La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MIA VIVO

Aŭtoro: Trifon Ĥristovski

©2026 Geo

La Enhavo

    5

Dum tiu ĉi aŭtuno por unua fojo mi eksentis mian ekskluzivan staton, kaj mia senzorga koro kuntiriĝis pro angoro. Miaj kamaradoj, kvankam malfrue, pro milito kaj epidemioj, komencis vizitadi la lernejon kaj mi restis sola. Multajn horojn mi atendadis ĉe la strata pordo ilian liberiĝon de lernej-okupoj por ilin vidi kaj priĝoji. Sed ili ne plu haltis ĉe mi por ludi. Al mi ŝajnis, ke ili fariĝis iel fieraj. Ili haltis por momento por montri al mi la ardezojn kun la skribitaĵo, rapidis enhejmiĝi por manĝi kaj denove iri al la lernejo. La lernejo fariĝis por mi nerealigebla revo. Preterpasante ĝin kun mia avo per la veturilo survoje al la grenkampo, mi rigardis al la malalta blanka konstruaĵo kiel pekulo, al kiu estas malpermesate eniri la paradizon.

Mi angoris, kaj la ŝanĝiĝo de mia humoro ne restis nerimarkita de avo kaj panjo. lun vesperon post interkonsiliĝo ili decidis porti min al la lernejo, kvankam neregule, ĝis mi lernos legi -"por sin distri". Mi ĉeestis tiun konsiliĝon, kvankam sen voĉ-rajto. Dum la nokto mi ne povis endormiĝi pro ĝojo. Mi ekdormas iomete kaj subite vekiĝas. Io ĝoja plenigis mian tutan estaĵon. Mi rekonsciiĝas kaj rememoras: morgaŭ mi estos en la lernejo.

La sekvan matenon mi ellitiĝis tre frue, lavis min kaj pretiĝis. Panjo alportis min en la lernejon, aĉetis por mi ardezon kaj skribilon. Sed tie ĉi mi ege ekhontis, ekploris kaj ne kuraĝis eniri la lernejon. La instruistino afable invitis min, oni instalis min sur benkon, enmatrikulis min kaj mi fariĝis lernanto kiel la ceteraj infanoj. Poste mi ne plu hontis kaj komencis ludi en la lernejo kiel hejme.

De tiam ĉiutage, escepte de merkredo kaj sabato, kia ajn estis la vetero, jen avo, jen panjo portis min surdorse al la lernejo. Merkrede kaj sabate la ternantoj okupiĝis nur ĝis tagmezo, kaj tiam ni ŝparis la fortojn de mia maljunega avo kaj de mia konsumita pro malĝojo patrino. Dum la ceteraj tagoj tagmeze mi restis manĝi en la lernejo kune kun aliaj infanoj, kiuj loĝis en kampardometoj kaj por ili estis tre malproksime reveni hejmen. Ni kunportis nian nutraĵon en saketoj, ĉe la lernolibroj. Kiam la vetero estis bona kaj seka, mi eliris sur la korton kaj la placon kaj ludis kune kun la ceteraj infanoj. La restintan tempon mi pasigis en la ĉambro.

En la lernejo mi bone lernis. Dum la du lernojaroj, vizitante la lernejon mi nur unu fojon estis punita pro nescio de leciono – pri la romanaj ciferoj. Okazis tiel, ke tiu ĉi leciono estis instruita la pasintan merkredon, kiam mi ne vizitis la lernejon. La tuta klaso, escepte de mia najbaro kaj ludkamarado Koco Evtimov, ne asimilis la ciferojn. Tio ege kolerigis nian instruiston Todor Atanasov kaj li senigis la tutan klason de tagmanĝo forpreninte de ni la saketojn kun la pano.

