La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

4

En la somero de 1913 eksplodis la Interaliancana Milito kaj en la vilaĝon denove komencis alventi informoj pri mortigitoj. Oni rekviziciis la veturilon kaj la bovojn de nia familio. Mia avo ne volis konfidi al alia persono ilian prizorgadon kaj li, sepdekjarulo, decidiĝis aliĝi al la soldatoj de la armea veturilaro. Hejme restis nur la virinoj kaj la infanoj. Avinjo de tago al tago senfortiĝis, ŝi ne havis la eblon observi dieton, kaj ŝia sanstato pli kaj pli malboniĝis. Ŝvelis ŝia ventro, kaj ankaŭ la vizaĝo. Ŝi treniĝis tra la korto kvazaŭ bategita kaj serĉis lokon, kie ŝi povus varmiĝi en la suno. Panjo sola devis zorgi pri la kampara kaj hejma laboro. Mi vartis la etulinon, kiu estis tre kaprica. Parencoj helpis nin, kolektis la garbojn, la fojnon. Tiutempe en la vilaĝo kuris nova alarma onidiro: "Venas rumanoj!" Tra la vilaĝo cirkulis famo pri mortigoj, rabado de nutraĵoj, domobjektoj, perfortado super virinoj. Kelkaj knabinoj fuĝis al la montara vilaĝo Osenov Lak, tamen la rumanoj jam alvenis en la vilaĝon. Najbaroj kaj parencoj kolektiĝis iun vesperon ĉe ni por interkonsiliĝi kaj decidis kaŝi en nian kelon vestojn kaj aliajn valoraĵojn, littolaĵon, masonante kaj kamuflante la enirejon. En la nokto ili altrenis ĉion: mia onklino alportis ankaŭ la fusilon de onklo Dragan, kaj la sekvan matenon ŝtopis la enirejon per ŝtipoj, ŝtonoj kaj super ilin amasigis teron. Tamen ĉiu atentema homo, observante la tegmento-vizieron, laŭ la plilongigo kaj la traboj prezentantaj kvazaŭ vestiblon, povus malkovri, ke tie ĉi ekzistas enirejo kaj pordo. Feliĉe, la rumanoj ne rabis alion krom nutraĵoj, al ni venis neniu rumano, kaj la kaŝejo evidentiĝis nenecesa.

Post kelkaj tagoj la rumanoj amase invadis Radotina. Ili promesis monon kontraŭ kokinoj, sed nenion pagis. Mi iris kun la ceteraj infanoj sur la vilaĝa placo, rigardis ilin. Iun tagon ili kolektis ĉiujn brutojn pelatajn de la vilaĝa paŝtisto al la paŝtejo; bubalan viandon ili ne konsumis. Tie ĉi troviĝis ankaŭ nia juna bovino – nigra kun blanka strio surdorse simila al serpento. Mi tuj rekonis ĝin. Tie ĉi troviĝis ankaŭ la du bovoj de avo Ivan Najdenov, kiu ankoraŭ ne revenis de la fronto. Oni elpelis la brutaron en la lernejan korton kaj fermis la pordon, postenigante kelkajn soldatojn kun bajonetoj sur la fusiloj. Venis multaj virinoj kaj amasiĝis ĉirkaŭ la korto. Grupe ili ĉirkaŭis la vilaĝestron Sava Markov kaj petis lin klopodi pri redono de iliaj brutoj. La virinoj ploris. Sed la vilaĝestro senhelpe parolis: "Kion entrepreni karuloj, neniu obeas min, ni ne komprenas unu la alian ankaŭ lingve". La rumanoj prenis de la butiko ŝnuregojn, tranĉis ilin per sabro kaj kunligis la brutojn je la kornoj popare. Poste la oficiro surrajdis la ĉevalon, svingis la sabron kaj per laŭta voĉo kriis iun komandon en fremda lingvo. La pordo de la lerneja korto malfermiĝis, oni elkondukis la brutaron sur la placon, la soldatoj ĝin pelis laŭ la strato meze de polvonuboj, kovrintaj ĉion. La virinoj unuvoĉe ekploris, sed neniu turnis atenton al ili. Panjo ankoraŭ ne sciis, ke ankaŭ nia juna bovino estis forkondukita. La saman vesperon kiam mi informis ŝin, ankaŭ ŝi ploris. Restis al ni nur la maljuna bovino, kiu ne eliris kun la vilaĝa paŝtisto tiun tagon.

