias kaj konas. Mi enviis la homojn, kiuj vivas tie ĉi, ĉiutage rigardas riveron kaj veturas per trajno.

Ni proksimiĝis al Iskar, fluanta tuj apud la vojo en profunda abismo. Sur la vojo preter la abismo staris vico da ŝtonoj, enigitaj en la teron. Ankaŭ avo sidis en la veturilo. La bubalinoj ne harmoniis unu kun la alia kaj la veturilo iris zigzage de unu vojflanko al la alia. Kiam ni preskaŭ pendis super la abismo, terurego kaptis min. Se la veturilo falus en la abismon, nenio restus kaj el ĝi kaj el ni.

En Mezdra nin akceptis mia kamarado Todor. Ni tranoktis ĉe li. En la stacidomo alvenis vagonaroj plenaj de soldatoj. Iuj el la soldatoj sidis eĉ sur la tegmentoj de la vagonoj. Ĉie en la stacio moviĝis soldatoj kaj oficiroj. La sekvan tagon frumatene ni iris ŝarĝi. Apud la tenejo gardis soldato kun pafilo. Li ĉirkaŭrigardis atente, proksimiĝis al la veturilo, en kiu nur mi restis sola, kaj diris petege:

– Karuleto de onklo, se vi havas, donu al mi iom da pano!

Mi malligis la saketon, rompis panpecon kaj elprenis ankaŭ fromaĝon envolvitan en tuko.

– Ne necesas, ne necesas – diris la soldato, prenante la panon, kiun li kaŝis sub la jakon kaj rapide malproksimiĝis.

Li defendis la patrolandon, kiu ne kapablis lin nutri. Oni malpermesis al li ankaŭ almozpeti panon, tial li time ĉirkaŭrigardis proksimiĝante al la veturilo kaj kaŝis la panon. Mi kompatis lin kaj sentis ĝojon, ke mi havis okazon helpi suferantan homon.

Nia karavano da kvardek-kvindek veturiloj direktiĝis al urbo Orĥanie. En la loko Ravna jam vesperiĝis kaj ni tranoktis tie. Estis varma somera nokto, sed la veturigistoj ekbruligis fajrojn kaj kolektiĝis ĉirkaŭ ilin en grupoj, laŭ la vilaĝdeveno. Ili rakontis cinikajn popolfabelojn, pri kiuj mi hontis, sed neniu konsideris mian ĉeeston. Ni vespermanĝis sekan panon kaj fromaĝon, mi dormis sur la veturilo, kaj mia avo sin volvis per la dika lana surtuto kaj dormis sur la herbejo. La sekvan matenon, tre frue, ni ekveturis sur alia ŝoseo trapasanta la vilaĝojn Novaĉene kaj Skravena. La suno montriĝis de malantaŭ iu montosupro kaj al mi ŝajnis, ke ĝi aperas de okcidento. Mi provis orientiĝi, sed ne sukcesis. Apenaŭ post kiam ni pasis tiun ĉi lokon, la suno okupis sian normalan pozicion. Ni malŝarĝis la veturilon en Orĥanie kaj ekveturis al nia vilaĝo. Avo denove supreniris la malplenan veturilon, ĉar li estis tre laca pro la veturado. Mi endormiĝis en la veturilo. Post certa tempo min vekis krioj kaj nekutimaj movoj de la veturilo. Kiam mi vekiĝis ĝi jam estis droninta ĝis la aksoj en iu marĉo centon da metroj flanke de la vojo. La ceteraj veturigistoj estis sur la ŝoseo kaj kelkaj jam kuris al ni. La bubalinoj ekflamintaj pro varmego, vidante la grandan marĉon kun klara akvo, plena de hirudoj, kuris al ĝi, mia avo, kiu sidis en la veturilo ne povis ilin haltigi. Ili kuŝiĝis jungite en la marĉo, avo ilin bategis per la pikbastono, kaj la veturigistoj kriis de la bordo.

Ekzistis danĝero pri renversiĝo de la veturilo en la marĉo. Fin-fine kun granda peno la veturilo estis eltirita el la marĉo sen ke ni malsekiĝis. Plue sur la vojo ni estis objekto de ŝercoj de la veturigistoj, kaj avo, koleriĝinte, konstante pikis la postaĵojn de la bubalinoj per la pikbastono.

Ĉiuj ĉi aventuroj, se eĉ ligitaj kun danĝeroj, ĝojigis min. Tamen post tiuj du veturadoj, kune kun la ĝojo pro tio, kion mi vidis, mian animon obsedis senfina angoro. Mi komprenis kiom vasta kaj interesa estas la mondo kaj kiom senhelpa estas mia situacio. Mi komprenis, ke ĝis la morto mem mi restos en la vilaĝo kaj ke nenion mi vidos en la mondo. Akriĝis mia intereso al la geografio. Mi tralegis ĉiujn librojn de geografio ĝis la oka klaso. Ili grandigis miajn konojn kaj samtempe mian pasian deziron vidi tiujn landojn. Tiam hazarde trafis miajn manojn kelkaj romanoj de Tomas Mine Reid (elparolu Majn Rid), kiujn mi legis kun granda ĝuo kaj ĝojo, kiel dum la tralego de "Robinson". Anstataŭ mia fizika senpovo kaj kondamniteco komencis evolui mia fantazio. En mia fantazio mi vidis min en tiuj ekzotikaj landoj, mi imagis ties montarojn kaj ebenaĵojn, la mirinde belan flaŭron kaj faŭnon. Mi komencis estiĝi revulo. Sed en mia animo restis la antaŭa malkontentiĝo pro la nerealeco de miaj revoj. Tio estis la unua kunpuŝiĝo kun la realaĵo, la unua manifestiĝo de mia angoro pro mia unika stato, kiu min korodos dum la tuta vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.