La malfeliĉo estis komuna por la tuta klaso kaj tio gajigis la infanojn, ili kantis kaj ludis en la ĉambro. Sed mi estis dolore tuŝita pro la maljusteco de la instruisto, kiu estis bona homo kaj la lernejanoj estimis lin. Post unu horo li alportis al mi la saketon kun la pano kaj liberigis ankaŭ la ceterajn infanojn.

Nia instruisto estis severa, sed justa. Jam dum mi estis lemejano mi estimis lin, kaj tio daŭris ankoraŭ poste, eĉ kiam li fariĝis terura drinkulo. Foje li dislokis la infanojn sur la benkojn. Mia loko evidentiĝis je la dekstra flanko kaj ĉar mia dekstra mano estis paralizita, kvankam mi penis, mi tamen ne povis sidiĝi sur la benkon. Mia kuzo Marin kuris al mi, kaptis min sub la brakoj kaj min levis, tamen ankaŭ li ne sukcesis helpi al mi, ĉar liaj fortoj estis malgrandaj. Instruisto Todor levis min per siaj manoj, metis min sur la benkon kaj laŭdis antaŭ ĉiuj lernantoj mian kuzon Marin. Poste kompreninte kiel statas la afero li translokis min je la maldekstra flanko.

Mi neniam lernis miajn lecionojn. Nur la versaĵojn mi parkerigis kaj skribis la problemojn de kalkulado. Ricevinte en la dua klaso legolibron, mi tralegis ĝin jam la unuan tagon. Poste mi prenis legolibrojn kaj lernolibrojn pri patrolando por Ill-a kaj IV-a klasoj kaj legis ankaŭ ilin. En la lernejo estis ĉambro, kiun oni ne ŝlosis kaj kiun oni nomis "enireja". En ĝin la lerneja servisto enportadis hakitan brullignon. Ĝi estis plena de uzitaj lernejanaj kajeroj, skizblokoj ktp, sed en ĝi troviĝis ankaŭ multaj lernolibroj senditaj de diversaj eldonoj por eventuala aprobo. Tien ĉi mi eniris tagmeze, kiam en la lernejo restis neniu kaj mi legis ĝis plena elĉerpiĝo. Estis interesaj rakontoj en la lernolibroj de religio – pri la Jeriĥona trumpeto, pri la Babelturo; lernolibroj pri la patrolando kun la mirakloj de la tera rotaciado. Mi rakontadis la legitaĵon al mia avo, sed li ne ĉion kredis, precipe ne la rotaciadon de la Terglobo.

Unu el la instruistinoj rimarkis mian sciamon kaj donis al mi por legi libron kun mirinde belaj fabeloj. En ĝi oni rakontis pri la oravida reĝo Midaso, kiu estis punita pro lia avideco tiel, ke ĉio, kion li tuŝas, estiĝu oro. Eĉ la muŝoj, kiuj sidiĝis sur lian frunton, falis kiel oraj globetoj. Mi kredis ĉion, kion mi legis. Kaj ĉie mi serĉis librojn.

Verŝajne, se mi ne tiel rapide estus sukcesinta estiĝi legoscia, legi.kaj skribi la leterojn de panjo kaj onklino Milka, oni estus portinta min ankoraŭ unu-du jarojn al la lernejo. Tamen ĉar mi atingis tiun gradon de scioj, oni decidis, ke tio sufiĉas. Plian instruitecon mi ne bezonis, ĉar mi ne povis ĝin utiligi. Krome, kvankam paralizita, mi tamen kreskis kaj fariĝis iom pli peza. Avo ĉiam pli kaj pli malfortiĝis, kaj ankaŭ panjo ne plu havis fortojn.