Okazis io ankoraŭ pli malbona. Iun vesperon panjo petis onklon Trifon, ĵus revinintan de la fronto, transporti per siaj bovoj kaj veturilo fojnon de la brutejo, ĉar alimaniere la rumanoj forrabos ĝin. Ili du atingis per la veturilo la randon de la vilaĝo, sed ilin renkontis rumanoj, venintaj trovi iun veturilon. Ili rekviziciis la veturilon kaj revenigis ĝin al la vilaĝa placo. Onklo ektimis, konsterniĝis – oni rekviziciis lian veturilon kun la bovoj, trenos lin kun si kiu scias kien, kaj ne sciate ĉu oni redonos la bovojn. Panjo sentis sin kulpa, ke ŝi kaŭzis tiun ĉi malfeliĉon. Venis al ŝi en la kapon la ideo alporti min al la placo, por ke mi elpetu la veturilon. Panjo alportis min en siaj brakoj kaj min lasis apud la veturilo, poste proksimiĝis al la suboficiro kaj komencis peti lin lasi la veturilon, ĉar se oni ĝin forkondukus, ŝi ne havos per kio labori kaj nutri sian kriplan filon. La rumano nenion komprenis, rigardis al ni kompate, kaj mi pro honto kaŝiĝis malantaŭ la veturilon. Panjo estis komisiinta al mi plori, sed mi ne ploremis. Kaj tamen mi frotis la okulojn. La rumano mangestis kaj ion diris. La soldato staranta antaŭ la bovinoj deflankiĝis, onklo Trifon kaptis iliajn kondukilojn, panjo metis min sur la veturilon, kaj kiam ni malproksimiĝis de la placo ili ambaŭ ekspiris kun faciliĝo. Kvazaŭ ŝarĝo demetiĝis de liaj ŝultroj. Mi faris gravan laboron.

Nia armeo alportis de la turka armeo ĥoleron, kontaĝis ĝin al la rumanoj, kiuj ĝin transportis al la apudaj vilaĝoj. Ili tiel amase mortadis, ke oni faris specialan rumanan tombejon. La ĥolero komencis furiozi ankaŭ en nia vilaĝo kaj ekstermi junajn kaj maljunajn. La medicina flegado estis nesufiĉa. Oni ektimis, kaj kiam sur la strato pasis ĉaro kun mortinto akompanata nur de la komunumaj entombigistoj, ĉiuj diskuris kiel frenezuloj. Ĉiu odoris je ajlo. La kortoj estis ŝprucigitaj per kalkolakto. Sed malgraŭ tiuj antaŭzorgoj la ĥolero pereigis multajn homojn kaj fermis ne nur unu domon. La ĥolero kaptis ankaŭ panjon. Ŝi malsaniĝis grave kaj timigis nin. Jam la saman tagon posttagmeze ŝi fartis tre malbone. Diris al ni, ke ŝi mortos kaj komencis instrui al mi kiamaniere prizorgi Ganka. Ni, starante paŝon de ŝi, ploris, avinjo ploris apud la kameno, kaj panjo tordiĝis kiel serpento kaj vomis. Onklo Dragan, kiu estis reveninta de la fronto, urĝe venigis kuraciston el la najbara vilaĝo. Li donis al panjo ion, lasis karbolan akvon por profilakto kaj tuj foriris. Oni kvarantenigis la domon kaj ne permesis al ni eliri ekster la kortopordon. Panjo supervivis la krizon kaj post kelkaj tagoj resaniĝis. Alia familiano ne malsaniĝis.

Fine de la sama somero iu ĉifonvestita, harabunda skeleto eniris la korton; en lia persono ni apenaŭ povis rekoni avon. Lia ege kaduka eksteraĵo timigis nin. Li revenigis la veturilon kaj la bovojn, sed tute difektis sin mem. Oni apenaŭ purigis lin de pedikoj. Tutan semajnon li ne povis restariĝi, ne kapablis manĝi. Poste li komencis resaniĝi, sed liaj antaŭaj fortoj ne restariĝis. Li ne plu sidiĝis sur seĝon, sed kaŭris apogante al ĝi sian lumbon, kiu lin doloris. Se li ne interparolis kun iu, li tuj endormiĝis kaj lia pipo falis teren. Panjo observis lin kun timo, ĉar ŝi komprenis, ke la tuta laboro falos sur ŝin. Kiam li estis maldorma, li rakontis pri siaj suferoj dum la milito, kiel ili veturis de Carevo Selo al la landlimo, kiel li devis jungi la bovojn laŭ komando, kaj mi kun nemalfortiĝanta intereso aŭskultis lin. Lia karaktero iom post iom mildiĝis. Lia sanstato malrapide pliboniĝis. Mia avinjo tamen fartis tre malbone. Komence de la printempo ŝi tute konsumiĝis, kuŝiĝis en la liton kaj sin preparis morti.

En la sekvaj vintro kaj aŭtuno nova plago trafis la vilaĝon – la skarlatino komencis falĉi adoleskantojn kaj infanojn. Pro ĝi oni ne submetiĝis al rigora kvaranteno, kiel ĉe ĥolero. La vilaĝanoj ne kredis, ke ĝi estas infekta malsano kaj plenumis la direktivojn de la medicinaj organoj malrespekteme. Antaŭ la domoj, kie kuŝis malsanulo, mankis gardisto, la viroj daŭre laboris plu en la kamparo. Nur kiam oni informiĝis ke venos la helpkuracisto el la najbara vilaĝo fari revizion, oni postenigis kelkajn personojn kun stangoj enmane por gardi antaŭ infektaj domoj. Kiam la helpkuracisto akompanata de la vilaĝestro preterpasis la infektan domon kaj direktiĝis al alia, la gardisto de la koncema domo kuris tra legomĝardenoj kaj plektobariloj por antaŭveni kaj gardostari ĉe la pordo. La helpkuracisto ne povis rekoni lin. Ĉio estis en ordo. Tamen rezulte de tio malsaniĝis ĉirkaŭ sepdek personoj, kaj la plimulto el ili forpasis.

Denove la flugilo de la morto ekpendis super nia domo. Unue mortis avinjo. Ŝia forpaso ne kaŭzis al mi grandan malĝojon, ĉar mi estis jam kutimiĝinta al la penso, ke ŝi forpasos. Tamen ankaŭ mi kaj mia fratineto malsaniĝis de skarlatino. Mia sanstato ne estis danĝera, malgraŭ ke mi longe kuŝis, ĉar je la maldekstra flanko sub la orelo aperis ŝvelaĵo plena de puso.

Tamen ĉe mia fratineto aperis ŝvelaĵoj en la gorĝo kaj ŝin sufokis. Ŝi apenaŭ eligis malklarajn sonojn. Pro timo mia patrino venigis hejmen kelkajn virinojn, kiuj surmetis en la gorĝon de la malsanulino poreon kaj sukeron.

Dolorige fiksiĝis en mia memoro la tago, kiam ŝi mortis.

Ni kuŝis en unu lito. Mi kuntiriĝis en unu rando de la lito, la knabineto – je la kontraŭa. Ŝi kuŝis senmove kun fermitaj okuloj. Panjo sidis ĉe la lito apud ŝi, kaj ĉirkaŭe virinoj vane volis helpi. En iu momento la malsana infano singultis kaj sin streĉis rigida. Panjo kriis: "Panjo mia, ŝi mortis!" Sed iu el la virinoj riproĉis ŝin, dirante, ke la knabineto ne mortis. Ĉiuj virinoj ariĝis apud la lito kaj komencis palpadi ŝiajn manojn, piedojn, kiuj post nelonge komencis malvarmiĝi. Panjo kriadis per plena voĉo kaj eliris eksteren. Post ŝin elkuris du virinoj. Venis najbarinoj, onklo Dragan kaj aliaj parencoj. Mi plore krietis en la angulo de la lito. Oni banis la etulinon, revestis ŝin per la nova bunta robeto kaj metis ŝin sur la liton de avo apud la fenestro de la ĉambro, en kiu forpasis antaŭ kelkaj tagoj avinjo.