Mi denove restis ekster la lernejo kaj denove sola. Mi interŝanĝis leteretojn kun la gelernantoj, kiujn mi ne povis vidi, ili sendis hejmen al mi paperfoliojn por pentri al ili bulgarajn soldatojn kaj turkojn. Sed nun mi havis konsolon – mi kapablis legi kaj skribi. Mi havis nesatigeblan soifon legi. Kie trovi tamen librojn en tiu ĉi vilaĝo, kaŝita for de la kulturcentroj? Eksciinte, ke ie troviĝas libro, mi ne lasis mian patrinon en paco ĝis ŝi fine iris alporti ĝin, por ke mi povu legi la libron. Hejme tute mankis libroj, kvankam mia patro lernis ĝis la kvara klaso. Mi insistis antaŭ panjo serĉi ĉie, sed ŝi trovis nur unu evangelion slavlingvan, laŭ kiu paĉjo estis lerninta religion. Mia kuzo Marin posedis nur "Soldata kamarado", malinteresa libro. Lia patro aĉetis la libron "Genoveva", kiun mi tralegis dufoje, ploris super ĝi kaj rakontis la enhavon al miaj hejmanoj kaj al onklino Milka. Multaj libroj troviĝis ĉe la najbaro Koco Evtimov. Lia patro estis kontrolisto kaj aĉetadis multajn librojn. Sed la librokestego estis ŝlosita kaj lia patrino absolute malpermesis ke oni ĝin tuŝu. Gastante ĉe ili mi ĉiam direktis mian rigardon al la granda kesto. Eĉ la plej bongustaj sukeraĵoj ne povis min tiel forte tenti kiel la libroj ŝlositaj en tiu ĉi kesto. La libroj estiĝis por mi ĉio, por ĉiu libro mi luktis. Kiam mi trafis iun belan libron, tio estis por mi granda festo kaj mia ĝojo estis senlima. Tiun amon al la libroj tni konservis dum mia tuta vivo, sed la tiama ravo, la tiama ĝojo post lego de bona libro ne plu havis la tiaman forton.

Fine mi malkovris la bibliotekon de alia najbaro – baj Petko Cekov Georginov. Li komencis prunti al mi librojn kun elekto, laŭ la aĝo. Unue "Fajro-birdo". Leginte ĝin mi restis ravita. Tamen kun kia intereso mi legis "Robinsonon" – tio plu ripetiĝos en mia vivo kun nenia alia libro. Tiu ĉi libro simple mir-konsternis min, kaj poste ĝis la junula aĝo mi relegis ĝin en diversaj tradukoj ankoraŭ dekfoje... Sed plej amata eldono restis por mi la unuafoje legita eldono de Ivan K.Boĵinov. Mi legis kaj rakontis ankaŭ al mia avo, kiu aŭskultis kun la sama intereso kaj kredis ĉion. Poste sekvis "La vojaĝo de Gulivero al nanoj kaj grandeguloj". Avo ankaŭ ĝin kredis kaj ni du – maljunulo kaj infano – serioze kredis, ke sur la tero vivas nanoj kaj grandeguloj. Poste baj Petko donis al mi la fabelaron "Mil kaj unu noktoj", de kiu mi ne kapablis disiĝi kelkajn tagojn. Kia mirinde bela mondo sin kaŝas en la libroj, kaj la ceteraj infanoj ne sciis tion! Mi komencis enskribi en malgranda notlibreto ĉiujn fabelojn, kiujn mi legis kaj konis, kaj ilin rerakontis al miaj kamaradoj.

La libroj kreis ĉe mi tian reflekson, ke vidante sur la strato baj Petkon, mia koro ĝoje ekvibris. Tamen ankaŭ lia biblioteko ne estis neelĉerpebla. Mi tralegis ĉion, kio estis komprenebla por mia aĝo. Pli malfrue mi legis la eldonaĵojn de "Universala Biblioteko" de Paskalev. Ankaŭ ilin liveris al mi baj Petko, kiu estis tre bona, atenta, ĝuis inter la vilaĝanoj bonegan reputacion. Li estis la unua homo, kiu helpis al mia memkleriĝo; ni konservis kun li amikajn rilatojn ĝis lia morto mem. Li forpasis en 1940 kiel estro de la telegrafa-poŝta stacio en nia vilaĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.