La knabineto aspektis dormanta. Oni ekbruligis kandelojn, ekodoris je incenso kaj en la ĉambro la aero fariĝis sufoka. La virinoj restis dum kelka tempo kaj disiris. Restis nur unu, sed ankaŭ ŝi en iu momento forlasis dum kelkaj minutoj la ĉambron. Panjo ploris ie ekstere. En la ĉambro restis nur mi kaj la mortinta fratineto. Mi rigardis ŝin lumigitan de la brulantaj kandeloj. Ŝi estis belega en la bunta robeto kaj al mi ŝajnis ke ŝi leviĝos de sur la lito kaj ekkrios: "Panjo!" Sed ŝi kuŝis senmove.

Post kelka tempo en la ĉambron sin enŝovis mia avo. Li estis vestita per sia nova kostumo. Li demetis sian ĉapon, ekbruligis kandelon, rigardis fikse la mortinton kaj diris per tremanta, afliktita voĉo:

– Kien vi direktiĝis, karulino de avo?

Li kliniĝis kaj multfoje kisis la malvarman, mortan frunteton, ripetante ĉiam la samajn vortojn.

Ĝis tiam mi neniam vidis avon plori, kaj tio tiel forte impresis min, ke mi puŝis mian kapon en la kusenon kaj ankaŭ mi ekploris. Sed regata de sia malĝojo li ne aŭdis min.

La sekvan tagon, dum la enterigo, la vetero estis nuba, malhela. Ni ne posedis fotaĵon de la morta infano kaj panjo deziris ke oni fotu ŝin mortinta. Oni vokis fotiston. La malgranda kesto estis starigita apud la ŝtonoj de la neloĝata konstruaĵo. Ĉirkaŭe viciĝis la malmultaj virinoj venintaj al la enterigo, onklo kaj avo. Oni vestis min per mia nova pantalono kaj elportis ankaŭ min. La kisto sub la orelo estis sufiĉe granda, mi estis tre malfortiĝinta, mi sentis malvarmon. La fotado ne sukcesis pro la malbona vetero, tamen la fotisto prenis sian monon. Poste oni revenigis min en la malluman ĉambron kaj la ceteraj partoprenis la enterigon.

Ni restis nur triope – avo, panjo kaj mi. Panjo ne ĉesis plori kaj, aŭskultante ŝin, mia avo ploris kun ŝi senvoĉe. Fojfoje li aŭdigis sin: "Sufiĉe, sufiĉe! sufiĉe jam!"

Mia restariĝo pasis malrapide. La kisto ne krevis. Avo alportis al mi ian medikamenton, kiun li aĉetis de la vilaĝa butikisto. Iun vesperon oni metis ĝin sur la kiston kaj dumnokte ĝi krevis, puso fluis eĉ sur la dorso. La kisto puriĝis, sed puso fluis plu. Iun tagon, ludante sur la korto kun la hundo, ĝi saltis sur min, ektuŝis min per sia piedo sub la orelo kaj deŝiris la tutan haŭton, sub kiu troviĝis la puso. La haŭto ekpendis malsupren kaj sango surverŝis min. Mi kriegis per plena voĉo. Alkuris panjo, kiu ege ektimis pro la sango, regluis la haŭton iel ajn kaj min bandaĝis. Ŝi ege riproĉis min, kaj la hundo ricevis bastonbatojn. Post tio la histo pusis tutan jaron kaj postlasis al mi grandan cikatron, kiun mi portos ĝis la tombo.

Venis la printempo. Ĉiuj vilaĝanoj iris labori sur la kamparo. Sed super nia domo pendis malĝojo. Sur la korta pordo flirtis du nigraj flagoj. Ekbriletis iom da ĝojo nur kiam alvenis letero de mia patro. Li estis en Toronto, Kanado. En la koverto li ĉe-metis kolorajn bildkartojn, kiujn mi ege amis. Ĝis tiam en nia domo neniam estis io simila. Mi ĉiam montris la bildkartojn al miaj kamaradetoj kaj ankaŭ ili ĝojis pri la bildoj. Ni informis la patron pri la morto de avinjo kaj Ganka. Li skribis konsolajn leterojn, sed ili ne kapablis konsoli panjon. Mia avo komencis prepari la plugilon kaj la erpilon. La mortintoj – mortintaj, sed la vivantoj devis nutriĝi. Kaj mia avo kaj panjo rekomencis la kamparan laboron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.